fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/2016/04/30/globalisering-oorlog-met-andere-middelen-1613582
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
TutmondiÄo: milito per aliaj rimedoj
NRC 30 aprilo 2016
Fare de Caroline de Gruyter
La ideo malantaÅ la EÅropa unuiÄo estis ke landoj, se oni ekonomie interligas kaj interdependigas ilin, malpli rapide ekmilitas.
Ĉu tio funkcias? EÅropo jam dum sepdek jaroj ne havis militon. Tio ne signifas ke restos tiel, sed estas apenaÅ imagebla ke EÅropaj landoj en antaÅvidebla tempo prenos la armilojn unu kontraÅ la alia.
Sed ĉu la unuiÄo sufokis ankaÅ aliajn formojn de konflikto? Tio estas pli malfacile persistebla. Rigardu kiel EÅropaj landoj reciproke Åtelas inter si fiskajn enspezojn. Kiel ili subaÅskultas kaj kaÅobservas unu la alian. Kiel ili senkompate balaas rifuÄintojn enen de najbaraj landoj. Kaj kiel ili ĉiuj ekkuÅas antaÅ siaj propraj, naciaj bankoj, por senbaze ÅarÄi aliajn landojn pri la kostoj de la krizo.
Tiel rigardate estis naive, siatempe, supozi ke ni en EÅropo ne plu praktikis potencan politikon; ke ni elstaris super tiu, kaj ke tio estonte restus tiel.
Multoj nun demandas sin: la streĉiÄoj inter EU[i]-landoj, kaj la opozicio kontraÅ komunaj solvoj kaj aranÄoj, ĉu tiuj iÄas nun tiom grandaj ke la tuta afero disÅprucas? Iuj timas, aliuj esperas tion.
Sed ni ja vivas en tutmondiÄinta epoko, kaj neniu lando povas simple meti sin ekster tiu. Unuflanke, tutmondiÄo kunigas landojn, aliflanke Äi Äuste donas al ili ludkampon por milito per aliaj rimedoj. "La artifiko estas fari viajn oponantojn pli dependa de vi, ol vi estas de ili", skribas Mark Leonard de la European Council on Foreign Relations[ii] en la eseo-kolekto Connectivity Wars[iii].
Misio al la EU: la novan ludkampon en la konata potencbatalo, uzu Äin plejeble ruze
Tio okazas mondvaste. Rigardu kiel Ĉinio praktikas potencpolitikon. Ne per milito (kvankam Äi peze investas en defendo) sed per agresema komercpolitiko, ciber-atakoj kaj evoluhelpo. Äœi ankaÅ, por rompi okcidentan superregadon koncerne internaciajn organizaĵojn, starigis alternativan Mondan Bankon.
Iuj islamaj landoj intervenas en militistaj konfliktoj, de Jemeno Äis Sirio. Sed ili faras ankaÅ novajn, tutmondigitajn militojn-kun-aliaj-rimedoj. Ili uzas oleon kaj monon kiel armilon, kaj jam dum jaroj ili klopodas lasi blasfemon kondamni de la UN[iv].
Rusio bombardas en Sirio kaj aneksas Krimeon, sed ankaÅ fermas gasduktojn, Äenas per militistaj flugoj civilan aertrafikon super Kopenhago, subaĉetas Balkanajn elitojn kaj disvastigas misinformadon per YouTube. IÅœ[v] kaÅzas masakrojn, sed krome uzas migrantojn – karakteriza produkto de tutmondiÄo – kiel armilo.
EÅropo movas sin militiste, ofte sub la masko de ‘peacekeeping’, sed estas je sia plejbono kiam Äi tutmonde deplojas la ekonomian armilon (sankciojn, monpunojn por multnaciaj entreprenoj).
La EU estas la tutmondigita mondo, sed en miniaturo. Neniu volas elskribiÄi: tio estas sensenca. Ĉiu scias, ke Svislando havas la samajn problemojn kun Bruselo kiel la EU-membroÅtatoj mem, sed ke Äi havas nulan decidpovon. La eÅrokrizo kostis al la Svisoj kapitalon. Civitanoj postulas Grexit[vi] aÅ Brexit[vii], sed registaroj celas ion alian: uzi EÅropon por fortigi ilian pozicion, kaj malfortigi tiun de aliaj.
Hungario agas terure, sed Äi malfieriÄas por eviti sankciojn. Pollando ne volas el la EU; Äi volas ÅanÄi la EU-on kaj resti la neta ricevanto numero unu. Kiom pli potenca iÄas Marine Le Pen, des malpli Åi volas eliri el la eÅrozono: tio marÄenigus Francion.
Kio vere iÄos decidiga, estas ke la EU en ĉi tiu centrifugilo konservos fortajn instituciojn. Se la tuta afero malligiÄas, kaj ĉiuj membroÅtatoj stariÄas unuope, ili ĉiuj perdos.
Caroline de Gruyter estas korespondanto en Vieno kaj ĉiusemajne verkas kolumnon pri politiko en EÅropo.
[i] EU = EÅropa Unio
[ii] vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/European_Council_on_Foreign_Relations
[iii] vidu: http://www.ecfr.eu/page/-/Connectivity_Wars.pdf
[iv] UN = UnuiÄintaj Nacioj
[v] IŜ = la Islama Ŝtato
[vi] Grexit = Greece's exit from the EU (eliro de Grekio el la EU)
[vii] Brexit = Britain's exit from the EU (eliro de Britio el la EU)