fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC frontpaÄo
http://www.nrc.nl/nieuws/2016/04/21/obama-kan-europa-ook-niet-helpen-1614097
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
AnkaÅ Obama ne povas helpi EÅropon
La Usona prezidento ne Åatas vidi EÅropon dispecetigita. Tiun mesaÄon li alportas tiujn ĉi tagojn al la Britoj kaj Germanoj.
NRC frontpaÄo 21 aprilo 2016
Fare de nia redaktoro Floris van Straaten
Lia prezidenteco ne tute iÄis kion multaj EÅropanoj estis esperintaj de Äi. Malmulte rememorigas ankoraÅ pri la eÅforio, kiu ekkaptis EÅropon kiam Obama vojaÄis tie diversdirekte en la somero de 2008, Äuste antaÅ ol la Usonaj balotantoj helpis lin enseliÄi kiel prezidento. Pli bonan partneron ol EÅropo, Usono ne havis, komprenigis la tiama prezidentkandidato ĉe jubilanta amaso de 200.000 homoj en la Berlina Tiergarten.
PreskaÅ ok jarojn poste, la du oficperiodoj de Obama kiel prezidento baldaÅ finiÄas, kaj li denove vojaÄas al EÅropo – al Britio kaj Germanio – kaj ambaÅflanke oni fariÄis iom sadder and wiser. La brilo de Obama estas for. Speciale eksterlande, li povis atingi multe malpli ol siatempe estis esperanta.
La prezidento ĉifoje renkontas penigan EÅropon, kiu havas ne tiom da peno por kunlabori kun Usono, sed ja multan penon por teni fermitaj la proprajn vicojn.
Grandaj konfliktoj kiuj peze ÅarÄis la Trans-Atlantikan rilaton, kiel la Irako-milito sub la Obama-antaÅulo George W. Bush, estas ja forrestintaj, sed entuziasmajn homamasojn la prezidento ĉifoje ne plu kunvenigos.
Inter EÅropaj registar-gvidantoj ne restis nerimarkita ke Obama estas parolinta sufiĉe kritikeme pri EÅropo. En intervjuo kun The Atlantic, li antaÅ nelonge impetis kontraÅ la ‘free rider -konduto’ de multaj EÅropaj Åtatoj. Per tio li aludis al la kutimo de siaj EÅropaj aliancanoj, limigi sin je minimumo sur la tereno de defendo, supozantaj ke ĉe krizo Usono ja reordigus por ili la pezan laboron.
Kiam dum la ribelo en 2011 kontraÅ kolonelo Gaddafi en Libio, Åvelis la postulo por eksterlanda interveno, Obama decidis lasi la Francojn kaj Britojn ekgvidi, kun Usona subteno en la fono. Tio ne iÄis sukceso, li konkludis, "ĉar mi havis pli da konfido al la EÅropanoj, pro ties proksimeco de Libio" ol evidentiÄis pravigata. Libio iÄis kovejo por ekstremistoj.
Obama plendis malkaÅe pri la avara konduto de EÅropo sur la tereno de defendo
Por Obama estis leciono. Li ne volis denove bruligi siajn fingrojn pri krizo en la Mez-Oriento. Kaj dum la Rusoj la antaÅan aÅtunon efike intervenis en Sirio favore al prezidento Assad, limigis Obama sin al agado kontraÅ la Islama Åœtato (IÅœ). Intertempe okazis granda elmigrado direkte al EÅropo, de rifuÄintoj el Sirio, kie Assad ree sidis pli firme en la selo.
Tio kaÅzis, ankaÅ en EÅropo, kritikon al Obama. La EÅropanoj mem dume rigardis la situacion senpotence.
Pri ties korinklino por EÅropo, dubo kreskis kiam Obama en 2013 faris sian ‘pivot to Asia’, sian turnon al Azio. AntaÅ nelonge la Usona ministro de defendo Ashton Carter laÅ The Atlantic diris ke por Obama "Azio estas la mondoparto de la plej granda signifo por la Usona estonteco".
Ne ke Obama ne pretis EÅropon helpi fojfoje. Tiel li lastatempe destinis 3,4 miliardojn da dolaroj por aldona militista ekipaĵo por NATO-landoj en Mez- kaj Orient-EÅropo. Tio reage al la Rusa agreso en Krimeo kaj en la oriento de Ukrainio. Sed ankaÅ en tiu krizo, Obama lasis la iniciaton al la EU.
En Londono vendrede[i] Obama provos plejeble diplomatike doni subtenon al ĉefministro David Cameron, ĉe ties klopodoj teni sian landon en la EU. Ĉar la Usonanoj prefere ne vidas EÅropon dispecetigita. Berlinon vizitas Obama ĉifoje ne, Hanovron ja. Gastigas lin Angela Merkel, ankaÅ ne plu la netuÅebla figuro kiu Åi estis, cedigita de la rifuÄintkrizo kiu EÅropon daÅre pli kaj pli malkonkordigis.
Fina adiaÅo al EÅropo estas tio ankoraÅ ne. En julio, Obama estos en Varsovio por la NATO-pintkunveno. Tie, EÅropanoj kaj Usonanoj faros ĉion – en la estinta postkorto de Moskvo – por plejeble unuanime prezenti sin.
[i] la 22-an de aprilo 2016