fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC Handelsblad
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/juni/25/ik-verdien-veel-dus-moet-ik-wel-goed-zijn-1391998
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
Mia salajro altas! Do mi bonege funkcias
Multperlaborantoj kreas sian propran miton.
Sed la realeco estas inversa.
NRC Handelsblad 25 junio 2014
Fare de Maarten Schinkel
Ne volas foriri tiu temo: la salajroj kaj gratifikoj je la pinto de la socio elvokas popolan furiozon desube, kaj nekomprenon desupre. Susurado en la diskuto multas, same kiel politika pozado. Sed esence temas ofte pri io tre simpla: la direkto de kaÅzeco inter perlabori monon unuflanke, kaj funkciadi aliflanke. Normale, oni dirus, la rezonado estas: tiu ĉi viro aÅ virino estas tre kapabla, kaj do li aÅ Åi ankaÅ meritas multe.
Sed kio, se la pensmaniero turniÄas 180 gradojn? Tiu ĉi viro aÅ virino meritas multe, do li aÅ Åi devas esti tre kapabla. Ne eraru. Tiu lastmenciita rezonado Åajnas nelogika, sed fakte estas ofte konvinka. Iom mankas objektivaj mezuroj kiuj, antaÅe, povas doni simplan resumon de ies kapabloj. Ke pasinta dunganto evidente estis preta elspezi fortunon por dungi kaj teni lin aÅ Åin, tio estas firma argumento – se Äi ne estas multe pli plue pripensata. En la moderna ekonomio, kie life time employment (vivlonga okupo) kvazaÅ idealo estas anstataÅata de sinsekvo de pli mallongaj okupoj, ofte ne estas alia mezurbazo. Kiu havis multajn diversajn postenojn, povus same supozeble esti talenta Åtupetargrimpanto kiel seria fuÅulo. AmbaŠĉiufoje ricevas laÅdon ĉe adiaÅa mansvingado.
Egoismo, kontraÅe al strebi atingi la entreprenan intereson, tiel povos iom post iom ludi regantan rolon. La fleksebla labormerkato kondukas al ÅanÄo de la neesprimita kontrakto inter entrepreno kaj dungito. AntaÅe, la kompanio proponis certecon, kaj la dungito redonis lojalecon pro tio. Nun la kompanio multe malpli provizas tiun certecon, kaj la dungito do volas okupi sin pri sia employability – Åancojn de sukceso sur la labormerkato.
Tiamaniere, progresigi sian propran karieron tuj ekhavas tre diferencan perspektivon. Alceli ĉiam pli altan rekompencon ene de entrepreno, kaj evidente ankaŠĉe ÅanÄo de dunganto, iÄas klara konduto. Ĉar se tio estas la sola objektive perceptebla kriterio, oni ekspluatu Äin.
Sed kion la salajronivelo tiuokaze diras ankoraÅ pri la esencaj kapabloj de dungito aÅ administranto? Malpli kaj malpli – aparte de komplimento pri ties intertraktad-lertecoj. AÅ eble Äi rakontas ion negativan: ĉu multperlaboranto lasas la bilancon inter mem-intereso kaj entreprena intereso strukture kliniÄi al la propra avantaÄo? Ĉu alta rekompenco finfine kondukas al mem-imago de neeraremo?
Legu Performance for Pay? The relation between CEO incentive compensation and future stock price performance (Plenumado kontraŠPago? La rilato inter monkompensaĵo por instigoj de Ĉefaj Estraraj Oficistoj unuflanke, kaj estonta agado de akcioprezoj aliflanke). Tio estas studo de la Universitato de Utah, Purdue kaj la brita Cambridge el januaro 2014, pri kiu la revuo Forbes ĵus atentigis.
La studo donas amuzan elirpunkton por plia diskuto. La scienculoj esploris 1500 usonajn en borso-listigitajn entreprenojn inter 1994 kaj 2011 kaj trovis, ke la disvolviÄo de iliaj akciokurzoj havis negativan korelacion kun la rekompenc-nivelo de la Äenerala direktoro. Ĉe 10 procentoj de la plej alte pagitaj pintuloj, la kurzo dum la unuaj tri sekvantaj jaroj postrestis eĉ 8 procentojn malantaÅ la aliaj – korektitaj por aliaj influoj. La 10 procentoj malplej pagitaj Äuste fariÄis bone.
Ekzemplo: ju pli perlaboras ĉefestro, des pli grandaj la investaĵoj de la entrepreno. Sonas bone, sed alte pagitaj viroj ĉe la pinto pli enmiksas sin en kunfandiÄoj kaj transprenoj kiuj poste havas 'sub-optimalan' rezulton. La ĉefa kialo, laÅ la esploristoj? Tro da memfido, intensigita de la signalo de alta rekompenco. Oni povas resumi tion kiel: mi perlaboras multe, sekve mi pravas. Do renversigita kaÅzeco. Kaj ja detrua.