fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/diffuse-angstgevoelens-drijven-duitsers-naar-extreem-rechts~a4271368/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
Difuzaj sentoj de timo irigas Germanojn al ekstremdekstro
Ignoru la ‘Endzeitstimmung’ de multaj Germanoj, kaj plulaboru pri la estonteco. Vi agas bone, Angela!
Volkskrant 29 marto 2016
Fare de Enrico Kretschmar
Kun granda intereso mi legis la kolumnon de René Cuperus "Elektad-tremado en Germanio"[i] pri lia interpreto de la lastatempaj politikaj evoluoj en Germanio. Lia tezo estas: La ekstremdekstraj partioj atingis spektaklan sukceson en la elektadoj, kaj estas nun survoje por malstabiligi la tutan politik-socian sistemon en Germanio. Eĉ komparon kun la kolapso de la Vajmara Respubliko[ii], li ne evitas.
Similan bildon, eble iom pli nuancitan, oni ankaÅ skizas en la plej freÅdata eldono de Der Spiegel[iii]. Tie la demando estas, kiel la malkontentaj partoj de la loÄantaro povas esti reintegritaj en la politikan mezon.
LaÅ mi, ĉiu respondo al la demando kio okazas nun en Germanio, komencas per pli detala analizo de la grupo da homoj kiuj voĉdonis al la AfD[iv]. Kiuj estas tiuj, kaj kio pelas ilin? Unue, ekzistas evidente malgranda parto de la loÄantaro kun vere ekstremdekstra idearo. Sed tio ne estas nova, la samaj debiloj ni ankaÅ jam havis antaÅ 25 jaroj, sed tiam tiuj ankoraÅ estis adeptoj de NSU[v], NPD[vi] kaj aliaj. Due, ekzistas multe pli granda grupo da konataj malkontentuloj, kiuj timas la estonton, kiuj sopiras al ‘heile Welt’[vii] kaj vidas ĉiun tutmondan evoluon kiel ekzistencialan minacon.
La unue menciita grupo estas minaco al la demokratio, kaj tial oni devas kontraÅbatali tiun per ĉiuj rimedoj kiujn la demokratio kaj la jura sistemo oferas. Tio ĉiam estis tiel, kaj nun estas ne malsama. BaldaÅ ni aÅdos ĉu la Konstitucia Tribunalo en Karlsruhe malpermesos la NPD-on, kio estos paÅo en la bonan direkton.
Pri la dua, multe pli granda grupo da homoj, tio estas iom pli kompleksa. La demando de kie ili devenas ja rilatas al la mondkoncepto de la mezuma Germano. Ni Germanoj estas ĉiuj multe pli direktataj al Germanio, kaj multe malpli al la ekstera mondo. Aldona cirkonstanco estas, ke multaj Germanoj ÅanÄon ne Åatas. ÅœanÄon ili vidas kiel riskon, kaj malpli kiel Åancon. Kaj Äuste pro tio ke la relativiga (mond-malfermita) perspektivo mankas, ÅanÄo estas ofte rigardata kiel ekzistenciala minaco. La homa dimensio do en multaj kazoj komplete mankas.
Mi mem pasigis mian junaÄon en Orienta Germanio, kaj jam en la lernejo mi vidis la ekstremdekstran idearon apude. Sed nun ankoraŠĉiam, ĉe ĉiu restado en Germanio, mi notas Äeneralan malkontenton ĉe ordinaraj homoj: ĉu Hartz4-ricevanto[viii], ĉu bakisto, ĉu manaÄero.
Kiel povas estiÄi tia malkontento? Kaj nome en tempo ke la Germana industrio en la unua kvartalo de 2016 bonege kreskas, la ekonomio senprecedencan kreskociferojn montras, la senlaboreco estas sur la plej malalta nivelo dum jaroj, kaj la konsumant-konfido kaj -elspezoj atingas daÅre pli altan nivelon. LaŠĉiuj ekonomiaj mezurbazoj, Germanio fartas ege bone.
Parto de la respondo kuÅas en la kreskanta breĉo inter riĉuloj kaj malriĉuloj, kiu ekde la reformoj en 2005 daÅre pligrandiÄas. De la pozitivaj ekonomiaj disvolviÄoj profitas ĉefe la riĉa parto de la loÄantaro, la meza parto profitas de tiuj daÅre malpli, kaj la malsupra parto de la loÄantaro apenaÅ. Sed ankoraŠĉiam veras, ke la plejparto de la loÄantaro havas nenion por plendi, sed ja multon por timi koncerne la estontecon. Oni povas ja iÄi senlabora kaj trafi en la socialan sistemon por monhelpo. Ies infanoj povus esti tuÅetataj de rifuÄintoj, kaj meteorÅtono povus detrui ies tutan urbon. La relativiga perspektivo mankas, kaj kio restas estas difuzaj sentoj de timo.
Eble estas ja agrabla ke la AfD al tiuspecaj timoj donas voĉon, kaj ke tiuj tipe Germanaj (kaj ofte ege malmulte nuancataj) sentoj, foje ankaÅ referataj kiel ‘Endzeitstimmung’[ix], povas esti diskutataj, kaj iom da realismo revenas en la averaÄan burÄan familion.
Mi ja devas honeste konfesi, ke mi ankoraÅ ne vidas ĉi tion okazi rapide. Mi mem verdire jam sennombrajn fojojn konversaciis kun homoj en Germanio kaj konstatis, ke preskaÅ neeblas laÅ faktoj refuti la perceptitajn katastrof-scenarojn kaj angorojn. Ĉar jes, kompreneble ekzistas Åanco ke vi perdos vian postenon, aÅ ke rifuÄinto ekkondutos malbone.
Refuti surbaze de faktoj do ne estas la solvo. Tiam ni iafoje provu Äin per tutsimpla aÅskultado aÅ, se tio ne helpas, simple ignoru tion kaj plulaboru pri la estonto de Germanio. Do: vi agas bone, Angela!
Enrico Kretschmar estas direktoro de Gateway to Germany BV.
[i] "Elektad-tremado en Germanio" estas tradukita ĵurnalartikolo de 21 marto 2016, kiu troviÄas en ĉi tiu retejo (artikolo n-ro 87).
[ii] Vajmara Respubliko = nomo de la Germana respubliko, kiu en februaro 1919 rezultis el la novembra revolucio de 1918, kaj ekzistis Äis 1933 (vidu ankaÅ: https://eo.wikipedia.org/wiki/Vajmara_Respubliko).
[iii] Der Spiegel = la plej konata semajna magazino de Germanio.
[iv] AfD (Alternative für Deutschland) estas iom nova politika partio en Germanio; pri Äia fono legu ekzemple https://eo.wikipedia.org/wiki/Alternativo_por_Germanio aÅ https://eo.mondediplo.com/article2233.html .
[v] NSU (Nationalsozialistischer Untergrund) estas politika grupeto en Germanio, kvazaÅ novnazia krima organizo.
[vi] NPD (Nationaldemokratische Partei Deutschlands) estas malgranda ekstreme naciisma politika partio en Germanio, fondita en 1964.
[vii] ‘heile Welt’ = nedifekta, sana mondo.
[viii] Hartz4-ricevanto: senlaborulo en Germanio kiu ricevas malaltan monhelpon kaj kelkfoje estas devigata plenumi socialan laboron preskaÅ nepagitan; vidu ankaÅ: https://eo.mondediplo.com/article1744.html .
[ix] ‘Endzeitstimmung’ = apokalipsa etoso, plimalpli rilate al la mondfino.