fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/kijk-verdomme-eerst-eens-allemaal-naar-duitsland~a4266885/ (la titolo kaj amplekso de la enreta versio diferencas de la ĉi-suba papera versio)
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
Elektad-tremado en Germanio
Volkskrant 21 marto 2016
Fare de René Cuperus [i]
La graveco de la trarompo de AfD[ii] (Alternative für Deutschland) apenaÅ estas trotaksebla. Pri kio temas ĉi tie, tute Åajnas kvazaÅ komenco de la fino de la postmilita Germana politika stabileco. Streĉiteco inter CDU[iii] kaj [iv]CSU; plia erozio de la popolpartio SPD[v]; cordon sanitaire kontraÅ AfD, kiu faras la aliajn partiojn ankoraÅ pli similaspektaj: ĉi ĉio kondukos al dissplitiÄo de la Germana politika pejzaÄo kaj difektado de la Germana gvidkapablo en EÅropo. Same kiel tiom da aliaj landoj, en Germanio velkas la kredo je la reprezenta plurpartia demokratio kaj je la EÅropa Unio kiel 'Ersatznation'[vi]. Ni travivas la malintegriÄon de la postmilita politika ordo, finon al la protekta kokono de Dua Mondmilito kaj HolokaÅsto. Jes, je la postmilita humanisma klerismo-projekto, kiel NRC-kolego Bas Heijne[vii] tion ĉiam tiel bele vortigas.
Estas komplete Äuste, ke la reprezenta demokratio en la nuna komputila kaj interreta epoko ne plu adekvate povas funkcii meze de multnaciaj kaj supernaciaj organizaĵoj, kaj tutmondaj komunumaj strukturoj kiel la UN[viii] kaj komercaj blokoj kaj traktatoj. Politikaj partioj ankaÅ baldaŠĉesos ekzisti, ĉar tiuj estas ankoraÅ nur amik-kluboj kiuj ne kapablas reprezenti la publikan intereson. Por tio la socia diseco estas tro granda kaj tro vaste dissemita. Koncize dirite, tiu ĉi tuta sistemo devas esti reviziata: ne nur politike, sed ankaÅ ekonomie kaj finance.
[i] la ĉi tiea artikoltraduko estas bazita sur la papera versio de la ĵurnalo, kiu iom devias de la interreta versio (ĉefe koncerne la titolon).
[ii] AfD (Alternative für Deutschland) estas iom nova politika partio en Germanio; pri Äia fono legu ekzemple https://eo.wikipedia.org/wiki/Alternativo_por_Germanio aÅ https://eo.mondediplo.com/article2233.html .
[iii] CDU = Kristan-Demokrata Unio de Germanio (al Äi apartenas la nuntempa kancelierino Angela Merkel).
[iv] CSU = Kristan-Sociala Unio (konservativa partio en la germana federacia lando Bavario).
[v] SPD = Socialdemokratia Partio de Germanio (granda socialista politika partio).
[vi] 'Ersatznation' ≈ anstataÅaĵo de nacio.
[vii] Bas Heijne estas eminenta kolumnisto ĉe la Nederlanda ĵurnalo NRC.
[viii] UN = UnuiÄintaj Nacioj.