fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/2016/01/04/vrije-wereld-is-overal-in-de-verdediging-1573171
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
La libera mondo nun ĉie je defensivo
NRC 4 januaro 2016
Fare de H.J.A. Hofland
La Okcidento estas pli kaj pli ĉirkaÅata kaj infiltrata de malamikoj kiuj mortminacas nian prosperon kaj politikan civilizacion, dum al ni mankas ne nur kolektiva konvinko sed ankaÅ organizita potenco por efike al tio respondi. Ĉu jen la resumo de kio okazis al ni pasintjare? KomenciÄis tiam la 7-an de januaro en Parizo, per la terorisma atenco sur la redaktistoj de Charlie Hebdo, kio kaÅzis dek du mortintojn. La 13-an de novembro sekvis la sanga atako sur la teatro Bataclan; 89 mortintoj. Ni estas en milito, diris prezidento Hollande. Certe, sed kie estis la malamiko? Intertempe, kelkaj teroristoj estas arestitaj, ne en Parizo sed en la Brusela municipo Molenbeek. Pro la sekurec-aranÄoj la publika vivo en Bruselo preskaŠĉesiÄis. En ĉi tiu milito la Äihadistoj bezonas ne pli ol kelkajn virojn por mobilizi tutan nacion. En Nederlando nun eĉ la kestobicikloj iÄis suspektindaj. La fonto de la terorismo estas la Islama Åœtato, kiu estiÄis sur la ruinaĵoj de Irako kaj Sirio. La Okcidento kontraÅbatalas tiun malamikegon fare de bombardado, kies efikon ni ne povas konstati. Irakaj kaj Kurdaj soldatoj faras la krudan laboron sur la fundo. Ili nun rekonkeris la urbon Ramada, sed ĉu per tio la teroristoj estas venkitaj? Jen milita sukceso kies signifo estas ekster nia kampo de percepto. La terorismo establis sin kiel permanenta minaco en la Okcidento.
Intertempe, pro la perforto en la Mez-Oriento, la rifuÄint-torento komenciÄis. Rezulte de tio, ekestis fendiÄo en la enlanda politiko de ĉiuj EÅropaj landoj. La kunhomeco postulas ke ni okupiÄas pri tiuj amasoj, kaj disponigas al ili denove decan ekzistadon. Sed jam ekde la komenco de la nuna jarcento, akumuliÄas ĉi tie la malamo kontraÅ islamanoj. Ĉie kie ĉeestas rifuÄintoj, ni vidas la saman procezon. Plie, en la Okcidenta civilizacio evoluas nova tipo de homo. Individuo kiu estas pli egocentra, sentas sin pli puntiliema, kaj pli rapide inklinas al kontraÅ-iniciatoj. Unu el la plej gravaj kaÅzoj de tio estas la interreto, la medio kiu ebligas nin, anonime kaj senpune, skoldi aÅ minaci iun kiu ne plaĉas al ni. AnkaÅ en la publika vivo la preteco por konfrontado ja kreskis. El politika vidpunkto, tio malhelpas la justan diskuton kaj decidadon. Kaj en pli granda kunteksto, la enlanda kaj eksterlanda politiko estas de tio Äenataj.
En 1987 aperis en Usono The Rise and Fall of the Great Powers[i], verkita de la brita historiisto Paul Kennedy. La tendenco de tiu libro estas ke la mondpotencoj dekadencas pro imperial overstretch[ii]. En pli longa daÅro, pro troo da eksterlandaj devoj, ili ekonomie, armee, kaj eble eĉ morale iÄas tiel malfortiÄintaj, ke ili devas rezigni pri tiuj atingaĵoj. La Usona publiko pensis ke la aÅtoro de tiu libro celis precipe Usonon. Jen granda indignigo, ĉar baldaÅ poste la Malvarma Milito estis gajnata. Sed Paul Kennedy tamen pravis. Usono tiam ja estis sur la pinto de sia potenco, kaj gvidanto de la libera mondo, sed la ruiniÄo latentis. George W. Bush pere de sia senlime troa memfido pruvis tion; poste estis por Obama tro tarde kompensi tiun ruiniÄon. La libera mondo ne plu havas overstretch, sed estas ĉie puÅita en la defensivon.
Denove en malfortiÄinta stato, la Okcidento nun eniras la novan jaron. Ne la trostreĉitaj ambicioj, kiel Paul Kennedy priskribis tiujn en sia libro, estas nun la malamiko, sed la konfuzo kiun ni kaÅzis ĉe ni mem.
H.J.A. Hofland estas ĵurnalisto kaj kolumnisto.
[i] vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/The_Rise_and_Fall_of_the_Great_Powers
[ii] vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/Imperial_overstretch