fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/next/2015/12/23/ruimterace-gaat-nu-tussen-miljardairs-1570393?utm_source=NRC&utm_medium=banner&utm_campaign=Paywall
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
Spacvetura konkurso nun inter teĥno-miliarduloj
La lastatempa sukceso kun raketo de SpaceX ilustras la ambiciojn kiujn teĥnologiaj entreprenoj havas en la kosmo.
NRC 23 decembro 2015
Fare de nia redaktoro Wouter van Noort
“Welcome back, baby”, pepis Elon Musk lundon nokte. Lia firmao SpaceX sukcesis lasi la unuan stadion de raketo, kiu metis satelitojn en orbiton ĉirkaÅ la Tero, ree alteriÄi sekure, tre proksime ĉe la lanĉejo Cape Canaveral en Florido. Estas la unua fojo ke tio sukcesas dum komerca flugo. Kaj tio estis lumpunkto kiun Musk povis ja uzi, post kiam lastan junion kargo-raketo eksplodis survoje al la ISS[i]-kosmostacio.
Pasintmonate alia teÄ¥no-miliardulo, Amazon-fondinto Jeff Bezos, jam ankaÅ sukcesis lasi ree alteriÄi raketon. Sed tiu ne estis antaÅe liverinta kargon ekster la atmosfero. La spacvetura entrepreno Blue Origin de Bezos, kaj SpaceX de Musk, estas engaÄitaj en spacvetura konkurso. Reuzado de la unua stadio de transportaj raketoj estas decidiga por la kosmaj ambicioj de kaj Musk kaj Bezos. Kutime tiaj raketoj, liverintaj sian kargon ekster la atmosfero, falas reen al la Tero, plejofte en la maron. Spacveturado povas iÄi iom pli pagebla, se grava kaj multekosta parto de la raketo sekure revenas al la bazo.
Blue Origin Åajnas enfokusiÄi ĉefe al kosmo-turismo, SpaceX pli al kargo-transporto, kvankam ambaÅ estas sekretemaj pri financaj rezultoj kaj enspez-modeloj.
La vetkuro inter Musk kaj Bezos estas rimarkinde amara, precipe flanke de Elon Musk; tiu regule parolas arogante pri la teĥnologio de Blue Origin. Kaj ambaŠhavas konfliktojn pri la reciproka kaperado de iliaj dungitoj.
La fina celo de Elon Musk estas la kolonizado de Marso. “Mi ne volas dependi de unu sola planedo”, li diris en intervjuo kun NRC[ii], ĉi-jare antaÅe. Bezos siavice volas per Blue Origin zorgi pri “permanenta homa ĉeesto en la kosmo”.
Tiuj grandegaj ambicioj do refoje montras ke teÄ¥no-entreprenoj pli kaj pli konkuradas kun industrioj kiuj Äis lastatempe estis la ekskluziva domajno de registaroj. Musk kun siaj aliaj entreprenoj Tesla kaj SolarCity laboras ekzemple ankaÅ pri daÅrigebligo de la energiprovizo kaj de transporto. Facebook kaj Alphabet konstruas interret-retojn en malriĉaj landoj.
Iliaj buÄetoj venas ja daÅre pli proksimaj al tiuj de Åtatoj. La merkata valoro de Alphabet antaÅ nelonge pasis duonan bilionon da dolaroj (pli ol 475 miliardojn da eÅroj). Tio estas preskaÅ la duoblo de la nacia buÄeto de Nederlando.
Silicon Valley dum la lastaj jaroj malkovris spacveturadon kiel novan industrion. Temas pri provizado kaj transportado ekster la atmosfero, enorbitigo de satelitoj ĉirkaÅ la Tero, la disvolvado de malgrandaj nanosatelitoj, sed ankaÅ eksperimentaj teÄ¥nologioj por minekspluatado sur asteroidoj. Pluraj Usonaj teÄ¥no-entreprenoj okupiÄas pri tio. AnkaÅ la kunfondinto de Alphabet, Larry Page, kaj la kunfondinto de Microsoft, Paul Allen, investas peze en spacveturado.
[i] ISS (influhava anglalingva mallongigo sur kampo spacvetura) = International Space Station
[ii] NRC = la Nederlanda ĵurnalo, en kiu ĉi-tiu artikolo Nederlandlingve aperis