fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/2015/12/19/dit-moeten-wij-moslims-afwijzen-1569828
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
Tion ni, islamanoj, malakceptu
Islamanoj, diras Fethullah Gülen, la de teroristoj propaganditan ideologion ni kategorie malakceptu kaj kondamnu. Kaj ni mem devas ekzemplodone vivi, kaj resti atentemaj pri nia junularo.
NRC 19 decembro 2015
Fare de Fethullah Gülen
Vortoj mankas por esprimi mian ĉagrenon kaj antipation pri la i.a. de IÅœ kaÅzitaj masakroj. Kune kun ĉirkaÅ 1,5 miliardoj da aliaj islamanoj, mi estas ege frustrita ke tiaj grupiÄoj kun sia perversigita ideologio terorigas nome de religio. Ni islamanoj havas specialan respondecon — ne nur por kunigi la manojn kun niaj kunhomoj, kaj tiel savi nian mondon el la plago de terorismo kaj perforta ekstremismo, sed ankaÅ por helpi ripari la malpurigitan imagon de nia kredo.
La vera kredo ne konsistas el sloganoj, vestoj aÅ eksteraĵoj; la lakmusa testo koncentriÄas sur plenumo de la kernaj valoroj kiujn ĉiuj grandaj religioj mondvaste havas komunaj, kiel la netuÅeblecon de la vivo kaj respekton por la digno de ĉiuj homoj.
Ni kategorie malakceptu kaj kondamnu la de teroristoj propaganditan ideologion. AnstataÅe ni antaÅenigu pluralisman pensmanieron. Nia komuna homeco ja venu antaÅ nia etna, nacia aÅ religia identeco. La Francaj civitanoj kiuj perdis siajn vivojn en Parizo; la Libanaj Åijaismaj islamanoj kiuj mortis unu tagon pli frue en Bejruto; la multaj sunaismaj islamanoj en Irako kiuj estis mortigataj de la samaj teroristoj — ili ĉiuj estas unuavice homaj estaĵoj.
Nia civilizacio ne progresos tiel longe kiel la suferon de homoj – sendepende de ilia religio aÅ etneco – ni konsideras ne egale tragika, kaj ne reagas al tio kun unu sama persistemo.
Islamanoj malakceptu kaj evitu konspir-teoriojn. Tiaj teorioj Äis nun ja nur kondukis nin al tio, ke ni ne alfrontas niajn sociajn problemojn. Ni aliru Äuste la verajn problemojn. Ĉu niaj komunumoj konstituas fekundan grundon por totalismaj grupiÄoj, pro tio ke ni ne rekonas la aÅtoritatismo en ni mem, pro hejma perforto, pro neglektado de nia junularo, kaj pro manko de trejnado? Kaj nia malsukceso konformiÄi kun bazaj homaj rajtoj kaj liberecoj, funkciigi konstitucian Åtaton kaj plurismajn pensmanierojn ene de niaj komunumoj? Ĉu tio kondukis al junuloj kiuj sekvas alternativajn vojojn?
La freÅdata tragedio en Parizo estas la tioma kazo kiu rememorigas nin ke la barbaraj agoj nome de nia religio estas malaprobendaj. Tamen, je tiu kriza momento, malakcepto kaj kondamno ne sufiĉas: la varbado de teroristoj ene de islamaj komunumoj estu kontestata pere de efika kunlaboro inter magistrataro, religiaj gvidantoj, kaj aktoroj el la meza kadro de la socio.
Ni kun nia komunumo devas starigi kadron kiu ne nur identigas junecajn risko-grupojn, sed ankaÅ preventas ke junuloj elektas la vojon de memdetruo; kadron kiu ankaÅ helpas familiojn per konsilado kaj aliaj servoj.
Ni devas promocii proactivan kaj pozitivan engaÄitecon de la magistrataro, por ke envolvitaj islamaj civitanoj povas dividi siajn ideojn kaj povas partopreni ĉe la tablo kie kontraÅ-teroraj rimedoj estas konceptataj.
Ni devas instrui nian junularon esprimi sin per demokrataj iloj. Tial la akceptado de demokrataj valoroj en niaj lernejo-kursaroj tre gravas, por ke la junaj mensoj iom post iom alproprigadi al si demokratan kulturon.
En la sekvoj de tiaj tragedioj kiel en Parizo, ekaperas Äenerale fortaj reagoj. Islamofobio kaj kontraÅ-religiaj sentoj, sed ankaÅ la sekurec-bazita traktado de islamanoj fare de registaroj estas tamen malefikaj. EÅropaj islamaj civitanoj volas ja vivi en paco kaj trankvilo. MalgraÅ la negativa klimato, ili devas klopodi por iÄi pli engaÄitaj en loka kaj nacia magistrataro, por atingi pli inkluzivan politikon. Politiko per kiu iliaj komunumoj pli bone integriÄos en la socio.
AnkaÅ gravas ke ni, islamanoj, kritikeme rigardas kiugrade nia interpreto kaj praktikado de la islamo ankoraÅ konformas al la kondiĉoj kaj postuloj de la nuna tempo, kaj kiel tiuj ĉi rilatas al tio kion ni lernis el kolektiva historia sperto. Tio ne implikas rompon kun la tuteca islama tradicio, sed estas prefere prudenta demandado per kiu ni povas konfirmi la veran instruon de la Korano kaj la Sunaho, kiun niaj islamaj antaÅuloj provis malkaÅi.
Eligado el la kunteksto de niaj religiaj fontoj, kaj poste utiligi tion por perversigitaj ideologioj — jen io kion ni antaÅageme marÄenigu. Islamaj pensuloj kaj intelektuloj devus kuraÄigi pli holisman aliron, kaj rekonsideri jurisprudencajn verdiktojn kiuj originas de la Mezepoko, tempo de konstantaj konfliktoj en kiuj religiaj kaj politikaj konvinkoj ofte estis kongruaj. Devus veni distingo inter kore ligiteco al esencaj valoroj, kaj dogmatismo. Eblas, eĉ absolute necesas, revigligi la liberecon de penso, kiu gvidis al renesanco de la islamo; kaj samtempe resti fidela al la etoso de la religio. Nur en tia atmosfero islamanoj povas efike kontraÅbatali necivilizitecon kaj perfortan ekstremismon.
En la sekvo de la lastatempaj eventoj, mi malgaje travivas revigliÄon de la teorio de Huntington pri la clash of civilizations. Tiu retoriko progresigas la varbadon fare de teroristaj retoj. Mi volas klare aserti, ke kion ni nun atestas estas ne clash of civilizations, sed kolizio inter humaneco kaj barbareco ene de nia komuna civilizacio.
Nia respondeco kiel islamaj civitanoj estas partopreni en la solvo, malgraŠĉiuj niaj plendoj. Se ni volas mondvaste defendi la vivojn kaj la civilajn rajtojn de islamanoj kaj de ĉiuj homoj, senkonsidere pri ilia religia kredo, tiam ni devas nun agi por aliri la perfortan ekstremisman problemon en ĉiuj Äiaj aspektoj: politika, ekonomia, socia kaj religia. Per ekzemplodona vivo de ni mem, pere de miskreditigado kaj marÄenigado de la ekstremismaj interpretoj de religiaj fontoj, per daÅrigo de atentemo pri ties influo al nia junularo, kaj per enigo de demokratiaj valoroj en edukadon kaj trejnadon — tiamaniere ni povas perforton kaj terorismon, kaj la totalismajn ideologiojn kiuj produktas tiujn, kontraÅbatali.
Fethullah Gülen estas Turk-devena klerulo pri la islamo. Li gvidas la profund-religian Gülen-movadon. Time magazine en 2013 vokis lin kiel unu el la cent plej influhavaj personoj de la mondo.
Legu ankaÅ la artikolon pri li, "La Gülen-movado : turka enigmo", en Le Monde Diplomatique de marto 2014 (http://eo.mondediplo.com/article2044.html ).