fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/gastland-vaart-wel-bij-opname-vluchtelingen~a4136771/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
Gastlando prosperos ĉe akcepto de rifuÄintoj
La historio pruvas ke bonvenigado de rifuÄintoj donos ekonomian profiton.
Volkskrant 7 septembro 2015
Opinio de Vino Avanesi , studento en Nederlando
Argumentado pri kiel malfermo de la landlimoj por milit-rifuÄintoj estas la plej humana agmaniero, estus malÅparo de inko. Ĉi tiu argumentado temas do ne pri la etika problemo kiu disvolviÄas ĉe la limoj de Fortikaĵo EÅropo. Kiu konas la moralan seriozecon de la problemaro, tiu ja ne bezonas esti konvinkata.
Kiu ne konas tiun, ne facile estos konvinkata de foto aÅ kelkaj surpaperaj simboloj. Tia argumentado plejparte preterirus la orelojn en la nuna Nederlanda medio de ‘pragmatismo’. Por esti aÅdata oni parolu la lingvon de la komunumo, kaj tiu estas bedaÅrinde ekonomia lingvo.
Temas ĉi tie pri la komunumo en Nederlando, gvidlando kies 60 procentoj el la loÄantaro, laÅ ciferoj de Kaleidos Research[i], ne deziras akcepti milit-rifuÄintojn en sia lando. La ciferoj krome montras ke kvar el dek Nederlandanoj timas ke la rifuÄintoj forpuÅos ilin sur la labormerkato.
Pragmatismo
Praktiki toleremon kaj bonvenigi rifuÄintojn havas ofte pozitivan rezulton por la gastlando.
Pensi pri laborpostenoj — jen pragmatismo. Ministro Asscher[ii] antaÅ nelonge pripensis ankoraŠĉiujn vakantaĵojn, kiujn altedukitaj lertaj migrantoj povos plenigi, se nur la landlimo estos malfermata. La registaro de vicĉefministro Asscher pledas per tio por malneta malsameco en la enmigrad-politiko, favore al grupoj kiuj povas generi plusvaloron por la enlanda ekonomio.
Oni antaÅvidus ke la Klerismaj valoroj, pri kiuj pli ol unu politikisto parolas ĉiuokaze, klinus la ekvilibron aliflanken: al grupoj kiuj lasis tutan vivon malantaÅ si, fuÄinte pro la sama netoleremo kiu nun fare de “Henk kaj Ingrid”[iii] facilanime estas disĵetata en la ciferecan sferon.
Reiru ni al la ‘Äusta’ registro, por multaj Nederlandanoj la afero fakte havas ekonomian kaj ne etikan aÅ ideologian karakteron. Sed eĉ tiuokaze la socia kaj politika nevolo por afable akcepti la rifuÄintoj elspiras mankon de kompreno.
En la verko "Day of Empire" (Amy Chua, 2007)[iv] oni povas legi kiel la historio montras ke la praktikado de toleremo kaj bonvenigado de rifuÄintoj ofte rezultas pozitive por la gastlando, kaj ke maltoleremo precize plenumas la malon.
Ni devas instigi ke la rifuÄintoj iÄos sukcesrakonto
Ekde la kultura kaj religia libereco kiun Äuis la subuloj de la Granda Persa imperio, Äis la Judaj komercistoj kiuj trovis sekuran rifuÄejon en la Respubliko de la Sep UnuiÄintaj Nederlandoj kaj ebligis la Oran Jarcenton — laÅ Chua tio estas historie revenanta fenomeno.
Gardado kaj altiro de homa kapitalo estas nepra kondiĉo por ekonomia, teĥnologia kaj militista sukceso. Tio koncernas ne nur mondpotencon, sed ankaŠmalgrandan landon de polderoj kaj digoj[v].
La malfermo de la landlimoj estas delikata afero; toleremo povas ja renversiÄi al maltoleremo kiam iuj civitanoj ne akceptas la rifuÄintojn kiel estantajn Nederlandanojn. Toleremo pro tio postulas ne nur malfermadon de limoj, Äi ankaÅ postulas la efektivan klopodon – de ĉiuj partioj – por akcepti la rifuÄintojn en la teksaĵo de la Nederlanda socio.
Ĉi tio kunportas respondecon por doni al rifuÄintoj la samajn Åancojn en edukado kaj en la labormerkato. Ni devas efektivigi ke la rifuÄintoj iÄos sukcesrakonto kaj kontribuos al la Nederlanda ekonomio. La Äermon de netoleremo estos tiel mortigata.
Kvankam tio estas pli facile dirita ol farita, estas Äuste la delikataj idealoj kiuj valoras esti plenumataj.
Vino Avanesi studas Kulturan Sciencon ĉe Tilburg University[vi].
[i] Vidu www.kaleidosresearch.nl kaj www.ncdo.nl/weten
[ii] Asscher estas en Nederlando ministro de Sociaj Aferoj kaj Laborebleco, kaj ankaŠvicĉefministro.
[iii] “Henk kaj Ingrid” estis stereotipo de Nederlandaj geedzoj, ambaÅ havantaj laborpostenon kun socialnorma salajro, loÄantaj kun iliaj du lernejaÄaj infanoj en nova urba kvartalo. La uzo de tiu stereotipo ekestis en 2010, proponite de la Nederlanda politikisto Geert Wilders, konata kiel oponanto de enmigrado el ne-okcidentaj landoj. Lian vidpunkton interpretis Henk kaj Ingrid, kiuj timis ke ili devas suferi pro la ekonomia krizo, kaj ke ili eble havos malpli da Åancoj ol enmigrontoj.
[iv] La verko "Day of Empire" estas tradukita ankaÅ en la Nederlandan ("Wereldrijk voor een dag", Amy Chua, 2011).
[v] "malgranda lando de polderoj kaj digoj" estas Nederlando.
[vi] Tilburg University estas universitato en la Nederlanda urbo Tilburg.