fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/buitenland/duitsland-het-beloofde-land-voor-vluchtelingen~a4133579/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
Germanio: la promesita lando por rifuÄintoj
Kio faras Germanion tiel alloga por enmigrintoj? En MunÄ¥eno marde (1 septembro 2015) alvenis la unuaj 1400 rifuÄintoj kiuj jam plurajn tagojn ekde la stacidomoj en AÅstrio kaj Hungario provis daÅrigi la vojaÄon. Germanio atendas ĉi-jare 800.000 rifuÄintojn kaj migrantojn, kaj validas por ili kiel la promesita lando. Kio faras Germanion tiel alloga?
Volkskrant 2 septembro 2015
Fare de Carlijne Vos
Germanio prave havas la reputacion esti la plej malavara lando de la EÅropa Unio (EU). “En ĉiuj aspektoj de la azilpolitiko, Germanio antaÅeniras”, diras proparolanto Luke Korlaar de la rifuÄint-organizo UNHCR[i]. Pri rifuÄintoj oni bone okupiÄas, la proceduroj estas rapidaj kaj justaj.
Germanio plie estas donacema rilate al restadpermesoj. Du jarojn antaÅ ol la EU-membroÅtatoj fine de julio (2015) grumble konsentis transpreni 40.000 azilpetantojn el Grekio kaj Italio, kaj 20.000 el rifuÄintejoj en la Mez-Oriento, Germanio jam estis libervole kunvenigita 30.000 Siriajn rifuÄintojn el la rifuÄejoj pere de UNHCR.
La rifuÄint-torento direkte al Germanio ekplirapidiÄis post kiam kanceliero Angela Merkel estis anoncita ke ĉiuj rifuÄintoj el Sirio certe ricevos azilon en Germanio, kaj krome ne plu estos resendataj al la lando kie ili eniris EÅropon.
Ju pli malfacila fariÄas por rifuÄintoj kaj ekonomiaj migrantoj eniri EÅropon, des pli profitdona tio estas por homkontrabandistoj. La novaĵo ke Siriaj rifuÄintoj estas bonvenaj en Germanio, ankaÅ sonis en la oreloj de kontrabandistoj ambaÅflanke de la Mediteraneo. Tiuj fakte decidas per siaj ‘vojaÄproponoj’ kiun itineron la migrantoj prenas. Kaj ili ankaÅ pripensas kreivajn solvojn kiel lastatempe la konsilon al ĉiuj Arab-parolantoj Åajnigi sin kiel Siriajn rifuÄintojn.
Frontex, la EÅropa agentejo por kontrolo de la eksteraj landlimoj, anoncis marde ke la alfluo de homoj kun falsaj Siriaj pasportoj akre pliiÄas.
Tial ke jam loÄas multaj migrantoj en Germanio, tiu destino iÄas logika opcio por familianoj kaj amikoj. TransloÄiÄi al nekonata lando estas malpli timiga se tie jam estas konatoj. Krom tio oni ankaÅ aÅdas pozitivajn rakontojn pri la kvalito de ĉe-enira okupiÄo, la dungitÅancoj, enloÄiÄo kaj apogpago. AnkaÅ Svedio, kiu pasintjare kun 81.000 azilpetantoj estis la dua destino en EÅropo, estas tial favorato.
Kiel Germanio kaj Svedio pro supre-menciitaj kialoj estas allogaj, Francio kaj Britio estas tiel pro sia konateco kaj la lingvo. Landoj kiel Nederlando kaj Belgio estas por multaj rifuÄintoj nekonataj. “Neniu kiu enviciÄas por la kaÅĉukboato al EÅropo, havas en sia menso Ter Apel[ii]-on kiel finan cellokon”, diras Flora Goudappel, specialisto en EÅropa Juro ĉe la Erasmus Universiteit[iii].
Multaj membroÅtatoj, kiu alfrontas kreskantan malkontenton pri migrado kaj malkaÅan ksenofobion inter sia loÄantaro, vere ne avide atendadas la alvenon de migrantoj. Tiaj membroÅtatoj ne respektas bazajn EÅropajn azil-aranÄojn, starigas barojn aÅ rifuzas akcepti rifuÄintojn. AnkaÅ Nederlando estas rigardata kiel ‘malfacila’, ĉar ties proceduroj estas striktaj, restad-permesojn oni ofte disponigas nur provizore, kaj kursoj pri civitaniÄo estas faritaj devigaj.
Por ekonomiaj migrantoj EÅropo estas rigardata kiel paradizo. La prospernivelo estas la plej alta en la mondo; disponeblas apogpagoj por malsanuloj, malfortuloj kaj senlaboruloj, kaj plej grave: estas laboro tie. La meza senlaborec-kvoto de 9,5 procento estas kvazaÅ Åerco por la plej multaj Afrikanoj, kiuj devenas el landoj kie la reala laborebleco sumiÄas je plimalpli la sama procentaĵo!
La eÅro estas simbolo de ekonomia forto kaj stabileco, Germanio kiel plej granda EÅropa ekonomio estas evidente asociata kun tio. La rolo kiun Merkel ludis en la Greka Åuldo-krizo estas ĉe rifuÄintoj kaj migrantoj eĉ plifortiginta tiun imagon.
En Germanio estas laboro, kaj tio faras tiun landon precipe por Sirianoj – kiuj ofte estas bone edukitaj – alloga celloko. Multaj Siriaj rifuÄintoj estis atendantaj longe antaÅ ol riski la transiron al EÅropo, ĉar ili esperis ke la ripozo revenus en sia hejmlando. La kvar milionoj da Sirianoj kiuj forlasis sian landon, loÄas jam dum jaroj en rifuÄejoj aÅ vagas surstrate en Turkio. La espero por sekura reveno estas intertempe pasinta kaj homoj volas ankoraÅ certan estonton por si mem kaj siaj infanoj.
[i] UNHCR (United Nations High Commissioner for Refugees) = la Alta Komisaro de la UnuiÄintaj Nacioj por RifuÄintoj, kies oficejo estas en Äœenevo.
[ii] Ter Apel = vilaÄo en la provinco Groningen, en la nordo de Nederlando.
[iii] Erasmus Universiteit = universitato en Roterdamo, Nederlando.