fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/juli/24/handelsverdrag-ttip-is-slecht-voor-databeschermin-1518336
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
Ĉe TTIP la datumprotektado por civitanoj malbonas
La plej aĉa elemento de tri gravaj komercaj traktatoj pri kiuj nun okazas marĉandado – inter kiuj TTIP – estas ke tiuj skizas mondon en kiu la politiko ne plu rolas, argumentas Evgeny Morozov.
NRC 24 julio 2015
Fare de Evgeny Morozov
Dum ĉiu atento estis direktita al Grekio, la EÅropa Parlamento kviete konsentis kun rezolucio pri la Transatlantic Trade & Investment Partnership (TTIP), la kontestata liberaligo de la komerco inter Usono kaj EÅropo. La strangaĵo estis ke, kelkaj horoj antaÅe, la EÅropa Parlamento ankoraÅ estis distrinta la Grekan gvidanton Alexis Tsipras pri la benoj de la EÅropa solidareco kaj justeco.
Se la komerca pakto TTIP efektiviÄos, kune kun du aliaj paktoj nuntempe pritraktataj – la Trade in Service Agreement kaj la Trans-Pacific Partnership Agreement – tiam registaroj estos signife limigataj en sia potenco bridi la aktivecojn de entreprenoj. Estis antaÅvideble ke tiuj tri traktatoj alvokus multan reziston.
La rezolucio de la EÅropa Parlamento provas forpreni la ĉefan punkton de disputo inter Usono kaj EÅropo. Pro tio ke multaj eÅropanoj jam tremas ĉe la penso de internacia tribunalo kie entreprenoj, ĉe al si malfavora leÄaro, povas denunci aÅtoritatojn, la EÅropa Parlamento proponis fari tiun tribunalon publika EÅropa institucio. Iuj de tiaj institucioj certe havas dentojn – ekzemple la lastatempa verdikto de la EÅropa Tribunalo de Justico pri ‘la rajto iÄi forgesita’ – sed tio ne estas mem-evidenta.
La opozicio al la traktatoj estas evidente ne finita per ĉi tio. Forgesita elemento de la nun starigata jura konstruaĵo estas, ke EÅropo – kun rezervo pri civitana ribelo kiel en Grekio – fine tamen rezignos sian profunde intencitan engaÄiÄon por datumprotektado. Tiu protektisma sinteno, ĉefe direktita al protektado de la civitano kontraÅ troa enmiksiÄo de Åtato kaj entrepenistaro, havas ĉiam pli eksplodemajn rilatojn kun la hodiaÅa kapitalismo pro ties kaptokonduto.
Carl Bildt, la akcipitro de sveda politiko kaj dume ankaÅ prezidanto de la pensfabriko Global Commission on Internet Governance, antaÅ nelonge en komento donis sufiĉe precizan priskribon de tiu novliberala mentaleco. LaÅ Bildt ‘baroj al la libera datumtrafiko fakte estas baroj al la komerco’. Tial ankaÅ la konstruado de barilo ĉirkaÅ via domo estas malobeo al la kapitalismo, ĉar kiu scias kiaj reklamo-enspezoj povas ankoraÅ esti akirataj el viaj datenoj?
Se la sola kriterio por nia teÄ¥nologi-politiko estus ĉu Äi favoras la interesojn de la entreprenistaro, tiam ja multe estas kritikinda pri datumprotektado kaj preskaŠĉiu privatec-leÄaro. Kaj eble tio ĉi estos baldaÅ nia sola kriterio: la plej aĉa elemento de la tri komercaj akordoj nun pritraktataj estas ke ili skizas mondon en kiu la politiko ne plu rolas; restas ankoraÅ nur la entrepenaro. Post kio torento da komentoj kaj pensfabrik-raportoj – ofte financata de la industrio mem – eĉ troigas la aferon asertante ke la traktatoj ne sufiĉas por kunpesi ankaŠĉiujn aliajn faktorojn kiuj influas la komercon kaj la ekonomian kreskon. Ree, kvazaÅ ekster la sapveziko de la entreprenaro ne ekzistas ankaÅ alia mondo.
Tutmonda politika agendo estas fakte redaktata de pensfabrikoj kiujn la industrisektoro mem financas
Prenu ekzemple Uncovering the Hidden Value of Digital Trade: Towards a 21st Century Agenda of Transatlantic Prosperity, lastatempa raporto de du elstaraj pensfabrikoj: la Progressive Policy Institute en VaÅingtono kaj la Lisbon Council en Bruselo. En Äi oni eĉ ne prenis la penon mencii ke estas malbona aÅ neefektivigebla kion la civitanoj deziras; estas tutsimple verkita kvazaÅ ili ne ekzistas. Ties devenfontoj estas signifoplenaj. La Progressive Policy Institute, komence de la naÅdekaj jaroj fondita por revivigi la prezidentecon de Bill Clinton per novliberalaj ideoj, malkaÅis sin kiel advokaton de agresema Usona eksterlandpolitiko, kaj kiel probatalanton de la Usona ekonomia potenco super la mondo. La Lisbon Council havas pli intrigantan fonon. Unue rilate al financado: al la pruntedonistoj apartenas Google, HP, IBM kaj Oracle. Kaj krome koncerne la faktan influon al la politiko: Ann Mettler, kunfondinto kaj Äis pasintjare direktoro, estas nun la gvidanto de la EÅropa Politika Strategiocentro, interna pri politika pensfabriko de la EÅropa Komisiono.
Ĉi tiu raporto indas la legadon, se nur pro la aÅdacaj hipotezoj. La aÅtoroj argumentas ke EÅropa postrestas malantaÅ Usono, koncerne ion kion ili priskribas kiel ‘cifereca denseco’ – la grado en kiu landoj prilaboras datumojn. Sed se laÅ ili nur ses de la influhavaj EÅropaj ekonomioj suprentirus sian ‘ciferecan densecon’ Äis la Usona nivelo, tiam tio liveros 460 miliardojn eÅrojn da ekstra ekonomia produktado jare. Jes, veras: privateco – unu el la plej grandaj obstakloj al alta ‘cifereca denseco’ – estas ankaÅ unu el la obstakloj por la ekonomia restariÄo. Ĉiu malfermu sin mem, tiam Google kaj IBM povas flori pli rapide.
Ne estas surprizo ke la raporto alvokas EÅropon ankoraÅfoje pripensi sian pretecon por leÄoÅanÄoj pri datumprotektado. Tiu ankaÅ post revizio pinĉos ankoraÅ tro multe, argumentas la aÅtoroj. Eĉ plie: ĉar nombro da EÅopaj politikistoj rifuzas inkludi la datumtrafikon en la TTIP-pakto, la aÅtoroj proponas ian kompromison: laÅ ili ni devas verki ‘Äœenevan Konvencion pri la statuso de informoj’, kiu povas ekzisti ekster TTIP kaj daÅre donos al la EÅropanoj la certecon ke ilia datumprotektado ne Årumpos pro komercaj traktatoj kun Usono. Konsidere la senhontajn malobeojn al la faktaj Äœenevaj Konvencioj fare de la Bush-registaro, tio ne trankviligos la plejparton de la EÅropanoj. Usonaj advokatoj baldaŠĉeestos por elpensi la privatec-ekvivalenton de waterboarding: scenaro en kiu certa limokazo malfermas la vojon al terura misuzo. Sed registaroj ne multe koncedos ĉe tiu nova strukturo; tiuj trovos manieron por laÅ siaj propraj preferoj aranÄi la paktojn. Refoje la Usono antaÅeniras postulante gravajn esceptojn sur la tereno de nacia sekureco.
AntaÅ nelonge pere de WikiLeaks malsekretiÄis grava aldono al Trade in Service Agreement. LaÅ propono de Usono enhavas Äi paragrafon pri la nacia sekureco, kiu lasas nin konjekti kion eble okazos al ni. Tiu paragrafo preskribas ke senkonsidere la tendencon de aliaj traktat-artikoloj, nenio rajtas malebligi registaron ‘fari la aranÄojn kiujn Äi juÄas necesaj por protekti siajn proprajn esencajn sekurecajn interesojn’. Tio estas la nivelo de la Äeneralaĵoj per kiuj tiaj traktatoj estas verkataj: ne estas difino de ‘esenca’, des malpli de ‘sekureco’ aÅ ‘graveco’.
La tutmonda politika agendo estas fakte redaktata de pensfabrikoj kiujn la industrisektoro mem financas, kaj tiuj pledas tiamaniere por treege malmilda estonteco, kvankam ili eĉ prezentas tion kiel io gajviva. La civitanoj ne nur fakte ne plu havos rajton je privateco, sed nura provo kaÅi ion jam estos interpretata kiel malobeo al la libera komerco aÅ provo subfosi la nacian sekurecon. Kaj eĉ se civitanoj elektas registaron kiu promesas haltigi tiun ĉi malbonan tendencon, tiam ankaÅ tiu registaro mem estos supozeble per proceso forigata; la traktatoj enhavos por tio ĉiujn bezonatajn jurajn instrumentojn.
Vere, ekmatenas jam la 21-a jarcento de transatlantika prospero!
Evgeny Morozov estas eseisto pri ciferecaj aferoj kaj verkinto de Om de wereld te redden, klik hier (2014).