fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/augustus/01/zoek-de-verschillen-tussen-china-en-japan-1519890
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
Trovi la diferencojn inter Ĉinio kaj Japanio
NRC 1 aÅgusto 2015
Fare de Maarten Schinkel
La prezoj de nemoveblaĵo en la alkureganta Azia lando tute fariÄis eksterkontrolaj. Jaroj de neelteneblaj investoj kreis grandegan trokapablon ĉe de la Åtato elkovitaj konglomeraĵoj. Pro la polucio la videbleco en la ĉefurbo estas apenaÅ pli ol kvindek metrojn.
La ekonomia modelo de la novulo orientiÄas je investado kaj eksporto, kaj devos esti transformita en la direkton de enlanda konsumado. Okcidentaj konsumantoj intertempe Äojas: la prezo de elektronikaj gadgets rapide malaltiÄas laÅgrade kiom la lando pli kaj pli kapabligas sin en la produktado. Sed ili ankaÅ timas pri ilia propra industrio kiu kolapsas sub la alfluo de produktoj sur la monda merkato. Produktoj, parto de kiuj maltrankvilige multe prunteprenis de Okcidentaj inventoj kaj patentoj. Regas la timego ke entreprenoj kaj nemoveblaĵo estos grandskale aĉetataj de kapitalfortaj novuloj.
Tiam la Äis kapturna alteco suprenpuÅita borso en la Azia lando komencas ÅanceliÄi. La Åtato ekagas per akaparado de akcioj, por malebligi la kurzojn plie fali. Tio malsukcesas finfine. Bankoj, kondukitaj de la Åtato, kaÅas grandan kvanton da malbonaj pruntoj en sia bilanco. La industriaj konglomeraĵoj montriÄas promenantaj mortintoj. MalaltiÄantaj nemoveblaĵ-prezoj faras la situacion post tio nur pli malbona.
Estas tenta meti la supremenciitajn travivaĵojn de Japanio, antaÅ kvaronjarcento, kiel Åablonon sur Ĉinio. Sed, ĉu la komparo ja aplikeblas?
Japanio ne havis geopolitikajn ambiciojn, Ĉinio ja havis. Jen eble la plej danÄera.
Unue la bona novaĵo, nur laÅ Äia taksebleco: la diferenco de skalo estas tro granda. En Ĉinio loÄas almenaÅ dekoble pli da homoj ol en Japanio. La diverseco en kulturo kaj aktiveco estas multe pli granda en la Ĉina ekonomio. Tiu havas la amplekson de tuta kontinento. La Åanco ke tia tuta areo iÄas en longedaÅra depresio kiel ĉe Japanio, estas multe pli malgranda.
Tio ne signifas ke recesio (kiel ajn oni tiun difinas) en Ĉinio neeblas. Rapide kreskantaj landoj, ankaÅ en la Okcidento dum la deknaÅa jarcento, travivas de tempo al tempo severan refalon. Kaj post tio tutsimple denove persistas. La plej multaj observantoj supozas ke la nunaj disvolviÄoj en Ĉinio estas la rezulto de kresko-ritmo kiu necese malrapidiÄas laÅgrade kiom la ekonomio plenkreskas. La ‘kuratingo-efekto’ al la Okcidento estonte ĉiam perdus forton; kio kompreneble neniam okazas iom post iom, krom eble en la masaÄitaj statistikoj de Ĉinio.
Estas ankaÅ malbona novaĵo. La Japana ekonomia malvigleco en la jaroj 90 estis spektaklo kiu okazis sur la flanka scenejo de la monda ekonomio. La Okcidento laboris plenforte kaj eĉ ne lasis konfuzi sin de la Azio-krizo de 1997-1998. Nun tio estas alie. Ne nur ĉar la tempoj estas multe pli rompiÄemaj ol tiam. AnkaÅ pro tio ke la internacia interdependeco estas multe pli granda ol antaÅe. Produktad-ĉenoj estas tutmondigitaj. La krudmaterial-ekonomio estas tutmondiÄita. Ĉinio jam longe estas pli granda vendomerkato por okcidentaj produktoj ol Japanio iam estis. La Ĉina ekonomio jam nun estas, en krudaj dolaroj, duoble tiel granda ol la Japana. Äœustigita por aĉetpovo, Äi preskaÅ estas kvaroble tiel granda.
Ĉina malrapidiÄo ne preteriras al la eksterlandoj. Certe ne al krudmaterial-landoj kiel Rusio aÅ Brazilo, kiuj jam sentas la doloron. Kaj ankaÅ ne al la cetero de Azio, aÅ al Nederlando. Tio koncernas ne nur la ekonomion. Japanio ne havis geopolitikajn ambiciojn, Ĉinio ja havis. Kaj tio eble ja estas la plej danÄera diferenco.