fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/mei/22/inkomensongelijkheid-rijke-landen-stijgt-verder-1497476
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
Malegaleco de enspezoj plu plialtiÄas en riĉaj landoj
La klubo de riĉaj landoj avertas: la kreskanta breĉo inter riĉuloj kaj malriĉuloj retenas la ekonomian kreskon.
NRC 22 majo 2015
Fare de unu el la NRC-redaktoroj
La malegaleco de enspezoj en la riĉaj industriaj landoj plialtiÄas. Kaj tio ne estas nur socia, sed ĉefe ekonomia problemo: la malegaleco bremsas la kreskon. Jen la plej grava konkludo de raporto kiun la Organizo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Disvolvado (OEKD) hieraÅ publikigis. La klubo de 34 industrilandoj tiel deklaras sian opinion en la nuntempa internacia debato pri malegaleco.
La OEKD, de kiu la plejmulto de la EÅropaj landoj, kaj ankaÅ Usono kaj Japanio estas membroj, argumentas ke la enspezmalegaleco atingis ‘rekordan altecon’ en la 1980-a jardeko. La plej riĉaj 10 procentoj de la loÄantaro nuntempe perlaboras 9,6 fojojn pli ol la plej malriĉaj 10 procentoj. En 1980-a jardeko tio estis ankoraÅ 7,1 fojojn pli; en la jardeko 2000-2010 jam 9 fojojn. La tielnomata Gini-koeficiento, vaste uzita mezurbazo por enspeza distribuo, supreniris. La indico, kies valoro varias de nulo (tuta egaleco) Äis 1 (tuta malegaleco), plialtiÄis en la OEKD-landoj de mezume 0,29 al 0,32
Nederlando estas unu el la malmultaj OEKD-landoj kie la enspezmalegaleco apenaÅ pliiÄis. En Nederlando la malegaleco plialtiÄis en la 1980-a kaj 1990-a jardekoj, sed poste malpliiÄis, ankaÅ dum la pasintaj krizojaroj. Kun Gini-koeficiento de 0,28 procento Nederlando troviÄas sub la OEKD-mezumo de 0,32.
Surbaze de sia propra empiria esploro la OEKD supozas: "Se la enspezmalegaleco pliiÄas, la ekonomia kresko malpliiÄas". Inter 1985 kaj 2005 la Gini-koeficiento en la OEKD mezume 0,02 procenton plialtiÄis, koste de 4,7 procentoj de la ekonomia kresko, asertas la esploristoj.
La raporto ankaÅ asertas ke programo de redistribuado fare de la politiko "ne negative efikas al la kresko". La OEKD nutras la tutmondan debaton kiun iniciatis la Franca ekonomikisto Thomas Piketty per sia sukcesplena libro Capital in the 21st Century. En Usono estas multa politika diskutado pri la larÄiÄanta breĉo inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Kaj en Nederlando reviviÄas la debato pri "niveligi", nun kiam la ministraro laboras pri reformo de la impost-sistemo.
La pliiÄanta malegaleco en la plejmultaj industriigitaj landoj havas laÅ la OEKD strukturajn ekonomiajn kaj ankaÅ politikajn kaÅzojn. TutmondiÄo kaj teÄ¥nologia disvolviÄo pligrandigas la enspezo-breĉon: alte edukitaj homoj perlaboras pli kaj akiras gratifikojn, dum la salajroj de malalte edukitaj homoj postrestas. Sed malegaleco ne nepras, kaj ankaÅ estas sekvo de politikaj preferoj, diras la OEKD. La imposttarifoj ĉe la pinto malkreskis en la pasintaj jaroj. Kaj la malriĉuloj akiras malpli da subvencioj.