fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/november/29/geef-iedereen-een-basisinkomen-1442456
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
Donu bazan enspezon al ĉiu
Baza enspezo povus, kiel parto en tutaĵo de reformoj, ripari la krizon. Do metu flanken viajn moralajn (antaÅ)juÄojn, argumentas Guy Standing.
NRC 29 novembro 2014
La 20a-jarcenta sistemo de enspez-distribuo kolapsis. La tutmondiÄo kaj la teÄ¥nologia revolucio kondukis al krizo, kiu ne estos solvita pere de malnovaj meÄ¥anismoj kaj politikaj rimedoj.
La plej grava donitaĵo estas la kvarobligo de la nombro de labor-serĉantoj en la mondo. KaÅze de la rapide kreskanta produktiveco en emerÄaj merkat-ekonomioj, la salajroj en EÅropo suferas grandegan premon malsupren.
Tra la tuta mondo iras kreskanta parto de la enspezoj al kapitalo, kaj tre malkreskanta parto al laborado. Tio kondukas al nova tutmonda klaso-strukturo, kun plutokratio kiu vivas de rento, kaj la t.n. precariat [1]: klaso kiu konsistas el homoj sen fiksa posteno, sen enspezoj aliaj ol salajro, vivantaj ĉe la rando de Åuldoj kaj sen rajto al subteno fare de publika servo. Tiu lasta grupo kreskas.
La meza reala salajro precipe por tiu suba klaso stagnos, aÅ eĉ malkreskos, Äis la salajroj kaj la salajrokostoj en la emerÄaj merkat-ekonomioj alproksimiÄos al la niaj.
Sekve de tio, milionoj da homoj vivos en daÅra malsekureco kaj necerteco. En multaj kazoj, la enspezo el plentempa posteno ne sufiĉos por pagi la bazajn bezonojn. Pli multe labori, aÅ akiri pli da kapabloj kaj trejnado, tiam ne plu helpos. La alvoko iÄi pli konkura allogas multajn sur la rokojn de ankoraÅ pli profundaj Åuldoj kaj eĉ pli da necerteco.
La plej granda danÄero – krom epidemio de memmortigoj pro streso – estas ke pli da homoj en la precariat, speciale tiuj kun malmulta eduko, aÅskultos popolistojn kaj neofaÅistojn kiuj lerte reagas al iliaj timoj kaj necertecoj. Pro tio, ni urÄe bezonas progresivan reagon.
Tiu tendenco ne estos haltigita per si mem. Por tio, restrukturigo de la sistemo de enspez-distribuo bezonatas. Kaj tiamaniere baza enspezo – individue, monate, senkondiĉe kaj universale pagenda – iÄas ne nur dezirinda sed antaŠĉio ankaÅ nepra, se ni volas por ĉiuj niaj kuncivitanoj garantii bazan sekurecon, kaj kontraÅstari la tendencon al ekstremisma politiko.
Por ankoraÅ multe pli da EÅropanoj, ilia salajro ne ebligos eliron el la malriĉeco, kiom ajn ili senlace laboras. La plejmulto vivas rande de neelteneblaj Åuldoj – eĉ unu sola malbonÅanco aÅ eraro elpelos ilin en spiralon de malespero kaj senhejmeco. Socio, en kiu ĉiu havas bazan enspezon, protektas nin tamen kontraÅ niaj plej malbonaj koÅmaroj.
Etika motivo por ÅanÄi al baza enspezo, devenas de Thomas Paine. Nian personan enspezon kaj nian individuan riĉaĵon ni Åuldas pli al la klopodoj de niaj prapatroj ol al tio kion ni mem faras, li skribis. Tial estus juste se ĉiu civitano partoprenus – en formo de socia dividendo – en iliaj investoj. Kial nur la posteuloj de la riĉuloj akirus heredon kaj sekurecon kiel donacon?
Alia kialo por universala baza enspezo estas ke tiu ĉi garantio de baza sekureco donus al ĉiu egalan Åancon por esti racia.
Estas kvar argumentoj kontraÅ la baza enspezo kiujn oni ofte aÅdas.
Unue, Äi estus nepagebla. Tamen temas pri modesta sumo, sufiĉe por kontentigi niajn plej bazajn bezonojn. Krome, al la baza enspezo ni irus tra stadioj.
Tiele la baza enspezo anstataÅus multnombrajn ampleksajn subvenciojn kiuj ne iras al la precariat kaj la malriĉuloj, sed ĉefe al riĉaj entreprenoj, monhavaj privatuloj kaj la meza klaso, kiel la impostaj avantaÄoj ĉe investado kaj – en kelkaj landoj – la impostaj avantaÄoj ĉe altaj hipotekoj kaj elspezoj por privata edukado.
Baza enspezo simple estas pagebla. Estas afero de prioritatoj.
Due, la baza enspezo kaÅzus parazitadon kaj malpli da laboro. Tio estas insulto. PreskaŠĉiu volas sian vivon, kaj tiun de sia familio, plibonigi – kaj ne estus kontenta kun baza enspezo. La malmultajn parazitojn ni devas kompati. Plie, persekuti tiun malgrandan minoritaton de eventualaj parazitoj kostas pli da impostmono ol kion ilia pigreco nun kostas pro apogpagoj.
Mia esplorado ankaŠmontras ke homoj kun baza sekureco kutime pli kaj ne malpli laboras, kaj ke ili ĉe tio estas ankoraŠpli produktemaj. Fine, ili kiel kunlaborantoj estas pli motivitaj.
Trie, la baza enspezo inflacie efikus. Sed Äi anstataÅus aliajn elspezojn. Äœi ankaÅ estus oportuna por la mendado de lokaj varoj kaj servoj (homoj kun malaltaj enspezoj ja ne tiel rapide elspezas sian monon por luksaj artikloj foraj, sed Äuste por lokaj varoj). Tiu mendado plejofte kreskas relative rapide, kaj tiel preventas ekeston de inflacia premo.
Kvare, la baza enspezo perturbus la labormerkaton, ĉar Äi instigas entreprenojn pagi pli malaltajn salajrojn. Jen unuflanka rezonado. Se homoj havus bazan enspezon, ili pli facile kuraÄus diri "ne!" al dunganto kiu proponas mizeran salajron. Baza enspezo ebligus dungantojn kaj dungotojn intertrakti kiel plenkreskuloj. Se vi estas profitdona entrepreno, tiam mi povas insisti pri honesta salajro. Se vi estas oldulo kiu lasas min fari laboreton, sed ne povas pagi multe, tiam mi povas kontentiÄi pri malpli.
Kaj la avantaÄoj de baza enspezo? Tiuj estas multnombraj, evidentiÄas el lastatempa libro kaj la diskuto inter kolegoj en la internacia reto BIEN (Basic Income Earth Network). La baza enspezo ekzemple, povus esti aÅtomata ekonomia stabiligilo. Sendependa komisiono tiam kunmetas kernan sumon kiu estas fiksata surbaze de la nacia enspezo kaj la kresko, kaj stabiligil-suplemento kiu pliiÄas kiam la senlaboreco altas – kaj tiel la mendadon de varoj kaj servoj fortigas – kaj kiu malpliiÄas kiam la senlaboreco malaltas. Äœi helpus stabiligi la ekonomion.
Alia avantaÄo estas ke Äi helpus ĉe redistribuado de la esencaj rimedoj kiuj nuntempe mankas al la precariat por starigi bonan vivon. Al homoj kun malaltaj enspezoj, Äi povus doni plian decidpovon pri ilia tempo, kaj stimuli ilin uzi pli da tempo por prizorgado, riparoj kaj bontenado, laboro kiu konservas rimedojn anstataÅ elĉerpi tiujn. Tio havus ekologiajn utilojn.
PreskaŠĉie homoj kompareble reagas al plibonigita sekureco. En Barato, ni eksperimentis kun regularo por baza enspezo, ĉe kiu miloj da viroj, virinoj kaj infanoj estis komparataj kun samspecaj homoj kiuj ne ricevis bazan enspezon. La rezultoj montris pliboniÄon koncerne nutraĵon, sanon kaj instruadon; malpliiÄon de Åuldoj, pli da ekonomia aktiveco kaj dungiteco, kaj plibonigitan socian statuson por virinoj kaj handikapuloj. Ĉu tiam ja ne estas kialo por pensi ke baza enspezo ĉi tie [2] ne havus la samajn pozitivajn rezultojn?
Baza enspezo ne estas panaceo por la krizo de malegaleco kaj malsekureco. Äœi devas esti konsiderata kiel parto en tutaĵo de reformoj, kiu povus tiun krizon ripari. Kiu kun moralisma rezonado malakceptas la bazan enspezon, fakte kondamnas la popolon en la precariat al vivo de nenecesa nesekureco, streso kaj kreskanta kolero. Kion ni bezonas estas distribu-sistemo nova, kaj ni ne fidu al neverÅajna mirakla renaskiÄo de la malnova.
Guy Standing estas profesoro pri ekonomio ĉe la Universitato de Londono kaj aÅtoro de "A Precariat Charter: From Denizens to Citizens".
1 precariat estas nova termino enkondukita de la aÅtoro en lia libro "The Precariat: The New Dangerous Class" (2011).
2 en EÅropo.