fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2018/01/24/kansen-voor-eurazie-op-het-wereldtoneel-a1589584
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
Multe pli grandaj Åancoj por ‘EÅrazio’ sur la monda scenejo
Ĉinio investas forte en infrastrukturaj ligoj kun la resto de la mondo – ankaÅ kun EÅropo. EÅrazio kiel unueco, kiel aspektus tio?
NRC 25 januaro 2018
Fare de nia redaktoro Wouter van Noort,
DAVOS 2018
Atendante la America first-oratoraĵon de prezidento Trump sur la World Economic Forum (WEF) en Davos la 26-an de januaro, grandas la tento ja maltrankvile rigardi kio okazas aliflanke de la Atlantiko. Sed en Svislando la rigardo hodiaÅ Äuste iras orienten, kaj tiuokaze precipe al la Ĉina megaprojekto One Belt, One Road [i].
Tiu iniciato devus en la venontaj jardekoj krei ‘Novan Silkan Itineron’[ii] tra tero kaj maro. PreskaÅ 1.000 miliardojn da eÅroj estu investataj por en ĉirkaÅ sesdek landoj plibonigi pontojn, vojojn, fervojojn, havenojn kaj flughavenojn, tiel ke komercaj fluoj inter Ĉinio kaj la resto de Azio, EÅropo kaj eĉ Orienta Afriko, povas pasi multe pli flekseble. Certe nun kiam la Usono izolas sin, ĉi tio povas havi grandajn konsekvencojn – ankaÅ por EÅropo.
EÅrazia kunlaborado
En diversaj diskutforumoj oni parolas pri ‘EÅrazia kunlaboro’ kiu eble fariÄos la rezulto de la pli bonaj interligoj. Post tempospaco EÅrazio povus kiel kunlabor-regiono eble ja ludi multe pli grandan rolon sur la monda scenejo, ne nur ekonomie sed ankaÅ politike. EÅrazio kiel unueco, kiel tio aspektus? Nun kiam tradiciaj aliancoj estas sub premo, Ĉinio profitas la Åancon pliigi sian influon. Ne por nenio faris la Ĉina prezidento Xi Jinping pasintjare en Davos paroladon, en kiu li arogis al si la funkcion de protektanto de la tutmonda liberkomerco.
La Nova Silka Itinero etendiÄas Äis la haveno de Roterdamo kaj kaÅzas precipe en Azio jam grandegajn investojn kaj kreskon. "Ni jam nun vidas ke miliardoj da investoj estas farataj en flughavenoj, marhavenoj", diris Shahid Khaqan Abbasi, la ĉefministro de Pakistano, en diskutforumo. "La Nova Silka Itinero havas jam nun grandegan influon sur nia ekonomio."
AnkaÅ en Rusio, la konsekvencoj de la Ĉina iniciato jam estas senteblaj, rakontas Kirill Dmitriev, la direktoro de RDIF[iii], granda investfonduso kun intensaj ligoj kun la Kremlo. "Lastatempe la unua fervoja ponto inter Ĉinio kaj Rusio estas malfermita." Rusio ankaÅ laboras pri EÅrazia Ekonomia Unio, kie ĉefe eks-Sovetiaj Åtatoj estas implikitaj. "De tio ni atendas multe", diras Dmitriev. Krom Ĉinio ankaÅ do Rusio enviciÄas por grava politika rolo en la nova ekonomia (kaj post nelonge eble ja politika) ento EÅrazio. Dmitriev diras ke li esperas, ke la Ĉina monero renminbi[iv] ludos gravan rolon ĉe tio.
Sed tutmondiÄo laŠĈina aÅ Rusa maniero estas verÅajne ja iom malsama ol la integrigo de monda komerco kiu estas gvidata de Usono kaj EÅropo. Jam pli longe estas en EÅropo zorgoj ke de Ĉinio dominata mondo ekhavos grandajn konsekvencojn por aferoj kiel demokratio kaj persona libereco. Sed tiuj zorgoj estas apenaÅ priparolataj en la publika diskuto pri la temo.
La Singapuro ministro Chan Chun Sing reprezentas la pozicion kiu jam dum jardekoj estas konsento en Davos: ke pli da komerco preskaŠĉiam pli bonas. "La Nova Silka Itinero provizas multe pli da interligoj, kaj ankaÅ pli bonajn. Pli da ligoj signifas pli reciproka dependeco, kaj tio signifas ke la Åanco de konfliktoj Äuste malpliiÄas. Mi estas optimisma."
Jin Liqun, la estro de la de Ĉinio dominata Azia investbanko por infrastrukturo AIIB[v], kunsentas tiun optimismon. "La Nova Silka Itinero Äuste estas ankaÅ grandega Åanco por EÅropa komerco, prospero kaj progreso. Tio ja devus forpreni parton de la zorgoj."
[i] One Belt, One Road : vidu ankaÅ https://en.wikipedia.org/wiki/One_Belt_One_Road_Initiative
[ii] Nova Silka Itinero : vidu https://epo.wikitrans.net/New_Silk_Route
[iii] RDIF: vidu https://en.wikipedia.org/wiki/Russian_Direct_Investment_Fund
[iv] renminbi: vidu https://en.wikipedia.org/wiki/Renminbi
[v] por AIIB (Asian Infrastructure Investment Bank) vidu:
https://en.wikipedia.org/wiki/Asian_Infrastructure_Investment_Bank#Founding_members