fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
https://www.volkskrant.nl/buitenland/zo-probeert-iran-het-internet-aan-banden-te-leggen-en-protestberichtgeving-te-blokkeren~a4552334/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
Irano aspiras la neeblon: plenan kontrolon pri interreto
Irano havas longajn antaÅaĵojn kun ampleksa interreto-cenzuro. La lastaj aranÄoj de la potenculoj, por reguligi la interreton kaj obturi apps, estas do ne plukataj el la aero. La Irana registaro havas al sia dispono larÄan arsenalon de aranÄoj limigantaj liberecon.
Volkskrant 2 januaro 2018
Fare de Laurens Verhagen
Instagram kaj la – origine Rusa – WhatsApp-alternativo Telegram rajtis Äis lastatempe esti ankoraÅ uzataj en Irano, sed ekde dimanĉo ankaÅ tiu libereco-festeto estas pasinta. La aÅtoritatoj blokis la aliron al ĉi tiuj sociaj retoj per ‘provizora antaÅrimedo’, kiu sekvis alian intervenon: provizantoj deviÄis obturi la moveblajn retojn. La Irana reÄimo tiel klopodis bridi la disvastigon de bildoj pri la ekflamantaj protestoj en la lando. La rezulto estis nesufiĉa: manifestaciantoj povis siajn mesaÄojn ankoraŠĉiam disvastigi per malfermaj Wi-Fi-retoj. Totala blokado de Telegram malebligas ankaÅ tion.
LaÅ Telegram-fondinto Pavel Doerov, la Iranaj aÅtoritatoj petis ties entreprenon unuainstance bloki certajn kanalojn. Kiam li rifuzis tion, sekvis la tuta blokado de Telegram en Irano. La sama sorto trafis Facebook-filion Instagram.
Instagram Äis nun ne donis opinion pri la intervenoj. Doerov estas klara: "Ni konsideras la esprimliberon kiel nenegeblan homan rajton, kaj estas eĉ pli volonte blokataj ol limigataj ĉe la pacema publikigo de alternativaj opinioj." En Irano, Telegramo estas la plej uzata chat app.
Irano povas fieri pri impresa kariertabelo en (interreta) cenzuro. Agogrupo Reporters Without Borders titolis la landon kiel ‘malamiko de interreto’. Äœi devas partopreni en ĉi tiu dubinda honoro kun landoj kiel Ĉinio, Kubo, Nord-Koreio kaj Saud-Arabio. Kio ligas ĉi tiujn landojn estas ilia aspiro al totala kontrolo pri kio okazas en interreto. La celita rezulto estas parte obturita intrareto anstataÅ malferma kaj libera interreto.
La influo de Ĉinio eĉ pliiÄas, diras Rejo Zenger de la organizo por civitanaj rajtoj Bits of Freedom: "Tie La registaro ne nur havas kontrolon pri ĉiuj provizantoj, sed ankaÅ la eblecon por mem alporti chat app al la merkato." Kie en la plej multaj landoj Facebook Messenger aÅ WhatsApp estas la normo por komunikado, en Ĉinio tio estas WeChat.
Kelkfoje iras pli subtile, diras Zenger. "Vi povas kiel registaro ankaÅ provi, mesaÄojn pri protestoj lasi dronaĉi en torento de por-registaraj mesaÄoj." La rezulto estas, ke la kritikaj sonoj ne iras virulente. Sed ankaÅ Irano ne povas elsaviÄi el intervenoj, kiuj kaptas la okulon. Sub la Irana regado de la antaÅa prezidento Ahmadinejad (2005-2013), oni plene klopodis limigi la interreton. En 2012 venis eĉ ‘Alta Konsilio de Cyberspace’. Manpleno de la aranÄoj faritaj precipe ekde 2009, en la tempo de la prezidentaj elektoj:
Blokado de specifaj servoj
Instagram kaj Telegram nun estas en la novaĵoj, sed YouTube, Facebook kaj Twitter estas jam pli longe repuÅataj en Irano. Ĉi tio eblas ĉar ĉiuj provizantoj estas sub registara kontrolo. Ĉi tiuj provizantoj efektivigas, ke por interretuloj la aliro al specifaj servoj estas rifuzata. WhatsApp estas (ankoraÅ) ja tolerata, sed ĉi tiu app estas nur sporade uzata. Tuj kiam alternativo al Telegramo aperos kiun oni amplekse bonvenigos, ankaÅ tiu estos pritraktata. "Temas pri konstanta kato-kaj-musa ludo", diras Zenger: "Ĉiam aktivistoj daÅre serĉos manierojn disvastigi tamen informojn."
Blokado de retejoj
Kvankam Google Search estas permesata en Irano, tio ne signifas ke ĉiuj retejo troveblaj per Google, ankaÅ povas esti vizitataj. LaÅ taksoj, la duono de la 500 mondvaste plej vizitataj retejoj ne estus alirebla en Irano. Koncernas ampleksan gamon da retejoj, indikitaj kiel malmoralaj, kaj variantaj de porno, sano, novaĵoj kaj scienco Äis religio. AnkaÅ teÄ¥nologiaj retejoj kiuj klarigas kiel ĉi tiu cenzuro povas esti evitata, estas ne permesataj. Cetere, la sub registara kontrolo funkciantaj provizantoj filtras ne nur la interretan trafikon, sed ankaÅ faciligas la enretan kontroladon sur siaj retoj.
Malpliigi la rapidecon
Iranaj civitanoj ĉiuokaze havas ne la lukson de rapida interreto (en 2006 oni decidis limigi la rapidecon Äis 128 kbit/s), sed ĉe politike ÅarÄitaj tempoj la registaro povas decidi malpliigi la rapidecon eĉ pli. Ĉi tio okazis ekzemple dum la elektoj de 2009 kaj 2013, kiam la malrapideco faris interreton praktike neuzebla.
Plene eksterrete
Se helpas nenio plu, restas ankoraŠĉiam la plej radikala paÅo: malÅalti interreton. Tio okazis en 2009, kiam Ahmadinejad tre bedaÅrinde vidis ke liaj kontraÅuloj bonfaradis en Twitter kaj Facebook. La blokado de ĉi tiuj retoj havis kontraÅefikan sekvon, post kiam oni decidis simple bloki la tutan interreton. Nun dum la lasta semajnfino, ĉiuj moveblaj retoj estas forprenitaj eksterreten. Ĉe sia enoficiÄo la nuna prezidento Rohani ankoraÅ deklaris: "Ni vivas en mondo, kie restrikti informojn neeblas". Irano estas por nun preta aspiri ĉi tiun neeblan.