fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/laat-die-robots-maar-komen~a3772003/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
Bonvenigu tiujn robotojn !
La 15-hora laborsemajno venos nur post kelkaj jaroj, sed kio estas kontraÅ malpli da streso, pli da tempo por malstreĉiÄo, klerigado kaj prizorgado, kaj pli loza ligilo inter laboro kaj enspezo?
Volkskrant 20 oktobro 2014
Eĉ brilaj ekonomikistoj eraras kelkfoje. En 1930, John Maynard Keynes verkis "Economic Possibilities for our Grandchildren" en kiu li antaÅdiris ke du generaciojn poste ni povos en 15-hora laborsemajno produkti pli ol sufiĉe por kontentigi ĉiujn niajn bezonojn. Ni estas la nepoj de Keynes, sed anstataÅ malpli longe, ni nun laboras pli longe; anstataÅ po malpli horoj semajne, ni kune laboras po pli. AlmenaÅ se ni laboras, ĉar dum oni ekspektas ĉiam pli de la laborantoj, kreskas la grupo kiu ne plu partoprenas: manko de sperto, maltro da edukado, tro maljuna, tro kosta, ne sufiĉe sana. La idealo de Keynes ‒ ĉiu laboras kaj ĉiu havas abunde da libertempo ‒ Åajnas pli malproksima ol iam.
Kiel sugestiva la perspektivo de Keynes ja estas, kiel politika idealo Äi apenaÅ Åajnas transvivi. Por la plimulto da politikaj partioj, laborado ankoraÅ daÅre sanktas. Kiu kunaÅskultas en la Parlamento[i], precipe aÅdas ke homoj devas labori pli multe, pli intense kaj pli longe. Kaj se vi ne havas laboron, la registaro[ii] per ĉiaj sankcioj ĉaspelas vin al la labormerkato, pri kiu vi anticipe scias ke la laboro fakte mankas tie.
Mi pledas por repripensi tiun prioritatigon de laboro. Ĝuste en la nuna tempo de amasa senlaboreco, samtempe kun impeta teĥnologia progreso, ni ankaŠen la politiko devas sufiĉe konsideri, ke ekzistas ja pli ol nura laboro. Tio postulas novan politikan agendon.
Dum la jarkongreso de sia ministerio, ministro Asscher[iii] ĵus faris unuan movon por tio. En sia prelego li preterfluge priparolis publikaĵojn de Usonaj esploristoj, el kiuj montriÄas ke robotoj kaj komputiloj nun rapide transprenas labor-postenojn de homoj. Eĉ tiom, ke ‘teÄ¥nologikaÅzita senlaboreco’ estas venonta. Asscher skizas la bildon[iv], ke ankaÅ en Nederlando la postenoj de malalt- kaj mez-kvalifikitaj laboristoj povus en la proksima estonto malaperi, sen reveno de sufiĉa nova laborhavigo rekompence. La teruraĵo kiu laÅ li restas, estas la ekstrema malegaleco inter tiuj, kiuj la robotojn posedas aÅ konstruas, kaj la resto de la socio. Ne gaja bildo.
Estas bone ke la diskuto estas ekigita. AntaÅ nelonge, demandojn pri robotigo kaj ekonomia kresko sen nova dungado (jobless growth) la ministro[v] per kelkaj formalaĵoj regule malakceptis, kvazaÅ temas pri apokalipsaj pereo-scenaroj. La registaro[vi] ja estis tre okupita pri laborhavigo kaj ĉio vere reiÄus kiel antaÅe. Mi Äojas ke li nun vidas la aferon alimaniere. Precipe ĉar la daÅre denove anoncita koncizeco sur la labormerkato sekve de maljuniÄo ĉiam forrestas. Tiuj efikoj de maljuniÄo evidente estas trotaksataj. Ĉiuokaze ili eble eĉ povus esti pli malgrandaj ol la kontraÅa efiko kaÅzata de robotiko. Tiuokaze ne restas koncizeco, sed struktura troaĵo sur la labormerkato.
En la multaj reagoj kiujn la prelego de Asscher alvokis, pleje okulfrapas min kiel ĉi tiuj preskaÅ tute temas pri la demando ĉu robotoj kaÅzos pli aÅ malpli da laboro. Pli da laboro tiam signifas 'bone', malpli da laboro 'malbone'. Jen iom limigita incida angulo, per kiu oni multe spekulas kaj ni malmulte certiÄas. Multe pli bone estus uzi la alvenon de la robotoj por iom fundamenta debato pri la rolo de laborado en nia vivo, pri la eblecoj kiujn malpli da laboro povus doni al ni, kaj pri la kondiĉoj plenumendaj se ni volas maksimume utiligi tiujn eblecojn. Eventuale, la ideoj de Keynes povas ankoraÅ roli ĉe tio.
Mi vidas almenaÅ kvin interligitajn terenojn sur kiuj la robotigo intervenos. Se ni do volas kapti la Åancojn kiujn robotigo morgaÅ al ni donos, tiam ni ne persiste alkroĉiÄu al la evidentaĵoj de hodiaÅ.
Ke robotigo havas konsekvencojn por la dungado jam kaÅiÄas en la vorto. 'Roboto' devenas de la ĈeÄ¥a vorto 'robota', kio signifas laboro aÅ deviga laborado. Nu, la robotigo kaÅzas ke ni devas alimaniere trakti laboron. Mi demandas min kial verdire tiel malbonas, ke teda, peza kaj malbone pagita laboro funde de la labormerkato malaperos. Se la robotigo vere tiel firme persistas, tio laÅ mi estas beno, pli verÅajne ol malbeno. Tiam ni tamen devas honeste dividi la laboron kiu restas, kaj malsupreniros la nombro de horoj dum kiuj ni averaÄe laboru. Komencu ni kun kvartaga laborsemajno, anstataÅ la nuna kvintaga. Ni laboros malpli kaj havos pli da libertempo. Kiel malbona estas tio?
En tiu libera tempo ni finfine povos malstreĉite fari ĉiujn tiujn aliajn aferojn, kiujn laborantoj nun ĉiam streĉite devas interÅtopi. Al tio apartenas socie utilaj taskoj ‒ komunumaj aktivecoj, partopreno en la lernejo de niaj infanoj, neprofesia prizorgado ‒ sed ankaÅ individuaj plezuroj: promeni, legadi, tempo por amikeco kaj familio. Lasu ja tiujn robotojn veni. Finfine la idealo de malstreĉita socio proksimiÄas.
Se malpli da homoj havos pagitan laboron, tio ankaÅ signifas ke ni devos eluzi la prosperon alie. La malegaleco inter laborantoj kaj senlaboruloj povas esti forigita nur per radikala redistribuo. Tio signifas impost-sistemon iom pli krude reviziotan ol la registaro nun intencas. De la elito de robot- konstruistoj kaj teÄ¥nikistoj oni postulas pli grandan oferon. Impostoj pri kapitalo, pri entrepren-profitoj, pri energi-malÅparado kaj medio-poluado, anstataÅos la impostojn pri laboro. Tiam, laboro iÄos pli malmultekosta. Tiel dungitoj konservos pli (aÅ povus malpliigi siajn laborhorojn), kaj por dungantoj iÄos pli avantaÄe dungi iun.
Tio tuj atentigas pri alia konsekvenco. Ni estontece interrilatiÄu alimaniere kun la socia sekureco. En socio kie laboros daÅre malpli da homoj, la kunligo inter tiu sekureco kaj la transpago de premiumoj ĉe laboro devas esti maltenata. Estas ja tiuokaze ne sufiĉe da premiumo-pagantaj homoj por financi la socian sekurecon. Alimaniera financado de Äi havas la ekstran avantaÄon ke laboro iÄas multe pli malmultekosta, pro kio ekestas nova merkato por ekzemple persona servodono. La ÅanÄiÄo povas komenciÄi hodiaÅ; pro la eblecoj labori partatempe aÅ nepagite, aldone al plialtigo de la apogpago, kaj fari la kandidatiÄdevon malpli deviga.
Se ni laboros malpli, kaj distribuos nian prosperon pli honeste, tio ankaÅ signifos ke ni povos agi alimaniere kun laboro kaj zorgo. Kie nuntempe parencoj kaj neprofesiaj prizorgantoj Äisekstreme klopodas plenumi prizorgtaskojn flanke de sia propra laboro, la robotigo kaj la de Äi kaÅzita libertempo Äuste liveros la tempospacon por malstreĉe prizorgadi. Tiam la parencoj ne plu estos devigitaj al tro multekosta kaj kvalite subnivela vartado. Imagu kiom agrabla povos esti, se vi havos tempon prizorgi proksimulon sen la streĉo kiun vi nun spertas farante tion aldone al pagita laboro.
La plej granda defio eble ja konsistas en la demando: kion ni faru kun nia tempo, kiam liberigitaj el la katenoj de laboro? El ĉiu esploro evidentiÄas, ke homoj plej prefere dediĉus pli da tempo al memklerigado. Al sencodonaj celoj, aÅ ekzemple al prizorgado. Signifas do ke ni utiligos instruadon alie. Kie lernado kaj instruado nuntempe ĉefe servas vian pozicion sur la labormerkato, tio ne plu necesus. Ni povas meti klerigadon en pli centran pozicion. Tiel ke vi povas iÄi kiel vi volas, sen la nepra neceso ke per tio vi ankaÅ perlaboru vian panon. Tutviva lernado iÄas finfine realeco.
Malstreĉita socio
Ĉiuj ĉi proponoj kondukas al tio, ke la ligo inter laboro kaj enspezoj iÄas malpli stringanta. Mi trovas tion bela perspektivo. Por atingi tion, ni povas jam nun tre multe fari. Sed tiam ni ja estu pretaj plupensi preter la demando ĉu robotoj nun kaÅzas Äuste pli aÅ malpli da laboro. Ni forgesu la mantrojn kiuj temas pri la hieraÅaj problemoj: fari laboron pli profitiga (kvazaÅ tio estus la problemo), pliakrigi kandidatiÄdevon (kvazaÅ sufiĉus postenoj por kiu volas iun), akceli kreskon (eĉ se tio daÅre alportas laboron malpli ofte).
Kontraste al ĉi ĉio staras la malstreĉita socio kiel idealo. Idealo, kiu Äuste pro la senprecedence rapida teÄ¥nologi-evoluo, kombine kun historie alta edukadnivelo, nun vere iÄas atingebla. Tiam ni ja devas fari la unuajn paÅojn nun. Ni ne timu la robotojn, sed jam preparu nin al tio, ke ni baldaÅ ne plu en la Åvito de nia frunto perlaboru nian ĉiutagan panon.
Bram Van Ojik gvidas la parlamentanojn de la politika partio "GroenLinks" (Verda-Maldekstra) en la Nederlanda parlamento [vii].
[i] en la t.n. Tweede Kamer (Dua Ĉambro) de la Nederlanda parlamento.
[ii] la Nederlanda registaro.
[iii] la Nederlanda Ministro pri Sociaj Aferoj kaj Laborebleco; li ankaŠestas vicĉefministro de Nederlando.
[iv] vidu ankaŠla Esperanto-tradukon de lia prelego "Robotoj kreskigos socian malegalecon" (n-ro 17 en ĉi tiu retejo).
[v] la Nederlanda ministro Asscher.
[vi] la Nederlanda registaro.
[vii] en ties Tweede Kamer.