fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
https://www.volkskrant.nl/media/oud-facebooktopman-roept-op-te-stoppen-met-sociale-media-je-wordt-geprogrammeerd~a4545055
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
Eks-pintulo turnas sin akre kontraÅ Facebook
Volkskrant 13 decembro 2017
Fare de Bard van de Weijer
en Amsterdamo
"Mi sentas min ege kulpa, ke mi kunhelpis krei ĉi tiun entrepreno. Ni estas kreintaj ion, kio disÅiras la socialan strukturon en la socio. Mi ne uzadas tiun shit, miaj infanoj ne rajtas uzadi tiun shit."
Chamath Palihapitiya, eksa vicprezidanto por ‘uzantokresko’ ĉe Facebook, havas profundajn kulposentojn pro tio ke li kontribuis al la sukceso de la sociala amaskomunikilo. Palihapitiya pasintmonate alvokis studentojn de la Stanford Graduate School of Business ("vin kiel estontajn gvidantojn de la mondo") por ĉesigi la uzadon de sociaj amaskomunikiloj. "Se vi nutras la beston, Äi pereigos vin." Li faris tio jam pasintmonate, sed Äi fariÄis konata nur ĉi-semajne.
Ne nur devas homoj ĉesi kun Facebook, sed kun ĉiuj sociaj konektitaj retoj, kiuj per siaj sklaviÄantaj dikfingretoj, likes kaj koretoj havas malstabiligan efikon sur socioj. Socialaj medioj malhavas eniÄon en la socion kaj ne kontribuas al burÄa kunlaborado, Palihapitiya diris. LaÅ li, ili antaÅenigas la disvastigon de misinformoj kaj mensogoj. Tutmonda problemo, laÅ Palihapitiya, kiu atentigis pri okazaĵo pasintprintempe en vilaÄeto en Hindio, ĉe kio senkulpuloj estus linĉitaj, postkiam ili en falsaj mesaÄoj sur WhatsApp estis akuzitaj pri kidnapado de infanoj. Imagu ja, kiel malbonintenculoj nun kapablas uzi grandajn homamasojn por ĉio ajn, kion ili volas.
La eksa pintulo diras ke li jam dum jaroj ne plu uzas socialajn mediojn, kaj kun sia kritiko li ariÄas en la vico de homoj kiuj rigardas socialajn mediojn – antaÅ kelkaj jaroj ankoraÅ laÅditajn pro ties bonefika influo sur la Araba Printempo – nun kiel la malbono, anstataÅ la bono. "Vi ne konscias tion, sed vi estas programataj, eĉ se tio ne okazas konscie."
AntaÅe deklaris eksa produktmanaÄero Antonio García Martínez ke Facebook mensogas pri la ebloj kiujn la entrepreno havas por influi individuojn surbaze de datumoj kiujn Äi kolektas pri uzantoj. La entrepreno aranÄus krucmiliton por turni ĉiun teranon en Facebook-kredanton, skribis Martínez en libro (Start-Up Mania) pri sia tempo ĉe Facebook. Estinta investanto Sean Parker klarigis pasintmonate vidalvide al la retejo The Verge, ke li intertempe estas deklarita kontraÅulo de sociaj amaskomunikiloj, ĉar tiuj misuzadas la malfortojn en la homa psiko. Parenteze, li konvertiÄis nur postkiam li estis gajninta 2 miliardojn da dolaroj kaÅze de la borso-irado de Facebook.
Tuta Silicon Valley, la naskiÄejo de teÄ¥-entreprenoj kiel Facebook, Twitter kaj Instagram, ne taÅgas, diras Palihapitiya, ĉar tie investistoj (‘senanimaj malkuraÄuloj’) pumpas miliardojn en ‘senvalorajn, idiotajn’ entreprenojn, dum ili ignoras la verajn problemojn kiel ekzemple klimatÅanÄiÄon. Palihapitiya alvokis studentojn uzi siajn estontajn enspezojn por ankaÅ tiel fari ion bonan. "Prenu la monon. Kaj sekvu vian moralan kompason."
Palihapitiya post momento de mem-ekzameno agis laÅ sia vorto kaj fondis investo-entreprenon, Social Capital, kiu diras koncentri sin al la disvolvo de junaj kompanioj en la sanzorgo kaj edukado-sektoro.