fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/08/10/in-zuidoost-azie-zorgt-praten-voor-vrede-12471503-a1569538
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
En Sud-Orienta Azio, parolado pacigas
NRC 11 aÅgusto 2017
Opinio-kolumno de
Luuk van Middelaar
Estas semajno de festo kaj rememoro, ĉi tie en Singapuro. La urba Åtato pasintan merkredon ekzistis 52 jarojn. Ne ronda nombro, sed tamen komunumaj laboristoj kaj volontuloj jam semajnojn antaÅe pendigis ĉie ruÄ-blankajn naciajn flagojn. La nacia sento povas ja uzi puÅeton de simboliko, por preventi streĉitecojn inter Singapuraj civitanoj de Ĉina, Malajzia, Barata kaj ‘Alia’ deveno – la kvar oficialaj kategorioj. One-Nation-Together estas la slogano ĉi-jare. Tradiciaj kulminoj estas la militista defilado kaj je la fino la artfajraĵo. Ekde la tegmento de nia loÄturo, 25 loÄejojn alta, aliaj altkonstruaĵoj malhelpis la vidon, sed en la televido la artfajraĵo ankaÅ fulminis. Novaĵlegantoj parolis pri ‘patriotisma animo’ ĉe la publiko, kiu jam antaÅe regalis per aplaÅdo paraÅut-saltintojn, 300 dronojn en aerobatiko, kaj tepidan kantofestival-muzikon. Disonancojn apenaÅ detekteblas ĉi tie.
Ironio: kiam Singapuro en 1965 iÄis sendependa, la Singapuranoj mem trovis tion katastrofa. Du jarojn antaÅe, la Brita iama kolonio estis paÅinta en federacion kun la pli granda Malajzio. Ĉi tio kondukis al fiasko; inter gvidantoj de ambaÅ landpartoj estiÄis malpaco pri la kurso, kaj Singapuro foje havis tumultojn inter la Malajzia kaj la Ĉina komunumo. Äœi devis forlasi la federacion en aÅgusto 1965 kaj trafis en publikjura nenieslando. Ja io malsama ol la tioma regiona separatisma movado: kontraÅ via plaĉo esti elĵetita el lando! Malmultaj donis moneron por la Åancoj de Singapuro. Gvidanto Lee Kuan Yew estis seniluziigita, sed baldaÅ akiris internacian rekonon pri la suvereneco de la lando. Post tio, li komencis fokusiÄi sur ekonomia kresko danke al planado, meritokratio, lukto kontraÅ korupteco kaj aÅtoritata Åtata potenco. Se vi estis malgranda, vi devis esti speciala.
En Nord-Orienta Azio, la riska ludo inter Kim Jong Un kaj Trump haltigas la spiron
Kiel fragila Åtateto en moviÄema regiono, Singapuro (preskaÅ 6 milionoj da loÄantoj) multe aktivas pri kunlaborado kun la najbaroj. La vehiklo estas ASEAN[i], klubo de dek Sud-Orient-Aziaj landoj, kun pli ol 600 milionoj da loÄantoj kune. Ĉi tiu semajno, la kunularo celebris sian 50-an naskiÄtagon – ne kun publika flagmontrado sed kun sennombraj gazetaraj artikoloj kaj kun pintokunveno. En 1967, Singapuro starigis la forumon kun Malajzio, Indonezio, Filipinoj kaj Tajlando, kiel kontraÅkomunisman bastionon en la tagoj de la Vjetnama milito; poste ankaÅ Brunejo, Vjetnamio, Laoso, Birmo kaj KamboÄo aliÄis. Diverskolora kunularo de lingvoj, religioj kaj politikaj sistemoj. La Singapura iama diplomato kaj intelektulo Kishore Mahbubani – lia libro "La jarcento de Azio" iÄis ankaÅ konata en Nederlando[ii] – asertas en The ASEAN Miracle (2017) ke la organizo meritas la Nobel-premion, kiel la EU kvin jarojn antaÅe. Dank’al kvindek jaroj da paco kaj regiona stabileco, registaroj povis fokusiÄi pri la ekonomio. Decidado pasas per unuanimeco: suvereneco staras antaÅe. Dum en EÅropo Äuste malgrandaj Åtatoj kiel Luksemburgo serĉas sian feliĉegon en unuiÄinta EÅropo, ĉi tie neniu rekomendas radikalan politikan integriÄon – ankaÅ ne Singapuro.
La Sud-Orient-Azia kunularo funkcias kiel diplomatia kunvenejo, al kiu ofte aliÄas aliaj najbaroj kaj superpotencoj. Ĉe la festa kunveno lastan semajnfinon en Filipinoj, la gastiganto Rodrigo Duterte – la popolisto kiu kun sia lando transkuris de Usono al Ĉinio – sukcesis unuafoje en dek kvin jaroj antaÅenpuÅi la konversacion pri ‘kondutkodo’ por la Sud-Ĉina Maro. La celo estas, ke rivalantaj teritorio-pretendoj ne rezultiÄos en perforto aÅ milito. Nur parolado por la momento, sen jura devontigo. Sed nun kiam en Nord-Orienta Azio la alta ludo inter la Nord-Koreano Kim Jong Un kaj Donald Trump senspirigas la mondon, por kompateco pri parolado en Sud-Orienta Azio mankas loko.
Luuk van Middelaar estas politika filozofo. Li loÄas ĉi-monate ĉe la Lee Kuan Yew School of Public Policy de la Nacia Universitato de Singapuro.
[i] ASEAN = Association of Southeast Asian Nations , vidu ankaÅ: https://eo.wikipedia.org/wiki/ASEAN
[ii] "De eeuw van Azië", vidu: https://www.google.nl/search?q=%22De+eeuw+van+Azi%C3%AB%22+boek&btnG=Zoeken&lr=lang_eo&hl=nl&tbs=lr%3Alang_1eo