fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
https://www.volkskrant.nl/tech/als-dit-datacentrum-uitvalt-komt-nederland-tot-stilstand~a4510658/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
Datum-sekurÅranko de duona miliardo da eÅroj
Äœi iom similas al la mono-deponejo de onklo Dagobert: la nova datum-centro AM4 de Equinix. Bunkro de 166 milionoj da eÅroj administras la datumojn de centoj da entreprenoj kaj publikaj instancoj. Kaj se Äi ne plu funkcias? "Tiam la plimulto de Nederlando estos batplatigita."
Volkskrant 11 aÅgusto 2017
Fare de Tjerk Gualthérie Van Weezel
Rigardu la skyline de urbo kaj vi scias, kio aÅ kiu gravas. En Amsterdamo dum longa tempo ekzistis la preÄejaj turoj kiuj elstaris super la domoj kaj la centra urbodomo. Kaj dum la lastaj jardekoj leviÄis, en la nova suda kvartalo, ĉielskrapantoj por bankistoj kaj advokatoj.
Ekde kelkaj monatoj, dekmiloj da aÅtomobilistoj kiuj ĉiutage eniras la urbon tra la A1-vojo, jam de fore vidas novan ikonon: la datum-centro AM4 de Equinix[i]. Masiva aluminio-kolora konstruaĵo kun alteco de 72 metroj; preskaÅ sen fenestroj.
Äœi aspektas kiel moderna versio de la mono-deponejo de onklo Dagobert. La komparo kun grandega sekurÅranko sin trudas nur al iu kiu atingas la konstruaĵon tra la paÅponto. Kastelfosaĵo preskaÅ neebligas eniri la terenon alimaniere. Interne, vizitantoj devas legitimi sin. Nur la anseroj povas la kastelfosaĵon senpune transiri.
Jes, ĉi tio estas speco de sekurÅranko, ankaÅ konfirmas Mimiel Eielts, direktoro de Equinix Benelux. En la konstruaĵo, la entrepreno administras por centoj da firmaoj kaj publikaj instancoj unu el la plej valoraj varoj de la nuna tempo: datumoj. Kaj tio povas kosti iom. Equinix pagis 166 milionojn da eÅroj por la konstruado de AM4, kaj Eielts aldiras: "Se Äi en la venontaj jaroj estas plenigata kun serviloj, la tutaĵo valoros pli ol duona miliardo."
AM4, pasintmonate malfermita, estas la oka datum-centro de Equinix en Amsterdamo. Unu el la 177, kiujn la entrepreno el Silicon Valley havas tutmonde. Amsterdamo estas ideala loko por Equinix. Precipe ĉar la Amsterdam Internet Exchange establitas tie, unu el la plej grandaj vitrofibro-nodoj de la mondo. La urbo situas strategie: bone konektita kun Usono, kaj centre en EÅropo.
Tiel vidite, la konstruaĵo estas do okulfrapa ikono por la prospera datum-haveno, kiun Amsterdamo la lastajn dudek jarojn fariÄis. Jam dum jaroj la etaÄa areo de datum-centroj en la ĉefurbo kreskas je pli ol dek procentoj. En 2016 eĉ je 30 procentoj, kalkulis industrisektor-asocio DDA[ii].
Servilo-Årankoj
Por doni impreson pri plenforte laboranta datum-centro, direktoro Eielts iras tra paÅponto al AM3, tuj apud la nova konstruaĵo. AM3[iii] ekzistas nur ekde 2012, sed Äi jam nun nomiÄas "la malnova konstruaĵo". Por eniri, Eielts devas antaÅmeti sian enirpasporton, kaj fari sian manon en la skanilon. "Ĉu vi konas tiun filmon The Matrix?", li poste demandos. "Multe de tio kio tiam Åajnis sciencfikcio, estas nun realiÄinta".
Ene, li malfermas pezan pordon al grandega spaco. Tie sonas imponega bruo. Senĉese muÄas la ventolado-sistemo kiu malvarmigas la servilojn, kvazaÅ du polvosuĉiloj apud viaj oreloj plenforte blovadas. Ĉie sur la vastega planko staras nigraj kaÄetoj kun servilo-Årankoj en Äi. Kelkfoje kelkaj, kelkfoje dekoj. Ĉiu kaÄeto apartenas al unu entrepreno.
Kiu pensas ke la datum-centroj estas nur ciferecaj arÄ¥iv-Årankoj, kie la ĉiutaga kreskanta aro de miliardoj da feriaj fotoj, retpoÅtoj kaj katinofilmetoj estas por ĉiam konservata, pensas tro simple. "Tiaj specoj de centroj ekzistas. Tiu de Google en Delfzijl[iv] estas unu el tiuj", diras Eielts. "Sed la datum-centroj de Equinix estas pli bone kompareblaj kun tre kompaktaj komercaj areoj por entreprenoj, kiuj profitas de ilia reciproka proksimeco".
Super la kapoj iras tri tuboj kun diferencaj tipoj de kablo: kupro, vitrofibro kaj carrier, per kiuj la servilo-kaÄoj estas interkonektitaj. En la cifereca ekonomio, entreprenoj estas por siaj enretaj servoj tre dependaj unu de la alia. Tiam tiaj mallongaj lineoj estas esencaj. Ekzemple retejo kiu vendas librojn, devas esti en rekta kontakto kun la komputil-sekcio de la magazeno kie libroj estas stokitaj; kaj kun la interreta pago-servo; kaj kun la poÅtisto. Se tiuj kompanioj per kabloj interkonektas siajn servilojn en unu konstruaĵo, tio funkcias multe pli rapide ol kiam ili staras fore unu de la alia. Kaj rapida servo estas precize kion la averaÄa datum-uzanto deziras.
Nomojn Eielts 'bedaÅrinde' ne rajtas mencii. "Sed vi povas eliri de la premiso, ke ĉiuj grandaj interretaj kompanioj havas ĉi tie servilojn surloke." Konata estas en Nederlando ankaÅ ke Rijkswaterstaat[v], la Dienst Justitiële Inrichtingen[vi] kaj 'kelkaj aliaj datum-centroj de la Åtata registaro' estas enfakigitaj ĉe Equinix.
Sabotado
Kio okazus se ĉi ĉio kolapsos?
"Tio ne okazas", ekkrias direktoro Eielts tra la bruo de la serviloj. Kaj post tio: "Vi ne devus pensi pri la konsekvencoj se tio okazus . . . Mi pensas, ke la plejparto de Nederlando tiam estus senfunkciigita."
Ĉion faras Equinix por eviti tian situacion. KontraÅ intenca sabotado estas do la kastelfosaĵo kaj la permanaj skaniloj. AnkaÅ estas teamo de programistoj daÅre okupantaj por malebligi, ke kodumuloj pere de malpli klaraj alirvojoj kapablas perforte eniri en la sistemon.
KontraÅ malpli laÅcelaj minacoj, la entrepreno ankaÅ armis sin. Tiel ĉiu grava aparataro troviÄas sur la unua etaÄo, super marnivelo. Ĉe digorompiÄo, la serviloj restas sekaj. Kaj tuj kiam la elektro kolapsas, ok Åipaj motoroj je la grandeco de liveraÅtoj transprenos la kurentprovizadon. Miloj da litroj de gasojlo estas en stoko. Eielts: "Tion ni ja ankoraÅ finkantos."
La kresko de ilia komerc-entrepreno ankoraÅ daÅras iom, ekspektas ili ĉe Equinix. "Tiel ni lastatempe ekhavas multajn novajn klientojn, kiuj sanon kaj datum-uzadon inteligente kombinas," diras Eielts. "En la venontaj jaroj vi vidos ke tiuj proponos servojn, ĉe kio ili remotamente kontroli ĉu homoj estas sanaj." AnkaÅ la memveturanta aÅto promesas enspezojn. "Vi ne konscias, kiom da informo estas bezonata el diversaj fontoj, por bone veturigi tian aÅton tra la trafiko."
Pro tio, Equinix en Amsterdamo nun jam sin okupas pri sekva megadatum-sekurÅranko. Apud AM4 ankoraÅ tero novalas. Ĉu la licencoj jam estas petitaj? Eielts ridetas signife. "Pri tio mi ankoraÅ ne povas diri ion. Krom tio ke ni supozas, ke AM4 post ĉirkaÅ kvin jaroj pleniÄos."
[i] AM4 de Equinix, vidu: http://www.equinix.com/locations/netherlands-colocation/amsterdam-data-centers/am4/
[ii] DDA, vidu: https://www.dutchdatacenters.nl/
[iii] AM3 de Equinix, vidu: http://www.equinix.com/locations/netherlands-colocation/amsterdam-data-centers/am3/
[iv] Delfzijl = urbo je la norda marbordo de Nederlando
[v] Rijkswaterstaat = departamento por publikaj laboroj ĉe akvovojoj kaj la marbordo
[vi] Dienst Justitiële Inrichtingen = instanco de la Ministerio de Sekureco kaj Justico