fonto:
laNederlando ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/07/28/de-tech-revolutie-groeit-helemaal-scheef-12284154-a1568230
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
La teĥno-revolucio kreskas malegalece
Kreskociferoj Äis 45 procentoj. Merkato-akcioj de 95 procentoj. Amazon, Apple, Facebook, Google kaj Microsoft jam estas nomataj la ‘Frightful Five’, tiom rapide ili kreskas, kaj tiel nemalhaveblaj ili estas en nia ĉiutaga vivo.
NRC 29 julio 2017
Fare de nia redaktoro
Wouter van Noort
Vendosumo kiu kreskis 45 procentojn, tio vi atendas ĉe junega noventrepreno, kaj certe ne ĉe solida entrepreno de miliardulo. Kaj tamen prezentis Facebook (fondita en 2004) ĉi-semajne tiun ciferon. He ho, kaj la profito plialtiÄis 71 procentojn.
Alphabet, la patrina entrepreno de Google, ĉi-semajne montris kvaronjaran vendosumon kiu estis kvinonon pli alta ol pasintjare.
Amazon kreskis 25 procentojn kaj trarompis la limon de 500 miliardoj dolaroj kiel borskurzo. VertiÄodonaj rezultoj por entreprenoj kiuj jam estis ne malgrandaj, en monda ekonomio kiu kreskas je ĉirkaÅ 3,5 procentoj.
Apple, Alphabet, Microsoft, Amazon kaj Facebook ĉi-semajne, laÅ borsa valoro mezuritaj, fariÄis la plej grandaj entreprenoj de la mondo. Por referenco: dek jarojn antaÅe, tio estis ankoraÅ plejparte grandaj bankoj kaj petrol-entreprenoj. Datumoj estas en la borso vere la nova petrolo.
La teÄ¥nologiaj gigantoj estas en la Usona gazetaro ja menciataj kiel The Frightful Five[i]. Teruraj, jes, pro ilia amplekso kaj nemalhavebleco – ĉar kiu povas ankoraÅ esti semajnlonge tute sen Google-produktoj kiel la serĉilo, Android aÅ Google Maps? Semajno sen Facebook Åajnas eble pli facile subtenebla, sed tio fariÄas jam pli defia se Facebook-filioj Instagram kaj WhatsApp tiam ankaÅ ne estas permesataj. Ĉiuj kvin la entreprenoj iÄis en la praktiko publike utilplenaj.
Esprimataj en merkato-akcioj, ilia dominado estas senprecedenca. Google faras en Nederlando proksimume 95 procentojn de la serĉoj. Facebook kaj Google dum la antaÅa kvaronjaro komune respondecis pri 99 procentoj de la spezo-kresko ĉe retaj reklamanoncoj. Apple faris pasintjare 104 procentoj de ĉiuj profitoj en la smartphone merkato – multaj konkurantoj kaÅzas malprofiton pro kio Apple povis elveni super la 100 procentoj.
Se unu el la gigantoj eniras en novan merkaton, tremas la ekzistantaj firmaoj en tiuj industrisektoroj. Kiam Amazon antaÅ nelonge anoncis transpreni la superbazar-ĉenon Whole Foods, la akcioj de Ahold[ii] tuj malaltiÄis 7 procentojn.
La teÄ¥nologiaj gigantoj estas vastigantaj sian potencon al pli kaj pli da terenoj. Apple kaj Google faras seriozajn paÅojn en la prizorgado. Facebook konstruas en Silicon Valley kompletan propran loÄkvartalo ĉar Äi pensas ke Äi povas fari tion pli bone ol publikaj instancoj. Microsoft estas investanta en edukado-servoj.
La politika influo de la Grandaj Kvin kunkreskas kun ĉiu paÅo kiun ili metas, same kiel ilia influgrup-elspezoj kaj klopodoj sponsori sciencan esploron. Tiel evidentiÄis antaÅe ĉi-monate ke Google financis sciencistojn por fari esploron pri kiel la entrepreno povas eviti reguligon. Ne ĉiuj esploristoj raportis tiun sponsoradon en siaj publikaĵoj.
La dominado de la Kvin komencas sufiĉe platiÄi. Google ricevis en junio EÅropan rekordan monpunon de 2,4 miliardoj da eÅroj kaÅze de la favorado de siaj propraj servoj pere de la serĉilo. Facebook estas implikita en grandaj privateco- kaj konkurado-aferoj. Apple estis en 2016 punata per post-imposton de 13 miliardoj pro impost-evito. Microsoft jam dum jaroj kverelas kun EÅropaj konkurenc-instancoj. Prezidento Trump sur Twitter regule furiozas kontraÅ la potenco de Amazon kaj fondinto Jeff Bezos, kiu ankaÅ posedas The Washington Post.
Tiu kreskanta maloportunaĵo kun la grandaj kvin, de kie Äi venas?
Promeso pri interreto – nun rompita
Malfermeco, demokratiigo de informoj kaj pli granda libereco por individuoj: tio estis la promesoj el la komencaj jaroj de la interreto. Sed la fido al tiuj belaj promesoj renversiÄis en zorgojn pri koncentriÄo de potenco, kiu Äuste limigas la individuan elektliberecon. La decidiga infrastrukturo venis en la manojn de manpleno da entreprenoj.
La inventinto de la www, la Brito Tim Berners Lee, publicis pli frue ĉi-jare malfermitan leteron en kiu li esprimis grandajn zorgojn pri la aÅtoritato kiun grandaj entreprenoj havas rilate nian ricevadon de informoj. Li do ankaÅ agadas por pli da decidpovo de civitanoj pri siaj datumoj, kaj por novaj open source teÄ¥nologioj kiuj povas rompi la potencon de la gigantoj. Dume ankoraÅ sen multa efiko.
Kaj ĉiuj tiuj laborpostenoj kaj kresko, kiujn tiuj renovigaj entreprenoj kunportas, ĉu tio ne gravas? Tio montriÄas iom seniluziiga. AntaÅe ĉi-jare aperis ampleksa esploro de MIT[iii]-profesoro Davido Autor pri la influo sur la ekonomio, de la tiel nomataj ‘superstar firms’, inter kiuj li ankaÅ konsideras la grandajn teÄ¥no-entreprenojn. Kio evidentiÄas? Ke ĉi tiuj entreprenoj tra la tuta ekonomio specife zorgas por malaltiÄo de la salajroj kaj la nombro da postenoj. Ĉi tiuj entreprenoj laboras pli efike, pli diÄite, kaj bezonas simple malpli da homoj.
Enketo ĉe la entreprenoj montras ke tiuj ankaÅ en Nederlando vere ne estas grandaj dungantoj. Amazon havas ĉi-tie 100 kunlaborantojn, Google 400, Apple 600. Facebook kaj Microsoft ne volas diri kiom ili havas en Nederlando. Tamen, Amazon anoncis ĉi-semajne ke Äi mondvaste dungos dekmilojn da novaj homoj, kaj kompreneble efektivigas la teÄ¥no-entreprenoj multan nerektan laboreblecon, ekzemple por app-farantoj, telefon-riparistoj kaj teÄ¥no-ĵurnalistoj. Sed laÅ la MIT-esploro, la aldonaj postenoj verÅajne ne kompensas la perdon de laborpostenoj, kaÅzitan de aÅtomatigo kaj skal-pligrandigo aliloke en la ekonomio.
Kio ankaÅ kontribuas al kreskanta malegaleco: la teÄ¥no-gigantoj faris de Äi sporton por eviti plejeble multe da impostoj. Ekzemple Apple en 2014 pagis laÅ la EÅropa Komisiono imposton de nur 0,005 procentoj en la EU. Jen po 50 eÅroj por miliono da eÅroj profito.
La grandaj kvin uzas siajn grandegajn profitojn kaj informadiko-antaÅecon interalie por potencialajn konkurantojn jam en frua fazo akapari. Facebook aĉetis WhatsApp kaj Instagram por miliardoj, sen malhelpoj de konkurado-aÅtoritatoj. Google estas interalie akciulo de Uber, konkuranto sur la kampo de memveturaj aÅtoj. Microsoft kun multe da mono aĉetas la rajton partopreni en renoviga kvantum-teÄ¥nologio, kiel pasintjare ĉe QuTech en Delft (Nederlando)[iv].
Tio kondukas laÅ multaj kritikistoj al monopolismaj aÅ oligopolismaj merkato-akcioj – kvankam tiu konstato ja dependas de kiel oni difinas la merkatojn. LaÅ Google, oni devas ekzemple vidi la serĉo-merkaton multe pli larÄa ol nur serĉiloj, ĉar ankaÅ serĉo-funkcioj sur sociaj medioj kaj ret-vendejoj apartenas al tiu. La entreprenoj ofte sin defendas, indikante ke ili en multaj merkatoj Äuste konkurencas unu kun la alia.
La kritikistoj ne estas konvinkitaj pro tio. Ĉar ĉu tiu konkurenco disvolviÄas ja honeste, estas preskaÅ ne konstatebla. Pri tio avertas inter aliaj profesoro pri konkurado-rajto Ariel Ezrachi de Oxford University, kiu vidas grandan danÄeron en algoritmoj de tiuj entreprenoj, kiuj prezojn de ekzemple siaj cloud-servoj aÅtomate adaptas al tiuj de la konkurenco. Neniu kiu povas tion kontroli, ĉar la algoritmoj estas entreprenaj sekretoj. Li pledas por malfermi tiujn algoritmojn por kontrolistoj.
Potenco pri artefarita inteligenteco
La kvin teÄ¥no-gigantoj sin dediĉas firme al la sekva granda teÄ¥nologia ondo venonta ĉe ni: artefarita inteligenteco. Nun tiu teÄ¥nologio estas antaŠĉio videbla en personaj asistantoj kiel Siri[v] de Apple aÅ en tradukiloj kiel Google Translate. La promesoj estas grandegaj, kaj ekzistas multaj ekspertizistoj kiuj prognozas en antaÅvidebla tempo komputilojn kiuj povas fari multajn aferojn pli bone ol homoj.
Artefarita inteligenteco funkcias malkovrante Åablonojn aÅ modelojn surbaze de grandaj kvantoj da datumoj. Ju pli da datumoj, des pli bone artefarita inteligenteco funkcias. Kaj la teÄ¥no-gigantoj monopoligas ja Äuste multon de tiuj datumoj.
EÅropo ludas en ĉi tiu afero preskaÅ neniun rolon. Ĉinaj entreprenoj kaj la Ĉina Åtato dum la lastaj jaroj provas ja, kun iom da sukceso, prezenti kontraÅpezon pere de propra disvolviÄo de artefarita inteligenteco kaj datumkolektado. Multaj servoj de Google kaj Facebook estas en tiu lando eĉ prohibitaj.
Sed la disvolviÄo de ĉi tiu decidiga nova teÄ¥nologio estas en la cetera mondo plejparte en la manoj de la kvin Usonaj gigantoj. Kiuj kun tio ne nur plifortigos sian influon rilate la nunecon, sed ĉefe rilate la estontecon.
Wouter van Noort (1985) estas ĵurnalisto kaj verkisto pri nova teÄ¥nologio kaj Äia efiko al la socio kaj ekonomio. Krom redaktoro ĉe NRC, li ofte estas preleganto en universitatoj aÅ kongresoj.
[i] The Frightful Five = La Teruraj Kvin.
[ii] Ahold vidu: https://www.aholddelhaize.com/en/home/
[iii] MIT = Massachusetts Institute for Technology, en Cambridge, Massachusetts, Usono
[iv] QuTech en Delft (Nederlando) vidu: https://qutech.nl/
[v] Siri vidu: https://www.apple.com/ios/siri/