fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/06/28/britse-welvaartskloof-is-in-twintig-jaar-alleen-maar-groter-geworden-11340107-a1564906
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
La Brita riĉeco-breĉo dum dudek jaroj daÅre kreskis
La prosper-diferencoj en Britio estas grandegaj, skribas enket-komisiono. LaÅ profesoro Dorling la politiko neadekvatas.
NRC 29 junio 2017
Fare de Maral Noshad Sharifi
Egalaj Åancoj por ĉiu – por tio pledis Labour[i], kaj ankaÅ la Britaj Konservativuloj[ii]. Iamaj ĉefministroj Tony Blair, Gordon Brown, David Cameron diris ke ne via fono, sed via talento determinas kiom vi atingas, kaj nun ankaŠĉefministro Theresa May diras tion.
Sed la praktiko estas pli obstina, evidentiÄas el ĵus aperinta esplor-raporto komisiite de la registaro, pri sociala fleksebleco en Britio dum la lastaj dudek jaroj. Konkludo de la enket-komisiono: la riĉeco-breĉo kreskis, kaj pli kaj pli da junuloj havas postenon, sed tamen ne gajnas sufiĉe por siaj bezonoj.
La bona novaĵo estas ke pli da Britoj havas aliron al la universitato. Sed post tio ili tamen havas penon trovi bonan postenon. Se la sociala fleksebleco senĉese disvolviÄos je la nuna ritmo, daÅros ankoraÅ okdek jarojn antaÅ ol tiom da studentoj el malriĉaj regionoj kiom tiuj el riĉaj regionoj ekhavos superan edukadon.
Londono kaj la resto
Kie vi loÄas, tio determinas ĉiam pli emfaze la Åancon por bona vivo, la esploristoj diras. LoÄantoj de Londono perlaboras meze preskaÅ 50.000 eÅrojn jare. En la regiono North-East tio estas malpli ol la duono: 21.655 eÅroj. En Londono, preskaÅ du trionoj de la loÄantoj estas alte edukitaj, kaj en la North-East nur unu triono.
La raporto indikas, ke la regionaj diferencoj en neniu alia EÅropa lando estas tiel grandaj kiel en Britio. "Ne ekzistis bona politiko-implementado por haltigi tion," diris Danny Dorling, profesoro pri Sociala Geografio en la Universitato de Oksfordo. "Ĉiuj gravaj institucioj estas en Londono, kaj pro la malaperado de industrioj en aliaj partoj de la lando, kaj ankaÅ pro la pliiÄinta graveco de Londono kiel financa centro, tiu diferenco kreskis."
La revo, ke junuloj finance fartos pli bone ol siaj gepatroj, ne plu veriÄas en Britio. Kompare kun dudek jarojn antaÅe, la junulara senlaboreco malpliiÄis, sed tio estas ĉefe ĉar junuloj restas pli longe en lernejo, ankaÅ pro tio ke alie ili ne trovas laboron. En 2012 la senlaboreco estis la plej alta: 22 procentoj. Nun tio falis al 12,5 procentoj. Sed la kontraktoj estas malpli firmaj, kaj la salajroj pli malaltaj: ekde 2008 ili malpliiÄis je 16 procentoj.
Altedukitaj junuloj
AnkaÅ altedukitaj junuloj malprosperas kaj devas pli ofte labori sub sia nivelo. "92 procentoj da junaj diplomitoj havas studo-Åuldon, foje inter 50.000 kaj 100.000 eÅroj", diras Dorling. Tio estas tiam ilia startpozicio. Aĉeti domon fariÄas daÅre pli malfacile; dum la lastaj dek jaroj, la nombro da junaj plenkreskuloj sub 25 kun propra hejmo duoniÄis.
Prosper-diferencoj
La prosper-diferenco pligrandiÄas daÅre. La 20 procentoj plejmalmulton perlaborantaj dum la pasintaj dudek jaroj antaÅeniris ĉiusemajne 13 eÅrojn. La plej riĉaj 20 procentoj antaÅeniris ĉiusemajne 388 eÅrojn.
Sed adaptita por inflacio, la meza Brito iras ĉi-jare malantaÅen. En 2008 la "averaÄa" Brito perlaboris 650 eÅrojn semajne, kaj nun ankoraÅ, adaptite por inflacio, 613 eÅrojn.
MalpliiÄanta uzebla enspezo pligrandigas la problemon de trovi tranoktejon. "Riĉaj Britoj ĉiam aĉetas pli da domoj," diras Dorling. Krome, la luprezoj enorme altiÄis. "Nur riĉaj infanoj povas, kun la helpo de siaj gepatroj, aĉeti domon."
"La problemo estas, ke la Britoj ĉiam vidas la Usonon – kun ties grandegaj enspezo-diferencoj – kiel ekzemplon", diras Dorling. "Ili devus preni EÅropon kiel ekzemplon".
Maral Noshad Sharifi laboras kiel ĵurnalisto ĉe NRC, inter aliaj interesaj kaj socialaj okupoj. Åœi jam en 1993 venis al Nederlando, kiel rifunÄinto el Irano.
[i] Labour = la Brita Laborista Partio; vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/Brita_Laborista_Partio
[ii] la Britaj Konservativuloj, vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/Konservativa_Partio_de_Britio