fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/06/06/amerikas-toekomst-ligt-nu-in-californie-10950383-a1561863
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
La Usona estonteco troviÄas nun en Kalifornio
Decidojn el VaÅingtono pri klimato aÅ enmigrado, Kalifornio prave malatentas, diras Frans Verhagen.
NRC 6 juni 2017
Fare de Frans Verhagen
"Kalifornio rezistos." En du vortoj la guberniestro Jerry Brown lastsemajne denove eksplikis kie la opozicio kontraÅ prezidento Trump troviÄas. En Åtato kun 39 milionoj da loÄantoj, la sesa plej granda ekonomio en la mondo, voĉdonis en novembro kvar milionoj pli da homoj por Hillary Clinton ol por Donald Trump. Ili ne intencas lasi tion senreage.
Trumpistanio, tiu stranga lando kie nekompetenta narcisisto tenas la sceptron, Åajnas en Kalifornio tre malproksima.
En Kalifornio, jam tridek jarojn mia ‘hejmÅtato’ en Usono, mi palpis dum tri semajnoj la pulson de tiu parto de la nacio, kiu Åajnas esti klarmensa. Ĉiu parolis pri Trump: familio, amikoj, debatpartneroj, sed ankaÅ sur la pramo, en la restoracio kaj la atendovico ĉe la kinejo. Trumpistanio, tiu stranga lando kie narcisma nekompetentulo tenas la sceptron, Åajnas fora en Kalifornio. Tiu Åtato praktikas plejeble propran politikon.
Kalifornion gvidas la plej grava Usona Demokrato, guberniestro Jerry Brown. Ĉiuj tiuj memplaĉaj Demokratoj en VaÅingtono povas blovi kaj sibli, sed ili atingas nenion. Kalifornio aliflanke, post malfacilaj jaroj, estas siajn aferojn adekvate ordigintaj. Danke al Brown, kiu en la aÄo de 79 plenumas sian kvaran oficperiodon kiel guberniestro. Unue inter 1975 kaj 1983, post kiam li retiriÄis en Japanan Zen-monaÄ¥ejon, kaj nun ekde 2011. En la intertempo, Brown estis ankaÅ urbestro de Oakland, malriĉa Äemela urbo de San Francisco, kiun li revivigis.
Ampleksa politiko pri la vivmedio
Ĉe klimato, enmigrado kaj infrastrukturo Kalifornio estas direktanta. Brown dum la sepdekaj jaroj jam faris la fundamentojn por la plej ampleksa Usona politiko pri la vivmedio. La aviadil-industrio devis labori kun malpli malpuriganta farbo, kaj tio iÄis la nacia normo. AÅtoj devis redukti sian gaseligon kaj veturi pli malmultkonsume. Pro tio ke gravaj Åtatoj transprenis la regulojn de Kalifornio, estas nun triono de la venditaj aÅtoj submetita al ili. Trump povas krii kion li volas, la aÅto-industrio devos konsideri tiujn postulojn.
Åœtato kiu kvin jarojn longe Äemis sub sekeco, kaj ĉi-printempe dronaĉis en la pluvo, prenas la klimaton serioze. Post la retiriÄo de Trump el la Klimato-Interkonsento de Parizo, Brown uzas jam planitan vojaÄon al Ĉinio por ankaÅ pridiskuti ekologian politikon. Intertempe Kalifornio kaj Ĉinio interkonsentis sin teni al la Pariza Klimata Akordo.
Kalifornio gvidas la landon en energi-efikeco. Äœi estas survoje por en 2030 akiri duonon de la tuta elektro el vento, suno kaj aliaj renovigeblaj fontoj. Kalifornio havas en progresinta energio trioble pli da laborpostenoj, ol estas ministoj en Usono. Tio montras kiel oni povas energio-normojn plialtigi, renovigi, krei laborpostenojn kaj kreski – ĉio samtempe.
Legomejo de Usono
AnkaÅ pri enmigrad-politiko Kalifornio gvidadas, pere de plibonig-iniciatoj por landlima kontrolo, kiuj efektivigas sanservon, edukadon kaj laborpostenojn por kontraÅleÄuloj kiuj “respondece kaj produktive” loÄas en Usono. Multaj urboj protektas la rajtojn de senpaperaj enmigrintoj. Intertempe, tuta Kalifornio estas tia sanctuary. La kondutmaniero de Trump, aresti enmigrintojn, estas ĉi tie praktika problemo. Plej da laboro en la Central Valley, la legomejo de Usono, estas farata de kontraÅleÄaj enmigrintoj: Äardenistoj ne povas ekzisti sen ili.
AnkaŠĉe infrastrukturo Kalifornio antaÅiras. Riparoj kaj novaj investoj en publika transporto estas financataj per plialtigo de la imposto sur benzino. En Silicon Valley, la grandaj entreprenoj okupas sin pri memveturaj aÅtoj, evidente ĉiuj elektraj.
Eĉ Trump scias ke la ekonomia kresko troviÄas en Kalifornio, ne en la Åtatoj kiuj elektis lin. La plej grandaj entreprenoj de la mondoj estas en Kalifornio: Apple, Alphabet(Google), Facebook, kaj pli malnovaj kompanioj kiel Hewlett-Packard, Intel, Oracle kaj Qualcomm. Teslo, lokita en Palo Alto, produktas elektrajn aÅtojn en la proksima Fremont. La plej granda problemo estas la manko de loÄejoj, kie la bone enspezantaj teÄ¥nikistoj puÅas ordinarajn homojn el la merkato.
Trump minacis Kalifornion deteni al Äi federaciajn financojn. Tio fariÄos longa procezo kun multaj procesoj. Li povas al la Åtato ankaÅ malagrabligi la vivon, pere de impost-aranÄoj. Sed danke al nekompetenteco de Trump, imposto-reformo Åajnas fora.
Ne estas hazardo, ke Kalifornio liveras kelkiujn el la plej promesplenaj politikistoj. La urbestro de Los Angeles, Eric Garcetti (46), ĵus estis reelektata kun okdek procentoj de la voĉdonoj. AnkaÅ lia antaÅulo, Antonio Villaraigosa (63) kaj la verÅajna posteulo de Brown, vic-guberniestro Gavin Newsom (50), iama urbestro de San Francisco, estas interesaj. Same kiel la nova senatano Kamala Harris (52) ili ĉiuj estas anoncataj kiel “prezidenta materialo”.
Kiu volas konservi kuraÄon, dum tutmonde Usona influo kaj aÅtoritato diseriÄas, trovos en Kalifornio iom da espero.
En la jaroj de prezidento Reagan, oni ja diris ke Usono trafus pli bone se Äi desegus la West Coast kaj glitigus Äin en la Pacifikan Oceanon. En la jaro 2017 Usono ne plu povas ekzisti sen la Okcidenta Marbordo, kaj certe ne sen Kalifornio. Kiu volas konservi kuraÄon, dum tutmonde Usona influo kaj aÅtoritato diseriÄas, trovos en Kalifornio iom da espero. Escepte se tiuj Kalifornianoj ja mem decidos secesii de Trumpistanio, kion ne malmultaj el ili Åatus.
Frans Verhagen estas Nederlanda ĵurnalisto, tre ofte aktiva en Usono. Li verkis la libron “Founding Fathers”, pri la fondintoj de Usono (Äi aperis en junio 2016, havas 368 paÄojn kaj estas - escepte de la titolo - Nederlandlingva).