fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/01/17/nepnieuws-vernietigt-de-maatschappij-6251175-a1541644
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
'Trompaĵ-novaĵo detruas la socion'
Dunja Mijatovic, respondeca pri Libereco de Amaskomunikiloj ĉe la OSCE, faras urÄan apelacion al registaroj: ĉesu korupti, investu en altkvalita ĵurnalismo.
NRC 17 januaro 2017
Intervjuo fare de Caroline De Gruyter ,
nia korespondanto en Vieno
En 2014, la Rusa Åtata televido intervjuis Dunja Mijatovic-on pri la rolo de la amaskomunikiloj en la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio. Mijatovic, ekde 2010 Reprezentanto pri Libereco de Amaskomunikiloj ĉe la OSCE[i] en Vieno, bone rememoras la intervjuon. Äœi okazis en hotelo en Kievo, en la Rusa lingvo. "Estis amika konversacio. Mi parolis libere", diras la Bosnia Mijatovic en Åia oficejo en la AÅstra ĉefurbo. "Interalie ili diris ke por Rusaj ĵurnalistoj neeblis labori en Ukrainio. Post kio mi demandis: kiel vi povas tiuokaze intervjui min ĉi tie?"
Åœia kunlaboranto faris registradon de la intervjuo. Kiam Åi poste vidis la elsendon, evidentiÄis ke la Rusoj estis forigintaj Åian voĉon kaj anstataÅigintaj Äin per voice-over, kiu diris aferojn kiujn Mijatovic neniam estis dirinta. Politikajn aferojn. "KvazaÅ mi konsentis kun la oficiala Rusa vidpunkto." Åœi skribe metis plendon. Je tio neniam venis respondo. Poste la sama diplomatia kanalo denove petis intervjuon, kvazaÅ neniam estis okazinta io.
'Abolu cenzuron'
Mijatovic, kiu post la milito en antaÅa Jugoslavio en la 90-aj jaroj fondis la unuan Bosnian konsilion por la amaskomunikiloj, kaj poste estis prezidanto de la European Platform of European Media Regulators, antaÅ kelkaj jaroj okupis sin ĉefe pri eksplikado al registaroj ke ili devus cenzuron aboli kaj malliberajn ĵurnalistojn liberigi. Nuntempe, daÅre necesas pli da tempo por kontraÅbatali trompaĵ-novaĵon kaj propagandon sur interreto.
"Tio memorigas min pri kio okazis en Jugoslavio antaÅ la milito. Pri la propaganda maÅino de prezidento Milosevic, kiu disvastigis mensogojn kaj incitis homojn unu kontraÅ la alia. Mi loÄis en Sarajevo. Tie cirkulis frenezaj mesaÄoj, kiel: 'Infanojn oni uzas kiel nutraĵon por la leonoj en la zoo.' Homoj vere kredis tion. Post la milito, mi pensis ke io kiel ĉi tio neniam okazus denove. Sed kion Rusio faras en Ukrainio, estas la sama. Ukrainio partoprenas, iom malpli, en tio. Estas parto de milito-doktrino, kiu disvastiÄas ege rapide tra la mondo. Rigardu la Usonajn elektojn."
Kion vi povas fari pri tio?
"Malmulte, bedaÅrinde: tute ne temas pri la libereco de la amaskomunikiloj. Vi ne povas diri: la unu rajtas dissendi aÅ publikigi retan ĵurnalon, kaj la alia ne. Temas ĉi tie pri la enhavo. En tion enmiksiÄi mi nek rajtas nek volas."
Ĉu vi povas mencii ekzemplon?
"Rusia Today elsendas en diversaj landoj. Konataj estas ĉiuspecaj kazoj de intervjuoj kiujn ili transprenis kun voice-over, kiel okazis ĉe mi. "
Ĉu tiam oni povas diri: malpermesu al Rusia Today dissendadi?
"Ne. Tio estas cenzuro. Plurismo estas decidiga en sana demokratio. Kion mi ja povas fari, estas alparoli registarojn pri ilia respondeco: certigu ke ekzistas sendependa konsilio por la amaskomunikiloj, ke aliaj amaskomunikiloj povas sciigi pri tio, ke tribunaloj estas sendependaj. Registaroj ofte tuj intervenas por enkonduki novajn regulojn kaj leÄojn, sed tio estas ofte kontraÅproduktiva. Mi Äuste rekomendas: stimulu altkvalitajn amaskomunikilojn por daÅre fari sian laboron bone. En tempo kiam komercigado de la novaĵo malfortigas tradiciajn amaskomunikilojn, tiel ke tiuj havas malpli da mono por dungi spertajn redaktorojn, tio estas grava."
Ĉu registaroj povas apogi ja certajn amaskomunikilojn, sed ne aliajn?
"Ne. Tamen, ili povas establi fondusojn por esplorĵurnalismo. Kun subvencio por ĉiu kiu havas bonan proponon. AnkaÅ la EÅropa Unio povas kontribui al tiaj fondusoj."
AntaÅe, la tasko de ĵurnalistoj estis: disigi la sencon disde la sensencaĵo, pere de check kaj double check.
"Certe. AnkaÅ dum la Malvarma Milito ekzistis trompaĵ-novaĵo. Sed tiam tio okazis malrapide. Interreto kaj social media tiam ankoraÅ ne ekzistis. Paperaj ĵurnaloj havis nur unu fraptitolon tage. Ä´urnalistoj havis pli da tempo enpenetri fontojn kiujn ili povis konsulti, se aferoj devis esti kontrolataj. Ä´urnaloj tiam havis multe pli da dungitoj. Vi pravas, granda parto de la respondeco troviÄas ĉe la ĵurnalistoj mem. Ili deĵoras ankaÅ vespere, la gazeto estas jam preskaÅ presata kaj ili devas decidi ĉu meti ion en Äi aÅ ne: kiel oni tiam faras tion?"
"Je tiaj momentoj kernaj decidoj okazas. Ĉu ĵurnalo metas tie novicon, aÅ veteranan ĵurnaliston? Tiu lasta estas tre pli multekosta. Tio estas la dua diferenco kun la Malvarma Milito: mono nun estas ege grava. Altkvalitaj amaskomunikiloj havas ne multe da mono. Oligarkoj kaj magnatoj kiel Rupert Murdoch havas amaskomunikilojn Äuste por enspezi monon. Check kaj double check kaj la pacienca detala esplorado estas tiam duarangaj. Kvankam tio estas vere la plej grava en la lukto kontraÅ trompaĵ-novaĵo."
La OSCE havas 57 membroÅtatojn. Kion vi ekspektas ke ili faros kontraÅ tio?
"Ke ili plenumas siajn proprajn solenajn deklarojn pri gazetara libereco kaj laÅenhava ne-interveno de la registaro. En 1975 ili promesis, en la fina deklaro de la Helsinki-akordoj, ke en iliaj reciprokaj rilatoj ili kreus ‘klimaton de konfido kaj respekto inter popoloj, en akordo kun ilia devo ne fari propagandon por militoj de agreso’."
"Tio ĉiam iras pli ofte malbone. Multa propagando estas registara propagando. Mi alvokas ilin, ankaÅ Tvitere: ĉesu korupti la ĵurnalismon! Kaj efektivigu ke ankaÅ aliuloj ne povas gajni monon vekante malamon aÅ pere de sangoverÅado! La manipulado de la novaĵo komencis en Kartvelio, dum la milito en 2008. Nun ekpartoprenas amaskomunikiloj en la Balkanoj. En Serbio, ekzemple, nur malmultaj sendependaj amaskomunikiloj restas. Kelkaj ricevas la raportaĵojn rekte el Moskvo diktitajn. La registaro en Beogrado devas fari ĉion por tiun procezon haltigi."
Ĉu aÅskultas la registaro?
"Tiu devas pri klare preni pozicion. Tiam civitanoj konsciiÄas ke ĉiaspeca danÄera sensencaĵo cirkuladas. En Sankt-Peterburgo kaj Makedonio oni malkovris laborejojn kie hatemail estas fabrikata, aÅ trompaĵ-novaĵo estas muntata, por la Usona aÅ EÅropa ‘merkato’. Kial junuloj faras tiaĵon? Ne el konvinko. Ili faras tion ĉar ili bezonas monon. Se registaroj malkaÅe kritikas tiujn ĉi trolojn[ii], oni ekhavos alian socian klimaton. Unu en kiu ĵurnalistoj malpli bezonas timi pro minaca timigo."
"Ä´urnalistoj estas ĉiam pli ofte minacataj, foje sekse. Kelkiuj, ĉefe virinoj, tial ĉesas labori. Mi havas Turkajn trolojn, Rusajn trolojn, kaj tiel plu. Tiuj repondas al miaj tweets kun tekstoj kiel: ‘May you drown in your own blood’. Registaroj devas sin deklari kontraÅ tio. Alie, ili kreas klimaton en kiu ĵurnalistoj estas proskribuloj kaj malamo estas stimulata. En [iama] Jugoslavio, la milito en la amaskomunikiloj komencis jarojn antaÅ ol la fizika batalado komenciÄis. Kredu min: trompaĵ-novaĵo detruas la socion."
Dunja Mijatovic, ekde sia finstud-diplomiÄo en 1987 en Sarajevo, sin okupis Åian tutan vivon pri amaskomunikil-libereco en tempoj de krizo. Åœia diplomiÄ-tezo nomiÄis The Internet and Freedom of Expression. Åœi estis la unua postmilitaj amaskomunikil-reguligisto en Bosnio-Hercegovino, kaj poste prezidis distkutforumon de amaskomunikil-fakuloj ĉe la Konsilio de EÅropo. Åœi konsilis registarojn pri amaskomunikil-leÄaro kaj instruis en diversaj universitatoj. Åœia mandato ĉe la OSCE, kiu estis renovigata en 2013 kaj 2016, finos en la venonta printempo.
[i] OSCE (Organization for Security and Cooperation in Europe) =
Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en EÅropo
[ii] troloj (anglalingve trolls) = homoj kiuj, en interreto, produktas propagandon surbaze de malveraĵoj;
vidu pri tio ankaÅ: artikolon 33 de www.artikoltraduk.nl :
" Putin havas sian propran amaskomunikil-armeon ", de Tom Vennink (NRC 23-2-2015)