fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/ruslands-hybride-oorlog-tegen-het-westen~a4442631/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
Hibrida milito de Rusio kontraÅ la Okcidento
Pere de kampanjoj de misinformado, la Rusoj subfosas la fidon pri Okcidentaj aÅtoritatoj. Jen informado-milito.
Volkskrant 2 januaro 2017
Fare de Guy Verhofstadt
La FBI[i] kaj la CIA[ii] ambaÅ konkludis ke Rusio praktikis kampanjon de hakado kaj misinformado, celita al finaranÄo de la Usonaj prezidentelektoj favore al Trump. Ni verÅajne neniam scios kiel sukcesa la Rusa ciber-operacio estis, sed ni ja scias ke la Kremlin ricevis sian deziratan rezulton. Time Magazine eraris deklari sinjoron Trump kiel personon de la jaro. Nun estis klare la jaro de Vladimir Putin.
La atako al Usono eble estis antaÅsigno por plua voĉdona enmiksiÄo en EÅropo, kie oficialuloj nun provas krei impeton por kontraÅstari Rusajn ciber-operaciojn ĉe serio de gravaj elektoj en 2017, inter kiuj estas Nederlando, Germanio kaj Francio. AntaÅaj ciber-atakoj en EÅropo similas terure multe al la t.n. 'de la Rusoj sponsorita hako' de la Demokratia Nacia Komitato en Usono.
Komence de 2015, grupo kun ligoj al la Rusa registaro hakis la Federacian Parlamenton de Germanio, Åtelis konfidencajn dokumentojn, kaj donis tiujn al WikiLeaks, kiu ilin publikigis. La Germana Federala Oficejo por Protektado de la Konstitucio akuzis Rusion pri orkestrado de similaj atakoj sur Germanaj registaraj komputilsistemoj. Intertempe ankaÅ la EÅropa Komisiono devis trasuferi grandskalan ciber-atakon, kaj kvankam la farinto estas ankoraÅ nekonata, nur malmultaj personoj aÅ organizoj kapablas efektivigi tian atakon.
Ciber-atakoj estas nur unu elemento en pli larÄa hibrida milito de Rusio kontraÅ la Okcidento. Rusio ankaÅ apogas la ekstremdekstrajn naciismajn organizojn kaj popolismajn movadojn tra tuta EÅropo, kiel pere de provizado de pruntoj al la Front National de Marine Le Pen en Francio, kaj proponante al politikistoj de la UK Independence Party ĉefan elsendotempon sur la televidreto Russia Today (financata de la Rusa Åtato).
La Usona prezidento Barack Obama finfine promesis respondon al la atako de Putin sur la Usona demokratio, sed li estis devinta fari pli – kaj agi multe pli rapide. EÅropanoj estus frenezaj por atendi helpon de la alvenanta Trump-registaro. La ĉefstrategisto de Trump, Stephen Bannon – iama prezidanto de la Usona ‘alternativ-dekstra’ misinformado-retejo Breitbart News – malkaÅe proponis helpi Le Pen venki la Francajn prezident-elektojn, venontan printempon.
Oficialaj Rusaj fontoj konfesas, ke sole en 2016 ili elspezis jam 1,2 miliardojn da eÅroj por amaskomunikil-kampanjoj eksterlande. En la EU aperis miloj da retejoj kun trompaĵ-novaĵo, kaj ĉe multaj de tiuj ties proprietulo estas malklara; la nombro da misinformado-retejoj en Hungario duobliÄis en 2014, kaj en ĈeÄ¥io kaj Slovakio proksimume 42 novaj novaĵretejoj intertempe poluadas la informo-ekosistemon de la EU. AnkaÅ la Kremlo, malpli kaÅe, elspezis centojn da milionojn da dolaroj por financi propagandajn kanalojn – kiel la Sputnika ‘novaĵ’-oficejon – eĉ dum la Rusa ekonomio implodas.
Rusaj misinformado-kampanjoj estas kompleksaj kaj konas multajn aspektojn, sed la misio kiun ili partoprenas estas: subfosi la konfidon en Okcidentaj demokratiaj aÅtoritatoj. ‘Trolling’[iii] en sociaj medioj estas unu metodo. Kaj sociaj medioj estas ankaÅ decida fokuso ĉe Rusa strategio kiu sin apogas sur historia reviziismo (la aserto ke Rusio gajnis la Duan Mondmiliton sole, estas bona ekzemplo de tiu alpaÅo); sur komplotteorioj, kiuj estas promociataj inter EÅropaj kaj Usonaj naciismaj movadoj, kaj kiuj ekzemple kulpigas la Okcidenton pri la milito en Ukrainio; kaj sur neado de la realeco, kiel ekzemple de la ĉeesto de Rusaj trupoj en Krimeo kaj Ukrainio.
Por sin defendi kontraÅ tiuj atakoj, la Okcidento devus fortigi sin por liberaj amaskomunikiloj, rekompencado de respondeco, kaj kreado de leÄaj vojoj por Ålosi kanalojn kiuj sisteme diskonigas misinformadon. Estas bona signo ke la EU sian buÄeton de 2017 ĵus Äisdatigis, por plifortigi la StratCom-departementon de la European External Action Service (EEAS)[iv], kiu estis severe subfinancita malgraÅ Äia kerna tasko por elmontri kaj refuti misinformadon.
Sed la EU kaj NATO devus ankaÅ lerni el la Usonaj elektoj, fortigante la kolektivan EÅropan ciber-defendon, kaj metante premon sur membroÅtatoj por plivastigi iliajn proprajn ciber-kapablojn. Sur la politika fronto devus al Putin esti klarigata, ke enmiksiÄo en naciaj elektoj havos gravajn negativajn konsekvencojn por la Rusaj ekonomiaj interesoj.
Krom agado de la registaraj instancoj, ankaÅ la privata sektoro kaj la socia meza kadro devas siajn klopodojn pliigi por kontroli ĉu novaĵ-mesaÄoj estas korektaj, sufiĉe balancitaj, kaj kredindaj. Kunlaborado inter organizaĵoj povas fari diferencon; Rusio ekzemple fermis sian Svedan eldonon pro tio ke Svedaj amaskomunikil-organizoj ne uzis tiujn produktojn.
Sed malgraÅ ke Facebook indikis ke Äi plibonigos la filtradon de Äia enhavo, propravolaj aranÄoj estas ne adekvataj: kelkaj Germanaj leÄfaristoj jam sugestis ke eble necesas leÄaro pri purigado de platformoj por socia amaskomunikilaro. Tamen la plej forta defendo de EÅropo restas Äia libera gazetaro, kune kun neregistaraj organizoj kiuj elmontras mensogojn.
EÅropanoj ne devas iÄi memkontentaj pri la nuna stato de ilia libera gazetaro. Breitbart News finfine jam surteriÄis en Britio kaj volas konkeri la tutan EU-on. Dum la unuaj tagoj post la elekto de Trump jam raportis The New York Times: Marion Maréchal Le Pen, la nevino de Marine Le Pen kaj ambicia en la Front National, tviteris: "Mi diras jes al la invito de Stephen Bannon ... por labori kune.''
La Okcidentaj demokratioj trafis en volatilan periodon, kaj Rusio jam ne plu ludas laÅ la reguloj kiuj eĉ en la plej mallumaj tagoj de la Malvarma Milito aplikiÄis. Putin vigle daÅrigas híbridan militon kontraÅ la Okcidento, unu kiun ni nur ĵus komencas kompreni, sed ankoraÅ tute ne kontesti.
Estas nun tempo por defendi niajn valorojn. La pasinta jaro faris nin plene konsciaj pri la skalo de la defio kiun Putin signifas por la Okcidenta demokratio. En 2017 ni devas ties taktikojn fronte ataki – kaj venki.
Guy Verhofstadt estis ĉefministro de Belgio ekde 1999 Äis 2008, kaj post tio iÄis membro de la EÅropa Parlamento, kie li nun gvidas la liberalan frakcion. Lia libro Europe's Last Chance. Why the European States Must Form a More Perfect Union estas eldonita en januaro 2017, publikigita de Basic Books.
[i] FBI (Federal Bureau of Investigation) = Federacia Oficejo de Enketado en Usono, vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/FBI
[ii] CIA (Central Intelligence Agency) = Centra Informokapta Agentejo en Usono, vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/CIA
[iii] ‘trolling’ ≈ Äenado, fitraktado
[iv] European External Action Service (EEAS) kaj Äia Stratcom-departemento, vidu: https://eeas.europa.eu/headquarters/headquarters-homepage_en/9443/Disinformation%20Review