fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2016/12/13/praat-met-die-man-om-erger-te-voorkomen-5777220-a1536499
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
Parolu kun tiu viro — por preventi pli malbonan
Se ni donas al Putin neniun lokon ĉe la EÅropa intertraktada tablo, li alimaniere asertos la lokon de Rusio sur la monda scenejo, skribas Laurien Crump.
NRC 13 decembro 2016
Fare de Laurien Crump
Dek tagojn post sia anonco meti novajn misilsistemojn en Kaliningrad – Rusa enklavo inter Pollando kaj Litovio – la Rusa prezidento Vladimir Putin ĵaÅde la 1-an de decembro, en sia jara alparolo al la Dumao[i], etendis sian manon al la Okcidento, anoncante ke li "ne celas al konfrontiÄo", kaj ke kunlaborado estas en ĉies intereso. Åœajnas kvazaÅ Putin per tio proprigis la hodiaÅan NATO-doktrinon de "forta defendo, kuplita kun signifoplena dialogo". Putin aldonis, ke "ni ne serĉadas malamikojn, eĉ se niaj eksterlandaj kolegoj rigardas nin tiele. Ni bezonas amikojn." Putin Åajnas esti doninta iniciaton por trarompi la cirklorezonon de ago-reago. Estas tempo por paÅi trans nian propran ombron kaj respondi al lia alvoko por dialogo. Ni povas Rusion ne malatenti, senkonsidere pri ĉiuj fundamentaj malkonsentoj de opinio. Por tio la lando estas simple tro granda kaj Putin tro potenca. Nur se ni ne obstine persistas en la imago de Rusio kiel malamiko, ni povas preventi novan Malvarman Militon.
Sur tiu nivelo ni povas tiri lecionojn el la pasinta Malvarma Milito. Ĉar Äuste dum la Malvarma Milito, okazis de el la Soveta flanko alvoko al dialogo, kiu ja atingis atenton en la Okcidento. En marto 1969 la Varsovia Pakto venis kun serioza propono pri EÅropa sekurec-konferenco, por konduki la Malvarman Militon en pacemajn vojojn. AnkaÅ tiam estis sufiĉe da kialo por meti la Kremlon ekster la afero: almenaÅ duonjaron antaÅe, la Sovet-Unio kun kelkaj aliancanoj estis invadinta ĈeÄ¥oslovakion. MalgraÅ tio la NATO prenis la proponon serioza, kaj ekde 1972 ĉiuj 33 EÅropaj landoj (escepte de Albanio), Usono kaj Kanado partoprenis al la tiel nomata Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaborado en EÅropo (la CSCE[ii]), kiu daÅrus dum la resto de la Malvarma Milito. Konfrontado cedis lokon al multflanka dialogo. AnkaŠĉi tie la streĉiÄoj kelkfoje multe pliiÄis, sed tiu ĉi meÄ¥anismo certigis ke diversaj krizoj estis endigigataj. Tiel la dialogo restis staranta ankaÅ post la Sovetia invado en Afganio (1979) kaj dum la sieÄostato en Pollando (1981-83), kio preventis plian eskaladon je decidigaj momentoj. Krome, la Sovet-Unio ĉi-maniere ne nur implikiÄis en EÅropo, sed EÅropo ankaÅ prenis sur sin la iniciaton dum la Malvarma Milito. Tio ne plu estis afero de la superpotencoj.
Fare de la EU, Rusio estas metita en la periferion de la nova EÅropo
Dum la dua duono de la Malvarma Milito, la ‘tut-EÅropa procezo’ havis la plej altan prioritaton por la Sovetiaj. La deziro esti parto de pli granda EÅropa ligo, laÅ lastatempa arÄ¥ivmaterialo estas ankaÅ la ĉefa motivo por partopreno en la CSCE, malgraÅ ofte furioza kritiko pri la Rusaj malobeoj de homaj rajtoj. La Kremlo do ofte estis preta por koncedoj. La sento esti prenata serioze ene de la CSCE tiamaniere preventis ekstran armilklakadon. Sovetia gvidanto MiÄ¥ail Gorbaĉov, en alparolo ĉe la EÅropa Konsilio en julio 1989, pledis eĉ kun vervo por nova EÅropa kunlaborado post la Malvarma Milito – io kion li kiel la unua antaÅvidis – ene de la CSCE-kadro. AnkaÅ politikologoj emfazis jam en 1990 ke la CSCE estis la plej promesplena modelo por estonta EÅropa kunlaborado. La ekskludo de Rusio estus ja ege malstabiliga por la EÅropa sekureco. La EÅropa integriÄo okazis tamen emfaze sen Rusio, kun ĉiuj konsekvencoj de tio. Dum en la Okcidento oni festis la triumfo de la liberala demokratio, Rusion oni metis en la periferion de la nova EÅropo.
La urÄa alvoko merkrede la 7-an de decembro, fare de la Germana, AÅstra kaj Itala ministroj de eksterlandaj aferoj, revivigi la Organizon por Sekureco kaj Kunlaboro en EÅropo (OSCE[iii]), venas do precize Äustatempe. Tiu ĉi sekvanto de la CSCE estas Äis nun ombrita de la NATO kaj la EÅropa Unio. La dinamika dialogo el la Malvarma Milito cedis lokon al burokrata institucio, kiu faris utilan laboron, sed malhavis sufiĉan decidemon. Nun kiam la EÅropa Unio, inter aliaj post la Brexit kaj la rezigno de la Itala ĉefministro Renzi, ÅanceliÄas sur siaj fundamentoj, estas tempo por rekonsideri la EÅropan kunlaboradon. Serĉi novajn formojn de dialogo, intermeti pinto-renkontojn, kaj doni prioritaton al la tut-EÅropa ligo: tiamaniere la OSCE povus egali sian antaÅulon. Estas tempo por ĉioentena EÅropa dialogo, en kiu kune kun Rusio estas serĉataj solvoj por la rifuÄint-krizo, terorismo kaj la milito en Sirio. AnkaÅ el la alparolo de Putin montriÄas tre klara deziro: prenu Rusion serioza. Se ni al Putin ne donas seÄon ĉe la EÅropa intertraktada tablo, li alimaniere postulos lokon por Rusio sur la monda scenejo. Jen do la sola maniero por en la venonta Trump-epoko preventi Usonan-Rusan interrilaton ĉe kiu EÅropo ne plu gravas. AnkaÅ ni bezonas amikojn.
Laurien Crump estas universitata docento pri la historio de internaciaj rilatoj, ĉe la Universitato de Utrecht (en Nederlando). Ŝi ankaŠfaras esplorlaboron pri la CSCE.
[i] Dumao = Åtata leÄofara asembleo en carisma kaj post-Sovetia Rusio
[ii] CSCE = Conference on Security and Cooperation in Europe
[iii] OSCE = Organization for Security and Cooperation in Europe