fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2016/11/21/met-merkel-recht-rust-en-regelmaat-voor-europa-5388472-a1532824
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
Kun Merkel restas rajto, ripozo kaj reguleco por EÅropo
NRC 21 novembro 2016
Redaktora kolumno
Åœi do faras Äin. Post monatoj da konsiderado kun si mem, Angela Merkel decidis ke estas bone por la lando kaj partio, se Åi denove paÅas en la arenon kiel kanceliero-kandidato. Per tio povus esti retenata, por la EÅropa politiko, virino kiu estas libera de amaĵoj kaj havas respekton por demokratiaj rilatmanieroj; sperta politikisto, trankvila kaj senornama. Iam tiuj karakterizaĵoj estis evidentaj minimumaj postuloj por registarestro; en la nunaj necertaj popolismaj tempoj, ili jam preskaÅ estas senpezigo.
Estas kompreneble ke Merkel prenis tiun decidon ne frivole. Verdire Åi preteriris la pinton de sia povo. Åœi mem estas ankoraÅ daÅre populara, sed Åia partio gajnis malpli da poentoj en la regionaj elektoj, kaj staras kun 32 procentoj malalte en la balotenketoj. En Åia propra stato, Mecklenburg-Vorpommern, la CDU[i] finiÄis eĉ malantaÅ la dekstra-popolisma novulo AfD[ii]. La enmigrado-debato – Wir schaffen das – ne helpis Åian popularecon.
Krome estas tiel ke la tuta mondo atentas pri Åi. Pere de laÅda komentario en The New York Times kaj afablaj vortoj de prezidento Barack Obama, Åi estas fasonata kiel la lasta espero en la batalo kontraÅ la popolismo, kiel EÅropa respondo al Donald Trump. Åœi mem volas nenion scii pri tio. La ideon ke unu virino povas savi la mondon, Åi nomis "groteska kaj absurda", sed ascendo de la popolismo estis ja aldona kialo por ankoraÅ ne emeritiÄi.
Ĉu Merkel povas veni renkonte al tiu malkontenta civitano? Åœiaj fortaĵoj estas sperto kaj fidindeco, sed tiuj nun ĵus estas eksmodaj. Post esti dek ses jarojn partiestro kaj dek unu jarojn federacia kanceliero, Åi elkreskis Äis Åildo de la establishment. Kaj tio en tempoj de anti-elito-pripensado estas ne tuj avantaÄo.
La kampanjo metos specialajn postulojn al Merkel. Åœia karakteriza stilo – kiu iras facile, tiu iras trankvile – estas ne tio, kion kolera civitano atendadas. Plie, Åi ne Åatas emociajn alfrontojn, sed tiuj estos sur foirejoj neeviteblaj, se Åi volas altiri voĉdonantojn kiuj havas la senton esti malkonektitaj de la socio por kiu Äuste Åi pledas .
Merkel ne abnegacios sin mem, evidentiÄis hieraÅ[iii]. Åœi defendos demokration, konstitucian Åtaton kaj prizorgoÅtaton. Åœi ne ektiros sian partion dekstren, kiel provis Nicolas Sarkozy, kiu hieraÅ malsukcesis en la unua raÅndo de la vetkuro por la prezidenta kandidateco de la Francaj konservativuloj. La CDU restas la partio de la mezo, Merkel la kandidato kun dosierkono kaj racieco. Åœia nura kandidateco jam estas gajno por EÅropo.
[i] CDU = Kristan-Demokrata Unio de Germanio (al kiu Merkel apartenas)
[ii] AfD (Alternative für Deutschland) estas iom nova politika partio en Germanio; pri Äia fono legu ekzemple https://eo.wikipedia.org/wiki/Alternativo_por_Germanio aÅ https://eo.mondediplo.com/article2233.html
[iii] hieraÅ = 20 novembro 2016