fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/-verschuiving-macht-van-west-naar-oost-verbrijzelt-europese-illusies~a4426879/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
‘Multaj EÅropaj iluzioj estas frakasataj’
En sia libro ‘Easternisation’ (Londono 2016) Gideon Rachman, kolumnisto ĉe Financial Times, skizas kiel la potenco en la mondo forÅoviÄas de Okcidento al Oriento.
Volkskrant 3 decembro 2016
Intervjuo kun Gideon Rachman,
fare de Arnout Brouwers
La elekton de Donald Trump, kaj ankaÅ la Brexit-on, oni ofte interpretas kiel malkontenton de okcidentaj balotantoj pri aspektoj de tutmondiÄo. En via libro, vi reagas al alia tendenco: la dominado de la Okcidento alproksimiÄas sian finon. Ĉu estas interrilato?
"Jes. La slogano de Trump estas Make America great again. Li sin alkroĉas al sento de Usonanoj ke io iras malÄuste, kaj en lia analizo la malsupreniÄo de Usono estas ligita al la ekprospero de Azio. Steve Bannon, lia consigliere, diris: 'Ni ruinigis la Usonan mezan klason kaj kreis Azian mezan klason'. Li renversas la konvencian saÄecon de la Okcidenta establita ordo, ke la leviÄo de Azio estis venko-venko situacio. La demando nun estas ĉu Trump sekvas la logikon de tiu rezonado kaj provos fermi la Usonan merkaton."
Eble nia riĉeco klarigas, kial tiun ÅoviÄon de potenco en la mondo ni ne bone vidas.
"Se vi iros al Barato, vi ekhavos ne wow-efekton. En Ĉinio, ankaÅ ne. En Barato vi iÄas impresata de la malriĉeco, same kiel antaÅe. Tio sentas ne kiel la estonto. Kion ni ne vidas, estas ke la Hindoj laÅ la porpersonaj enspezoj ja malriĉas, sed laÅ la nacia enspezo eĉ tre riĉas. ĈirkaÅ la jaro 2050 Barato povas iÄi la plej granda ekonomio de la mondo, kun la plej granda loÄantaro."
La manovrospaco por Okcidentaj politikistoj Åajnas esti tre malgrandiÄinta. Balotantoj volas rehavi nacian potencon.
"Take back control, estas la slogano ĉe Brexit. Tio ne estas mito, sed Äi ankaÅ ne estas tute verebla. Britio povas reakiri la kontrolon forlasante la EU-on. Ĉu ni Åatos la sekvojn, ni ankoraÅ rimarkos."
La ÅoviÄo de potenco al la Oriento temas ne nur pri ekonomio aÅ pri militistaj elspezoj.
"En mia libro mi citas la Hindan intelektulon Pankaj Mishra: 'Centoj da milionoj da homoj – en socioj kun historio de submetiÄo al EÅropo kaj Usono – derivas multan plezuron de la perspektivo humiligi siajn iamajn mastrojn.' Jam 500 jarojn, la mondo estas superregita de la blanka viro. Kaj se vi devenas el Barato aŠĈinio, tiam devas esti ekscita vivi en periodo en kiu tiu superregado finiÄas. Tion vi tre forte sentas tie."
Ni havas verÅajne distorditan bildon de la 'internacia komunumo'. Kiam Rusio aneksis Krimeon, ni trovis tion kompleta rompo kun la internacia ordo. Sed grandaj landoj kiel Brazilo, Barato kaj Ĉinio kondamnis tion ne.
"Ni opinias ke internaciajn normojn ni aprezas, kaj ili pensas ke ni defendas internacian ordon kiu funkcias en nia favoro, kaj estas raciigo por la potenc-strukturoj kiuj bone servi nin. Estas tre multa skeptikeco pri la ideo de universalaj valoroj kiuj estas honorataj de ĉiu."
Usono, Ĉinio, Barato, Japanio, Rusio, Turkio – ili ĉiuj havas nun naciismajn gvidantojn.
"En tiun direkton ni iras. Estis ankaÅ tipe EÅropa iluzio ke la nacia Åtato ne plu ekzistos. Tio eĉ en EÅropo ne estis tute la kazo, kvankam ili tie iris plej foren."
En Ĉinio kaj Rusio, post manifestacioj por pli da libereco, oni ordonis al la loÄantaro striktan naciisman dieton.
"Tio funkcias tre bone. Kaj certe en Rusio kaj Ĉinio, kiuj ambaŠscias kiel oni uzas propagandon, kaj ambaŠhavas nacian historion kiu povas esti prezentata kiel persekutado fare de eksterlandaj potencoj."
Kaj ambaÅ pelitaj de revanĉismo, ne tre trankviliÄa.
"Tute ne. Kaj nun ekzistas la danÄero ke oni kun la naciisto Trump havos alfronton inter Usona kaj Ĉina aÅ Rusa naciismo. Ĉu Trump interpretos sian naciismon laÅ izolisma maniero, aÅ en speco de agresema batu-homojn-sur-la-nazo varianto, aÅ en konfuza miksaĵo de tiuj du – ni nun vidos."
Ĉu vi atendas komercan militon kun Ĉinio?
"Ĉinaj ekspertizistoj vidas tion kiel blufon, ĉar Äi estas tiel malutila dum longa tempo, ankaÅ por Usonaj entreprenoj kiuj tre ofte jam havas produktado-retojn en Ĉinio. La vera danÄero estas se Usono faras aranÄojn kontraŠĈinio, kaj de tiu lando estos juÄalvokata al la Monda Organizo pri Komerco (WTO[i]). Mi timas ke Trump-registaro tute ignoros la WTO-on. Fremda tribunalo en Äœenevo? Ni ne volas tion. Kaj tiam diseriÄas la tuta sur reguloj bazita ekonomia sistemo en la mondo."
La Usonanoj kiel detruantoj de sia propra ekonomia ordo.
"Sed tio ankaÅ rilatas kun tiu ÅoviÄo de potenco. Kiam Britio estis la plej granda potenco, Äi pledis por libera komerco kaj internaciaj reguloj. Poste, la Usono. Nun ekstaras Ĉinio kaj diras: eble ni povas plenigi tiun breĉon. La sama okazas ĉe klimatÅanÄo. Jam jarojn longe, la Okcidento diris: 'Ni devas devigi Ĉinion partopreni', dum Ĉinio nun diras al Trump: 'Ne tiru vin reen el la klimata interkonsento'. "
Estu ne tiel nerespondeca!
(Ridas). "Äœuste."
Tiam vi iros al tutmonda ordo kiu kuÅas sur nedemokratia potenco.
"Se Ĉinio povas konvinki homojn ke Äi pri komerco aÅ klimato aliÄos al la reguloj, oni eble akceptos tion. La demando estas ĉu ili faros tion. Kaj kiel tio iras kune kun la Äenado de najbaroj en Azio kaj la arestado de librovendistoj en Hongkong? Ni dirus: tre malbone! Sed aliuloj dirus: pri tio Usono estas ankaÅ ne mallerta, persekuti homojn en aliaj landoj."
"Ni EÅropanoj kutimas esti ekskluditaj de tiaj aferoj. La Usonanoj eble ja apogis puĉon en la kvindekaj jaroj en Irano, sed ne en Nederlando. Sed kun Ĉinio kiel nova hegemonia potenco, ni ankaÅ povas iÄi koncernataj de la pli krudaj flankoj."
Same rapide kiel la ekflorado de Ĉinio, Åajnas esti la malprogreso de EÅropo. Kaj ne nur militiste. Ĉu ni baldaÅ estos primokataj de la cetera mondo?
"Äœis ĉirkaÅ dek jarojn antaÅe, estis intereso pri la EÅropa integriÄo-modelo kiel ekzemplo por la estonteco. Kaj EÅropo estas unu el la plej riĉaj partoj de la mondo, tio kaÅzas respekton. Same kiel Äia kultura riĉeco. Kaj piedpilko. EÅropo estas alloga, tial tiom da homoj volas tien eniri. Sed kiel forta potenco EÅropo neniam sukcesis. Ni fariÄis daÅre pli dependa de la Usonanoj. Kaj tio iÄos malpli agrabla kun Trump kaj deĉenigita Putin."
"Vi nun ekhavas Usonan prezidenton kiu malkaÅe sentas malestimon por Merkel, sed havas admiron por Putin. Minacas ‘Alianco de Malestimo’ kuranta de Moskvo tra Pekino al VaÅingtono, kie ĉiuj diras: 'Tiuj EÅropanoj vere ne travidas tion, ĉu? Ili lasis sin superÅuti per islamaj enmigrintoj, kion ni neniam farus, kaj ili ĉiuj estas malfortaj kaj tristaj.' Ni pensis ke ni reprezentis imponan valorsistemon en la mondo. Ni sentos nin subite sub sieÄo, se eĉ Usono ne plu kredas tion – kaj la duono de EÅropo mem ankaÅ ne. Multe pli malfacilaj demandoj alfrontos nin. Ĉu ni vere kredas je tiuj ĉi valoroj? "
Iusence, EÅropo jam trapasis ĉi tiun linion pere de la rifuÄint-interkonsento kun Turkio, kaj la Hungaraj kaj aliaj bariloj. Idealismaj planoj estis anstataÅataj de pura potenc-politiko.
"Äœuste. Ni iom kaÅas je la figfolio ke estis Orban[ii] kiu konstruis la muregon, sed fakte aranÄiÄis tre bone ke li faris tion. Estas komplika, sed oni povas diri ke estas morale defendebla, ĉar se vi finfine formordas vian propran demokration – kio estas la moraleco de tio?
Do tie la popolistoj havas bonan pinton?
"Certe. La Åancoj kiujn Trump kaj la popolistoj en EÅropo nun akiras, estas kreitaj de politikistoj kiuj, kiel Merkel, ne mensogas sed ja forrigardas de faktoj kiuj ne bone konvenas. Ili volas certajn aferojn ne rekoni, kiuj por civitanoj Åajnas tre klaraj. Kiel ekzemple la konsekvencoj de amasa enmigrado, aÅ la malfacilaĵoj de integriÄo. Tiam la danÄero estas ke tiuj Grandaj Neesprimitaj Aferoj estas prenataj de aliuloj."
"Post longa liberala hegemonio, ties malfortoj iÄas ĉiam pli klaraj. Problemoj kun financaj fluoj, enmigrado, tutmondiÄo. Sed se ni nun ekhavos eksperimenton kun la alia alproksimo, ni malkovros ke ankaÅ ili ne havas ĉiujn respondojn. Mia maltrankvilo, kiel bona liberalo, estas ke mi pensas ke Äi ne funkcios (ridas). Sed mi ja kredas ke EÅropo havas grandan problemon pri Afriko kaj la Mez-Oriento. Tre junaj loÄantaroj, kiuj povas movi. Niaj socioj ne akceptos tion, sed por haltigi Äin ni devos fari aferojn, kiuj multajn iluziojn – pri kiuj ni estas – frakasos. "
Kiel rezultos tio?
"Venos multe pli da tipoj kiel Wilders[iii] kaj Orban. Äœis kiam la tipoj kiel Merkel povas elpensi opcion kiu kontentigas la EÅropanojn. Homoj estas interne fenditaj: ili ne volas vidi homojn droni, sed ili ankaÅ ne volas vidi ilin alveni sur Lampedusa[iv]. Sed la tendenco estas en la direkto de malpli humanecaj opcioj. "
Kun mesaÄo de malprogreso vi en la Okcidento ne gajnas elektojn. Kiujn solvojn vi tamen povas ja vendi al la elektantoj?
"Vi bezonas novan rakonton. La malnova rakonto estis: 'tutmondiÄo estas bona por ĉiu kaj signifas malmultekostajn varojn kaj feriojn'. Tio ne estis tute malÄusta, sed ekzistas nova rakonto kiu diras: ne, tutmondiÄo estas nekontrolitaj fluoj de migrantoj, perdo de postenoj, kaj malsekureco. Centrismaj politikistoj devas ankoraÅ malkovri la mezan vojon inter tiuj du. Ni ne povas teni nin aparte de la mondo, sed ni agnoskas ke la malnova rakonto ne plu estas tiel konvinka."
Kio tiam estas tiu nova rakonto?
"Adaptita tutmondiÄo, pli limige koncerne enmigradon, pli da klopodoj por protekti la prosperan Åtaton, pli da distingo inter civitanoj kaj ne-civitanoj. Ĉiu komprenas la gravecon de komerco, sed provu ene de tiu sistemo fari pli por protekti la rajtojn de viaj propraj civitanoj. Kaj eble fari pli por redistribuado."
"Trump havas ankaÅ novan rakonton: ni fariÄos memstaraj kaj sendependaj. En EÅropo tio estas multe pli peniga, en Anglio cetere ankaÅ. Estas granda ironio ke la EÅropa idealo troviÄas en grandegaj problemoj kaj eble eĉ kolapsas, Äuste nun la racio por forta EÅropo estas pli granda ol iam. Temas ne nur pri paco sed ankaÅ pri la bezono por granda merkato, kiu estas Äuste tiel alloga, granda kaj grava kiel la Usona aÅ la Ĉina merkato. Sed la argumento favore al EÅropo estas tro abstrakta, kaj estas defendata de elitoj kiuj perdis la konfidon ekde la financa krizo kaj la enmigrad-krizo."
Kio iÄos en EÅropo la rolo de Rusio? La malnova EÅropa fantombildo, ke Usono kaj Rusio efektivigas aranÄojn trans EÅropaj kapoj, tute revenis.
"Tio ja eblas. Se la Usonanoj nuligas la sankciojn kontraÅ Rusio, la EÅropaj sankcioj certe forfalas."
Rusio invitas la Okcidenton en grandan koalicion kontraŠislamaj teroristoj. Ĉu tio povas funkcii?
"Jes, ankaÅ ekster EÅropo. Modi[v] estas anti-islamano, jen la Ålosilo al lia altirforto. La plej granda enlanda sekurec-problemo de Xi Jinping estas ekstremismaj islamanoj. Do se vi havas Rusion, Baraton kaj Ĉinion, kaj iu kiel Trump kiu enfokusigas la islamon, tiam EÅropo pli kaj pli aspektas kiel la escepto. Dum EÅropo havas la plej grandan problemon ĉe la integriÄo de islamanoj. VerÅajne pro tio EÅropo timeme retiriÄas de tia politiko: ni vidas la implikaĵoj por niaj socioj, se ni komencas Putin-isman militon kontraÅ la radikala islamo. KvazaÅ vi bruligas alumeton en ĉambro plena de gaso."
En EÅropo, ĉiu metas atenton al Merkel.
"Multe dependas de Germanio nun. La Germana politika kulturo estas alia, pro la rememoro de la holokaÅsto. Tial ili lasis eniri milionon da enmigrintoj. Ĉi tie la registaro estus tuj falinta. Sed kiel daÅrigebla estas tiu alia kulturo de Germanio? Kaj kiom da peno povas Germanio porti? Merkel devas pripensi pri Rusio, pri la enmigrad-krizo, pri la eÅro kaj la stabileco de Sud-EÅropo, pri Brexit kaj la Brita rolo, kaj nun ankoraÅ ankaÅ pri Trump. Tio klarigas kial Åi timeme retiriÄas de la rolo kiel gvidanto de la Okcidenta mondo. Sed kiu alia volas? Estas verÅajne tro multe por Åi, sed estas neniu alia en EÅropo kiu kapablas fari tion."
Gideon Rachman estas Brita ĵurnalisto; jam ekde 2006 li laboras ĉe la Financial Times kiel ĉefa komentaristo pri eksterlandaj aferoj. Vidu ankaÅ:
https://www.theguardian.com/books/2016/aug/21/easternisation-war-peace-asian-century-gideon-rachman-review
[i] WTO = World Trade Organization
[ii] Orban = ĉefministro de Hungario
[iii] Wilders = gvidanto de la 'Partio Por Libero' (PVV), politika partio en Nederlando
[iv] Lampedusa = insulo en la Mediteraneo, apartenanta al Italio, kaj plej uzata kiel alvenpunkto por enmigrintoj
[v] Narendra Modi = ĉefministro de Barato