fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/buitenland/vs-en-europa-missen-gezamenlijke-vijand~a4409081/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
Kunkune en la abismon?
Trump ree faras plian paÅon en sia izolismo, sed jam pli longe la alianco inter Usono kaj EÅropo iom eluziÄas.
Volkskrant 5 novembro 2016
Fare de Arie Elshout
Ĉi tiujn Usonajn prezidentajn elektojn, oni povas por EÅropo senÄene nomi ilin “borderline experience”. Kiam Usono elektas novan prezidenton, tio ĉiam lasas malmultajn homojn indiferentaj. Certe en EÅropo. Dum la antaÅa jarcento, la Usonanoj devis ene de 25 jaroj dufoje alkuri por helpi meti finon al inter-EÅropaj amasmortigoj. Poste ili decidis ja resti. Por tiu protekta kaj paternalisma rolon ili ricevas ne nur dankon sed ankaÅ riproĉojn. La fajna Ateno kelkfoje havas penon adaptiÄi al la kruda Sparto. Sed neniam oni ektremis tiel multe kiel nun.
Kio okazos se la kaprica kaj ekkolerema Donald Trump povos meti sian fingron sur la nuklean butonon? “The horror! The horror!” Trump demandis sin ĉu la teror-armeo de Islama Åœtato ne povus esti bombardata per ‘nuke’. Li ankaÅ permesas al Japanio kaj Sud-Koreio sin provizi per propraj nukleaj armiloj, anstataÅ deponi la konton de la nuklea ombrelo ĉe la Usonanoj. EÅropaj (kaj Usonaj) sekurec-ekspertoj aÅskultas kaj tremas. Ĉi tie iu fuÅpalpas ĉiujn bremsojn, kiuj en la paso de la tempo estas metitaj sur la eblan aplikon kaj disvastigon de la plej danÄeraj armiloj iam inventitaj de la homo.
Same maltrankviliga estas la minacado de Trump koncerne retiron el la NATO, se la EÅropaj aliancanoj daÅrigos lasi Usonon prizorgi la plej grandan parton de la defendoÅarÄojn. Konsternante la Baltajn Åtatojn, li rifuzas promesi ke li defendos la aliancanojn, se ili estus atakataj de la Rusio de Putin, kiun li admiras.
Usonaj balotantoj ekflirtis kun ekstremisma kandidato kaj pere de tio ÅanÄis ĉi tiun kampanjon en specon de vivriska veturegado en la ondanta fervojo. Multaj timige alkroĉiÄas al la stango de sia ĉaro, estas katapultataj en la aeron, sekve plonÄas en la profundon, sentas la pezoforton ekskui siajn korpojn, eligas kriegojn, sed finfine bremsas la ĉaro. La korpo malstreĉiÄas, kaj tie ĉe la fina linio, staras trankvilige Hillary Clinton kiel la nova prezidento.
Tio estas almenaÅ la espero de tiuj kiuj opinias ke Donald Trump estas tre riska aventuro. La plimulto de la EÅropanoj malpeziÄinte spiros se Clinton gajnas. Sed tiuokaze restas fakto ke Trump tre multe atingis. Li elmontris en la Usona socio subfluon, kiu ankaÅ post malvenko de li daÅre sin manifestos. AnkaÅ regado de Clinton ne povos eviti Äin.
La ĉagreneto pri EÅropaj freeriders (profitemuloj) ne nur troviÄas ĉe la nemoveblaĵ-magnato. Äœi eĉ atente aperas en la domrevuo de la Usona sekurec-establishment. “Trump pravas. (...) La Aziaj kaj EÅropaj aliancanoj de VaÅingtono estas prosperaj kaj industriigitaj Åtatoj kiuj tre bone kapablas defendi sin mem”, skribas Doug Bandow en Foreign Affairs, la eldonaĵo de la aÅtoritata Council on Foreign Relations[i].
Ĉi tiu ĉagreno pri la malegala disdivido de ÅarÄoj estas tiel malnova kiel la NATO mem. EÅropaj registaroj kaÅe konsideris tion longtempe kiel laÅritan dancon, ĉe kiu ĉiu entuziasme faris siajn movojn sed finfine ĉio restis kiel antaÅe. Sed nuntempe verÅajne ne. Ĉar la diskuto povas jam dum jardekoj esti la sama, la kunteksto malrapide ÅanÄiÄas.
Muzea peco
Usono ne plu estas kio Äi estis. La lando kun granda blanka meza klaso de EÅropa origino, kiu en la antaÅa jarcento alkuris por la kontinenton de deveno liberigi el la nazioj, kaj poste restis tie por Äin defendi kontraÅ la Sovetioj, kaj por protekti la EÅropanojn kontraÅ si mem — tiu lando estas nun malaperanta. Defendministro Robert Gates avertis en 2011 ke la Malvarma Milito estas sensignifa por la pli juna generacio de Usonanoj. Por ili la NATO estas muzea peco.
Plue estas la novvenintoj. “La demografio ÅanÄiÄas. Enmigrintoj iÄas daÅre pli gravaj. Tio povas difekti la malnovan ligon kun EÅropo”, diris Bram Boxhoorn, direktoro de Atlantika Komisiono[ii], pensfabriko specialiÄinta pri la Usona-EÅropa interrilato. La enmigrintoj estas ne WASP: ne White, Anglo-Saxon kaj Protestant, sed en plimulto kolorhaÅtuloj, Latin-Amerikanoj kaj katolikoj. Por ili, EÅropo estas malproksima, ne nur geografie sed ankaÅ mense. Por Aziaj enmigrintoj, tio veras eĉ multe pli.
Tio jam estis rimarkebla ĉe Obama, la malplej ‘EÅropa’ de ĉiuj Usonaj prezidentoj. Li pasigis sian junecon en Havajo kaj Indonezio kaj sentas sin pli konektita al la Pacifiko ol al EÅropo. Ĉe la lastatempa NATO-pintkunveno en Varsovio li deklaris ke la EÅropanoj ĉiam povas esti certaj pri la Usono, “en bonaj kaj malbonaj tempoj”. Li plifortigis la Usonan militistan ĉeeston en la orienta flanko de NATO. Sed tio okazis nur post granda premo de la Orient-EÅropanoj, kiuj ekde aneksado de Krimeo fare de Putin denove timas Rusion.
Cetere, Obama restas la viro kiu lasis Francion kaj Brition preni la iniciaton ĉe la interveno en Libio, kaj kiu mem sidiÄis sur la malantaÅa benko. Li delegis la Minsk-intertraktadon kun Moskvo pri Ukrainio al la Germana kanceliero Angela Merkel kaj la Franca prezidento François Hollande. Prefere li koncentriÄas pri la de li proklamita ‘pivot’ (turno) al Azio, la regiono kie troviÄas la plej granda geostrategia defio por la Usonanoj: la leviÄo de Ĉinio. Tiu faras tutan vicon da tieaj aliancanoj ege nervoza, Japanio antaÅe. Rusio sin movas ja ankaÅ, sed la Ĉinoj estas en VaÅingtono vidataj kiel la plej serioza oponanto de post la Sovetunio. “Azio povas sin mem kaj la mondon kuntreni en neimageblajn teruraĵojn, kompare kun kio ĉiuj okazintaĵoj el la 20-a jarcento estas neglekteblaj,” diris profesoro Walter Russell Mead kelkajn jarojn antaÅe en la ĵurnalo Volkskrant[iii]. Li estas voĉo kiu gravas en Usono.
Tiel kondukas nova generacio, nova demografio kaj nova geopolitika oponanto flanke de Usono, al same multe da necertecoj por EÅropo. Ili plifortigas la eluziÄ-procezon kiu komenciÄis tuj post la fino de la Malvarma Milito. Komence de la naÅdekaj jaroj, prezidento Bill Clinton ignoris tre longe la EÅropajn petegojn por fini per militista interveno la sangan civitanan militon en Bosnio. En 2003, Germanio kaj Francio frontis kontraÅ la Usona invado de Irako. AnkaÅ dum la Orient-Okcident-konflikto estis estintaj kvereloj, sed ĉiufoje oni lastinstance agis en kuneco, pro la discipliniga efiko elveninta el la Sovetia minaco. Kiam tiu forfalis, komenciÄis malrapida erozio de la Usona-EÅropa alianco.
Oni parolis pri Åteliranta mensa malproksimiÄo. Multaj EÅropanoj ekscitiÄis pri Irako, la subaÅskult-skandalo de la NSA[iv], Guantánamo, waterboarding, la uzado de dronoj[v].
Usono unue
Trump nun minacas ĵeti transrande ankoraÅ pli da enÅtone ĉizitaj evidentaĵoj, pri nukleaj armiloj, la NATO-membreco aÅ la alianca subtendevo. Estas ‘Usono Unue’, li diris en intervjuo kun The New York Times. La termino devenas de Charles Lindbergh, kiu en la tridekaj jaroj kondukis kampanjon por teni Usonon ekster la milito en EÅropo.
La verdikto kaÅzis Åokitajn reagojn en EÅropaj sekurec-rondoj. Iuj esperas ke temas pri stilo, kaj ke la ‘poezia libereco’ per kiu popolistoj aferojn pliakrigas, vaporiÄas tuj kiam Äi venas en kontakton kun la prezidenta pluÅo. Sed Anders Fogh Rasmussen, la Dana eksa ĉefministro kaj antaÅa NATO-estro, ne estas trankvila pri tio, li diris en The New York Times. Trump iras fore kun siaj izolismaj eldiroj, sed Usono jam sub Obama fariÄis potenco kiu “tro multe sin Åirmas kaj retiriÄas”, diras Rasmussen. Multaj Usonanoj volas ke la lando direktas la rigardon pli internen. Hillary Clinton ne estas favore al tio, sed se Åi estos elektita, Åi ja iÄos koncernata de tiu premo.
“Supozu ke io okazos kiel en 1939: kion la Usonanoj tiam faros, nuntempe?” estas la demando kiun historiisto Maarten Brands starigas. Li verdire ne Åatas tiajn komparojn. Sed: “Ĉu vi estis antaÅvidinta tion kio okazis ĉe Ukrainio?” Putin en 2014 suprizatakis ĉiun en la Okcidento fare de forpreni Krimeon de la Ukrainanoj. La unuan fojon ekde la Dua Mondmilito, EÅropa limo estis perforte difektata kaj ÅanÄata.
La historiisto Maarten Brands naskiÄis en 1933, vidis kiel knabo kiamaniere aferoj misfunkciis, kaj estis dum la resto de sia vivo konvinkita ke por EÅropo pli bonas ke la Usonanoj restas proksime, kiel protektanto kaj ordiganto. Sed rezultoj el la pasinteco estigas ne garantion por la estonto, li konscias nun. Pro tio li daÅre revenas al la sama demando: ĉu ni povas ankoraÅ esti certaj ke la Usonanoj denove kuros helpe al ni, se tio necesas? La Baltikaj Åtatoj estas ege maltrankvilaj. Ili limtuÅas Rusion, same kiel Ukrainio, kaj ne estas certaj ĉu la averaÄa Usonano aÅ Okcident-EÅropano pretas morti por Vilno.
LaÅ Brands la problemo troviÄas profunde. La hodiaÅa Usono alfrontas ‘fragmentitan identecon’. Ĉie estas dividlinioj: juna kontraÅ maljuna, la progresivaj marbordoj kontraÅ la konservativa landinterno, la blankuloj malsupre en la mezoklaso kontraÅ minoritatoj kaj enmigrintoj. Trump estas simptomo de diseco. Li estas adorata de siaj balotantoj kaj abomenata de siaj kontraÅuloj. Nenio situas inter tiuj du. Tia diseco havas konsekvencojn. ‘Kio konsistis pri direkto iÄis fragmentita’, diras Brands. La EÅropanoj ne plu vere scias kion por ili signifas la lando: unue estis la intervenismo de Bush, tiam sekvis la retiriÄantaj movoj de Obama, kaj nun pledas Trump por miksaĵo de izolismo kaj ‘knock the hell out of them’-alpaÅo.
Civitanaj ribeluloj
EÅropo tamen ne estas en la pozicio, por agi kompateme pri ĉi tio, kaj repreni la malnovan kutimon imagi sin morale supera al tiuj ‘malsaÄaj’ Usonanoj. Ĉar pro Trump Äi fakte rigardas ankaÅ sin mem. Trump, Marine Le Pen, Geert Wilders, la Germanaj kaj AÅstriaj dekstremaj popolistoj, la Polaj kaj Hungaraj nacia-konservativuloj – ĉiuj Åosoj sur la sama trunko. Ili prosperas sur grundo de civitanoj kiuj estas necertaj pri malegaleco, stagnaj enspezoj, blokita socia movebleco, enmigrado, tutmondiÄo, libera komerco, ‘ekspertoj’ kaj elitoj. En Britio tiuj civitanaj ribeluloj per la Brexit pafis la unuan breĉon en la bastionon de la politika establado. Marde[i] ili esperas ripeti tiun bravuraĵon en Usono. Se tio fiaskus, tiam EÅropo siavice sekvos kun elektoj aÅ referendumoj en Italio, AÅstrio, Nederlando, Francio kaj Germanio.
Pat-pozicio
Usono kaj EÅropo ambaÅ luktas kun sia identeco kaj situacio en la mondo. Sur ambaÅ flankoj de la oceano prosperas la radikalismo, de dekstre kaj de maldekstre. La pat-pozicio kiu jam dum jaroj paralizas VaÅingtonon, komencas transsalti al la EÅropa Unio. AnkaÅ tie, la politika sceno ÅanÄiÄas malrapide al tranĉeo-kampo. Haltigi, prokrasti, torpedi – jen la kerno de la afero. Nenio estas ankoraÅ sankta, ne plu liberkomerc-traktatoj, ne plu subten-devoj, ne plu la Usona-EÅropa frateco. La EÅropaj 'profitemuloj' tedas multajn Usonanojn, kaj multe da maldekstremaj kaj dekstremaj EÅropanoj estas pli mildaj por Putin ol por Usono.
Eble la eluziÄo kiu troviÄas sur la trans-Atlantika rilato estas same neevitebla kiel neinversigebla. Neevitebla konsekvenco de la malapero de la Sovet-malamiko, la apero de la Ĉina minaco, kaj la ÅanÄado de Usono.
AnkaÅ povas esti ke la nuna necerteco estas turbula intera fazo. Febro kiu devas kvietiÄi. Se la Rusoj fariÄos ankoraÅ pli agresemaj ol ili jam nun estas, oni denove povas envicigi sin. El bone komprenita memintereso.
Boxhoorn estas de 1954. Li scias ne pli bone ol: ĉiam ja estis la Usonanoj. Li ne perdas la kuraÄon. “La ligo kun Usono havas diversajn tavolojn. Ekonomie ni estas forte nitataj unu al la alia. AnkaÅ kulture.” EÅropaj ĵurnaloj plenigas tutajn aldonaĵojn kun Usonaj televidserialoj kaj spektakloj, filmoj, libroj kaj muziko. Boxhoorn: “Nur sur politika-strategia nivelo ĉiam moviÄemas. Sed ankaÅ figuro kiel Trump ne povas simple dekroĉi Usonon de aliaj ekonomioj kaj internaciaj institucioj.”
Temas pri la relativiga perspektivo de la sekura haveno. Sed por nun ni sidas en la ondanta fervojo kaj ne povas alie ol esperi ke la ferumaĵo persistas.
Arie Elshout estas historiisto kiu verkis jam dudek jarojn por Volkskrant, en ties ĉefredakcio, kiel ĉefredaktoro por la eksterlando, kaj kiel korespondanto de el Usono.
[i] Council on Foreign Relations (CFR), vidu: http://www.cfr.org/about/
[ii] Atlantika Komisiono, kun kiel direktoro Bram Boxhoorn, vidu:
https://www.facebook.com/Atlantische-Commissie-Netherlands-Atlantic-Association-117968768387248/
pri la historiisto Maarten Brands, vidu:
http://www.alpbach.org/de/person/maarten-c-brands/
https://duitslandinstituut.nl/medewerkers-onderzoek/509/maarten-brands
[iii] Volkskrant = altkvalita Nederlanda ĵurnalo.
[iv] NSA = National Security Agency, vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/National_Security_Agency
[v] pri dronoj, vidu ankaÅ: http://joomla.vrede.be/index.php?option=com_content&view=article&id=1409:kreskanta-rezisto-kontra%C5%AD-la-drono-militoj-de-prezidento-obama-n-ro-424-nov-dec-2013&catid=71&Itemid=416
[vi] Marde, la 8-an de novembro 2016, la fintago de la prezidentaj elektoj en Usono.