fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2016/09/14/iedereen-arm-is-dat-wat-jullie-willen-4283665-a1521421 (en la papera NRC-versio, la titolo kaj subtitolo diferencas de la reta versio)
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
Nova kolapso de la tutmonda ekonomio? Sufiĉe da signaloj !
BedaÅrinde, politikistoj gajnas voĉdonojn kun kontraÅ-tutmondiÄa sono, bedaÅras Martin Wolf. Tio ne estas sen danÄero.
NRC 14 septembro 2016
Fare de Martin Wolf
Kresko. Ekde la Industria Revolucio tiu estas sankta por ekonomikistoj. Ju pli da produktado, ju pli da pli komerco, des pli bone. Kaj tio tute ne ĉiam rilatas kun avideco. Se la kresko malpliiÄas, nur tiam ni vere devus fari al ni zorgojn. Tiam la bonfarto de milionoj estas riskata. Alarmo kiu sonas en lastatempo analizo de la Peterson Institute for International Economics havas "stagnadon" en Äi kiel kodovorton. Stagnado ekde 2008, kiam la krizo erupciis. Ok-jara periodo, kaj tial la plej longa stagnado ekde la Dua Mondmilito.
Pli konkrete: en 2007 la landlimojn-transiranta kapitaltrafiko atingis ankoraÅ la pinton de 57 procentoj de la monda produktado, en 2015 tio falis al 36 procentoj. La impeto al plua ekonomia integriÄo forvelkas, kaj tial ankaÅ la stimula forto funde de nia prospero.
Estas ne la unua fojo ke la tutmondiÄo falas en sakstraton. La Unua Mondmilito, sekvita de la krizo en la tridekaj jaroj, haltigis la tutmondiÄon de la industriigitaj imperioj. Restarigo de la monda ekonomio iÄis poste la ĉefa celo de la Usona politiko, bazita sur kunlaborado inter suverenaj Åtatoj sub gvidado de internaciaj institucioj.
Sed rigardu la Usonon de hodiaÅ! Donald Trump estas senkompare la plej protektisma prezidentkandidato ekde la tridekaj jaroj. Li ofte senkreditigas tutmondajn instituciojn. Kaj kio se li efektive ekloÄos en la Blanka Domo? Tiam la Usono cedas unun el la bazangulaj Åtonoj de la postmilita Usona politiko. Trump malbonfaros la liberaligon de la komerco. Li ne estas sola pri tio, li sekvas politikan tendencon. La nombro da protektismaj aranÄoj ja jam firme pliiÄis, ekde la komenco de la krizo. Tiel ankaÅ la nombro da landoj regataj de ksenofobiaj sentoj. Ĉio ĉi elportas la internacian komercon en malglatan veteron.
Ĉu tutmondiÄ-favorantoj estos sekuraj ĉe Hillary Clinton? Tio estas tre malcerta. Iam Åi estis favoranto de la Trans-Pacific Partnership (TPP, inter i.a. Usono, AÅstralio, Singapuro, Malajzio), sed nun Åi kontraÅbatalas tiun liberkomerc-traktaton. AnkaÅ la trans-Atlantika varianto, TTIP[i], tutmonde renkontas abomenon. La DaÅho[ii]-rondo, multpartia intertraktado de la Monda Komerca Organizo, estas intertempe mortonta. La Okcidento do ne plu estas tute pozitiva pri internacia komerco.
Ni do sufiĉe serioze konsideru novan ruiniÄon de la tutmonda ekonomio. Signaloj sufiĉas. La landoj kun la plej altaj enspezoj efektivigas malbone, la malegaleco kreskas kaj la internacia potenc-ekvilibro ÅanÄas. Kio okazus se teritoriaj pretendoj pri la Sud-Ĉina Maro eskaladas en konflikto ĉe kiu la Usono iÄas envolvata? Ne nur militiste, sed ankaÅ ekonomie estus tio katastrofo, pro la Usona dependeco de Ĉinio.
Ĉu estas vere tiel grava se la tutmondiÄo iom malpliiÄas? Jes, ĉar tio dum la pasintaj jardekoj fortike revenigis la tutmondan malegalecon de familiaj enspezoj. Kaj inter 1980 kaj 2015, la mezuma tutmonda reala enspezo kreskis je 120 procentoj. Tiel rigardata, tutmondiÄo estas vivesenca. Se ni unu la alian ĉirkaÅbaras, ni ankaÅ faligas unu la alian en malriĉecon.
Kelke da kritiko pri tutmondiÄo estas prava, se vi rigardas la konduton de multnaciaj entreprenoj kaj potencoj. La fruktojn povus esti distribuintaj pli honeste. Oni ankaÅ oni preterlasis malseverigi la konsekvencojn por tiuj, kiuj spertas malprofitojn pro la ekonomia dinamismo. La estonto de tutmondiÄo tial troviÄos en pli bona, pli justa regado. Ĉu tio vere venos? Mi ne estas optimisma pri tio.
Martin Wolf estas ekonomia komentisto ĉe la Financial Times. Lia NRC-artikolo estas mallongigita, adaptita kaj tradukita versio de lia originala Anglalingva opini-artikolo.
[i] TTIP = Transatlantic Trade & Investment Partnership
[ii] DaÅho = la ĉefurbo de Kataro