fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/next/2016/06/02/wil-vietnam-chinese-boter-of-wapens-vs-1624084
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam
Ĉu Vjetnamio volas Ĉinan buteron aŠUsonajn armilojn?
La rilato de Vjetnamio kun Usono pliboniÄas, kio kolerigas Ĉinion. Sed Vjetnamio okulumas al du flankoj.
NRC 2 junio 2016
Fare de niaj korespondantoj
Oscar Garschagen kaj Melle Garschagen
Ĉinan buteron aÅ Usonajn armilojn: Vjetnamio, nur elektu! Ĉinaj komentistoj kaj la Åtataj amaskomunikiloj ne sekretigas, ke Ĉinio estas malagrable surprizita pro la "neantaÅvidita rapida varmiÄo" de la ligoj inter la komunisma frato Vjetnamio kaj Usono.
Pli ol semajnon post la vizito de prezidento Barack Obama al Hanojo, kie li la Ĉinan diplomation surprizis per la ĉesigo de la jam jardekojn ekzistanta armil-embargo kontraÅ Vjetnamio, komenciÄis en Ĉinio la serĉado pri klarigoj.
Malpli ol duonjaron antaÅe, la Ĉina prezidento Xi Jinping estis en Hanojo kaj ekde tiam la Ĉinaj amaskomunikiloj sciigas pri "la profunda politika konfido" inter la Komunismaj Partioj de ambaÅ landoj. KvazaÅ la streĉiteco, pri la daÅre kreskanta Ĉina armea ĉeesto kaj la konstruado de artefaritaj insuloj en la Sud-Ĉina Maro, post kelkaj renkontiÄoj malaperus.
"Ni devas niajn rilatojn kun Vjetnamio bone trarigardi. Niaj aktivecoj en la Sud-Ĉina Maro pelas la Vjetnamojn en Usonan ĉirkaÅbrakon", jen la analizo de politika komentisto Zhang Mingliang en la South China Morning Post. Por Ĉinaj nocioj malofta agnosko de respondeco.
Ĉu tiu pensado pri la regionaj efikoj de la almarÅado en la Sud-Ĉina Maro kondukos al ÅanÄo de kurso, estas dubinda. Ĉinio ekspektas, ke Vjetnamio ne vere sin ĵetas en la brakojn de Usono, se nur pro opini-diferencoj pri homaj rajtoj (Vjetnamio estas polica Åtato, laÅ Human Rights Watch), kaj pro la intensaj ekonomiaj ligoj kun Ĉinio. "Vjetnamio devas krom tio elekti inter ĉu Äi volas disvolvi sian ekonomion, aŠĉu Äi daÅre volas elspezi pli por nepageblaj armil-kontraktoj," avertis Zhang Mao, komentisto de la partio-gazeto Global Times.
Vetarmado
Fakto estas, ke la Vjetnamaj defendo-elspezoj ege kreskis. Dek jarojn antaÅe, Vjetnamio elspezis 1,8 miliardojn da dolaroj por defendo, pasintjare 4,6 miliardojn, kalkulis la Stockholm International Peace Research Institute (SIPRI). Por defendo Vjetnamio elspezas laÅ la aÅtoritata instituto relative pli ol Ĉinio: 8,3 procentojn de la buÄeto, kompare al 6,3 procentoj. Pro tio ke Vjetnamio apenaÅ produktas armilojn, la importado multobligis. La tuta valoro de armil-importoj dum la lastaj kvin jaroj estas, laÅ SIPRI[i], 699 procentojn pli alta ol en la periodo 2006-2010. LaÅ SIPRI, la Vjetnamaj aĉetoj estas parto de vetarmado kaÅze de "pliiÄinta streĉiteco inter Ĉinio kaj diversaj landoj en la regiono".
Estas unu lando kie la defendo-industrio dum la lastaj jaroj ege profitis de la kreskanta streĉiteco inter Vjetnamio kaj Ĉinio, sur la Sud-Ĉina Maro: Rusio. Stranga tio ne estas. AnkaÅ post la Vjetnam-milito la armeaj ligoj inter Sovetunio (poste Rusio) kaj Vjetnamio restis varmaj. De el la bazo Cam Ranh – konstruita de la Usonanoj en la sesdekaj jaroj – ĉas-aviadiloj, bomb-aviadiloj, fregatoj kaj submarÅipoj de la Sovetio dum jardekoj atente observis Ĉinion. Cam Ranh dekadencis kiam la Rusa potenco en la naÅdekaj jaroj malpliiÄis. Sed la armil-komerco kun Rusio, kie multaj Vjetnamaj oficiroj estas instruitaj, daÅris.
Kiel forte la Usonanoj deziras Åtelkapti parton de tiu ĉi armil-komerco evidentiÄis ankoraŠĉi-monate. Eĉ antaÅ prezidento Obama en Hanojo ĉesigis la armil-embargon, direktoroj de la grandaj Usonaj defendo-entreprenoj Boeing kaj Lockheed Martin vizitis nepublikan armil- kaj defendo-borson, raportis novaĵ-agentejo Reuters.
AlkutimiÄi al aparataro prenas jarojn
La Åanco, ke la Vjetnama Politburoo rigore interÅanÄas la Rusajn Kilo-submarÅipojn[ii] kaj Sukhoi-ĉasaviadilojn[iii] por Usona ekipaĵo, estas malgranda. Kiu kutimas trejni kaj lukti per Rusaj sistemoj, ne simple readaptiÄas al Usonaj aĵoj, Anton Tsvetov de la Russian International Affairs Council konstatis lastjare en artikolo por The Diplomat. "Vjetnamio bezonus jardekojn por adapti al nova aparataro," diris Tsvetov. Kaj: tro intensaj ligoj kun Usono povus veki la koleregon de Ĉinio, kiu ne Åatas Usonan proxy-mararmeon tiel proksiman.
Pli evidentas ke Vjetnamio provas balanciÄi: butikumi sufiĉe en Usono por amike rilati kun VaÅingtono, kaj sufiĉe aĉeti de Rusio por ne esti alproprigata de Usono. Precipe pere de disdonado de mono kaj lojaleco Vjetnamio povas ludi pli grandan rolon en la Sud-Ĉina Maro. Por trankviligi la Ĉinajn emociojn, la Vjetnama ĉefministro Nguyen Xuan Phuc esprimis kvietigajn vortojn – kun averta subtono. "Vjetnamio volas neniun vetarmadon. Vjetnamio volas ja defendi sian suverenecon, prefere per pacemaj kaj diplomatiaj rimedoj." Alivorte: Vjetnamio ne bezonas esti militista minaco al Ĉinio, tiel longe kiel Ĉinio ne ekiras en Vjetnamajn akvojn.
Vjetnamio estas ja malgranda, sed ni ne malfortas
(Vjetnama manifestacianto)
Kiel danÄera povas esti, se vere ekestas perforto en la Sud-Ĉina Maro – Vjetnamio spertis tion en 2014. Ĉina borilÅipo serĉis nafton ĉe la ankaÅ de Vjetnamio postulitaj Paracel-insuloj. Vjetnamaj Åipoj provis forpeli la borilÅipon Haiyang Shiyou 981. FormiÄis mini-marbatalo kun Ĉinaj akompanaj Åipoj. La Ĉinoj kaj Vjetnamoj rampuÅis unu la alian, kaj Åprucis per akvokanonoj. Vjetnama Åipo sinkis, kio kaÅzis furiozajn reagojn en Vjetnamio. Ĉinaj kaj Tajvanaj fabrikoj estis sturmataj, okupataj kaj bruligataj. Fabrikterenoj estis fermataj. Ĉinaj aÅtoritatoj tre rapide evakuis tri mil Ĉinojn el Vjetnamio. Finfine la Vjetnama registaro severe ĉesigis la protestojn. Sed la punkto estis farita. Kiel unu manifestanto, laŠĵurnalistoj de Reuters, tiam skribis sur slogan-rubando: "Vjetnamio estas ja malgranda, sed ni ne malfortas".
Vjetnamio do evidente ne estas malforta, kaj batalas la maran dominadon de Ĉinio, sed la mallongedaÅra agitiÄo montris ankaÅ kiom Vjetnamio dum la lastaj jaroj implikiÄis kun Ĉinio. Pro la tumultoj Vjetnamio suferis ekonomiajn damaÄojn. La Tajvana Foxconn havas ne nur en Ĉinio sed ankaÅ en Vjetnamio grandajn fabrikojn. La sama validas por Yue Yuen, la plej granda fabrikanto de sportÅuoj en la mondo. Nike sneakers[iv] aÅ Samsung smartphones estas parte Ĉinaj, parte Vjetnamaj produktoj. Pro la pli malaltaj salajroj en Vjetnamio, la Ĉinaj kaj Tajvanaj fabrikado-gigantoj transdonas pli kaj pli da laboro al Vjetnamaj subkontraktantoj. Lukra por Vjetnamio, sed tio faras la landon dependa de la granda komunista frato en la nordo.
Produktad-gigantoj
AnkaÅ sur tiu tereno Vjetnamio provas serĉi pli agrablan ekvilibron inter la ekonomiaj mondpotencoj Ĉinio, Usono kaj Japanio. Konscie estas Vjetnamio ja kaj Ĉinio ne partio ĉe la Trans-Pacific Partnership (TPP), la liberkomerca traktato inter landoj laÅlonge de la Pacifika Oceano. Komercpolitika disvolviÄo per kiu Ĉinio sentas sin ree encirkligita, sed pri kio Äi ne tuj havas respondon.
TPP devas ankoraÅ esti ratifikata de la partoprenantaj landoj. Ekonomikistoj antaÅvidas, ke de la dekdu landoj kiuj subskribis la traktaton, Vjetnamio pleje profitas: Äi havas la plej malaltajn mezumajn salajrojn, kaj nombron da grandaj industriejoj. Se TPP ekvalidiÄas, la Vjetnama MEP[v] pro la plialtiÄanta komerco kreskos je 11 procentoj, aÅ 36 miliardoj da dolaroj, kalkulis ekonomikistoj de la pensfabriko Eurasia Group antaÅ nelonge. Tiuj ciferoj estas prognozoj, sed por Vjetnamaj politikistoj tio estos bela rezulto de ekstreme lerta manovrado sur la vojkruciÄo de malnova kaj nova superpotenco, kaj importado de kaj butero kaj armiloj.
-------------------------------------------------- ----------------------------
4.6 miliardojn da dolaroj Vjetnamio en 2015 elspezis por defendo. En 2006, tio estis ankoraÅ 1.8 miliardoj.
8.3 procentoj de la ÅtatbuÄeto en Vjetnamio iras al defendo. En Ĉinio 6,3 procentoj.
je 36 miliardoj da dolaroj (je 11 procentoj) kreskos la MEP de Vjetnamio per la TPP liberkomerca traktato.
699 procentojn pli alta estis la armil-importado en 2011-2015, kompare kun 2006-2010. Fontoj: SIPRI kaj Eurasia Group.
-------------------------------------------------- ----------------------------
[i] SIPRI = Stockholm International Peace Research Institute
[ii] pri Rusaj Kilo-submarÅipoj, vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/Kilo-class_submarine
[iii] pri Sukhoi-ĉasaviadiloj, vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/Sukhoi
[iv] sneakers = modernaj, diverskoloraj, plimalpli sportemaj Åuoj
[v] MEP = malneta enlanda produkto