Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


Meze de 2014, ĵus post agrabla tradukkurso ĉe Brian Moon en Bouresse, mi komencis ĉi-tiun retejon. Ĝi estas daŭre kreskanta kolekto de tradukoj el renomaj Nederlandlingvaj ĵurnaloj (NRC, Volkskrant, ...). Kio pleje instigis min, estis la jam ekde 2002 seninterrompe aperintaj tradukoj de 'Le Monde Diplomatique' (eo.mondediplo.com). Regula Esperantigo de opini- kaj novaĵ-tekstoj el pli da altkvalitaj ĵurnaloj (ekz. ankaŭ The Guardian, El Pais, Frankfurter Allgemeine) povus kontribui al la disvastiĝo de Esperanto. Plie, ĝi aŭtomate kontribuos al daŭra pliboniĝo de Esperanto-tradukoj per Google-Translate.

Nun en 2017, la nombro da tradukitaj artikoloj en ĉi-tiu retejo kreskis ĝis 180, kies meza longeco estas ĉirkaŭ 850 vortoj. Pro la kreskanta nombro da artikoloj, mi metis 131 en kategorion "Politiko" , kaj 49 en kategorion "Ekonomio"; anstataŭ 'kategorioj' oni povus mencii ilin ankaŭ 'temaroj'. Vi trovos la artikolojn en la listoj sub la du butonoj, kaj ĉiu artikolo konservas sian propran numeron.

Ĉe ĉiu unuopa tradukaĵo, kelkajn liniojn super ties titolo, vi trovos la precizan font-indikon de la (el la Nederlanda) tradukita artikolo.

Mi ankaŭ ŝuldas dankon al Victor Sadler, kiu komence finkontrolis la unuajn 48 artikolojn de mia tradukita tekstaro. Ekde 2016 la Utrecht-aj E-istoj Ine van Iperen kaj Kees Bos fojfoje proponas kelkajn plibonigojn en miaj nuntempaj tradukoj.

Toon Witkam

 

******

 

Specialaj trajtoj de miaj tradukoj:

Aldone al mia klopodado fidinde traduki Nederlandajn tekstojn en Esperanton, mi ĉe tio praktikas jenajn specialaĵojn:

 

1) Anglajn vortojn en Nederlandaj tekstoj mi lasas ne-tradukitaj

Nuntempe, Anglaj terminoj (ankaŭ du- aŭ tri-vortaj), Anglaj sloganoj aŭ citaĵoj, aperas regule en alilingvaj gazetoj aŭ ĵurnaloj. Certe en Nederlando, en tekstoj de altkvalitaj ĵurnaloj kiel NRC kaj Volkskrant. Tie ili ofte estas kursivigitaj. Pensu ekzemple pri:

swing state, lame duck, red herring, crowd funding, smart phone, way of life, leadership, window dressing, bailout, wheel and deal, rating, nerdy, selfie, spin doctors, lone wolves, burnout, doomsday, big data, whizzkids, tweets, zero sum game, bestseller, old timers, jobless growth, precariat, expats, track record, comedy club, soul searching, free rider, retrenchment, app, fake, hardliners, .......

Kvankam traduko de tiuj pli-malpli eblus, ili sentradukite kaj kursivigite tamen bone funkcias kiel elementoj en tutmondiĝanta komunikado. Se tio validas por i.a. Nederlandlingvanoj (25 milionoj), kial ne por Esperanto-lingvanoj (1 miliono)?

Krom tio, ĝuste por apenaŭ mondkonata lingvo kiel Esperanto, eblas ankoraŭ alia avantaĝo. Kelkaj Anglaj vortoj en Esperanto-teksto almenaŭ iom pliigos la ŝancon ke tiu teksto iam aperos (inter la Guglo-serĉrezultoj) sur la ekrano de ne-Esperantisto. Tio povus interesigi lin aŭ ŝin pri tiu nekonata lingvo – prava formo de kaŝa reklamo por Esperanto!

Cetere, mi fojfoje metas ankaŭ Esperantan tradukon (inter krampoj) post la Angla termino, ekzemple:

braindrain (klerul-elmigrado), life time employment (vivlonga okupo), best and brightest (la plej bonaj kaj plej brilaj), usual suspects (kutimaj suspektatoj), .........

Kelkfoje mi uzas piednoton anstataŭe.

 

2) Majusklojn mi ĉiam uzas ĉe ĉiuj adjektivoj de propraj nomoj

Por homoj kiuj vidas tekston en malpli aŭ tute ne konata lingvo, la daŭra ĉeesto de propraj nomoj povus doni al ili almenaŭ iun ideon pri kiu la teksto temas. Tiucele, propraj nomoj devas okulfrapi, kaj tio okazas pere de komenca majusklo. En Esperanto tamen oni ofte preterlasas la majusklon ĉe adjektivoj de propraj nomoj, ekzemple: senegalan, siriaj, reagana, londonajn, barata, ĉinajn, ĉada, arubaj, ......

Por fari Esperanto-tekston iom pli komprenebla al homoj kiuj hazarde vidas ĝin, sed ankaŭ por faciligi la tekston por komencantaj E-istoj, mi sisteme aplikas majusklojn ĉe ĉiuj adjektivoj de propraj nomoj: Senegalan, Siriaj, Reagana, Londonajn, Barata, Ĉinajn, Ĉada, Arubaj, .....
Kun majusklo ili estas multe pli okulfrapaj.

 

3) Streketon mi metas ene de longaj aŭ ne tuj klaraj vortkunmetaĵoj

Ankaŭ tio iomete klarigas tekston por ne-Esperantistoj aŭ komencantoj:
amaskomunikil-kampanjo, konkurenc-malavantaĝo, realigeblo-studo, premiumo-pagantoj, malliberej-punon, parkado-monpunoj, nom-elekto, labor-enspezo. influ-sfero, post-revolucia, kondukt-retoj, tergas-eltiron, ......

 

La tri supre menciitaj aranĝoj do celas plialtigi la ŝancon ke ne-Esperantisto aŭ komencanto provos trarigardi artikolojn, aŭ almenaŭ interesiĝos pri artefarita lingvo kiu pritraktas nuntempajn ekonomiajn kaj politikajn temojn.

 


T.W.



© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com