Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


Politiko, Demokratio,
Paco, Religio, Militoj, Teroro,
Risko-socio, Klimat-ŝanĝiĝo
155 artikoloj


155  tradukitaj artikoloj pri Politiko, Demokratio, Paco, Religio, Militoj, ..... Verkisto Aperdato (de la fonto)
Poloj batalas por konstitucia ŝtato, nur kontraŭ la Pola registaro Jenne Jan Holtland 5 julio 2018
EÅ­ropo post laboriga kaj emocia nokto atingas akordon pri migrado Arie Elshout 29 junio 2018
Ĉu Francio kaj Italio repacigos ilian migrado-disputon? Jarl van der Ploeg 15 junio 2018
Erdogan ekkaptas decidon de AÅ­strio por instigi kampanjon Toon Beemsterboer 11 junio 2018
La planoj de la Italoj minacas la stabilecon de la tuta EÅ­ro-zono Pauline Valkenet kaj Mirella Valloni 21-23 majo 2018
‘Mi vere maltrankviliĝas pri Usono’ Juurd Eijsvoogel 15 majo 2018
‘Paco en Eŭropo nur eblas kun Rusio’ Caroline de Gruyter 28 aprilo 2018
Zuckerberg vere ne scias, kio okazis kun datumoj Michael Persson 11 aprilo 2018
Subtenu Usonajn gejunulojn ribelantajn kontraÅ­ la armil-komerca lobio (Redaktora kolumno) 26 marto 2018
Germana subteno por la nordaj ok landoj Juurd Eijsvoogel 15 marto 2018
Nederlando formas aliancon kun 7 EU-landoj Marc Peeperkorn 7 marto 2018
Merkel povas daÅ­rigi, danke al SPD-membroj Sterre Lindhout 5 marto 2018
Ĉinio volas doni senliman potencon al Xi Ben van Raaij 26 februaro 2018
Plilarĝigi la EU-on? Fariĝu unue bona najbaro Bastiaan Rijpkema 16 februaro 2018
La ‘Tesla’ de la Sveda politiko Caroline de Gruyter 25 januaro 2018
Germanio kaj Ĉinio preterpasas Usonon Bert Lanting 19 januaro 2018
‘Nova Komenco por Eŭropo’ Arie Elshout 13 januaro 2018
Eksplodo de malkonsento en Tunizio Rob Vreeken 10 januaro 2018
Irano aspiras la neeblon: plenan kontrolon pri interreto Laurens Verhagen 2 januaro 2018
EU kontraÅ­ Pollando Hans Wansink 22 decembro 2017
Falsnovaĵ-lecionoj en Italaj mezlernejoj Jarl van der Ploeg 29 novembro 2017
La reveno de ‘Mitteleuropa’ Derk Jan Eppink 22 novembro 2017
Paralizita Eŭropo estas ne serioza partnero por Ĉinio Paul Luttikhuis 18 novembro 2017
Mem fari falsan novaĵon Margriet Oostveen 13 novembro 2017
Barzani spekulis kaj perdis Gert van Langendonck 30 oktobro 2017
Sauda virino finfine povas montri sin Maral Noshad Sharifi 28 oktobro 2017
La fino de Raqqa estas ne la fino de IŜ Toon Beemsterboer 21 oktobro 2017
Xi volas fari Ĉinion la plej grava lando de la mondo Eefje Rammeloo 19 oktobro 2017
Post ‘Catalexit’ restos nur naniĝo Luuk van Middelaar 13 oktobro 2017
Trarompu la enmigrado-tabuon Joshua Livestro 25 septembro 2017
Perforto de Madrido nutras Katalunan separatismon Koen Greven 2 oktobro 2017
La Kurda strebado al memregado estas en si mem legitima, sed ne kontraŭ ĉiu prezo Arnout Brouwers 27 septembro 2017
La aŭtoritata voĉo de Merkel geopolitike gravas por Eŭropo Redaktora kolumno 4 septembro 2017
EÅ­ropema komploto? Ne, nur bona konsilo! Coen Teulings 30 aÅ­gusto 2017
La Eŭropa Komisiono provas atingi severan alpaŝon al Pollando Roeland Termote 28 aŭgusto 2017
Nederlando ne kapablas rezisti ciferecan minacon Huib Modderkolk kaj Frank van Zijl 29 aÅ­gusto 2017
En Sud-Orienta Azio, parolado pacigas Luuk van Middelaar 11 aÅ­gusto 2017
Trump kolizias kun Ĉinio, pri Nord-Koreio Oscar Garschagen 31 julio 2017
Agnosku migrado-krizon kiel grandan tragedion de la nuna tempo – kaj faru ion pri ĝi (Redaktora kolumno) 1 julio 2017
IŜ eble forestas, IŜ-teroro daŭras Gert van Langendonck 1 julio 2017
La Brita riĉeco-breĉo dum dudek jaroj daŭre kreskis Maral Noshad Sharifi 29 junio 2017
La transkurinto el Pjongjango Jeroen Visser 27 junio 2017
Al Jazeera, stumbliga ŝtono Ana van Es 27 junio 2017
Atentu, EÅ­ropo retrovas sian elanon Matthew Karnitschnig 13 junio 2017
La Usona estonteco troviĝas nun en Kalifornio Frans Verhagen 6 juni 2017
‘Nederlando scipovas kiel oni traktu klimatŝanĝiĝon’ Arjen Schreuder 2 junio 2017
Sendu al Trump la klimatfakturon Marc Davidson 3 junio 2017
La vortoj de Merkel Arnout Brouwers 30 majo 2017
Kiel Rusio disvastigas siajn veraĵojn Tom Vennink 5 majo 2017
Kion volas la juna Ruso? Eva Cukier kaj Steven Derix 22 aprilo 2017
La nunepoka Francio vekiĝas en Toulouse Peter Vermaas 12 aprilo 2017
Eŭropa Universitato en danĝero Roeland Termote 4 aprilo 2017
‘Renovigo de ĵurpromesoj’ post jaroj da krizoj Stéphane Alonso 27 aprilo 2017
Brexit ĝis nun: pli kostaj Macbooks, malpli da studentoj Melle Garschagen 21 marto 2017
Por-EÅ­ropa movado kreskas daÅ­re Wilfred van de Poll 20 marto 2017
60-jaraĝa EU festas modeste Marc Peeperkorn 20 marto 2017
Bizara turniro pri elekto de Tusk Stéphane Alonso 9 marto 2017
EU ekhavos propran armean komandejon Stéphane Alonso 7 marto 2017
‘La socialdemokratojn ni ne povas malhavi’ Dirk-Jan van Baar 5 marto 2017
Fundamentaj valoroj, jen la fokuso en la EU Ton van den Brink 22 februaro 2017
Rezistema demokratio sin gardu kontraÅ­ cinismo Bert Koenders 13 februaro 2017
Usona ŝtormvento fajfas tra la stratoj de Berlino Paul Brill 4 februaro 2017
'Trompaĵ-novaĵo detruas la socion' Caroline de Gruyter 17 januaro 2017
Hibrida milito de Rusio kontraÅ­ la Okcidento Guy Verhofstadt 2 januaro 2017
Parolu kun tiu viro — por preventi pli malbonan Laurien Crump 13 decembro 2016
Kun Merkel restas rajto, ripozo kaj reguleco por EÅ­ropo Redaktora kolumno 21 novembro 2016
‘Multaj Eŭropaj iluzioj estas frakasataj’ Arnout Brouwers 3 decembro 2016
EÅ­ropo prenas la flankvojon dekstran ..... kiel malutila estas tio? Fokke Obbema 3 decembro 2016
La nuna momento postulas pli da kunlaboro Bert Koenders 22 novembro 2016
Estas tamen ia rilato inter homo kaj klimato, pensas Trump nun Paul Luttikhuis 23 novembro 2016
Ĉio devas alimaniere: nun validas 'Parizo' Paul Luttikhuis 5 novembro 2016
Kunkune en la abismon? Arie Elshout 5 novembro 2016
Brexit estas io alia ol apokalipso Alfred Pijpers 15 oktobro 2016
Brexit sentiĝas en Bruselo kiel perfido Dirk-Jan van Baar 6 oktobro 2016
Germana malforteco estas serioza EÅ­ropa problemo Ton Nijhuis 6 oktobro 2016
Forta gvidanto misuzas demokration Janne Chaudron 4 oktobro 2016
EU kaŭriĝas ĉe Klimato-traktato Redaktora kolumno 29 septembro 2016
Timema pri ribelo, Bruselo moderigas la tonon Luuk van Middelaar 16 septembro 2016
Ĉinio ĉefe timas armadon de Sud-Koreio Oscar Garschagen 9 septembro 2016
Nuklea provo de Nord-Koreio ŝajnas la plej peza iam Oscar Garschagen 9 septembro 2016
Stranga momento de harmonio inter Ĉinio kaj Usono Oscar Garschagen 4 septembro 2016
Malhonesto latentas en ajna demokratio Hans Wansink 13 aÅ­gusto 2016
Ni estas la popolo, kiu estas vi? Luuk van Middelaar 20 majo 2016
La okcidenta demokratio troviĝas en profunda krizo Arie Elshout 23 julio 2016
Ĉiuj grupoj kunvenas en la ‘May’-kabineto Patrick van IJzendoorn 15 julio 2016
Pripenstempo por Brexit tre bonvenas post la ĥaoso Redaktora kolumno 2 julio 2016
Ĉesu humiligi Rusion Laurien Crump 20 junio 2016
100.000 rifuĝintoj en urbeto de 40.000 Carolien Roelants 20 junio 2016
Kial Modi kaj Obama brakumas unu la alian Joeri Boom 10 junio 2016
Sieĝita Faluĝa, IŜ faras ĝin infero Toon Beemsterboer 9 junio 2016
EU kaj la Britoj trafas pli bone kunkune Redaktora ĉefartikolo 18 junio 2016
Ĉu Vjetnamio volas Ĉinan buteron aŭ Usonajn armilojn? Oscar Garschagen kaj Melle Garschagen 2 junio 2016
‘Multkultura Berlino’ estas precipe forrigardado Job Janssen 13 majo 2016
Tutmondiĝo: milito per aliaj rimedoj Caroline de Gruyter 30 aprilo 2016
La mondordo laÅ­ Trump Arnout Brouwers 29 aprilo 2016
Kial la Hispanoj post duonjaro jam denove voĉdonu Koen Greven 27 aprilo 2016
'Vieno' estas leciono por tuta EÅ­ropo Caroline De Gruyter 25 aprilo 2016
AnkaÅ­ Obama ne povas helpi EÅ­ropon Floris van Straaten 21 aprilo 2016
Fuĝi el malriĉeco: tio restos kun ni Louise O. Fresco 20 aprilo 2016
Difuzaj sentoj de timo irigas Germanojn al ekstremdekstro Enrico Kretschmar 29 marto 2016
Elektad-tremado en Germanio René Cuperus 21 marto 2016
Laŭmezura aranĝado havas estonton en EU Sebastiaan Princen 23 februaro 2016
Amikoj en Hollando, ne kompromitu nin en via referendumo Sergii Leshchenko kaj Andriy Boytsun 18 februaro 2016
Nevideblaj militoj Hans Jaap Melissen 6 februaro 2016
Davos - optimismo kaj timego Redaktora kolumno 26 januaro 2016
Ĉinio avertas la novan gvidanton: secesio estas riska! Oscar Garschagen 18 januaro 2016
Agu kvazaÅ­ la Britoj jam eliris Joris Luyendijk 14 januaro 2016
Putin daÅ­rigas armee plifortigi sin kontraÅ­ EÅ­ropa Steven Derix 13 januaro 2016
La konservativa registaro en Pollando meritas ŝancon Agnieszka Kolakowska 7 januaro 2016
La libera mondo nun ĉie je defensivo H.J.A. Hofland 4 januaro 2016
Tion ni, islamanoj, malakceptu Fethullah Gülen 19 decembro 2015
Kaj nun, post Parizo, granda plano por Afriko Louise O. Fresco 16 decembro 2015
Senespera protesto kontraÅ­ armiloj en Usono Guus Valk 15 decembro 2015
La bombo kiu trafas vin, tiun vi ne aÅ­das Maral Noshad Sharifi 12 decembro 2015
Terorismo estas junulara problemo Wim Meeus 24 novembro 2015
Nova potencbloko en Sirio: Irano-Hezbollah-Assad-Rusio Irene de Zwaan 15 oktobro 2015
Eks-Jugoslavianoj en Nederlando: jen sukcesrakonto Marjon Bolwijn kaj Geerlof de Mooij 24 septembro 2015
Airbnb por rifuĝintoj nun ankaŭ en Nederlando Kaya Bouma 24 septembro 2015
‘Rifuĝintoj eble alportos riĉigon’ Kees Versteegh 18 septembro 2015
Gastlando prosperos ĉe akcepto de rifuĝintoj Vino Avanesi 7 septembro 2015
Permesu emocion en debato pri Fortikaĵo Eŭropo Lodewijk Pessers 3 septembro 2015
Germanio: la promesita lando por rifuĝintoj Carlijne Vos 2 septembro 2015
Senhonoriga kondiĉo de rifuĝintoj estas neakceptebla Redaktora kolumno 29 aŭgusto 2015
En mia EÅ­ropo ankaÅ­ batas koro Jean-Claude Juncker 27 aÅ­gusto 2015
EÅ­ropo sendecida en enmigrado-Ä¥aoso H.J.A. Hofland 17 aÅ­gusto 2015
Ĉe TTIP la datumprotektado por civitanoj malbonas Evgeny Morozov 24 julio 2015
Trovi la diferencojn inter Ĉinio kaj Japanio Maarten Schinkel 1 aŭgusto 2015
Ĉu agnoski IŜ-on? Jen la bombo sub nia mondordo Laila Al-Zwaini, Dieuwertje Kuijpers, Rena Netjes 24 julio 2015
La jaro de la klimat-ambicioj Louise O. Fresco 29 julio 2015
Tiuj kiuj ŝatas la medion, malamas la demokration Sebastien Valkenberg 29 majo 2015
Proponu al Afrikanoj helpon en ties propra lando Lilianne Ploumen 26 majo 2015
Kial EÅ­ropo ne plu estu mesio Caroline de Gruyter 2 majo 2015
La mono enfluas ĉe IŜ, sed ne por ĉiam Nora Neuteboom kaj Larissa Versloot 18 aprilo 2015
La plivastiĝanta Eŭropo estas balono krevonta Pascal Bruckner 26 marto 2015
Teherano festas post akordo pri la Irana atomprogramo Redaktora ĉefartikolo 2 aprilo 2015 23:00 h
La Kvar Ĉiotraktantaj Principoj de Xi Oscar Garschagen 18 marto 2015
Interkonsento kun Irano nun ne tiom freneza Leo Kwarten 18 marto 2015
Timiga murdo de persista kritikisto de Putin Redaktora kolumno 2 marto 2015
Putin havas sian propran amaskomunikil-armeon Tom Vennink 23 februaro 2015
Litovio sin debaraktas de la Rusa premo Mark Beunderman 30 januaro 2015
Libio estas por IŜ ŝlosilo al la mondo Rob Vreeken 20 februaro 2015
Milito en Ukrainio metas tutan Eŭropon antaŭ novaj danĝeroj Redaktora kolumno 14 februaro 2015
Tre bone ke islamanoj rezignas perforton Saïd Bouharrou 31 januaro 2015
Eŭropo estu konscia alianco de sekureco, digno kaj eĉ beleco Jonathan Holslag 22 novembro 2014
Li analizis la ‘risko-socion’ kaj tamen estis optimisto Warna Oosterbaan 5 januaro 2015
La jaro en kiu Eŭropo denove iĝis nestabila kontinento Juurd Eijsvoogel 31 decembro 2014
Kubo prepariĝas por la salto al hodiaŭ Ykje Vriesinga 23 decembro 2014
Ek! al 12 miliardoj da homoj en 2100? Joep Engels 19 septembro 2014
Nederlandaj Kurdoj prenas kalaŝnikovojn Marloes de Koning 26 aŭgusto 2014
Eŭropaj teroristoj danĝerigas IŜ-on Rodaan Al Galidi 29 aŭgusto 2014
‘La almarŝon de ĝihadistoj ni subtaksis’ Peter Knoope kaj Janny Groen 20 aŭgusto 2014
Hungario, kion ĝi ankoraŭ faras en la EU? Redaktora kolumno 8 aŭgusto 2014
Ne Malvarma sed Tepida Milito Bert Lanting 31 julio 2014
Indonezio montras: islamo eblas kun demokratio Nikolaos van Dam 8 julio 2014
Ruza armeo — Ĉinio elektas por scioj, soldato rajtas esti dika korespondanto 18 junio 2014


fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant frontpaĝo
https://www.volkskrant.nl/nieuws-achtergrond/alleen-tegen-de-poolse-regering-opperrechter-malgorzata-gersdorf-vecht-voor-haar-rechtsstaat~bf1b4747/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Poloj batalas por konstitucia ŝtato, nur kontraŭ la Pola registaro

Tute sola defias ĉi tiu Pola ĉefjuĝisto Malgorzata Gersdorf la dekstran-naciisman PiS-registaron, kiu per malsincera agitado maldungis multe da ofte kritikemaj juĝistoj. Ankaŭ Gersdorf, sed tiu ne lasas sin forpeli sen io plu!

Volkskrant frontpaĝo 5 julio 2018

 

Fare de  Jenne Jan Holtland

 

En Pollando la streĉiteco plialtiĝas nun, ĉar la dekstra-naciisma PiS[i]-registaro lokigis proksimume tridek juĝistojn de la Supera Kortumo en atendovicon. Miloj da manifestaciantoj renkontis merkrede en Varsovio, por esprimi sian subtenon al ĉefjuĝisto Malgorzata Gersdorf, la ĉeffiguro de la rezisto.

La plej grava enirkarto de Pollando svingpendas merkrede ĉirkaŭ la kolo de Malgorzata Gersdorf. La 65-jaraĝa ĉefjuĝisto de la Supera Kortumo estas malaltkreska. Ŝi provas trabati al si vojon tra engaĝado de fotistoj kaj manifestaciantoj. Ŝiaj sunokulvitroj estas preskaŭ neŝanceliĝemaj. En ŝia mano du blankaj rozoj.

‘Konstitucio! Konstitucio!’, skandas la Poloj. "Ĉi tie staras la civitanoj!"

Gersdorf emfazis en la gazetaro, ke estas labortago kiel ĉiuj aliaj. Sed la miloj da manifestaciantoj kiuj tre frue matene venis en Varsovio al la Supera Kortumo, delasas ion de la historia pezo. Gersdorf estas marde maldungita per agado de la dekstra-naciisma PiS-registaro, kvankam ŝia templimo laÅ­ la konstitucio daÅ­ros ankoraÅ­ ĝis aprilo 2020. Al la konstitucio ŝi alkroĉiĝas. Åœi rifuzas rezigni sian funkcion senmotive. Do ĉi-merkrede matene ŝi iras ‘kutimiĝinte’ al sia laboro.

Inter la manifestaciantoj multaj tabuletoj kun la slogano ‘Konstytucja’ (‘Konstitucio’). Multaj Polaj flagoj. EÅ­ropaj flagoj ankaÅ­. Åœike vestita damo havas same kiel Gersdorf du blankajn rozojn ĉe si. Kial? Åœi ridas: "Ĉi tiuj estas la floroj de la libereco."


 

Politika lertaĵo

Krom Gersdorf ankoraÅ­ ĉirkaÅ­ tridek juĝistoj de la Kortumo estas ĉi-semajne maldungitaj: la PiS-registaro reduktis tuj ilian pensirajtigan aĝon de 70 al 65. Tio estas elprovita ruzaĵo por forigi juĝistojn, diras kritikistoj: ruzaĵo kiu estas ŝtelrigardita de la Hungara ĉefministro Viktor Orbán.

AntaÅ­e zumis la spekulado: ĉu Gersdorf dum ŝia unua tago kiel ‘libera civitano’ estus ĉe la pordo rifuzata? Kiel severe la registaro agados? AntaÅ­ pli ol du jaroj, ĉe la politika transpreno de la Konstitucia Tribunalo, prezidento Andrzej Duda meznokte faris ĵuron por enigi kvar juĝistojn, ekster la vido de la kameraoj. Du el la nomumoj estis nekonstituciaj. Poloj vekiĝis en nova lando.

Marde vespere, en multaj grandaj urboj, dekmiloj da manifestaciantoj iris surstrate. Ili kantas la popolkanton, skandas ‘libereco, egaleco, demokratio’. Inter la manifestaciantoj en Varsovio staras Anna (30) kaj Nina (28), du advokatoj kiuj ne volas kun sia familinomo en la ĵurnalo. "Estas freneza kio okazas. Absurda. BaldaÅ­ vi iros al la tribunalo kaj la verdikto jam estas konata", diras Anna sombre. Se tio daÅ­rigas tiel, ŝi diras, ŝi eble ja ĉesos pri sia fako.

La juristoj dum la protestoj ĉiam antaŭiras, tiel aspektas: pli ol iu ajn, ili konscias kio estas riskata. Multaj Poloj tute ne komprenas la forŝovadon de juĝistoj. Kaj cetere, PiS gajnis la elektojn, tiam ili do rajtas nomumi siajn proprajn homojn? Estas ja kiel vi spertas la sinsekvon de aferoj: ĉu estas la konstitucio kiu venas unue (kiel subtenantoj de la opozicio trovas), aŭ la balotujo (kiel PiS-subtenantoj argumentas)?

Gersdorf estis marde kunvokita ĉe prezidento Duda, por konfirmi ŝian maldungon. Duonan horon antaÅ­ tiu vizito, ŝi per letero sciigis, ke ŝi kiel lasta oficiala ago estis nomumita vicprezidanton: la 66-jaraĝa Józef Iwulski. La konstitucio donas al ŝi tiun spacon. Iwulski iĝas ŝia anstataÅ­anto en kazo de malsano aÅ­ forpermeso. Post merkredo, Gersdorf plue indikis, mi komencas ferii.

Pere de Iwulski, certe ne subtenanto de la PiS-politiko, Gersdorf gardas intertempe la sendependecon de ŝia Tribunalo. Ĉe gazetara konferenco, prezidenta proparolanto ŝajnigis kvazaŭ Iwulski ja efektive estis la kandidato de Duda. Observantoj scias tion pli bone: la nova leĝo malaltigas la emeritiĝon ĝuste al 65, do se la afero estus estinta dependa de Duda, ankaŭ Iwulski estus estinta senlabora. 1-0 por la jurisdikcia povo. Sed la konkurso ankoraŭ longe daŭras.


 

Vetkurado

Duda kaj Gersdorf, ĉiu sekvas sian propran leĝaron. Duda aplikas la ‘ordinaran’ rajton (malaltigo de la emeritiĝo), Gersdorf sin apogas sur la konstitucio. LaÅ­ Duda, Iwulski estas nun numero unu, laÅ­ Gersdorf ŝi estas tiel, kun Iwulski kiel plinobliginta anstataÅ­anto. En gazetara konferenco, Iwulski deklaris, ke li nur oficiale akceptas la aferojn, ĝis Gersdorf revenas de ferio. Kiu pravos, devos sinmanifesti dum la venontaj monatoj.

Sed profesoro pri konstitucia juro, Marcin Matczak de la Universitato de Varsovio, lasis marde vespere sur podio en la urbo nenion malklara: "Oni ne povas konstrui ŝtaton sur mensogo", li diris. En kelkaj frazoj, Matczak pentris la novan realecon. Duda eble plej baldaŭ volos nomumi novajn juĝistojn. Venos du novaj juĝejoj, kie laŭ atendo juĝistoj lojalaj al PiS konsistigos la servon. Samtempe etendiĝas proceduro ĉe la Eŭropa Kortumo en Luksemburgio, pri la kontestata leĝo. Eŭropo povas ĵeti bastonon en la rado. "La demando estas do: kiu estas la plej rapida, la Eŭropa Kortumo aŭ prezidento Duda?"

Ankaŭ pro ŝia pokerludo, por Gersdorf la vitraj pordoj estas plenlarĝe malfermitaj merkrede matene. Ŝiaj kolegaj juĝistoj venis kurantaj el la majesta domo kaj formas heĝon. Iliaj nigraj-purpuraj talaroj pendas nefirme sur la brako. "Jen ja nova situacio", ridetas juĝisto kaj proparolanto Michal Laskowski, dum li tutforte provas resti rekte en la puŝanta kaj tiranta homamaso.

Laskowski kaj liaj kolegoj ne kutimas esti en la spotoj. Nek en tiuj de la fervoraj manifestaciantoj, nek en tiuj de la PiS-registaro. Ĉiutage ili devas de la registara flanko aÅ­skulti, ke ili estas plene manĝita ‘kasto’ kiu ‘reproduktiĝas kiel ratoj’ (tiel laÅ­ konsilanto de Duda); ke ili estas apartigitaj de la ordinara, laborema Polo. Sed la pensiaranĝo venkas ĉion. "Imagu, ke ni kiel juĝistoj post unu tago ĉiuj devas povi paroli la Finnan lingvon", diras Laskowski. "Tiel ĝi sentas. Ĉiu kiu ne kapablas uzi la Finnan, estas senhejmiĝinta." Laskowski mem post ĉi-semajne demisios kiel proparolanto, por preventi ke li devas defendi la registarajn aranĝojn.

Intertempe, Gersdorf alproksimiĝas ĉiam pli al la pordo. Solidaraj Poloj kriegas plej laŭte. "Ni staras ĉe vi." Kelkiuj tenas supren ruĝ-blankan libron: la konstitucio el 1997. Gersdorf volas paroli. Ŝi ricevas mikrofonon. Ŝia ĉeesto hodiaŭ, ŝi diras, tute ne temas pri praktiki politikon. Ŝi nur defendas la instituciojn de la Pola demokratio. Tiuokaze la ĉefjuĝisto sin turnas, kaj promenas enen.

 

 

‘Pollando sin liberigas de malnova jugo’

En la Eŭropa Unio, la pacienco kun Pollando riskas finiĝi. "Se la Pola registaro ne defendas la grandegajn Polajn atingaĵojn, Eŭropo faros tion," diris Manfred Weber, estro de parlamenta frakcio de la Eŭropa Popola Partio (EPP), merkrede dum debato en la Eŭropa Parlamento en Strasburgo. La Pola ĉefministro Mateusz Morawiecki (PiS) vizitis tie por same kiel aliaj Eŭropaj registarestroj doni sian vizion pri la EU.

Membro-ŝtatoj havas laÅ­ Morawiecki la rajton aranĝi siajn proprajn ‘jurajn valorojn’, kiuj estas enradikiĝintaj en la ‘propraj tradicioj’. "Vi povas nomi tion popolismo, sed frue aÅ­ malfrue vi devas meti al vi la demandon: ĉu la plenumado de la ekspektoj de viaj balotantoj estas vere popolista, aÅ­ ĉu ĝi eble estas la esenco de demokratio?"

Pollando estas simplige liberiganta sin de la ‘post-komunisma jugo’, diras la ĉefministro, referante pri la jaroj post 1989. La unuaj demokratiaj registaroj decidis tiutempe la jurisdikcian povon nur parte purigi de iamaj komunistoj, konforme al la interkonsento kun la antaÅ­a reĝimo. Por multaj EÅ­ro-parlamentanoj, tiu iom funde preparita defendado sin ĵetis en la malĝustan gorĝon.

La Eŭropa Komisiono jam pli frue ĉi-semajne komencis tiel nomatan malobeo-proceduron kontraŭ Pollando "por protekti la sendependecon de la Pola Supera Kortumo". Laŭ Bruselo, la malplialtigo de la emeritiĝ-aĝo subfosas la principon de juĝa sendependeco. Pollando ekhavas monaton por reagi. EU-Komisaro Frans Timmermans multfoje diskutis la temon kun la Pola registaro, sen ke tio kondukis al leĝrevizio.

 

 

 

[i] PiS = Prawo i Sprawiedliwosc (Juro kaj Justeco);   vidu ankaÅ­: https://eo.mondediplo.com/article2339.html

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
https://www.volkskrant.nl/nieuws-achtergrond/europa-bereikt-na-zware-en-emotionele-nacht-akkoord-over-migratie~ba5a1360/?utm_source=VK&utm_medium=email&utm_campaign=20180629%7Cochtend&utm_content=Europa%20bereikt%20na%20zware%20en%20emotionele%20nacht%20akkoord%20over%20migratie&utm_term=61559&utm_userid=&ctm_ctid=b117757b6f95cec63c838ec9dc6bae95
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

EÅ­ropo post laboriga kaj emocia nokto atingas akordon pri migrado

Eŭropaj gvidantoj frue ĉi-matene atingis interkonsenton pri la endigigado de la migrado-torento. Por senŝarĝigi Italion, venos en aliaj membroŝtatoj 'kontrolitaj centroj' por okupiĝi pri azilpetantoj.

Volkskrant 29 junio 2018

 

Fare de  Arie Elshout

 

"Italio ne plu estas sola," diris la Itala ĉefministro Giuseppe Conte post longa nokto de ekstreme malfacilaj kaj laŭ ĉefministro Rutte[i] eĉ emociaj intertraktadoj.

La ŝtat- kaj registar-gvidantoj plue interkonsentis ke la eksteraj limoj de la EÅ­ropa Unio estiĝos pli bone gardataj. Por tio Frontex, la EÅ­ropa landlima organizo, estiĝos laÅ­ amplekso dekobligata al 10 mil doganistoj. AnkaÅ­ estis decidata ekfari esploron pri la aranĝado de ‘elŝipiĝ-platformoj’ en Afrikaj landoj, kiel EU-prezidento Tusk jam proponis. El maro savitaj migrantaj povas esti transmetataj tien. Tio fakte signifas bari la migrado-itineron tra la Mediteraneo, same kiel okazis en 2016 en la Egea Maro post la traktado kun Turkio. Rutte ĉe tio ankaÅ­ parolis pri Turkio-similaj interkonsentoj.

Sed ĉar supozeble tiaj interkonsentoj kun la Afrikanoj ne tiel rapide estas atingeblaj (neniu Afrika lando jam montris intereson por ludi la rolon de gastiganto), ŝajnas ke la gvidantoj intertempe volis trovi solvon ene de la EU. Tio fariĝis Franca-Itala plano por la tiel nomata kontrolitaj (legu: fermitaj) ŝirmejoj ene de la EU.

 

Libervoleco

Rutte emfazis ke li kaj liaj kolegoj indikis la direkton, kaj ke ankoraŭ multaj de la interkonsentoj devas esti plue ellaborataj. "The proof of the pudding is in the eating", tiel diras la Nederlanda ĉefministro.

Francio, Hispanio kaj Malto laŭdire pretus aranĝi ŝirmejojn sur sia teritorio. Tie militaj rifuĝintoj estos apartigataj de ekonomiaj migrantoj. La rifuĝintoj rajtas ekloĝi en EU-membroŝtato, la ekonomiaj migrantoj devas reiri de kie ili venis. Neniu lando povas esti devigata konstrui centrojn aŭ starigi rifuĝintojn. Tio ne estis akceptebla por la Visegrad landoj: Hungario, Pollando, Ĉeĥio kaj Slovakio. Ĉio okazas sur libervola bazo, legeblas en la ĉe la aŭroro publikigitaj konkludoj de la migrad-konsiliĝo.

 

Italio

Italio estis pliseverigita la pinton. Conte minacis vetoi ĉiujn decidojn, se oni ne aŭskultis lin. Sub la nova popolisma registaro, la lando rifuzas ankoraŭ pli longe prizorgi la okupiĝadon de la plimulto de la migrantoj el Afriko. Ĝi postulis ke aliaj membroŝtatoj la Italojn helpas kaj senŝarĝigas, alie ĝi restus malhelpi ŝipojn kun el la maro savitaj migrantoj, per kio la migrado-krizo en Eŭropo estus totala. Italio nun akiras helpon.

Ĉe la pintokunveno krome klariĝis, ke la Germana kanceliero Merkel havas bonan esperon efektivigi duflankajn interkonsentojn pri la resendado de azilpetantoj kiuj unue estis registritaj sin aliloke. Multaj migrantoj vojaĝas post alveno en ekzemple Italio aÅ­ Grekio tuj tra tiuj rekte al la populara Germanio, kio estas kontraÅ­ la EÅ­ropaj (Dublin-) reguloj. La CSU[ii], la Bavara fratino-partio kaj koalicio-partnero de Merkel, postulas – pro risko de registara krizo – ke oni rezignas pri tio. En la konkludoj legeblas ke ĉiuj membroŝtatoj nun sin devontigis fari ĉion por kontraÅ­agi tiujn travojaĝojn al Germanio.

Pri tio kaj kun la duflankaj interkonsentoj kaj ĉiuj aliaj migrado-aranĝoj, Merkel volas konvinki CSU-ministron de Internaj Aferoj Horst Seehofer, ke Eŭropo en la migrado-temo estas la solvo kaj ne la problemo.

 

Granda premo

La premo estis granda por la gvidantoj. Ilia konsiliĝo pritraktis la demandon kiel reagi al migrantoj kiuj en kadukaj boatetoj provas transiri la Mediteraneon, serĉante novan vivon en Eŭropo. Sed fakte la gvidantoj estis ĉi-nokte ĉefe savantaj unu la alian kaj la EU-on mem. Merkel avertis, ke sen interkonsento la plua ekzistado de la EU venus en danĝeron. Ŝi parolis pri cedado aŭ krevado. Ankaŭ Tusk atentigis la gvidantojn pri la sekvoj de la forrestado de interkonsento. "La alternativo estas ĥaosa fermado de limoj, ankaŭ en la EU, kaj kreskantaj konfliktoj inter la membroŝtatoj," diris Tusk. "Iuj pensas, ke miaj proponoj estas severaj. Sed kredu min, se ni ne interkonsentiĝos pri tio, tiam venos nur vere krudaj proponoj de vere krudaj viroj", Tusk avertis en referenco al popolismaj, aŭtoritataj gvidantoj en Eŭropo.

La Itala ĉefministro Conte diris ke Italio ne plu per ‘vortoj aÅ­ deklaroj’ lasus sin forregali. Li minacis per vetoo pri ĉio. Italio volis helpon kaj ankoraÅ­ akiris tiun.

Merkel ankaŭ devis reveni hejmen kun io por savi ŝian registaron kaj kancelierecon. La estroj de Hispanio, Francio, Grekio, Finnlando kaj Luksemburgio montris sin ĵaŭde posttagmeze dum alveno ĉe la pintokunveno pretaj ĵeti savbuon al la kanceliero. "Estas tiom da homoj, kiuj alvenis en aliaj landoj kaj poste iris survoje al Germanio. Mi komprenas ke Germanio diras: kial ni devas okupiĝi pri ĉio?", rimarkigis la Luksemburga ĉefministro Xavier Bettel.

Merkel volas la CSU-on, kiu sentas la varmegan spiron de la dekstra-populista AfD[iii] en la kolo, nun konvinki de tio ke Eŭropo koncerne migradon ne estas la problemo sed la solvo. Ĉu tio sukcesos, devas dimanĉe montriĝi ĉe interkonsiliĝo en Berlino.

 

 

 

 

[i] Rutte = la ĉefministro de Nederlando

[ii] CSU = Kristan-Sociala Unio (konservativa partio en la Germana federacia lando Bavario)

[iii] AfD (Alternative für Deutschland)  = nova dekstra politika partio en Germanio

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
https://www.volkskrant.nl/nieuws-achtergrond/leggen-conte-en-macron-migratieruzie-bij-met-een-lunch-in-parijs-~b00e54ee/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ĉu Francio kaj Italio repacigos ilian migrado-disputon?

Kio devus esti simpla laborlunĉo inter la gvidantoj de du amikaj najbarlandoj, minacas rezultigi obstinan konfrontiĝon pri la azilproblemo.

Volkskrant 15 junio 2018

 

Fare de
Jarl van der Ploeg


Du semajnoj antaÅ­ ol la EÅ­ropaj gvidantoj renkontos unu la alian en Bruselo por decidiga pintkunveno pri migrado, Italio kaj Francio jam montras, kiel tio ne decas. La renkontiĝ-konversacio inter la Franca prezidento Emmanuel Macron kaj la Itala ĉefministro Giuseppe Conte, estis preskaÅ­ malanoncita postkiam Francio menciis la novan migradpolitikon de Italio “sordida”, post kio Italio riproĉis la Francojn pri hipokrizio kaj nesciado.

Kio devis estiĝi tre normala laborlunĉo inter la gvidantoj de du amikaj najbarlandoj, minacas per tio vendredo elkreski ĝis simbola kolizio inter la Eŭropo de Macron kaj Merkel unuflanke, kaj la antaŭeniranta dekstra popolismo aliflanke. Kaj tiam estas ja ankaŭ la eble plej malfacila temo de ĉiuj en la agendo: la migrado-krizo.

 

Aquarius

La kverelado komenciĝis dimanĉe kiam Italio malpermesis albordiĝi la savoŝipon Aquarius de helporganizo SOS Méditerranée. La nova dekstra-popolisma registaro en Romo rifuzas lasi elkreski Italion "ĝis la rifuĝintkampo de EÅ­ropo", kaj trovis necese sendi signalon. La ŝipo kun 629 migrantoj (inter kiuj 134 ne-plenaĝuloj kaj sep gravedaj virinoj) estas nuntempe survoje al la haveno de la Hispana Valencio, kie ĝi estas ja bonvena.

La situacio de Italio estis ke ĝi ricevis fortikan kritikon, inter aliaj el Francio. “Sordida”, karakterizis la proparolanto de la partio de Macron, La République En Marche, la decidon. Macron mem nomis Italion 'nerespondeca kaj cinika'. Li diris ke li esperis, ke la forigado de la Aquarius ne kreas precedencon ene de EU, ĉe kio apartaj membroŝtatoj simple malobservas EÅ­ropajn leĝojn kaj interkonsentojn, kaj ekspektas de aliaj landoj ke tiuj ja akceptos la migrantojn.

Tiuj rimarkoj de Macron sinmanifestis absurdaj por multaj Italoj. Ĉar ĉu ne estis Francio kiu en 2015 promesis transpreni 9.816 migrantojn por iom faciligi la premon sur Italio? Kaj ĉu ne estis Francio kiu ekde tiam nur 640 migrantojn vere transprenis?

Kaj kion pensi pri la limo ĉe Ventimiglia, kiu estis fare de Francio hermetike fermita? Decido per kiu dekmiloj da migrantoj estis senditaj reen al Italio, “inter kiuj virinoj, infanoj kaj handikapitoj”, laÅ­ ministro por Internaj Aferoj Matteo Salvini. "Mi ja petos prezidenton Macron agi laÅ­ sia vorto kaj morgaÅ­ matene bonvenigi la naÅ­ mil promesitajn migrantojn", li diris merkrede. "Neniu povas instrui al ni ion pri donacemeco, servopreteco, gastamo kaj solidareco."

Ĉefministro Conte nomis Macron hipokrita. Li diris ke ties rimarkoj "elmontras gravan mankon de kono pri tio kio efektive okazas".

Lasu malsupren

Kio laŭ la Italoj okazas: ekde 2014 alvenis pli ol 1,8 milionoj da rifuĝintoj en Eŭropo, multaj el kiuj grundis en la limolandoj Italio kaj Grekio. Pro tio ke aliaj membroŝtatoj rifuzas transpreni parton de la migrantaro, aŭ eĉ fermas siajn limojn, multaj Italoj sentas sin lasitaj en embaraso de siaj Eŭropaj partneroj.

La migrada politiko de landoj kiel Francio estas eĉ unu el la plej gravaj kialoj por la kreskanta eŭro-skeptikeco kaj ankaŭ la plej grava kialo, ke la kontraŭ-migranta partio Lega venkis la elektojn. Unu el iliaj plej gravaj elekto-promesoj ja estis: ni klarigos al la resto de la membro-ŝtatoj ke la migrado-krizo estas ne Itala sed Eŭropa problemo. Post rifuzado de la Akvarius, Lega-gvidanto Salvini ree ripetis tiun promeson kaj aldonis: "Mi pensas ke ankoraŭ neniam oni aŭskultis nin tiel bone, kiel dum la lastaj horoj."

Pro la fortikaj sakraĵoj, ŝajnis jam longan tempon ke la kunveno inter Conte kaj Macron estus tute malanoncata – kiel merkrede ankaÅ­ renkontiĝo inter ambaÅ­ ministroj de Financoj estas nuligita. Sed estis Francio kiu merkred-vespere redecidis. La Élysée elsendis deklaron kiu klarigis ke Macron estis farinta elkoran telefonan konversacion kun sia Itala kontraÅ­parto, ke Francio komprenas ke Italio devas porti pezan ŝarĝon, kaj ke "la prezidento neniam intencis insulti la Italan popolon".

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2018/06/11/erdogan-grijpt-besluit-oostenrijk-aan-om-campagne-op-te-stoken-a1606104
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Erdogan ekkaptas decidon de AÅ­strio por instigi kampanjon

La elektokampanjo de prezidento Erdogan disvolviĝas malvigle. Li profitas de konflikto kun Eŭropo.

NRC 11 junio 2018

 

Fare de nia korespondanto
Toon Beemsterboer
ISTANBUL

 

Dank’ al la decido de la AÅ­stria kanceliero Sebastian Kurz por fermi sep moskeojn kaj elpeli sesdek imamojn, la Turka prezidento Erdogan trovis kontentigan temon por doni iom da elano al sia malvigla elektokampanjo. Li prosperas ĉe konflikto. Kaj la kresko de ekstremdekstro kaj islamofobio en EÅ­ropo estas temoj kiuj vivas inter liaj konservativ-religiaj apogantoj.

Erdogan lace impresas dum ĉi tiu kampanjo. Li ne lanĉas novajn temojn, havas neniujn atentokaptajn novajn sloganojn, sed nur insistas pri akirinta sukceso. Krome, li faris kelkajn embarasajn mispaŝojn, kiel ekzemple kiam li konfuzis la Kurdan urbon Bingol kun Diyarbakir. Erdogan malhavas sian brilan kampanjan strategon Erol Olcok, kiu perdis la vivon dum la fiaskinta puĉo.

 

Ekzistas sincera kolero kaj indigno en Turkio pri la fermado de la moskeoj kaj la elpelo de imamoj. En multaj Eŭropaj landoj, Turkaj imamoj estas pagataj de Diyanet, la Turka direktoreco de Religiaj Aferoj. Kaj en la okuloj de multaj Turkoj estas ne mirige, ke infanoj postludi la historian Batalon ĉe Gallipoli, aŭ fari la signon de la Grizaj Lupoj.

Sed en la reago de la Turka registaro trasonas eÄ¥ojn de la konflikto kun EÅ­ropo, survoje al la pasintjara referendumo pri la plivastigo de la prezidenta potenco. Tiutempe Erdogan riproĉis Nederlandon kaj Germanion pri “naziaj praktikoj” ĉar liaj ministroj ne rajtis kampanji tie. La tendenco de la Turka kritiko estas nun la sama: EÅ­ropo limigas la rajtojn de Turkoj kaj islamanoj.

Ĉi tio resonas ĉe multaj Turkoj en Eŭropo, kiuj sentas sin kiel duaklasa civitano. Ili konstituas gravan parton de la elektantaro ĉe la Turkaj parlamentaj kaj prezidentaj elektoj, la 24-an de junio. Proksimume 2.5 milionoj da Turkoj loĝas en Eŭropo (de kiuj duonmiliono en Nederlando). Tio estas 4 ĝis 5 procentoj de la totala nombro de Turkaj voĉdonantoj, kvankam nur ĉirkaŭ la duono voĉdonos.



Grava parto de la kampanjo-strategio de Erdogan estas celdirektita al Turkoj en EÅ­ropo.

Tie la subteno por li estas misproporcie granda. En Nederlando ĝi estas ĉirkaŭ 70 procentoj, dum en Turkio mem ĝi estas malpli ol 50 procentoj. Sed ekde la konflikto kun Nederlando kaj Germanio, li ne plu rajtas kampanji tie. Kun la espero mobilizi balotantojn, li provas konservi la decidon de Kurz en la novaĵoj.

La eksterlanda proparolanto de Erdogan, Ibrahim Kalin, tweetis vendrede: "La decido de Aŭstrio por fermi sep moskeojn kaj elpeli imamojn, reflektas la islamofobia, rasisma kaj diskriminacia ondo kiu ĵetiĝas tra ĉi tiu lando. Estas klopodo ekpafi al islamaj komunumoj por akiri malmultekostajn poentojn."

Erdogan mem serĉas la konflikton. Dum ‘iftar’[i] en Istanbul li avertis ke la decido de Kurz "alkondukas la mondon pli proksima al milito inter la kruco kaj la duonluno", per kio li celis al la kristanismo kaj la islamo. Li minacas kun reprezalioj, sed ne fariĝis konkreta. "Vi faras tion kaj ni observas? Tio signifas, ke ni prenos paŝojn."

 

 

 

[i] ‘iftar’ = manĝaĵo kiu dum la fastomonato de islamanoj estas manĝata tuj post sunsubiro

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloTrouw
https://www.trouw.nl/opinie/de-plannen-van-de-italianen-bedreigen-de-stabiliteit-van-heel-de-eurozone-~a4405f3c/ kaj https://www.trouw.nl/home/nieuwe-regering-geeft-miljarden-extra-uit-en-dat-valt-goed-in-italie%7Ea23a3b20/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La planoj de la Italoj minacas la stabilecon de la tuta EÅ­ro-zono

Trouw 21-23 majo 2018

 

Fare de  Pauline Valkenet  kaj  Mirella Valloni

 


La ĉefa linio en la registara programo de la 'Kvin-Steloj-Movado'[i] kaj la 'Lega'[ii], resumiĝas jene: amuzaj aferoj por la homoj (escepte de enmigrantoj, kiuj devas timi elpelon). Venos speco de popola apogpagado, kaj la impostoj iros malsupren. Ĉi ĉio kostos multan monon kaj pliigos la Italan ŝtatŝuldon, sed tio ŝajnas ne io pri kio la partioj daŭre faros al si zorgojn.

Jen malbona novaĵo por Eŭropo, pro diversaj kialoj. Post la Francaj kaj Nederlandaj elektoj pasintjare, oni eble pensis en Bruselo ke ĉio estus pli bona ol oni atendis pri la populismo sur la kontinento, kaj la malstabiliga efiko kiun ĝi kaŭzas. Pro la elektoj de Emmanuel Macron en Francio malprofite al Marine Le Pen, ŝajnis eĉ refoje povi aperi nova elano en la Eŭropa projekto, kun unuanima Franca-Germana akso.

Sed la elektorezulto en Germanio kaj la peniga formado-proceso tie (la populista AfD[iii] fariĝis la plej granda opozicia partio) jam ĵetis sablon en la maŝinon. Kaj nun kiam Italio, la tria ekonomio de la Eŭro-zono kaj kunfondinto de la Eŭropa Unio, komencas popolistan eksperimenton senegalan, la planoj por grandiozaj reformoj povas tute en la deponejon. La Italoj konsideras la buĝetajn regulojn, kiel tiuj nun ekzistas, verdire jam multe tro striktaj, tiel montriĝas almenaŭ el ties registaraj planoj.


Pli terure: se la gvidantoj de 'Kvin-Steloj' kaj 'Lega' kaj ilia marioneta ĉefministro Giuseppe Conte (se tiu hodiaÅ­ ricevos verdan lumon de la Itala prezidento) plene efektivigas siajn planojn, tiam minacas granda danĝero por la EÅ­ro-zono kaj kun tio por la EÅ­ropa projekto. Ĉar se la financaj merkatoj perdos sian fidon en la fidindeco de Romo, la Italoj devos pagadi pli por siaj ŝtataj pruntoj kaj siaj deficitoj pliiĝos. Pro tio ke la Itala ekonomio  – kvankam jam dum jaroj zorgobezonanto –  estas ankoraÅ­ daÅ­re unu el la plej grandaj en EÅ­ropo, tio subfosas la pozicion de la eÅ­ro.

La Franca ministro de ekonomio, Bruno Le Maire, jam ĉi-semajnfine avertis pri tio: "Se la nova Itala registaro prenus la riskon de ne respekti la interkonsentojn pri la ŝuldo, la deficito, sed ankaÅ­ pri la resanigo de la bankoj, tiam la stabileco de la tuta EÅ­ro-zono estus minacata." Äœuste nun kiam la ekonomio fartas iom pli bone en EÅ­ropo, kaj zorgbezonanta Grekio preskaÅ­ ree estas memstara:  la risko de nova Itala registaro pri ŝuldoj kaj deficito, misuzos nin.

 

"Ni estas konvinkitaj ke registaro de la 'Kvin-Steloj-Movado' kaj la 'Lega' povas ŝanĝi ĉi tiun landon," diras Mirella Valloni. "Ni ekspektas ekzemple ke la pensioj plialtiĝos. Mia edzo ricevas pension de 800 eŭroj monate, kaj mi ricevas nenion. Kiel ni povas tiel havi sufiĉe por niaj bezonoj? Estas humiliga peti vian infanon pagi vian luon. Ni esperas rekuperi nian dignon kun ĉi tiu registaro."

 

La 'Kvin-Steloj-Movado' kaj la 'Lega' ofte kritikis ne-elektitajn teĥnokratojn kiuj en Italio enpotenciĝas, sed nun ili mem ŝovas tian personon antaŭen: Giuseppe Conte[iv] estas juristo pri kiu la vasta plimulto de Italoj neniam aŭdis kaj por kiu ili neniam voĉdonis. Se la prezidento morgaŭ donos sian benon, ĉi tiu profesoro pri privata juro kondukos la novan dekstran-populistan registaron.

Conte estas kompromisa kandidato, tial ke Matteo Salvini kaj Luigi Di Maio ambaŭ ne volis ke la aliulo de la du fariĝus la mastro de la kabineto. Giuseppe Conte (54) devenas de la suda Apulio. Li studis jurisprudenco en Romo, kie li ankoraŭ daŭre loĝas kaj havas advokatan oficejon. Conte ankaŭ instruas ĉe la Universitato de Florenco kaj ĉe la prestiĝa LUISS-Universitato[v] en Romo.

Do ne estas manko de akademia sperto, sed ja de politika sperto  –  tiun li tute ne havas. Pluso estas ke li verŝajne bone parolas la Anglan, kio en Italio ne evidentas, ĉar li studis kelkan tempon en Usono. Conte diris, ke li ĉiam voĉdonis maldekstre antaÅ­ ol li fariĝis sorĉite de la 'Kvin-Steloj-Movado'.

Li estas de kolegoj precizigata kiel tre ekvilibra kaj modera persono.

 

 

 

 

[i] 'Kvin-Steloj-Movado'   vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/MoVado_5_Steloj

[ii] 'Lega'   vidu:   https://nl.wikipedia.org/wiki/Lega_Nord#

[iii] AfD   vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/Alternativo_por_Germanio   aÅ­   https://eo.mondediplo.com/article2233.html

[iv] Giuseppe Conte,   vidu: http://www.bbc.com/news/world-europe-44223034

[v] LUISS-Universitato en Romo:  

https://en.wikipedia.org/wiki/Libera_Universit%C3%A0_Internazionale_degli_Studi_Sociali_Guido_Carli

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2018/05/14/ik-maak-me-echt-zorgen-over-de-vs-a1602917
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

‘Mi vere maltrankviliĝas pri Usono’

La prezidento de Germanio, Frank-Walter Steinmeier, nun vizitas Nederlandon. Li vidas kreski la gravecon de unuiĝinta EU.

NRC 15 majo 2018

 

Fare de nia korespondanto
Juurd Eijsvoogel
BERLINO

 

La Usona decido por nuligi unuflanke la nuklean interkonsenton kun Irano subfosas la aÅ­toritaton de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj. Minacas danĝero, ke pli da landoj nun evoluigos nukleajn armilojn. Tion diras la Germana prezidento Frank-Walter Steinmeier, kiu ĉi tiun mardon kaj merkredon faras oficialan viziton al Nederlando, en intervjuo per retpoŝto kun NRC. Steinmeier estas gastigata de la Nederlanda reĝo, kaj li tagmanĝas kun la ĉefministro Rutte en ties oficloĝejo. 

LaÅ­ la Germana prezidento, la Usona sinteno minacas malfortigi la fundamenton de la Germana kaj la EÅ­ropa ekstera politiko. Steinmeier estis ok jarojn ministro pri Eksterlandaj Aferoj, kaj en tiu rolo li intense estis engaĝita ĉe la realigado de la atom-interkonsento. Kiel ŝtatestro li devas observi iom da distanco al la ĉiutaga politiko, sed pri la situacio en la mondo li klare diras sian opinion.  

 

Ĉu Eŭropo povas, malgraŭ prezidento Trump, ankoraŭ fidi al la trans-Atlantika partnereco?
"Ni Germanoj ŝuldas ege multe al Usono: nian demokration, nian liberecon kaj ankaÅ­ nian prosperon. Ni ne volas forgesi tion. Sed mi vere faras al mi zorgojn pri trans-Atlantikaj rilatoj. AnkaÅ­ pro la fundamentaj diferencoj pri la ĝusta interrilato kun la nuklea interkonsento, kaj pri la libera monda komerco. 

"La unuflanka retiriĝo el la nuklea interkonsento estas grava malbonŝanco por la internacia diplomatio. Tio ne plibonigas ion, sed ja kreas multajn novajn riskojn. Kreskas precipe la danĝero de urĝaj streĉoj kaj eskalado de malamikecoj en la ja jam eksplodema Mez-Oriento. Kaj tio pliigas la danĝeron, ke ankaÅ­ aliaj landoj komencos programi nuklean armilaron. Krome, la hardliners en Irano nun sentas sin plifortigitaj. 

"Ĝena estas ankaŭ, ke la aŭtoritato de la Sekureca Konsilio kaj la Unuiĝintaj Nacioj kiel tutaĵo estas difektita. Ili estis aprobintaj la interkonsenton kiel komunan vidpunkton de la monda komunumo. Se la politika gvidantaro de Usono ne plu vidas sin kiel parton de internacia komunumo, sed konsideras la mondon kiel arenon de konkurantaj ŝtatoj, la pilieroj de la Germana kaj ankaŭ Eŭropa eksterlanda politiko danĝeriĝos. Pro tio ni kune devas trovi respondon."

 

En la Eŭropa Unio estiĝis abismo inter nordo kaj sudo, kaj ankaŭ inter okcidento kaj oriento. Ĉu Germanio, kiel potenco en la mezo, vidas tion kiel sian taskon denove kunigi Eŭropon ?
"Por ni Germanoj, unuigita EÅ­ropo estas la nura ĝusta respondo al nia historio kaj al nia situo en la mezo de ĉi tiu kontinento. La unueco de EU estas por ni afero de ekzistenciala graveco. Ni sentas nin kun la projekto 'EÅ­ropo' profunde konektitaj, kaj ni sentas nin prirespondecaj. Tamen la EU dependas de ĉiuj siaj membroj. Nur kune ni povas formi EÅ­ropon. Kiel Germana ŝtatestro, mi do vidas ĝin kiel parton de mia respondeco propagandi kaj antaÅ­enigi ĉi tiun EÅ­ropan unuecon  —  ankaÅ­ kaj precipe kiam tio postulas de Germanio pretecon por fari kompromisojn."  

 

Ok nordaj EU-membroŝtatoj, inter kiuj   Nederlando, timas ke la EU post la Brexit reformiĝos tro laÅ­ Franca gusto. Ĉu vi povas trankviligi ĉi tiujn ok landojn?
"Estas vere, ke sen Francio kaj Germanio malmulte okazas en la EU. Sed kiom gravaj tiuj du landoj ja estas, sen la aliaj EU-membroj nek Germanio nek Francio povas aranĝi ion en EÅ­ropo. Kaj ni certe ankaÅ­ ne volas preterpasi iun ajn. 

"La prezidento de Francio donis novan impulson al la debato pri la estonteco de EÅ­ropo. Tio estis grava kaj mi dankas lin pro tio. Liaj konkretaj proponoj meritas seriozan atenton kaj bezonas respondon. 

"Estas klare ke ni, ene de la EU, ne konsentos pri ĉio. Apartenas al tio, ke diverĝaj perspektivoj kaj interesoj kolizios. Gravas ĉe tio ke la celon de unuigita kaj batalpreta EU, ni ne perdas el la vido. La demando, kiu devus servi nin kiel gvidilo, estas: Kian EÅ­ropon ni bezonos post kvin aÅ­ dek jaroj por konservi niajn liberalajn, malfermajn, pacemajn sociojn? Kaj kompreneble la voĉo de Nederlando en tiuj debatoj estas tre grava."  

 

Ĉu ekzistas ene de la EU ankoraŭ tiaĵo kiel nacia suvereneco, aŭ ĉu ni devas kiel Macron paroli pri Eŭropa suvereneco?
"Tiuj du apartenas kune. Forta EÅ­ropo estas por ĉiu de niaj membroŝtatoj  – ĉu ĝi nun estas Germanio, Nederlando, Francio aÅ­ Slovenio –  la kondiĉo por fakte ankoraÅ­ povi agadi en ĉi tiu mondo. Kaj tion volas diri prezidento Macron. La EÅ­ropa suvereneco ne kontraÅ­diras nacian suverenecon. Male, ĝi kompletigas la nacian suverenecon, eĉ pliigas ĝin, precipe tie kie la solvado de problemoj sur nacia nivelo ne plu eblas aÅ­ sufiĉas."  

 

Vi avertis pri rapide kreskanta fremdiĝon inter la Okcidento kaj Rusio. Ĉu tio ne estas neevitebla, tiel longe ke Rusio tiel malmulte respektas la internacian juron ?

"Estas vere: Rusio serĉadas sian identecon izolante sin de EÅ­ropo. Tiu lando estas kiel partnero pli malfacila ol ni post 1990 komence estis imagintaj aÅ­ dezirintaj. Sed ĝi estas kaj restas najbarlando de EÅ­ropo. Mi estas konvinkita ke ni ne faras iun bonan se ni – kiel respondo al la Rusa sinteno – niaflanke nur konformiĝas al izolado. Prudenta eksterlanda politiko ankaÅ­ enhavas ke ĉiufoje oni devas denove serĉi iniciatojn kaj enirojn. Alieniĝo estas ne stato, sed procezo. Kaj tion ni povas influi."

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2018/04/27/vrede-in-europa-is-alleen-mogelijk-met-rusland-a1601098
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

‘Paco en Eŭropo nur eblas kun Rusio’

Aŭstrio baldaŭ fariĝos EU-prezidanto. La kanceliero de Aŭstrio, Sebastian Kurz, volas pledi por plivastigo de la Unio. ‘La okcidenta Balkano bezonas la perspektivon de membreco.’

NRC 28 aprilo 2018

 

 

Fare de   Caroline de Gruyter

 

En la oficejo de Sebastian Kurz, la plej juna kanceliero kiun Aŭstrio iam ajn havis, pendas intrigema artaĵo. Ĝi estas malmoderna multkolora mapo de Eŭropo, fundalsupre, trans kiun per nigra inko konstruaĵoj kaj homoj en la hipa Viena Muzeo-kvartalo estas desegnitaj.

Ĉu tio estas kion Kurz, la 31-jaraĝa mirinfano de la konservativa partio ÖVP[i], planas: meti EÅ­ropon fundalsupre? AÅ­ ĉu ĝi signifas, ke li volas teni la modernan AÅ­strion en la koro de la EÅ­ropa Unio? Ekde kiam Kurz en decembro formis registaron kun la ekstremdekstra, eÅ­roskeptika FPÖ[ii], multaj timas la unuan. Li mem ŝajnas meti pli da emfazo sur la dua. Kaj la respondo estas grava, ĉar post kelkaj semajnoj AÅ­strio fariĝos por ses monatoj EU-prezidanto.

Je la unua rigardo, Kurz, kiu devenas el mezklasa familio en normala periferia kvartalo de Vieno (lia patrino estis mezlerneja instruisto, lia patro laboris multajn jarojn kiel inĝeniero por Philips), malmulte similas al revoluciulo. Li ne aspektas tre juneca. Li estas, laÅ­ AÅ­stra tradicio, ĝentila kaj formala. Liaj haroj estas ĉiam glate kombitaj malantaÅ­en. Kurz, kiu dum la pasintaj kvar jaroj estis ministro pri Eksterlandaj Aferoj, parolas trankvile kaj bone pripensite. Li prenas kalkulitajn riskojn, rakontas konantoj – li scias kien li volas iri, sed nur moviĝas kiam la situacio estas pli-malpli sekura.

Ekzemple lastan jaron li renversis la koalician registaron kun la socialistoj, kun kiuj li havis (kaj klare ankoraÅ­ havas) malfacilan interrilaton, por kelkajn monatojn poste gajni la elektojn kaj formi registaron kun la sola alia koalicio-kandidato: la FPÖ. La FPÖ nun rapide nomumas lojalajn sampartianojn ene de registaraj institucioj. Åœajnas esti purigado de socialistoj. Sed la influo de la FPÖ pri EÅ­ropaj aferoj estas limigita: kiel kanceliero, Kurz tiris ĉion kio rilatas al EÅ­ropo, tuj al si mem. Eĉ la ministro pri Eksterlandaj Aferoj, al kiu la FPÖ kontraÅ­leĝe havigis pli altan funkcion, nenion rajtas pri tio. Kurz admonis ĉiujn ministrojn ĉe oficialaj okazoj flanke de la AÅ­stra flago ĉiam meti EÅ­ropan flagon. "Ĉi tio estas por-EÅ­ropa registaro", jen unu el la unuaj aferoj kiujn li diras, dum li por sia vizitanto enverŝas glason da sodakvo. Li insiste ripetos tiun rimarkon ankoraÅ­ kelkajn fojojn.

Tamen tio sonas defensive. EÅ­ropo rigardas lin kun iom da rezervo. Troviĝas jam nun leĝoprojektoj por redukti pro-infanan subvencion por ne-AÅ­straj laboristoj el pli malmultekostaj landoj (kio verŝajne kontraÅ­as al la EÅ­ropaj anti-diskriminaciaj reguloj), kaj por traserĉi poŝtelefonojn de azilserĉantoj. En 1913, antaÅ­ la Unua Mondmilito, la fama satiristo Karl Kraus priskribis Vienon kiel "eksperimentejon de la fino de la mondo": jen estis registritaj la unuaj politikaj ŝokoj kiuj anoncis la dekadencon de la ekzistanta EÅ­ropa ordo. AnkaÅ­ nun ĉiu rigardas streĉe al Vieno. Ĉu AÅ­strio fariĝos la unua ‘malliberala’[iii] EU-lando en Okcidenta EÅ­ropo? Kio ĉi tie okazas, koncernas ĉiujn.

 

Ĉu via lando estas precedenca kazo por Eŭropo?
"Ĉiu rigardas nin, sed ni estas ne precedenca kazo. Lasu nin ĉiam ĉefe rigardi la faktojn. Ĉiuj EÅ­ropaj landoj havas sian propran politikan sistemon. La AÅ­stra sistemo estas tute malsama ol la Franca, Germana aÅ­ Nederlanda. Ni havas ĉi tie la konstantan bezonon por konstrui koaliciojn. Post la elektoj de oktobro 2017, mia partio, la ÖVP, estis la plej granda. La socialistoj volis ne plu kun ni en registaro; ili preferis regi kun la FPÖ, kaj ankaÅ­ esploradis ĉu tio eblus. Por mi restis malmulte alia, ol provi ĝin kun la FPÖ. Nun la socialistoj kritikas nin de el la opoziciaj benkoj ĉar ni regas kun la FPÖ. Dum ili mem volis tion ankaÅ­."


Vi laboras kune kun la FPÖ. Kial vi ne faris kiel via Franca kolego Macron, kiu senkompate kontraÅ­agis al la Front National?
"Ankoraŭfoje: en ĉiu lando tiuj aferoj funkcias alimaniere. Oni devas prijuĝi nin laŭ niaj rezultoj. Mi diras laŭte kaj klare, ke ni estas por-Eŭropa lando. Mia unua vojaĝo kiel kanceliero ne iris al Svislando, kiel estas nia tradicio, sed al Bruselo. Tio estis por-Eŭropa signalo. Mia unua eksterlanda gasto estis Mark Rutte, je novjartago. Miaj unuaj duflankaj vojaĝoj iris al Parizo kaj Berlino."

Estas konstante skandaloj ĉirkaÅ­ la FPÖ: pro antisemitaj kantotekstoj, pro malmolegaj atakoj fare de FPÖ-anoj sur George Soros kaj la publika radiodissendado. Kial vi ne intervenas?
"Tio ne veras. Se ekzistas antisemitismo, kiel ĉe tiuj kantaroj, mi klare kondamnas tion. Mi tiam eldonis deklaron. Membroj de la disputo kiuj uzis ĉi tiun specon de libroj, Germania, staras nun antaÅ­ la juĝisto. Eble la disputo estos eĉ fermata. Ĉi tiu registaro estas pli pro-Israela ol antaÅ­aj registaroj. AÅ­strio havas historian respondecon. Intertempe la FPÖ starigis enket-komisionon pri antisemitismo ene de la partio. Tio bonas."


Tio ne estas sendependa komisiono. Estas plejparte partiaj membroj.
"Ne ĉiuj estas FPÖ-anoj. Kio gravas al mi estas, ke ili faras ĝin. Tio gravas."


La FPÖ havas firmajn ligojn kun Rusio kaj Hungario. Ĉu AÅ­strio moviĝas al la kvar Visegrad-landoj, Pollando, Slovakio, Hungario kaj ĈeÄ¥io?
"Ne. Tio estas malĝusta impreso. Pura propagando, disvastigita fare de kelkaj partioj ĉi tie en Aŭstrio. Jam antaŭ la elektoj ili uzis tion: la bildon de Kurz kiu gajnas kaj tuj volas iĝi membro de la Visegrad-grupo. Mi jam ofte klarigis, ke mi absolute ne intencas ĉi tion. Do mi nur ripetas tion denove."

 

Ĉu vi preferas uzi la bildon de AÅ­strio kiel ‘ponto’ inter oriento kaj okcidento?
"Jes, tio estas tute alia historio. Tio rilatas al nia geografio. Ni situas en EÅ­ropo enfiksita inter oriento kaj okcidento.   AmbaÅ­ estas niaj najbaroj. Kompreneble ni volas resti proksime kun la najbaroj. Ja kun ĉiuj najbaroj. Certe nun kiam la streĉiĝoj inter la du estas pliiĝintaj, gravas tio por ni. Ni sidas en la koro de EÅ­ropo. Kompreneble ni provas malpliigi la streĉiĝon. Ni ne volas, ke ĝi venas ekster kontrolo. Sed ĉu mi al vi unufoje rakontos ion? Ĉu vi scias, kiu ĉimomente estas unu el niaj plej gravaj partneroj en EÅ­ropo? "


Nenian ideon.
"Nederlando".


Aha!
"Jes. Ni trovas unu la alian en pli kaj pli da terenoj. En la areo de migrado, ekzemple, ni vidas similecojn. Aŭstrio estas, post Svedio, la lando kie dum la pasintaj jaroj relative la plej multaj rifuĝintoj estas alvenintaj. Ankaŭ por Nederlando la gardado de Eŭropaj eksteraj limoj estas grava afero. Ni ankaŭ volas pli senlace labori por la sekureco en Eŭropo, kaj ni ambaŭ pensas kiel netaj kontribuantoj ke la Eŭropa buĝeto ne devas ŝveli. Krome ni estas por liberkomerco kaj kontraŭ protektismo. Kaj tiam estas kompreneble Brexit, pri kio ni konsentas."


Por Nederlando la Brexit estas revolucio.
"Por ni ankaŭ! Por tuta Eŭropo. Antaŭe, landoj ĉiam volis iĝi membroj de la EU. Estas psikologie radikala, ke lando nun ĝuste volas foriĝi. Tia granda kaj influhava lando ankaŭ. Krome, la Britoj havis specialan funkcion en la EU. Ili alportis la global view[iv], pli larĝan vidon al la mondo, vidon al la pli granda kunteksto. Ankaŭ ilia liberala konkurenco-politiko lasis sian fortan impreson sur Eŭropo. Por ni, la Britoj estas iom malpli gravaj kiel komerca partnero ol por Nederlando. Sed ili argumentadis ankaŭ nelacigeble por pli da ekspansio, kaj tion ni en Aŭstrio trovas decida."


Aŭstrio baldaŭ fariĝos EU-prezidanto.
Ĉu vi tiam aktiviĝas por pli da ekspansioj?
"Mi pensas ke venos momento kiam ni devas decidi kiu povas veni apude en la EU, kaj kiu ne. Turkion mi volas ne apude en ĝi, pro pluraj kialoj, ĉefe pro la masiva crackdown[v] pri la homaj rajtoj post la malsukcesa puĉo en 2016. Mi kontraŭstaras tion jam pli longe. Ne ĉiu subtenis min, sed en iuj landoj tio nun komencas ŝanĝi. La Okcidenta Balkano estas tute alia rakonto. Pri membreco ili bezonas la antaŭvidon. Tio donas al ili perspektivon, kaj motivas ilin modernigi kaj reformi sian landon. Tiun perspektivon ili meritas."


Bonŝancon. Ĉu vi vere opinias, ke EU-landoj volas pli da plivastigo?
"Mi scias: regas plivastig-laceco. Sed iuj Balkanaj landoj tamen progresas. La Eŭropa Komisiono ĵus skribis raportojn pri ĝi."


Ĉu vi povas en kelkaj frazoj ekspliki al la Nederlanda civitano, kial Balkanaj landoj, kiel Serbio kaj Montenegro, kuniĝu al la EU?
"Por komenci: rigardu la mapon. Interspacas breĉo apud Bulgario kaj Rumanio. Tio estas nenatura. Kial ili ja apartenas al la EU, kaj iliaj najbaroj ne? Sed estas precipe esenca, ke ni tenu la Balkanon stabila kaj paca. Estas denove streĉiĝoj tie, inter etnaj grupoj. Gravas por ni ĉiuj, ke oni en la Balkano ne refoje dereliĝas. Mi dum nia prezidanteco klopodos por klarigi al aliaj EU-landoj kio okazas tie, kaj kion la EU povas fari por teni la situacion stabila. Ni devas trovi bonajn solvojn."

 

Parolante pri streĉiĝoj inter grupoj: ĉu Aŭstrio ne instigas tiujn, ofertante Aŭstrajn pasportojn al Germanlingvanoj en Sud-Tirol?
"Ne, ne. Ni faras la saman kion Italio mem faras. Ili al Italan parolantaj Slovenoj ofertas Italan pasporton. Kial tio subite estas alie ĉar ni faras ĝin? Tion mi ne komprenas."

Ĉi tio kaŭzas malpacon inter lingvaj grupoj en najbara lando. Italio ne kontentas pri tio.
"Ni faras ĉion en bona interkonsiliĝo kun Romo. La plimulto de la parlamento en Sud-Tirol ankaŭ volas tion."

Sud-Tirol apartenas jam cent jarojn al Italio. Dum la lastaj jardekoj, estas finfine politike trankvila tie. Kial Aŭstrio ekbruligas ĉi tie?
"Pardonu, sed ni faras nian eblon por ne krei streĉiĝojn."

Kial al Ital-parolantoj vi ne ofertas pasporton?
"Ĉiujn jurajn kaj politikajn demandojn niaj ekspertizistoj pristudos."

 

Alia kazo kiun EÅ­ropo sekvas tre proksime: viaj rilatoj kun Rusio. Kial vi ne elpelis Rusajn diplomatojn post la Skripal[vi]-afero?
"Nia starigo estas kristalklara. Unue: kiel membro de la EU, ni plenumas ĉiujn decidojn kiujn EU prenas aÅ­ prenis. Ni ankaÅ­ klarigis, ke ni estas solidaraj kun la UK[vii]. AÅ­strio estas senkompate trafita de la sankcioj kontraÅ­ Rusio, ni multe komercas kun la lando, kaj multaj investoj ekzistas reciproke. Tamen ni subtenas la EU-sankciojn kontraÅ­ Rusio, kiuj estas estigitaj post la agreso en Ukrainio kaj la aneksado de la Krimeo. Samtempe ni, kiel EU-lando, povas havi influon al la EÅ­ropa politiko. Do ni daÅ­re ĉe aliaj EÅ­ropaj gvidantoj pledos por ne-eskalado. Paco en EÅ­ropo nur eblas kun Rusio, ne sen Rusio. La historio pruvas ĉi tion. Ni devas trovi vojon por envolvi ĉiun Ä‰e la aferoj. La nuna polarizo inter oriento kaj okcidento minacas pacon kaj sekurecon en EÅ­ropo. Tial ni bezonas plibonigi niajn rilatojn kun Rusio."

Ĉu vere, ke en junio prezidento Putin venos al Vieno por festi 50 jarojn da gaso-transdonoj al Aŭstrio?
"Tio estas decido, kiun la AÅ­stria prezidento Van der Bellen [viii] devas preni. Ne mi. "

Do la decido estas ankoraÅ­ ne prenita?
"Tion vi devas demandi la prezidenton."

 

 

=============================================


Kariero de   Sebastian Kurz :

 

Sebastian Kurz (Vieno, 27 aÅ­gusto 1986) estis ekde decembro 2017 Kanceliero de AÅ­strio. Kiel adoleskanto li fariĝis aktiva en la junularmovado de la konservativa ÖVP. Jam baldaÅ­ li gvidis la movadon. La partio, kiu ekde la milito preskaÅ­ daÅ­re kun la socialistoj estis reginta, evidentiĝis senenergia kaj maljuniĝinta. Multaj vidis Kurz-on kiel savantan anĝelon.

En 2009 li iĝis ŝtatsekretario por Integriĝo, en 2013 ministro pri Eksterlandaj Aferoj, kvar jarojn poste ÖVP-partigvidanto. Kurz loĝas kune kun sia amikino el la tagoj de sia juneco, Susanne Thier, oficisto ĉe Financoj. Lia studo pri jurscienco li neniam finis.

Kurz iĝis politike konscia en la tempo kiam la konservativulo Wolfgang Schüssel regis kun la ekstremdekstra FPÖ (2000-2005). Kurz trovis la fortegajn EU-reagojn ofendaj. Schüssel efektivigis reformojn, kiujn la socialistoj blokis. Post kvin jaroj, la FPÖ estis dekonmortigita. Kurz, kiu havas antipation al la socialistoj, estas de tiu ekzemplo inspirita. Schüssel konsilas lin.

 

=============================================

 

 

 

[i] ÖVP = Österreichische Volkspartei

[ii] FPÖ = Freiheitliche Partei Österreichs

[iii] ‘malliberala’,   vidu ankaÅ­:   https://epo.wikitrans.net/Illiberal_democracy

[iv] global view   =   tutmonda vidpunkto

[v] crackdown   =   vidu:   https://en.wikipedia.org/wiki/Crackdown

[vi] Skripal-afero:   vidu:   https://en.wikipedia.org/wiki/Sergei_Skripal

[vii] UK (United Kingdom) = Britio

[viii] Van der Bellen:   vidu:   https://en.wikipedia.org/wiki/Alexander_Van_der_Bellen

 

 

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
https://www.volkskrant.nl/4591893/?utm_source=VK&utm_medium=email&utm_campaign=20180411|ochtend&utm_content=Zuckerberg%20heeft%20kennelijk%20nog%20steeds%20geen%20idee%20wat%20er%20met%20zijn%20data%20gebeurd%20is&utm_term=55135&utm_userid=&ctm_ctid=b117757b6f95cec63c838ec9dc6bae95
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Zuckerberg vere ne scias, kio okazis kun datumoj

Estas ‘tute eble’ ke ekzistas granda interkovro inter la 87 milionoj Facebook-uzantoj kiujn Cambridge Analytica havigis al si, kaj la 126 milionoj kiuj de la Rusa 'Internet Research Agency' estis superŝutataj per propagando, diris Mark Zuckerberg marde dum aŭskulta kunsido antaŭ la Usona Senato. "Ni nun estas esplorantaj tion."

Volkskrant 11 aprilo 2018

 

Fare de
Michael Persson

 


Se vera, tio signifus ke ekzistas ligo inter la Rusoj kaj Cambridge Analytica, la entrepreno kiu provizis la Trump-kampanjon per balotantaraj datumoj. Per tio Cambridge Analytica estus mankanta ligo inter Trump kaj la Rusoj. Estas la unua fojo, ke Facebook sugestas tiun eblecon.

Sed Zuckerberg do ne sciis tion, kaj ankaŭ ne pli ol li povis diri kie troviĝas la milionoj da uzantoj al kiuj Cambridge Analytica sin turnis. "Mi ne havas tiun informon ĉe mi," li diris. Kaj: "Mi ne grupigis ĝin laŭ ŝtato." La supozo estas ke kaj Cambridge Analytica kaj la Rusoj estas direktintaj precipe al balotantoj en la ŝlosil-ŝtatoj (Pensilvanio, Ohio, Viskonsino, Florido). Zuckerberg evidente havas, unu kaj duonan jaron post la elektoj, ankoraŭ ĉiam ne klaran ideon pri kio okazis.

Tio ja estis eble la plej rimarkinda, dum la aÅ­skulta kunsido marde. Zuckerberg, datumo-‘nerd’[i], ne kapablis respondi bazajn demandojn pri siaj datumoj. Tiel li ankaÅ­ ne povis diri ĉu oni sekvas uzantojn, kiam ili estas elregistriĝintaj. Nek kiom da datumoj de ĉiu uzanto estas registrataj. Nek kiel longe daÅ­ras ĝis datumoj estas forigataj de Facebook, post kiam uzanto viŝis ilin. "Senatano, mi lasos mian teamon kontakti vin por plue diskuti ĉi tion", li diris plurfoje al la senatanoj. AÅ­: "Tio estas bona demando, tio donas al mi okazon klarigi tion."

 

Miniatura lecioneto pri Facebook

Vere severa la pridemandado fariĝis neniam  –  nur kelkaj inaj senatanoj estis akraj. Kelkaj pli maljunaj senatanoj eĉ ne sciis ke Facebook gajnas sian monon per reklam-anoncoj, aliaj senatanoj komencis kun abundaj komplimentoj pri la American Dream kiun Zuckerberg estus plenuminta. Tio ofte donis al Zuckerberg la okazon kun malgrava tediĝo kaj kun malestima eksplik-tono aranĝi miniaturan lecionon pri Facebook kaj simple ignori la putrajn partojn.

La diskuto temis apenaÅ­ pri la malkonkordo kiun semas Facebook, aÅ­ pri la misuzado kiun Facebook mem toleris dum jaroj, aÅ­ pri la sklavigantaj efikoj de sensaciaj novaĵoj, aÅ­ la malobeo al la privateco sur kiu Facebook estas bazita. Zuckerberg agnoskis la faritajn erarojn, sed diris ke la uzantoj baldaÅ­ havos vere kompletan kontrolon pri siaj datumoj. Sole Maggy Hassan konstatis klare, ke Facebook havas ‘probleman fundamenton’. La enspezmodelo baziĝas sur tio, ke la uzantoj pasigas plejeble da tempo sur la platformo.

Facebook mem en sia jarraporto rimarkigis du riskojn: ke pli da uzantoj ŝanĝas siajn privatec-agordojn, kaj ke uzantoj spertas psikajn problemojn se ili tro multe vagadas sur sociaj amaskomunikiloj. "Estas streĉiteco inter viaj vortoj kaj la maniero kiel vi gajnas monon. Vi diras ke vi neniam donos prioritaton al reklamantoj, sed tio estas precize kion faras via enspezmodelo."

Zuckerberg diris ion pri la feliĉo de uzantoj, kio estus interligi kun la starigado de signifoplenaj komunikiĝoj, kaj diris ke la interesoj de lia kompanio dum longa tempo koincidas kun la interesoj de uzantoj. Kaj ke li vere kunlaboros, se la Usona Kongreso volas pli da reguligo. Sed monpunoj, ne, li ne opiniis tiujn necesaj. Li povis sin savi. Ĉe Wall Street, la kurzo de Facebook dum la esplordemandado saltis 4,5 procentojn.

 

 

 

[i] ‘nerd’  vidu:   https://nl.wikipedia.org/wiki/Nerd

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2018/03/25/wapenbezit-steun-amerikaanse-jongeren-in-strijd-tegen-wapenlobby-a1597026
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Subtenu Usonajn gejunulojn ribelantajn kontraÅ­ la armil-komerca lobio

NRC 26 marto 2018

 

Komento-kolumno
fare de la NRC-redakcio

 

Estas apenaŭ komprenebla karakterizaĵo de la Usono: la arde defendita rajto je armil-posedo, kombine kun daŭra torento da senkulpaj viktimoj de amasaj pafadoj, eĉ en lernejoj.

Temas, laÅ­ favorantoj de armil-posedo, pri individua libereco en lando kie libereco de la individuo antaÅ­iras. Temas pri pafilkulturo en kamparaj areoj, kiu jam longe ekzistas. Temas ankaÅ­, ili diras, pri la deziro defendi vin mem, en socio kie la registaro malproksimas.

Estas rajto, ankaŭ registrita en la Second Amendment ĉe la Usona Konstitucio, libere tradukata: "Ĉar bone organizita milicio necesas por la sekureco de libera ŝtato, oni ne malobeos la rajton de la popolo posedi kaj kunporti armilojn."

Fronte al la individuo, la kulturo kaj la konstitucio, ekzistas ŝvitetaj ciferoj. En 2016 ja 11.000 Usonanoj pereis pro pafilo  –  ne kunkalkulite mortigitojn pro polica armilo. De la murdoj, 64 procentoj estas farataj pere de pafilo, en Britio tio estas nur 4,5 procentoj.

Dum la unuaj sep semajnoj de la nuna jaro, 18 fojojn estis pafita en Usonaj lernejoj. Dek fojojn tio finiĝis bone. Dum ok pafadoj estiĝis mortigitoj kaj vunditoj. En Kentucky, en Los Angeles. Kaj en Parkland, Florido: 17 mortigitoj en Valenten-tago.


 

Gejunuloj ekprotestas kontraŭ la pafil-leĝo. Sed de prezidento Trump ili ne devas ekspekti multe.

 

La lernejanoj de la Marjory Stoneman Douglas High School el Parkland ne senreage toleris kion okazis en ilia lernejo, kaj turnis la indignon pri tio en politikan reziston. Sub la slogano "March for Our Lives"[i] ili sabate surpiedigis centmilojn en Vaŝingtono. Aliloke en la Usono kaj en la resto de la mondo estis pli malgrandaj manifestacioj por subteno.

La protesto estis vigla, energia kaj emocia. Sur la podio en Vaŝingtono parolis nur junuloj. Estis hiperventilado, estis plorata kaj vomata de ili – iliaj rakontoj estis nepoluritaj kaj tial timtremigaj.

Ĉi tiuj gejunuloj meritas ĉiun subtenon. Sed ĉu tio ankaŭ efikos? Ĉu la infanoj de Marjory Stoneman kapablos venki la potencan armil-komercan lobion NRA[ii]? Aŭ ĉu okazos kiel tiel ofte: malmultajn semajnojn post la ŝoko, la indigno kaj la rezisto estas forvaporiĝintaj.

La junuloj ne nur asertas indignon. Ili havas klarajn postulojn kaj certe politikan strategion. Ili diras ke ili unuainstance devas esti sekuraj en la lernejo, kaj volas por tio malpermeson de duon-aŭtomataj bataliloj. La mezuroj kiujn la Trump-registaro ĝis nun prenis, kiel ekzemple malgranda pliprecizigo de la antaŭaĵ-enketo, ne sufiĉas. De ilia prezidento ili ne bezonas ekspekti multe. Trump en sia elekta kampanjo apogis la NRA-on, la NRA apogis Trump-on. Sabate li lasis nenion aŭdi de si.

La junuloj jam ne plu kontentiĝas pri pia parolado. Ili provas junajn elekto-rajtulojn mobilizi por voĉdoni kontraŭ politikistoj kiuj estas subtenataj de la NRA. "Vote them out".[iii] Jen sencohava strategio, sed estas batalo kiu plej frue en novembro ĉe intertempaj elektoj povas komenci doni fruktojn. Ĝis tiu tempo ĉeestas la komisio daŭrigi pensi pri Marjory Stoneman, por ke la junuloj persistos sian lukton. Nova generacio de politike aktivaj junuloj estus por la Usono grandega riĉeco.

 

 

 

[i] "March for Our Lives" = "Marŝu por Niaj Vivoj"

[ii] NRA (National Rifle Association) = ‘Nacia Fusilo-Asocio’;   vidu:
https://www.nytimes.com/2018/02/24/us/politics/nra-gun-control-florida.html

[iii] "Vote them out" = "Ne voĉdonu ilin"

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC frontpaĝo
https://www.nrc.nl/nieuws/2018/03/14/hoekstra-duitse-steun-voor-noordelijke-acht-in-eurozone-a1595732
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Germana subteno por la nordaj ok landoj

Ministro Hoekstra (Financoj) parolis en Berlino pri Germana rolo ĉe la Nederlanda iniciato por kompensi la Francan reformplanon.

NRC frontpaĝo 15 marto 2018

 

Fare de nia korespondanto
Juurd Eijsvoogel
BERLINO


Germanio estis je la fono tre engaĝita ĉe la iniciato de Nederlando kaj sep samideaj nordaj landoj en la Eŭropa Unio, kiuj volas oferi kontraŭpezon al tro ampleksa reformo de la EU. Tion diris Wopke Hoekstra (CDA[i]), la Nederlanda Ministro de Financoj, merkrede dum vizito al Berlino. Hoekstra ankaŭ diris, ke la Nederlanda registaro havas "fortan sindevontigon al la Eŭropa Unio kaj la eŭro". "Sed ja sub la ĝustaj kondiĉoj."

En la internacia gazetaro, ‘la nordaj ok’ estas vive priskribitaj kiel grupo kiu starigas sin vidalvide de la du grandaj membroŝtatoj Francio kaj Germanio. La grupo konsistas el Nederlando, Irlando, Finnlando, la tri Baltaj landoj Estonio, Latvio kaj Litovio, kaj du landoj, kiuj ankoraÅ­ ne adoptis la eÅ­ron: Danio kaj Svedio.

Komence de la nuna monato, la ok prezentis en Bruselo deklaron, en kiu ili interalie esprimis sin kontraŭ "ampleksa transdonado de kompetentoj al Eŭropo". Ilia iniciato devenus pro la timo ke la nova Germana registaro prenos pozicion tro indulgeman kompare al la reformplanoj de la Franca prezidento Macron. Ili volas interalie preventi ke estiĝas situacio, en kiu ili devas pagi la ŝuldojn de landoj kiuj ne sekvas la Eŭropajn buĝetoregulojn.

Sed la bildo de "Ok kontraÅ­staras al du", kiel la Süddeutsche Zeitung[ii] fraptitoligis pasintsemajne, mistaksas la bonvolan pozicion de Berlino kompare al ‘la nordaj ok’. Berlino ankaÅ­ estis ne surprizita pri la iniciato, ĉar "la preparojn en la fono ĝi spertis", laÅ­ Hoekstra en konversacio kun Nederlandaj ĵurnalistoj ĉe la ambasado en Berlino.

 

La konfidenculo de Merkel kunparolis

La Germana engaĝiteco progresis eĉ tiom, ke la konfidenculo de Merkel, Petro Altmaier (CDU[iii]), ĝis merkredo Ministro pri Financoj kaj nun Ministro pri Ekonomio, "estis ĉe du el la tri vespermanĝoj" en kiuj la financ-ministroj de la ok partoprenis, laŭ Hoekstra. "Germanio, en mia observado, bone akordis pri multo, se ne ĉio, kion ni notis. Germanio kontentas pri kaj la iniciato kaj la enhavo."

Ke la planoj estas "tre intense" adaptitaj al Berlino tute kompreneblas por Hoekstra. "Germanio estis, estas kaj restas, nia plej grava aliancano." En Germanaj politikaj rondoj oni konfirmas ke la iniciato de la ok landoj "ne bezonas esti malbona por ni. Äœi ebligas nin ludi perantan rolon"  –  en diskutoj kun Francio kaj la sudaj landoj.

Subtenon la ok intertempe ankaÅ­ ricevis de aliaj landoj en la eÅ­rogrupo, diras Hoekstra.

 

Nederlanda distingo por Schäuble

Dum lia vizito al Berlino, Hoekstra konatiĝis kun la nova Germana Ministro de Financoj, Olaf Scholz (SPD[iv]), kelkajn horojn antaÅ­ ol tiu estis ĵurigita. Kaj en la Nederlanda ambasado Hoekstra transdonis al unu el ties antaÅ­uloj, la iama ministro Wolfgang Schāuble, altrangan Nederlandan dekoracion[v]. Tio estis konvena gesto, ĉar la ‘norda ok’ estas en Germanio vidataj kiel gardistoj de la ‘heredaĵo de Schäuble’, la viro kiu en EÅ­ropo ok jarojn persistis pri konservativa kaj strikta financa politiko en EÅ­ropo.

Hoekstra estis komencinta la tagon per alparolo al la Wirtschaftsrat Deutschland, entreprenistaro kiu proksimas al la CDU[vi]. En sia parolado, la Nederlanda ministro montris sin mem ne nur bonega admiranto de Germanio kaj Berlino, kie li estas du jarojn loĝinta, dek kvin jarojn antaŭe. Li ankaŭ volis per ĝi emfazi, li diris poste, "kiel multe Nederlando estas ligita al la EU kaj la eŭro, kaj ke ni volas ĉiel peni por plue fortikigi la eŭron. La sola demando estas: kiel vi faras tion?"

Hoekstra nomis ĝin "kelkfoje komplikata" ke oni en la publika debato jam baldaÅ­ estas "aÅ­ naiva eÅ­rofilo, aÅ­ iu kiu nur diras ‘ne’ ". En sia alparolo li diris: "Unue riskojn redukti, antaÅ­ ol ni ekpartoprenos en pli da riskoj".

 

 

 

[i] CDA (Christen-Demokratisch Appel) estas politika partio en Nederlando, kies historia bazo estas la kristanismo

[ii] Süddeutsche Zeitung = sociala-liberala altkvalita Germana ĵurnalo, eldonata en MunÄ¥eno

[iii] CDU = Kristan-Demokrata Unio de Germanio (la plej granda politika partio tie)

[iv] SPD = Socialdemokratia Partio de Germanio (granda socialista politika partio)

[v] Nederlandan dekoracion:   vidu https://lintjes.nl/onderscheidingen/de-orde-van-oranje-nassau/ridder-grootkruis

[vi] https://de.wikipedia.org/wiki/Wirtschaftsrat_der_CDU

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
https://www.volkskrant.nl/binnenland/nederland-vormt-alliantie-met-7-eu-landen-om-vergaande-machtsoverdracht-aan-brussel-tegen-te-gaan~a4578294/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Nederlando formas aliancon kun 7 EU-landoj

Nederlando agas en kuneco kun sep aliaj EU-landoj, por kontraŭagi ampleksan integriĝon de la eŭrolandoj. La alianco prezentis sin marde – je la antaŭa vespero de restarto de la Franca-Germana motoro por Eŭropo – kun ses komunaj vidpunktoj, inter kiuj deviga reorganizado de la ŝtatŝuldo se lando venas en severajn problemojn.

Volkskrant 7 marto 2018

 

Fare de   Marc Peeperkorn

 

La ok landoj volas aÅ­digi ‘klaran voĉon’ nun kiam la EÅ­ropaj registarestroj en la venontaj monatoj decidos pri la estonto de la eÅ­rozono. La klubo de ok  – Nederlando, Estonio, Finnlando, Latvio, Litovio, Irlando, Svedio kaj Danio –  opinias ke estas urĝa tempo kontraÅ­agi la venontajn Germanajn-Francajn agojn por plue fuŝligi la eÅ­rolandojn.

Kun la alianco, Wopke Hoekstra, la Nederlanda Ministro de Financoj, montras ke li kapablas fari aliancojn. EU-diplomatoj esprimis siajn dubojn pri tio pro la "ne-ne-ne-sinteno" de Hoekstra dum la unuaj monatoj en Bruselo. Li prenis la iniciaton por la alianco kun vespermanĝo de la landoj en januaro. Laŭ la ministraro estas klara, ke Nederlando ne staras sole kun sia severa envicigo en la eŭrodebato.

Du el la ok landoj (Danio kaj Svedio) parenteze ne estas membroj de la eŭrozono. Danio kondiĉis escepton kaj ne bezonas enkonduki tiun moneron. Svedio devas ja fari tion antaŭ templimo. De la klubo de ok, Nederlando estas inter multaj la plej granda.

La ses deirpunktoj de la alianco kaÅ­zis marde matene neniun miron en Bruselo. La gvidantoj de la landoj anoncis la vidpunktojn pli ofte en la pasintaj monatoj. Tiel la ok postulas ke la buĝetaj reguloj por la eÅ­rozono  – fiksitaj en la Stabileco-pakto kaj alia EU-leĝaro –  strikte estas plenumataj. La Nederlanda ĉefministro Rutte diris pasintsemajne en Berlino, ke malobservo de la pakto estis fariĝinta ‘la regulo’. "Ni devas denove konduti disciplinite", diris Rutte tiam. LaÅ­ la ok landoj, la plenumo de la eÅ­roreguloj kondukas al sanaj buĝetoj kaj pli forta ekonomio, per kio la eÅ­rolandoj povas konstrui bufrojn por enkapti estontajn krizojn. EÅ­ropan ‘ŝokofonduson’ kiel komunan bufron, la landoj tute ne ŝatas.

 

Modestaj paŝoj

La ok eksplikas sian kontraŭan opinion pri nova radikala transdono de potenco al Bruselo. Ili volas modestajn paŝojn por plifortigi la eŭrozonon, sed pli grandajn paŝojn sole por plivastigo de la interna merkato kaj la liberkomerco.

Hoekstra kaj liaj kolegoj volas EÅ­ropan garantiaĵon por ŝparkreditoj kaj krizan fonduson por bonorda likvidado de malfortaj bankoj. Sed de tia ‘risko-divido’ inter landoj povas esti nur parolo se unue la riskoj estas nacie reduktataj: la purigado de bankbilancoj, reduktante la nombron da senvaloraĵ-kreditoj, kaj pli fortikaj financaj rezervoj.

La ekzistanta Eŭropa kriza fonduso havas permeson de la ok, por esti pligrandigata ĝis Eŭropa Mona Fonduso (EMF), kiu provizas pruntojn al eŭrolandoj en okazo de bezono, kaj observas la al tio alkuplitajn reformojn. La alianco postulas ke la eŭrolandoj tenas decidpovon pri la EMF kaj la pruntoj. Influo de la Eŭropa Parlamento, kiel volas Parizo, la Eŭropa Komisiono kaj la parlamento: tio iras, laŭ la ok, eksternorme.

La klubo krome volas, ke landoj kiuj en la estonto apelacios al la kriza fonduso, unue reorganizi sian ŝtatŝuldon. Landoj kun alta ŝuldo  – Italio, Grekio, Francio, Portugalio, Belgio –  timas tian reorganizado-mekanismon, ĉar ĝi fortimigus investantojn aĉeti ŝtatajn obligaciojn de tiuj membroŝtatoj.

 

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
https://www.volkskrant.nl/buitenland/opluchting-voor-merkel-spd-leden-keuren-regeringscoalitie-met-cdu-goed~a4577469/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Merkel povas daÅ­rigi, danke al SPD-membroj

Germanio havas novan registaron sub la gvidado de Angela Merkel, danke al la membroj de la SPD (Socialdemokratia Partio). Pli ol 66 procentoj de la socialdemokratoj konsentis pri nova Granda Koalicio kun la CDU/CSU, gvidata de Merkel. La kabineto prezentos sin la 14-an de marto, preskaÅ­ kvin monatojn post la elektoj. La plej grava tasko de la GraKo (Granda Koalicio): la forfluintan konfidon de la civitano regajni por la politiko de la mezaj partioj.

Volkskrant 5 marto 2018

 

Fare de   Sterre Lindhout

 

La plej malnova socialdemokratio en Eŭropo reagis kiel ĝi ekde 1891 ĉiam faris: kiam en dubo, la SPD[i] elektas por la potenco. Kun plimulto de du trionoj por registara partopreno, la rezulto estis finfine malpli ekscita ol antaŭvidita. La partopreno estis kun 78 procentoj historie alta.

"Nun ni havas klarecon," diris portempa partioprezidanto Olaf Scholz, post kiam la trezoristo de la partio estis laÅ­tleginta la rezultaton. AnkaÅ­ la frakcio-prezidanto Andrea Nahles diris esti feliĉa, ke la afero ‘okazis tiel’. AntaÅ­e, Nahles ĉiam emfazis, ke la SPD havis ‘ne planon B’. Sur la vizaĝoj de la SPD-pinto, senpezigo estis legebla, ne triumfo. Unu el la tri sampartianoj ja voĉdonis kontraÅ­ la nuna registaro, kaj por kurso pli maldekstra.

La ĝojegon lasis la SPD-on al la koalicia partnero CDU/CSU[ii]. "Mi gratulas la SPD-on pri tiu klara rezulto kaj antaŭĝojas pri kroma kunlaborado en la publika intereso de nia lando", Merkel diris post kiam la socialdemokratoj estis asekurintaj ŝian kvaran limtempon kiel kancelieron.

La Nederlanda PvdA[iii]-membro Frans Timmermans, vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono, lasis sian entuziasmon libera: "Niaj kamaradoj klare voĉdonis por GraKo! Por solidareco en Germanio kaj en la EU." En Bruselo oni ĝojas pri la ekstra mono por la EU, promesita en la akordo inter la du partioj.

 

Novaj vizaĝoj

Eĉ la standardisto de la opozicio kontraÅ­ la GraKo, Kevin Kühnert (28), prezidanto de la socialdemokratia junulara organizo Jusos[iv], montris sin bona perdinto. "Ni enoficiĝis por gajni. Tial nun unue: seniluziiĝo. La SPD devus esti pli kiel ĝi dum la lastaj semajnoj estis", li skribis, celante al la alfrontaj debatoj ene de la vicoj. "La Jusos-membroj prizorgos tion. Ni komencos morgaÅ­. "

Tamen, la plej longa postmilita formado de kabineto en Germanio, ne finas kiel fabelo de la fratoj Grimm kun "fino bona, ĉio bona". La SPD devos venonttempe provi mildigi la centmilojn da GraKo-oponantoj, por tamen apogi la politikon de la kabineto. Pro tio promesis Scholz jam dimanĉe, ke liaj kvin ankoraŭ ne oficiale konataj kolegaj ministroj ne nur estos veteranoj. Ankaŭ estas loko por novaj vizaĝoj. Tri el la ses SPD-ministroj estos virinoj, tio jam estis certa.

Sed precipe la nova registaro kiel tuto devas certigi, ke tiu koalicio de perdantoj regajnas la konfidon de la Germana civitano, pere de plejeble rapide plenumi la promesojn el la regadpakto.

 

Prokrasta aranĝo

Tiuj promesoj oni povas resumi kiel pli sociala kaj pli moderna, pli sekura kaj eble ankaŭ iom pli solida Germanio: kie homoj kun malaltaj enspezoj pagos malpli da imposto, dungitoj en la flegado ne plu laborakiros malpli ol la minimuma salajro, lernejoj finfine estos ekipitaj kun sufiĉe da komputiloj, polico kaj justico povos trejni milojn da novaj dungitoj, kaj kie la plej multaj karbocentraloj fermiĝos.

Se tio ne sukcesos, tiam la nuna regadperiodo estas nur prokrasta aranĝo, kaj la CDU kaj SPD ĉe la sekvontaj elektoj estos punataj ankoraŭ pli forte. Kun tiu scenaro la dekstra-naciisma AfD[v], la plej granda opozicia partio, minacis jam. "Ĉi tiu rezulto estas katastrofo. Plejlaste en 2021 venos la finkalkuko", tweetis la partiestraro.

Ne nur la AfD restas skeptika. La Die-Welt[vi]-ĵurnalisto kaj Merkel-observanto Robin Aleksandro, verkisto de furorlibro pri la rifuĝintkrizo, asertas: "La laca malnova bovino ankoraŭfoje stariĝas kaj lasas jungi sin antaŭ la skipo, ĉar neniu alia estis preta tiri. Tio atestas pri digno, sed ne havas estonton."

Ne estas neebla, ke la Granda Koalicio ne plenigos la kvar jarojn. Por post du jaroj, la registaro planas prijuĝon en kiu la CDU/CSU kaj SPD kontrolos ĉu estas ankoraŭ sufiĉe da komuna subteno por kune regi plu. Estas ne ekskluzive, ke Angela Merkel prenos tiun momenton por digna kaj mem-direktita adiaŭo.

 

 

 

[i] SPD = Socialdemokratia Partio de Germanio (granda socialista politika partio)

[ii] CDU = Kristan-Demokrata Unio de Germanio;   CSU = Kristan-Sociala Unio (konservativa partio en la Germana federacia lando Bavario)

[iii] PvdA (Partij van de Arbeid) = jam longe ekzistanta Laborista Partio en Nederlando

[iv] Jusos (Jungsozialisten) = organizo de pli junaj ĉe la SPD  
   vidu ankaÅ­: https://en.wikipedia.org/wiki/Young_Socialists_in_the_SPD‎

[v] AfD (Alternative für Deutschland)  = nova dekstra politika partio en Germanio

[vi] Die-Welt (La Mondo, anglalingve The World) = Germana nacia ĉiutaga ĵurnalo

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant frontpaĝo
https://www.volkskrant.nl/buitenland/communistische-partij-china-maakt-weg-vrij-voor-levenslang-presidentschap-xi~a4573448/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ĉinio volas doni senliman potencon al Xi

Prezidento Xi Jinping de Ĉinio ŝajnas senhezite alpaŝi al netuŝebla potencpozicio. La Ĉina Komunisma Partio volas la konstitucian preskribon, kiu limigas la daŭron de la prezidenteco ĝis du kvinjaraj limtempoj, aboli. Tiam Xi povas resti en funkcio ĝis multe pli longe ol 2023.

Volkskrant frontpaĝo 26 februaro 2018

 

Fare de  Ben van Raaij

 

La centra komitato de la partio priparolas la konstituci-amendon dum tritaga partia pinto kiu komencas hodiaÅ­, anoncis dimanĉe la ŝtata novaĵagentejo Xinhua. Se oni adoptas la proponon kiel estis atendita, la Ĉina parlamento povas ratifi tion venontsemajne. Äœi do ankaÅ­ laÅ­ atendo konsentos pri la dua limtempo de Xi ĝis 2023. 

"Ĉi tio estas nova paŝo en longa marŝo de Xi   por akiri plej multe da persona potenco, cele al realigado de sia ambicia agendo por la estonteco de Ĉinio", diras Michael Kovrig[i] de la International Crisis Group de el Pekino. Xi per sia kontraÅ­-korupteca strategio kaj partia reformo kreis ankaÅ­ multajn malamikojn. "Li eble timas, ke riskas preni la kondukilojn el la manoj". 

La centra komitato volas ankaÅ­ registri la idearon de Xi en la konstitucio. Tiu ‘Xi Jinping Pensado por Socialismo kun Ĉinaj Karakterizoj por Nova Epoko’ estas speco de vizio pri la renaskiĝo de Ĉinio kiel mondpotenco, sub la strikta gvidado de la komunista partio. AnkaÅ­ la de Xi starigita kontraÅ­-koruptec-komisiono fariĝos eble promociata al ŝtata organizo.   

 

Ne tute neatendite 

La 64-jaraĝa Xi, prezidento ekde 2013, plifortigis sian potencpozicion jam enorme en oktobro pasintjare, kiam li dum la deknaÅ­a partikongreso estis reelektita kiel ĝenerala sekretario de la partio (partiestro) kaj prezidanto de la Centra Militista Komisiono (armeestro). AnkaÅ­ lia ‘New Age Thinking’ estis inkluzivata en la Ĉarto de la partio. Kun tiu enkanonigo fariĝis Xi la egalulo de legendaj antaÅ­uloj kiel Mao Zedong kaj Deng Xiaoping. 

Tute neatendita la decido de la centra komitato do ne estas, diras Frans-Paul van der Putten[ii] de la instituto Clingendael. "Xi ĉe la partikongreso estis normalokaze devinta indiki sian sukcedanto, sed li ne faris tion. Tio jam estis rigardata kiel signalo ke li volas resti pli longe. Estas ja surprizanta ke la potenco nun tamen tre malkaŝe koncentriĝas en la manoj de unu persono. Kaj tio povas esti tre malutila, kiel la regado de Mao montris en ties lastaj tagoj."   

 

AÅ­toritata subpremado 

LaÅ­ la Ĉina ŝtata ĵurnalo Global Times, la konstituci-amendo ne aÅ­tomate signifas ke Xi estos prezidento dumviva. Sed Frans-Paul van der Putten rimarkas ke la du aliaj (multe pli potencaj) funkcioj de Xi, partiestro kaj armea gvidanto, formale havas neniujn limtempojn. "Xi do tuj havos tri funkciojn en la manoj, kiujn li principe povus senlime praktiki." Kaj tio donus al li, same kiel antaÅ­e al Mao, ĉiopovan kaj preskaÅ­ imperian statuson. LaÅ­ la Ĉina politikologo Zhang Ming, Xi estas de multaj ordinaraj Ĉinoj rigardata kiel imperiestro. 

Analizistoj atentigas pri la riskoj de la konstituci-amendo. La ebleco ke Xi ankoraÅ­ por pli longe restos prezidento, pliigos sian potencon, diras Kovrig. Kaj tio ebligas lin efektivigi pli da reformoj, kio povas esti bone se tiuj estas la justaj reformoj. 'Sed tio povas ankaÅ­ konduki al kreskanta aÅ­toritata subpremo kaj plua potenckoncentriĝo, kiuj faros ege malfacile ŝanĝi la kurson kiam la plej alta gvidanto prenos malĝustan decidon.' 

 

 

[i] Michael Kovrig = altnivela konsilisto pri Nordorient-Azio, kun fokuso sur Ĉinio; li laboris kiel diplomato en Pekino;  vidu ankaÅ­: https://www.crisisgroup.org/who-we-are/people/michael-kovrig

[ii] Frans-Paul van der Putten   = esploristo ĉe Clingendael, Nederlanda Instituto de Internaciaj Rilatoj; li esploras la geopolitikan signifon de la kresko de Ĉinio kiel granda potenco;  vidu ankaÅ­: https://evenementenbdo.nl/masterclass-riskmanagement/speakers.php?sid=173

 

 

   

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2018/02/16/eu-uitbreiden-word-eerst-een-goede-buur-a1592429
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Plilarĝigi la EU-on? Fariĝu unue bona najbaro

La EÅ­ropa Unio volas sin plivastigi al Balkanio. Malbona plano, laÅ­ Bastiaan Rijpkema. La EU devas unue ordigi sian propran domon.

NRC 16 februaro 2018

 

Fare de  Bastiaan Rijpkema

 

La Eŭropa Unio volas serioze labori pri la plivastigado al la okcidenta Balkanio: Bosnio kaj Hercegovino, Serbio, Montenegro, Kosovo, Makedonio kaj Albanio. En 2025 la unuaj landoj el tiu regiono devos esti membroŝtatoj. "Realece, sed ankaŭ tre ambicie" diris la Eŭropa Komisaro por plilarĝigo, Johannes Hahn. Kiam ĉiuj Balkanaj landoj post nelonge estos membroj, kaj laŭ Federica Mogherini, EU-kunordiganto pri eksterlandaj aferoj, tio eblos ene de "nia generacio", la nombro de membroŝtatoj estos 33.

La argumentoj por plilarĝigo estas kompreneblaj. Unue, la menciitaj landoj havas komunan longan limon kun la EU. Por senperaj najbaroj kiel Kroatio, Rumanio kaj Grekio, sed ankaŭ por la EU kiel tutaĵo, stabileco gravas en tiu parto de Eŭropo, kiu antaŭ nelonge ankoraŭ estis damaĝita de milito. Due, rolas geopolitikaj konsideroj: oni timas eksterlandan enmiksiĝon en la regionon. Pasintmonate raporto de la Brita Parlamento ankoraŭ atentigis pri la "malstabiliga influo" de precipe Rusio. Trie, memkompreneble: plilarĝigo povas esti profita al la civitanoj de la Balkanaj landoj mem, sur ekonomia kaj konstitucia tereno, inter aliaj per la solidigado de demokratio kaj konstitucia ŝtato.

Tamen la momento de la anonco aspektas iom absurda. La Eŭropa Unio havas ja sufiĉe da problemoj sur sia telero. Ekzemple la Brexit-intertraktadoj estas tute ne kompletigitaj. Antaŭ ĉio ekzistas akra valorkonflikto inter la EU unuflanke, kaj Pollando kaj Hungario aliflanke, aŭ en pli larĝa senco: inter la Okcident- kaj Orient-Eŭropaj membroŝtatoj.

En Pollando la registaro de Juro kaj Justeco (PiS[i]) minacas meti la jurisdikcian povon daÅ­re pli multe sub politika influo. Tio persvadis la EÅ­ropan Komisionon al ekuzo de la ankoraÅ­ neniam uzita ‘artikolo-7-proceduro’, kiu povus finfine konduki al sankcioj kiel la suspendo de la Pola voĉdonrajto ene de EU. Kvankam estas tre neprobable ke tiuj sankcioj vere venos; por tio necesas unuanimeco, kaj Hungario ĵuris bloki ĉiujn sankciojn kontraÅ­ Pollando. La Hungara ĉefministro Orbán ĉe tio parolas pri Brusela "inkvizicio" kiu provas rompi la "nacian regadon" de Pollando.

En Hungario mem, la demokratio kaj konstitucia ŝtato estas intertempe tiel severe atakitaj, ke en la lasta Freedom-in-the-World-raporto, ĉiujara revizio de la stato de politikaj rajtoj kaj liberecoj en la mondo, oni asertas ke la lando riskas defali en "aŭtoritatan estraron".

 

En la praktiko evidentiĝas, ke la ‘artikolo-7-proceduro’ malmulte helpas kontraÅ­ tio, kion oni foje nomis 'post-aliĝo-huliganismo'. Alivorte: membroŝtatoj kiuj atingas la sojlon por aliĝo, sed post tio malobservas decidigajn demokratiajn kaj konstitucia-ŝtatajn principojn. La EU malhavas ĉi-momente efektivajn ilojn por kontraÅ­agi tion. Aliĝo de nombro da novaj membroŝtatoj, kun ankoraÅ­ malsanetantaj demokratiaj konstituciaj ŝtatoj, estas tiam neprudenta.

AnkoraÅ­ libere de la specifa demokratia-konstitucia-ŝtata aferstato en la Balkanaj landoj, grava demando estas: kie troviĝas la limo de la EU? ‘EÅ­ropo’ kiel valorkomunumo estas etendebla koncepto. La Konsilio de EÅ­ropo, la organizo kiu apartenas al la EÅ­ropa Konvencio pri Homaj Rajtoj, havas ekzemple 47 aliĝintajn ŝtatojn. Sed se temas pri la EÅ­ropa Unio, tiam oni regule konstatas ke ekzistas ‘institucia limo’ por plivastigo.

 

La opinioj pri la estonteco de la Eŭropa Unio estas tre diversaj. Dum la Franca-Germana akso plej baldaŭ volas dediĉi sin plue al plia Eŭropa integriĝo, membroŝtato kiel Nederlando por la komenco ankoraŭ premas la bremson. Ne iĝos pli facile fasoni la estontan EU-on, se tiu havos eĉ pli da membroŝtatoj.

La Balkanaj landoj meritas nian subtenon, sed la demando estas laŭ kia maniero. EU-membreco ne estu frivole ekuzata kiel instrumento de eksterlanda politiko. La EU devus konsideri du eblojn. La unua: tamen ekuzi aliĝon, sed tiam ne antaŭ ol la 'instrumentoj de konstitucia ŝtato' estas en ordo. La plilarĝigo estas nur akceptebla kiam la EU povas reagi efike al demokratia-konstitucia-ŝtataj elreliĝoj. Tio signifas ke ne nur la kandidat-membroŝtatoj, sed ankaŭ la EU devas eklaboradi.

La institucia problemo ne estas solvita per tio. Tial dua eblo. En 2006, du jarojn post kiam la EU estis akirinta dek pliajn membroŝtatojn, la tiama EÅ­ropa Komisaro pri eksterlandaj interrilatoj, Benita Ferrero-Waldner, jam priskribis ke "la EU ne povas sin plivastigi ​​senfine". Åœia alternativo: la ‘EÅ­ropa najbarec-politiko’, ĉe kiu la EU interalie proponas ekonomian integriĝon kaj subtenon sur la tereno de demokratio kaj konstitucia ŝtato, sen plena inkludo en la EÅ­ropa Unio.

Tiu najbarec-politiko estas antaŭ nelonge renovigita. La tempo urĝas, ke ni prenos ĝin serioza kiel plenvalora finstacio.

 


Bastiaan Rijpkema estas jurfilozofo ĉe la Universitato de Leiden (en Nederlando). Li estas kunredaktoro de la eseo-kolekto La lukto por la demokratio.

 

 

 

[i] PiS = Prawo i Sprawiedliwosc (Juro kaj Justeco);   vidu ankaÅ­: https://eo.mondediplo.com/article2339.html

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2018/01/25/de-tesla-van-de-zweedse-politiek-2-a1589728
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La ‘Tesla’ de la Sveda politiko

Novulo Wernstedt volas la demokration reformi. Li volas doni al la civitanoj veran decidpovon.

NRC 25 januaro 2018

 

Fare de nia korespondanto
Caroline de Gruyter
en Stokholmo

 

Iun tagon juna Svedo enŝaltis la televidon. Li ektroviĝis meze en politika parolprogramo en kiu la socialisma ĉefministro Stefan Löfven kaj ties antaÅ­ulo, la konservativa Fredrik Reinfeldt, ambaÅ­ estis demandataj: "Kio estas via vizio por la venontaj dudek jaroj?" Reinfeldt respondis ke post dudek jaroj, verŝajne ĉiu devas labori ĝis pli alta aĝo. Löfven diris ke li volis aranĝi, ke la senlaboreco tiam estus pli malalta.

Hm! pensis la juna Svedo, Michael Wernstedt: kia manko de ambicio, ĉu tio ne povas pli bone?

Intertempe Wernstedt, ido el la fama familio Wallenberg (lia praonklo estis la Sveda diplomato kiu dum la Dua Mondmilito savis la vivon de miloj da Judoj en Hungario, kaj poste malaperis senspure), fondis novan politikan partion en Svedio: Initiativet-on. En septembro estos elektoj, por la parlamento kaj la urba konsilantaro.

Sur Facebook Initiativet havas, de post la prezentado en decembro, apenaŭ du mil partianojn. Ĉar ankoraŭ ne ekzistas programo, diras Wernstedt. Kaj tio estas konscia: la partio nur en decembro komenciĝis, per 'workshops' ĉie en la lando. La ideo estas, ke civitanoj iras al tiuj kunvenoj kaj kundiskutas; ankaŭ interrete. Ili, civitanoj, kaj ne la parti-gvidantaro, determinas per temo la programon por la nova partio.


Reago al dekstraj popolistoj

Por certigi, ke la aktivado ne iras en ĉiujn direktojn, la partio fiksis ses ‘valorojn’: kuraĝon, malfermecon, kompaton, optimismon, kunlaboradon kaj agopretecon. Wernstedt, kiu kun sia amiko kaj 48 aliuloj loĝas en malnova, renovigita hotelo en Stokholmo, konfesas ke ne estas simple atingi la elektosojlon de 4 procentoj. La lasta partio kiu sukcesis tion, estis la dekstra-popolista ‘Svedio-Demokratoj’. Ekde tiu partio en 2010 alvenis en la parlamenton, la diskurso konsiderinde flankenŝoviĝis dekstren. La partio nun estas la tria plej granda de Svedio. Wernstedt (35) pro tiuj dekstraj popolistoj eniris en la politikon. Li ne rigardas ilin kiel malamikon. Ili ŝajnas doni al li ĝuste energion. "La popolistoj piedmalfermis la pordon por ni. La tagon kiam mi decidis fondi Initiativet-on, estis la novembra tago en kiu Trump gajnis la Usonajn elektojn. "

Wernstedt opinias, ke la hodiaŭa politika klaso havas malmulte da ideoj. "Ili povas paroli sole pri ekonomio. 'Ĉio estas OK', ili diras, vidu la malneta nacia produkto. La popolistoj estas la solaj, kiuj vere kontraŭas tion. Ili krias: 'Ĉio estas ne OK!' Ili pravas, sed havas ne solvon, volas returni la horloĝon. Reen al fermitaj limoj, konduti kvazaŭ ne ekzistas klimatŝanĝiĝo, meti ekster la pordon homojn kun aliaj religioj, kaj tiel plu. Mi nenion vidas en tio."


“Mi volus, ke ni fariĝos la Tesla[i] de la Sveda politiko.”

 

En tuta Eŭropo civitanoj uzas popolistojn kiel rompilo por eksterigi la nunan politikan klason. Por popolismaj solvoj, multoj (ankoraŭ) malantaŭeniĝas. Laŭ Wernstedt, nek multaj Svedoj volas ke popolistoj gajnos potencon. "Homoj volas rigardi antaŭen, ne malantaŭen. Por solvoj, iu alia devas transpreni ĝin de la popolistoj. Do mi en la politikon eniris."

La juristo Wernstedt ĝis lastatempe kondukis la Wallenberg-fonduson, kiu trejnas junajn homojn por gvidantaj pozicioj. Li naskiĝis kun ora kulero en la buŝo. Sed: "Mi ne estas elitista. Mi ĝuste volas doni voĉon al homoj." Li estis en Usono staĝanto en la Kongreso, kaj poste laboris iom da tempo en la Brita Parlamento. Pli da politika sperto li ne havas. Tamen Initiativet estas ne naiva eksperimento. La inspirfonto estis Alternativet[ii], nova partio en Danio, kiu estis fondita en 2014 kaj alvenis en la parlamenton. Ankaŭ Alternativet funkcias bottom-up: ne la gvidantaro preskribas vidpunktojn, sed la membroj. La ideo de workshops venas de Alternativet. La Danoj nun helpas Wernstedt-on organizi tiujn en Svedio.

Inspirita fare de Macron

Initiativet estas inspirita ankaÅ­ de Emmanuel Macron, kiu la Francan politikan establitan ordon kegle renversis, kaj fariĝis prezidento. Lia partio, En Marche, envolvis ankaÅ­ civitanojn ĉe la verkado de la partioprogamo: eĉ en malgrandaj vilaĝoj, homoj kunvenis por pritrakti gravajn temojn kiel ekzemple enmigradon, impostadon, sekurecon aÅ­ klimaton. AnkaÅ­ en AÅ­strio  – same kiel Danio, Francio kaj Svedio lando kun forta dekstra-popolista partio –  estis en 2013 fondata tia partio: la Neos. Tiu estas nun la kvara partio de la lando, kun deputitoj en la nacia kaj la EÅ­ropa Parlamento. Kion komune havas ĉiuj tiuj partioj? "Ni estas nek maldekstraj nek dekstraj, sed por-EÅ­ropanaj, kaj volas pli bone ol la klasikaj partioj aÅ­skulti kion inter la loĝantaro gravas. Kaj ni provas adapti la demokration al la nuna tempo. Tio instigas homojn pli ol la timigado de la popolistoj." Se li fortiras voĉojn ĉe la Verduloj, li estas "10 procentoj" kontenta", se li faras tion ĉe la popolistoj, "100 procentoj".

Wernstedt momenton konsideris fariĝi membro de ekzistanta partio, kaj reformi tiun. Sed li ne havis ideon, kiu partio devus esti tio. "Vera reformo ofte venas de ekstere, ne de ene. Kiu prenis la aŭtomondon sur la ŝovelilo? Tesla, kio ne venis el la aŭtomondo. Sen Tesla la kusenoj estus neniam skuataj. Mi volus, ke ni fariĝos la Tesla de la Sveda politiko."

Memmortigoj

La plej gravaj tri ‘grandaj temoj’ estas: la reformo de demokratio; la planedo kaj la medio; la estonto de la prospera socio kaj bonstato longedaÅ­ra. Tiu lasta estas grava laÅ­ Initiativet: la plej granda kaÅ­zo de morto por Svedaj gejunuloj ĝis 35-a jaraĝo estas memmortigo. Aliaj temoj estas enmigrado, edukado kaj la estonto de laboro. Enmigrado estas, same kiel en aliaj EÅ­ropaj landoj, ekde 2015 tre sentema en Svedio. La debato estas tiel polarigita ke tiuj kiuj volas limigi enmigradon, estas nomataj ‘faŝistoj’. Kaj tiuj, kiuj defendas la rifuĝint-traktaton, estas formetataj kiel ‘maldekstraj islamo-amikoj’. "Ni bezonas konstruktivan debaton, ne pri identeco sed kun la faktoj en la mano, ĉe kio ĉiuj problemoj estos diskutataj tiel ke ni foje povu paroli pri solvoj", diras Wernstedt.

Precize tiel la AÅ­straj Neos-membroj fine de 2012 verkis sian unuan partioprogramon, en kafejoj kaj loĝoĉambroj ĉie en la lando. Aliuloj partoprenis interrete. Kaj kiel dekstraj kaj ekstrem-dekstraj popolistoj en EÅ­ropo interŝanĝas spertojn, tiel faras tiuj novaj demokratiaj partioj ankaÅ­. Ili ĵus okazigis diskutadon en Londono. La Neos konfidence informis la novan Polan partion Nowoczesna (‘Moderna’), kiu estis fondita en 2015, donante al ĝi indikojn, atentigojn. AnkaÅ­ estas kontaktoj kun la Svisa Operacio Libero, ne vera partio sed (intertempe) movado kiu ekde 2016 jam tri referendumojn gajnis de dekstraj popolistoj.

Estas rimarkinda ke dekstraj kaj maldekstraj popolistoj altiras multe pli da atento en la gazetaro ol la novaj ne-ekstremaj partioj. Initiativet nur estis menciata en Svedaj ĵurnaloj kiam la Usona gazeto The New Yorker estis skribinta grandan pecon pri ĝi. Svedoj rakontas ke tio ja diferencis ĉe la fondado de ‘Svedio-Demokratoj’: frontpaĝaj novaĵoj, malfermo de televidaj ĵurnaloj, ĉie. Kaj poste tio ne plu haltis. Sed Wernstedt ne lasas senkuraĝigi sin. Eĉ Macron, li diras, estis en la komenco apenaÅ­ prenita serioze. "Kaj kion do diris Gandhi? Unue ili ignoras vin, tiam ili priridas vin, poste ili batalas kontraÅ­ vi, kaj fine vi gajnas."

 

 

 

[i] Tesla:   vidu https://en.wikipedia.org/wiki/Tesla_Roadster_(2020)#Overview

[ii] Alternativet:   vidu ankaÅ­  https://en.wikipedia.org/wiki/The_Alternative_(Denmark)

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
https://www.volkskrant.nl/buitenland/trumps-presidentschap-blijkt-fnuikend-voor-amerika-s-rol-als-wereldleider-duitsland-en-china-streven-vs-voorbij~a4559048/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Germanio kaj Ĉinio preterpasas Usonon

En la okuloj de la resto de la mondo, Germanio preterpasis la Usonon por la unua fojo, se temas pri ties rolo kiel monda gvidanto.

Volkskrant 19 januaro 2018

 

Fare de  Bert Lanting


Ekde prezidento Trump sidas en la Blanka Domo, konfido en la gvidado de Usono malgrandiĝis draste. Laŭ enketo de Gallup en 134 landoj, nur 30% de la enketitaj havas pozitivan bildon pri la rolo de Usono.

Tio estas sufiĉe pli malalta ol en 2016, la lastan jaron ke la antaŭulo de Trump, Barack Obama, sidis en la Blanka Domo. Tiam la Usono akiris ankoraŭ 48 procentojn. La Usono havas nun pli malaltan reputacion ol en 2008, la lasta jaro de prezidento George W. Bush.

Anstataŭ Usono, Germanio staras nun, kun 41 procentoj, ĉe la supro de la ranglisto. Rimarkinde estas ke Ĉinio nun iom pli alte estas taksata kiel monda gvidanto ol Usono (31 procentoj kontraŭ 30 procentoj). Eĉ Rusio kun 28 procentoj ne perdas la kalkanojn de Usono el la vido

La ‘America First’-politiko de Trump, kaj liaj Twitter-eksplodoj, kaÅ­zis akran kreskon de la nombro da homoj kiuj pripensas la rolon de Usono negative sur la monda scenejo. Mezume 43 procentoj havas negativan bildon, 15 procentojn pli ol sub Obama en 2016. Trump povas ja konsoli sin per la ideo, ke la aprezo por Usono en la Rusio de prezidento Putin iom pliiĝis: de 2 ĝis 8 procentoj.

Speciale en sia propra kontinento la Usono perdis multan subtenon. En Meksiko, la enmigrad-politiko de Trump kaj liaj planoj por muro laŭlonge de la limo sendube grave rolas, sed ankaŭ la minaco de Trump por nuligi la NAFTA[i]-liberkomerc-traktaton kontribuis al akra malkresko en la prestiĝo de Usono.

En Kanado, unu el la plej intensaj Usonaj aliancanoj, la estimo por Usono malpliiĝis signife en unu jaro: de 60 procentoj ĝis 20 procentoj. En Meksiko, ankoraŭ nur 16 procentoj pensas pozitive pri Usono, kontraŭ 44 procentoj sub Obama.

Klimata interkonsento de Parizo

Ankaŭ ĉe la Eŭropaj aliancanoj, Trump perdis multan bonvolon pro sia politiko, kiel la decido elpaŝi el la klimata interkonsento de Parizo. En la lasta jaro de Obama, Usono ricevis de 44 procentoj de la enketintoj pozitivan prijuĝon, kontraŭ 36 procentoj negativaj. Nun tio estas tute renversita: 56 procentoj negativaj kontraŭ 25 procentoj pozitivaj.

Nederlando estas unu el la Eŭropaj landoj, kie la aspekto de Usono suferis la plej damaĝon ekde la enoficiĝo de Trump. Nur 21 procentoj (antaŭe 59 procentoj) havas pozitivan imagon de la rolo de Usono kiel monda gvidanto, kontraŭ 74 procentoj negativaj.

Lumpunkteto por Trump estas Afriko. Tie ankoraÅ­ 51 procentoj pensas pozitive pri la rolo de Usono, sed estas imagebla ke ankaÅ­ tie la ciferoj malsupreniros kiel rezulto de la pridisputata rimarko de Trump pri enmigrintoj el Afrikaj landoj, kiujn li malakceptis kiel ‘shitholes’.

Estas nur kvar landoj, kie la aprezo por la tutmonda rolo de Usono pliiĝis signife: Israelo, Liberio, Makedonio (kiu volas iĝi membro de NATO) kaj Belorusio. Tiu lasta lando esperas ekhavi pli da spaco por manovri, se la rilatoj inter Moskvo kaj Vaŝingtono pliboniĝas.

La demando estas ĉu Trump multe atentos malbonajn eksterlandajn ciferojn, ĉar finfine koncernas lin kaj liajn apogantojn plej unue la Usono. Sed tio ja montras, ke la ‘soft power’ de Usono malpliiĝas rapide. Vaŝingtono ne sen io plu povas esti certa pri bonvolo, eĉ ne ĉe siaj tradiciaj amikoj.

 

 

[i] NAFTA = North American Free Trade Agreement

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
https://www.volkskrant.nl/buitenland/-een-nieuw-begin-voor-europa-de-titel-van-de-europa-paragraaf-was-voor-sommige-eu-staten-even-slikken~a4556784/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

‘Nova Komenco por Eŭropo’

Nun kiam Germanio ordigas la proprajn aferojn, la rigardo iras de Berlino al la EU: la ambicio revenis.

Volkskrant 13 januaro 2018

 

Fare de  Arie Elshout

 

'Nova Komenco por Eŭropo'. Jen la krio kiu resonis vendrede frumatene en Berlino, kiam la Germana kanceliero Angela Merkel kaj social-demokrato Martin Schulz prezentis sian planon por nova Granda Koalicio. Por iuj EU-ŝtatoj estis verŝajne ektimado kiam ili tuj post la vekiĝo aŭdis, kio la titolo de la Eŭropo-paragrafo estis. Tiom multe da pretendo en tiom malmultaj vortoj. Ĉu tio ne estas peti por malfacilecoj?

La Germanaj kristan- kaj social-demokratoj volas, kune kun la Franca prezidento Emmanuel Macron, eklabori pri plifortigado de la eŭro-zono. Tiu travivis ekde 2009 pro Grekio serion da urĝaj kriz-situacioj, kiuj nur povis esti deturnataj per multa politika trapezo-laboro. Necesas strukturaj reformoj por "esti pli bone rezistkapabla kontraŭ la krizoj en la mondo", legeblas en la provizora koalicio-interkonsento kiun la partioj antaŭ marto volas pli detale esti ellaborintaj.

La CDU[i]/CSU[ii] kaj SPD[iii] estas por starigado de investa fonduso kaj por vastigado de la Eŭropa Meĥanismo de Stabileco (EMS) ĝis Eŭropa Mona Fonduso (EMF). Ĉi tio devas la eŭro-zonon daŭre stabiligi kaj fari ĝin malpli krizema. Per la du planoj Merkel finfine unuafoje donas konkretan respondon pri la ambicia Eŭropo-programo kiun Macron pasintan septembron klarigis. Ĉi tiu do parolis pri "bona novaĵo de la alia flanko de la Rejno".

Sed li akiras ne ĉion, kion li deziras. Li ankaŭ rekomendas ke la eŭro-zono ekhavos propran ministron de Financoj, buĝeton kaj parlamenton. Tiuj proponoj estas ne en la koalicio-projekto de Merkel kaj Schulz. Ĉi tio okazas ĉar la Germanaj impostpagantoj malkonfidas la Francajn planojn kiel malsinceran provon ekirigi transdonon de kapitalo, de la riĉa nordo al la malfortaj eŭro-landoj en la sudo. Tiu timo pri nobligita poŝ-ŝtelist-operacio ankaŭ vivas en Nederlando kaj aliaj membroŝtatoj.

Akra pri tio estis, ĉe la Eŭropa pinto en decembro, la Nederlanda ĉefministro Rutte. Se eŭro-landoj estas malfortaj, ili mem devas fari ion pri tio, finfine efektivigante la ekonomiajn reformojn kiuj jam estis interkonsentitaj dum la pintkunveno de Maastricht en 1991. La planoj por investa fonduso kaj EMF estas por Nederlando ne la plej grandaj ŝtonoj de falpuŝiĝo.

Merkel kaj Schulz emfazis, ke EÅ­ropo devas iri pluen kaj preni sian sorton pli en la propran manon, konsidere la okazaĵojn sub Trump en Usono, la ekprosperon de Ĉinio, kaj la minacon de Rusio. Kaj renovigo de la EU povas nur sukcesi ‘se Germanio kaj Francio kunlaboras plenforte’.

 

La akso-Berlino-Parizo

Ĝi estas la renesanco de Germana-Franca kunlaborado, kiu jam pasintjare komencis akiri staturon. Inter aliaj ĉe la lanĉado de kio povus iĝi serioza defenda piliero sub la nomo Pesco[iv]. Ĝi rememorigas pri antaŭaj tempoj en kiuj la Franca-Germana motoro plenumis nemalhaveblan pioniran rolon. Sed tio estis en tempo kun signife malpli membroŝtatoj. Nun la EU enhavas 28 landojn. La ludo fariĝis pli kompleksa.

Precipe Schulz estas ne impresata pri tio. La iama prezidanto de la EÅ­ropa Parlamento alcelas iun "Unuiĝintaj Nacioj de EÅ­ropo", kaj ĉiu kiu tion ne volas, povas forlasi la EU-on. Ne mirigus ke la slogano 'Nova Komenco por EÅ­ropo' devenas de li. Eble tio indignigis kelkajn landojn kiam ili aÅ­dis aÅ­ legis ĝin. Ho! en Berlino nova komenco por EÅ­ropo estas dekretata  –  ĉu ni ankaÅ­ havas ankoraÅ­ ion por diri pri tio?

Merkel malpli uzas grandajn vortojn, kaj staras plie en la postmilita Germana tradicio por provi respekti la interesojn de la pli malgrandaj membroŝtatoj. Ŝiaj pliaj intertraktadoj kun Schulz estos pro tio daŭre interesaj, same kiel ankaŭ tiuj kun Macron kaj aliaj gvidantoj kiel ĉefministro Rutte de Nederlando.

"Jen kion politiko povas fari." Dum la prezento de la projekto de ebla koalicio inter la CDU, CSU kaj SPD, tio estis la plej okulfrapa deklaro. Post la plej longa kaj plej peniga Germana kabinetformado ekde 1949, la Germanoj solvis la problemon, tiel aspektas: preskaŭ Nederlanda poldero-kompromiso. Sed kiom stabila estas tiu ĉi konstruo?


Post la Germanaj elektoj, superregis ne senpezigo en la EÅ­ropaj ĉefurboj  – neniu dubis pri la venko de Merkel –  sed ja ĝojo ke ŝi restas federacia kanceliero. 'Angela' estas por ŝiaj EÅ­ropaj kolegoj la nestoro de la EU-pintoj, la stabila potencfaktoro. Por la estonto de la EU, estas kion la nova Franca prezidento Macron transdonas tamen pli grava ol la kvara elekto-venko de Merkel.

La unuaj formadoprovoj en Berlino disvolviĝis viskoze. Angela Merkel (CDU) devis ne nur provi kunigi la diverĝajn ideojn de Verduloj kaj FDP[v], ŝi ankaŭ luktis kun la dekstraj rezistadantoj de la Bavara CSU.

Post la malsukcesa Jamajko-eksperimento, aferoj ree iris "normale" inter la CDU kaj SPD, la du perdantoj de la Germanaj elektoj. Tamen, la SPD-gvidanto Schulz devas atenti pri rezisto en sia propra partio.

Kio ŝajnis esti nepensebla, tamen okazis. Martin Schulz (SPD) alŝoviĝis ĉe Angela Merkel (CDU), por atingi la Grandan Koalicion. Ne estis simpla: ambaŭ politikistoj povas perdi multe.

 

 

 

[i] CDU = Kristan-Demokrata Unio de Germanio (al kiu Merkel apartenas)

[ii] CSU = Kristan-Sociala Unio (konservativa partio en la germana federacia lando Bavario)

[iii] SPD = Socialdemokratia Partio de Germanio (granda socialista politika partio)

[iv] Pesco = subaro de EU-membroŝtatoj kiuj rajtigus por siaj armetrupoj establi
      permanentan  strukturitan kunlaboron;   vidu ankaÅ­:

      https://epo.wikitrans.net/Military_of_the_European_Union

[v] FDP = Liberala Demokrata Partio en Germanio

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
https://www.volkskrant.nl/buitenland/tunesiers-gaan-de-straat-op-om-te-protesteren-tegen-falende-regering~a4556009/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Eksplodo de malkonsento en Tunizio

Prezpliiĝoj kondukas en Tuniziaj urboj al akraj protestoj. Okazis unu mortinto. Estas denove la sama situacio:

Volkskrant 10 januaro 2018

 

Fare de  Rob Vreeken
Amsterdamo

 

Ŝajnas preskaŭ, kvazaŭ la fajrero de socia malkonsento estas transsaltita de Teherano al Tunizo, sed tio neniel estas tiel. Junuloj en Tunizio ne bezonas inspiraĵon el Irano por koleri pri tio kion ili vidas kiel la fiaskon de sia registaro. Ekde dimanĉo, en almenaŭ dek Tuniziaj urboj oni manifestacias kontraŭ ŝparad-aranĝoj, kiuj validas ekde 1 januaro. Ĉe tio okazis unu mortinto.

Pri ampleksa, organizita politika movado ne estas parolo. La protesto ŝajnas esti spontanea eksplodo de indigno, post kiam en la nova jaro ĉe granda nombro da varoj la prezo subite evidentiĝis plialtigita. Petrolo, aŭtoj, uzo de telefono kaj interreto: ĉio estas fariĝinta pli multekosta, precipe pro plialtigo de AVI[i] kaj aliaj impostoj. Ankaŭ apogpagoj kaj subvencioj estas malplialtigitaj.

En diversaj urboj la kutima bildo: manifestaciantoj ĵetantaj ŝtonojn kaj brulantajn bendojn al la policoj, kiuj reagas per larmiga gaso. En du urboj policejoj estus fajrigitaj. Laŭ la aŭtoritatoj, pli ol kvardek homoj estas arestitaj pro krimbruligado, posedo de armiloj (tranĉiloj) kaj rabado de butikoj.

 

"Estas denove la sama situacio: pli altaj prezoj kaj impostoj, sed por ni ankoraŭ tute ne laboro", diras Chedli Kortli telefone de el Tunizio. La 33-jaraĝa senofica financa konsilisto loĝas en Kasserine, urbo en la landinterno ne malproksime de Sidi Bouzid, kie en 2010 la Araba Printempo komencis kun la sinbruligo de legomvendisto Mohamed Bouazizi.

AntaÅ­ du jaroj, Kortli kun aliaj senlaboruloj pro protesto bivakis semajnojn longe antaÅ­ la oficejo de la provincestro. ‘Café-dormir, café-dormir’, li parafrazis por la Volkskrant la ĉiutagan rutinon en la provinca urbo, ‘dormi-kafejo-dormi’.

Lunde li ree ĉeestis en Kasserine, kie miloj da homoj suriris la stratojn. "Nenio estas ŝanĝita. La senlaboreco nur pliiĝis." Kolizioj kun la polico ne okazis, li diras, sed tra Facebook sendas Kortli iom poste fotojn de policaj aŭtoj, brulŝtiparoj kaj manifestaciantoj pugnigantaj la manon.

Tiaj bildoj faras por kelkiuj pli facile kompromiti la kolerajn junulojn kiel agitantojn. AnkaÅ­ en la amaskomunikilaro oni mencias ‘ekstremismajn partiojn’ kiuj instigas la malkonsenton, kaj ‘eksterlandajn fortojn’ kiuj pagas al la ribeloj por malstabiligi la landon.

La sovaĝaj onidiroj abunde rondiras en Tunizio kaj tiuj estis iomete nutrataj per tio ke la maldekstra Popola Fronto marde metis sin kiel estron de la spontanea movado. La gvidanto de la Popola Fronto, Hamma Hammami, hardita kadro de maldekstro en Tunizio, sciigis ĉe gazetara konferenco ke "ni restos sur la stratoj por plue instigi la protestojn" ĝis la buĝeto por 2018 estos forprenita.

 

Ĉefministro Youssef Chahed saltis komence ankaŭ sur la onidir-muelejon, dirinte ke li ne estis vidinta proteston, sed nur "ŝtelon kaj detruon". Li poste moderigis sian tonon, petis komprenon por la eksterordinaraj aranĝoj kiujn sia registaro devus fari, kaj promesis ke la ekonomio ankoraŭ ĉi-jare plialtiĝos.

Chahed alfrontas la heredaĵon de malfortaj antaŭuloj kaj penigan demokratian transiron. Sep jarojn post la Araba Printempo, la ekonomio de la lando troviĝas ankoraŭ ĉiam en sakstrato. Eksterlandaj investoj forrestis kaj du terorismaj atakoj en 2015 kaŭzis turismon kolapsi. En pli bonaj tempoj, la sektoro kontribuas 8 procentojn de la laborebleco.

 

Antaŭaj registaroj provis malpliigi la socian malkontenton per kreado de laborpostenoj ĉe la publikaj servoj. Tamen, tio kostas nur monon, reala kresko devas veni de investoj. Chahed absolute ne kontentigis sin pri la buĝeton de 2018, kaj sentis sin devigita preni kelkajn nepopularajn aranĝojn. Krome, la registaro antaŭ nelonge subskribis interkonsenton kun la IMF[ii] pri prunto de 2,8 miliardoj da dolaroj. Kontraŭe al tio staras la kutimaj kondiĉoj de ekonomiaj reformoj, kaj malpliigado de registaraj elspezoj.

"Tio suferigas civitanojn kiuj ne vidis pliboniĝon en sia ekzisto, kiuj nuntempe estas perdantaj ĉian esperon", diras de el Tunizo la parlamentano Khemais Ksila, kiu sendepende funkcias ekde kiam li rompis kun la registara partio Nidaa Tounes.

"Ni ne estas alproksimiĝantaj al nova revolucio, sed la situacio estas tre streĉita. La registaro faras ne dialogon, aliras ne al la homoj."

La morto de manifestacianto ne plibonigis la tutan situacion. La 45-jaraĝa Khomsi Yefrni mortis en la urbo Tebourba, 30 kilometrojn de la ĉefurbo Tunizo, post batalo ĉe kiu larmiga gaso estis uzata.

Al la polica agado tio tute ne rilatis, sciigis la Ministerio de Internaj Aferoj. La viro jam suferis pro ‘Ä¥ronikaj spirproblemoj’.

 

 

 

 

[i] AVI = AldonValora Imposto

[ii] IMF = Internacia Mona Fonduso

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
https://www.volkskrant.nl/buitenland/zo-probeert-iran-het-internet-aan-banden-te-leggen-en-protestberichtgeving-te-blokkeren~a4552334/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Irano aspiras la neeblon: plenan kontrolon pri interreto

Irano havas longajn antaŭaĵojn kun ampleksa interreto-cenzuro. La lastaj aranĝoj de la potenculoj, por reguligi la interreton kaj obturi apps, estas do ne plukataj el la aero. La Irana registaro havas al sia dispono larĝan arsenalon de aranĝoj limigantaj liberecon.

Volkskrant 2 januaro 2018

 


Fare de  Laurens Verhagen



Instagram kaj la  – origine Rusa –  WhatsApp-alternativo Telegram rajtis ĝis lastatempe esti ankoraÅ­ uzataj en Irano, sed ekde dimanĉo ankaÅ­ tiu libereco-festeto estas pasinta. La aÅ­toritatoj blokis la aliron al ĉi tiuj sociaj retoj per ‘provizora antaÅ­rimedo’, kiu sekvis alian intervenon: provizantoj deviĝis obturi la moveblajn retojn. La Irana reĝimo tiel klopodis bridi la disvastigon de bildoj pri la ekflamantaj protestoj en la lando. La rezulto estis nesufiĉa: manifestaciantoj povis siajn mesaĝojn ankoraÅ­ ĉiam disvastigi per malfermaj Wi-Fi-retoj. Totala blokado de Telegram malebligas ankaÅ­ tion.

LaÅ­ Telegram-fondinto Pavel Doerov, la Iranaj aÅ­toritatoj petis ties entreprenon unuainstance bloki certajn kanalojn. Kiam li rifuzis tion, sekvis la tuta blokado de Telegram en Irano. La sama sorto trafis Facebook-filion Instagram.

Instagram ĝis nun ne donis opinion pri la intervenoj. Doerov estas klara: "Ni konsideras la esprimliberon kiel nenegeblan homan rajton, kaj estas eĉ pli volonte blokataj ol limigataj ĉe la pacema publikigo de alternativaj opinioj." En Irano, Telegramo estas la plej uzata chat app.

Irano povas fieri pri impresa kariertabelo en (interreta) cenzuro. Agogrupo Reporters Without Borders titolis la landon kiel ‘malamiko de interreto’. Äœi devas partopreni en ĉi tiu dubinda honoro kun landoj kiel Ĉinio, Kubo, Nord-Koreio kaj Saud-Arabio. Kio ligas ĉi tiujn landojn estas ilia aspiro al totala kontrolo pri kio okazas en interreto. La celita rezulto estas parte obturita intrareto anstataÅ­ malferma kaj libera interreto.

La influo de Ĉinio eĉ pliiĝas, diras Rejo Zenger de la organizo por civitanaj rajtoj Bits of Freedom: "Tie La registaro ne nur havas kontrolon pri ĉiuj provizantoj, sed ankaŭ la eblecon por mem alporti chat app al la merkato." Kie en la plej multaj landoj Facebook Messenger aŭ WhatsApp estas la normo por komunikado, en Ĉinio tio estas WeChat.

Kelkfoje iras pli subtile, diras Zenger. "Vi povas kiel registaro ankaÅ­ provi, mesaĝojn pri protestoj lasi dronaĉi en torento de por-registaraj mesaĝoj." La rezulto estas, ke la kritikaj sonoj ne iras virulente. Sed ankaÅ­ Irano ne povas elsaviĝi el intervenoj, kiuj kaptas la okulon. Sub la Irana regado de la antaÅ­a prezidento Ahmadinejad (2005-2013), oni plene klopodis limigi la interreton. En 2012 venis eĉ ‘Alta Konsilio de Cyberspace’. Manpleno de la aranĝoj faritaj precipe ekde 2009, en la tempo de la prezidentaj elektoj:


Blokado de specifaj servoj

Instagram kaj Telegram nun estas en la novaĵoj, sed YouTube, Facebook kaj Twitter estas jam pli longe repuŝataj en Irano. Ĉi tio eblas ĉar ĉiuj provizantoj estas sub registara kontrolo. Ĉi tiuj provizantoj efektivigas, ke por interretuloj la aliro al specifaj servoj estas rifuzata. WhatsApp estas (ankoraŭ) ja tolerata, sed ĉi tiu app estas nur sporade uzata. Tuj kiam alternativo al Telegramo aperos kiun oni amplekse bonvenigos, ankaŭ tiu estos pritraktata. "Temas pri konstanta kato-kaj-musa ludo", diras Zenger: "Ĉiam aktivistoj daŭre serĉos manierojn disvastigi tamen informojn."



Blokado de retejoj

Kvankam Google Search estas permesata en Irano, tio ne signifas ke ĉiuj retejo troveblaj per Google, ankaŭ povas esti vizitataj. Laŭ taksoj, la duono de la 500 mondvaste plej vizitataj retejoj ne estus alirebla en Irano. Koncernas ampleksan gamon da retejoj, indikitaj kiel malmoralaj, kaj variantaj de porno, sano, novaĵoj kaj scienco ĝis religio. Ankaŭ teĥnologiaj retejoj kiuj klarigas kiel ĉi tiu cenzuro povas esti evitata, estas ne permesataj. Cetere, la sub registara kontrolo funkciantaj provizantoj filtras ne nur la interretan trafikon, sed ankaŭ faciligas la enretan kontroladon sur siaj retoj.



Malpliigi la rapidecon

Iranaj civitanoj ĉiuokaze havas ne la lukson de rapida interreto (en 2006 oni decidis limigi la rapidecon ĝis 128 kbit/s), sed ĉe politike ŝarĝitaj tempoj la registaro povas decidi malpliigi la rapidecon eĉ pli. Ĉi tio okazis ekzemple dum la elektoj de 2009 kaj 2013, kiam la malrapideco faris interreton praktike neuzebla.



Plene eksterrete

Se helpas nenio plu, restas ankoraŭ ĉiam la plej radikala paŝo: malŝalti interreton. Tio okazis en 2009, kiam Ahmadinejad tre bedaŭrinde vidis ke liaj kontraŭuloj bonfaradis en Twitter kaj Facebook. La blokado de ĉi tiuj retoj havis kontraŭefikan sekvon, post kiam oni decidis simple bloki la tutan interreton. Nun dum la lasta semajnfino, ĉiuj moveblaj retoj estas forprenitaj eksterreten. Ĉe sia enoficiĝo la nuna prezidento Rohani ankoraŭ deklaris: "Ni vivas en mondo, kie restrikti informojn neeblas". Irano estas por nun preta aspiri ĉi tiun neeblan.

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
https://www.volkskrant.nl/opinie/populisten-betwisten-de-legitimiteit-van-oppositiepartijen-kritische-media-en-onafhankelijke-rechtspraak~a4547834/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

EU kontraÅ­ Pollando

La EÅ­ropa Komisiono prave decidis apelacii kontraÅ­ Pollando artikolon 7 de la EU-traktato.

Volkskrant 22 decembro 2017

 

Fare de  Hans Wansink  

 

EÅ­ropa Komisaro Frans Timmermans provis du jarojn longe persvadi la dekstra-popolistan regadon en Pollando respekti la sendependecon de la juĝistaro. La registara partio de Juro kaj Justeco (PiS[i]) tute malatentis tion. La anstataÅ­igo de juĝistoj fare de la Ministro de Justeco jam estas ekirigita, kaj dekojn da juĝistoj minacas devigata foriro. 

Timmermans estas en Varsovio formetata kiel imperiisto el Bruselo, kiu ŝatus puni Pollandon pro ĝia rifuzo akcepti islamajn rifuĝintojn. Sed la Poloj, kiuj ĉi-jare amase manifestaciis kontraÅ­ la potencakiro de la PiS kontraÅ­ la juĝistoj kaj kritikaj amaskomunikiloj, vidas la EÅ­ropan Union kiel sian aliancanon en sia lukto ankrumi pli firme la Polan demokration. 

La apelacio de artikolo 7 de la EU-traktato signifas ke Pollando ekhavos ultimaton de tri monatoj por ankoraÅ­ alpreni la rekomendojn el Bruselo al la koro. Intertempe, la EÅ­ropa Parlamento, kiu jam propra-iniciate starigas esploron pri la konstitucia ŝtato en Pollando, donos sian opinion pri la agado de Timmermans. Finfine, la afero estos priparolata en la EÅ­ropa Konsilio de registarestroj, kiu povas postuli supermezurajn punojn al Pollando, ĝis inklude la forprenon de voĉdonrajto. 

Ĉar kaj la EÅ­ropa Parlamento kaj plimulto de la membroŝtatoj agas en kuneco kiel la EÅ­ropa Komisiono, la premo sur Varsovio estas maksimumigata. Kaj por Pollando, kaj por aliaj membroŝtatoj, komparo sen humiligantaj kaj fendantaj sankcioj estas tute klare la plej bona solvo. 

Sed la risko de eskalado certe ne estas fikcia. Ĉar la Polaj dekstra-popolistoj havas batalpretajn samideanojn, el kiuj la Hungara ĉefministro Viktor Orbán estas la plej grava. Li jam sciigis, ke li vetoos punaranĝojn kontraÅ­ Pollando. 

Popolistoj en potenco inklinas ja tro ofte al aÅ­toritataj intervenoj. Ili pridisputas la legitimecon de opoziciaj partioj, kritikaj amaskomunikiloj kaj sendependa jurisdikcio. Demokratia, plurforma komunumo kiel la EÅ­ropa Unio povas ne ŝajnigi ne rimarki tion.   

 

 

 

[i] PiS = Prawo i Sprawiedliwosc (Juro kaj Justeco);   vidu ankaÅ­: https://eo.mondediplo.com/article2339.html

 

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
https://www.volkskrant.nl/opinie/nepnieuwsles-op-italiaanse-middelbare-scholen~a4542052/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Falsnovaĵ-lecionoj en Italaj mezlernejoj

La timo de Italaj politikistoj por falsaj novaĵoj ekhavas bizarajn formojn, konstatas nia korespondanto Jarl van der Ploeg.

Volkskrant 29 novembro 2017

 

Fare de Jarl van der Ploeg
en Italio

 

Se ĉiujn Italajn politikistojn ni devas kredi, ĉiuj Italaj politikistoj estas manipulemaj mensoguloj. Tio estas preskaŭ la resumo de la kverelo, kiu ĉi-momente furiozas en Romo kaj ĉirkaŭiras falsan novaĵon. Tiel, la ĉefa opozicia partio de la lando celas, tra reto de falsnovaĵ-retejoj, manipuli la elektojn, dum la reganta partio siavice faras ĉion por mensogi al la popolo tra tradiciaj kaj mensogemaj ĵurnaloj.

Ke falsa novaĵo estas temo, tio tute rilatas kun la venontaj elektoj ĉe kiuj ĉefe la reganta Partito Democratico (PD) de partiestro Matteo Renzi timas por Rusaj-Usonaj, Rusaj-Francaj aŭ Rusaj-Germanaj situacioj.

Tiel troviĝis grava partiokunveno de la PD ĉi-semajnfine preskaÅ­ komplete en la kadro de falsa novaĵo, kaj preparis preskaÅ­ ĉiuj Italaj ĵurnaloj  – de la maldekstra La Stampa ĝis la dekstra Il Giornale –  lunde siajn frontpaĝojn por la planoj de Renzi estonte monpuni falsan novaĵon. La iama ĉefministro volas sociajn retejojn kiel Facebook, Instagram kaj Twitter lasi krompagi monpunojn ĝis eĉ 5 milionoj da euroj, tuj kiam ili preterlasas forigi falsan novaĵon.

Eĉ sur sia propra Facebook-paĝo, Renzi eksplikis kial: "Ni ĉiutage estas viktimoj de falsa novaĵo" li skribis, "kaj ĉiutage ni malkovras novan falsan novaĵon kiu provas, je ankoraŭ pli maltrankviliga maniero, semi diskordon en nia socio." La kapo de Renzi turniĝas intertempe pro la atingopovo de Italaj falsnovaĵ-retejoj, li skribis; paĝoj kiuj komune havas ja sep milionojn likes.

Tiumaniere milionoj da Italoj ankoraÅ­ vidis dum la partiokunveno filmetojn en kiuj registarministro estas erare akuzata pri funebrado ĉe la entombigo de mafia majstro Totò Riina, same kiel filmeto kie Vladimir Putin (tiel false tradukita subtekstojn) kulpigas Renzi-on pro la maltrafo de la Monda Futbalpokalo.

 

Kio ne helpis la polemikon, estis esplorado de la Itala ĵurnalisto Alberto Nardelli, kiu pasintsemajne sin demandis de kie venas ĉiu tiu falsa novaĵo. Tra serio de unikaj Google-kodoj uzataj de la plej gravaj Italaj falsnovaĵ-retejoj, Nardelli renkontis propagando-retejon ligitan al la plej grava opozicia partio en Italio, la Kvin-Steloj-Movado.

Tio estas rapide kreskanta politika movado, kiu ne nur devenas el blogo de fondinto Beppe Grillo  – Beppegrillo.it staris dum jaroj en la pinto-10 de la plej vizititaj blogoj en la mondo –  sed estis fondita ankaÅ­ de interreta guruo Gianroberto Casaleggio.

Kune kun Grillo revis Casaleggio pri nova formo de rekta demokratio en kiu civitanoj informi sin mem tra sendependaj novaĵ-retejoj, kaj determini la kurson de lando pere de interreta balotado.

Ekde tiam, la Kvin-Steloj-Movado estis jam plurfoje akuzita pri manipulado de tiaj interret-uzantoj tra falsaj novaĵoj. La Kvin-Steloj-Movado mem neas cetere ajnan engaĝitecon, kaj nomas la akuzojn siavice 'falsa novaĵo', pure celinta nigrigi la partion kaj helpi la regantan povon (legu: Renzi) pli firme en la selon.

La sekvo: tre multaj demandosignoj por la Itala voĉdonanto, kiu ĉiuokaze jam estis en malfacila situacio kun la tutmonda reto. El EÅ­ropa esploro montriĝis pli frue ĉi-jare ke 28 procentoj de la Italoj ankoraÅ­ neniam  – do malpli ol unu sekundo –  interretumis.

Por tamen iom armi la popolon kontraŭ la latentaj danĝeroj de la interreto, ok mil mezlernejoj en Italio komencis ĉi-monate kun unuhora falsnovaĵ-leciono ĉiusemajne. La Italaj adoleskantoj ricevas falsnovaĵ-trejnadon surbaze de la "Dek ordonoj de la falsa novaĵo". Pensu pri: "vi ne disvastigu nekontrolitan novaĵon", "vi demandu pri fontoj kaj pruvo", kaj "vi memoru ke la interreto kaj sociaj medioj povas esti manipulataj".

 

 

Jarl van der Ploeg  estas korespondanto en Romo

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
https://www.volkskrant.nl/opinie/mitteleuropa-heeft-de-wil-tot-cultureel-overleven-die-west-europa-heeft-verloren~a4540664/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La reveno de ‘Mitteleuropa’

Volkskrant 22 novembro 2017

 

Opinio-kolumno fare de
Derk Jan Eppink

 

Germanio flosas nedirekteble en EÅ­ropo, sed en ‘Mitteleuropa[i] sufokiĝas post la venko de la AÅ­stra politikisto Sebastian Kurz (31). ‘Mitteleuropa’ origine estas kultura koncepto ene de la limoj de la iama Habsburga Imperio. Tiu termino reviviĝas nun kiel ‘koalicio de landoj’ kiu sin turnas kontraÅ­ la EÅ­ropa enmigrad-politiko, de Germana farmaniero.

La Hungaran ĉefministron Viktor Orbán oni povas ĉesigi kiel 'potenculon ĉe la Danubo'. Sed la AÅ­stran Sebastian Kurz ne. La ĈeÄ¥a Respubliko kaj Slovakio estas feliĉaj kun li. La ĉiam ribelema Pollando ankaÅ­. BaldaÅ­ parolos AÅ­stra ĉefministro en Bruselo ankaÅ­ nome de ‘Mitteleuropa’.

KaÅ­zo de ĉi tiu koalicio estis la rifuĝint-torento al Germanio en 2015. La Slovaka politikisto Richard Sulik, membro de la EÅ­ropa Parlamento, akuzis kancelieron Merkel pro "disvastigi Ä¥aoson tra Germanio kaj ‘Mitteleuropa’". Sulik, kiu parolas perfekte la Germanan, aperis en Germanaj talkshows kaj donis al Martin. Schulz, tiama prezidanto de la EÅ­ropa Parlamento, malmolegajn riproĉojn.

Schulz provis formeti Sulik-on kiel krudulon el Slovakio. Sed la Slovako estis trafinta kordon.

 

Orbán estis en Germanio la propeka kapro, pro tio ke li lasis meti kradojn por haltigi la rifuĝint-torenton. Orbán faris kion la Germanoj mem estis devintaj fari, sed por kio ili mense estis nekapablaj. En Berlino regis morala indigno, krom ĉe la Bavara CSU[ii] kiu vidis en Orbán gardanĝelon.

Pollando turnis sin akre kontraŭ deviga kvoto por azilserĉantoj. La Slovaka (socialisma) ĉefministro Robert Fico deklaris: "La Islamo ne meritas lokon en Eŭropo". Pro tio li estis por diskuto vokita de Eŭropaj socialistoj. Andrej Babis, gajninto de lastatempaj elektoj en la Ĉeĥa Respubliko, estas furioza kontraŭulo de la Eŭropa enmigrad-politiko. Li volas Slovenojn kaj Kroatojn kunvenigi ĉe la koalicio.

Prenu la mapon de EÅ­ropo kaj oni povas vidi la konturojn de la Habsburga Imperio. La venko de Kurz estas la kremo sur la glaciaĵo. En Bruselo prezentiĝas ne hordo da fruktkultivistoj el Oriento, sed la voĉo de ‘Mitteleuropa’. Voĉo kiu ankaÅ­ alparolos multajn Okcident-EÅ­ropanojn.

 

‘Mitteleuropa’ havas la volon kulture postvivi, kiun Okcident-EÅ­ropo estas perdinta

 

Dum longa tempo la termino ‘Mitteleuropa’ ŝajnis morta kaj enterigita. La Habsburga Imperio reprezentis 'Vielfalt' de popoloj, lingvoj kaj kulturoj kun verkistoj kiel Franz Kafka, kaj ankaÅ­ Vieno kun melankolio. Stefan Zweig priskribis en sia Die Welt von Gestern la foriron de Karlo I, la lasta AÅ­stra imperiestro, sur la limo inter AÅ­strio kaj Svislando. La lasta heredanto ŝajnis esti Otto von Habsburg, la lasta kronprinco de la duobla monarÄ¥io, kaj membro de la EÅ­ropa Parlamento. Por la Bavara CSU.

Kiam la ĈeÄ¥oj, Slovakoj, Poloj kaj Hungaroj fariĝis EU-membroj en 2004, estis ĉefe reciproka frotado. La Visegrad-koalicio kiu devis ligi ĉi tiujn novajn membroŝtatojn, estis malforta. Sed 2015 alportis la totalan ŝanĝiĝon. La minaco de amasa ne-okcidenta enmigrado revivigis la malnovan komunan kulturon. ‘Mitteleuropa’ revenas kiel politika koncepto.


Grava fariĝas la rilato inter ‘Mitteleuropa’ kaj Berlino kaj Bruselo. Kaj la partio de Kurz kaj tiu de Orbán estas membroj de la EÅ­ropa Kristana Demokratia Grupo (EPP[iii]). Same kiel la CDU de Merkel. Por Germanio fariĝas pli malfacile, riproĉprediki landojn el Mez-EÅ­ropo pro tio ke ili ne faras tion kion la EU postulas. La kvotigo-plano por la deviga disdivido de azilo-serĉantoj preskaÅ­ mortas. Samtempe, la EU simple daÅ­rigas 'eskorti migrantojn' el Afriko, por disvastigi ilin tra EÅ­ropo.

Mitteleuropa’ havas la volon kulture postvivi, kiun Okcident-EÅ­ropo estas perdinta. Okcident-EÅ­ropo relativigas sian kulturon. Mez-EÅ­ropo absolutigas.


Okcident-EÅ­ropo jam ne plu konas sian historion: en Mez-EÅ­ropo la 'Sieĝo de Vieno' (1683) estas ankoraÅ­ freŝa en la memoro. Voĉdonantoj en Okcident-EÅ­ropo ribelas ĉe la voĉdonbudo kontraÅ­ troa enmigrado; Mez-EÅ­ropo rikoltas ampleksan publikan subtenon por la strikta migrado-politiko. Eĉ la Hungara verkisto György Konrad pro tio laÅ­das Orbán-on.

Germanio, ankrolando de Eŭropo, estas vaganta post la seniluziigaj Bundestag-elektoj. Germanoj ne kapablas bone interrilati kun 'necertecon'. Al la Germana politika elito mankas ĉiu kultura mem-konfido.

Sed Orienta Germanio pri enmigrado pensas same kiel Mez-Eŭropo, inkluzive de Bavario. 'Mitteleuropa' strekas novan romplinion tra Eŭropo. Voĉo kiu sonas pli laŭta, laŭgrade kiom Berlino sian aŭtoritaton perdas.

 

 

Derk Jan Eppink  estas senior fellow Ä‰e la London Policy Center en New York

 

 

 

[i]Mitteleuropa’ = estas la Germana vorto por 'Mez-EÅ­ropo'

[ii] CSU = Kristan-Sociala Unio (konservativa partio en la Germana federacia lando Bavario)

[iii] EPP = European People's Party = EÅ­ropa Popola Partio     vidu ankaÅ­:
   https://epo.wikitrans.net/Edward_McMillan-Scott

 

 




  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/11/17/verlamd-europa-is-voor-china-geen-serieuze-partner-14084399-a1581686
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Paralizita Eŭropo estas ne serioza partnero por Ĉinio

En Bonno, la malfirmigo de la Pariza Klimata Akordo estas preventita. Sed ambiciaj novaj paŝoj estas ankoraŭ ne prenataj.

NRC 18 novembro 2017

 

Fare de nia redaktoro
Paul Luttikhuis

 

Sen frakaso, la intertraktantoj finis vendredvespere la klimato-pinton en Bonno. La timo ke iuj landoj iom malfortigus siajn ambiciojn, ĉar Usono volas retiriĝi el la Klimata Akordo, ne praviĝis. Eĉ la lastaj landoj en la mondo kiuj ankoraŭ ne partoprenis al la Akordo de Parizo (2015), Nikaragvo kaj Sirio, nun ankaŭ subskribis.

Kvankam la dinamiko por klimata politiko ankoraÅ­ daÅ­re ne malaperis, pri granda progreso ne estis parolata en Bonno. Gravaj interkonsentoj pri financado de klimata politiko por malriĉaj landoj estas prokrastitaj ĝis venontjare. Kaj ankaÅ­ pri la maniero per kiu la klimataj promesoj devos esti mezurataj ekde 2020, kiam ‘Parizo’ oficiale efikos, ekzistas ankoraÅ­ multa malklareco.

Dum la lastaj tagoj vizitis ankaÅ­ ministroj kaj kelkaj registarestroj la pinton en Bonno. La UN-ĉefo António Guterres komprenigis al ili, ke la ambicioj sur kvin terenoj firme pliiĝu: malpli da forcejgasoj, pli da adapto al klimatoŝanĝiĝo, pli da financa aglibero, pli bona kunlaborado kaj pli forta gvidanteco.

Precipe tiu lasta mankis en Bonno. En Parizo estis Usono kaj Ĉinio kiuj  – malgraÅ­ iliaj kontrastoj –  suprenpuŝis la aferon, ĉe tio helpitaj de EÅ­ropo, kiu bone observis la dezirojn de la evolulandoj. Sed sen la Usonanoj, la Ĉinoj en Bonno apenaÅ­ ŝatis preni la iniciaton. Intertraktado kun la Usona eks-prezidento Barack Obama estas por Ĉinio tute malsama ol kun la EÅ­ropa Komisaro pri Energio kaj Klimato, Miguel Arias Cañete.

 

La EU malhavas, ĉe tia klimato-pinto, la decidemon por preni sur sin la gvidan rolon. La Francoj ja volas tion, tiel evidentiĝis el la fervora parolado de prezidento Emmanuel Macron, kiu konsideras la Klimatan Akordon preskaŭ kiel Francan posedaĵon. Sed la Britoj, kiuj ofte en la pasinteco forte dediĉis sin al la klimato, nun starigas sin rezerviĝemaj, pro la Brexit.

Kaj la Germana kanceliero Angela Merkel estas plimalpli senpova pere de la klopodaj koalicio-intertraktadoj en sia propra lando. LaÅ­ multaj ŝia alparolo estis seniluziiga. Åœi agnoskis ke ĉe klimatŝanĝo temas pri Schicksalsfrage[i]  -  temo kiu tuŝas la sorton de la homaro. Sed ŝi ankaÅ­ diris, ke por la ambiciaj Germanaj celoj ankoraÅ­ “mankas ne malmulte” al ŝi. Germanio devus pripensi la fermadon de karbocentraloj, opiniis la kanceliero, precipe se tiuj funkcias surbaze de brunkarbo. Sed tio, laÅ­ ŝi, alfrontas "kun socialaj problemoj kaj laborpostenoj", kaj ankaÅ­ kun la havebleco de pagebla energio.

 

Nederlando laboras pri gvida grupo kun la najbarlandoj kaj Skandinavio

 

La alparolo de la nova Nederlanda klimatministro Eric Wiebes (VVD[ii]) estis rimarkinde pozitiva pri tio. Wiebes emfazis, ke la lukto kontraÅ­ tutmonda varmigo ĝuste povas tre bone kontribui al plifortigo de la ekonomio. Nederlando volas pro tio levi la stangon, diras Wiebes. La celoj kaj la kondutmaniero de la EU estu akordigataj kun la Klimata Akordo. Por atingi tion, Wiebes volas formi ‘gvidan grupon’ kun la najbarlandoj kaj la Skandinavoj.

Finfine devos ĉiuj landoj aliĝi al tiu gvidanta grupo. Antaŭe al la klimato-pinto, evidentiĝis ke ankoraŭ ekzistas granda breĉo inter la promesoj kaj kio estas bezonata por preventi temperaturaltiĝon de 1,5 ĝis 2 gradoj Celsius. Ankaŭ fariĝis klara, ke ĉi-jare la eligo de forcejaj gasoj por la unua fojo en tri jaroj ree pliiĝis, ĉirkaŭ 2 procentojn; ĉefe sekve de plialtiĝo de emisioj en Ĉinio.

Ĉu estis pro tio, aŭ ĉar ja estas rito ke la klimato-pinto trovastiĝas: ne estis klara. Sed en la lasta momento ankoraŭ minacis fendeto en la unueco. En Parizo oni interkonsentis limigi la temperaturaltiĝon ĝis "klare sub 2 gradoj Celsius" kaj klopodi al maksimume 1,5 gradoj. Por insula ŝtato Fiji, prezidanto de la pinto, tiu unu kaj duono grado estas laŭlitere vivesenca. Do tio aperis firme en la fina deklaro. Dum momento, tio ŝajnis por Ĉinio esti tro eksternorme. Sed kun nur kelkaj horoj de malfruiĝo, la pinto povis sukcese esti finata.

 

 

 

 

[i] Schicksalsfrage = problemo de la sorto

[ii] VVD (Volkspartij voor Vrijheid en Democratie) = la dekstre liberala partio
       en Nederlando; vidu ankaÅ­:
       https://eo.wikipedia.org/wiki/Popola_Partio_por_Libereco_kaj_Demokratio

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
https://www.volkskrant.nl/opinie/een-inentingsprogramma-tegen-nepnieuws~a4536287/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Mem fari falsan novaĵon

Nova metodo volas vakcini novaĵkonsumantojn kontraŭ falsaj novaĵoj.

Volkskrant 13 novembro 2017

 

Fare de  Margriet Oostveen
en Hago (Nederlando)

 

La Brita televidstacio Channel 4 komence ĉi-jare organizis 'Fake Newsweek', kaj ĉe tio apartenis enketon por ekzameni kiel bone novaĵkonsumantoj povas distingi inter veraj kaj falsaj novaĵoj. Oni antaŭmetis al ili ses novaĵrakontojn, duono de kiuj estis fikciitaj. Nur 4 procentoj de la enketitoj travidis tion.

Sciencistoj pli frue jam montris, ke homoj ofte ankaŭ ne volas scii ke la faktoj ne akordiĝas. Fama ekzemplo estas la studo When Prophecy Fails el 1956 de la Usona psikologo Leon Festinger kaj du kolegoj, kiuj enfiltriĝis en sekton en Chicago, kiu antaŭdiris la finon de la tempoj. La sekto apenaŭ ŝanĝis la menson kiam la apokalipso je la menciita dato forrestis.

Faktoj estas ja ofte ankaŭ nur opinio, precipe kie opinioj venas sub premo, ankaŭ pro polarigado kompreneble. Se rakonto konfirmas imagon kiun homoj jam havas, pligrandiĝas la ŝanco ke tio estas prenata kiel vera, eĉ se oni ofte diras ke io fakte malĝustas.

 

Danke al la New York Times, ekde du jaroj ni scias kiel aĉe mesaĝoj de el Rusio sur sociaj amaskomunikiloj estas disvastigataj per falsaj kontoj (troloj[i]) kaj komputilaj programoj por rapide multobligi tiajn mesaĝojn (bots[ii]). Ĉirkaŭ la elektodebatoj en Usono pasintjare estis kvinoble tiel multaj por-Trump-bots kiel por-Clinton-bots, raportis Nieuwsuur[iii] lastan semajnon ankoraŭfoje, en ero pri la influo de falsnovaĵ-distribuado.

En tempo de du jaroj, 126 milionoj da Usonanoj trarigardis okdek mil mesaĝojn kiuj de el Rusio estis metitaj sur Facebook, skribis Huib Modderkolk sabate en ĉi-tiu ĵurnalo[iv], en nemalhavebla artikolo por kiu volas scii en kia fakta minbarita tereno ni intertempe per sociaj amaskomunikiloj kaj Google estas ektroviĝintaj. Scienca redaktoro Maarten Keulemans senmaskigis en filmeto sur nia hejmpaĝo kelkajn ekzemplojn el la torento de falsaj novaĵoj, kiu ankaŭ instigas venĝeman propagandon en Nederlando. Tiu filmeto estas rigardita pli ol miliono da fojoj. Ĉar se vi montras kiamaniere falsa novaĵo efektiviĝas, multe da homoj ofte montriĝas iom pli konsentema pri la faktoj ol kiam ili estas avertitaj, ĝenerale, por falsa novaĵo.

 

    Per  malinformado-generilo,  facilas
    polui  la  amaskomunikil-medion.

 

Ĉi tio estas precize, kion Ruurd Oosterwoud (28) jam sciis. Oosterwoud sekvis universitatan studadon pri Rusio, kaj verkis du jarojn antaÅ­e sian finan sciencan eseon pri Rusa malinformado. En la tago de la referendumo en Ukrainio li argumentis sur la opiniopaĝo de ĉi-tiu ĵurnalo[v], kiel ni ankaÅ­ ĉi tie ambaÅ­flanke estis kaptitaj pro malinformado. "Pli da informado ne plu funkcias ĉi-momente. Estas ĝuste la abundo, la kakofonío de opinioj kaj faktoj, kiu faras nin nescian."

Semajnon poste, li tial elpensis DROG, "malinformado-generilon", kiu lasas la uzanton mem fari kaj disvastigi falsan novaĵon, "tiel ke homoj povas sperti kiel facile oni povas polui la amaskomunikil-medion". La ideo sin apogas iom sur la vakcinado-teorio de socialpsikologo William J. McGuire, eksplikas DROG-partnero Jon Roozenbeek telefone de el Kembriĝo, kie li promociiĝas pri la disvolviĝo de amaskomunikiloj en Orient-Ukrainio ekde 2014. Ĉe la Social Decision-Making Lab de la universitato esploradas Roozenbeek jam pli longe kielmaniere homoj manipulas informojn sur individua nivelo: kiel iu vere konvinkiĝas pri mesaĝo, aŭ ne? Laŭ la vakcinado-teorio, vi povas ankaŭ mensan reziston de homoj plialtigi, klarigante en milda formo por kio vi volas imunecon atingi: kiu mem faras falsajn novaĵojn, post tio rekonos falsajn novaĵojn pli rapide.

La Nederlanda Fonduso por Specialaj Ĵurnalistikaj Projektoj[vi] kunpagis por papera ludo kun tiu celo, kiu nun estas plue disvolvita ĝis amuza online-ludo, trovebla ĉe www.slechtnieuws.nl[vii]. La anonimaj rezultatoj de ĉi tiu ludo estas kolektataj kaj de Roozenbeek prilaborataj en plua esplorado pri la vakcinado-teorio.

La ludanto de Slecht Nieuws komenciĝas kun tweet, rapide faras sian propran novaĵ-platformon, lernas polarigi, aĉeti falsajn adeptojn[viii] en Barato, aktivigi Twitter-bots, falsigi bildmaterialon, manipuli, maski, mensogi, neniam fari ekskuzojn, ktp. Tre rekonebla por tiu kiu mem iam estas trolita. Kaj sufiĉe kontentiga por ankaŭfoje ludi la rolon de agresanto.

 

Iun matenon mi kunrigardas kiam Ruurd Oosterwoud lasas grupon, de ĉirkaŭ 18-jaraĝaj studentoj en profesia klerigo, mem fari falsajn novaĵojn ĉe COMM, antaŭe la Muzeo por Komunikado, en Hago. Sur lia malferma demando "Kio estas falsa novaĵo?" sekvas en koruso la respondo "Ke la amaskomunikilaro mensogas".

Kiu ‘la amaskomunikilaro’ estas, tiam rapide klariĝas. Unu knabo ankoraÅ­ konfesas ĉiuvespere rigardi la novaĵojn sur la Nederlanda ĉefa televidkanalo  –  ĉirkaÅ­ li ili ĉe tio eksplode ekridegas. La resto diras: Facebook.

Do ludu tiun ludon.

 

 

 

[i] troloj ,   vidu inter aliaj:   https://lernu.net/fr/forumo/temo/10566   kaj vidu ankaÅ­:
   https://eo.wikipedia.org/wiki/Interreta_trolo  

[ii] bots ,     https://nl.wikipedia.org/wiki/Bot_(computerprogramma)     kaj vidu ankaÅ­:
   https://nl.wikipedia.org/wiki/Botnet

[iii] Nieuwsuur = aktualaĵoj-programo de la Nederlanda Publika Radiodissendado

[iv] ĉi-tiu ĵurnalo = la Nederlanda ĵurnalo 'Volkskrant'

[v] ĉi-tiu ĵurnalo = la Nederlanda ĵurnalo 'Volkskrant'

[vi] Fonds Bijzondere Journalistieke Projecten ,   vidu  https://fondsbjp.nl/

[vii] slechtnieuws aÅ­ Slecht Nieuws = malbona novaĵo     vidu ankaÅ­:        
     https://nl.bab.la/woordenboek/engels-nederlands/bad-news

[viii]   falsaj adeptoj (en la Angla: fake followers;   en la Nederlanda: nepvolgers)

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/10/29/barzani-heeft-gegokt-en-verloren-13742176-a1579167
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Barzani spekulis kaj perdis

La prezidento de la Kurda Regiono en Irako prenas paŝon reen, sub granda premo.

NRC 30 oktobro 2017

 

Fare de nia korespondanto
Gert van Langendonck
en BEJRUTO

 

La Iraka-Kurda prezidento Masoud Barzani (71) dimanĉe anoncis sian demision. En letero al la parlamento, li diras ke la 1-an de novembro li rezignos sian mandaton. Barzani ne estas anstataŭigata: liaj kompetentoj estos dividataj inter registaro, parlamento kaj la jurisdikcio.

Barzani estis en 2005 elektita kiel prezidento de la aŭtonoma Kurda regiono en Irako. Lia ofica periodo eksvalidiĝis verdire en 2015, post kiam la parlamento en 2013 jam estis plilongiginta lian mandaton per du jaroj, sen elektoj.

Pri la eksiĝo de Barzani estas jam semajnojn spekulanta. Pasintmonate li proklamis referendumon pri la sendependeco de Kurdistano, tre kontraŭ la plaĉo de la Iraka registaro, la najbarlandoj de Irako, kaj certe ankaŭ la internacia komunumo.

Kvankam pli ol 90 procentoj de la Kurdoj elektis por sendependeco, evidentiĝis tio malĝusta spekulado. Bagdad sendis trupojn, kaj la Peshmerga, la Kurdaj paramilitistoj, forlasis siajn poziciojn preskaŭ sen glavobato aŭ spadofrapo. Anstataŭ ke Kurdistano estis metita survoje al sendependeco, la Kurdoj perdis ĉiun teritorion kiun ili akiris dum la pasintaj jardekoj.

 

Granda premo

Ekde tiam, Barzani staris sub granda premo eksiĝi, precipe ĉar lia nuna tempospaco finiĝas merkrede. Je tiu tago la elektoj por nova prezidento kaj parlamento estus devintaj okazi. Sed tiuj estis prokrastataj kiam la Iraka ofensivo komenciĝis.

La foriro de Barzani ne signifas, ke la rolo de lia potenca familio estas finludita. Neĉirvan, nevo de Barzani, estas la nuna ĉefministro; lia filo Masrour estras la informservojn. Sendube ankaŭ Barzani mem estontece okupos rolon malantaŭ la kulisoj.

Lia foriro povas ja faciligi dialogon kun Bagdado. Ĉar la malutilaj efikoj de la referendumo estas ankoraŭ tute ne finluditaj. Kvankam la transpreno fare de Bagdado de la tiel nomataj kontestitaj teritorioj okazis relative senperforte, pasintsemajne oni ja batalis en la nordokcidento, proksime de la trilanda punkto de Turkio, Irako kaj Sirio.

Trupoj kaj milicioj fidelaj al Bagdado volas tie la limpostenon de Fish-Khabur rekonkeri el la manoj de la Kurdoj. Fish-Khabur situas en la Kurda provinco Dohuk, kaj estas do ne kontestita teritorio. Sed Bagdado nun ankaÅ­ asertas kontrolon pri la eksteraj limoj de Irako, inkluzive de tiuj limpostenoj kiuj ekde 1991 fakte estas okupataj de la Kurdoj.

 

Trilanda punkto

"La limoj estas la plenpovo de la Iraka registaro", diris pri tio la Iraka ĉefministro Abadi, marde en The Washington Post. "Estas nia intenco ĉi tiun taskon alfinigi".

La trilanda punkto estas ankaŭ kie la Irakaj kaj Kurdaj petrolo- kaj gaso-duktoj al Turkio konverĝas. Se Bagdado denove havos la kontrolon tie, ĝi povas ĉesigi la propran vendadon de petrolo kaj gaso fare de Kurdistano, oldan doloron.

La limposteno de Fish-Khabur estas ankaÅ­ la vivofonto de la Demokratia Federacio de Norda Sirio, pli bone konata kiel Rojava. La Kurdaj ribeluloj tie parencas al la Turka-Kurda PKK[i], kaj Turkio konsideras ilin kiel teroristojn. Turkio pro tio promesis sian tutan subtenon al la Iraka plano por restarigi la kontrolon pri la eksteraj limoj.

Sed la fermado de la limposteno  – malklaras ĉu ĝi ankoraÅ­ estas malfermita –  povas ankaÅ­ efiki al la provizado de la Siria Demokratia Armeo, la ĉefe Kurda milicio kiu de el Rojava batalas kontraÅ­ IÅœ kun Usona subteno. MSF[ii] ankaÅ­ avertas, ke ĉiu humaneca helpo trapasas Fish-Khabur-on. Fermiĝo povas trafi milionojn da homoj en Sirio, kaj eble kosti milojn da vivoj, tiel diras MSF.

LaÅ­ ĉefministro Abadi, ‘ĉesigu-la-pafadon’ inter la Irakaj registaraj trupoj kaj la Kurdoj, devas permesi la paceman disvolviĝon de federalaj trupoj "en ĉiuj kontestitaj teritorioj, inkluzive de Fish-Khabur kaj laÅ­longe de la internacia limo". La Kurdoj konsentas pri tio.

 

 

 

 

[i] PKK (Kurdistana Laborista Partio),   vidu ankaÅ­:   https://eo.wikipedia.org/wiki/Kurdistana_Laborista_Partio

[ii] MSF (Médecins Sans Frontières)   vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/Kuracistoj_sen_landlimoj

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/10/28/saoedische-vrouw-kan-zich-eindelijk-laten-zien-13331079-a1579071
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Sauda virino finfine povas montri sin

La kronprinco ĉi-semajne anoncis, ke li volas ekzili la radikalan islamon en la lando. Pasint-monate konatiĝis ke Saudaj virinoj finfine rajtos aŭtoveturigi. Kion trovas ili mem, ĉu ili havos pli da libereco?

NRC 28 oktobro 2017

 

Fare de nia redaktoro
Maral Noshad Sharifi

 

Unu el la plej konservativaj landoj de la mondo, Sauda Arabio, komencas iĝi pli rilaksita, ŝajnas. AÅ­skultu la vortojn pasint-marde de la 32-jara kronprinco Mohammed bin Salman: "Ni revenos al la modera islamo, kiu estas malferma vidalvide de la mondo kaj ĉiuj religioj." Tiuj estas intervenantaj tekstoj en Vahabisma lando kiu aplikas severan Åœario-leĝaron kaj kiel absoluta monarÄ¥io ankoraÅ­ ĉiam plenumas senkapigojn. Bin Salman diris ĉe konferenco en la ĉefurbo Riado ke li volas tuj forigi ekstremismajn pensojn. "Komencante hodiaÅ­." 

Je la fino de la pasinta monato jam estis anoncita ke Saudaj virinoj meze de 2018 rajtos stiri aÅ­ton. Sole tio estis por Saudaj virinoj historia decido. Kion ili pensas pri ĉi tiu novaĵo? Ĉu ilia pozicio vere ŝanĝiĝadas? 

La 25-jaraĝa Khadija AlSheikh el Riado ĵus diplomiĝis pri medicino. Ĉiumonate ŝi perdos 113 ĝis 226 eÅ­rojn al ŝoforoj. "Ĉe ni hejme, neniu povis kredi la novaĵon," AlSheikh rakontas telefone, per ĉifrita app. "Mia frateto estis ĝoja, ĉar li diris: ‘Nun vi povos kelkajn jarojn veturadi min per aÅ­to’. Kaj mia patrino jam mendis Volkswagen." 

AnkaÅ­ 36-jaraĝa tradukisto, eksedziĝinta patrino de du, estas tre dependa de ŝoforoj. Åœi estis en 2011 arestata kiam ŝi, ĉe agado kun kelkaj virinoj, eksidis ĉe la stirilo. Kelkajn horojn poste ŝi povis iri, kiam ŝi en kontrakto estis promesinta ke ŝi ne denove malobeos la regulon. 

La virino estas aktiva kun Twitter kaj havas 13.300 sekvantojn. Ĉar ŝi volas libere povi paroli kaj havas maloftan nomon, ŝi ne volas kun ŝia nomo en la ĵurnalo  –  NRC ne scias, kiu ŝi estas. 

La taksiveturadoj, kiujn ŝi devas mendi kvar aÅ­ kvin fojojn tage, ĉiam kaÅ­zas ĉagrenon, ŝi rakontas. "Åœoforoj sonorigas kiam ili estas tie kaj diras: "Venu nun malsupren!"  –  ni ne estas familio, mi pensas tiam. Kelkfoje ili ne volas iri ien, ĉar ili trovas tion tro malproksima." Aliaj ŝoforoj vere ĝenas vin, ŝi diras. "Ili ja havas vian telefonnumeron, kaj tiam unu tagon post la veturado ili telefonas al vi kaj invitas vin. Se vi diras ne, ili diras: "Tiam ni diros al via maskla gardisto ke vi hieraÅ­ eliris ĝis malfrue". 

Io pli laÅ­ta: "Ili laborakiras monon pro la fakto ke niaj rajtoj kiel virinoj estas malrespektataj." 

Åœi estas momenton silenta. "Vi ne havas ideon, kion ĉi tiu nova regulo signifas al ni."   

 

Al virinoj oni nun pli aÅ­skultas 

Ĉu la lando vere esence ŝanĝiĝas, tio ankoraÅ­ malfacilas diri. AnkoraÅ­ ĉiam, ĉiuj knabinoj kaj virinoj havas viran kuratoron, kutime patro aÅ­ edzo, al kiuj ili devas peti permeson pri preskaÅ­ ĉio – ekhavado de metio, vojaĝado eksterlanden. "Sed dum la lastaj monatoj, frapas mian atenton ke la indiferenteco pri la bezonoj de virinoj malpliiĝis, oni nun pli aÅ­skultas al virinoj," diras Hatoon Al Fassi per telefono de el Riado. Åœi instruas ĉe la King Saud University[i] en Riado kaj esploradas jam pli ol dudek jaroj la pozicion de virinoj en ŝia lando. "Vi vidas ĝin ankaÅ­ kiam vi estas ekstere. En la flughaveno sidas nun subite virinoj malantaÅ­ la registriĝ-giĉetoj, tio antaÅ­e ne ekzistis. En restoracioj vi estas bonvenigata de virino. Virinoj staras en nutraĵkamionoj por vendi manĝaĵojn. Ili fariĝas pli kaj pli parto de la publika spaco." 

Tio rilatas kun ekonomiaj reformoj, kiujn la Sauda reĝo volas efektivigi. La plej granda oleo-produktanto de la mondo volas iĝi malpli depende de oleo-enspezoj  –  ankaÅ­ virinoj devas pro tio eklabori. Sen aÅ­to tio ne eblas en lando kiu estas preskaÅ­ duoble pli granda ol Skandinavio. Ĉar ŝoforoj kostas multe, estas por iuj virinoj finance nealloga labori. 

 

Virinoj malantaÅ­ la vendotablo 

Kvankam iom pli ol duono de la universitataj diplomiĝintoj en Sauda Arabio estas virinoj, laÅ­ ciferoj de la Monda Banko (2016) virinoj okupas nur 15 procentojn de la laborpostenoj. Ili ankaÅ­ ne rajtas fari ĉiujn studojn. Labori en la prizorgado jam longe estis permesata. Ekde 2013 ekzistas virinaj advokatoj, kaj ekde kelkaj jaroj virinoj ankaÅ­ rajtas labori en la amaskomunikiloj, diplomatio, detalvendado kaj enhospitaligo. Malrapide venos pli da eblecoj. 

De el eksterlando, Sauda Arabio estas jam jarojn sub premo por plibonigi la pozicion de virinoj. "Estas ekonomiaj motivoj malantaÅ­ la reformoj, sed mi ankaÅ­ rimarkas novan politikan vizion," diras Al Fassi. "La ideo, ke vi fakte uzas la kapablecon de virinoj, estas nova." 

Ĉu ne estos tiel ke nur riĉaj, altedukitaj virinoj profitos? Ne, ŝi diras. "Kaj malriĉaj kaj riĉaj virinoj volas esti ekonomie sendependaj. Ĉiuj virinoj profitos de la fakto, ke laborado fariĝas pli normala por virinoj."  

 

Barista en espreskafdrinkejo 

AnkaÅ­ la lastatempe diplomiĝinta kuracisto Khadija AlSheikh vidas ŝanĝojn en la stratoj, ŝi diras. Pli da viroj kaj virinoj kune iras al arta ekspozicio aÅ­ foodtruckfestival[ii]. Åœi ankoraÅ­ volas ne tuj eklabori kiel kuracisto. Åœi ŝatas dancadon, precipe ĉe hipa muziko kaj Afrobeats, kaj lastatempe dum kelkaj horoj semajne ŝi donas danclecionojn kaj crossfit[iii]-trejnadon al virinoj. Åœi ankaÅ­ laboras partatempe kiel barista[iv] en espreskafdrinkejo. 

"Lastatempe oni ankaÅ­ vidas multe pli ofte virojn kaj virinojn, ne edziĝintaj, kiuj kunvenas kaj paroladas pri laboro," ŝi diras. "Mi unue ekhavis raran senton kiam viro subite eniris lokon kie mi sidis kun nur virinoj. Nuntempe tio sentas normale." 

Alia ŝanĝiĝo, iom malpli freŝdata, estas ke ŝia patro povas doni ciferecan permeson se ŝi ekzemple volas iri eksterlanden. "Li ne plu bezonas skribi letereton, do se mi estas en la flughaveno, mi povas eliri el la lando pli rapide". 

Ĉu jam ekzistas ŝanĝiĝo, en la mentaleco de viroj, pri la rilato ‘viro-virino’? AlSheikh pensas ja. "Pro tio ke viroj en la laborejo kaj en publikaj lokoj kontaktiĝas pli kun virinoj ekster sia familio, kaj rimarkas pli la valoron de virinoj, ili pli bone komprenas kial la virinrajtoj gravas."

"Mi ĉiam diras: la lukto ne okazas inter viroj kaj virinoj, sed inter du ideologioj", rakontas la 36-jaraĝa Twitter-aktivulino. "Ekzistas viroj, kiuj estas pli feministaj ol iuj de niaj virinoj." Åœia propra familio estas malate edukita kaj tre konservativa. "Multaj homoj ankoraÅ­ vidas virinojn kiel posedaĵojn." Sed teÄ¥nologio, nova informo kaj scio ŝanĝas Saudajn junulojn, ŝi diras. "Pli da junuloj nun edziĝas pro amo, ne ĉar iliaj gepatroj volas tion." 

Viroj kaj virinoj kontaktiĝas inter si pere de app, ankaÅ­ pere de Tinder[v], kaj kapablas trovi unu la alian pli facile. Sur sekretaj lokoj ili interkonsentas. "Brita amiko de mi antaÅ­ nelonge diris: ‘SaÅ­daj virinoj dum unua rendevuo jam baldaÅ­ staras alirebla por seksumo’," ŝi diras. "Ni lernis kiel infano, ke se gefraÅ­loj renkontiĝas, Satano estos la tria persono en la kunularo. Äœuste ĉar estas tabuo, junuloj volas fari pli da kontakto kun la alia sekso. Kaj ili baldaÅ­ havas sekson ĉar ili scias, ke estas eble la sola ŝanco ke ili vidas unu la alian." 

La religia polico jam dum jaro ne plu vidis ilin. En la pasinteco, vi ĉiam devis esti singarda kontraÅ­ tio. "Nun ne gravas, ĉu mia abaya estas malferma"  –  tio estas longa robo kiu kovras la korpon kaj estas deviga por virinoj. "Eĉ se mi kiel provo kuras sen kaptuko, nenio estas dirata."  

 

Online influencers 

Yasmeen Sudairy aĝas 36 jarojn kaj vojaĝas jam dum jaroj tien kaj reen inter sia naskiĝloko Jedda kaj la Franca ĉefurbo Parizo, kie ŝi laboras kiel artisto kaj kromenspezas en la modo-industrio. "Ĉiufoje kiam mi reiras, mi havas la senton ke ree vivas freŝaj ideoj inter junuloj. Ili estas influataj de artistoj kaj online influencers[vi]. La generacio de mia patrino venis unu fojon semajne eksteren, mia generacio jam multe pli, kaj post unu jaro virinoj rajtos eĉ veturi." Ridanta: "AnkoraÅ­ antaÅ­ ol bonaj vojoj estas konstruitaj". 

Sauda Arabio ne konas sendependajn sciencajn agentejojn, kiuj esploras evoluojn en la socio. Do malfacilas eltrovi kiel granda estas la grupo kiu bonvenigas la ŝanĝojn. Estas ne ekspektebla, ke ĉiuj junuloj subite fariĝos open-minded, diras Al Fassi. "La lando influis homojn kvardek jarojn longe pere de konservativa edukado, konservativaj amaskomunikiloj. Logike ke homoj pro tio konservativiĝas. Iuj homoj ŝanĝiĝas, kion povas kaÅ­zi ilia karaktero aÅ­ grava persono en ilia ĉirkaÅ­aĵo, kiu sugestis al ili aliajn ideojn; sed ankaÅ­ povas kaÅ­zi sociaj amaskomunikiloj aÅ­ vizito al eksterlando." 

La plej grava venonta paŝo kiun la dinastio devas meti, kio estas tio? "Fari finon de la viraj kuratoroj," diras Al Fassi. "Mi ne pensas, ke pri tio la gvidantoj ankoraÅ­ longe atendos. Bezonas multan tempon kaj estas tro multekosta por ĉiam devi atendi la permeson de iu."    

LaÅ­ ŝi, plej gravas ke virinoj nun sentos sin pli feliĉa en la lando. Iĝis pli trankvila kaj pli sekura por virinoj sur la stratoj, ŝi diras. "Sauda Arabio fariĝis por ni pli vivebla." 

 

 

Fono
Reĝa domo, oleo kaj islamo 

Sauda Arabio jam jardekojn estas ultra-konservativa lando, kiu ŝanĝiĝas malmulte. Post kiam en 1979 la Granda Moskeo de Mekko estis okupita de islamaj batalantoj, la registaro efektivigis reislamigon, precipe en la instruado. 

Sauda Arabio estas gvidata de sinsekvantaj filoj de fondinto Abdel-Aziz ibn Saud. La pasintan someron la potenca 32-jaraĝa Mohammed bin Salman iĝis kronprinco. Li celas modernigi Saudan Arabion. En aprilo li diris al Washington Post: "Mi estas juna. Sepdek procentoj de nia loĝantaro estas junaj. Ni ne volas malŝpari niajn vivojn en tiu akvokirlo kie ni jam tridek jarojn troviĝas. Ni volas ĉesigi tiun epokon." 

Pro la malaltaj oleo-prezoj, la lando devas iĝi malpli dependa de oleo-produktado. Kaj baldaÅ­  – la unuan fojon ekde 2010 –  estos ekonomia recesio.

 

 

 

 

[i] King Saud University,   vidu   https://epo.wikitrans.net/King_Saud_University

[ii] foodtruckfestival,   vidu   https://www.ecenglish.com/en/social/blog/montreal/2015/06/22/food-truck-festival-in-montreal-bouffons

[iii] crossfit,   vidu   https://games.crossfit.com/

[iv] barista,   vidu   https://epo.wikitrans.net/Barista

[v] Tinder,   vidu   https://tinder.com/app/login  

[vi] online influencers (enretaj influantoj),   vidu:   https://www.i-scoop.eu/online-influencers-want/

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/10/21/het-einde-van-raqqa-is-niet-het-eind-van-is-13590647-a1578122?utm_source=SIM&utm_medium=email&utm_campaign=Vandaag&utm_content=&utm_term=20171022
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La fino de Raqqa estas ne la fino de IŜ

Ĉe la liberigo de ‘ĉefurbo’ Raqqa ĉi-semajne, la glora kalifejo de la terurgrupo Islama Ŝtato ŝajnas malfondita. Tio ne signifas, ke IŜ-batalantoj ne plu ekzistas.

NRC 21 oktobro 2017

 

Fare de nia korespondanto
Toon Beemsterboer

 

Raqqa estas ruino. La Orient-Siria urbo, ĉi-semajne liberigita el la manoj de la terorisma movado Islama Ŝtata (IŜ), estas post monatoj da peza bombado plejparte detruita. Ĵurnalistoj kiuj estis surloke, priskribas dezerton da polvo, betonaĵoj kaj tordita metalo. Iam loĝis tie duonmiliono da homoj, nun ĉiu vivo malaperintas.

La falo de Raqqa havas grandan simbolan valoron. Kiel fakte ĉefurbo de la kalifejo kiun IŜ estis proklamita en partoj de Sirio kaj Irako, Raqqa havis mitan statuson ĉe IŜ-adeptoj. La ĉiutaga vivo en la urbo estis romantikigata en pluraj propagandaj filmetoj, per kiuj IŜ kapablis logi dekmilojn da islamanoj el la tuta mondo al la kalifejo. IŜ kreis la bildon de islama utopio, kie la leĝoj de Dio zorgis pri socia kaj ekonomia justeco. Ĉi tio tuŝis kordon ĉe kelkaj islamanoj en la Okcidento, kiuj sentis sin duarangaj civitanoj.

La altira forto de IŜ estis grandparte bazita sur ĉi tiu supozata ideala ŝtato, kiu ĉe ĝia apogeo okupis areon same grandan kiel la Unuiĝintan Reĝlandon (Brition), kaj havis laŭtakse 8 milionojn da enloĝantoj. Estis ne la unua provo de ĝihadistoj por establi ŝtaton en konkerita teritorio. Lokaj filioj de Al-Kaido[i] antaŭe provis tion vane en Irako, Jemeno kaj Malio. Sed IŜ havis la kuraĝon proklami sian pra-ŝtaton la nova kalifejo, la sekvanto de grandaj islamaj imperioj el la pasinteco.


Krucumoj

IŜ ŝajnis diferenca de aliaj ĝihadistaj batalgrupoj. La fulmrapida almarŝado de la grupo en 2014 metis bombon sub la unueco de Sirio kaj Irako, kaj tiel sub la limoj en la Mez-Oriento. Ne pli frue regis terorgrupo tian grandan areon, ne havis ĝi tiom da armiloj al ĝia dispono, kaj ne sukcesis ĝi mobilizi tian grandan internacian fremdulan legion.

La ĝihadista libera ŝtato konsistigis ankaŭ minacon por la Okcidento, tiel montriĝis el serio de atencoj en Eŭropo kaj Usono, kiuj estis aŭ organizitaj en la kalifejo, aŭ inspiritaj de IŜ. "Ni konkeros vian Romon, rompos viajn krucojn, kaj sklavigos viajn virinojn", minacis ŝejko Abu Muhammad al-Adnani, la ĉefa proparolanto de IŜ, en unu el liaj tiradoj kontraŭ la Okcidento. "Se ni ne atingos tiun punkton, niaj infanoj kaj nepoj faros ĝin."

Por la Okcidento, IŜ fariĝis la enkorpiĝo de la malbono: perforta, senkompata, barbara. Malamikoj estis krucumataj sur la ĉefa placo en Raqqa. Virinoj el religiaj minoritatoj estis uzataj kiel seksaj sklavoj. Okcidentaj ostaĝoj estis senkapigataj aŭ bruligataj antaŭ la kamera-lenso.

 

    IÅœ estas simptomo de multe pli profundaj problemoj.

 

IÅœ estis en Sirio kaj Irako tute ne la sola batalgrupo kiu faris kruelegaĵojn, sed ja la sola kiu faris flatajn propagandajn filmetojn pri tio. Ekzemple la grupo postulis ĉefrolon en la imagokreado, kaj kulturis ĝian kruelan figuraĵon – per tio ankaÅ­ kompensante ĝian militistan limigitecon. En Mosul, timemaj militistoj demetis sian uniformon kaj forkuris. Aliokaze, kelkmil IÅœ-batalantoj neniam estus povintaj ekokupi la milionan urbon.

"La Islama Ŝtato estas la plej danĝera en sia interago kun la menso, la fantazioj, la frustacioj kaj la timegoj de aliuloj, de la konvertitoj kiujn ĝi altiras, ĝis politikistoj kaj analizistoj," skribis Mez-Oriento-eksperto Peter Harling[ii] en eseo sur la retejo The Arabist. "La Islama Ŝtato estas ne ordinare malbona, sed diabla: same kiel la Satano el la sankta libro, ĝi estas estaĵo kiu estas multaj aĵoj por multaj homoj, kiu havas maltrankviligantan imponecon, kaj kiu finfine lasas nin kredi ke ni faras la ĝustan dum ni vere detruas nin mem".

Laŭ Harling, la Okcidento tro koncentriĝis pri la batalo kontraŭ IŜ, kvazaŭ la detruo de la kalifejo solvus ĉion. Sed IŜ estas simptomo de multe pli profundaj problemoj: la implodo de Sirio kaj Irako, la marĝeniĝo de la sunaistoj, sekta malamo, la manko de legitimaj, kapablaj gvidantoj en la Mez-Oriento, la regiona potencbatalo inter Sauda Arabio kaj Irano. The Economist priskribis IŜ-on kiel "groteskan rezulton de sunaisma kolero" pri ties potencoperdo.


La armeo de Saddam

Tio reflektas la Usonan invadon en Irakon. Post la falo de la diktatoro Saddam Hussein, la sunaisma malplimulto (20 procentoj) kiu sub Saddam dum jardekoj ĉion decidis, subite devis transdoni la potencon al la ŝijaisma plimulto (60 procentoj). La kompleta armeo de Saddam estis maldungita. La militistoj rajtis teni siajn armilojn, sed ne ricevis monon. Multaj ekprotestis kontraŭ la Usono kaj la nova registaro en Bagdado. La ribelo estis superregata de Al-Qaeda-en-Irako, la antaŭulo de IŜ.

AntaÅ­aj oficiroj de Saddam ludis gravan rolon ĉe la kreado de IÅœ. La Germana semajna gazeto Der Spiegel kelkajn jarojn antaÅ­e ricevis dokumentojn kiuj montras kiel la fondado de IÅœ precize estis planata fare de eks-oficiroj, precipe el la informservo. De la komenco ili havis la planon konkeri terenon en Sirio, kie civila milito estis komenciĝinta, por de el tie invadi Irakon. La prominenta rolo de tiuj eks-oficiroj, grandiĝintaj en la sekulara Ba'ath-partio, kaÅ­zis skeptikecon pri la islamaj akreditaĵoj de IÅœ. "Ĉi tio ne estas kredkonfeso," skribas ĵurnalisto Christopher Reuter[iii] en Der Spiegel, "sed detala plano por ‘islama informŝtato’". Reuter sugestas ke IÅœ-gvidanto Abu Bakr al-Baghdadi estas pajlohomo, elektita por doni al IÅœ ĝihadistan vizaĝon.



    Por la rekonstruado de urboj kiel Mosul, Raqqa, Ramadi kaj Faluĝa, mono mankas.

 

Se la ĝihadismo estas nur fasado, tiam la eks-oficiroj tamen tre seriozas pri tio. IŜ prezentas sin kiel grupo de piaj, kuraĝaj imitantoj de la pura islamo el la sepa jarcento, kiam la profeto kaj liaj tujaj sekvantoj konkeris kaj konvertis la Mez-Orienton. Mahometo ne nur estis profeto, sed ankaŭ reganto kaj batalanto. En la kalifejo de IŜ, ĉiu leĝo estis plejeble strikta imitado de la vivo kaj la profetaĵo de Mohamedo. Tio validis por ĉiu aspekto de la vivo, de militado ĝis vestar-preceptoj, de impostado ĝis dentar-prizorgo.

Ĉi tio ne diferencas ĉe aliaj ĝihadistaj grupoj. Sed iurilate, IŜ estas pli radikala. Tiel ĝi havas pli larĝan interpreton de la koncepto takfir[iv]: iun karakterizi kiel apostaton. Islamanoj kiuj forrazas sian barbon aŭ partoprenas en elektoj, estas en la okuloj de IŜ jam apostatoj. Tio ankaŭ koncernas shi'itojn, kiuj regule estas celo de atencoj. Apostatoj devas laŭ IŜ esti mortigataj por purigi la teron.

Krome kredas IŜ ke la fino de tempoj proksimas. Ĉe tio, Alaho antaŭvidis gravan rolon por IŜ. Antaŭ ol komenciĝas la Tago de Juĝo, la Mahdi[v], speco de Mesio, revenos sur la teron por gvidi la islamanojn al la venko. Ĉi tiu apokalipsa mondkoncepto konstante reflektas en la propagando de IŜ. Ekzemple samnomigis la grupo sian magazinon kiel Dabiq, bagatelan vilaĝon en norda Sirio, kie la lasta granda batalo inter la islamanoj kaj la armeo de Romo (la Okcidento) devas okazi.


Solviĝinta en la dezerto

Tiu lasta granda batalo intertempe ne okazos, ĉar IŜ solviĝis en la dezerto ĉe la limo inter Sirio kaj Irako. La gvidantoj de la grupo kaŝus sin en la urboj Mayadin kaj Al-Bukamal, ĝuste sur la limo. Sed tio ne signifas, ke la grupo estas venkita. Laŭ la internacia koalicio, IŜ ankoraŭ ĉiam havas 6.000 ĝis 10.000 batalantojn, multe pli ol en 2011. Tiam ankaŭ IŜ kapablis reviviĝi. La grupo estas tre kapabla konduki gerilon. La landlima areo inter Sirio kaj Irako krome estas konata tereno, kie IŜ havas multajn simpatiantojn.

Ĉe tio, la grundo por ribelo tute ne malaperis. Multaj sunitoj en Sirio sentas sin ne reprezentataj de la alavita[vi] reĝimo en Damasko, kiu ŝajnas esti venkonta la militon danke al la subteno de la ŝijaisma Irano. Kaj sunaistoj en Irako sentas sin malfavoratajn fare de la ŝijaismaj regantoj en Bagdado, kies sektismaj milicioj koncerne krueleco apenaŭ malsuperas IŜ-on.

La urboj en Sirio kaj Irako rekonkeritaj el la manoj de IÅœ, tiuj estas grandparte detruitaj. De Mosul, iam floranta komerca urbo sur la silka itinero, estas laÅ­takse detruitaj tri kvaronoj de la vojoj, preskaÅ­ ĉiuj pontoj kaj 65 procentoj de la kurentreto. La duono de la 1,8 milionoj da loĝantoj vivas ankoraÅ­ en rifuĝejoj. Dum la sieĝo de la urbo, IÅœ mem eksplodigis la 845 jarojn oldan Al-Nouri-moskeon  –  la lokon kie Baghdadi en julio 2014 elvokis la kalifejon.

Por la rekonstruado de urboj kiel Mosul, Raqqa, Ramadi kaj Faluĝa mankas mono. La Iraka registaro taksas, ke entute 100 miliardoj da dolaroj estas bezonataj. Sed ĝi ne havas monon. La internacia koalicio, kies bombardadoj kaŭzis grandan parton de la damaĝo, apenaŭ pretas por finance helpi.

Sur Raqqa, la koalicio inter junio kaj septembro pafis 17.500 bombojn, misilojn kaj grenadojn. Laŭ Airwars[vii], kiu esploradas la aeran militon en Sirio kaj Irako, 1.800 civitanoj pereis ĉe la sieĝo de Raqqa, precipe ĉe aeratakoj de la koalicio kaj grenadĵetiloj. Batalanto kiu helpis forpeli IŜ-on diris al ĵurnalisto de la novaĵagentejo Reuters: "Ĉi tio estos rekonstruata eĉ ne en dudek jaroj. Ĉi tiu urbo estas tute detruita."

 

 

 

[i] Al-Kaido,   vidu   https://eo.wikipedia.org/wiki/Al-Kaida

[ii] Peter Harling, The Arabist,   vidu   https://arabist.net/blog/2016/11/28/new-book-daesh-is-not-the-point

[iii] Christopher Reuter,   vidu   https://de.qantara.de/inhalt/interview-mit-spiegel-reporter-christoph-reuter-der-islamische-staat-und-die-strategen-des

[iv] takfir,   vidu   https://en.wikipedia.org/wiki/Takfir

[v] Mahdi,   vidu   https://en.wikipedia.org/wiki/Mahdi

[vi] alavita,   vidu   https://eo.wikipedia.org/wiki/Alavitoj

[vii] Airwars,   vidu   https://airwars.org/

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/10/18/president-xi-maakt-van-china-weer-het-rijk-van-het-midden-13557251-a1577726
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Xi volas fari Ĉinion la plej grava lando de la mondo

En sia alparolo la 18-an de oktobro Xi Jinping konfirmis ke Ĉinio ne nur estas ekonomia superpotenco, sed ankaŭ postulas sian pozicion kiel politikan mondpotencon. Li prezentis la ‘socialismon kun Ĉinaj trajtoj’ kiel pli bonan alternativon por la okcidenta demokratio.

NRC 19 oktobro 2017

 

Fare de nia kunlaboranto
Eefje Rammeloo
en Pekino


Kiu la alparolon de Xi Jinping relegas, devas konkludi ke nur unu lando estas la plej granda, kaj tio estas Ĉinio. Kaj ke estas nur unu elemento kiu faras Ĉinion tiel granda, kaj tiu estas la Komunista Partio.

La Ĉina gvidanto, kiam li pasumas al la podio, ne havas la karismon de mondgvidanto. La aplaŭdoj kiujn li rikoltas, kompensas lian monotonan elparolon. Sed liaj vortoj klare montras la ambicion por esti mondgvidanto.

Xi Jinping estis antaŭdestinita por la potenco. Lia patro, alta partifunkciulo, ripetfoje rakontis al li ke li gvidos revolucion. Li estis edukata en elito-lernejoj, ĝis li dum la Kultura Revolucio (1966-1976) estis sendita al la provinco Shaanxi por labori en kamparaj areoj. Tio ne rompis lian fidon en la komunismo: Xi volis atingi la pinton kaj sciis ke la sola vojo supren iras tra la partio.

Xi promociiĝis ene de la partio, ĝis li en 2012 kiel kompromisa kandidato evidentiĝis akceptebla por la partianoj de ambaŭ eks-prezidentoj Hu Jintao kaj Jiang Zemin, kaj estis elektita kiel partiestro. La libereco kiun li ekhavis por unuigi kaj firmigi la partion, li prenis avide. Li ne nur fariĝis prezidanto de la partio, sed ankaŭ prenis iom post iom la gvidadon de granda nombro da komisionoj.

 


Ekstera mondo


Ĉe la enoficiĝo de Xi, la atendoj ĉefe en la ekonomia sfero estis alte streĉitaj. Li promesis reformojn. Lia patro kiel alta partifunkciulo jam estis pledinta por pli da merkatfunkciado kaj kunlaboris intense kun Deng Xiaoping, kiu en la okdekaj jaroj malfermis la Ĉinan ekonomion al la ekstera mondo. Xi mem opiniis ke la merkatfunkciado devas ludi decidan rolon en la ekonomio, tiel troviĝis laŭ la The Wall Street Journal en unu el la unuaj pripolitikaj noticoj post lia enoficiĝo.

Sed post la drama falo de la borso, en la somero de 2014, Pekino malkovris kiel penige estas regi la kapitalmerkaton de propono kaj postulo. Montriĝis malfacile lasi la merkaton agi laŭplaĉe sen perdo de prestiĝo. Post tio Xi tenis la aferon per fera mano.

En sia alparolo de tri kaj duona horoj, Xi diris ke li volas doni pli da spaco al la merkato. "La pordo plu malfermiĝos." Sed pli granda parto de lia alparolo estis dediĉita al la plifortigo de la Komunista Partio kaj la plivastigo de la tutmonda pozicio de Ĉinio.

Dum la pasintaj jaroj, Ĉinio jam alprenis pli memcertan sintenon. Ekzemple la projekto “Unu Zono, Unu Vojo” (la ‘nova silka vojo’), la Azia investo-banko AIIB[i], kiu fariĝu alternativo por la Monda Banko, kaj la diversaj komercaj traktatoj kun evolulandoj. Iniciatoj kiuj ne nur havas noblajn celojn, sed ankaÅ­ plivastigas la influon de Ĉinio en precipe la orienta hemisfero.

 

Ĉina Revo


Xi Jinping volas fari pli ol gvidi ekonomian superpotencon. The Economist antaÅ­ nelonge skribis, ke li estas la plej potenca viro de la mondo, pro la vakuo kiun la Usona prezidento Donald Trump estigis, sed efektive Xi jam pli longe estis stariganta propran epokon. Kun la ‘Ĉina Revo’, kiun li post sia enoficiĝo enkondukis, li volis revitaligi la landon, modernigi ĝin. Kvin jarojn poste, kaj sufiĉe pli memfide, li emfazas kiel la Ĉinoj devas miksi la marksismon kun la moderna mondo  –  kvankam ne tute klaras, kiel tio devas okazi.

Ĉinio iras sian propran vojon, diras Xi en sia alparolo. Alternativo por la kapitalismaj demokratioj en la Okcidento: "Ĉinio ne kopias eksterlandajn politikajn sistemojn", li diris. Pli frue li diris ke Ĉinio ne volas enmiksiĝi en aliajn landojn, nun li diras ke Ĉinio "liveris grandegajn novajn kontribuojn al monda paco kaj disvolviĝo".



Koruptaj muŝoj kaj tigroj


La prezidento havas pli politikan talenton ol longe estis pensata. Kun lia lukto kontraÅ­ koruptaj ‘muŝoj kaj tigroj’ ene de sia partio, li sukcesis gajni por si la popolon kaj samtempe forigi rivalojn kiel Zhou Yongkang kaj la pensiitan pintan militiston Guo Boxiong. AmbaÅ­ viroj punrestadas en la ĉelo pro korupteco.

"Xi kontrolas personarajn aferojn kaj militistan potencon. Neniu ankoraÅ­ defias lin", diras politikologo Chen Daoyin. "Pro la kampanjo kontraÅ­ korupteco, la morala supereco de Xi estas nekontestata." La emfazo kiun la prezidento metas sur partio-disciplinon, plifortigas sian pozicion. Milionoj da partianoj sekvas lin blinde.

Profitante de la momento, li lasis la popolon alkanti lin, kaj en fortika repo kaj en dolĉaj amkantoj. Kulto de personeco – ekde Mao Zedong skrupule evitata de la Komunisma Partio –  ŝajnis esti farata.

Kritikaj voĉoj de aktivistoj, advokatoj, ĵurnalistoj kaj artistoj estas sufokataj. Xi dum vizito al televida sendostacio CCTV[ii] ordonis la amaskomunikilojn servi la Partion. Ŝercoj, kiel bildeto en kiu Xi estis komparata kun Winnie the Pooh, estas malpermesataj.

Ĉu Xi povos teni sian popularecon dum la venontaj kvin jaroj? Por atingi tion li devos uzi pli da atento al sociaj temoj. Kontraŭbatali malriĉecon estas unu el liaj prioritatoj, sed precipe la ekster-urbaj Ĉinoj esperas pli lojalan distribuadon de la riĉaĵo.


Komenciĝas la Xi-epoko, kiel Matthias Stepan[iii] de la Mercator-Instituto[iv] nomas ĝin, kaj ĝi sekvas la Mao-epokon kaj la Deng-epokon. La Xi-epoko plej verŝajne iros en la librojn kiel la epoko de ‘socialismo kun Ĉinaj trajtoj’. Äœi tiom signifas kiel forta kaj memfida socialisma superpotenco, kun influoj de la okcidenta merkat-ekonomio.

 

 

 

[i] AIIB = Asian Infrastructure Investment Bank;     vidu:   https://www.aiib.org/en/index.html     kaj ankaÅ­ vidu:   https://en.wikipedia.org/wiki/Asian_Infrastructure_Investment_Bank

[ii] CCTV = China Central Television,   vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/China_Central_Television

[iii] Matthias Stepan,   vidu:   https://www.google.nl/search?q=matthias+stepan&ie=utf-8&oe=utf-8&client=firefox-b&gfe_rd=cr&dcr=0&ei=JLDxWep54ICSBZHai7gI

[iv] Mercator-Instituto,   vidu:   https://www.merics.org/en

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/10/13/na-catalexit-rest-alleen-verdwerging-13472686-a1577102
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Post ‘Catalexit’ restos nur naniĝo

NRC 13 oktobro 2017

 

Opinio-kolumno fare de
Luuk van Middelaar



Pere de deklaroj kiuj ankoraÅ­ iom oferas malfermon por dialogo, la Kataluna prezidento Carles Puigdemont kaj la Hispana ĉefministro Mariano Rajoy preventis urĝan kolizion kaj perforton. La unua proklamis marde la 10-an de oktobro la sendependecon, kies validiĝo li post kelkaj sekundoj suspendis, la dua donis merkrede al la Katalunoj tempon ĝis lunde la 16-a de oktobro por diri kion ili intencas. Konstruktiva ambigueco. Seniluziigante la hardliners, ĉiu el ili ambaÅ­ malantaÅ­eniĝis pro la radikalaj opcioj: ‘Nun sendependa’ (Barcelono) kontraÅ­ ‘la armeon ni sendu’ (Madrido). AmbaÅ­ aĉetas tempon.

La Kataluno bezonas tempon pro tio ke urĝa sendependeco  – krom kompreneble al perforto –  kondukus al ekonomia Ä¥aoso. Åœajnas kvazaÅ­ la praktikaj sekvaj paŝoj estas absolute nepripensitaj. 'Catalexit' signifas foriro el ne nur la EÅ­ropa merkato, sed ankaÅ­ el la EÅ­ropa monero, do ĉiu necerteco de Brexit kaj la katastrofo de Grexit. Eble por la ultra-maldekstraj naciistoj de CUP[i], la koalicia partnero de Puigdemont, ne tre gravas ke la unuaj bankoj jam el Barcelono foriras kaj la eÅ­ro malaperos, sed ĉu plimulto de Katalunianoj ankaÅ­ pensas tiel?

Madrido povas atribui al si, ke la voĉo de la moderuloj fariĝis nek aŭdebla nek videbla. Obstine deklarantaj ĉiun debaton ekster la ordo, separatismaj iluzioj ekhavis liberan ludadon. En internacia sciigado restas subeksponata, ke en la referendumo la partoprenado estis nur 43 procentoj. En opinio-sondado ĉi-somere, 41 procentoj de la Katalunoj estis por secesio, 49 procentoj kontraŭ. Kiu preferas Hispanion, prefere restis hejme la 1-an de oktobro, por ne doni politikan aŭtoritaton al kontraŭleĝa referendumo. Pro tio, voĉdonoj kiel tiu de la maldekstrema Barcelona urbestro Ada Colau[ii], kiu antaŭe pledis por legitima referendumo. Ĉi tio estus alportinta klarecon kaj ripozon, kiel okazis en Skotlando en 2014 (en referendumo aprobita de Londono). La influhava Colau diris ĉi-semajne, ke ŝi trovas la rezulton de 1 oktobro ne bazo por unuflankaj paŝoj.



La nevidebla sekureco de la EU nutras regionajn separatismajn movadojn


Dum la voĉdonado Madrido perdis la batalon pri la imagokreado kaj staras ankoraÅ­ malantaÅ­e. Post la bastonegoj de la polico kaj bildoj de fuĝantaj homoj, renversiĝis la simpatio de la internacia publiko. AnstataÅ­ teduloj la Katalunoj iĝis viktimoj. Stultaĵo de la centra aÅ­toritato. Politika dialogo povas nun sole sukcesi se ankaÅ­ la ne-radikalaj opcioj kaj voĉdonoj videbliĝas, en la publika spaco. Io de tiuj okazas. Demonstracioj en Barcelono kun la slogano “Katalunio jes, Hispanio ankaÅ­”. Manifestacioj de civitanoj en Madrido kaj aliaj urboj kiuj esprimas sian alligitecon al la Hispana unueco.

Ĵaŭde la 19-an de oktobro estos Eŭropa pinto pri Brexit, kio ankaŭ estas secesio. Sed tiu Brita secesio okazos post laŭleĝa referendumo kaj koncernas la foriron el ŝtatligo, ne el ŝtato. Eĉ en tiu situacio, tio manifestiĝas preskaŭ nefarebla. La suferado de Theresa May devus pensigi la Katalunojn. Merkel, Macron, Rutte, Tusk kaj Juncker devas do ripeti laŭte kaj klare, ke teritoria secesio el membroŝtato signifas la foriron el la Unio.

Ĉe ‘Catalexit’ la Katalunoj perdos la eÅ­ron, la EU-civitanecon (aldonaĵon al la civitaneco de membroŝtato) kaj partoprenon al Schengen (do enkondukadon de landlimaj kontroloj kaj vizoj). Ĉi ĉio sen elrigardo pri reveno en la klubon, ĉar tion Hispanio rajtas vetoi. Ĉi tiu severa mesaĝo neniam klare trasonis. Pro la nevidebla sekureco kiun ĝi proponas, la Unio nutras regionajn secesio-movadojn; pasintaj iluzioj pri ‘EÅ­ropo de la regionoj’ kontribuis siajn tiamaĵojn. Unio de malfortaj ŝtatoj estas malforta Unio. La triumfo de la separatismo kondukas (kun termino el Die Zeit[iii]) al ‘mem-naniĝo’. Ne al fabelo.

 



Luuk van Middelaar estas politik-filozofo kaj profesoro pri EÅ­ropa juro kaj EU-studoj (en Leiden kaj en Louvain-la-Neuve). Pasintmonate aperis lia Nederland-lingva libro "De nieuwe politiek van Europa" (La Nova Politiko de EÅ­ropo).

 

 

[i] koalicia partnero CUP (Candidatura d'Unitat Popular ) ,   vidu:   https://en.wikipedia.org/wiki/Popular_Unity_Candidacy

[ii] Ada Colau, vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/Ada_Colau

[iii] Die Zeit = Germana ĵurnalo;   vidu ankaÅ­: https://en.wikipedia.org/wiki/Die_Zeit

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/09/25/doorbreek-het-immigratietaboe-13169253-a1574653
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Trarompu la enmigrado-tabuon

NRC 25 septembro 2017

 

Opinio-kolumno fare de
Joshua Livestro

 

La enmigrado-tabuo neeviteble pereos. Ekde la jaro 2000 ekzistas en Nederlando kredartikolo, ke enmigrado estas malbona, kaj multa enmigrado ja tre malbona. Sed kiom longe ĉi tiu ideo ankoraŭ teneblos? Senlaboreco malkreskas, eĉ tiel rapide ke plena laborebleco videbliĝas. En multaj sektoroj estas jam longe manko de kapablaj laborantoj. Eĉ metiaj grupoj kiuj ĉe la aliĝo de Orient-Eŭropaj membroŝtatoj esprimis timon pri la "mallojala konkurenco" de malmultekostaj eksterlandaj laboristoj (de kamionistoj ĝis pentristoj), intertempe alfrontas al mallarĝa labormerkato.

Komence ĉijare, la ĉefdirektoro de eminenta dungoficejo el Nederlando[i], en intervjuo kun la ĵurnalo Financieele Dagblad[ii] enŝaltis la alarmsonorilon: “Kiel lando oni devas efektivigi ke estas homoj por la postenoj. Tio nun ne estas tiel. Pro ekonomia kresko, griziĝado kaj breĉo inter labormerkato kaj trejnado, la manko sur la labormerkato rapide pliiĝas.” Lia neortodoksa solvo estis lasi eniri 80.000 enmigrintojn ĉiujare, por plenigi la truojn en la labormerkato  –  la ekvivalento de 1 procento de la aktiva loĝantaro.

La ĉefdirektoro de la ĵus menciita dungoficejo renkontis antaŭvideblan kritikon: "nenecesa", "ne farebla". Tamen li supozeble ne longe restos krianto en la dezerto. La diskutata punkto, ĉe kiu ni en la praktiko rilatas kun plena laborebleco, alproksimiĝas grandpaŝe. Estas tre verŝajna ke la Nederlanda registaro, sub premo de la cirkonstancoj, sekve ankoraŭ elektos por laborant-enmigrado.

 

Pro la griziĝado, ankaŭ en Nederlando ni post nelonge bezonos laborontajn enmigrantojn denove.

 

Ankaŭ tiam sendube ree sonos la vortoj "nenecesa" kaj "neefektivigebla". Kelkiuj proponos, ke la problemon ene de niaj landlimojn ni simple solvu enmetante la armeon de "ekonomie senaktivuloj". Nobla ideo, sed kiel realisma? Nederlando apartenas laŭ laborintenso jam nun al la antaŭkurantoj ene de la OEKD[iii]. Multe da elasteco ne plu haveblas en ĝi. Estas bonaj kaŭzoj kial la partoprengrado, ĉe ekzemple parte labornekapablaj homoj, restas obstine malalta. Trovi taŭgan laboron por ĉi tiuj homoj estas tute ne simpla. Estus peti tro multe al ili, por nun subite fermi ĉiujn truojn en la labormerkato.


Aliuloj elektos por robotigado. Sed robotoj nur povos post mezlonga termino helpi plenumi la ekzistantajn vakantaĵojn. Krome, estas tute ne klara ĉu la enmetado de robotoj fakte kondukos al malkreskanta dungado. La malnova laŭleĝeco ke ĉiu nova teĥnologia ondo kreas pli da laborpostenoj ol detruas, aplikas ankaŭ al robotoj. Grep Ip, komentisto de Wall Street Journal, montris tion antaŭ nelonge per esplorciferoj. Li ekzemple klarigis ke la enkonduko de mon-aŭtomatoj en Usono ĝuste koincidis kun la malfermo de pli da bankfilioj, kaj fine ankaŭ pli da homoj kiuj okupas sin kun klientaj aferoj.


Ĉion konsiderante, ŝajnas neevitebla ke la enmigrado-tabuo malaperos. Tiel jam pli frue okazis en la antaÅ­a anti-enmigrant-lando Japanio. La griziĝado tie kaÅ­zis grandegan mankon de (ĉefe pli malalte trejnitaj) dungitoj. Do la Japana registaro ŝanĝis sian kondutmanieron: dum la lastaj dek jaroj, duobliĝis la ondo da laboremaj enmigrantoj. Oni eĉ parolas pri enkonduko de specialaj ‘gastlaborist-programoj’, por eviti mankon de dungitoj. Efektive, la sama motivo kiun ni ankaÅ­ konas el la sesdekaj jaroj. AnkaÅ­ tiam ni estis alfrontitaj al preskaÅ­ plena laborebleco. AnkaÅ­ tiam pereis la salajro-moderigo. Kaj ankaÅ­ tiam komenciĝis la laborist-migrado. Tiel foje okazas tio en la politiko: la unuan momenton io estas ankoraÅ­ nepridiskutebla, la sekvan momenton ĉiu ĉiam jam estis por tio.

 

Joshua Livestro  estas ĉefredaktoro de la opinio-retejo Jalta.nl.  Li studis politikon kaj filozofion.

 

 

 

[i] temas pri la dungoficejo 'Randstad', kaj ties ĉefdirektoro Jacques-van-den-Broek; vidu ankaŭ: https://en.wikipedia.org/wiki/Randstad_Holding
[ii] Financieele Dagblad  =  renoma Nederlandlingva ĵurnalo, vidu ankaÅ­: https://en.wikipedia.org/wiki/Het_Financieele_Dagblad
[iii] OEKD  =  internacia Organizo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Disvolvado (angle: OECD, Organisation for Economic Co-operation and Development)

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC frontpaĝo
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/10/01/geweld-van-madrid-voedt-catalaans-separatisme-13289012-a1575636
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Perforto de Madrido nutras Katalunan separatismon

NRC frontpaĝo 2 oktobro 2017

 

Fare de nia korespondanto
Koen Greven
en BARCELONO

 

La krizo estas kompleta en Hispanio. Dum la regiona prezidento Carles Puigdemont planas anonci la sendependecon de Katalunio, la ĉefministro Mariano Rajoy eble proklamos krizan situacion por kontraŭstari tion. Post kruda agado de la nacia polico, por provi preventi malpermesitan referendumon, la konflikto inter la Hispana registaro kaj la aŭtonoma regiono de Katalunio plie eskaladis.

Ĉe la fino de tago plena de kruelaj malregulaĵoj kaj kun centoj da vunditoj, ambaŭ flankoj almontris unu la alian kiel ŝuldanto. La rilatoj estas tiel poluitaj, ke neniu el ili ambaŭ ŝajnas ankoraŭ kapabla al dialogo.

Ĉi tio estas "misprezentado ĉe kiu ambaŭ partioj malhavas politikan sagacon", konkludas la Nederlanda veterana diplomato Daan Everts. Li sekvis la referendumon kiel estro de observantmisio, kaj verŝajne konsilos enoficigi spertajn eksterlandajn perantojn.

Lunde iĝis konata, ke 90 procentoj de la Katalunoj kiuj voĉdonis, elektis favore al secesio el Hispanio. Tio estas 42,3 procentoj de la voĉdonrajtuloj. Laŭ Carles Puigdemont, la prezidento de Katalunio, la regiono tial akiris la rajton pri sendependeco.

Kaj ĉefministro Mariano Rajoy, kaj regiona prezidento Carles Puigdemont, ili ambaŭ tute ne volas cedi. La Hispana ĉefministro persistas, kun la konstitucio en la mano, ke en Katalunio ne ekzistas laŭleĝa bazo por pridemandado de la popolo. Kiam klopodoj ĉesigi la referendumon per juraj rimedoj malsukcesis, la registaro decidis ekuzi ordentrupojn por antaŭhaltigi voĉdonadon. Ankaŭ tiu taktiko malsukcesis. Finfine, povis dimanĉe esti voĉdonata en la plimulto de la minimume du mil voĉdonejoj. Tamen, Rajoy diris dimanĉ-vespere ke "neniu referendumo okazis".

 

AnkaÅ­ la Katalunaj apartiĝemuloj tenas sian opinion per firma mano, malgraÅ­ ke la 7,5 milionoj da Katalunoj estas tre dividitaj pri la secesio el Hispanio  ‒  kvankam la severa starigo de Madrido plivigligas la separatismon. AnkaÅ­ kiam fariĝis klara, ke la referendumo ne plenumus ĉiujn internaciajn postulojn, Puigdemont ne cedis. La bildo de cent mil "pacemaj" voĉdonantaj Katalunoj devis konvinki la eksteran mondon, ke la Katalunoj volas forskui la jugon de Hispanio.

Jam longe antaŭ ol la voĉdonejoj estus malfermataj, ekestis dimanĉmatene en multaj de la 920 Katalunaj komunumoj batalo inter civitanoj kaj la Kataluna polico. Ĉar tiuj tiel nomataj Mossos d'Esquadra ne volis uzi perforton, ili multkaze elektis nur fari protokolon.

 

 

Timata kaj malamata   

 

En multaj lokoj en Barcelono, la speciale sendita nacia Hispana polico kaj la militista Guardia Civil ekaktiviĝis. La Hispana polico estas de longa tempo timata kaj malamata en Katalunio. Iuj voĉdonejoj estis perforte malplenigitaj. En Barcelono estis pafita per kaŭĉukaj kugloj. Bildoj de sangomakulitaj Katalunoj rapide cirkulis sur sociaj amaskomunikilaroj. 

Puigdemont kaj sia registaro esperas pri aprobo de EÅ­ropaj politikistoj. Tiu venis nur sufiĉete. La EÅ­ropa Komisiono silentis kaj konsideras la konflikton kiel enlandan aferon de Hispanio. La Nederlanda ĉefministro Mark Rutte hodiaÅ­ diris ke la Hispana registaro "disponas pri sia rajto" ĉe la agado kontraÅ­ la referendumo. Samtempe, li alvokis ĉiujn partiojn al dialogo por restarigi la ripozon. 

La Hispana registaro malakceptis kulpigojn pri ekscesa agado. Puigdemont alparolis la separatistojn dimanĉvespere kiel gajnintojn. El la 2,2 milionoj da voĉdonantoj elektis 90 procentoj por secesio; 42 procentoj de la voĉdonrajtuloj. Por la regiona prezidento sufiĉa argumento por en la venontaj tagoj unuflanke proklami la respublikon Katalunion. Rajoy iras en interkonsiliĝon kun la opozicio por "ene de la marĝeno de la leĝo" trovi solvon. 

Puigdemont estis anoncinta ke li, ĉe venko de ‘jes’, en la limtempo de 48 horoj proklamus la Respublikon Katalunion. Ĉefministro Rajoy provos preventi tion. Li dimanĉvespere alvokis ĉiujn partiojn por kune trovi solvon "ene de la marĝeno de la leĝo". Secesio kaj oficiala referendumo do tute ne pridiskuteblas.

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
https://www.volkskrant.nl/opinie/koerdisch-streven-is-legitiem-maar-niet-tegen-elke-prijs~a4518583
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La Kurda strebado al memregado estas en si mem legitima, sed ne kontraŭ ĉiu prezo

Volkskrant 27 septembro 2017

 

Opinio-kolumno de
Arnout Brouwers

 

Fiera montpopolo, kies sango historie estas ofte verŝita de kruelaj regantoj, kaj kiu jam longe sopiras al aÅ­tonomio kaj krome batalas kuraĝe kontraÅ­ IÅœ: ne malfacilas senti simpation por la entuziasmo de multaj Kurdoj pri la en norda Irako okazigita referendumo pri sendependeco. 

BedaÅ­rinde, la realeco estas malcedema  –  ankaÅ­ en Kurda Irako mem: malpli da demokratio ol familia klano forte aganta kontraÅ­ kritikuloj, kun disputitaj limoj en strategia oleo-areo, kaj sen garantiaĵoj por la rajtoj de aliaj minoritatoj. En regiono plena de sektisma streĉitecoj kaj milita perforto. Ĉu konvenas froti alumeton en municideponejo? 

La koncepto de nacia memdispono estas  – ekster la tereno de dekoloniado de EÅ­ropaj imperioj –  ĉiam klaÅ­zita, depende de la kapricoj de la grandaj potencoj kaj je la dispono de iliaj interesoj aÅ­ la de ili difinita internacia sekureco. Suvereneco kaj teritoria integreco de landoj estas ŝlosilaj konceptoj en la internacia ordigo. Malobservi tiujn  – sen la permeso de la 'hejmlando' –  estas tial tre polemika, kiel evidentiĝas el la de la Okcidento apogita Kosovo-disiĝo de Serbio, kaj la aneksado de Ukraina Krimeo fare de Rusio. Kie tio ja sukcesis  – ekzemple en Orienta Timoro kaj Sud-Sudano –  okazis ĝi kiel formo de krizregado kaj kun konsento de envolvitaj landoj. 

 

     La referendumo estis nenecesa paŝo  -  kiu povus konduki al sangoverŝado aÅ­ alia mizero  

 

La Kurdoj en Irako fakte jam kvaronan jarcenton ĝuas ampleksan aÅ­tonomecon. LaÅ­ 'prezidento' Barzani, la referendumo estas la komenciĝo de intertraktado kun 'Bagdado' pri sendependeco. Tiel longe kiel la rezulto nur estas certa. Bagdado rifuzas tion kaj pripensas antaÅ­rimedojn. AnkaÅ­ internacie venis avertojn kontraÅ­ la referendumo. Irano kaj Turkio, ambaÅ­ kun siaj propraj Kurdaj minoritatoj, eligis minacan lingvaĵon. 

La Kurda strebado al memdetermino estas legitima en si mem, sed povas neniam esti trude akceptigita unuflanke. La referendumo estis nenecesa paŝo  -  kiu povus konduki al sangoverŝado aÅ­ alia mizero. Estas nun al ĉiuj koncernatoj, uzi sian influon, ankaÅ­ ĉe la Kurdoj mem, por preventi pluan eskaladon.  

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/09/03/bondsdagverkiezingen-gezaghebbende-stem-merkel-voor-europa-van-geopolitiek-belang-12817211-a1572109
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La aŭtoritata voĉo de Merkel geopolitike gravas por Eŭropo

NRC 4 septembro 2017

 

Redaktora kolumno

 

Nun kiam la sekva elektado de la federacia parlamento okazos je la fino de la monato, la Germana voĉdonanto laÅ­ la balotenketoj elektos inter denove Angela Merkel (CDU[i]) kaj la  – en la landestraro tute sensperta –  novulo Martin Schulz (SPD[ii]). 

Dum la televida debato dimanĉvespere inter ambaÅ­ kandidatoj, Schulz devis prepari sin, post esti kvin jarojn prezidanto de la EÅ­ropa Parlamento, por la neebla tasko plibonigi sian postiĝintecon de 14 procentoj en la balotenketoj. Sed en la debato, li tamen restis multe pli la afabla onklo kiel multaj Germanoj lin vidas, kaj iĝis li neniun momenton danĝera politika rivalo kiu kontestas al Merkel la potencon. 

La batalo estas malegalforta. Schulz precipe aranĝis multajn EÅ­ropajn kunvenhorojn. Komence lia laÅ­ Germanaj nocioj nekutima parollerteco zorgis por revigliĝo en la opinisondoj. Sed intertempe la realismo denove descendis sur la Germanan politikan pejzaĝon. 

Merkel estas la anticipe titolata gajnanto. Ŝi povas retrorigardi al ŝtorma registara periodo. La Germana federacia kancelierino gvidis la landon tra kvar malsamspecajn krizojn, kiuj tamen ĉiu estis tre minacaj al la status quo en la ekonomie plej sukcesplena membroŝtato de la Eŭropa Unio. Komence de ŝia registarperiodo ŝi restarigis la monan trankvilon en la Eŭropa Unio kaj ĉe ŝia apogantaro, trovinte en multaj Bruselaj tranoktaj krizo-interkonsiliĝoj solvon por la Greka ŝuldoŝarĝo. Estis ankaŭ la Germana federacia kancelierino, kiu ludis ĉefrolon ĉe la pacigado de la Ukrainio-krizo.

 

‘Wir schaffen das’ ne estis naiva invito al la kanajlaro de la mondo. Estis politika plano.

 

Poste venis la rifuĝintkrizo de 2015, kiam centmiloj da homoj sin forsavis en EÅ­ropo  –  kaj precipe ankaÅ­ en Germanio. La slogano de Merkel ‘Wir schaffen das’, trairis la mondon. Por multaj kiel signo de la nova gastama Germanio. Klarigitaj de aliaj kiel naiva invito al la kanajlaro de la mondo. Fakte, ĝi estis politika plano. 

La kvara, por la Germana memfido ŝoka krizo, estis tiu en la aÅ­to-industrio: la grandskala fuŝado fare de aÅ­to-konstruantoj kun dizel-motoroj, por maski la eligon de nitrogeno. AnkaÅ­ ĉi tiu por la laborebleco tre riska krizo ŝajnas intertempe esti deturnita.  

 

Germanio ekhavos, se la antaÅ­signoj ne trompas, daÅ­rigon de Merkel kiel gvidanto de la landestraro. La demando estas ankoraÅ­, kiu fariĝos la ‘junior partner’ de la CDU. Ĉu tio restos la SPD? AÅ­ alŝoviĝos la Verduloj, aÅ­ revenos la liberala FDP[iii] al la pluŝo. AnkaÅ­ gravas, kiom da sidejoj la dekstra-popolista AfD[iv] alproprigos al si. La rifuĝint-krizo kaÅ­zis du jarojn antaÅ­e revigliĝon de ĉi tiu tiam agonianta partio. La rifuĝint-temo ŝajnas intertempe ne ludi signifan rolon. Temus nun pri klasikaj temoj kiel zorgo, laboro kaj sekureco. Sed ŝajno povas trompi, kaj AfD povas la ekzistantan potenc-ekvilibron en la federacia parlamento forŝovi. 

Merkel mem deklaris sabate en Der Spiegel[v] ke ŝi ja vere hezitis ĉu ŝi devus kandidatigi sin por kvara periodo. Tio pravas, ĉar potenc-malboniĝo estas reala risko por ĉiu politika gvidanto kiu regas tiel longe kiel Merkel nun faras. 

Aliflanke, en mondo, kiu devas aŭskulti la kapricojn de homoj kiel Trump, Putin, Xi kaj Erdogan, la pensema, aŭtoritata kaj neŝancelebla Eŭropa voĉo de virino kiel Angela Merkel estas de nesubtaksebla valoro.

 

 

 

[i] CDU = Kristan-Demokrata Unio de Germanio (al ĝi apartenas la nuntempa kancelierino Angela Merkel)

[ii] SPD = Socialdemokratia Partio de Germanio (granda socialista politika partio)

[iii] FDP = Liberala Demokrata Partio en Germanio

[iv] AfD (Alternative für Deutschland)  = nova dekstra politika partio en Germanio

[v] Der Spiegel, vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/Der_Spiegel

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/08/30/eurofiel-complot-nee-gewoon-goede-raad-12721107-a1571526
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

EÅ­ropema komploto? Ne, nur bona konsilo!

NRC 30 aÅ­gusto 2017

 

Opinio-kolumno de
Coen Teulings

   

Nu, Brexit evidente estas dramo. En Anglio la opinioj estas diversaj kaj necertaj pri ĝia estonto, kaj pri Skotlando kaj Nord-Irlando oni eĉ ne parolu. Al mi ŝajnas neprobable, ke Brexit ankoraŭ povas esti forigata. La sakstrateto kiun Anglio eniris estas tro mallarĝa por turni en ĝi. Neniu politikisto volas al siaj balotantoj proponi, denove turni sin al Bruselo. Krome: kiel Bruselo respondus? "Memkompreneble, bonvene! Vi ĉiam estis tia konstruktiva partnero." La aliaj membroŝtatoj maltrankviliĝis pri la collateral damage de Brexit. Tiu estis malpli severa ol oni atendis. Eĉ pli intense, la resto de Eŭropo post Brexit konkludis: sen Eŭropo ne eblas. Do venos iniciatoj por solvi la problemojn de la Eŭro-zono. Kelkfoje tio estas malpli da Eŭropo, sed ofte ĝuste iom pli. Anglio estas en tiaj diskutoj ĵamstacio, kiun oni pli volonte perdas ol ŝatas. La Labour Party de Corbyn do pravos: Brexit venos, sed de la mola speco. Anglio iĝos kiel Norvegio aŭ Svislando: ja kunpagi, ja agnoski la aŭtoritaton de la Eŭropa Kortumo, ja esti parto de la komerca unio, sed ne rajti kundecidi pri la regulojn. Kalkulu vian profiton.

Ĉi tio ne estas nure akademiaj konsideroj pri la sorto de niaj okcidentaj najbaroj. Male, ĝi havas senperajn konsekvencojn por Nederlando. Ni ĉiam konsideris Anglion kiel nian fidelan aliancanon, ĉar ni maltrankviliĝis pri tro rapide evoluanta Franca-Germana nodo, kiu damaĝus niajn interesojn en la Eŭropa Unio. Brexit forprenis de ni tiun aliancanon, kaj ni do denove pripensu, kiel laŭ nia vizio Eŭropo devus plue disvolvi sin, kaj kiuj estus niaj aliancanoj por realigi tion.

 

Brexit realiĝos, sed kiel indulgema speco. Anglio fariĝas kiel Norvegio, aŭ Svislando.

 

Tiurilate, la raporto ‘Ĉu la EÅ­ro-zono estas ŝtormrezista?’ de la AIV[i] (konsilio por la registaro en Nederlando, sub prezidanteco de Jaap de Hoop Scheffer[ii]) venas kvazaÅ­ vokita kaj petita. Kiamaniere Nederlando devas reagi dum la novaj cirkonstancoj post Brexit, la voĉdona venko de Macron kaj la antaÅ­vidita reelekto de Angela Merkel? La AIV distingas tri eblajn scenarojn, pli-malpli: la granda salto antaÅ­en, laÅ­grada plifortigo de la EÅ­ro-zono, aÅ­ scenaro ĉe kiu jes aÅ­ ne laÅ­grade landoj forlasas la EÅ­ro-zonon. La AIV esprimas sian preferon por la dua scenaro, la laÅ­grada plifortigo de la EÅ­ro-zono. Diversaj amaskomunikiloj diskutis la konsilon tre diference: la Financieele Dagblad[iii] larĝe atentigis la konsilon, per granda intervjuo kun la prezidanto de la skribkomisiono; la NRC kaj la Volkskrant ne aÅ­ apenaÅ­ atentigis pri ĝi, dum kolumnistoj diverĝaj inter ekstreme maldekstra (Ewald Engelen[iv]) kaj ekstreme dekstra (Derk Jan Eppink[v]) pritraktis ĝin kiel EÅ­ropeman komploton.

Tamen ŝajnas al mi saĝa, se Nederlando alfrontas la demandojn de la AIV-raporto. La fiasko de Brexit klarigis, ke por malgranda komerca lando kiel Nederlando ne ekzistas surirebla elirvojo el la Eŭropa Unio: floranta komerco postulas Eŭropajn regulojn. La historio lernigis, ke mon-unio sen komuna buĝetpolitiko templime estas netenebla. Angela Merkel klarigis, ke la eŭro koncerne ŝin estas neinversigebla, ankoraŭ pli pro politikaj ol pro ekonomiaj konsideroj. Nia Nederlando ne povos ignori tiun politikan fakton. En neniu eŭro-lando, la konfido al Merkel estas tiom granda kiel ĉi tie (80 procentoj). Kaj do venos diskutoj pri neeviteblaj reformoj de la EMU[vi]: pri la stabileco- kaj kresko-pakto, kaj pri la enkondukado de eurobonds[vii]. Tiuj temoj estas ne popularaj ĉi tie. Cetere, la sama veras por Germanio, kvankam en malpli alta grado. Se ni volas fari la Eŭro-zonon sana, tiam diskuto pri tio estas neevitebla. Kaj do ankaŭ en Nederlando.

 

 

Coen Teulings  estas ekonomikisto kaj profesoro en Cambridge kaj Amsterdamo.

 

 

[i] AIV (Adviesraad Internationale Vraagstukken), vidu ankaÅ­: http://aiv-advies.nl/63v/about-the-aiv

[ii] Jaap de Hoop Scheffer = Nederlanda politikisto; vidu ankaÅ­: https://en.wikipedia.org/wiki/Jaap_de_Hoop_Scheffer

[iii] Financieele Dagblad = renoma Nederlandlingva ĵurnalo, vidu ankaŭ: https://en.wikipedia.org/wiki/Het_Financieele_Dagblad

[iv] Ewald Engelen = profesoro ĉe la Universitato de Amsterdamo, pri financa geografio; vidu ankaÅ­: https://www.groene.nl/auteur/ewald-engelen   kaj   http://www.uva.nl/profiel/e/n/e.r.engelen/e.r.engelen.html

[v] Derk Jan Eppink,   vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/Derk_Jan_Eppink

[vi] EMU = Economic and Monetary Union, of the European Union;   vidu ankaÅ­: https://nl.wikipedia.org/wiki/Economische_en_Monetaire_Unie

[vii] eurobonds, vidu: https://www.fool.com/investing/general/2015/04/21/what-are-eurobonds.aspx

 

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/08/27/europese-commissie-stuurt-aan-op-harde-aanpak-van-polen-12698397-a1571281
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La Eŭropa Komisiono provas atingi severan alpaŝon al Pollando

La postulo el Bruselo al Pollando, por adapti ties pridisputatajn reformojn de la jurisdikcio, tiun postulon Pollando ignoras. Sed ankaŭ Germanio senpacienciĝas.

NRC 28 aÅ­gusto 2017

 

Fare de nia korespondanto
Roeland Termote


La EÅ­ropa Komisiono sin preparas por severa batalo kun la nacia-konservativa Pola registaro, kiu daÅ­re pli profunde enfosas sin.

Dum la pasinta semajnfino, pasis la limdato kiu la Komisiono fine de julio estis doninta al Varsovio por revizii pridisputatajn reformojn en la Polaj jurisdikcio. Tra serio de leĝdonaj ŝanĝoj, la registara partio Juro kaj Justeco (PiS[i]) klopodas meti tribunalojn, inkluzive de Supera Kortumo kaj Konstitucia Tribunalo, sub politika kontrolo.

"Se la Pola registaro kontinuigas subfosadon de la sendependeco de la jurisdikcio kaj la konstitucia ŝtato en Pollando, ni ne havos alian elekton ol rilatigi al Artikolo 7", diris la prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker en julio. La tiel nomata Artikolo-7-Proceduro povas teorie konduki al prokrasto de la Pola voĉdonrajto en la Eŭropa Konsilio de registarestroj.

 

La Germana semajna gazeto Der Spiegel sciigis sabate, ke Juncker al Eŭropaj Komisaroj taskis kiel "mastruman laboron por la somero" varbadon de subteno ĉe la registaroj en siaj landoj, por pliaj paŝoj fare de la Komisiono. Artikolo-7-Proceduro komenciĝas per formala averto de la Eŭropa Konsilio. Por tio, kvar-kvina plimulto de la membroŝtatoj estas bezonata. La efektiva nuligado de la Pola voĉdonrajto postulas unuanimecon.

Tio ne ekzistas. La dekstra-konservativa Hungara registaro de ĉefministro Viktor Orbán, aliancano de Pollando, estas preskaÅ­ certa kontraÅ­voĉo. La pozicio de la Germana registaro, decidiga voĉo en la debato, ŝajnas intertempe esti dubasenca. La social-demokrata koalicio-partnero de federacia kanceliero Merkel elektas por severa sintenado al Varsovio, sed Merkel mem ĝis nun singarde starigas sin.

 

Sed ankaŭ la kanceliero esprimas sin en ĉiam pli severaj esprimoj, pri la situacio en Pollando. Tiun ŝi nomis pasintsabate en sia ĉiusemajna podcast "tre pensema". Pri la demando ĉu la agado de la Eŭropa Unio, en membroŝtatoj kiel Pollando, ne subfosas la demokratan pluralismon en Eŭropo, Merkel diris: "Ni ne povas diri, ke la pluralismo de la membroŝtatoj estas senlima. Ĝi havas siajn limojn tie, kie demokrataj fundamentaj valoroj povas esti malobservataj."

En la fono, ne nur okazas malkonsento, inter Varsovio kaj Berlino, pri la konstitucia ŝtato. Ankaŭ ekzistas la Pola rifuzo akcepti rifuĝintojn laŭ Eŭropaj kvotoj de redistribuado. Krome, PiS antaŭvidigas planojn redukti la kvanton de Polaj amaskomunikiloj kiuj troviĝas en eksterlandaj manoj: al registaroj kritikemaj amaskomunikiloj kun Germanaj posedantoj estas ĉe tio elstara celo.

Ĉi-somere PiS ekpafis al Berlino. Serio de ministroj kaj partio-prominentoj pretendis, ke Pollando ankoraŭ havas rajton je miliardoj da Germanaj kompenspagoj pro la damaĝo suferita dum la nazia okupacio en la milito. Por la Germanoj temas pri finaranĝita afero.

 

Eĉ pli malbone estas la Polaj rilatoj kun la Francio de prezidento Macron. Tiu denove prenis sur sin, lastsemajne dum turneo tra Orient-Eŭropo, fari ion por la reformo de EU-interkonsentoj pri taĉmentado: labori en alia EU-lando laŭ la kondiĉoj de la hejmlando. La obstinajn membroŝtatojn Hungarion kaj Pollandon, li ĉe tio konscie ignoris.

 

 

[i] PiS = Prawo i Sprawiedliwosc (Juro kaj Justeco);   vidu ankaÅ­: https://eo.mondediplo.com/article2339.html

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant frontpaĝo
https://www.volkskrant.nl/binnenland/generaal-nederland-kan-digitale-dreiging-niet-aan~a4513708/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Nederlando ne kapablas rezisti ciferecan minacon

Nederlando devas rapide starigi novan organizon por surmapigi eksterlandajn minacojn, kiel manipulado kaj influado per trompaĵ-novaĵo. La minaco, precipe el Rusio, superfortas la ministerion de Defendo kaj la informservojn.

Volkskrant frontpaĝo 29 aŭgusto 2017

 

Fare de Huib Modderkolk kaj Frank van Zijl

 

Ĉi-tion diras hodiaŭ brigado-generalo Wilfred Rietdijk, strategia konsilanto pri Nacia Sekureco kaj Kibernetiko ĉe la ministerio de Defendo, en intervjuo kun la Volkskrant. Rietdijk pledas por centra agentejo kiu daŭre observas kiamaniere la demokratio estas subfosata de eksterlandaj fortoj. "Ekde nun ni pli bone atentu kaj detektu." Laŭ li, la teĥnikoj uzataj en moderna militado, kiel falsaj novaĵoj, superfortas sian departementon.

Rietdijk ankaŭ proponas kunlaboradon inter publikaj instancoj kaj gravaj amaskomunikiloj. La publikaj instancoj povus ĉe novaĵoj diri kiugrade tiuj estas kontrolitaj. Rietdijk: "Amaskomunikilaro povas indiki tion ĉe sia sciigado. Tiam ni starus pli forte kontraŭ malinformado." Rietdijk mencias kiel ekzemplon la sciigon pri seksperforto de Rusa knabino fare de rifuĝintoj en Germanio. Tio kaŭzis agitiĝon kaj protestojn en Germanio, sed ĝi evidentiĝis malvera. La publikaj instancoj devus refuti tion pli frue.

En majo, la Scienca Konsilio por Registarpolitiko (WRR[i]) rekomendis starigi Nacian Sekurecan Konsilion laŭ Usona modelo, sub la gvidado de la ĉefministro kaj kun delegitoj pri Defendo, Eksterlandaj Aferoj, Evolukunlaborado, kaj Sekureco kaj Justico. La pledo de Rietdijk, kiu volas ankaŭ centralizon de la sekureca politiko, aliĝas al tio.



Publikaj instancoj kaj amaskomunikilaro kunkune estos pli potencaj kontraÅ­ malinformado’



Same kiel aliaj okcidentaj landoj, institucioj kaj entreprenoj en Nederlando ĉiutage troviĝas en la paflinio de miloj da hackers el Rusio, Ĉinio kaj landoj kiel Irano kaj eĉ Sudano. Nederlanda misio en Litovio, parto de la NATO-ĉeesto en la Baltaj ŝtatoj, estas daŭre koncernataj kun hack-klopodoj de sistemoj fare de la Rusoj, diras Rietdijk.

Pro ĉiuj novaj teĥnikoj, la okcidenta mondo perdis sian grandan superecon kompare al oponantoj kiel Rusio, Ĉinio kaj Irano. Tiuj landoj, pere de ciferecaj teĥnikoj, koncentriĝas en la malfortajn flankojn de okcidentaj socioj. Rietdijk parolas pri "hibrida konflikto, permanente praktikata, kiu konas nek komencon nek finon". Kiel ekzemplo, la generalo mencias la sciigadon pri MH17, ĉe kiu Moskvo provis manipuli Nederlandajn civitanojn.

Ĉi-tiun informo-militon Rietdijk vidas kiel tre minacan por la demokratio. La konfido de civitanoj estas daŭre elprovata, kaj la polarigo estas instigata de falsaj mesaĝoj. La integriĝo kaj la islamo estas laŭ Rietdijk la plej fragilaj temoj en la Nederlanda socio. Rietdijk: "Oni pripensis pri malfortaj flankoj en nia sistemo".


Defendo-spertisto Ko Colijn, asociita al la instituto Clingendael[ii], rekonas la bezonon de centraligo de sekureco. "Ĉe sekureco ekzistas totala kunfluado. La publikaj instancoj devas esti aktivaj sur multaj terenoj  –  klimato, cyber, amasa enmigrado, terorismo, amara malegaleco, ekonomia defendkapablo". La NCTV[iii], ŝarĝita kun batalado de terorismo, nun ludas ĉiam pli grandan rolon. Sekureca konsilio, kiu ankaÅ­ reprezentas la ministerion pri Edukado, devus tion antaÅ­zorgi. Colijn konsideras 'verŝajna' ke, dum la nuntempa formado de nova ministraro, ĉi-tio estas sur la tablo.

Pri la 'Rusa propagando', Colijn estas skeptika: "Tion mi trovas iomete hype. Eksterlanda enmiksiĝo en elektoj estas nenio nova, nur la rimedoj estas malsamaj. Krome, la Usonanoj faras ĝin pli ofte ol iu ajn."

 

 

 

[i] WRR (Wetenschappelijke Raad voor het Regeringsbeleid ) = Scienca Konsilio por Registarpolitiko en Nederlando

[ii] Clingendael , vidu: https://www.clingendael.nl/

[iii] NCTV (Nationaal Coördinator Terrorismebestrijding en Veiligheid) = organizo de ĉirkaÅ­ 300 kunlaborantoj, kiu protektas Nederlandon kontraÅ­ minacoj kiuj povas malstabiligi la socion

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/08/10/in-zuidoost-azie-zorgt-praten-voor-vrede-12471503-a1569538
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

En Sud-Orienta Azio, parolado pacigas

NRC 11 aÅ­gusto 2017

 

Opinio-kolumno de
Luuk van Middelaar

 

Estas semajno de festo kaj rememoro, ĉi tie en Singapuro. La urba ŝtato pasintan merkredon ekzistis 52 jarojn. Ne ronda nombro, sed tamen komunumaj laboristoj kaj volontuloj jam semajnojn antaÅ­e pendigis ĉie ruĝ-blankajn naciajn flagojn. La nacia sento povas ja uzi puŝeton de simboliko, por preventi streĉitecojn inter Singapuraj civitanoj de Ĉina, Malajzia, Barata kaj ‘Alia’ deveno  –  la kvar oficialaj kategorioj. One-Nation-Together estas la slogano ĉi-jare. Tradiciaj kulminoj estas la militista defilado kaj je la fino la artfajraĵo. Ekde la tegmento de nia loĝturo, 25 loĝejojn alta, aliaj altkonstruaĵoj malhelpis la vidon, sed en la televido la artfajraĵo ankaÅ­ fulminis. Novaĵlegantoj parolis pri ‘patriotisma animo’ ĉe la publiko, kiu jam antaÅ­e regalis per aplaÅ­do paraŝut-saltintojn, 300 dronojn en aerobatiko, kaj tepidan kantofestival-muzikon. Disonancojn apenaÅ­ detekteblas ĉi tie.

Ironio: kiam Singapuro en 1965 iĝis sendependa, la Singapuranoj mem trovis tion katastrofa. Du jarojn antaŭe, la Brita iama kolonio estis paŝinta en federacion kun la pli granda Malajzio. Ĉi tio kondukis al fiasko; inter gvidantoj de ambaŭ landpartoj estiĝis malpaco pri la kurso, kaj Singapuro foje havis tumultojn inter la Malajzia kaj la Ĉina komunumo. Ĝi devis forlasi la federacion en aŭgusto 1965 kaj trafis en publikjura nenieslando. Ja io malsama ol la tioma regiona separatisma movado: kontraŭ via plaĉo esti elĵetita el lando! Malmultaj donis moneron por la ŝancoj de Singapuro. Gvidanto Lee Kuan Yew estis seniluziigita, sed baldaŭ akiris internacian rekonon pri la suvereneco de la lando. Post tio, li komencis fokusiĝi sur ekonomia kresko danke al planado, meritokratio, lukto kontraŭ korupteco kaj aŭtoritata ŝtata potenco. Se vi estis malgranda, vi devis esti speciala.

 

En Nord-Orienta Azio, la riska ludo inter Kim Jong Un kaj Trump haltigas la spiron


Kiel fragila ŝtateto en moviĝema regiono, Singapuro (preskaÅ­ 6 milionoj da loĝantoj) multe aktivas pri kunlaborado kun la najbaroj. La vehiklo estas ASEAN[i], klubo de dek Sud-Orient-Aziaj landoj, kun pli ol 600 milionoj da loĝantoj kune. Ĉi tiu semajno, la kunularo celebris sian 50-an naskiĝtagon  –  ne kun publika flagmontrado sed kun sennombraj gazetaraj artikoloj kaj kun pintokunveno. En 1967, Singapuro starigis la forumon kun Malajzio, Indonezio, Filipinoj kaj Tajlando, kiel kontraÅ­komunisman bastionon en la tagoj de la Vjetnama milito; poste ankaÅ­ Brunejo, Vjetnamio, Laoso, Birmo kaj Kamboĝo aliĝis. Diverskolora kunularo de lingvoj, religioj kaj politikaj sistemoj. La Singapura iama diplomato kaj intelektulo Kishore Mahbubani  – lia libro "La jarcento de Azio" iĝis ankaÅ­ konata en Nederlando[ii] –  asertas en The ASEAN Miracle (2017) ke la organizo meritas la Nobel-premion, kiel la EU kvin jarojn antaÅ­e. Dank’al kvindek jaroj da paco kaj regiona stabileco, registaroj povis fokusiĝi pri la ekonomio. Decidado pasas per unuanimeco: suvereneco staras antaÅ­e. Dum en EÅ­ropo ĝuste malgrandaj ŝtatoj kiel Luksemburgo serĉas sian feliĉegon en unuiĝinta EÅ­ropo, ĉi tie neniu rekomendas radikalan politikan integriĝon  –  ankaÅ­ ne Singapuro.

La Sud-Orient-Azia kunularo funkcias kiel diplomatia kunvenejo, al kiu ofte aliĝas aliaj najbaroj kaj superpotencoj. Ĉe la festa kunveno lastan semajnfinon en Filipinoj, la gastiganto Rodrigo Duterte  – la popolisto kiu kun sia lando transkuris de Usono al Ĉinio –  sukcesis unuafoje en dek kvin jaroj antaÅ­enpuŝi la konversacion pri ‘kondutkodo’ por la Sud-Ĉina Maro. La celo estas, ke rivalantaj teritorio-pretendoj ne rezultiĝos en perforto aÅ­ milito. Nur parolado por la momento, sen jura devontigo. Sed nun kiam en Nord-Orienta Azio la alta ludo inter la Nord-Koreano Kim Jong Un kaj Donald Trump senspirigas la mondon, por kompateco pri parolado en Sud-Orienta Azio mankas loko.

 



Luuk van Middelaar estas politika filozofo. Li loĝas ĉi-monate ĉe la Lee Kuan Yew School of Public Policy de la Nacia Universitato de Singapuro.

 

 

[i] ASEAN = Association of Southeast Asian Nations , vidu ankaÅ­: https://eo.wikipedia.org/wiki/ASEAN
[ii] "De eeuw van Azië", vidu: https://www.google.nl/search?q=%22De+eeuw+van+Azi%C3%AB%22+boek&btnG=Zoeken&lr=lang_eo&hl=nl&tbs=lr%3Alang_1eo

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/07/30/trump-komt-in-aanvaring-met-china-na-noord-koreaanse-raketproef-12301442-a1568353
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Trump kolizias kun Ĉinio, pri Nord-Koreio

Nord-Koreio montras ke ĝi povas trafi la Usonan okcidentan marbordon, kaj eble pli da teritorioj. Vaŝingtono opinias, ke Ĉinio devas solvi la problemon.

NRC 31 julio 2017

 

Fare de nia korespondanto
Oscar Garschagen
ÅœANHAJO


Dum Usonaj B-1B-bombaviadiloj dimanĉe flugis minace tra la sennuba aerspaco proksime de la Nord-Korea landlimo, la Usona prezidento Donald Trump per du paŭtaj tweets faris finon al la politika romanco kun la Ĉina prezidento Xi Jinping.

    Kaj 48 horoj post dua, sukcesplena Nord-Korea provo kun interkontinenta balistika misilo, Trump twittered: "Mi estas tre seniluziigita pri Ĉinio. Niaj malsaĝaj gvidantoj permesis en la pasinteco ke ili gajnis centojn da miliardoj da dolaroj, kaj tamen ili faras nenion por ni kiam temas pri Nord-Koreio, krom fari babiladon.'' Por aldoni al tio duan tweet: "Ni ne plu lasos tion daÅ­rigi. Ĉinio povas facile solvi tiun ĉi problemon".



Usono estas trafebla

Post provoj kun interkontinentaj misiloj, la 4-an kaj 28-an de julio, iĝis certa laŭ Usonaj, Sud-Koreaj kaj Japanaj ekspertoj ke Nord-Koreio kapablas atingi la Usonan Okcidentan Marbordon, kaj eble eĉ la urbojn Denver kaj Chicago, pere de malgrandaj nukleaj armiloj.

    La Hwasong-14 (Hwasong signifas la planedon Marso) atingis vendrede altecon de 3.724,9 kilometroj, kaj transpontis distancon de 998 kilometroj. Konsiderinde malpli krute supren celdirektita, la Hwasong-14 kapablas trairi 10.420 kilometrojn. Jen la unuanima opinio de militistaj ekspertoj kaj ankaÅ­ de la sendependa Union of Concerned Scientists[i].

   Nord-Koreio, malgraÅ­ internaciaj sankcioj, estas intense survoje por fariĝi nuklea potenco, kiu kapablas trafi la Usonan Okcidentan Marbordon. Komence ĉi-jare, Trump ankoraÅ­ twittered ke li ne permesus lasi okazi tiun disvolvadon. Tio intertempe tamen okazis. Eĉ pli terure, laÅ­ la Usona militista informservo Defense Intelligence Agency, Nord-Koreio disponos dum 2018 pri plenvaloraj interkontinentaj balistikaj misiloj kiuj kapablas transporti nukleajn kapojn. Pri tiu kapablo la opinioj de la militistaj ekspertoj cetere diverĝas.

   Kim diris sabate, ke li "neniam rezignos pri tiuj novaj posedaĵoj". La "kara estro'' aldiris per ŝtataj amaskomunikiloj, ke la mondo devas akcepti ke Nord-Koreio estas nuklea potenco, kaj ke la sankcioj devas esti nuligataj. El la komentoj en la oficiala organo de la Korea Laborista Partio, la Rodong Sinmun, evidentiĝas ke la gvidantoj en Pjongjango scias, ke la grandaj potencoj havas tute malsamajn opiniojn, kaj do mankas kialo por ĉesigi la misil-programon. Okulfrapa ja estas, ke Kim ekde pasintjare ne plu faris nukleajn testojn, supozeble sub premo de Ĉinio kiu ĉi aÅ­tune, en kiu la 19-a Partio-Kongreso okazas, ne povas uzi internacian krizon.



Kolizio kun Rusio kaj Ĉinio

Trump kontraŭe senpacienciĝis kaj faris de la ĉesigo de la Nord-Korea nuklea kaj misila programo sian eksterland-politikan prioritaton. Tio alportas lin en konflikton kun Ĉinio kaj Rusio, kiuj la Nord-Korean reĝimon subtenas kaj protektas kontraŭ novaj UN[ii]-sankcioj.

   Äœis post la morto de la Usona studento Otto Warmbier, enkarcerigita en Nord-Koreio, Trump esperis ke Ĉinio ekagus kaj pliigus la premon sur Pjongjango. Ekzemple pere de fermado de la oleo-provizo, haltigo de la ĉiutagaj flugkonektoj, kaj tre strikta plenumo de la UN-sankcioj.

   Dum ilia dutaga renkonto en Mar-a-Lago[iii], Trump aÅ­skultis dek minutojn daÅ­rantan lekcion de Xi pri la historio de Ĉinio kaj Nord-Koreio, kaj kiel limigita la Ĉina influo sur la Nord-Korea reĝimo estis kaj estas. Trump tiam reagis komprenplene: "Ne estas facile."

   Pri tio li nun revenis, kaj liaj tweets denove metas premon sur la Usona-Ĉiniaj rilatoj. Ĉinio asertas efektivigi la UN-sankciojn laÅ­litere, kaj rifuzas sekvi la Usonajn unuflankajn sankciojn. "Ni krom tio ne estas la lakeoj de Usono," komunikis la partio-ĵurnalo Global Times[iv].

   La novaj Usono-sankcioj, kiujn Trump dum la nunaj tagoj subskribas, koncernos ankaÅ­ la Ĉinajn entreprenojn kiuj negocas kun kaj Usono kaj Nord-Koreio.

   Xi reagis dimanĉe ne pri la tweets de Trump. Li estis ĉe unu el la plej grandaj paradoj iam faritaj de la nun preskaÅ­ 90-jaraĝa Ĉina Popola Liberiga Armeo. Krom tio Xi rare komunikas tra la socia amaskomunikilaro, certe ne kun prezidento kiu, kiel la Global Times malice konstatis, ne povas ordigi sian propran domon.

 

 

 

[i] Union of Concerned Scientists,   vidu: www.ucsusa.org

[ii] UN = Unuiĝintaj Nacioj

[iii] Mar-a-Lago,   vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/Mar-a-Lago

[iv] Global Times = ĉiutaga anglalingva Ĉina partio-ĵurnalo; vidu ankaŭ: www.globaltimes.cn

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/06/30/vluchtelingen-erken-migratiecrisis-als-grote-tragedie-van-deze-tijd-en-doe-er-iets-aan-11371725-a1565128
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Agnosku migrado-krizon kiel grandan tragedion de la nuna tempo – kaj faru ion pri ĝi

La superriĉa Eŭropo devus ne almezuri viktimrolon por si mem en la rifuĝint-krizo, sed agi komune.

NRC 1 julio 2017

 

Komento-kolumno
fare de la NRC-redakcio



En la unua duono de ĉi tiu jaro, jam du mil homoj dronis en la Mediteranea Maro, dum provado atingi Eŭropon de el Norda Afriko. Du mil homoj dronis, en ses monatoj. Pasintjare entute 4.400 personoj perdis la vivon ĉe tiu transiro. Homoj kiuj ne kiel Alan Kurdi, la malgranda knabo morte alflosita sur tiu Turka strando en 2015, ekhavis nomon kaj vizaĝon. Sed ankaŭ ili estis homoj, ĉiu kun espero pri pli bona aŭ pli sekura vivo.

La rifuĝint-organizo UNHCR[i] kalkulis ke ĝis 25 junio ĉi-jare, pli ol 92.000 rifuĝintoj alvenis en la Eŭropan Union. Tute klare la plej granda nombro, pli ol 80.000, trafis en Italion. Ĉe kio la nombroj pasintsemajne ankoraŭfoje rapide plialtiĝis. Estas do komprenebla, ke la Itala registaro ĉi-semajne atentigis pri tio. La okupiĝado pri tiuj homoj devus esti problema afero de la tuta Eŭropa Unio. Same kiel la pripensado de strukturaj solvoj por la problemoj kiuj estas surbaze de tiu migrado.

Kompare kun la katastrofa jaro 2015, kiam miliono da homoj estis survoje al Eŭropo, temas nun parenteze ankoraŭ pri relative malgrandaj nombroj. Sed ĉiu individua kazo estas homa dramo. Parto de la granda tragedio kiu jam dum jaroj okazas en la suda flanko de nia kontinento.

Ni pene portas tiun ŝarĝon kun ni jam tiel longe, ke ni evidente estis rigardontaj tiun ĉi situacion kiel normalan. Same kiel la nekapablo de la EÅ­ropa Unio, kaj de la unuopaj landoj, por meti finon al tiu. Ekzistas  – malforta –  ekstera limo kaj agentejo kiu devas monitoradi ĝin, Frontex. Ekzistas mara potenco, EUNAVFOR MED, nome de la EÅ­ropa Unio aktiva en la Mediteraneo por kontraÅ­batali la homkontrabandistojn malantaÅ­ la rifuĝint-torento. Ekzistas la ‘Turkio-negoco’, ĉe kiu Turkio kontraÅ­ pagado haltigas rifuĝintojn survoje al EÅ­ropo. Kaj estas planoj por fari tiajn negocojn kun pli da landoj, laÅ­longe de kiuj ekiras la kolonoj de mizeruloj de la tero.

 

La superriĉa Eŭropo devus por si mem ne almezuri la viktimrolon de rifuĝint-magneto.


Intertempe, daŭre dronas homoj. Ekde unu aŭ du jaroj, aldone al ĉiu penado de oficiala flanko, dekduo da ngo[ii]-oj tial suriris la Mediteraneon por oferi helpon. Por preventi la plej gravajn katastrofojn. Por dronantojn savi el la akvo. Kie la EU kaj la membroŝtatoj malsukcesas, provas la privata iniciato, pagita el malgrandaj donacoj de bonintencaj civitanoj, kaj el fortaj kontribuoj de eklezioj kaj filantropoj, malseverigi la suferadon. En tiu kadro estas ankaŭ aplaŭdema ke la Nederlanda reĝa paro, ĉe la lastatempa ŝtata vizito al Italio, donis multan atenton al tiu temo. Kaj parolis kun rifuĝintoj.

Ke ĝuste iniciatoj kiuj donas efektivan helpon al endanĝeraj homoj, estas farataj suspektemaj, ke estas cirkulataj onidiroj kvazaÅ­ tiuj homoj kunlaborus kun homkontrabandistoj kaj tiel agus kiel ‘rifuĝint-taksio’, estas perversa. Cetere, antaÅ­ ol ŝipoj de MSF[iii], Save the Children, SOS Mediterranée kaj ĉiuj tiuj aliaj iniciatoj ekigis labori, estis la mararmeaj ŝipoj de EUNAVFOR MED[iv] kiuj estis la celpunkto de la kritiko ĉar ili savis homojn el la akvo. Tio havus nur ŝveliĝantan efikon.

 

La seriozeco kaj amplekso de ĉi tiu katastrofo transcendas la ĉiutagan enmigrado-debaton pri haltigado kaj malinstigado. Ĉe tio decas ne cinikaj ŝercoj pri ‘flosantaj nigruloj’, ne distordo de faktoj. Estas ne tiuj malmultaj ŝipoj kiuj klopodas savi la saveblajn: tiuj ŝipoj ne kaÅ­zis ĉi tiun katastrofon.

Ĉi tie decas ne senracia timo pro “milionoj kiuj estus survoje”. Ĉi tie decas rezisto kontraÅ­ tiuj, kiuj pro partipolitikaj kialoj alkroĉas al timo kaj parolas pri "popolŝanĝo" kaj "islamigo". Ĉi tie decas ne ksenofobio sed kompato kun viktimoj, kiel demonstrita de Willem-Alexander kaj Máxima[v]. Gravas ke publikaj personoj montras ke neado de la problemo kaj forrigardado en la pasinteco jam pli frue kondukis al nepardonebla humaneca maljustaĵo.

Ĉi tie do ankaŭ decas honto pri la malsukcesado de la EU por efektivigi siajn ambiciajn idealojn. Antaŭ ĉio decas finfine la konvinko ke tiun ĉi tragedion oni devas haltigi. Tiu superriĉa Eŭropo devus por si mem ne almezuri la viktimrolon de rifuĝint-magneto. Eŭropo devas agi komune. Ĉar la malhumanigado de la rifuĝintoj fare de Eŭropo, malhumanigas Eŭropon. Kaj tio estas finfine ni mem.

 

 

 

 

[i] UNHCR (United Nations High Commissioner for Refugees) = la Alta Komisaro (de la Unuiĝintaj Nacioj) por Rifuĝintoj, kies oficejo estas en Ĝenevo.

[ii] ngo (non-governemental organization) = ne-registara organizaĵo

[iii] MSF (Médecins Sans Frontières)   vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/Kuracistoj_sen_landlimoj

[iv] EUNAVFOR MED,   vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/EU_Navfor_Med

[v] Willem-Alexander kaj Máxima = la Nederlanda reĝa paro; Willem-Alexander estas la nuna reĝo de Nederlando, kaj Máxima estas ties edzino.

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/07/01/is-kan-weg-zijn-is-terreur-blijft-11376708-a1565225
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

IŜ eble forestas, IŜ-teroro daŭras

La terorgrupo Islama Ŝtato (IŜ), ties ekzisto kiel ŝtato kun teritorio, estrara aparato kaj impost-sistemo, estas baldaŭ finiĝonta. Sed ne ĉesas la perforto.

NRC 1 julio 2017

 

Fare de nia korespondanto
Gert van Langendonck


La rekonkero de la Al-Nouri-moskeo ĵaŭde[i] en Mosulo, signifas laŭ ĉefministro Al-Abadi de Irako "la fino de Daesh", Araba akronimo por Islama Ŝtato. Sed anoncita venko-oratoraĵo fare de Abadi en Okcident-Mosulo mem forrestis: malbonaŭgura signo ke ni ankoraŭ ne aŭdis la lastan pri IŜ.

Ok monatoj post la komenco de la ofensivo kontraŭ IŜ en Mosulo, la terorisma movado tie estas el militista vidpunkto preskaŭ eliminita. Diferencas ankoraŭ la opinioj ĉu la Iraka armeo vere kontrolas ĉiujn kvartalojn en la malnova urbo, kie laŭtakse 300 IŜ-batalantoj estis fortikiĝintaj inter dekmiloj da Irakaj civitanoj. Negrave: la milito kontraŭ IŜ ne finiĝos kun kapitulaco. Tiu fakto ĉi-semajne estis ankoraŭ substrekata per raporto de la Combatting Terrorism Center ĉe la Usona Militista Akademio de West Point.



Ĉiumonate 130 atencoj

La raporto trarigardis 16 urbojn en Irako kaj Sirio, kiuj lastatempe estas liberigitaj de IŜ. Ekde la momento de ilia liberiĝo ĝis aprilo 2017, IŜ tie postulis ne malpli ol 1.468 atencojn. Orient-Mosulo, liberigita en januaro, superas ĉion kun 417 atencoj, mezumo de 130 je monato.

La aŭtoroj de la raporto diras ke ili tute ne volas minimumigi la sukceson de la Iraka armeo. "Sed ĉi tiu raporto tamen ja sugestas, ke la nura forpelado de IŜ kiel la formale reganta partio en regiono ne sin limigas por finigi la kapablon de la grupo por praktiki perforton."

Wendy Taeuber de la International Rescue Committee, ne-registara organizaĵo (ngo)[ii], esprimis ĉi-semajne similan averton. "Eĉ kiam ĉiu teritorio estas liberigita de IŜ-batalantoj kaj ne-eksploditaj minoj, tiam ankoraŭ IŜ restos terorigi la homojn en Irako, kiel lastatempaj atencoj en Mosulo, Bagdado kaj aliloke klare montras."

 

ĈirkaÅ­ata ankaÅ­ en la ‘ĉefurbo’

Kio ja atingas sian finon estas la nun precize tri jarojn longa ekzistado de IÅœ kiel ‘ŝtato’ kun teritorio, estrara aparato kaj la ebleco generi enspezojn el la milionoj da homoj kiuj loĝas tie. Krom en Mosulo, IÅœ estas ankaÅ­ sieĝata en la Siria Raqqa, la ‘ĉefurbo’ de la kalifejo, kie kelkmil IÅœ-batalantoj estas nun tute ĉirkaÅ­ataj de la Syrian Democratic Forces, ĉefe Siriaj-Kurdaj batalantoj, kiuj ĝuas la subtenon de Usono.

Laŭ raporto de IHS Markit, Brita militista ekspertiza firmao, perdis IŜ ekde januaro 2015 pli ol 60 procentojn de sia teritorio, kaj 80 procentojn de siaj enspezoj. La propagando de IŜ mem reflektas tiun recesion.

Laŭ analizo de la ICSR[iii], pensfabriko de la Brita King's College, meze de 2015 pli ol duono de la IŜ-propagando konsistis el utopiaj spekuladoj pri la vivo en la kalifejo. En februaro ĉi-jare, okdek procentoj de la propagando temis pri militado.



Ripeto de la historio

La ŝanco grandas ke IŜ nun revenas al siaj radikoj. IŜ estiĝis kiel Al-Kaida en Irako, terorisma movado kiu povis elkreski ĝis gerila movado, alkroĉante al la plendoj de la sunaisma loĝantaro dum la Usona okupado de Irako, kaj poste sub la diskriminacia kondutmaniero de la ŝijaisma ĉefministro Maliki. Ĉu la historio ripetiĝas denove, tio dependos de kiel la Irakaj aŭtoritatoj starigas sin dum la post-IŜ-epoko.

La ekzemplo de Faluĝa kaj Ramadi, du urboj en 2016 rekonkeritaj el la manoj de IŜ, estas ne kuraĝiga. Precipe Ramadi estis preskaŭ tute detruita, kaj ĝia rekonstruado estas apenaŭ konsiderinda. Laŭ la Iraka registaro almenaŭ 100 miliardoj da dolaroj necesas por ripari la damaĝon en la rekaptita IŜ-teritorio.

IÅœ jam anticipas novajn streĉitecojn:  sunaistojn en IÅœ-teritorio ĝi ege timigas pri iliaj ŝijaismaj kaj Kurdaj liberigintoj. Lastatempa rivelado de kruelaĵoj kontraÅ­ civiluloj fare de kelkaj Irakaj trupunuoj, nutras tiun timon.

 

 

 

Gert van Langendonck, korespondanto por NRC, ankaÅ­ ricevis EÅ­ropan Gazetaran Premion (epo.wikitrans.net/European_Press_Prize) en 2016.

 

 

[i] ĵaŭde la 29-an de junio 2017

[ii] ngo = non-governemental organization

[iii] ICSR = International Centre for the Study of Radicalisation and Political Violence
     vidu ankaÅ­: http://icsr.info/category/publications/

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/06/28/britse-welvaartskloof-is-in-twintig-jaar-alleen-maar-groter-geworden-11340107-a1564906
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La Brita riĉeco-breĉo dum dudek jaroj daŭre kreskis

La prosper-diferencoj en Britio estas grandegaj, skribas enket-komisiono. LaÅ­ profesoro Dorling la politiko neadekvatas.

NRC 29 junio 2017

 

Fare de  Maral Noshad Sharifi



Egalaj ŝancoj por ĉiu  –  por tio pledis Labour[i], kaj ankaÅ­ la Britaj Konservativuloj[ii]. Iamaj ĉefministroj Tony Blair, Gordon Brown, David Cameron diris ke ne via fono, sed via talento determinas kiom vi atingas, kaj nun ankaÅ­ ĉefministro Theresa May diras tion.

Sed la praktiko estas pli obstina, evidentiĝas el ĵus aperinta esplor-raporto komisiite de la registaro, pri sociala fleksebleco en Britio dum la lastaj dudek jaroj. Konkludo de la enket-komisiono: la riĉeco-breĉo kreskis, kaj pli kaj pli da junuloj havas postenon, sed tamen ne gajnas sufiĉe por siaj bezonoj.

La bona novaĵo estas ke pli da Britoj havas aliron al la universitato. Sed post tio ili tamen havas penon trovi bonan postenon. Se la sociala fleksebleco senĉese disvolviĝos je la nuna ritmo, daŭros ankoraŭ okdek jarojn antaŭ ol tiom da studentoj el malriĉaj regionoj kiom tiuj el riĉaj regionoj ekhavos superan edukadon.



Londono kaj la resto

Kie vi loĝas, tio determinas ĉiam pli emfaze la ŝancon por bona vivo, la esploristoj diras. Loĝantoj de Londono perlaboras meze preskaŭ 50.000 eŭrojn jare. En la regiono North-East tio estas malpli ol la duono: 21.655 eŭroj. En Londono, preskaŭ du trionoj de la loĝantoj estas alte edukitaj, kaj en la North-East nur unu triono.

La raporto indikas, ke la regionaj diferencoj en neniu alia Eŭropa lando estas tiel grandaj kiel en Britio. "Ne ekzistis bona politiko-implementado por haltigi tion," diris Danny Dorling, profesoro pri Sociala Geografio en la Universitato de Oksfordo. "Ĉiuj gravaj institucioj estas en Londono, kaj pro la malaperado de industrioj en aliaj partoj de la lando, kaj ankaŭ pro la pliiĝinta graveco de Londono kiel financa centro, tiu diferenco kreskis."

La revo, ke junuloj finance fartos pli bone ol siaj gepatroj, ne plu veriĝas en Britio. Kompare kun dudek jarojn antaŭe, la junulara senlaboreco malpliiĝis, sed tio estas ĉefe ĉar junuloj restas pli longe en lernejo, ankaŭ pro tio ke alie ili ne trovas laboron. En 2012 la senlaboreco estis la plej alta: 22 procentoj. Nun tio falis al 12,5 procentoj. Sed la kontraktoj estas malpli firmaj, kaj la salajroj pli malaltaj: ekde 2008 ili malpliiĝis je 16 procentoj.



Altedukitaj junuloj

Ankaŭ altedukitaj junuloj malprosperas kaj devas pli ofte labori sub sia nivelo. "92 procentoj da junaj diplomitoj havas studo-ŝuldon, foje inter 50.000 kaj 100.000 eŭroj", diras Dorling. Tio estas tiam ilia startpozicio. Aĉeti domon fariĝas daŭre pli malfacile; dum la lastaj dek jaroj, la nombro da junaj plenkreskuloj sub 25 kun propra hejmo duoniĝis.



Prosper-diferencoj

La prosper-diferenco pligrandiĝas daŭre. La 20 procentoj plejmalmulton perlaborantaj dum la pasintaj dudek jaroj antaŭeniris ĉiusemajne 13 eŭrojn. La plej riĉaj 20 procentoj antaŭeniris ĉiusemajne 388 eŭrojn.

Sed adaptita por inflacio, la meza Brito iras ĉi-jare malantaŭen. En 2008 la "averaĝa" Brito perlaboris 650 eŭrojn semajne, kaj nun ankoraŭ, adaptite por inflacio, 613 eŭrojn.

Malpliiĝanta uzebla enspezo pligrandigas la problemon de trovi tranoktejon. "Riĉaj Britoj ĉiam aĉetas pli da domoj," diras Dorling. Krome, la luprezoj enorme altiĝis. "Nur riĉaj infanoj povas, kun la helpo de siaj gepatroj, aĉeti domon."

"La problemo estas, ke la Britoj ĉiam vidas la Usonon  – kun ties grandegaj enspezo-diferencoj –  kiel ekzemplon", diras Dorling. "Ili devus preni EÅ­ropon kiel ekzemplon".

 

 

 

Maral Noshad Sharifi  laboras kiel ĵurnalisto ĉe NRC, inter aliaj interesaj kaj socialaj okupoj. Åœi jam en 1993 venis al Nederlando, kiel rifunĝinto el Irano.

 

 

 

 

[i] Labour = la Brita Laborista Partio; vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/Brita_Laborista_Partio

[ii] la Britaj Konservativuloj, vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/Konservativa_Partio_de_Britio

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/buitenland/deze-noord-koreaanse-topdiplomaat-wil-kim-jong-un-ten-val-brengen~a4502881/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La transkurinto el Pjongjango

Nord-Korea altranga diplomato kiu transkuras al Sud-Koreio, tio malofte okazas. Thae Yong Ho faris tion kaj volas nun kontribui al la falo de diktatoro Kim Jong Un, sur kies listo de mortigotoj li verŝajne troviĝas.

Volkskrant 27 junio 2017

 


Fare de Jeroen Visser


Li staras, kiel oni povas supozi, alte sur la mortiglisto de la Nord-Korea gvidanto Kim Jong Un, kaj do intervju-rendevuo kun Thae Yong Ho, la Nord-Korea diplomato kiu en la somero de 2016 kun sia familio transkuris al Sud-Koreio, estas ne facila tasko. Post monatoj da papeleo, aldonaj demandoj kaj sekuriga filtrado, li estas intervjuebla sur luksa sofo en hotela apartamento en la Gangnam distrikto de Seulo. Tri armitaj korpogardistoj rigardadas, tri aliaj skanas la hotelon pri neregulaĵoj. Thae (54), vestita en nigra kostumo kun gaja ruĝa kravato, demetas siajn grandajn nigrajn sunokulvitrojn kaj diras en preskaŭ senakcenta Angla: "Kion mi povas hodiaŭ signifi por vi ? "

La novaĵo, ke la anstataÅ­anta ambasadoro de la Nord-Korea ambasado en Londono estis transkurinta al Sud-Koreio kaÅ­zis pasintjare multan agitiĝon. Eĉ ne en dudek jaroj, Nord-Koreano de lia staturo transkuris al la malamiko, laÅ­ Sud-Koreio signo ke la elito en Pjongjango komencas ekmoviĝi kontraÅ­ Kim Jong Un. Nord-Koreio malaprobis Thae-on kiel ‘homan rubaĵon’ kaj krimulon kiu laÅ­dire estis vendinta ŝtat-sekretojn.

Thae, kiu kunportis kun si abundan fonton de donitaĵoj pri la Nord-Korea perpotenca elito, dum monatoj trapasis postdiskutojn fare de la Sud-Koreaj informservoj. Dume li nun laboras ĉe esplorinstituto kaj havas permeson por paroli kun la amaskomunikiloj.

 

     "la internacia komunumo devas ‘nutri’ la Nord-Koreanojn"

 

La eks-diplomato parolas plej volonte pri kiel la reĝimo de Kim Jong Un plej bone povas esti venkita. LaÅ­ Thae la internacia komunumo devas ‘nutri’ la Nord-Koreanojn per informoj pri la ekstera mondo. "Se Nord-Koreanoj nur havos sufiĉan informon, ili ekribelos", li antaÅ­diras.

La 25 milionoj da homoj de la komunisma Nord-Koreio vivas preskaŭ izolite de la cetera mondo. Eĉ por vojaĝi al alia provinco, ili bezonas permeson de la ŝtato. Eksterlandanoj kiuj vizitas la landon, estas zorgeme ŝirmitaj kontraŭ kontaktoj kun la loĝantaro. Ekde infanaĝo, junaj Nord-Koreanoj aŭdas ke ili vivas en la paradizo sur tero, kaj ke ĉio kion la Kim-oj faras estas bona. Enloĝantoj kiuj montras eĉ la plej minimuman reziston, riskas esti deportataj al unu el la multaj politikaj kaptitejoj.

AnkaÅ­ Thae komencis ‘cerbolavita’ sian karieron kiel diplomaton, li rakontas. Lia avo kaj patro apartenis al la elito  – la ‘kerna klaso’ –  kaj ili estis fervoraj adeptoj de la Kim-dinastio. Post studado en la prestiĝa Universitato de Internaciaj Aferoj en Pjongjango, Thae estis elektita pro siaj altaj gradoj kaj eminentaj lingvokonoj.

En YouTube-filmeto el 2013 oni vidas kiel Thae klarigas al Angloj kiel bone Nord-Koreio zorgas pri siaj subuloj, interalie provizante ilin per senkosta enloĝigo.

 

     "Kim havis neniun intencon rompi la politikon de sia patro kaj avo"

 

Efektive, tiel rakontas Thae nun, li dum sia unua posteniĝo en Kopenhago, fine de la naŭdekaj jaroj, jam komencis serioze pridubi la sistemon. En tiu sama periodo, Nord-Koreio estis damaĝata de granda malsatego, ĉe kio pereis laŭtakse duonmiliono ĝis miliono da civitanoj. "Mi ĉiam estis lerninta, ke sub la kapitalismo civitanoj estis lasitaj al sia fato, sed en Danio eĉ senlaboruloj ricevis apogpagon de la registaro. En la praktiko, la sistemo estis pli sociala ol en Nord-Koreio."

MalgraÅ­ la dubo, fuĝi tiumomente ne estis opcio. Liaj gefratoj, gekuzoj, ili ĉiuj estus severe punataj pro lia perfido. Eĉ liaj plej proksimaj kolegoj estus kulpigitaj pro tio ke ili ne estis povintaj preventi la fuĝon de Thae. Tio estis  – tiumomente –  ne valora.

Thae establis sian esperon sur Kim Jong Un, kiu la plej grandan parton de sia juneco pasigis en Svislando. "Se iu la erarojn en la Nord-Korea sistemo povus vidi, kaj krom tio ankaŭ povus kaŭzi ŝanĝojn en la Nord-Korea sistemo, tiam li vere estus tiu."

Post sia enoficiĝo en 2012 montriĝis ke la juna Kim havis neniun intencon rompi la politikon de sia patro kaj avo. Eĉ pli mirige, sub lia reĝimo akcelis la nuklea programo kaj pliiĝis la nombro de ekzekutoj de eminentaj partianoj. En 2013, Kim Jong Un eĉ lasis ekzekuti sian onklon Jang Song Thaek, pro tio ke tiu elformiĝus kiel minaco.

 

     "tratranĉi la ĉenojn de sklaveco"

 
Tio estis turnopunkto por Thae. "Mi konsciis, ke la sistemo kun Kim povus daŭri ankoraŭ tridek aŭ kvardek jarojn, kaj ke ankaŭ miaj infanoj kaj nepoj devus vivi sub tiu ĉi sistemo. Mi vidis tion kiel mian destinon tratranĉi la ĉenojn de sklaveco por ili."

La reĝimo tamen havis ankoraŭ alian rimedon por malinstigi potencialaj transkurontoj. Nord-Koreaj infanoj devas sekvi la plej grandan parton de instruado en sia propra lando. Ankaŭ la filoj de Thae pasigis sian junecon ĉefe en Pjongjango.

En 2015 Thae trovis la bonŝancon je sia flanko. Por modernigi la landon, Kim Jong Un volis ke pli da Nord-Koreanoj studas en eksterlandaj universitatoj. Expats kun infanoj kiuj estis konsiderindaj, rajtis kun sia tuta familio iri de nun eksterlanden. "Kiam mi loĝis kun miaj du filoj en Londono, mi decidis ke ĉi tiun ŝancon mi ne devis nehavi."

Unue sekvis ankoraŭ periodo de diskutoj kun lia edzino kaj filoj, rakontas Thae. "Ankaŭ ili estis cerbolavitaj en la sistemo, kaj ni longtempe devis paroli pri tio. Ĉiu sciis tre bone, ke nia familio en Nord-Koreio farus la oferon por nia libereco. Por mi estis klare: nenio pli gravas ol la libereco de miaj filoj."

Nun kiam li estas en Sud-Koreio, Thae volas ke la resto de lia vivo estu ‘signifoplena’. Li volas per sia laboro kaj intervjuoj kontribui al la pereo de Kim Jong Un, kaj al la libereco de siaj samlandanoj.



Kiel diplomato vi vidis la sistemon de ekstere, sed por viaj samlandanoj tio vere ne eblas. Kiel vi tiucirkonstance vidas iam veni ribelon ?

"Jam multe estas ŝanĝita. Kie Nord-Koreanoj antaŭe apogis sur manĝaĵ-disdonado fare de la ŝtato, ili nun faras siajn butikumaĵojn en Jangmadang, publika merkato. Malrapide la kapitalisma ideologio akiras piedtenejon. Samtempe, la registaro donas al siaj civitanoj nenion plu, sed postulas ja absolutan obeadon. La homoj ja ankaŭ komprenas, ke tio estas neeltenebla. Negocistoj kiuj por sia postvivado dependas de negoco surstrate, lasas sin ne plu forigi fare de la polico. Tio antaŭe estis nepensebla. Kaj ankaŭ ne forgesu, ke multaj Nord-Koreanoj rigardas kontrabanditajn televid-seriojn el Sud-Koreio. En la lernejo ili lernas ke Sud-Koreio estas malriĉa kolonio de Usono, sed pere de tiuj serioj ili vidas kiel riĉa kaj disvolviĝinta tiu lando vere estas."


Vi estis parto de la Nord-Korea elito. Ĉu tiu estas ĝustadire ja atendanta insurekcion?

"La elito ja ankaÅ­ komprenas, ke Nord-Koreio pro la aspirado al nukleaj armiloj estas internacie izolita, kaj tiamaniere neniam disvolviĝos ekonomie. Sed la elito scias ankaÅ­, ke la aliaj 75 procentoj de la loĝantaro jam sepdek jarojn sisteme estas subpremataj. Ili timas la venĝon de la popolo. Tial estas grave, ke ni donu al ili de ekstere specon de asekuro ke  – se ili nuligas sian subtenon por Kim Jong Un kaj tiel subfosas la sistemon –  politika venĝo ne sekvos ."

Nord-Koreio nun jam disponas pri nukleaj armiloj, sed la finfina celo estas ekipi interkontinentajn misilojn kun nukleaj kapoj, tiel ke ankaŭ la Usona kontinento iĝas trafebla. Tiam, laŭ rezonado de Pjongjango, Nord-Koreio estos preskaŭ netuŝebla.

Per ekonomiaj sankcioj, kiel ekzemple plafono por la eksportado de karboj, la Unuiĝintaj Nacioj provas alporti aliajn opiniojn al la lando, sed Pjongjango tute ignoras tion. Pasintjare, la lando faris du nukleajn testojn kaj lanĉis pli ol dudek testo-misilojn.

En aprilo ĉi-jare la streĉiteco plialtiĝis kiam la Usona prezidento Trump sendis aviadilŝipon en la direkton de la Koreaj akvoj, kaj promesis ‘solvi’ la Nord-Korean problemon, se necese per preventa atako. Nord-Koreio ankoraÅ­ troigis la aferon, minacante per ĉion detruanta nuklea milito. Ekde tiam la reĝimo refoje lanĉis kvar testo-misilojn. Ekspertoj ankaÅ­ konjektas ke Nord-Korea unito de kodumuloj kaŝiĝis malantaÅ­ la WannaCry-cyber-atako, kiu pasintmonate komputilsistemojn tra la tuta mondo paralizis.

 

Kiel vi klarigas tiun provokan konduton?

"Kelkaj homoj pensas ke Kim Jong Un estas freneza, sed tio ne akordiĝas. Li ŝajnigas kvazaŭ li estas freneza. Kial? Kiom pli malsaĝa li sin starigas, des pli da homoj faras al si zorgojn. Konfrontiĝinte kun iu kiu estas tute kaprica, ekspertizistoj kaj politikistoj prefere pledos por pliproksimiĝo anstataŭ agreso."

 

Kaj Usono kaj Sud-Koreio estas dirintaj ke ili ne celas la falon de la reĝimo. Kial Kim volas ĉiakoste esti nuklea potenco?

"Vi devas kompreni, ke Nord-Koreio jam ekde la kvindekaj jaroj estas fariĝanta nuklea potenco. Kim Jong Un daŭrigas la politikon de sia patro kaj avo. Krome, li vidas ĝin kiel la sola maniero por certiĝi ke li povas resti en la povo. Li ankaŭ scias ke Nord-Koreio ne povas eterne kontinui sub la nuna sankcio-reĝimo. La celo nun estas unue posedi la teĥnologion, por poste negoci pri kompromiso. Se Kim Jong Un iam havos la armilojn, li proponos ne fari novajn testojn, interŝanĝe de la maltenado de la sankcioj. Pro tio Nord-Koreio estos fakte akceptata kiel nuklea potenco. Jen la kaptilo, kiun Kim Jong Un estas metinta."

 

Vaŝingtono tamen neniam akceptos ke Nord-Koreaj misiloj povas tuŝi Usonan teritorion.

"Tion ni ankoraŭ nur ĝisatendu. Ekzistas jam nun prominentaj Usonaj ekspertoj kiuj diras ke, se Trump novajn nukleajn testojn ne scias preventi, frostigo de la armil-programo estas la plej farebla opcio."


Ĉu ekzistas en Pjongjango neniu timego pri preventa atako?

"Rigardu, kio okazis pasintmonate. Prezidento Trump sendis aviadilŝipon, kaj kion faris Kim Jong Un? Li mobilizis ĉiujn artilerio-unuojn al la orienta marbordo por granda ekzercado. La mesaĝo estis ke ankaŭ kaze de preventa atako kontraŭ nuklea instalaĵo, la reĝimo havas ankoraŭ dekmilojn da konvenciaj armiloj pretaj, el kiuj la plej multaj ĉe la limo kun Sud-Koreio.

"Post tio oni aÅ­dis en Vaŝingtono ekspertojn subite levi la demandon, ĉu la risko de preventa atako ja estis ‘akceptebla’. Tuj kiam oni parolas pri akcepteblaj riskoj, estas finita la militista retoriko."


Ĝis nun, la internacia komunumo esperis, per ekonomiaj sankcioj, devigi Nord-Koreion ŝanĝi sian kurson. Kial tio ne funkcias?

"Tio ankoraŭ tute ne antaŭeniras sufiĉe. Usono ja minacas bojkoti Ĉinajn entreprenojn kiuj negocas kun Nord-Koreio, sed en la praktiko nenio okazas. Kaj Eŭropo estas same malmulte konvinka. Nord-Koreio estas farintaj eĉ kvin nukleajn testojn, sed ekzistas neniu Eŭropa lando kiu prenis seriozajn diplomatiajn sankciojn.

"Estas ĝenerale konate, ke Nord-Koreio gajnas monon pere de la kontraŭleĝa luigado de oficejo-spaco en ĝiaj ambasadoj, sed neniu registaro protestis. Krome, Nord-Koreio eksportas malmultekostajn laboristojn por akiri al si eksterlandajn valutojn. Tiujn monfluojn oni devus fermi. Sen eksterlandaj valutoj, Kim Jong Un povas neeble daŭrigi sian armil-programon."

 

 

 

Jeroen Visser  estas por Volkskrant korespondanto, speciale en Sud-Koreio kaj Japanio.

 

 

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/media/al-jazeera-steen-des-aanstoots~a4502892/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Al Jazeera, stumbliga ŝtono

La riĉega malgranda oleo-ŝtato Kataro perdis ĉies favoron ĉe siaj Arabaj najbaroj. Ke la nuntempa Araba novaĵkanalo Al Jazeera tie sentas sin hejme, estas ja konsiderata la plej malbona.

Volkskrant 27 junio 2017

 

Fare de  Ana van Es
en  Doha, Kataro

 

Ĵurnalismo ĉi tie estas sub premo, tio evidentas tuj kiam vi eniras la ĉefsidejon de Al Jazeera televido. La redakcio-oficejoj en la centro de Doho, ĉefurbo de Kataro, aspektas kiel severe prigardata fortikaĵo. Eĉ pli da sekurigo alproksimiĝas; ĉe la enirejo de la Anglalingva Al-Jazeera-kanalo, laboristoj prenas novajn sekurec-pordetojn el la plasta pakumo.

Vendrede[i] postulis Barejno, Sauda Arabio, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Egiptio, ke la dissendanto foriru el la aero. Kataro, la malgranda oleo-ŝtato kiu financas Al-Jazeera-on, estas la centro de diplomatia krizo, kiu jam tri semajnojn dividas la Araban duoninsulon. La plej grava faligilo estas ĉi tiu televidsendilo, kiu ekde 1996 – kun Kataro kiel hejmbazo – raportas de el la tuta Araba mondo.

 

"Ni mem staras meze en ĝi," diras Salah Negm, novaĵdirektoro de Al Jazeera English. "Sed ni provas trakti ĝin kiel ajnan alian grandan novaĵrakonton." Antaŭ ol li komencis ĉe same ŝatata kiel kontestata Katara televidsendilo, Negm loĝis dum jaroj en Nederlando. La Radio Nederlando Tutmonda estis lia "lernejo por la ĵurnalismo", li diras kun preskaŭ senmakula akĉento.

Ĉe Al Jazeera ili kutimiĝas al minaco. Jam en 2005 malsekretiĝis la planon de la tiama Usona prezidento George Bush por bombardi la redakciajn oficejojn en Doho – lia Brita kolego Tony Blair laÅ­dire retenis lin. En 2013 tri kunlaborantoj de Al Jazeera en Egiptio malaperis pli ol unu jaron en malliberejo, pro tio ke ilia priraportado estus "malutila al la nacia sekureco".

Kiel Negm diras: "Ni raportas la novaĵojn. Tion ni faras sendepende, kaj iuj homoj ne feliĉiĝas pri tio. Sed kiel oni povus eviti tion? "

Lunde, la ​​5-an de junio[ii], kiam la aliaj Golfo-ŝtatoj anoncis ke Kataro estos diplomatie izolita  - la landlimoj fermitaj -  kunvokis la direktoroj de Al Jazeera kunvenon. "La rezulto estis: Ni publikigos la novaĵojn same kiel kutime. Kompreneble kunlaborantoj maltrankviliĝis pri siaj postenoj. Dum la unuaj tagoj estis timo, ke nia novaĵkanalo estus fermata. Sed nun la reago estas: tenu ni la kapon trankvila. Ni jam antaÅ­e spertis ke oni minacis kun fermado."

 

"Ni tenas la kapon trankvila, ni jam antaÅ­e spertis tiaĵon" 
Salah Negm, Al Jazeera English



Al Jazeera estas unu el la malmultaj amaskomunikiloj en la Araba mondo, kiuj ne sole propagandon elvomas, sed raportadas laŭ seriozaj ĵurnalismaj principoj. Tial ĉi tiu televidsendilo estas teruraĵo por nedemokratiaj reĝimoj, ekde Egiptio ĝis Sauda Arabio kaj Barejno. Sed la dissendanto ŝajnas ankaŭ partianiĝi al la radikala Islama Frataro en Egiptio, kaj havis laŭ onidiroj simpation por sunaismaj terorgrupoj en Sirio kaj Irako.

La polemiko temas ĉefe pri la Arablingva kanalo de Al Jazeera, kiu estas lokumita en alia, ankoraŭ pli hermetike sekurigata konstruaĵo. "La tono de Al Jazeera Arabiyah diferencas," diras Negm, mem Egipta. "Araboj ŝatas akre argumentadi unu kun la alia. En la Okcidento oni ne akceptus tion. Sed Araboj kiuj tion observas, komprenas ĝin. "

Al la plej grandaj oponantoj apartenas Sauda Arabio. La tiea Al-Jazeera-oficejo estas intertempe fermita. "La eblecoj estis aŭ fermi ĝin mem, aŭ lasi la Saudan registaron fari tion. Ni havas tie Saudan stabon laborantan, ni ne volas endanĝerigi ilin. Do ni diris: restu hejme, ne venigu vin mem en problemojn. "

    
Sauda Arabio, Barejno, UAE kaj Egiptio vidas Al-Jazeera-on kiel politikan ilon de la registaro de Kataro, ĉar la emiro de Kataro, Tamim al Thani, financas la dissendanton. Lasante ĵurnalistojn avide satiĝi en aliaj Arabaj landoj, li tie plenumus la de li deziratan reĝimŝanĝon kaj dume deturnus la atenton de la hejmaj problemoj, estas la ideo. Signifoplene, la emblemo de la sendilo estas elektita de la patro de la nuna emiro.

"Ni estas honestaj pri tio," diras Negm. "Jes, ni estas financataj fare de la registaro de Kataro. Sed la sama validas por Deutsche Welle, por la BBC World Service. AnkaÅ­ tiuj estas financataj de siaj registaroj. "

 
Sed ĉu Al Jazeera povas libere raporti pri kio okazas en Kataro? Tio ne eblas, jen la riproĉo, ankaŭ de nunaj kunlaborantoj, kaj tie troviĝas la problemo. La dissendilo havas apenaŭ atenton por la hejmbazo Doho. Tiu kritiko estas jam tiel malnova kiel la dissendanto mem, sed tamen Negm devas pripensi sian respondon. Tiam: "Kial ŝajnas kvazaŭ ni ne raportas kritikeme pri Kataro? Pro tio ke ne estas multa novaĵo en Kataro. Ekzistas loka novaĵo, sed ĉu tio estas ankaŭ internacie interesa? Al homoj kiuj riproĉas nin pro tio, mi diras: kiu novaĵo mankas al ni? Ni amplekse raportis pri la misuzoj ĉirkaŭ enmigrint-laboristoj kaj la Monda Pokalo. "

"Kataro estas kiel urbo kun 200 mil enloĝantoj. Prenu tiuspecan urbon en Nederlando. Ĉu vi ekspektas tie veran demokration inter la partioj? En la praktiko apenaŭ. Homoj argumentas iom en la urba konsilantaro, kaj tio funkcias bone. Tiel ankaŭ ĉi tie. Kataro estas tiel malgranda. Se okazas problemo, momente kontakti la registaron estas facile. Tio ne produktas internacian novaĵon. "




Ana van Es,  en Doha, Kataro


 

[i] Vendrede la 23-an de junio 2017

[ii] Lunde la ​​5-an de junio 2017

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/06/13/let-op-europa-vindt-zijn-schwung-terug-11047194-a1562712
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Atentu, EÅ­ropo retrovas sian elanon

Emmanuel Macron fariĝas ne senpova prezidento, vidas Matthew Karnitschnig. Kaj per tio la Eŭropa revolucio povas eble esti komencita.

NRC 13 junio 2017

 

Fare de  Matthew Karnitschnig

 

Pasintjare, la pereo de Eŭropo ŝajnis pli ofte afero de 'kiam' ol de 'se'. Des pli mirinda estas vidi, ke la kontinento iom post iom tamen reakiras sian elanon.

Ĉi tio koncernas ne nur la serion de venkoj de por-Eŭropaj politikistoj, de Aŭstrio ĝis Nederlando kaj ĝis Francio. Koncerne ekonomiajn faritaĵojn, planojn por komuna defendo aŭ eĉ la Brexit-on, la Eŭropa Unio dum la lastaj monatoj montris nekutiman fortikecon.

"Ŝajnas ke la Eŭropa kunlaborado tamen baziĝas sur pli firma fundamento, ol montriĝis antaŭ unu jaro", la konservativa Germana Frankfurter Allgemeine konstatis ĉi-semajnfine.

La katastrof-mesaĝistoj pravis pri unu afero  –  la politika vento en EÅ­ropo turniĝas. Sed ne kiel la plej multaj homoj atendis. Prenu Emmanuel Macron-on. AnkaÅ­ post lia konvinka venko super Marine Le Pen dum la lastmonataj Francaj prezident-elektoj, ekzistis dubo ĉu li ĉe la parlamentaj elektoj povus teni tiun sekvantaron. Kelkaj observistoj eĉ antaÅ­diris ke li iĝus senpova prezidento.

Anstataŭe, li sekvas la direkton por atingi en la Franca parlamento imponan plimulton. Per tio li supozeble povos plirapidigi la reformojn sur la labormerkato kaj aliaj penigaj ekonomiaj terenoj, kiuj estas ĝenerale konsiderataj kiel esencaj por revivigi la Francan ekonomion.

Unu Franca televido-komentisto estis tiel trafita de la imponega triumfo de En Marche! en la unua raŭndo, ke li nomis tiun "revolucio". Sed la vera revolucio povus ja foje formiĝi ne en Francio, sed en Eŭropo. La vizio de Macron por antaŭenigi Eŭropon, kun planoj por komuna buĝeto en la Eŭro-zono, financa ministro kaj eĉ aparta parlamento por la partoprenantoj al la mon-unio, estas same aŭdaca kiel kontestata. Kiel ĉe tiel multe en Eŭropo nuntempe, la sorto de lia vizio situas oriente de la rivero Rejno.

 

La lasta ŝanco de Eŭropo

Kelkiuj en Germanio vidas Macron-on kiel la lastan ŝancon de Eŭropo, post jaroj de senĉesa krizo. La unua vizito de Macron kiel prezidento pasintmonate en Berlino, eĉ kondukis al por-EU-manifestacio. La demando estas ja ĉu Angela Merkel pretas kunigi la manojn kun ŝia nova Franca partnero.

Se ni rajtas kredi la balotenketojn, la Germana gvidanto estas tute ne certa pri la venko ĉe la elektoj en septembro. Kelkaj Merkel-watchers antaÅ­diras, ke ŝi  – por certigi ŝian heredaĵon –  bonvenigos ambician EU-reformon.

La sekva ofic-periodo de Merkel fariĝos supozeble ŝia fina. Kaj eĉ se ŝi estas jam pli ol dek jarojn kanceliero, Merkel establis sian reputacion precipe en krizaj situacioj. Ĉe la ŝuldokrizo en la eŭrozono kaj la enfluo de rifuĝintoj, Merkel antaŭiris en la batalo por teni Eŭropon kompleta. Ĉu ŝi uzos siajn lastajn jarojn kiel kanceliero por sekurigi la estontecon de la EU, kaj garantii sian lokon en la historio kiel pli ol kapabla manaĝero? Eĉ se tio estus ŝia deziro, estas neklare ĉu ŝia centro-dekstra bloko permesos tion al ŝi. La vizio de Macron baziĝas sur formo de kolektivigo de la Eŭropa ŝuldo, ideo kiun multaj Germanoj ŝatas malmulte.

 

Tiam ekzistas ja ankaŭ la resto de Eŭropo. Ne ĉiu, precipe ne en Orient-Eŭropo, estas entuziasma pri la restarto de la Franca-Germana 'motoro'. Al Merkel la malfacila tasko konvinki ne nur ŝian partion kaj ŝian landon ke Eŭropo valoras la riskon, sed konvinki ankaŭ la reston de la EU.

Ŝi nur bezonas atentigi pri la transa flanko de la Kanalo[i], por montri kie ŝi staras. Ĝuste nun la liberalaj, por-Eŭropaj fortoj daŭrigas sian povon en Francio kaj Germanio, ŝajnas Britio malsupreniri en politikan submondon.

Organizinte plifruigitajn elektojn, Theresa May esperis pri klara mandato en la Brexit-intertraktadoj. Intertempe, eĉ ne plu estas klara ĉu ŝi fine de septembro ankoraŭ estos ĉefministro.


Post la komenca malica ĝojo pri la malprospero de la Tories[ii], la EÅ­ropaj aÅ­toritatuloj rigardas la situacion en Britio dume kun certa kompato. En Berlino, membroj de la Merkel-a CDU[iii] esprimis sian maltrankvilon pri la stabileco de la Brita registaro. "Novaj elektoj estas verŝajnaj," antaÅ­diris Norbert Röttgen, eminenta konservativa parlamentano.

BBC[iv]-korespondisto en Berlino raportis dimanĉe ke katolika pastro en la urbo estis petinta al siaj paroĥanoj "en ĉi tiu malfacila tempo preĝi por la Brita popolo".

Nuntempe Eŭropo ŝajnas pli sekura loko por la grego.

 


Matthew Karnitschnig  raportas kiel EÅ­ropo-korespondanto (starejo Berlino) por la retejo politico.eu, kie ĉi tiu artikolo aperis ankaÅ­.

 

 

[i] la Kanalo = la Manika kaj Kaleza Markoloj inter Anglio kaj Francio

[ii] Tories = Anglaj konservativuloj

[iii] CDU = Kristan-Demokrata Unio de Germanio

[iv] BBC = BBC (British Broadcasting Corporation) = ŝtate subvenciita radiofonia kaj televida dissenda instanco en Britio, kun ampleksaj eksterlandaj servoj

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/06/06/amerikas-toekomst-ligt-nu-in-californie-10950383-a1561863
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La Usona estonteco troviĝas nun en Kalifornio

Decidojn el Vaŝingtono pri klimato aŭ enmigrado, Kalifornio prave malatentas, diras Frans Verhagen.

NRC 6 juni 2017

 

Fare de  Frans Verhagen

 

"Kalifornio rezistos." En du vortoj la guberniestro Jerry Brown lastsemajne denove eksplikis kie la opozicio kontraŭ prezidento Trump troviĝas. En ŝtato kun 39 milionoj da loĝantoj, la sesa plej granda ekonomio en la mondo, voĉdonis en novembro kvar milionoj pli da homoj por Hillary Clinton ol por Donald Trump. Ili ne intencas lasi tion senreage.

 

Trumpistanio, tiu stranga lando kie nekompetenta narcisisto tenas la sceptron, ŝajnas en Kalifornio tre malproksima. 

 

En Kalifornio, jam tridek jarojn mia ‘hejmŝtato’ en Usono, mi palpis dum tri semajnoj la pulson de tiu parto de la nacio, kiu ŝajnas esti klarmensa. Ĉiu parolis pri Trump: familio, amikoj, debatpartneroj, sed ankaÅ­ sur la pramo, en la restoracio kaj la atendovico ĉe la kinejo. Trumpistanio, tiu stranga lando kie narcisma nekompetentulo tenas la sceptron, ŝajnas fora en Kalifornio. Tiu ŝtato praktikas plejeble propran politikon. 

Kalifornion gvidas la plej grava Usona Demokrato, guberniestro Jerry Brown. Ĉiuj tiuj memplaĉaj Demokratoj en Vaŝingtono povas blovi kaj sibli, sed ili atingas nenion. Kalifornio aliflanke, post malfacilaj jaroj, estas siajn aferojn adekvate ordigintaj. Danke al Brown, kiu en la aĝo de 79 plenumas sian kvaran oficperiodon kiel guberniestro. Unue inter 1975 kaj 1983, post kiam li retiriĝis en Japanan Zen-monaÄ¥ejon, kaj nun ekde 2011. En la intertempo, Brown estis ankaÅ­ urbestro de Oakland, malriĉa ĝemela urbo de San Francisco, kiun li revivigis.   

 

Ampleksa politiko pri la vivmedio 

Ĉe klimato, enmigrado kaj infrastrukturo Kalifornio estas direktanta. Brown dum la sepdekaj jaroj jam faris la fundamentojn por la plej ampleksa Usona politiko pri la vivmedio. La aviadil-industrio devis labori kun malpli malpuriganta farbo, kaj tio iĝis la nacia normo. Aŭtoj devis redukti sian gaseligon kaj veturi pli malmultkonsume. Pro tio ke gravaj ŝtatoj transprenis la regulojn de Kalifornio, estas nun triono de la venditaj aŭtoj submetita al ili. Trump povas krii kion li volas, la aŭto-industrio devos konsideri tiujn postulojn.

Ŝtato kiu kvin jarojn longe ĝemis sub sekeco, kaj ĉi-printempe dronaĉis en la pluvo, prenas la klimaton serioze. Post la retiriĝo de Trump el la Klimato-Interkonsento de Parizo, Brown uzas jam planitan vojaĝon al Ĉinio por ankaŭ pridiskuti ekologian politikon. Intertempe Kalifornio kaj Ĉinio interkonsentis sin teni al la Pariza Klimata Akordo.

Kalifornio gvidas la landon en energi-efikeco. Äœi estas survoje por en 2030 akiri duonon de la tuta elektro el vento, suno kaj aliaj renovigeblaj fontoj. Kalifornio havas en progresinta energio trioble pli da laborpostenoj, ol estas ministoj en Usono. Tio montras kiel oni povas energio-normojn plialtigi, renovigi, krei laborpostenojn kaj kreski  –  ĉio samtempe.



Legomejo de Usono

AnkaÅ­ pri enmigrad-politiko Kalifornio gvidadas, pere de plibonig-iniciatoj por landlima kontrolo, kiuj efektivigas sanservon, edukadon kaj laborpostenojn por kontraÅ­leĝuloj kiuj “respondece kaj produktive” loĝas en Usono. Multaj urboj protektas la rajtojn de senpaperaj enmigrintoj. Intertempe, tuta Kalifornio estas tia sanctuary. La kondutmaniero de Trump, aresti enmigrintojn, estas ĉi tie praktika problemo. Plej da laboro en la Central Valley, la legomejo de Usono, estas farata de kontraÅ­leĝaj enmigrintoj: ĝardenistoj ne povas ekzisti sen ili.

Ankaŭ ĉe infrastrukturo Kalifornio antaŭiras. Riparoj kaj novaj investoj en publika transporto estas financataj per plialtigo de la imposto sur benzino. En Silicon Valley, la grandaj entreprenoj okupas sin pri memveturaj aŭtoj, evidente ĉiuj elektraj.

Eĉ Trump scias ke la ekonomia kresko troviĝas en Kalifornio, ne en la ŝtatoj kiuj elektis lin. La plej grandaj entreprenoj de la mondoj estas en Kalifornio: Apple, Alphabet(Google), Facebook, kaj pli malnovaj kompanioj kiel Hewlett-Packard, Intel, Oracle kaj Qualcomm. Teslo, lokita en Palo Alto, produktas elektrajn aŭtojn en la proksima Fremont. La plej granda problemo estas la manko de loĝejoj, kie la bone enspezantaj teĥnikistoj puŝas ordinarajn homojn el la merkato.

Trump minacis Kalifornion deteni al ĝi federaciajn financojn. Tio fariĝos longa procezo kun multaj procesoj. Li povas al la ŝtato ankaŭ malagrabligi la vivon, pere de impost-aranĝoj. Sed danke al nekompetenteco de Trump, imposto-reformo ŝajnas fora.

Ne estas hazardo, ke Kalifornio liveras kelkiujn el la plej promesplenaj politikistoj. La urbestro de Los Angeles, Eric Garcetti (46), ĵus estis reelektata kun okdek procentoj de la voĉdonoj. AnkaÅ­ lia antaÅ­ulo, Antonio Villaraigosa (63) kaj la verŝajna posteulo de Brown, vic-guberniestro Gavin Newsom (50), iama urbestro de San Francisco, estas interesaj. Same kiel la nova senatano Kamala Harris (52) ili ĉiuj estas anoncataj kiel “prezidenta materialo”.


Kiu volas konservi kuraĝon, dum tutmonde Usona influo kaj aŭtoritato diseriĝas, trovos en Kalifornio iom da espero.

En la jaroj de prezidento Reagan, oni ja diris ke Usono trafus pli bone se ĝi desegus la West Coast kaj glitigus ĝin en la Pacifikan Oceanon. En la jaro 2017 Usono ne plu povas ekzisti sen la Okcidenta Marbordo, kaj certe ne sen Kalifornio. Kiu volas konservi kuraĝon, dum tutmonde Usona influo kaj aŭtoritato diseriĝas, trovos en Kalifornio iom da espero. Escepte se tiuj Kalifornianoj ja mem decidos secesii de Trumpistanio, kion ne malmultaj el ili ŝatus.

 


  
Frans Verhagen  estas Nederlanda ĵurnalisto, tre ofte aktiva en Usono. Li verkis la libron “Founding Fathers, pri la fondintoj de Usono (ĝi aperis en junio 2016, havas 368 paĝojn kaj estas  - escepte de la titolo -  Nederlandlingva).   

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/06/02/amerikaanse-individualisme-is-slecht-voor-aanpak-klimaatverandering-10700627-a1561522
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

‘Nederlando scipovas kiel oni traktu klimatŝanĝiĝon’

Energie eklabori la klimatŝanĝiĝon? Ne rigardu Usonon. “Estas Nederlando kiu havas la ĝustan sperton.”

NRC 2 junio 2017

 

Intervjuo kun Russell Shorto, Usona ĵurnalisto,
fare de nia redaktoro Arjen Schreuder

 

Nun kiam Usono volas eksiĝi el la Klimata Akordo, la bezono de tutmonda gvidado por pritrakti la klimatŝanĝiĝon iĝas des pli urĝa. La Usona verkisto kaj ĵurnalisto Russell Shorto vidas specialan rolon por Nederlandanoj, pro ties jam dum jarcentoj sperto pri la lukto kontraŭ la akvo. "Nederlandanoj, la homoj kiuj antaŭ jarmilo migris al ĉi tiu delto, estis tiam devigitaj bone scii kiel rilati kun la naturo", li diras en intervjuo kun NRC. "Ili tiam troviĝis en la sama pozicio kiel la plej granda parto de la mondo hodiaŭ. Do la Nederlandanoj estas gvidantaj. Ĉar ili faras tion jam longe. Kial ni ne profitus de tio? "

Russell Shorto (58) laboris en Nederlando dum jaroj, kiel verkisto kaj ĵurnalisto por inter aliaj la New York Times, kaj li estis ses jarojn direktoro de la John Adams Institute en Amsterdamo. Li nun loĝas denove en Usono kaj estis ĵus mallonge en Nederlando, por prelego al diglaboristoj. Shorto verkis kelkajn librojn pri Nederlando, inter aliaj pri la rilato inter la lukto kontraŭ la akvo, kaj la nacia karaktero.

Shorto rakontas ke li antaŭ dek ok jaroj por la unua fojo vojaĝis tra la Nederlanda kamparo, serĉante la famajn polderojn kaj baraĵojn. Tiujn li ne povis trovi. "Ĝis mi malrapide ekkomprenis, ke mi rigardis ilin." Preskaŭ ĉio en la pejzaĝo estas desegnita, konstruita, rimarkigas Shorto. "Dum ŝajnas kvazaŭ la medio tie jam ĉiam aspektis tiel. Pri tio la Nederlandanoj esta speciale kapablaj. "

 

Ĉu la Nederlanda alproksimiĝo al klimatŝanĝiĝo estas bona?

"Etendiĝas granda programo por protekti la teron kontraŭ la akvo. Tiu pripensado je longa daŭro atestas pri respondeco, por estontaj generacioj. Nederlandanoj provas preventi ke iam estos kriza situacio, dum Usonanoj sin apogas sur la supozo ke krizo venos, sed ke ili estos pretaj por tio. Nederlandanoj estas certaj pri inundoj kiuj okazas unufoje en dek mil jaroj! "

 

Ĉu la unu alproksimiĝo estas pli bona ol la alia?

"Mi ne scias. Eble estas interesa paralelo al naskiĝo-kontrolo. Estas miskompreno inter Usonanoj pri abortigo, precipe pri abortigo en Nederlando. Usonanoj diras ke Nederlandanoj simple povas eniri ien, por abortigi. Kion Usonanoj ne konscias, estas ke abortigo por Nederlandanoj estas ‘last resort’, multe malpli kutima ol en Usono, pro tio ke Nederlandanoj havas pli ampleksan sistemon de naskiĝo-kontrolo. Tiu rilatas, same kiel ĉe akva mastrumado, al prepari sin pri io, defendi sin. "

 

Ĉu Nederlandanoj estas verdire tre specialaj, kun sia emfazo pri preventado?

"Nederlandanoj dekomence devis adapti la naturmedion laÅ­ sia mano. Kion mi jam antaÅ­e klopodis priskribi, estas ke la batalo kontraÅ­ la akvo formis ilian tutan kulturon. Geografio klarigas multe pri la kulturo de popolo. Tio validas por Nederlando altgrade. "

 

Tute malsamaj ol Usonanoj?

"La kulturo de Usonanoj formiĝis surbaze de inter aliaj la konscio kiel granda kaj ampleksa ilia lando estas. La geografio determinas parte kiel ili rigardas sian landon. Ankaŭ se tiu ideo kelkfoje estas mito. Ĉar se homoj kredas je tiu mito, ĝi kondukos sian propran vivon. "

 

La ideo, ke ĉiam estas sufiĉe da tero por konkeri?

"La ideo, ke vi estas individuo, ke ĉiu estas cowboy kun fusilo. La ideo, ke ĉi-tio estas via propra lando, kie vi mem konstruis vian domon. Tiu mentaleco. Kio konfuzegas min pri tiu Usona mentaleco, estas la ideo ke  – en plej malbona kondiĉo –  la socio tute ne ekzistas. Dum la realaĵo estas ke vi ja loĝas en komunumo, kun ekzemple vojoj kaj lernejoj. Komuna lukto por fari la ĉirkaÅ­aĵon vivebla, kiel zorgi ke viaj piedoj restos sekaj, fortigas la komunsenton. "

 

 

  "nun ĉiu en la mondo en la sama situacio
     kiel la Nederlandanoj antaÅ­ mil jaroj"

 

 

Se Usonanoj devus batali kontraŭ la akvo, ĉu ili tiam similus al Nederlandanoj?

"Certe. Kaj la interesa afero estas: ĉi-momente ĉiu en la mondo troviĝas en la sama situacio kiel la Nederlandanoj antaŭ mil jaroj. La marnivelo plialtiĝas. Ni devas konstrui digojn. La individuisma mentaleco en Usono, kiu ankaŭ manifestas sin en la granda aŭtonomio de ŝtatoj kaj municipoj, malfaciligas la alpaŝo al klimatŝanĝiĝo. Ĉar tiu ne haltas ĉe la limo. Nederlandanoj tiurilate kuras antaŭe. "

 

Ne ĉiuj Usonanoj trovas klimatŝanĝiĝon minaca.

"Parto de la loĝantaro konsentas ke ekzistas problemo. Sed ankaŭ estas homoj kiuj timas kontrolon kaj enmiksiĝon fare de federala instanco. Ili ne ŝatas gvidadon. Tio estas problemo. "

 

Kion vi opinias pri la sinteno de prezidento Trump pri klimatŝanĝiĝo?

"Mi mem ne bone komprenas kiu kuniganta ideologio ekzistas sub Trump sur ĉi-tiu tereno, alia ol senpripensa subteno al radikala dekstrularo kiu turnas sin kontraŭ la ideon de klimatŝanĝiĝo. La politiko havas almenaŭ ion detrueman. Iu kiu jam longe minacas en dekstremaj rondoj; la ideo ke registaro ĉiam estas io malbona. Kaj ke se vi estas gvidanto, vi nomumas homojn sur pozicioj cele al detruo de la registaro sur strategiaj terenoj, kiel en ĉi tiu kazo la naturmedio. Tio jam delonge okazas en la Usona historio. La perdantoj de la Civila Milito havis kiel kondutmanieron ke ili diris subteni la federalan politikon, sed cetere faris ĉion por subfosi ĝin. La sama oni nun vidas en tuta malfermeco."

 

 

 

Russell Shorto (1959) estas Usona verkisto, historiisto kaj ĵurnalisto. Li loĝis kaj laboris 6 jarojn (2007-2013) en Amsterdamo, kie li verkis la libron Amsterdam: History of the World's Most Liberal City (New York, Doubleday, 2013) kaj estis direktoro de la tiea John Adams Instititute.

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/06/02/stuur-trump-de-klimaatrekening-10897675-a1561549
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Sendu al Trump la klimatfakturon

Se Trump volas ke EÅ­ropo pagos pli por protektado fare de la NATO, tiam li mem devas pagi por la tutmondaj konsekvencoj de sia klimatpolitiko, opinias Marc Davidson.

NRC 3 junio 2017

 

Fare de  Marc Davidson

 

La 1-an de junio 2017, la Usona prezidento Donald Trump anoncis ke la Usono retiriĝas el la tutmonda Klimata Akordo de Parizo. La celo de tiu akordo, pri kiu en 2015 konsentis preskaÅ­ 200 landoj, estas limigi la kreskon de la tutmonda temperaturo  – kaÅ­zitan de homa aktiveco –  ĝis du gradoj Celsius. Kvankam Usono sub sia antaÅ­a prezidento Barack Obama subskribis la klimatan akordon, Trump dum sia balotkampanjo promesis lasi la Usonon retiri sian konsenton.

Kvankam Trump proponas reintertraktadon por nova klimata akordo, la ‘fair deal’ kiun li antaÅ­vidas estas neakceptebla. Trump ja rekomendas disdividi la kostojn de klimatpolitiko egale inter ĉiuj landoj, kaj riĉaj kaj malriĉaj, kio kontraÅ­as al la klimato-traktato el 1992. Tiu traktato prave asertas, ke la respondecoj de landoj por kontraÅ­agi klimatŝanĝiĝon dependas de kaj ties (historia) kontribuo al klimatŝanĝo kaj ties financaj kaj teÄ¥nikaj eblecoj. En sia alparolo Trump tamen jam indikis, ke la neebleco efektivigi akordon estus ankaÅ­ bonega por li.

Retiriĝo de la Usono estas do grava bato al la internacia klimato. Ne nur ĉar la Usona daŭrigas nun forhejti pli da fosiliaj brulaĵoj, sed ankaŭ ĉar tio subfosas la pretecon de aliaj landoj. Tiu preteco dependas plejparte de la scio, ke landoj ne senpage petveturi kun la klopodoj de aliaj. Klimatŝanĝiĝo ja estas tutmonda problemo: neniu povas protekti nur la klimaton super sia propra teritorio. Kiam unu lando reduktas forcejgasajn emisiojn, tio sammulte favoras ĉiujn aliajn landojn.


Äœisnun Trump ankoraÅ­ ne lasis sin ekpensi pri aliaj ideoj, nek per sciencaj komprenoj, nek pere de internacia morala premo. Kvankam sciencistoj jam dum pli ol jarcento scias ke la forbruligado de fosiliaj brulaĵoj povas levi la temperaturon sur la tero, Trump nomumis la personon Scott Pruitt, ĝuste neulon de tiu kaÅ­zo, kiel ĉefon de la Usona Medio-protektada Agentejo de Usono. Kaj mallonge antaÅ­ la subskribo de la dekreto kiu nuligis la klimatpolitikon de Obama, kaj denove larĝe liberigis la vojon por la Usona karbo- kaj petrol-industrio, Trump ofte ripetis sian mantron: ‘It's America first’.

Kun kiu lingvo kaj kiuj iloj ni povas Trump-on ja persvadi tamen resti ene de la nuna klimata akordo? Probable la aliro de Trump al la NATO prezentas por tio unuan agmanieron. LaÅ­ The Sunday Times, en marto dum la vizito de la Germana federacia kancelierino Angela Merkel en Vaŝingtono, Trump estus transdoninta al ŝi fakturon de pli ol € 300 miliardoj da eÅ­roj, sumon kiu Germanio estus ‘ŝuldata’ pro la protektado de ĝia teritorio fare de Usono. Dum la NATO-pinto antaÅ­ nelonge en Bruselo, Trump havis kompareblan mesaĝon por ĉiuj EÅ­ropaj landoj.


       Klimatpolitiko estas la plej ĝusta garantio por paco

Ĉe ĉi tiu aranĝo, la Eŭropaj landoj havas tiom pli da kialo por siavice sendi al Trump fakturon pri Eŭropa protektado de Usona teritorio kontraŭ klimatŝanĝiĝo. La miliardoj kiujn Eŭropo elspezas por klimatpolitiko, estas profitaj ne nur por Eŭropo, sed sammulte por Usono. Ĉe tio estas multe por diri, ke kontraŭagi klimatŝanĝiĝon estas pli bona garantio por internacia paco kaj sekureco, ol plialtigi la defendo-elspezadon. Eĉ la Usona ministerio de Defendo priskribas en siaj raportoj la danĝerojn de klimatŝanĝiĝo por la geopolitika stabileco kaj el tio devenantaj militoj.

Se Trump flankenmetas tiun fakturon, la sekva paŝo estas reakiri la kostojn de Eŭropa klimatpolitiko pere de import-impostoj je Usonaj produktoj. En nia internacia leĝa sistemo, ne eblas jure aŭ perforte devigi landojn praktiki klimatpolitikon. Ni ja povas landojn, kiuj endanĝerigas la estontan loĝeblecon de ĉi tiu tero, meti ekster la ekonomia ordo. Kial la internacia komunumo permesus, ke la Usono transŝovas la kostojn de kaj klimatŝanĝiĝo kaj klimatpolitiko al aliaj landoj kaj estontaj generacioj? Kaj intertempe perlaboras monon kaj konkurencas kun produktoj kiuj estas tro malalte prezmarkitaj, pro tio ke oni lasas la fakturon pri klimatŝanĝiĝo nepagita?


Nun kiam Trump efektive retiras la Usonon el la tutmonda klimata akordo, tial ekzistas nun ĉiuj kialoj por konsiderindaj import-impostoj ĉe Usonaj produktoj. Pro tio ke la preventado de klimatŝanĝiĝo jam tro longe forrestis, pluaj prokrast-taktikoj ne plu estas tolereblaj. Kontraŭagi klimatŝanĝiĝon valoras komercan militon.

 



Marc Davidson  estas en Nederlando profesoro pri la vivmedio el humanisma perspektivo; vidu ankaÅ­: http://www.uva.nl/profiel/d/a/m.d.davidson/m.d.davidson.html

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/commentaar-merkel-bevestigt-opnieuw-dat-ze-de-alternatieve-leider-van-het-westen-is~a4497796/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La vortoj de Merkel

Kun ŝiaj verdiktoj, Merkel reasertas ke ŝi nun estas la alternativa gvidanto de la Okcidento.

Volkskrant 30 majo 2017

 

Fare de  Arnout Brouwers


“La tempo, kiam ni povis plene kalkuli je aliuloj, estas iagrade pasinta; tion mi rimarkis dum la lastaj tagoj kaj tial ni EÅ­ropanoj devas preni nian destinon vere en la propran manon.” Tiu ĉi verdikto de Angela Merkel tuŝas jam longe ekzistantan realaĵon. Ĉe la fino de la Malvarma Milito, la trans-Atlantika ligo perdis sian evidentecon. Ekde tiam, kelkiuj atendas, jes aÅ­ ne avidaj, pri ĝia definitiva pereo. Vane.

Ĉar por la EÅ­ropanoj estis kaj estas (ankoraÅ­) ne alternativo al Usona gvidado. Kaj por la Usonanoj estis kaj estas ne alternativaj aliancanoj  –  landoj kun kiuj oni dividas valorojn kaj ankaÅ­ povas agadi kune.

 

       Ne adiaÅ­o, pli verŝajne alarmkrio

 

La deklaroj de Merkel estas rimarkinde rektaj por Eŭropa gvidanto, sed ili koncernas prezidenton Trump pli ol la ligon kun Usono. La federacia kanceliero estas konvinkita Atlantikano kaj Eŭropano. Ŝi estas realisto kiu konscias ke sole Putin profitas de rompo kun Usono. Kaj ŝi estas idealisto kiu kredas en la valoroj kiuj kunligas la Okcidenton.

Åœia serĉado de EÅ­ropaj respondoj pri la nova mondo, estas nek nova nek polemika. La EU provas tion jam kvaronan jarcenton. Se nun Trump estas la kaÅ­zo, des pli bone, ankaÅ­ por la Usonanoj mem. Berlino kaj Parizo baldaÅ­ anoncos novajn EÅ­ropajn planojn. Hago restas muta kiel ŝtono: niaj Nederlandaj politikistoj timiĝis pro tiu debato, kaj volas ‘EÅ­ropon’ nur prezenti kiel deciditan fakton.


La senankra diplomatio de Trump, kaj ankaŭ la Brexit, kreas danĝeran momenton. Ambaŭ estas parte reagoj al mondo en kiu la Okcidento relative perdas potencon kaj riĉecon, kaj en kiu la ekpreno de tutmondaj procezoj, inkluzive de migrado, ŝajnas perdita. Ie kaj tie ekstaras profetoj de nacia potenco kaj kontrolo, eĉ la koncepto de la 'fortulo' prosperas denove. Jen la Okcidenta krizo kiun Trump enkorpigas.

Merkel prave timas, ke la alternativoj por la mankinta, sed sur ludreguloj bazita mondo de multflanka kunlaborado, povas rezulti malbone. Ŝi luktas kontraŭ sinistro-aŭguristoj kaj iliaj medikamentoj kiuj pli gravas ol la malbonaĵo. Ŝi estas lojala kun la strategia ligo kun Usono, sed ŝi ankaŭ diras: ni vendos ne nian animon. Tio ne estas adiaŭo de Usono, sed prefere trans-Atlantika alarmkrio.


                                                          Arnout Brouwers

 

 

 

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/buitenland/net-als-in-vs-probeert-het-kremlin-de-franse-kiesstrijd-te-beinvloeden-hoe-doen-ze-dat~a4492594/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Kiel Rusio disvastigas siajn veraĵojn

Same kiel ĉe la Usonaj prezident-elektoj, la Kremlo provas influi la voĉdonan batalon en Francio. Televidsendilo RT, la antaŭa ‘Russia Today’, estas por tio grava kanalo. Iamaj dungitoj scias kiel tio precize funkcias.

Volkskrant 5 majo 2017

 

Fare de Tom Vennink


Prezidenta kandidato kun pordo-politiko por ĵurnalistoj. Ja eniro por okcidentaj ĵurnalistoj, ne por du Rusaj amaskomunikiloj. Novaĵagentejo 'Sputnik' kaj televidsendilo RT[i] (antaÅ­e ‘Russia Today’) ne plu povas eniri ĉe la antaÅ­kuranto en la opinio-enketoj. Elektado kun elbaritaj ĵurnalistoj   –   ĉu tio estas Francio?

Sputnik kaj RT estas, fare de la kampanjo-teamo de Emmanuel Macron[ii], akuzataj pri ĉiutaga disvastigado de trompaĵ-novaĵo. Ekzemplojn de tio la teamo de Macron ne donis. Ĉu Macron celas al la tumulto en februaro? Li sentis sin deviga nei onidiron pri sia privata vivo. Li kaŝe estus geja, kvankam li estas edziĝinta al virino dudek jarojn pli maljuna.

La onidiro eniĝis en la mondon pere de Sputnik, la Anglalingva novaĵagentejo financata de la Rusa registaro. Sed ne pere de RT. Kio kaŝiĝas malantaŭ la decido de la kampanjo-teamo de Macron, allasi ankaŭ ne la Rusan novaĵ-sendilon?

Unuavide RT similas la Rusan varianton de la BBC[iii]. En ĝia 12-jara ekzisto, RT elkreskis ĝis internacia novaĵstacio kun vasta reto da korespondantoj. La redakcioj en la centro de Vaŝingtono kaj Londono estas hipermodernaj.

Kaj la atingodistanco estas mondvasta. RT asertas atingi 700 milionojn da homoj en pli ol 100 landoj, kvankam fakuloj mencias tiujn ciferojn troigitaj. RT elsendas en la Angla, Araba kaj Hispana. Rete RT alportas novaĵojn ankaŭ en la Germana kaj Franca. En Nederlando, la Angla versio de RT troviĝas en kelkaj kablo-retoj.

Zapu al RT, kaj la komparo kun la BBC daÅ­re validas. Oni vidas dokumentajn filmojn, babiladon pri aktualaĵoj, programon pri ‘kio vere okazas en la monda ekonomio’. Kaj ĉiun horon aperas novaĵbulteno.

La programoj estas plejofte prezentataj de eksterlandanoj. En la Usona versio, Larry King kaj Ed Schultz  – la antaÅ­aj vizaĝoj de CNN[iv] kaj MSNBC[v] –  havas siajn proprajn spektaklojn. AnkaÅ­ la reporteroj ofte venas el eksterlando.

Ĉu ĉi tiuj estas la personoj kiuj de la flanko de la Rusa registaro ĉiutage disvastigas trompaĵ-novaĵon, kiel la kampanjestro de Macron, Richard Ferrand, sugestis lastan semajnon? "Iliaj mesaĝoj estas kaptataj, citataj kaj influas la demokratian procezon", klarigis Ferrand.

RT ne fikcias novaĵojn, diras spertuloj kaj eks-kunlaborantoj de RT. Temas pri la turniĝo donata al ĝi.

Prezidento Putin komisiis la fondadon de RT. La buĝeto por la sendostacio venas de la Rusa registaro. Pasintjare RT ricevis 19 miliardojn da rubloj (300 milionojn da eŭroj). Tio estas preskaŭ same multe kiel la buĝeto de la BBC World Service (ĉirkaŭ 350 milionoj da eŭroj).

En la tasko-priskribo de RT jam frapas la atenton io, kio diferencas de aliaj amaskomunikiloj. En ĝi skribiĝis: "RT raportas pri rakontoj kiuj estas preteratentataj de la mainstream media, oferas alternativajn perspektivojn pri la novaĵoj, kaj konatigas la internacian publikan kun Rusa ekrigardo al gravaj okazaĵoj en la mondo."



Ruza

"En ĉiu rakonto oni elektas flankon," diras eksa Eŭropo-reportero de RT, kiu forlasis la sendostacion post du jaroj pro moralaj plendoj kontraŭ la labormaniero. Li ne volas kun sia nomo en la ĵurnalo, pro rilatoj kun la Rusaj aŭtoritatoj en sia nuntempa posteno. "Se mi malkaŝe parolas pri la aferoj kiujn mi vidis ĉe RT, ili estos ne tiel feliĉaj."

Li kaj aliaj eksaj kunlaborantoj skizas redakcion en kiu ĵurnalistoj devas konkuri laŭ ruza maniero por la Kremlo. "Hodiaŭ vi defendas la partion de la Greka ĉefministro Tsipras, morgaŭ vi kritikas samspecan partion en alia lando. Ne gravas se iu estas dekstra aŭ maldekstra. La alproksimiĝo estas ĉiam: subfosu la EU[vi]-on kaj defendu la interesojn de la Kremlo."

Sed kiel vi faros tion, se vi samtempe volas elradii konfidon por gajni spektantojn eksterlande? Prezentistoj de RT ne proklamas evidentajn opiniojn pri novaĵ-evoluoj. Estas la intervjuitoj kiuj starigas la tonon. Kaj tiuj ofte venas el certa angulo:

Politikistoj kiuj militajn intervenojn de la Okcidento karakterizas kiel imperiismon. Spertistoj de relative nekonataj institucioj, kiuj difinas la Rusa intervenon en Sirio kiel humanitaran helpon al viktimoj de Okcidenta bombado. Dekstrulaj pensuloj kiuj rekomendas la por-Rusia Marine Le Pen, ĉar ŝi volas Francion retiri el la EU. Macron aperas kiel sklavo de Usono.

Tiel sin defendas RT kontraŭ kritikistoj, diras Aleksej Kovaljov, Rusa ĵurnalisto specialiĝinta pri Rusiaj ŝtataj amaskomunikiloj. "Ili povas ĉiam diri: ni simple raportas kion aliuloj diras."

 

Komplot-teorioj

RT funkcias ankaŭ kiel podio por komplot-teorioj. Ankaŭ tiujn elpensas ĵurnalistoj de la sendostacio ne mem, diras Kovaljov. "Ili recikligas tiujn."

Prenu la raportadon pri MH17[vii]. RT donis la parolon al viro, ‘Carlos’, kiu ŝajnigis sin kiel Hispana aernavigadestro. Li asertis ke du Ukrainaj ĉasaviadiloj sekvis MH17-on tuj antaÅ­ la kraŝo. Poste montriĝis la viro tute ne aernavigadestro, sed bloganto. AnkaÅ­ estis donita la parolon al spertuloj kiuj diris ke MH17 estas ne malsuprenigita per BUK[viii]-raketo, sed per Israela Python-raketo el Ukraina aviadilo.

Tiaj teorioj estas eksciataj de blogantoj kaj cirkulataj fare de Rusaj laboristoj de ‘troloj-fabrikoj’: homoj kiuj per pagado metas por-Rusiajn mesaĝojn en la interreton. Tiuj entreprenoj estas pagataj tra ombraj strukturoj. La Kremlo estas akuzita de financado, sed neas engaĝitecon.

La labormaniero de RT estis por pluraj ĵurnalistoj motivo por foriri. Novaĵleganto Liz Wahl anoncis sian foriron dum rekta dissendo: "Mi ne povas partopreni en sendostacio pagata de la Rusa registaro kiu malgravigas la agitadon de Putin."

Aliaj foriris ĉar la kreskeblecoj estas limigitaj: la entreprena gvidado konsistas ekskluzive el Rusoj. Eksterlandanoj estas neniam tute fidindaj, diras eks-dungitoj. Ĉar RT restas antaŭ ĉio kanalo por defendi la Rusan registaron kontraŭ eksterlandaj potencoj.

Tamen eksterlandaj ĵurnalistoj kandidatas por RT. Ofte ili ja scias ke RT prezentas la novaĵojn kun turniĝo. Sed amaskomunikilojn en siaj propraj landoj ili ankaŭ ne fidas. Aleksej Kovaljov: "Multaj eksterlandanoj pensas: RT estas ja pagita de la Rusa registaro, sed tiu ne povas esti pli malbona ol nia propra registaro. Kaj estas homoj kiuj faras ĉion ajn, tiel longe ke la posteno pagas bone." Kaj RT pagas bone.

La eksa Eŭropo-reportero foriris pro malkontento pri la raportado de RT ĉe la aneksado de Krimeo kaj la milito en Orient-Ukrainio. "Viregojn en bivakĉapoj kun fusiloj ni nomis sindefendtaĉmentoj." Diskutoj pri tiaj redakciaj decidoj finiĝas ĉiam sammaniere. "Tiam ili diris: ĉi tio ne estas la BBC. Se vi volas fari utopian ĵurnalismon, tiam vi nur iru labori ĉe la BBC. "

 

 


Atingopovo de RT kreskas:

2005: establo (registara buĝeto: 30 milionoj da dolaroj);

2007: plivastigo per Araba novaĵ-sendilo;

2009: plivastigo per Hispana novaĵ-sendilo;

2011: plivastigo per Usona novaĵ-sendilo;

2014: plivastigo per Germana novaĵ-sendilo;

2017: plivastigo per Franclingva novaĵ-sendilo.

La tuta registara buĝeto estas intertempe dekoble pliigita.

 




Usono:

Ĉiusemajne ok milionoj da spektantoj, laŭ RT mem.

"Tio estas kio okazas kiam oni aŭdas nenian alian voĉon." Tiel RT laŭdis sin, ĉe la lanĉado de sia Usona filio en 2010, sur afiŝoj kun portreto de prezidento Bush, kiu celebris la "sukceson" de la invado en Irakon: Misio Plenumita! Koncize dirite, estis urĝa tempo ke Usonanoj eĉ akiris komprenon pri la alia flanko de la realeco.

Sep jarojn poste, RT America iĝis konata koncepto en Usono, almenaÅ­ ĉe la Usonaj sekurec-servoj, kiuj komence de la nuna jaro dediĉis la duonon de sia raporto  – pri la Rusaj klopodoj influi la elektojn –  al la 'intrigado' de la Rusa sendostacio. Ke RT faris sian eblon por prezenti Hillary Clinton en malĝusta lumo, estas nedubebla.

Je la unua rigardo, RT America aspektas kiel mirinde bona versio de la BBC, kun junaj kaj laŭmodaj anoncistoj, ĉiuj Usonanoj. Unu el la paradiloj, sed tiuokaze veterano, estas Larry King. La nun intertempe 83-jaraĝa novaĵ-ankro, kiu estis 25 jarojn videbla sur CNN, devas trankviligi la spektantojn: ĉi tie ni povas senti nin hejme.

King ricevis multan kritikon pri sia transiro al RT, sed laÅ­ sia propra diro li povas agi laÅ­plaĉe ĉe la sendostacio: "Ili neniam cenzuris min." Efektive, li ŝajnas grandparte ekhavi liberan manon. Tiu estas malsama ĉe Ed Schultz, kiu en 2016 transiris al la Rusa sendostacio, post kiam MSNBC estis forstrekinta lian The Ed Show. Li interŝanĝis siajn malnovajn heroojn, Barack Obama kaj Clinton, fulmrapide por Trump (tiam ankoraÅ­ populara en Moskvo) kaj la Rusa prezidento, kiun li iam forigis malestime kiel ‘Putie’.

RT fieras ke ĝi ĉiusemajne altiras ok milionojn da spektantoj en Usono, kaj ke ĝi estas sur YouTube la plej spektata novaĵstacio. Sed RT ŝajnas ŝveligi la nombrojn signife. Laŭ Ellen Mickiewicz, amaskomunikil-spertisto ĉe Duke University, RT en 2016 apenaŭ atingis la pinton-100 de sur-kablaj novaĵstacioj. Kaj sur YouTube montriĝis ke almenaŭ 80 procentoj de la RT-furoroj konsistas el video-bildoj de aŭto-akcidentoj, naturkatastrofoj, surprizatakoj kaj aliaj ne-politikaj temoj.
                                                                         Bert Lanting

 

 


Germanio:

DaÅ­re politikistoj de ‘die Linke’ kaj SPD[ix] gastas.

‘La mankanta peco’, tiel nomiĝas unu el la modelaj serioj sur la Germanlingva versio de RT. Tiu rilatas al la ‘peco de informo’ kiu estus intence preterlasata de Germanaj amaskomunikiloj. Ofte la konversacio temas pri la grandaj aferoj de la momento, kiel la Turka referendumo aÅ­ la unuaj cent tagoj de Trump. Foje, la temoj estas eksplicite kontraÅ­-EÅ­ropaj: ekzemple ‘la duobla moralo de la Okcidentaj amaskomunikiloj’.

Temas pri profesie produktita talkshow[x], kie regule politikistoj de ‘die Linke’[xi], la AfD[xii] kaj foje ankaÅ­ la SPD gastas ĉe la juna, gajviva prezentistino Jasmin Kosubek. Tamen ekestas, post rigardado de pluraj serieroj, sufiĉe unuflanka bildo de EÅ­ropo: politike profunde dividita kontinento, kiun minacas rifuĝintoj kaj eksterlandaj malamikoj.

‘RT Deutsch’[xiii] estas de ĉiuj Germanaj amaskomunikiloj menciata: ‘Kremlin-sendostacio’, ‘Putin-sendostacio’ aÅ­ ‘propagando kanalo’. La sama validas por la sciigado sur Sputnik kaj NewsFront[xiv], retejo kiu estas multe pli malkaŝe kontraÅ­-Germana ol RT.

Mankas freŝdataj musklak- kaj spekt-ciferoj, sed laŭ la Germana sekreta servo BND[xv] ili estas popularaj, precipe inter la proksimume kvar milionoj da Rusio-Germanoj, etnaj Germanoj kiuj post 1945 venis el la Sovetunio al Germanio.

Kiom influhava amaskomunikiloj kiel RT estas en tiu grupo, montriĝis kiam ili pasintjare alportis la rakonton de Lisa, 13-jaraĝa Rusio-Germana el Berlino. Lisa estus seksperfortita de rifuĝinto. Tiam dek du mil Rusio-Germanoj iris sur la strato por manifestacii kontraŭ la Germana registaro. Finfine Lisa kaj ŝia patrino neis la seksperforton.

La Germana registaro estis ŝokita de 'la kazo Lisa'. Merkel demandis la BND-on esplori eblan Rusan ‘misinformado-kampanjon’ en Germanio. Tiu esploro estis en februaro ĉi-jare kompletigita, sen ke smoking gun[xvi] estis trovita. Tamen, la esploro nomas la sciigado de RT kaj Sputnik kontraste al la Germana politiko 'malamika'.
                                                                        Sterre Lindhout

 

 


Francio:

Macron: "Le Pen ekuzas Rusojn por trompaĵ-novaĵo".

La Franca prezident-kandidato Emmanuel Macron metis plendon kontraÅ­ nekonatuloj pro disvastigo de 'falsaj famoj' ke li havus offshore-konton en la Bahamoj. En la televido-debato de merkredo, lia rivalo Marine Le Pen sugestis tion.

Mesaĝoj pri sekreta konto jam dum kelkaj tagoj cirkulas en interreto. "Marine Le Pen havas en la interreto trupojn post si, kiuj disvastigas falsajn famojn," diris Macron. "Kelkaj el tiuj estas ligitaj al Rusaj interesoj."

Macron akuzas Rusion disvastigi falsajn informojn pri li, cele al helpi meti en la selon la por-Rusiajn kandidatojn Le Pen kaj la intertempe eliminitan François Fillon.

Laŭ esploristo Nicolas Vanderbiest, la Usona por-Trump-retejo Disobedient Media[xvii] estas la fonto de la rakonto pri la Bahama konto de Macron. Post tio, la rakonto estas plue disvastigita tra 213 Franclingvaj Tviter-kontoj kiuj estas tre aktivaj en la retweet[xviii] de mesaĝoj el RT kaj Sputnik.

En februaro RT 'avertis' por riveloj de whistleblower[xix]-retejo WikiLeaks pri Macron. "La lastaj klarigoj de Julian Assange instigas pensi ke kompromisantaj informoj pri Emmanuel Macron povas esti rivelataj," diris RT tiutempe. Äœis nun, tiaj riveloj forrestis, kaj la Rusaj klopodoj apenaÅ­ influis la kampanjon.
                                                                         Peter Giesen

 

 

 

[i] RT (antaÅ­e ‘Russia Today’) = televidsendilo, kiu elkreskis ĝis internacia novaĵstacio

[ii] Macron = la (7-an de majo elektita) prezidento de Francio

[iii] BBC (British Broadcasting Corporation) = ŝtate subvenciita radiofonia kaj televida dissenda instanco en Britio, kun ampleksaj eksterlandaj servoj

[iv] CNN (Cable News Network) = Usona perkabla televida novaĵ-retejo

[v] MSNBC = Usona novaĵsendilo, kiu en 2010 superis CNN-on

[vi] EU = EÅ­ropa Unio

[vii] MH17 = la aviadilo paffaligita super Ukrainio en julio 2014;
vidu ankaÅ­: https://eo.wikipedia.org/wiki/Flugo_17_de_Malaysia_Airlines

[viii] BUK: vidu http://epo.wikitrans.net/Buk_missile_system

[ix] SPD (Sozialdemokratische Partei Deutschlands) = Socialdemokratia Partio de Germanio (granda socialista politika partio)

[x] talkshow = intervju-spektaklo

[xi] 'die Linke' = socialisma politika partio en Germanio

[xii] AfD (Alternative für Deutschland) = iom nova politika partio en Germanio; pri ĝia fono legu ekzemple https://eo.wikipedia.org/wiki/Alternativo_por_Germanio

[xiii] RT Deutsch = RT Germana

[xiv] NewsFront: vidu https://en.wikipedia.org/wiki/WHIH_Newsfront

[xv] BND (Bundesnachrichtendienst) = unu el la tri sekretaj servoj de Germanio

[xvi] smoking gun = fumanta pafilo

[xvii] Disobedient Media = malobeemaj komunikiloj

[xviii] retweet = transdoni mesaĝojn pere de Tvitero

[xix] whistleblower: vidu http://epo.wikitrans.net/Whistleblower

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/04/21/wat-wil-de-jonge-rus-8359420-a1555566
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Kion volas la juna Ruso?

Ili estas kontraÅ­ korupteco, ili subtenas gejojn, nomas Rusion

NRC 22 aprilo 2017

 

Fare de niaj redaktoroj
Eva Cukier kaj Steven Derix



Armitaj kun flavaj ban-anasoj kaj sur gimnastaj ŝuoj ili prenis la stratojn. Junaj Rusoj, kelkaj ne pli aĝaj ol dek kvin aŭ dek ses jaroj, respondis la 26-an de marto masive al alvoko de opozicio-gvidanto Alexei Navalny, por protesti kontraŭ la korupteco de la politikaj elitoj. Ili grimpis sur stratlanternoj, mokkriis al policanoj kaj lasis sin sub laŭtaj protestoj forkonduki fare de la kontraŭ-tumulta polico.

La subita apero de la junuloj inter la entute 60.000 manifestaciantoj altiris mondvaste la atenton. "Generacio Z" oni nomis ilin, la posteulo de X kaj Y, naskita post 1992. Rusaj amaskomunikiloj parolis pri ‘ribelo de lernejanoj’, kaj sur Facebook kaj Twitter homoj demandis sin de kie venis tiuj lernejanoj kaj studentoj.

La junuloj riskis sufiĉe, ĉar demonstracii estas en Rusio tute ne sendeviga. Ili riskis ne nur la ĉelon, problemojn ĉe lernejo aŭ laboro, sed ankaŭ la aktualan intereson de la sekurec-servoj. "Mi ne estas timema," diris la 19-jara Roman Dovgi la 26-an de marto persiste al NRC[i]. "Mi pli volonte sidas dek kvin tagojn en malliberejo, ol devi vivi en tia lando."


La demando estas ĉu la aÅ­toritatoj ankoraÅ­ sukcesos bridi tiun ribeleman spiriton. Opoziciestro Navalny  – kiu post sia arestado la 26-an de marto estis enkarcerigita 15 tagojn –  jam anoncis la sekvan demonstracion, je la 12-an de junio. Rusio ŝajnas iri en la direkton de malkvieta somero, kun lernejantoj kaj studentoj en la ĉefrolo.

La ‘Krimea generacio’ nomas Jelena Omeltsjenko, sociologo ĉe la Centro por Junularaj Studoj en Sankt-Peterburgo, ĉi tiun grupon. "La aneksado de Krimeo estas sperto kiu interkonektas ĉi tiujn junulojn, kaj kun kio ili verŝajne daÅ­re restos identigi sin. La vero tre gravas por ili. Ili serĉadas respondojn, deziras esti aÅ­dataj kaj ankaÅ­ vidataj, sed sentas sin ignorataj fare de la potenco."

Sed kion diras tiuj junuloj mem? Kiel ili rigardas sian estonton kaj tiun de Rusio? Kaj, la demando pri kiu ĵurnalistoj, politikistoj kaj sociologoj sin okupas ekde 26 marto: ĉu ĉi tio estas la generacio kiu ŝanĝos Rusion? NRC decidis demandi ĝin al ili mem. Tra kontaktoj ni distribuis enketon [vidu ankaŭ malsupre]. Preskaŭ cent junuloj en la jaraĝo inter 16 kaj 35 kompletigis nian demandaron. Preskaŭ senescepte, niaj respondantoj estas alte edukitaj, multvojaĝintaj grandurbo-infanoj kun super-mezuma intereso en politiko, arto kaj kulturo. Ke temas pri escepta grupo montriĝas per la fakto ke la duono de tiuj junuloj indikas iam esti demonstraciintaj, tio estas multfoje pli ol la mezumo. Do ne karakteriza sonda provo, sed skizo de juneca, intelekta avangardo. Kiu faras al si zorgojn pri la estonteco. Reprezentantoj de generacio kiu, laŭ la vortoj de la 20-jara Julia el Moskvo, "ĉiam pli ofte komencas mem pripensi".

 

Plata-ekranaj televidoj

Iliaj gepatroj spertis la ĥaosajn naŭdekajn jarojn, periodo kiam Rusio rapidege ŝanĝiĝis ekde letargia Sovet-utopio en hiperkapitalisman merkat-ekonomion. Subite validis la rajto de la plej forta, krimeco larĝe antaŭeniris, kaj okcidentaj luksaĵoj inundis la merkaton.

La novjarmila Ruso konservas apenaÅ­ rememorojn el tiu periodo. Äœi elkreskis kun Vladimir Poetin, la viro kiu finis la Ä¥aoson, kaj kun kiu komenciĝis la koncepto ‘gvidata demokratio’. Kun altaj petrolprezoj, malfermaj limoj, plata-ekranaj televidoj kaj smartphones. Sed ankaÅ­ kun diseriĝanta konstitucia ŝtato, pliiĝanta subpremo kaj kreskanta breĉo inter Rusio kaj la Okcidento.

La pli maljunaj generacioj kontentiĝis kun ĝi: stabileco iris antaÅ­ ĉio. La gejunuloj volas pli. Demanditaj elekti inter "financa sekureco" kaj "mem-evoluigo", pli ol duono de la junuloj elektas por la lasta  –  kvankam granda parto de la junularo serĉadas ekvilibron.

"Antaŭe mi trovis financan sekurecon pli grava," skribas Mark Rozengaus (25). "Sed antaŭ nelonge mi ekkomprenis, ke oni iĝas trostreĉita, se oni sole laboras por labori."

La vivsinteno de Mark distingiĝas ne de tiuj de liaj samaĝuloj en Berlino, Amsterdamo aŭ Londono. Ne mirinde: eĉ 90 procentoj de niaj respondantoj regule troviĝas eksterlande. Grandega diferenco kun la mezuma Ruso, por kiu eksterlanda vojaĝo ofte estas neatingebla lukso. Okcident-Eŭropo estas favorata (kaj pagebla) destino, sed ankaŭ pli ekzotikaj regionoj, kiel ekzemple Aŭstralio, Hong Kong kaj Kamboĝo, evidentiĝas popularaj.



Kontinuigo de toleremo

Demanditaj pri "la plej bona trajto de la Okcidento", niaj respondantoj preskaŭ ĉiam mencias la liberecon, la liberalismon kaj la vivkvaliton en Okcident-Eŭropo. Tamen, ili trovas la Okcidenton kelkfoje pedanta, kaj laŭ kelkiuj la toleremo rilate al minoritatoj tro multe pliiĝas. "Ekzemple, ke geja aŭ nigra persono povas partopreni en televida ludo aŭ filmo, nur por ne ofendi tiujn homgrupojn," diris la 22-jara Aleksej Netsjajev el Krasnogorsk. Aleksej mem kaj siaj samaĝuloj ne havas problemon kun GLAT[ii]. Sed eĉ 89 procentoj diras ne konsideri ĝin problemo se amiko aŭ familiano estas geja. "Kelkaj homoj havas ruĝan hararon, aliaj estas gejaj, kio estas la problemo?" Mitja rimarkigas seke. Aliaj indikas ke GLAT povas esti certa pri aldona subteno. En lando kie "propagandi gejan vivstilon" estas puninda, kaj kie politikistoj prezentas 'Gejropa' kiel la apogeo de morala malvirteco, rimarkinda rezulto!

Pri sia propra lando niaj junuloj estas plejparte negativaj. Prenu la eksterlandan politikon. Se vi devas kredi la akran tonon de la Rusa televido, Putin repostulis por Rusio ties gvidan rolon sur la monda scenejo. Ukrainio, Krimeo, Sirio: Rusio estas en ofensivo kaj la Okcidento ne plu povas ion. Niaj junuloj montriĝas ne tre impresata de tio. Rusio estas: "agresema", "timigulo", "ŝlemilo el la geto", "politika perdinto", "koloso sur argilaj piedoj", kaj "simio kun granato", kiel Rusa parolturno. Laŭ la 19-jara Nikita Rjadnov el Moskvo, petrol- kaj gaso-giganto Rusio estas nenio pli ol "la benzinstacio de la mondo."

Unu afero estas certa: la televido, por gepatroj kaj geavoj ankoraŭ akiraĵo, estas ĉe la junuloj malofte enŝaltata. Ĉar same kiel iliaj samaĝuloj aliloke, la Rusa junularo akiras siajn novaĵojn el la interreto: de sociaj amaskomunikiloj kiel Facebook, Instagram kaj Twitter, kaj ties Rusaj kontraŭoj Vkontakte kaj Telegram. Ili ankaŭ evidentiĝas fidelaj sekvantoj de retaj blogoj en kiuj Rusaj ĵurnalistoj sendepende kaj kritike sciigas pri registaro, socio kaj eksterlando. La ŝtatan televidon ŝajnas ĉi tiu grupo plejparte ignori. Kion ĝi ja sekvas: Meduza[iii], novaĵretejo de Rusaj ĵurnalistoj en ekzilo, kiu operacias de el Latvio. Tio estas en ĉi tiu sonda provo por 43 procentoj la plej grava novaĵfonto. Ankaŭ la enketema ĵurnalo Novaja Gazeta[iv] montriĝas bone legata.

Opoziciestro Navalny lerte utiligas la ciferecan fokuson de la juneco: liaj retaj kampanjoj kaj poluritaj kontraŭkorupteco-filmetoj disponeblas rapide sur sociaj amaskomunikiloj. La kontraŭkorupteco-kampanjo de Navalny estas bone ricevata. Eĉ 78 procentoj de la respondantoj estas iam implikitaj en kazo de korupteco. Demandite "kiel vi sukcesos en Rusio", preskaŭ la duono donas tre cinikan respondon: "ŝteli", "mensogi", "kubutado", "ligoj" kaj "esti de bona deveno".



Elmigrado en sia kapo

Kvankam la plimulto de la junuloj  – junaj dudekuloj –  esperas vidi sin post kvin jaroj en pli bona posteno, kun propra domo kaj familio, ili tamen estas sufiĉe pesimismaj. Kiel ekzemple la 25-jara studento Pavel, kiu skribas esperi ke Rusio post kvin jaroj ne plu ekzistas. Andrej Sjisjkin opinias ke plani en sia lando neeblas. "Se ili ne malliberigi min, tiam mia vivo estos certe tre interesa." Ke li sufiĉe konsideras karceran punon, tio havas kialon: la 27-jaraĝa Andrej jam kuniris en serio de manifestacioj. LaÅ­ li, estas du vojoj al sukceso por Rusiano: vi elmigras, aÅ­ vi akiras lokon ene de la potenco. Eĉ unu el la kvin respondantoj lasas malferma la opcion de elmigrado. La 21-jaraĝa Anna: "Mi vivos en libera lando, ne pagos tro por nutraĵoj, kaj miaj infanoj iros al senkosta infanvartejo". "Tiajn demandojn neniu plu faras al la alia," skribas ŝia samaĝulo Anastasia. "AÅ­ mi troviĝos eksterlande, aÅ­ mi elmigros en mia kapo."

La estonteco-perspektivoj de junuloj ŝajnas tre dependi de iliaj ekspektoj pri la ŝanco de politikaj ŝanĝiĝoj en Rusio. "Se la nuna opozicia etoso kondukas al nenio, tiam estas  – en ĉi tiu lando de Putin kaj Rusio Kunigita –  neniu estonto", supozas la 21-jaraĝa Dmitri Botsjkov.

La prioritatoj por ŝanĝi transkapiĝe falas unu sur la alia: la jurusdikcio, la ekonomio, la entreprenema klimato, la edukado, la prizona sistemo. Aliaj volas fari ion pri la "Rusa pensmaniero", la cenzuro aŭ, kiel la 24-jaraĝa Sergej, la vodko-konsumo de siaj samlandanoj. Olga Titova (20) ŝatus ŝanĝi "tre multe".

Preskaŭ la duono de la junuloj volas alpaŝi "la politikan sistemon", "la registaron" aŭ "la prezidenton". Kaj 54 el la 98 respondantoj iam manifestaciis: kontraŭ elektofraŭdo, kontraŭ Putin, memore al la mortigita opozicio-politikisto Boris Nemcov aŭ, kiel la 26-an de marto, kontraŭ korupteco. Tamen nur malgranda minoritato estas membro de politika partio, klubo aŭ asocio.

"Ĉi tiuj junuloj estas ekstreme individualismaj," diras sociologo Omeltsjenko telefone. "Ili estas okupataj ĉefe kun si mem, kaj reviviĝas ĉe la nombro da likes sur sociaj amaskomunikiloj. Nur ĉe la manifestacioj ili vidis unu la alian por la unua fojo proprakorpe. Tiam ili subite montriĝis pretaj volonte transdoni sin al kolektiva ideo. Ekde la manifestacioj, junuloj estas pli ofte observataj de policanoj kaj en la lernejo, vidas Omeltsjenko. "La demando estas, ĉu ili, dum la venontaj monatoj, persistos en la sociala dinamiko ĉe decida momento: la spontaneco de 26 marto."

 

                                               __________________

 

 

Enketo:

NRC distribuis enketon kun 22 plejparte malfermaj demandoj. Venis 106 reagoj, el kiuj 98 uzeblaj: de 53 virinoj kaj 45 viroj, inter 16 kaj 38 jaraĝaj. La granda plimulto de la respondantoj estas inter 20 kaj 30 jaraĝaj.

La plej okulfrapaj rezultoj: 55 procentoj de la respondantoj iam manifestaciis; 53 procentoj ne rigardas televidon; 46 procentoj volas regime change[v] en Rusio. De la junuloj kiuj volas reĝimŝanĝon, 62 procentoj manifestaciis.



 

Rakontoj de tri Rusaj junuloj:


Vladimir Prokopenko, 27-jaraĝa, el Bolosjitje[vi]:

"Mi venis al la manifestacio, ĉar mi volis scii kiom da homoj same pensis pri tio kiel mi, kaj kiel estis la etoso. Ni ne havis slogan-rubandoj, ne skandis devizojn. En la protokolo skribiĝis ke mi rifuzis ordonon daŭrigi mian vojon.

Mi estus kriinta "Putin estas ŝtelisto". En la policejo evidentiĝis ke ĉiu havis la saman antaŭ-presitan protokolon. Ni normale parolis unu kun la alia, kiam la policanoj fortrenis min. Ĉe la arestito-veturilo mi faris la Venko-signon. Tiam ili rampuŝis mian kapon kontraŭ la veturilo. En 2011 kaj 2012 mi ankaŭ manifestaciis. Mi ne estas membro de politika partio, nek de aliaj organizaĵoj. Mi loĝas en Bolosjitje, proksime de Moskvo en ĉambro de dek sep kvadrataj metroj. Por tio mi pagos 4.000 rublojn[vii] monate. La najbaroj kun tri infanoj pagas 7.500 rublojn. Kaj tio kvankam la domo estas el la deknaŭa jarcento, kaj ekde Stalin ĝi havis neniun revizion. Putin diras ke en Ukrainio la situacio estas ankoraŭ pli granda rubejo, sed tio estas por mi ne argumento."


Polina Kolesnitsjenko, 16-jaraĝa, el Moskvo:

"Mi ne povis mem esti ĉe la manifestacioj de 26 marto. Unuflanke mi irus tien volonte, por sperti la optimismon, senti ke mi kontribuos ion, kaj vidi ke ni estas multaj. Sed mi trovas tion ankaŭ timiga, pro la risko de arestado kaj provokoj. Antaŭe mi ja estis ĉe du manifestacioj. Miaj samklasanoj tien certe ne iras, tiuj okupas sin pri tute aliaj aferoj. Niaj instruistoj ignoras politikajn temojn.

HieraÅ­ estis unuafoje diskuto en la klasĉambro, ĉe tio temis ankaÅ­ pri Navalny. Nia docento nomis lin ‘dungito de la Okcidento’.

Mi mem eble estas pli politike konscia fare de miaj gepatroj. Mia patro estas ĵurnalisto, mia patrino laboras ĉe NRO[viii]; ili ambaŭ estis observistoj ĉe la elektoj de 2012, kaj ili subtenis la opozicion. Mia revo estas iri al Germanio por studi tie, mi jam lernas la Germanan lingvon. Alikaze mi volas studi ĵurnalismon en Moskvo aŭ Sankt-Peterburgo. Mi ne scias tiel multe pri Navalny, li havas karismon, sed li estas ankaŭ naciisto, do mi ne volus ke li iĝos prezidento. Bedaŭrinde mi mem ankoraŭ ne rajtas voĉdoni. Mi ne kuraĝas esperi plibonigon, mi eble iĝos seniluziigata".


Anna Koval, 27-jaraĝa, el Moskvo:

"Mi instruas la Anglan kaj la Nederlandan, kaj mi aldone laboras kiel volontulo ĉe Memorial[ix]. La premon de la aŭtoritatoj oni ne tuj rimarkas. Oni ankoraŭ daŭre faras kion oni volas, tio postulas eble pli da peno. La risko dependas de kio vi faras. Prenu ekzemple Ildar Dadin, kiu kun slogan-rubando prenis la stratojn.

Li malobeis neniun leĝon, sed ili malliberigis kaj turmentis lin. Tio estas la plej danĝera, ke vi tute estas unuope.

Partopreni en organizo donas iun protekton. Dum la protestoj de 2011 kaj 2012 mi studis en Belgio. Kiel signo de solidareco, ni kun malgranda grupo ekmanifestaciis en Bruselo. Mi konscie ne partoprenis en la demonstracio de 26 marto, ĉar mi havas rezervojn pri la politikisto Navalny. Protestoj estas grava influilo. Sed mi estas absolute kontraŭ revolucio. Idealistoj pensas ke tiaĵo povas okazi sen tro da sangoverŝado. Sed mi opinias, ke falos tre multaj viktimoj."




 

 

[i] NRC = altkvalita Nederlanda tagĵurnalo

[ii] GLAT: vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/GLAT kaj https://en.wikipedia.org/wiki/LGBT  

[iii] Meduza: vidu http://epo.wikitrans.net/Meduza

[iv] Novaja Gazeta: vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Novaja_gazeta

[v] regime change = reĝimŝanĝo

[vi] Bolosjitje estas en la ĉirkaŭaĵo de Moskvo

[vii] 4.000 rublojn = ĉirkaŭ 66 eŭrojn [atentigo fare de la NRC-redakcio]

[viii] NRO: Ne-Registara Organizaĵo

[ix] Memorial = instituto kiu ekzamenas la Stalinisman subpremon [atentigo fare de la NRC-redakcio];
vidu ankaÅ­: https://de.wikipedia.org/wiki/Memorial_(Menschenrechtsorganisation)

 

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/04/12/het-moderne-frankrijk-ontwaakt-in-toulouse-8088650-a1554215
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La nunepoka Francio vekiĝas en Toulouse

Francaj prezident-elektoj

NRC 12 aprilo 2017

 

Fare de nia korespondanto
Peter Vermaas  en Toulouse

 

En la urbo de ‘Airbus’[i], la melankolio pro kiu multaj Francoj suferas, estas apenaÅ­ trovebla. Ĉi tie regas la optimismo. "Ici, on est cool."[ii]

Kiuj estas serĉantaj la nuntempan Francion, devus preni en Toulouse buslinion 78. La buso veturas en la sudo de la urbo laŭlonge de preskaŭ senfinaj novkonstruitaj kvartaloj kun teĥnologiaj universitatoj, kvarliteraj esplorcentroj kaj high-tech entreprenoj ĉefe en la aviadil-industrio. Kio en la buso mem plej frapas la atenton estas la facilanimeco de la pasaĝeroj. Ili parolas kun fremduloj, estas ĝentilaj kaj afablaj. "Merci monsieur, au revoir"[iii], ili ĉe la eliro senescepte krias gajhumore al la ŝoforo.

En la kampanjoj por la Francaj elektoj dominas sciigoj pri morosité kaj déclinisme  – melankolio kaj necerta sento de malpliboniĝo –  kiujn multaj balotantoj ŝajnas sperti, pro malriĉiĝo kaj senlaboreco. Sed la unu Francio ne estas la alia. En Toulouse optimismo regas. Dum pli malgrandaj urboj malpleniĝas, ĉi tiu urbo estas la plej rapide kreskanta de la lando: ekde 2012 la loĝantaro ĉiujare pliiĝis je 9.300 homoj mezume. Toulouse kreas laboron, eĉ en la industria sektoro. Post Parizo ĝi estas la urbo kun la plej granda nombro de novaj entreprenoj kaj eksterlandaj investoj. Äœi ankaÅ­ estas la urbo de la liberala Toulouse School of Economics de la Nobel-premiisto Jean Tirole.

Kun tio, la ‘ville rose’ (Toulouse) estas "tre Macron-kongrua", pensas Mickael Nogal, kiu gvidas la lokan sekcion de En Marche![iv], la movado de la sociala-liberala prezident-kandidato Emmanuel Macron. La urbo plene profitas de la tutmondiĝo kaj de la EU, kaj rigardas la mondon sen havi antaÅ­juĝon. "La progresema Francio estas dum la lastaj 10-15 jaroj ombrumita de konservativismo", diras Pierre Virmont, ankaÅ­ adepto de Macron. "La moderna Francio vekiĝas. Francio estas ne nur fermita, retiriĝinta lando, kiel la resto de la mondo pensas."

Tion oni bezonas laÅ­longe de buslinio 78 al neniu rakonti. En la buso sonas ĉiuj lingvoj intermiksite. Studentoj, esploristoj kaj entreprenistoj el la tuta mondo provas en la atmosfero de aviadilkonstruanto ‘Airbus’ ŝtelkapti ion de la ekonomia dinamiko. "Ici, on est cool", Stéphane Contrepois (45) resumas la sentimenton. Ekde 2011 li kondukas en diskreta oficejo la ekfirmaon Myfeelback, kiu specialiĝas en enketoj pri kliento-kontentigo por multnaciaj entreprenoj kiel BMW[v] aÅ­ SNCF[vi]. Kion li volas diri: en Toulouse oni kapablas kombini negocon kun plezuro. "Ni faras ĉi tie kaj bonan vinon kaj bonajn aviadilojn," diras Philippe Baylet de la regiona investo-agentejo Madeeli. Pli ol aliloke, li diras, Toulouse kapablas "tradicion kaj modernecon" kombini.

Contrepois montras eksteren. "Kiam ni unuafoje alvenis ĉi tie, ĉio ĉi estis ankoraÅ­ malplena, paŝtejo." Nun leviĝas malantaÅ­ la haltejo de linio de 78 multekostaj oficejoj kaj apartamentoj. Mia entrepreno Myfeelback troviĝas nuntempe en NovJorko. Ke la ĉefoficejo restas en Toulouse, estas ne nur pro tio ke Contrepois devenas de ĉi tie. La urbo, li diras, prezentas  – kun la sunplena klimato, montaro kaj maro mallongdistance –  agrablan vivkvaliton. "Kaj ni loĝas ĉi tie en la mezo de la teÄ¥nologia koro de Francio, kun ĉiuj gravaj inĝenierlernejoj kaj start-up-incubators[vii] manatingeblaj."



Tempo por ŝanĝiĝo

Mickael Nogal (26), la organizanto de En Marche!, estas en la ĉiutaga vivo komunikado-konsultisto. Pierre Virmont (45) estas la direktoro de agrikultura liceo. Ambaŭ Macron-adeptoj iun vesperon estas en hipa restoracio ĉe la naskiĝtaga festeto de En Marche!. Estas tie balonoj, ridindaj klakĉapeloj, kaj sur la teraso pendas grandaj afiŝoj kun la ĉiam larĝe ridetante eksministro. Antaŭ ol torto estas servata, Nogal ekprenas megafonon per kio li diras "esti tre emocia" ke la movado en unu jaro atingis tiel multon. Kun pli ol 6.500 membroj en la tradicie maldekstra departemento Haute-Garonne, havas En-Marche! laŭ li eĉ "pli da membroj ol la PS (Parti Socialiste)".

Ĉe la festeto estas junuloj kaj maljunuloj, ne nur (sed ja plejparte) blankaj, kaj ili ofte laboras en kreaj profesioj, kiel sendependulo aŭ en funkcio de manaĝado. Ili samopinias kun la ideo de Macron, ke Francio estas preta por ŝanĝiĝo, kaj ke la lando devus, anstataŭ retiriĝi malantaŭ la limoj, "eniri en la dudek-unuan jarcenton".

"Mi terure hontus, se la plimulto de la Francoj en la unua raÅ­ndo votus por Le Pen", diras verkisto Gilles Orselly (55), promenanta al kafejo kie la kunularo post trinkaĵoj sur granda ekrano observos televidan intervjuon kun Macron. "La signo kiun ni  – se ni votus por Le Pen –  donus al eksterlando estas fatala." Macron, diras Virmont, estas la "sola vera" por-EÅ­ropa kandidato. "Tempo urĝas, ke ni Francoj denove prenas la iniciativon en EÅ­ropo."


Macron vere bezonas, ekstere de Parizo, dinamikajn grandajn urbojn kiel Toulouse, Bordeaux aÅ­ Nantes. Li estas, laÅ­vorte de politikologo Thomas Guénolé, la kandidato de la "feliĉa tutmondiĝo". Sed ke En-Marche! per liberala kaj iom elitisma rakonto tiom da reformemaj socialdemokratoj el la PS altiras, tio laÅ­ Nogal (kiu mem estis aktiva en la PS) precipe rilatas kun "la progresemo" de la mesaĝo. "Liberalismo en Francio estis ĉiam asociata kun la dekstrularo", diras Nogal, "sed Macron enmetas la liberalismon por ĉiuj civitanoj, por lasi ankaÅ­ ilin profiti de la tutmondiĝo."

La plej bona ekzemplo estas laÅ­ li la de Macron kiel ministro liberaligita busveturado. La "Macron-busoj", kiel ili nun nomiĝas, "ebligas grandajn homgrupojn por kiuj la aviadilo kaj la trajno estas tro multekostaj, tamen vojaĝi", diras Nogal. Ĉe Macron, ĉio temas pri "movebleco", socia, ekonomia kaj fizika, skribis politikologo Bruno Cautrès en Le Monde. La longdistanc-busoj simbolas tion. "Macron invitas la Francojn sekvi siajn proprajn vojojn," li skribis: individualismo kaj malcentralizo do.



Ĉu Macron nu sukcesos?

En la pasinteco estis pli da prezidentoj kiuj imagis sin kapablaj reformi la landon. AmbaÅ­ Nicolas Sarkozy (2007-2012) kaj François Hollande (2012-2017) pro sindikataj blokadoj ne sukcesis atingi tiel multon, kiel ili volis. Kial tio sukcesus ja ĉe Macron?

Virmont, kiu estis aktiva en la reformisma sindikato CFDT[viii], ne faras al si zorgojn. "AnkaÅ­ Francio ŝanĝiĝas", li diras. La radikala sindikato CGT[ix] estas, ekde la pasinta semajno  – por la unua fojo post ĝia fondado fine de la 19-a jarcento –  ne plu la plej potenca de la lando. "La CGT griziĝas, kaj estos post kelkaj jaroj finita. La CFDT dum la lastaj jaroj apogis pezajn ekonomiajn reformojn."

Laŭ Nogal estas antaŭ ĉio afero de konfido. "Juna politikisto kiel Macron, kiu bone konas la ekonomion, povas kun pragmatismo kaj pli da elektebleco ekmovi ĉi tiun landon," li diras. "Espereble Toulouse povas esti ekzemplo por la resto de la lando."

 

 

 

[i] ‘Airbus’  = granda aviadilkonstru-kompanio, jam longe ekzistanta, kun ĉefestablo en Toulouse  

[ii] "Ici, on est cool."  =  "Ĉi tie, oni estas mojosa."   vidu ankaÅ­: https://eo.wikipedia.org/wiki/Mojosa

[iii] "Merci monsieur, au revoir"  "Dankon, sinjoro, ĝis revido"

[iv] En Marche!  =  Ni antaÅ­eniru!

[v] BMW:  vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/BMW

[vi] SNCF = la nacia fervoja kompanio en Francio;   vidu ankaÅ­:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Soci%C3%A9t%C3%A9_nationale_des_chemins_de_fer_fran%C3%A7ais

[vii] start-up-incubators = komercinkubatoroj, aÅ­ entreprenaj akceliloj;   vidu ankaÅ­: http://epo.wikitrans.net/Business_incubator

[viii] CFDT (Confédération française démocratique du travail) = Äœenerala Konfederacio Demokrata de la Laboro, grava sindikato en Francio.

[ix] CGT (Confédération Générale du Travail) = Konfederacio Äœenerala de la Laboro, grava sindikato en Francio;
vidu ankaÅ­: https://eo.wikipedia.org/wiki/Conf%C3%A9d%C3%A9ration_G%C3%A9n%C3%A9rale_du_Travail

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/04/03/repressie-op-europese-universiteit-in-boedapest-7845444-a1552998
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Eŭropa Universitato en danĝero

Miloj da Hungaroj agadas kontraŭ leĝpropono kiu minacas la de Soros fonditan ‘liberalan’ universitaton en Budapeŝto.

NRC 4 aprilo 2017

 

Roeland Termote
Budapeŝto



"Libera lando, libera universitato", skandis kelkmil studentoj, kunlaborantoj kaj civitanoj, dimanĉvespere[i] dum oni marŝis al la parlamento en Budapeŝto. Ili protestis kontraŭ leĝpropono de la Hungara nacia-popolisma registarpartio Fidesz. Tiu minacas la pluan ekzistadon de unu el la plej internaciaj universitatoj en Eŭropo: la Centra Eŭropa Universitato (CEU) en la Hungara ĉefurbo.

La CEU, universitato por sociaj sciencoj kun studentoj kaj docentoj el pli ol 100 landoj, havas ekde ĝia fondado en 1991 kiel mision "prepari estontajn gvidantojn por starigi malfermitajn kaj demokratiajn sociojn." Pere de grandaj stipendioj, la universitato de sociaj sciencoj oferas ŝancojn al 1.400 majstraj kaj doktoraj studentoj, ofte el landoj kun fragila konstitucia ŝtato.

La manifestaciantoj timas ke la CEU nun mem iĝas viktimo de politika subpremo en sia konstanta starejo Hungario. La fondinto de la universitato, la progresema Hungara-Usona filantropo George Soros, estas konsiderata kiel publika malamiko de la memproklamita 'malliberale demokrata' ĉefministro Viktor Orbán. La Open Societies Foundation (OSF) de Soros financas serion de Hungaraj ne-registaraj organizaĵoj (ngo's)[ii], kiu batalas por homaj rajtoj kaj kontraÅ­ korupteco. Tiuj esprimas severan kritikon pri la Hungara registar-politiko rilate al rifuĝintoj aÅ­ la uzo de EÅ­ropaj subvencioj.



Orbán volas forpeli Soros-on

Orbán akuzas tiujn de Soros financatajn organizaĵojn pri stimulado de la ondo da migrantoj kaj malstabiligado de naciaj ŝtatoj. "La venonta jaro pritraktos la elpelon de Soros kaj la fortoj kiuj simbolas lin," li diris en lastatempa intervjuo kun la oficialista novaĵretejo 888.hu.

Laŭ la leĝpropono de lia Fidesz-partio, pri kiu la parlamento lunde[iii] debatas, internaciaj universitatoj kiuj disdonas diplomojn en Hungario devas de nun havi sian sidejon en sia propra patrujo.

La CEU disdonas Hungarajn kaj Usonajn diplomojn, sed havas nur kampuson en Budapeŝto. Se la leĝo estos aprobita, la institucio devas elekti inter ekfunkciigi sekcion en Usono, aŭ fermi la pordojn en septembro 2018. Tiuj kondiĉoj faras laŭ la universitato "neeble daŭrigi siajn aktivecojn kiel institucion por supera edukado."

László Palkovics, la Hungara vicministro por pli alta edukado, asertas ke la leĝo estas ne speciale adaptita al la CEU: la registaro volas ankaÅ­ malhelpi kvazaÅ­an misuzon fare de 27 aliaj eksterlandaj institucioj. Sed CEU estas ja la sola internacia universitato en Hungario sen kampuso alilande.



Nun la CEU, kiu estas la sekva?

Dek kvar Nobel-premiitoj kaj 150 aliaj prominentaj akademianoj kun tutmonda famo, partianiĝis – per malferma letero – kun la universitato. Dimanĉvespere[iv] ankaÅ­ akademiuloj de aliaj Hungaraj universitatoj kunmarŝis, sub la devizo: "Nun la CEU, kiu estas la sekva?"

Orbán insistas ke disdoni diplomojn en du landoj sen Usona kampuso resumiĝas kiel "falsludi". Li promesis, ke lia registaro negocios kun la Usona registaro.

Ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo de prezidento Donald Trump regis malmulta simpatio por Soros, donacanto al la Demokrata Partio en Usono. Sed la Usona ŝtatdepartemento de eksterlandaj aferoj prompte instigis Hungarion "ne klopodi leĝdonajn agadojn kiuj povas tuŝi la aktivecon aŭ liberecon de CEU".

En la tute nova biblioteko-konstruaĵo de la CEU, staris pasintvendrede[v] la Slovaka alumno Brian Fabo  – nun ekonomia esploristo –  kun dekoj da aliaj en vico, por esti fotata kun ‘Mi staras sur la flanko de CEU’-insigno. "Mi ne volas ke 25 jaroj da socieduka laboro perdiĝos," diris Fabo.

La Nederlanda doktora studento pri sociologio kaj antropologio Rik Adriaans lernis en Budapeŝto, laŭ siaj propraj vortoj, kiel malfacile akademianoj el pli malriĉaj kaj politike subpremaj socioj povas farti. "Ĉe la CEU oni vidas la plej mirindaj ekzemploj de kio okazas kiam tiu malegaleco estas forigata. Fermado de la universitato etendiĝus multe pli foren ol nur en Hungario."

 

La 20-an de marto[vi] Rusa tribunalo nuligis la licencon de la Eŭropa Universitato en Sankt-Peterburgo (EUSP), institucio kun samvalora profilo kiel la CEU. Kialo: inspektoj montris malobeojn al serio da teĥnikaj detaloj, kiel ekzemple muroj kaj fenestroj kiuj estis anstataŭigitaj sen konstrupermeso. La 200 EUSP-studentoj ne scias ĉu ili finstudos.

 

 

 

[i] dimanĉvespere la 2-an de aprilo 2017

[ii] ngo's = non-governemental organizations

[iii] lunde la 3-an de aprilo 2017

[iv] dimanĉvespere la 2-an de aprilo 2017

[v] pasintvendrede la 31-an de marto 2017

[vi] la 20-an de marto 2017

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/03/25/aarzelingen-over-een-europa-van-twee-snelheden-7563421-a1551906
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

‘Renovigo de ĵurpromesoj’ post jaroj da krizoj

En la Traktato de Romo prezentis 27 EU-landoj sian vizion pri la estonteco. La teksto estas pli alarmisma ol dek jarojn antaÅ­e.

NRC 27 aprilo 2017

 

Stéphane Alonso
BRUSELO



Post semajnoj da kverelado, Eŭropaj gvidantoj sabate[i] en Romo metis siajn subskribojn sub komunan vizion al la Eŭropa Unio por la venontaj dek jaroj. La Unio, ili klarigas interalie, devus koncentriĝi plie pri la sociaj necesoj de siaj civitanoj, kaj en malamika mondo pli bone manifestiĝi kiel superpotenco kiu gravas.

Kun du-paĝa deklaracio la gvidantoj markis la sesdekjaran ekziston de la EU, de kiu la Traktato de Romo el 1957 estas konsiderata kiel startsignalo. La teksto servas kiel "renovigo de votojn" post jaroj da krizoj (eŭro, rifuĝintoj, Brexit), kiuj elprovis la internan koherecon de la EU. "Pruvu hodiaŭ ke vi estas la gvidantoj de Eŭropo", diris Eŭropa 'prezidento' Donald Tusk dum la ceremonio. "Kiel politika ento Eŭropo estos konkorda, aŭ ĝi tute ne ekzistos."

Pri la teksto estis longdaÅ­ra pensado tien kaj reen. Lastatempe ĉefe Okcidentaj-EÅ­ropaj gvidantoj laÅ­te pripensas "EÅ­ropon de pluraj rapidecoj", en kiu grupoj da landoj en certaj dosieroj estus permesataj ekgvidi, sen devi atendi ‘nevolontajn’ ĉefurbojn. Precipe Germanio volis vidi tion emfazita, pro la multaj problemoj kiuj ekzistas, precipe en Orient-EÅ­ropaj landoj, por aranĝi interkonsentojn pri klimato, azilpolitiko aÅ­ laborrajtoj.

Sed Pollando senhezite kontraÅ­staris. Äœi timas esti metita eksterluden en ‘multispeed Europe’. Kiel kompromiso, referenco al tiu ideo en la teksto estas nun minimumigita. "Ni agos komune, se necese kun diferencoj en rapideco aÅ­ intenseco, kaj ekiros en la saman direkton". Oni ankaÅ­ asertas ke la Unio "estas nedividita kaj nedividebla". La Pola ĉefministro Beata Szydlo, kiu antaÅ­e minacis ne subskribi, nun sabate[ii] faris tion ankoraÅ­, sed kun okulumo al la polemiko ŝi momente faris kvazaÅ­ ŝi hezitis.

 

Konfuza

La EÅ­ropa Komisiono insistis pri klara mesaĝo en Romo, en simpla lingvaĵo, bone komprenebla por ĉiu. La fina rezulto estas kompromiso, kaj do iom pli vualita. Eĉ la hida vorto ‘subsidiareco’ emerĝas, ĵargono por la principo ke EÅ­ropo ne devus entrudiĝi en aferoj kiuj ankaÅ­ tutbone fareblas nacie. La promeso aspiri "eĉ pli grandan unuecon kaj solidarecon" sonas iom kave, kaÅ­ze de la tre diverĝantaj opinioj pri kiel procedi kun la eÅ­ro-zono, la rifuĝint-politiko kaj EÅ­ropa defendo.

La EU-gvidantoj avertas pri "sociala kaj ekonomia malegaleco", kaj ili pledas por 'sociala Unio', antaŭ ĉio konsiderante la grandegan junularan senlaborecon en Sud-Eŭropo. Samtempe ili parolas pri la "senprecedencaj niveloj de sociala protektado kaj prospero" kiujn alportis la EU.

La paragrafo pri la 'sociala Unio' estis tikla punkto. Sud-Eŭropaj landoj, sed ankaŭ la Eŭropa Komisiono, insistis pri tio, rekonante ke la EU dum la pasintaj jardekoj tro multe okupiĝis pri la interna merkato, komerco kaj la eŭro; kaj ke la fojfoje grandaj socialaj konsekvencoj de tio estas ignoritaj. Sed Nord-Eŭropaj landoj grumblis kontraŭe. Sociala politiko estas principe nacia afero. La kompromiso: jes, pli da atento por "sociala progreso", sed ĉiam "konsiderante la diversecon de unuopaj naciaj sistemoj". Alivorte, la gvidantoj ne volas tro fervore kaj entuziasme komenci.



Senprecedencaj defioj

La teksto havas pli akran kaj pli alarmisman tonon ol la traktato kiun gvidantoj dek jarojn antaÅ­e faris, antaÅ­ la eÅ­ro-krizo, kiam en Berlino oni pripensis kvindek jarojn de EU. Nuntempe oni asertas ke la EU staras antaÅ­ "senprecedencaj defioj", dum en Berlino ankoraÅ­ la vorto "grandaj" estis uzata. Alie ol tiam, la nunaj gvidantoj parolas pri "kreskanta migrado-premo", kaj terorismo staras ankaÅ­ pli alte en la agendo. Tiam en Berlino sonis ankoraÅ­ laÅ­daj vortoj pri la eÅ­ro ("La eÅ­ro faras nin fortaj"), sed nuntempe la monero estas apenaÅ­ menciata.

Tamen, oni referencas al regionaj konfliktoj (Sirio, Ukrainio) kaj protektismo, implica referenco al la disvolviĝoj en Usono, kie prezidento Donald Trump ŝajnas esti turninta la dorson al komerco kaj internacia kunlaborado. Ankaŭ pro tio devas veni pli da kunlaboro sur la tereno de defendo, kvankam la gvidantoj diras ankaŭ ke tio devas resti disigite de la militista alianco NATO. Ankaŭ devus esti farata pli por promocii stabilecon kaj prosperon en najbaraj landoj, ekzemple en Afriko.

Samtempe, la gajnoj de la EU estas forte emfazataj. "Unika komunumo de paco, libereco, demokratio, homaj rajtoj, la konstitucia ŝtato kaj maĵora ekonomia potenco." El la cindro de du mondmilitoj, "aŭdaca, longen antaŭvidanta" Eŭropa projekto leviĝis, kiu "venkis malnovajn kontrastojn". Laŭ la gvidantoj, Eŭropa unueco en malamika mondo estas pli grava ol iam. "Kiel apartaj ŝtatoj, ni pro la tutmonda dinamiko nur plenumus kromrolon. Unuiĝi prezentas al ni la plej bonan ŝancon influi tiun dinamikon kaj defendi niaj komunajn interesojn kaj valorojn."

 

Stéphane Alonso

 

 

[i] sabate, la 25-an de marto 2017

[ii] sabate, la 25-an de marto 2017

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/03/20/brexit-tot-nu-toe-duurdere-macbooks-en-minder-studenten-7475555-a1551134
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Brexit ĝis nun: pli kostaj Macbooks, malpli da studentoj

La Brexit jam nun kaŭzis multajn ŝanĝojn. La Brita pundo perdis valoron, kaj malabundeco da laboristoj minacas.

NRC 21 marto 2017

 

Fare de nia korespondanto
Melle Garschagen

 

Finfine ni atingis tion: post 278 tagoj Theresa May venontsemajne merkrede faros komencon kun la Brexit.

La 23-an de junio 2016, 17 milionoj da Britoj konsilis sian registaron retiriĝi el la EU. Ekde tiu referendumo-nokto, kiu provokis fizikan reagon ĉe multoj (cindrogrizaj anoncistoj, larmoj de ĝojo ĉe Brexit-uloj, duonvomanta konsilanto de David Cameron), iĝis klare ke la Brexit estos malrapida, kompleksa kaj multekosta procezo.

La interkonsiliĝo pri la eksedziĝo-atestilo certe daŭros almenaŭ 18 monatojn. La definitiva malimplikado de ĉiaj formoj de integriĝo povus daŭri eĉ jardekon. La Britoj eble ricevos prezentotan finan fakturon de 60 miliardoj da eŭroj. Tio estas ankoraŭ venonta. Tamen la Unuiĝinta Regolando ekde la referendumo jam ŝanĝiĝis palpeble.



Ekonomia ŝoko

La plej videbla ŝoko estas ekonomia. Ekde junio lastjare, la kurzo de la Brita pundo malaltiĝis pli ol 15 procentojn rilate al la Usona dolaro. Tio estas bona por la Brita eksporto, sed malbona por Brita aĉetpovo, kaŭze de la dependeco de la Brita konsumanto de importproduktoj. Multnaciaj entreprenoj ĵetis supren la prezojn por kompensi la malaltiĝantan pundon. Marmite de Unilever, MacBooks de Apple kaj ĉokoladpilkoj de Mars iĝis ĉiuj pli multekostaj por la Brito.

Konsekvenco de la kurzofalo de la pundo estas ankaŭ ke Britaj entreprenoj iĝis pli malmultekostaj. La Usona firmao Kraft Heinz kalkulis ke ĝi bezonas malpli da dolaroj ol jaron antaŭe en la malsukcesinta ekprovo transpreni la Britan-Nederlandan entreprenon Unilever.

La multeventaj monatoj ankaŭ ŝajnas jam esti havintaj efikon al la enmigrado. La lastaj ciferoj montras ke neta migrado (enfluo minus elfluo) pasintjare malpliiĝis kun 49.000 homoj ĝis 273.000. Tio ankoraŭ daŭre estas multe pli alta ol la centmil migrantoj kiujn la May-registaro volas maksimume lasi eniri en Brition.



Malpli EÅ­ropanoj

Rimarkinda: unuafoje en preskaŭ jardeko, malpli da Eŭropanoj volas studi ĉe Britaj universitatoj. Lastjare la nombro da enskribiĝoj el la EU malkreskis je 7 procentoj ĝis 42.070. La nombro da enskribiĝoj de eksterlandanoj el aliaj mondpartoj restis la sama. Universitatoj avertas pri la konsekvencoj. La manko de sekureco por EU-civitanoj en Britio povis "grandege damaĝi" la kvaliton kaj reputacion de la esploro ĉe la universitato, avertis ja tridek rektoroj de la kolegioj en Oksfordo.

La Brita agentejo de statistiko trovas ĝin tro antaŭtempa ligi la migradciferojn al Brexit, sed oni aŭdas ĝin daŭre pli ofte en Londono: eksterlandanoj ĉirkaŭrigardas. La Hispana barista kiu konsideras transloĝiĝi al Madrido pro tio ke la Eŭropa ekonomio denove plialtiĝas. La Pola parkadgardisto kiu pripensas reiri al Katowice "se oni ne plu volas min ĉi tie". Ke li tiam kunprenus siajn du plene integritajn filinojn al mondo kiun ili konas nur pro ferioj, tio nur estu tiel.

La dubo estas reflektita en la ciferoj. Pasintjare 39.000 Orienta- kaj Centra-EÅ­ropanoj revenis al sia devenlando, almenaÅ­ tridek procentojn pli ol en 2015.

 


Minacaj labormankoj

Britaj dungantoj jam nun mencias minacajn labormankojn. Kafoĉeno Pret A Manger avertas ke nur unu en kvindek laborkandidatoj estas Brita. La asocio de akuŝistoj kaj flegistoj raportas, ke estas malkresko de 90 procentoj ĉe enskribiĝoj de personalo el la EU. Ciferoj de la National Health Service montras ke pasintjare 5.500 flegistoj kaj kuracistoj, devenaj el la EU, estas foririntaj, kvaronon pli ol en 2015. Sen Eŭropaj laboristoj la Brita sanzorgo kraŝos, tiel sonas la averto.

Dum la venontaj jaroj, ĉiuj EU-reguloj devas esti transmetataj en Britan leĝaron, benediktana laboro! Samtempe, Britio alfrontas gravajn problemojn: la sanzorgo devas atingi grandskalan reformon, ekzistas prema manko da loĝejoj, kaj la instruado-sistemo malsanetadas. Britaj ministroj kaj parlamentanoj tamen havos nek tempon nek atenton por tio, prijuĝis lastatempe la pensfabriko 'Institute for Government'. Ĉiu energio iros al tiu longedaŭra Brexit.

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloTrouw
https://www.trouw.nl/samenleving/duitse-pro-europese-burgerbeweging-groeit-gestaag~a2d99356/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Por-EÅ­ropa movado kreskas daÅ­re

‘Pulse of Europe’ – En multaj Germanaj urboj, manifestaciantoj iras surstrate; ili estas favore al la EU.

Trouw 20 marto 2017

 

Fare de  Wilfred van de Poll
             BERLINO


Frederic Thywissen (25) tenas ĝin iom mallerte en la maldekstra mano, la bluan flageton kun flavaj steloj. Li ankoraŭ neniam manifestaciis. Nun li staras, vestita en eleganta flavgriza surtuto, en torenta pluvo, sur la Placo de Ĝendarmoj. Thywissen malŝatas la tutan negativan paroladon pri Eŭropo, tial li venis. "Per imagopovo la kontraŭuloj ŝajnas en la plimulto", li diras. "Sed tio ne estas tiel."

Jam ses dimanĉojn en vico la ‘Pulse of Europe’-movado[i] manifestacias favore al EÅ­ropa integriĝo, ĉe la ŝtupoj de la majesta Konzerthaus en la centro de Berlino. Tiom multe kiel pasintsemajne  – 5.500 homoj, laÅ­ la organizaĵo –  ĉi foje ne ĉeestas. Sed tamen estas ankoraÅ­ kelkmil, malgraÅ­ la malbona vetero.

Kie lastsemajne en la Nederlanda skribita ‘Blijf bij ons[ii] estis ankoraÅ­ sur tabuletoj, sonas nun gajaj vortoj pri la Nederlanda elektada rezulto. Tiun hurdon oni transsaltis, estas la tendenco; la rigardo nun direktiĝas al Francio, kie en majo estos prezidentaj elektoj, kaj Marine Le Pen altas en la enketoj. "Vive la France", krias iu sur la podio, "Vive l'Europe ".

 

La 'silenta plimulto' en EÅ­ropo

‘Pulse of Europe’ stariĝis komence de februaro en Frankfurto. La fondinto estas advokato Daniel Röder. Li volas mobilizi la 'silentan plimulton' en EÅ­ropo, kontraÅ­ la naciisma tajdo. Lastatempa ARD[iii]-enketo pravigas lin, ĉiuokaze koncerne Germanion: 78 procentoj de la Germanoj volas pli da EÅ­ropa integriĝo. La movado disvastiĝis rapide tra Germanio kaj ankaÅ­ transiras la limon. HieraÅ­ ĝi manifestaciis en 60 urboj, de kiuj 47 en Germanio.

"Kie ajn vi rigardas en EÅ­ropo," suspiras emerita logopedino Barbara Richartz (68), "ĉie oni nuntempe vidas tiajn naciismajn idiotojn". Åœi antaÅ­ kelkaj semajnoj estis tute tedata de tiuj, kaj demonstrative pendigis EU-flagon sur sia balkono. Pri ‘Pulse of Europe’ ŝi ankoraÅ­ neniam aÅ­dis. "Mi vere ne ŝatas flagojn", ŝi diras. "Alian ol EÅ­ropan mi ĉiuokaze neniam pendigus." Sed ŝi sentis ke ŝi devis fari ion.

Tiun senton havas ne nur homoj de ŝia generacio, ankaŭ notinde multaj dudek- kaj tridekjaruloj staras sur la placo de Ĝendarmoj. Kiel Viola Hoffmann (30) kaj Christina Jankowski (28). Kvankam ankaŭ ĉe ili estas kelkfoje iom fremda. Se la 'Eŭropa popolkanto' estas ekuzata, ili kunkantas heziteme, ĉar ili ankoraŭ neniam kantis ĝin.

 

La EU ne estas perfekta, sed ĝi estas plenvalora

Sed la EU, al tiu ili estas favoraj. "Äœi tutsimple estas la ĝusta vojo," diras Jankowski. "Kunkune ni estas pli fortaj." Hoffmann estas eĉ entuziasma (‘begeistert’) pri tio. La EU signifas por ili ĉefe malfermitajn limojn, tiel montriĝas. Ili studis en Nederlando kaj Danio, Jankowski laboris en Belgio. "Por ni estas evidente," diras Hoffmann. "Sed mia patrino ĉiam rakontas kiel ŝi subite, sen io plu, povis vojaĝi al Francio, kaj kiel aparte tio sentis."

'EU-romantikuloj' estas la ‘Pulse of Europe’–manifestaciantoj ne, emfazas fondinto Römer en intervjuoj. Tiu sono ankaÅ­ aÅ­deblas sur la Placo de Äœendarmoj: la EU ne estas perfekta, sed ĝi estas plenvalora, ni kune faru ĝin pli bona. Optimismo kiun Hoffmann kaj Jankowski bezonas. "Mi sopiras al politikistoj kun vizio por EÅ­ropo", diras Hoffmann. "Homoj kiuj EÅ­ropon denove kunigas."

 

 

 

[i]Pulse of Europe’ (‘Pulso de EÅ­ropo’): vidu http://pulseofeurope.eu/international-press/?lang=en
aÅ­ vidu https://de.wikipedia.org/wiki/Pulse_of_Europe

[ii]Blijf bij ons’ = ‘Restu ĉe ni’

[iii] ARD = grandega laborkomunumo de 11 televidaj kaj 55 radiofoniaj kanaloj en Germanio;    vidu ankaÅ­: https://eo.wikipedia.org/wiki/ARD

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/buitenland/-vernietigende-storm-is-een-briesje-in-verklaring-van-eu-leiders~a4476374/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

60-jaraĝa EU festas modeste

Sesdek jarojn antaŭe, la pioniro de la Eŭropa Unio naskiĝis. Sed por abunda jubileo estas nun malmulta kialo. La ‘renovigo de ĵurpromesoj’ estas ombrumata de ŝvelanta kontraŭ-Eŭropa popolismo.

Volkskrant 20 marto 2017

 

Fare de  Marc Peeperkorn
Bruselo


‘La renovigo de la EÅ­ropaj ĵurpromesoj’, jen kiel oni nomas la deklaron kiun la EÅ­ropaj registar-gvidantoj venontan sabaton[i] en Romo subskribos kun deca ceremonio. Ĉu la membroŝtatoj ankoraÅ­ ŝatas la EÅ­ropan Union, sesdek jarojn post la Traktato de Romo  –  la startsignalo por la EEK[ii]? Ne superflua demando, nun kiam tiu Unio estas premata de interne kaj ekstere.

Sed la urĝeco en ĉi-tiu Deklaro de Romo estas apenaÅ­ trovebla. KvazaÅ­ la ‘detruanta ŝtormo’, kiu laÅ­ EÅ­ropa Komisaro Timmermans minacas la EU-on, post pripenso estas printempa brizeto.

Hodiaŭ la politikaj konsilistoj de la gvidantoj prizorgas la lastajn detalojn de la deklaro. Estas solida teksto, tiel montriĝas el la ankoraŭ konfidenca koncepto, kiu certe ne estas malsupera je la deklaro en 2007, ĉe la kvindeka datreveno de la Traktato de Romo. La similecoj estas eĉ okulfrapaj, unue koncerne la longecojn de la deklaroj: ambaŭ du paĝoj.

 

Same kiel en 2007, la nuntempaj gvidantoj estas fieraj pri ĉio kion la EU atingis. "Eŭropa unuo komencis kiel sonĝo de kelkaj, sed fariĝis la espero por multaj", legeblas en la deklaro. Dek jarojn antaŭe, oni legis: "Kun la Eŭropa unuiĝo, sonĝo de pli fruaj generacioj fariĝis realeco".

Same kiel tiam, la gvidantoj laÅ­das la EÅ­ropajn valorojn (demokration, konstitucian ŝtaton) kaj la fruktojn de la interna merkato (prosperon, laborpostenojn). Kaj alfrontas la EU defiojn jam menciitajn en 2007: terorismon, organizitan krimon, kontraÅ­leĝan migradon. La fina frazo en ambaÅ­ deklaroj estas ekzakte la sama: ‘EÅ­ropo estas nia komuna estonto’.

Kiu metas la deklarojn por la 50-a kaj 60-a datreveno de la Traktato de Romo unu apud la alia, neniel ekvidas la ‘perfektan ŝtormon’ kiun Timmermans timas. ‘La lasta ŝanco’ por EÅ­ropo, kiun Komisiono-prezidanto Jean-Claude Juncker antaÅ­diris en 2014, ŝajnas ankoraÅ­ tute ne veninta. Ke en la jaro 2017 unuafoje membroŝtato (Britio) forlasas la Union, la EU fariĝis sinonimo por ‘krizo’, Pollando malmuntas la konstitucian ŝtaton, migrado malstabiligas la Union, Rusio semas malkonkordon, kaj la Usono deturniĝas: ĉiuj tiuj novaj minacoj estas sole en kaŝaj kaj trankvilaj vortoj enmetitaj en la Deklaron de Romo.

 

Tiel la EU vidas sin nun alfrontata kun ‘senprecedencaj’ anstataÅ­ ‘grandaj defioj’ (2007), kaj la protektismo (America First) kaj la pliiĝinta enspez-malegaleco (la heredaĵo de la krizo) estas aldonitaj al la listo. Ĉefministro Rutte[iii] kaj liaj kolegoj insistas pli ol siaj antaÅ­uloj pri unueco post la foriro de Britio. "Unueco estas ja neceso sed ankaÅ­ nia libera elekto", tiel la koncepta deklaro. La gvidantoj estas ‘firme decidintaj’ preventi la disfadeniĝon de la Unio.

La ‘eÅ­ro-sklerozo’ (malvigla decidiĝo) estas alirata per ĉefgrupoj de membroŝtatoj kiuj volas decidi pli rapide, sed tamen kun la bremso per kiu la EU-konvojo ne rajtas disapartigi sin. "Nia Unio estas unu kaj nedividebla."

Ankaŭ la ŝvelanta kontraŭ-Eŭropa popolismo ekhavas modestan lokon en la deklaro. "Ni promesas aŭskulti la zorgojn de niaj civitanoj." Tiun frazon sekvas la certigo, ke la EU nur ekaktivas se ĝi aldonas ion, la resto estas al la membroŝtatoj. "La Unio devas esti granda ĉe grandaj aferoj, kaj malgranda ĉe malgrandaj."

 

"En ĉi tiuj tempoj de ŝanĝo" gvidantoj starigas por si kvar celojn por la venontaj dek jaroj, la ‘Roma Agendo’: la EU devas esti sekura loko, prospera kaj certe daÅ­rigebla, sociala, kaj mondludanto. Partoj de tiu Agendo estas koncize indikataj (strikta gardado de la eksteraj limoj de EU; pli integrita eÅ­rozono; kontraÅ­batalo de malriĉeco; militista kunlaborado) sed ne ellaborataj. Por tio la tempo estas ankoraÅ­ ne matura, la malkonkordo inter la membroŝtatoj estas tro granda. AnkaÅ­ la komuna vizito de la gvidantoj al la papo vendrede[iv], ne ŝanĝos tion.

Nur post la Germanaj elektoj (en septembro 2017) kaj post diskuto en la membroŝtatoj pri kvin estontaj scenaroj por la EU, kiujn Juncker antaÅ­ nelonge prezentis – finkonstrui ĝis la interna merkato; daÅ­rigi la nunan fuŝlaboradon; ĉefgrupoj por landoj kiuj volas pli da EÅ­ropo; malpli esencaj taskoj sed pli EÅ­ropaj; pli EÅ­ropo ĉiunivele – gvidantoj devas fine de 2017 malkaŝi sian veran opinion. Ĉu pli sekura EÅ­ropo devigas unuforman azilpolitikon? Ĉu pli da prospero petas EÅ­ropan financministron? Ĉu sociala EÅ­ropo bezonas EÅ­ropan senlaborec-leĝon? Kaj ĉu la EU povas esti mondludanto sen EÅ­ropa armeo?

Sabate[v] ĉi tiu diskuto ankoraÅ­ ne okazos, tiam estos nur modesta festo en la Palazzo dei Conservatori, kie la Deklaro de Romo estos subskribata. Kuraĝige eble estas ke en 2007 nur la prezidantoj de la Komisiono (José Manuel Barroso), la EÅ­ropa Parlamento (Hans-Gert Pöttering) kaj la provizora EU-prezidanto (Angela Merkel) metis sian signaturon. La renovigataj ĵurpromesoj ekhavos la subskribaĵon de 27 gvidantoj  –  la Brita ĉefministro Theresa May restas hejme.

 

 

 

[i] venontan sabaton = la 25-an de marto 2017

[ii] EEK = EÅ­ropa Ekonomia Komunumo

[iii] Rutte = ĉefministro de Nederlando (ekde 2010)

[iv] vendrede, la 24-an de marto 2017

[v] sabate, la 25-an de marto 2017

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/03/08/bizar-steekspel-rond-verkiezing-tusk-7224865-a1549400
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Bizara turniro pri elekto de Tusk

La nunaj Polaj gvidantoj volas sin venĝi al la nuna ‘EU-prezidento’ Donald Tusk. Do ili baras la vojon al lia renomumo.

NRC 9 marto 2017

 

Fare de nia korespondanto  Stéphane Alonso
en Bruselo



Äœi devintus esti nerimarkinda formalaĵo: la renomumo de la Polo Donald Tusk kiel prezidanto de la EÅ­ropa Konsilio, ja eĉ la EU-‘prezidento’. Sed la agado de liaj samlandanoj kulminis en bizara diplomatia turniro, kiel oni malofte vidas en Bruselo.

Ĉi-ĵaŭde[i] ĉe pintkunveno en Bruselo EU-gvidantoj prenas decidon kaj Tusk estas favorata ĉe ĉiuj. Krom ĉe la Pola registaro. La kialo: malmoderna venĝemo. La ĉefo de la nuna reganta partio en Pollando, Jaroslaw Kaczyński, kaj Tusk havas tre malproksiman pasintecon. En la kontraŭ-komunista sindikato Solidareco ili staris unu apud la alia. Sed post 1989, kiam ne plu ekzistis komuna malamiko, ili fariĝis politikaj rivaloj.

Kaczyński, ĉampiono de la ultra-konservativaj, estis multe ĝenata de Tusk, kiu detenis lin inter 2007 kaj 2015 de la potenco. Kaczyński prirespondigas Tusk-on pro la aviadil-akcidento en 2010, ĉe kio mortis Lech Kaczyński, lia ĝemela frato, kiu tiam estis prezidento.

Temas pri akuzoj, por kiuj ne estas trovita ajna peceto de pruvo, sed en la Pollando de Kaczyński tio ne gravas. Juĝistoj, ĵurnalistoj kaj oficistoj estas jam tutan jaron celo de "morala" fanatika ĉaso, pro kvazaŭa mallojaleco.


Malica kampanjo

La Pola publika radiostacio, kaperita de la registaro, faras jam dum semajnoj malican kampanjon kontraŭ Tusk. La eksa ĉefministro, kiu parte havas Germanajn radikojn, estas publike hontigata kiel "la kandidato de Germanio", alivorte: kiel suspektinda. Tusk estus "partieca" en la longedaŭra kverelo kun la Eŭropa Komisiono, kiu riproĉas al Varsovio ke ĝi subfosas la sendependecon de la Pola Konstitucia Tribunalo.

La Polaj "argumentoj" tute ne estas konsiderataj en Eŭropaj ĉefurboj, kie Tusk povas esti certa pri larĝa subteno. Laŭ ĉefministro Rutte[ii], la Polo Tusk estis "ĉiam honesta". "En tre tumultoj tempoj, li tenis la kapon friska, kaj ĉiam li metis antaŭe la solvon, ne la problemojn," diris Rutte merkrede[iii]. Tusk estas ankaŭ "la ĝusta viro" por la multaj krizoj kiujn la EU ankoraŭ devas prilabori, ekde Brexit ĝis rifuĝint-krizo. Ankaŭ Germanio kaj Francio tute sincere esprimis sian plenan subtenon por li.

Tusk plenumas utilan perantan funkcion inter Oriento kaj Okcidento, precipe nun, ĉe la ofte ekflamantaj streĉitecoj pri la (ne) akceptado de rifuĝintoj. Eĉ la Hungara gvidanto Viktor Orbán, kiu en KaczyÅ„ski kutime vidas samideanon, ĉi-foje ŝajnas ne voli preni flankon. Tusk eble estas ne lia plej bona amiko, sed estas ja iu kiu bone konas la incitiĝon en Orient-EÅ­ropo. Tion nun rezigni, estas preskaÅ­ politika memmortigo.


Infaneca, absurda, dolora

La prezidanto de la EÅ­ropa Konsilio, la potenca gremio de EU-gvidantoj, povas esti elektata surbaze de kvalifikita plimulto. La renomumiĝo de Tusk per tio ŝajnas certa. Sed ĝi estus senprecedenca: neniam antaÅ­e estas iu metita sur alta EU-posteno sen subteno de sia patrujo. La punkto estas: la Pola aranĝo ankaÅ­ estas senprecedenca. Infaneca, absurda, dolora  –  al EU-diplomatoj mankas vortoj por priskribi la Polan kamikazan diplomation.

Lastan sabaton[iv] Varsovio akrigis la aferon, formale proponante novan kandidaton: Jacek Saryusz-Wolski, EU-parlamentanon kiu devenas el la partio de Tusk, Civita Platformo, sed antaŭ nelonge fordrivis al la partio de Kaczyński, Juro kaj Justeco. Ne influhavulo aŭ eks-gvidanto, sed ja ekscitita ekkoleremulo. Post kiam Bert Koenders (la Nederlanda ministro de Eksterlandaj Aferoj) lunde diris "neniam esti aŭdinta pri li," Saryusz-Wolski arogante postulis senkulpigon, ĉar li ja certe renkontis Koenders foje en 2015 en Strasburgo.

Bari la vojojn de aliaj, tio estas permesata en Bruselo: ĉiu EU-lando ja foje havas ‘ne-intertrakteblan punkton’. Tiel Nederlando havis tiun ankoraÅ­ pasintjare ĉe la Ukrainio-referendumo. Sed la Pollando de KaczyÅ„ski nenecese komplikigas aferojn ĉe preskaÅ­ ajna dosiero: rifuĝintoj, klimato, energio. La lando, iam la promeso de la ‘nova EÅ­ropo’, metis sin pro tio eksterluden. Ke multaj EU-gvidantoj ĉi-momente flirtas kun la koncepto de ‘EÅ­ropo de pluraj rapidoj’, ĉe kiu la EU disfalus en grupojn da landoj kiuj ja povas iri kune, diras multon.

 

 

 

[i] Ĉi-ĵaŭde = la 9-an de marto 2017

[ii] Rutte = la ĉefministro de Nederlando

[iii] merkrede = la 8-an de marto 2017

[iv] lastan sabaton = la 4-an de marto 2017

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/03/06/eu-krijgt-eigen-militair-hoofdkwartier-7143795- a1549090
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

EU ekhavos propran armean komandejon

Eŭropa armeo ankoraŭ tute ne ekzistas. Sed nun kiam la rilato kun Usono ŝajnas kvietiĝi, estas pli da volo por militista kunlaborado.

NRC 7 marto 2017

 

Fare de nia korespondanto  Stéphane Alonso



La EU ekhavos propran armean komandejon, unuainstance por kunordigi trejnad-misiojn en Afriko, sed poste eventuale kun pli grandaj respondecoj. Eŭropaj membroŝtatoj pri tio konsentis lunde[i] en Bruselo.

La EÅ­ropa ‘prieksterlanda kunordiganto’ Federica Mogherini emfazis post la kunveno, ke la komandejo ne estas komenciĝo al ‘EÅ­ropa armeo’. Sed "temas pri pli efika maniero organizi nian militistan laboron", ŝi diris. Bruselo jam longe plendas ke eĉ relative malgrandaj EU-misioj nur malrapide havas sukceson, pro tio ke centra kunordigo mankas.

Nuntempe la komandantoj de misioj ankaŭ perdas ekscese multan tempon ĉe interkonsiliĝo en Bruselo. Tiun taskon, la instruadon de naciaj registaroj kaj diplomatoj, la post nelonge en Bruselo bazita komandejo prenos sur sin. La Eŭropa komando-centro komence konsistos el tridek homoj, kiuj estas forfrandataj de aliaj sekcioj ene de la EU-administrado. La Finna leŭtenanto-generalo Esa Pulkkinen akiras la gvidadon.


La centro dum la venontaj monatoj prenas sur sin la kunordigadon de ekzistantaj EU-trejnad-misioj en Malio, Somalio kaj la Demokratia Respubliko de Kongo. Sekvan jaron estos la nova koncepto valortaksata, kaj konsiderata ĉu la centro povas preni sur sin ankaÅ­ pli pezajn misiojn, kiel ‘Sophia’[ii], la inter aliaj kontraÅ­ migrant-kontrabandado celatan operacion en la Mediteranea Maro.

Mogherini diris lunde[iii] ke ŝi sentis "certan fieron" pro la fakto ke la EU, unuafoje dum jaroj, faras konkretajn decidojn pri la tereno de defendo, tereno "en kiu ni tradicie en la EU-historio prenis pli da disaj paŝoj". Tio okazis krome "unuanime", danke al "tre konstruktiva kaj aktiva alproksimiĝo" de ĉiuj 28 membroŝtatoj, ankaŭ Britio.


La Britoj estas ĝenerale kontraŭ pli da EU-kunlaborado sur la defendo-tereno, ĉar ili vidas tion kiel konkurencon por la transatlantika alianco NATO kun la Usonanoj. Sed la laŭplana Brita foriro el la EU (Brexit), kaj la elekto de Donald Trump en Usono, ŝanĝis multon. Pro la ŝajna des-intereso de Trump pri NATO, la EU-landoj estas sub premo disvolvi propran defend-politikon.


"Ni devas klare substreki ke la EU, malgraÅ­ Brexit kaj aliaj minacoj, ne nur persistas sed ankaÅ­ estas plifortiganta sin", tiel diras la Franca ministro de Eksterlandaj Aferoj, Jean-Marc Ayrault.

 

 

 

[i] lunde la 6-an de marto 2017

[ii] pri ‘Sophia’ vidu:   http://epo.wikitrans.net/European_migrant_crisis

[iii] lunde la 6-an de marto 2017

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/opinie-op-zondag-dirk-jan-van-baar-we-kunnen-de-sociaaldemocraten-niet-missen~a4469679/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

‘La socialdemokratojn ni ne povas malhavi’

Volkskrant 5 marto 2017

 

Fare de  Dirk-Jan van Baar



En Germanio vere ŝajnas alternativo prezenti sin por Angela Merkel. Ne la AfD[i], sed la tradicia SPD[ii] sub nova gvidanto, en la balotenketoj okupiĝas pri virtuala reviviĝo el la cindro. Malgranda miraklo, ĉar Martin Schulz diferencas kaj laŭ karismo kaj laŭ politika mesaĝo apenaŭ de lia antaŭulo Sigmar Gabriel, sed evidente la eksa prezidanto de la Eŭropa parlamento tamen scias frapi kordon.

Eble estas ankaÅ­ simple nostalgio. Ĉie sopiras honestaj etburĝoj al la sekureco de antaÅ­e, kiam ĉio ŝajnis pli bona, kaj tiuokaze estas ne mirige, ke ili en Germanio venas ĉe la partio de Willy Brandt kaj Helmut Schmidt. Tamen freneza estas ke tiu reviviĝo ignoras la fakton, ke la SPD ekde 1998 nur kvar jarojn staris ekster la registaro. Tiel alternative la SPD do ne estas, certe ne kompare al la ‘eterna’ Merkel, kiu laÅ­enhave plenumas SPD-politikon.

Schulz volas liberiĝi de Agendo 2010, enkondukita sub Gerhard Schröder, kaj volas revene al la Kohlzeit, kiam Germanio ekonomie estis la malsanulo de EÅ­ropo. Sed en tempo kiam la ‘kolera blankulo’ subite staras plene en la atento, kaj ĉe la AfD sed ankaÅ­ en Francio venenaj virinoj staras pretaj por haki sur la vivlaboro de la EÅ­ropaj ŝtatistoj el la Karbo-kaj-Åœtalo-Komunumo, ni devus esti feliĉaj kun Schulz. Li ne estas libera de fanatikismo, sed komprenas kiel grava la EU estas en la nunaj timemaj tagoj de Putin, Trump kaj Brexit.



Mia prefero estas Tony Blair

Kio validas por la EU, validas ankaŭ por la socialdemokratio. Ne estas malfacile fari longan liston de historiaj eraroj kaj mankoj de la Germana socialismo, kiu jam ekde la tempo de Bismarck estas parlamenta forto kaj en 1914 voĉdonis pozitive por la imperiaj militkreditoj.

Foje ŝajnas kvazaŭ socialdemokratoj faras ĉion malĝuste kaj nur kuradas malantaŭ la faktoj. Ankaŭ en nia tempo ni en tuta Eŭropo vidas ekzemplojn de tio. Malkulmino estas Francois Hollande, kiu jam duonjaron antaŭ la eksvalidiĝo de lia oficperiodo ĵetis la mantukon en la ringon. Pensu pri Wouter Bos, kiu paŝis el la lasta kabineto-Balkenende kaj tiel liberigis la vojon por dekstra tolerem-kabineto kun Wilders.

Mia prefero estas Tony Blair, kiu malgraÅ­ totala senhonorigo en sia propra lando daÅ­rigis malmodere defendi sian elekton por partopreni en la lukto kontraÅ­ Saddam Hussein. Nun sub Jeremy Corbyn troviĝas Labour ĵus vere en la dezerto. Kaj se ni tamen devas mencii perfidan socialdemokraton, ni venas ĉe eks-kanceliero Schröder: la Genosse der Bosse staras jam dum jaroj sur la salajra etato de Gazprom.

Sed mi ne volas novan ponardopiko-legendon pri ‘Vaterlandslose Gesellen’ publikigi. Jen la fabelo, kiu jam ekde la dudekaj jaroj fare de venĝemaj ratkaptistoj en mallumaj bierkeloj estas rakontata, kaj ankaÅ­ nun sonas denove. Ne hazarde estas ĉiam la socialdemokratoj kiuj pekis. Pensu pri Anders Breivik, kiu en la paradiza sed ankaÅ­ politike korekta Norvegio tuj atakis por tie masakri idealismajn junulojn ĉe somera tendaro.

Ĉu incidento, tio? Feliĉe ja, sed en la kavernoj de la interreto sonas sufiĉe da templanoj kun komparebla idearo. En tiaj rondoj Wilders estas heroo, nova Churchill kiu devas la Okcidenton nome de la juda-kristana civilizacio savi kontraŭ la islaman-barbareco kaj la ŝtatperfidaj maldekstremaj elitoj. Kaj ĉiu kritikisto referencante al la tridekaj jaroj, estas akuzata pro diabligo. Ke tiaj idiotoj akiras de malspritaj mediaj figurantoj podion, nome de la libera parolo kaj nova patriota printempo, estas la mondo renversa.

 


Mia voĉdono estas por Jeroen Dijselbloem

Kiel la EU plulaboras iele-tiele, estas ankaŭ la socialdemokratio ofte vaganta. La politika korekteco estas dentogrinciga. Sed prefere tio, anstataŭ la stulta malĝusteco kiun dorlotitaj adoleskantoj nun amuze spertas. Ne forgesu ke la SPD en la pasinteco ofte estis sub fajro de du flankoj, dekstre de decaj civitanoj kiuj konspiris kun la nazioj, kaj maldekstre de la komunistoj. En la DDR[iii] la SPD estis devigita eniri en la SED[iv]-on.

Nun kiam la malgrandulo ĉie en la post-industria Okcidento faras orfan impreson, ne povas malutili foje pripensi kiel la mondo aspektas sen socialdemokratio. Eble ni estas pli liberaj en mondo sen Dio kaj sen maldekstra eklezio. Sed parlamenta demokratio, la sola liberala modelo kiu funkcias, ne povas ekzisti sen popolaj partioj. Tiam ni parolas pri socialdemokratoj kaj Kristan-demokratoj, al kiuj en Eŭropo mi deziras forton, sub gvidado de Angela Merkel.

Ŝi certe povas ankaŭ uzi iun subtenon el Nederlando, kie nun la socialdemokratio preskaŭ estos forlavata. Mi agnoskas ke mi estas konsternita pri la cunamo de politika maldeco en Usono kaj Eŭropo, fakte alvoko por sociala protektado. Tial mia voĉdono en Nederlando ĉifoje iras al la PvdA[v], al Jeroen Dijsselbloem, nia nekonfuzebla trezoristo kaj asistanta estro de la eŭro.

 

Dirk-Jan van Baar estas historiisto  

 

 

[i] AfD (Alternative für Deutschland) = iom nova politika partio en Germanio; pri ĝia fono legu ekzemple https://eo.wikipedia.org/wiki/Alternativo_por_Germanio

[ii] SPD (Sozialdemokratische Partei Deutschlands) = Socialdemokratia Partio de Germanio (granda socialista politika partio)

[iii] DDR (Deutsche Demokratische Republik) = la "orienta" parto de Germanio, kiu ekde 1945 ĝis 1990 estis ĝia Soveta okupacia zono

[iv] SED (Sozialistische Einheitspartei Deutschlands) = la tiama politika partio en la DDR

[v] PvdA (Partij van de Arbeid) = jam longe ekzistanta Laborista Partio en Nederlando

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/fundamentele-waarden-daar-draait-het-om-in-eu~a4465492/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Fundamentaj valoroj, jen la fokuso en la EU

Popolistoj difinas suverenecon kiel "unuforman popolvolon". Tio malakordas kun fundamentaj valoroj.

Volkskrant 22 februaro 2017

 

Fare de  Ton van den Brink

 

En tempoj de Brexit kaj novaj zorgoj pri la eŭro, tempo urĝas por preni serioze la popolisman kritikon pri la Eŭropa Unio. Nur tiam ni ekvidas konvinkan politikan respondon.

Nekontrolita enmigrado, la eÅ­ro, la asocio-interkonsento kun Ukrainio: popolistoj vidas tiujn kiel fundamentajn minacojn al nia vivmaniero. Ĉiuj kaÅ­zitaj de la EU. La reagoj pri tio venas de la librotenistoj (‘konklude bona por la Nederlanda ekonomio’) aÅ­ de la inĝenieroj (‘iom manipulante la kompetentojn de la EU, ni havos pli bonan sistemon’). Kaj tiel ni restas blindaj por tio pri kio ĉe popolistas vere temas. Tial ni devas fosi eĉ pli profunde ol la bildo de la avara elito, kun kiu la EU ofte estas komparata. AnkaÅ­ tiu bildo estas finfine nur simptomo de la pli profunda malinklino kontraÅ­ la EU.

 

  Neniu reformo de la EU iam sufiĉos por la popolistoj

 

Popolistoj premisas la Nederlandan suverenecon. Sagace krias multaj, mi mem inklude, ke nacia suvereneco temas pri tio, ke oni kiel popolo povas determini sian propran destinon. Membreco de la EU estas pli bona, ni tiam diras, ĉar kiel malgranda lando oni havas pli da ebleco por pritrakti grandajn problemojn. Sed popolistoj simple havas alian difinon de nacia suvereneco. Por ili gravas la popolo kiel ludanto en la politika sistemo.

Popolistoj volas klarajn geografiajn limojn por demarkacii sian propran popolon. La EU ĝuste interrompas naciajn limojn. Civitanoj de aliaj EU-landoj devas esti traktataj egale, kaj havas aliron al nia labormerkato. Eĉ la aŭtoritaton de aliaj EU-landoj ni devas rekoni: diplomojn kiuj en alia EU-lando estas eldonitaj, manĝaĵon kiu en EU-lando estas deklarita sekura, kaj juĝistajn verdiktojn, ni devas trakti kvazaŭ ili estas de Nederlanda origino. Reciprokeco anstataŭ izolado.

 

  Politika respondo al popolistoj komencas per la demando, kial fundamentaj valoroj estas gravaj

 

Cetere, popolistoj volas la absolutan povon en la politika sistemo aljuĝi al la popolo. Do devas la ‘popolvolo’, bazita sur homogena popolo kun komunaj valoroj (kaj prefere eĉ unusencaj konceptoj), esti farita suverena kaj aÅ­tonoma. En la EU plurismo de opinioj kaj interesoj staras ĝuste antaÅ­e. Neniu potenco estas plene aÅ­tonoma en la EÅ­ropa sistemo: nek la naci-ŝtato, nek la EU. Limigo de ŝtatpotenco estas ĝuste la deirpunkto.

Tio faras la EU-on foje malpli efika, sed tiun konsekvencon ni ja akceptas. Male, ankaŭ la naci-ŝtatoj estas ne aŭtonomaj. Ili estas interdependaj, devas efektivigi EU-leĝaron, kaj respondecas al la EU pri ekzemple sia ekonomia politiko. Tio certigas sistemon de potenco kaj kontraŭ-potenco. Kaj tio ankaŭ devus, ene de la membroŝtatoj, esti esprimata en ekzemple sendependa jurisdikcio kaj amaskomunikilaro.

Neniu reformo de la EU (eĉ ne la senigado de la eŭro) do iam sufiĉos por popolistoj. Por ili koncernas la fundamentoj, la bazaj valoroj sur kiuj la EU estas konstruita: malfermaj landlimoj; neniu unuforma popolvolo, sed pluralisma socio; kaj limigita kaj kontrolata registar-potenco, anstataŭ popol-aŭtonomeco.

Tiuj estas kontraŭaj al ĉio, pri kio ili sin tenas starantaj. Do ne helpos bombaste paroli pri la kostoj de eventuala Nexit[i], la neceseco por kunlaborado en la nunaj necertaj tutmondaj rilatoj aŭ la avantaĝoj de interna merkato. La vera politika respondo komenciĝas pli verŝajne per la demando, kial tiuj fundamentoj estas decidigaj. Se ni ne kuraĝe observas tiun demandon, tiam ne nur la EU mem, sed ankaŭ la nacia por-Eŭropo politiko, restas kun 1-0 malantaŭe.

 

 

Ton van den Brink  estas lektoro pri EU-leĝaro ĉe la Universitato de Utrecht (Nederlando).

 

 

[i] Nexit signifus: eliro de Nederlando el la EU

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/wie-desinformatie-herkent-is-ertegen-bestand~a4461493/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Rezistema demokratio sin gardu kontraÅ­ cinismo

AnkaÅ­ Nederlando devas esti singardema kaj armi sin kontraÅ­ misinformado kaj ciberatakoj.

Volkskrant 13 februaro 2017

 

Fare de  Bert Koenders,
Nederlanda ministro de Eksterlandaj Aferoj



Kiel rilatas oficejo en Peterburgo kun ĥemifabriko en la sudo de Usono?

En la cifereca erao, la respondo estas: ĉiamaniere. Antaŭ kelkaj jaroj, loĝantoj de Centerville, Louisiana, estis ektimigitaj de mesaĝoj pri atako sur proksima fabriko. Centoj da tweets, filmeto sur YouTube, kaj retejoj de lokaj amaskomunikiloj alportis la novaĵon. Loĝantoj eĉ ricevis SMS-ojn kun avertoj pri venennubo. Sed la Twitter-uzantoj evidentiĝis trompaĵo, la filmeto surscenigita, kaj la retejoj klonitaj. Bone pagita armeeto da Rusaj troloj en Peterburgo estis pri tio laborinta, tiel esploro de The New York Times faras kredebla. La celo: kaŭzi malkvieton.

Multa misinformado kaj ‘alternativaj faktoj’ disvastiĝas kun politikaj motivoj, sed trompaĵ-novaĵo alportas ankaÅ­ verajn eÅ­rojn. Artikoloj en kiuj oni partoprenas sur Facebook, alportas al ruzaj entreprenistoj monon. Kaj klako el Usono alportas trioblon da cendoj ol klako el alia lando. Tiel larĝe dissemita sensencaĵo-rakonto kondukis eĉ al pafado en Vaŝingtono.

EÅ­ropaj landoj renkontas sammaniere riskon. En periodoj de elektado, la influado de la publika opinio estas ekstra alloga  –  kaj por oportunismaj entreprenistoj kaj por malreguligantaj instancoj. AnkaÅ­ Nederlando devas esti gardema pri misinformado kaj ciberatakoj. Estas nur malmultaj landoj kie pli granda parto de la loĝantaro ekiras al Facebook kaj Twitter. Nia cifereca socio oferas ŝancojn, sed ankaÅ­ vundebligas. Dum la pasinta duonjaro, Nederlandaj registaraj instancoj kaj entreprenoj estas per interreto centfoje atakitaj de el landoj kiel Ĉinio, Irano kaj Rusio.

 

Ni neniam estu naivaj. Pro misinformado ĉirkaŭ la esploro de la MH17-katastrofo[i], mi pasintjare alvokis la Rusan ambasadoron. Se ni ĉi tie estis koncernitaj pri influo antaŭe, se tio estas raportata en Usono, kaj se aliaj Eŭropaj landoj donas seriozajn avertojn, tiuokaze ni devas esti preparitaj. La voĉdonanto devus 100-procente povi fidi, ke sia voĉo konvene trafas en la rezulto. Mia kolego ministro Plasterk tial anoncis novajn mezurojn.

Nederlando alfrontas la situacion ne sole. Pasintsemajne, la ministraro formulis internacian ciberstrategion. Laborante kune en koalicioj kun aliaj landoj, ni povas ja minacojn ataki pli bone.

Kreintoj de trompaĵ-novaĵo povis ĝisnun agi laÅ­plaĉe, ĉar mankas ankoraÅ­ kondutreguloj. Ciberspaco apartenas al ĉiu kaj neniu, kaj tio faras ĝin fojfoje ian ‘jungle by night’. Ĉi semajnfino, mondgvidantoj kunvenas ĉe la Münchner Sicherheitskonferenz. Nederlando sabate tie lanĉos la Global Commission on the Stability of Cyberspace. La komisiono devus konduki al pli bonaj internaciaj interkonsentoj  –  tiel ke ni povas alparoli unu la alian kaj, se necese, mem interveni. Entreprenoj kiel Microsoft partoprenas.

 

Ankaŭ Francio kaj Germanio ĉi-jare havas tutlandajn elektojn. La unuaj alternative facts pri Francaj prezident-kandidatoj nun cirkulas. Ĉar la samaj enrompistoj en pluraj kvartaloj klopodas profiti la okazon, Nederlando kunlaboras kun Francio kaj Germanio. Ni komparas la ciferecajn fingrospurojn kaj avertas unu la alian pri minacoj.

En la Eŭropa Unio ni jam pli longe laboras kune: en 2015 pro la insistado de Nederlando oni establis specialan EU-teamon de amaskomunikil- kaj Rusio-ekspertoj. Tiu teamo havas ĉiutagan labortaskon por la senmaskigado de trompaĵ-novaĵo, duonaj veroj kaj erarigaj kadroj, kiuj estas propagataj laŭ komisio de la Kremlo.

Publikaj servoj devas interretan liberecon garantii, pruveblan sensencaĵon refuti, kaj ciferecan infrastrukturon protekti.

Sed demokratio kiu tutvere estas rezista kontraŭ erarigo kaj trompaĵ-novaĵo bezonas antaŭ ĉio rezistemajn civitanojn, kiuj sencon kaj sensencaĵon povas distingi unu de la alia. Disvastigantoj de misinformado esperas ke cinikismo funkcias. Ili ne volas ke iliaj rakontoj estas kredataj, sed ili provas semi dubon kaj nekredemon pri la tutaĵo de ĉiuj novaĵoj. Tuj kiam ni ne plu kredas ion ajn, ilia celo estos atingita.

 

Rezistemo postulas ke ni ne lasu nin iomete trompi de photoshopped tweet. Ke niaj infanoj, hejme kaj en instruejo, lernu fari distingon inter veraĵo kaj trompaĵo. Kaj ke ni pripensu, antaŭ ol ni premas tiun partopren-butonon. Por novaĵ-mesaĝoj sur Facebook validas: kio sensacias kaj indignon vekas, ne ĉiam veras.

Libera kaj sendependa gazetaro ne estas hobio, sed oksigeno por rezistema demokratio. Tion oni scias en Rusio, Turkio, kaj en tiom pli da landoj en la mondo.

En rezistema demokratio, novaĵ-konsumantoj estas sufiĉe atentemaj por mem fari siajn proprajn konkludojn. Tiel ni preventas ke troloj ankaŭ ĉi tie povas agi laŭplaĉe. Kiu rekonas misinformadon, estas rezista kontraŭ ĝi. Kie troviĝas la plej bona defendanto de nia demokratio, tio estas malantaŭ via propra tekokomputilo, tablojdo aŭ smartphone.




Bert Koenders  estas ministro de Eksterlandaj Aferoj, en Nederlando.

 

 

[i] MH17-katastrofo = la aviadilo paffaligita super Ukrainio en julio 2014 (en kiu troviĝis multaj Nederlandanoj);
vidu ankaÅ­: https://eo.wikipedia.org/wiki/Flugo_17_de_Malaysia_Airlines

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/paul-brill-hoe-de-amerikaanse-stormwind-door-de-straten-van-berlijn-giert~a4457734/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Usona ŝtormvento fajfas tra la stratoj de Berlino

Volkskrant 4 februaro 2017

 

Fare de   Paul Brill

 


Faru ni seriozan klopodon eviti unufoje la T-vorton. Kio ne facilas, ĉar ĉie en la mondo daŭre klakas la pordoj kaj fenestroj, pro la ŝtormvento erupciinta en Vaŝingtono.

 
Ne malplej en Eŭropo, kiu alfrontas geopolitikan defion, je momento kiam ĝi antaŭ ĉio estas malbone ekipita por tiu. Kaj tio koncernas ne nur la Eŭropan Union, luktantan pri perdo de legitimeco, sed ankaŭ multajn apartajn Eŭropajn landojn.


Nederlando  – kiu kiel deksepa ekonomio en la mondo kaj kiel sperta internacia ludanto ofte estas pli alte taksata de la eksterlandaro ol de ni mem –  staras sojle de elektoj kiuj verŝajne kondukos al plia fragmentiĝo de la politika pejzaĝo. Italio troviĝas en necerta transirfazo, post kiam la referendumo pri la konstitucia reformo rezultis en malvenko por (eks-)ĉefministro Matteo Renzi. En Francio kaj Germanio jam ĉeestas la ombroj de la elektoj kiuj okazos tie poste ĉi-jare  –  kaj ne estas ombroj en kiuj oni sentas sin bone.

 
Precipe la Franca politika scenejo prezentas depriman aspekton. Åœajnas ja ke la establitaj politikaj partioj decidis fari ekzercon en sindifektado. La socialistoj sin turnis al klare maldekstrema prezidenta kandidato, kun kiu ili preskaÅ­ certe alvenos ĉe la flanklinio. Pri la konservativa gvidanto François Fillon, ĝis lastatempe la antaÅ­destinata subpremanto de la popolisma danĝero, evidentiĝas ke li estas misuzinta parlamentan senlaborul-aranĝon por siaj edzino kaj infanoj. Emmanuel Macron, relativa novulo sen solida partia bazo, nun ŝajnas fariĝi la Respublikana espero en maltrankvilaj tagoj.



La Brita ĉefministro Theresa May ekforkuregis al Vaŝingtono por  – pro la venonta Brexit –  iom renovigi la ‘specialan rilaton’ kun la Usono. La bildoj de ŝia vizito al la Blanka Domo estis belaj, kaj la klaĉoj de ŝia gastiganto dolĉaj, sed la realo estas malcedema.

Londono kaj Vaŝingtono havas forte diferencan mondkoncepton. Dum en la Blanka Domo sidas senĝena protektisma homo, Britio ĝuste arogas al si la ĉampionecon de libera komerco. May pleje ŝatas vivipovan EU-on kaj defendkapablan NATO-on por endigigado de la Rusa despotismo, sed ŝia nova Usona amiko ne havas afinecon kun internaciaj organizoj, kaj volas ne aŭdi iun ajn koleran vorton pri la forta viro en Moskvo.

 

Ne malpli delikata estas la pozicio de kanceliero Angela Merkel, kaj de Germanio kiel tutaĵo. La grandaj politikaj tendencoj tie ja restas pli bone memstaraj ol en la plej multaj aliaj Eŭropaj landoj, sed por Berlino la novaj Usonaj sloganoj estas verdire la plej minacaj. Ĉar daŭre iĝas pli klare, ke potenca anti-Germana sento vagadas en Vaŝingtono.

Estas ne nur arogantaj komentoj pri la Merkel-a rifuĝint-politiko. Multe pli sekvoriĉa akuzo estas ke la tuta Eŭropa projekto estu konsiderata kiel Germana potenc-rimedo. Kaj ĉi-semajne la plej grava komerc-konsilanto de la Blanka Domo ankoraŭ enverŝis iom da oleo en la fajron, akuzante la Germanojn ke la valoron de la eŭro ili manipulas por maldeca gajno.


Kompreneble ekzistas granda konsterno inter Germanaj komentistoj. Liberkomerco estas grava fonto de la Germana prospero, la Eŭropa fono kaj la Atlantika Alianco jam delonge estas ĉefaj elementoj de la Germana eksterlanda politiko. Ĉiuj tri tiuj pilieroj de la Germana stabileco nun troviĝas antaŭ flama fajro.

Se la Usono de Donald Trump  – nu, la T-vorto nun tamen aperas –  efektive rezignas pri ties tutmonda rolo, tiam la estintaj militaj malamikoj Germanio kaj Japanio estos la plej grandaj perdantoj, skribis la eks-ministro pri eksterlandaj aferoj Joschka Fischer. Tiuj du landoj estas konfidintaj siajn sekurec-interesojn ja plejparte al Usono.

Kiel tio efikos en Germanio? Supozante ke gvidaj rondoj ankoraŭ daŭre ektimas pro la konstruado de nova Potenc-ŝtato, ni devas teni en menso ke Berlino koncentriĝos eĉ pli pri Eŭropo. Kun akcepto de la prez-etikedo: pli granda preteco por apogi malpli sanajn Sud-Eŭropajn ekonomiojn.


Tio signifus ke ankaŭ Nederlando alfrontos malfacilajn elekteblojn. La Atlantika ligiteco estas por ni de longe gvida principo. Sed ke nia granda orienta najbaro ne ekdrivas, ankaŭ devas esti primara zorgo. Bedaŭrinde, la Nederlanda poldero donas ne sufiĉan ŝirmon kontraŭ pezaj eksterlandaj ŝtormoj.




Paul Brill  estas eksterland-komentaristo ĉe Volkskrant.

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/01/17/nepnieuws-vernietigt-de-maatschappij-6251175-a1541644
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

'Trompaĵ-novaĵo detruas la socion'

Dunja Mijatovic, respondeca pri Libereco de Amaskomunikiloj ĉe la OSCE, faras urĝan apelacion al registaroj: ĉesu korupti, investu en altkvalita ĵurnalismo.

NRC 17 januaro 2017

 

Intervjuo fare de  Caroline De Gruyter ,
nia korespondanto en Vieno

 

En 2014, la Rusa ŝtata televido intervjuis Dunja Mijatovic-on pri la rolo de la amaskomunikiloj en la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio. Mijatovic, ekde 2010 Reprezentanto pri Libereco de Amaskomunikiloj ĉe la OSCE[i] en Vieno, bone rememoras la intervjuon. Ĝi okazis en hotelo en Kievo, en la Rusa lingvo. "Estis amika konversacio. Mi parolis libere", diras la Bosnia Mijatovic en ŝia oficejo en la Aŭstra ĉefurbo. "Interalie ili diris ke por Rusaj ĵurnalistoj neeblis labori en Ukrainio. Post kio mi demandis: kiel vi povas tiuokaze intervjui min ĉi tie?"

Ŝia kunlaboranto faris registradon de la intervjuo. Kiam ŝi poste vidis la elsendon, evidentiĝis ke la Rusoj estis forigintaj ŝian voĉon kaj anstataŭigintaj ĝin per voice-over, kiu diris aferojn kiujn Mijatovic neniam estis dirinta. Politikajn aferojn. "Kvazaŭ mi konsentis kun la oficiala Rusa vidpunkto." Ŝi skribe metis plendon. Je tio neniam venis respondo. Poste la sama diplomatia kanalo denove petis intervjuon, kvazaŭ neniam estis okazinta io.


'Abolu cenzuron'

Mijatovic, kiu post la milito en antaŭa Jugoslavio en la 90-aj jaroj fondis la unuan Bosnian konsilion por la amaskomunikiloj, kaj poste estis prezidanto de la European Platform of European Media Regulators, antaŭ kelkaj jaroj okupis sin ĉefe pri eksplikado al registaroj ke ili devus cenzuron aboli kaj malliberajn ĵurnalistojn liberigi. Nuntempe, daŭre necesas pli da tempo por kontraŭbatali trompaĵ-novaĵon kaj propagandon sur interreto.

"Tio memorigas min pri kio okazis en Jugoslavio antaŭ la milito. Pri la propaganda maŝino de prezidento Milosevic, kiu disvastigis mensogojn kaj incitis homojn unu kontraŭ la alia. Mi loĝis en Sarajevo. Tie cirkulis frenezaj mesaĝoj, kiel: 'Infanojn oni uzas kiel nutraĵon por la leonoj en la zoo.' Homoj vere kredis tion. Post la milito, mi pensis ke io kiel ĉi tio neniam okazus denove. Sed kion Rusio faras en Ukrainio, estas la sama. Ukrainio partoprenas, iom malpli, en tio. Estas parto de milito-doktrino, kiu disvastiĝas ege rapide tra la mondo. Rigardu la Usonajn elektojn."


Kion vi povas fari pri tio?

"Malmulte, bedaŭrinde: tute ne temas pri la libereco de la amaskomunikiloj. Vi ne povas diri: la unu rajtas dissendi aŭ publikigi retan ĵurnalon, kaj la alia ne. Temas ĉi tie pri la enhavo. En tion enmiksiĝi mi nek rajtas nek volas."


Ĉu vi povas mencii ekzemplon?

"Rusia Today elsendas en diversaj landoj. Konataj estas ĉiuspecaj kazoj de intervjuoj kiujn ili transprenis kun voice-over, kiel okazis ĉe mi. "


Ĉu tiam oni povas diri: malpermesu al Rusia Today dissendadi?

"Ne. Tio estas cenzuro. Plurismo estas decidiga en sana demokratio. Kion mi ja povas fari, estas alparoli registarojn pri ilia respondeco: certigu ke ekzistas sendependa konsilio por la amaskomunikiloj, ke aliaj amaskomunikiloj povas sciigi pri tio, ke tribunaloj estas sendependaj. Registaroj ofte tuj intervenas por enkonduki novajn regulojn kaj leĝojn, sed tio estas ofte kontraŭproduktiva. Mi ĝuste rekomendas: stimulu altkvalitajn amaskomunikilojn por daŭre fari sian laboron bone. En tempo kiam komercigado de la novaĵo malfortigas tradiciajn amaskomunikilojn, tiel ke tiuj havas malpli da mono por dungi spertajn redaktorojn, tio estas grava."

 

Ĉu registaroj povas apogi ja certajn amaskomunikilojn, sed ne aliajn?

"Ne. Tamen, ili povas establi fondusojn por esplorĵurnalismo. Kun subvencio por ĉiu kiu havas bonan proponon. Ankaŭ la Eŭropa Unio povas kontribui al tiaj fondusoj."


Antaŭe, la tasko de ĵurnalistoj estis: disigi la sencon disde la sensencaĵo, pere de check kaj double check.

"Certe. Ankaŭ dum la Malvarma Milito ekzistis trompaĵ-novaĵo. Sed tiam tio okazis malrapide. Interreto kaj social media tiam ankoraŭ ne ekzistis. Paperaj ĵurnaloj havis nur unu fraptitolon tage. Ĵurnalistoj havis pli da tempo enpenetri fontojn kiujn ili povis konsulti, se aferoj devis esti kontrolataj. Ĵurnaloj tiam havis multe pli da dungitoj. Vi pravas, granda parto de la respondeco troviĝas ĉe la ĵurnalistoj mem. Ili deĵoras ankaŭ vespere, la gazeto estas jam preskaŭ presata kaj ili devas decidi ĉu meti ion en ĝi aŭ ne: kiel oni tiam faras tion?"

"Je tiaj momentoj kernaj decidoj okazas. Ĉu ĵurnalo metas tie novicon, aŭ veteranan ĵurnaliston? Tiu lasta estas tre pli multekosta. Tio estas la dua diferenco kun la Malvarma Milito: mono nun estas ege grava. Altkvalitaj amaskomunikiloj havas ne multe da mono. Oligarkoj kaj magnatoj kiel Rupert Murdoch havas amaskomunikilojn ĝuste por enspezi monon. Check kaj double check kaj la pacienca detala esplorado estas tiam duarangaj. Kvankam tio estas vere la plej grava en la lukto kontraŭ trompaĵ-novaĵo."

 

La OSCE havas 57 membroŝtatojn. Kion vi ekspektas ke ili faros kontraŭ tio?

"Ke ili plenumas siajn proprajn solenajn deklarojn pri gazetara libereco kaj laÅ­enhava ne-interveno de la registaro. En 1975 ili promesis, en la fina deklaro de la Helsinki-akordoj, ke en iliaj reciprokaj rilatoj ili kreus ‘klimaton de konfido kaj respekto inter popoloj, en akordo kun ilia devo ne fari propagandon por militoj de agreso’."

"Tio ĉiam iras pli ofte malbone. Multa propagando estas registara propagando. Mi alvokas ilin, ankaŭ Tvitere: ĉesu korupti la ĵurnalismon! Kaj efektivigu ke ankaŭ aliuloj ne povas gajni monon vekante malamon aŭ pere de sangoverŝado! La manipulado de la novaĵo komencis en Kartvelio, dum la milito en 2008. Nun ekpartoprenas amaskomunikiloj en la Balkanoj. En Serbio, ekzemple, nur malmultaj sendependaj amaskomunikiloj restas. Kelkaj ricevas la raportaĵojn rekte el Moskvo diktitajn. La registaro en Beogrado devas fari ĉion por tiun procezon haltigi."



Ĉu aŭskultas la registaro?

"Tiu devas pri klare preni pozicion. Tiam civitanoj konsciiĝas ke ĉiaspeca danĝera sensencaĵo cirkuladas. En Sankt-Peterburgo kaj Makedonio oni malkovris laborejojn kie hatemail estas fabrikata, aÅ­ trompaĵ-novaĵo estas muntata, por la Usona aÅ­ EÅ­ropa ‘merkato’. Kial junuloj faras tiaĵon? Ne el konvinko. Ili faras tion ĉar ili bezonas monon. Se registaroj malkaŝe kritikas tiujn ĉi trolojn[ii], oni ekhavos alian socian klimaton. Unu en kiu ĵurnalistoj malpli bezonas timi pro minaca timigo."

"Ä´urnalistoj estas ĉiam pli ofte minacataj, foje sekse. Kelkiuj, ĉefe virinoj, tial ĉesas labori. Mi havas Turkajn trolojn, Rusajn trolojn, kaj tiel plu. Tiuj repondas al miaj tweets kun tekstoj kiel: ‘May you drown in your own blood’. Registaroj devas sin deklari kontraÅ­ tio. Alie, ili kreas klimaton en kiu ĵurnalistoj estas proskribuloj kaj malamo estas stimulata. En [iama] Jugoslavio, la milito en la amaskomunikiloj komencis jarojn antaÅ­ ol la fizika batalado komenciĝis. Kredu min: trompaĵ-novaĵo detruas la socion."

 

 

 

Dunja Mijatovic, ekde sia finstud-diplomiĝo en 1987 en Sarajevo, sin okupis ŝian tutan vivon pri amaskomunikil-libereco en tempoj de krizo. Ŝia diplomiĝ-tezo nomiĝis The Internet and Freedom of Expression. Ŝi estis la unua postmilitaj amaskomunikil-reguligisto en Bosnio-Hercegovino, kaj poste prezidis distkutforumon de amaskomunikil-fakuloj ĉe la Konsilio de Eŭropo. Ŝi konsilis registarojn pri amaskomunikil-leĝaro kaj instruis en diversaj universitatoj. Ŝia mandato ĉe la OSCE, kiu estis renovigata en 2013 kaj 2016, finos en la venonta printempo.

 

 

[i] OSCE (Organization for Security and Cooperation in Europe) =
Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en EÅ­ropo

[ii] troloj (anglalingve trolls) = homoj kiuj, en interreto, produktas propagandon surbaze de malveraĵoj;
vidu pri tio ankaÅ­: artikolon 33 de www.artikoltraduk.nl :
" Putin havas sian propran amaskomunikil-armeon ", de Tom Vennink (NRC 23-2-2015)

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/ruslands-hybride-oorlog-tegen-het-westen~a4442631/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Hibrida milito de Rusio kontraÅ­ la Okcidento

Pere de kampanjoj de misinformado, la Rusoj subfosas la fidon pri Okcidentaj aÅ­toritatoj. Jen informado-milito.

Volkskrant 2 januaro 2017

 

Fare de   Guy Verhofstadt



La FBI[i] kaj la CIA[ii] ambaŭ konkludis ke Rusio praktikis kampanjon de hakado kaj misinformado, celita al finaranĝo de la Usonaj prezidentelektoj favore al Trump. Ni verŝajne neniam scios kiel sukcesa la Rusa ciber-operacio estis, sed ni ja scias ke la Kremlin ricevis sian deziratan rezulton. Time Magazine eraris deklari sinjoron Trump kiel personon de la jaro. Nun estis klare la jaro de Vladimir Putin.

La atako al Usono eble estis antaŭsigno por plua voĉdona enmiksiĝo en Eŭropo, kie oficialuloj nun provas krei impeton por kontraŭstari Rusajn ciber-operaciojn ĉe serio de gravaj elektoj en 2017, inter kiuj estas Nederlando, Germanio kaj Francio. Antaŭaj ciber-atakoj en Eŭropo similas terure multe al la t.n. 'de la Rusoj sponsorita hako' de la Demokratia Nacia Komitato en Usono.

Komence de 2015, grupo kun ligoj al la Rusa registaro hakis la Federacian Parlamenton de Germanio, ŝtelis konfidencajn dokumentojn, kaj donis tiujn al WikiLeaks, kiu ilin publikigis. La Germana Federala Oficejo por Protektado de la Konstitucio akuzis Rusion pri orkestrado de similaj atakoj sur Germanaj registaraj komputilsistemoj. Intertempe ankaŭ la Eŭropa Komisiono devis trasuferi grandskalan ciber-atakon, kaj kvankam la farinto estas ankoraŭ nekonata, nur malmultaj personoj aŭ organizoj kapablas efektivigi tian atakon.

Ciber-atakoj estas nur unu elemento en pli larĝa hibrida milito de Rusio kontraŭ la Okcidento. Rusio ankaŭ apogas la ekstremdekstrajn naciismajn organizojn kaj popolismajn movadojn tra tuta Eŭropo, kiel pere de provizado de pruntoj al la Front National de Marine Le Pen en Francio, kaj proponante al politikistoj de la UK Independence Party ĉefan elsendotempon sur la televidreto Russia Today (financata de la Rusa ŝtato).

 

La Usona prezidento Barack Obama finfine promesis respondon al la atako de Putin sur la Usona demokratio, sed li estis devinta fari pli  –  kaj agi multe pli rapide. EÅ­ropanoj estus frenezaj por atendi helpon de la alvenanta Trump-registaro. La ĉefstrategisto de Trump, Stephen Bannon  – iama prezidanto de la Usona ‘alternativ-dekstra’ misinformado-retejo Breitbart News –  malkaŝe proponis helpi Le Pen venki la Francajn prezident-elektojn, venontan printempon.  

Oficialaj Rusaj fontoj konfesas, ke sole en 2016 ili elspezis jam 1,2 miliardojn da eÅ­roj por amaskomunikil-kampanjoj eksterlande. En la EU aperis miloj da retejoj kun trompaĵ-novaĵo, kaj ĉe multaj de tiuj ties proprietulo estas malklara; la nombro da misinformado-retejoj en Hungario duobliĝis en 2014, kaj en ĈeÄ¥io kaj Slovakio proksimume 42 novaj novaĵretejoj intertempe poluadas la informo-ekosistemon de la EU. AnkaÅ­ la Kremlo, malpli kaŝe, elspezis centojn da milionojn da dolaroj por financi propagandajn kanalojn  – kiel la Sputnika ‘novaĵ’-oficejon –  eĉ dum la Rusa ekonomio implodas.

Rusaj misinformado-kampanjoj estas kompleksaj kaj konas multajn aspektojn, sed la misio kiun ili partoprenas estas: subfosi la konfidon en Okcidentaj demokratiaj aÅ­toritatoj. ‘Trolling’[iii] en sociaj medioj estas unu metodo. Kaj sociaj medioj estas ankaÅ­ decida fokuso Ä‰e Rusa strategio kiu sin apogas sur historia reviziismo (la aserto ke Rusio gajnis la Duan Mondmiliton sole, estas bona ekzemplo de tiu alpaŝo); sur komplotteorioj, kiuj estas promociataj inter EÅ­ropaj kaj Usonaj naciismaj movadoj, kaj kiuj ekzemple kulpigas la Okcidenton pri la milito en Ukrainio; kaj sur neado de la realeco, kiel ekzemple de la ĉeesto de Rusaj trupoj en Krimeo kaj Ukrainio.

 

Por sin defendi kontraŭ tiuj atakoj, la Okcidento devus fortigi sin por liberaj amaskomunikiloj, rekompencado de respondeco, kaj kreado de leĝaj vojoj por ŝlosi kanalojn kiuj sisteme diskonigas misinformadon. Estas bona signo ke la EU sian buĝeton de 2017 ĵus ĝisdatigis, por plifortigi la StratCom-departementon de la European External Action Service (EEAS)[iv], kiu estis severe subfinancita malgraŭ ĝia kerna tasko por elmontri kaj refuti misinformadon.

Sed la EU kaj NATO devus ankaŭ lerni el la Usonaj elektoj, fortigante la kolektivan Eŭropan ciber-defendon, kaj metante premon sur membroŝtatoj por plivastigi iliajn proprajn ciber-kapablojn. Sur la politika fronto devus al Putin esti klarigata, ke enmiksiĝo en naciaj elektoj havos gravajn negativajn konsekvencojn por la Rusaj ekonomiaj interesoj.

Krom agado de la registaraj instancoj, ankaŭ la privata sektoro kaj la socia meza kadro devas siajn klopodojn pliigi por kontroli ĉu novaĵ-mesaĝoj estas korektaj, sufiĉe balancitaj, kaj kredindaj. Kunlaborado inter organizaĵoj povas fari diferencon; Rusio ekzemple fermis sian Svedan eldonon pro tio ke Svedaj amaskomunikil-organizoj ne uzis tiujn produktojn.

Sed malgraŭ ke Facebook indikis ke ĝi plibonigos la filtradon de ĝia enhavo, propravolaj aranĝoj estas ne adekvataj: kelkaj Germanaj leĝfaristoj jam sugestis ke eble necesas leĝaro pri purigado de platformoj por socia amaskomunikilaro. Tamen la plej forta defendo de Eŭropo restas ĝia libera gazetaro, kune kun neregistaraj organizoj kiuj elmontras mensogojn.

EÅ­ropanoj ne devas iĝi memkontentaj pri la nuna stato de ilia libera gazetaro. Breitbart News finfine jam surteriĝis en Britio kaj volas konkeri la tutan EU-on. Dum la unuaj tagoj post la elekto de Trump jam raportis The New York Times: Marion Maréchal Le Pen, la nevino de Marine Le Pen kaj ambicia en la Front National, tviteris: "Mi diras jes al la invito de Stephen Bannon ... por labori kune.''


La Okcidentaj demokratioj trafis en volatilan periodon, kaj Rusio jam ne plu ludas laÅ­ la reguloj kiuj eĉ en la plej mallumaj tagoj de la Malvarma Milito aplikiĝis. Putin vigle daÅ­rigas híbridan militon kontraÅ­ la Okcidento, unu kiun ni nur ĵus komencas kompreni, sed ankoraÅ­ tute ne kontesti.

Estas nun tempo por defendi niajn valorojn. La pasinta jaro faris nin plene konsciaj pri la skalo de la defio kiun Putin signifas por la Okcidenta demokratio. En 2017 ni devas ties taktikojn fronte ataki  –  kaj venki.

 



Guy Verhofstadt  estis ĉefministro de Belgio ekde 1999 ĝis 2008, kaj post tio iĝis membro de la EÅ­ropa Parlamento, kie li nun gvidas la liberalan frakcion. Lia libro Europe's Last Chance. Why the European States Must Form a More Perfect Union estas eldonita en januaro 2017, publikigita de Basic Books.

 

 

[i] FBI (Federal Bureau of Investigation) = Federacia Oficejo de Enketado en Usono, vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/FBI

[ii] CIA (Central Intelligence Agency) = Centra Informokapta Agentejo en Usono, vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/CIA

[iii] ‘trolling’ ≈ ĝenado, fitraktado

[iv] European External Action Service (EEAS) kaj ĝia Stratcom-departemento, vidu:  https://eeas.europa.eu/headquarters/headquarters-homepage_en/9443/Disinformation%20Review

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2016/12/13/praat-met-die-man-om-erger-te-voorkomen-5777220-a1536499
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Parolu kun tiu viro — por preventi pli malbonan

Se ni donas al Putin neniun lokon ĉe la Eŭropa intertraktada tablo, li alimaniere asertos la lokon de Rusio sur la monda scenejo, skribas Laurien Crump.

NRC 13 decembro 2016

 

Fare de   Laurien Crump

 

Dek tagojn post sia anonco meti novajn misilsistemojn en Kaliningrad  – Rusa enklavo inter Pollando kaj Litovio –  la Rusa prezidento Vladimir Putin ĵaÅ­de la 1-an de decembro, en sia jara alparolo al la Dumao[i], etendis sian manon al la Okcidento, anoncante ke li "ne celas al konfrontiĝo", kaj ke kunlaborado estas en ĉies intereso. Åœajnas kvazaÅ­ Putin per tio proprigis la hodiaÅ­an NATO-doktrinon de "forta defendo, kuplita kun signifoplena dialogo". Putin aldonis, ke "ni ne serĉadas malamikojn, eĉ se niaj eksterlandaj kolegoj rigardas nin tiele. Ni bezonas amikojn." Putin ŝajnas esti doninta iniciaton por trarompi la cirklorezonon de ago-reago. Estas tempo por paŝi trans nian propran ombron kaj respondi al lia alvoko por dialogo. Ni povas Rusion ne malatenti, senkonsidere pri ĉiuj fundamentaj malkonsentoj de opinio. Por tio la lando estas simple tro granda kaj Putin tro potenca. Nur se ni ne obstine persistas en la imago de Rusio kiel malamiko, ni povas preventi novan Malvarman Militon.


Sur tiu nivelo ni povas tiri lecionojn el la pasinta Malvarma Milito. Ĉar ĝuste dum la Malvarma Milito, okazis de el la Soveta flanko alvoko al dialogo, kiu ja atingis atenton en la Okcidento. En marto 1969 la Varsovia Pakto venis kun serioza propono pri Eŭropa sekurec-konferenco, por konduki la Malvarman Militon en pacemajn vojojn. Ankaŭ tiam estis sufiĉe da kialo por meti la Kremlon ekster la afero: almenaŭ duonjaron antaŭe, la Sovet-Unio kun kelkaj aliancanoj estis invadinta Ĉeĥoslovakion. Malgraŭ tio la NATO prenis la proponon serioza, kaj ekde 1972 ĉiuj 33 Eŭropaj landoj (escepte de Albanio), Usono kaj Kanado partoprenis al la tiel nomata Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo (la CSCE[ii]), kiu daŭrus dum la resto de la Malvarma Milito. Konfrontado cedis lokon al multflanka dialogo. Ankaŭ ĉi tie la streĉiĝoj kelkfoje multe pliiĝis, sed tiu ĉi meĥanismo certigis ke diversaj krizoj estis endigigataj. Tiel la dialogo restis staranta ankaŭ post la Sovetia invado en Afganio (1979) kaj dum la sieĝostato en Pollando (1981-83), kio preventis plian eskaladon je decidigaj momentoj. Krome, la Sovet-Unio ĉi-maniere ne nur implikiĝis en Eŭropo, sed Eŭropo ankaŭ prenis sur sin la iniciaton dum la Malvarma Milito. Tio ne plu estis afero de la superpotencoj.

 

  Fare de la EU,  Rusio estas metita en la periferion de la nova EÅ­ropo

 

Dum la dua duono de la Malvarma Milito, la ‘tut-EÅ­ropa procezo’ havis la plej altan prioritaton por la Sovetiaj. La deziro esti parto de pli granda EÅ­ropa ligo, laÅ­ lastatempa arÄ¥ivmaterialo estas ankaÅ­ la ĉefa motivo por partopreno en la CSCE, malgraÅ­ ofte furioza kritiko pri la Rusaj malobeoj de homaj rajtoj. La Kremlo do ofte estis preta por koncedoj. La sento esti prenata serioze ene de la CSCE tiamaniere preventis ekstran armilklakadon. Sovetia gvidanto MiÄ¥ail Gorbaĉov, en alparolo ĉe la EÅ­ropa Konsilio en julio 1989, pledis eĉ kun vervo por nova EÅ­ropa kunlaborado post la Malvarma Milito  – io kion li kiel la unua antaÅ­vidis –  ene de la CSCE-kadro. AnkaÅ­ politikologoj emfazis jam en 1990 ke la CSCE estis la plej promesplena modelo por estonta EÅ­ropa kunlaborado. La ekskludo de Rusio estus ja ege malstabiliga por la EÅ­ropa sekureco. La EÅ­ropa integriĝo okazis tamen emfaze sen Rusio, kun ĉiuj konsekvencoj de tio. Dum en la Okcidento oni festis la triumfo de la liberala demokratio, Rusion oni metis en la periferion de la nova EÅ­ropo.

 


La urĝa alvoko merkrede la 7-an de decembro, fare de la Germana, Aŭstra kaj Itala ministroj de eksterlandaj aferoj, revivigi la Organizon por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSCE[iii]), venas do precize ĝustatempe. Tiu ĉi sekvanto de la CSCE estas ĝis nun ombrita de la NATO kaj la Eŭropa Unio. La dinamika dialogo el la Malvarma Milito cedis lokon al burokrata institucio, kiu faris utilan laboron, sed malhavis sufiĉan decidemon. Nun kiam la Eŭropa Unio, inter aliaj post la Brexit kaj la rezigno de la Itala ĉefministro Renzi, ŝanceliĝas sur siaj fundamentoj, estas tempo por rekonsideri la Eŭropan kunlaboradon. Serĉi novajn formojn de dialogo, intermeti pinto-renkontojn, kaj doni prioritaton al la tut-Eŭropa ligo: tiamaniere la OSCE povus egali sian antaŭulon. Estas tempo por ĉioentena Eŭropa dialogo, en kiu kune kun Rusio estas serĉataj solvoj por la rifuĝint-krizo, terorismo kaj la milito en Sirio. Ankaŭ el la alparolo de Putin montriĝas tre klara deziro: prenu Rusion serioza. Se ni al Putin ne donas seĝon ĉe la Eŭropa intertraktada tablo, li alimaniere postulos lokon por Rusio sur la monda scenejo. Jen do la sola maniero por en la venonta Trump-epoko preventi Usonan-Rusan interrilaton ĉe kiu Eŭropo ne plu gravas. Ankaŭ ni bezonas amikojn.

 

 


Laurien Crump  estas universitata docento pri la historio de internaciaj rilatoj, ĉe la Universitato de Utrecht (en Nederlando). Åœi ankaÅ­ faras esplorlaboron pri la CSCE.

 

 

 

[i] Dumao = ŝtata leĝofara asembleo en carisma kaj post-Sovetia Rusio

[ii] CSCE = Conference on Security and Cooperation in Europe

[iii] OSCE = Organization for Security and Cooperation in Europe

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2016/11/21/met-merkel-recht-rust-en-regelmaat-voor-europa-5388472-a1532824
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Kun Merkel restas rajto, ripozo kaj reguleco por EÅ­ropo

NRC 21 novembro 2016

Redaktora kolumno

 

Ŝi do faras ĝin. Post monatoj da konsiderado kun si mem, Angela Merkel decidis ke estas bone por la lando kaj partio, se ŝi denove paŝas en la arenon kiel kanceliero-kandidato. Per tio povus esti retenata, por la Eŭropa politiko, virino kiu estas libera de amaĵoj kaj havas respekton por demokratiaj rilatmanieroj; sperta politikisto, trankvila kaj senornama. Iam tiuj karakterizaĵoj estis evidentaj minimumaj postuloj por registarestro; en la nunaj necertaj popolismaj tempoj, ili jam preskaŭ estas senpezigo.

Estas kompreneble ke Merkel prenis tiun decidon ne frivole. Verdire ŝi preteriris la pinton de sia povo. Åœi mem estas ankoraÅ­ daÅ­re populara, sed ŝia partio gajnis malpli da poentoj en la regionaj elektoj, kaj staras kun 32 procentoj malalte en la balotenketoj. En ŝia propra stato, Mecklenburg-Vorpommern, la CDU[i] finiĝis eĉ malantaÅ­ la dekstra-popolisma novulo AfD[ii]. La enmigrado-debato  – Wir schaffen das –  ne helpis ŝian popularecon.

Krome estas tiel ke la tuta mondo atentas pri ŝi. Pere de laÅ­da komentario en The New York Times kaj afablaj vortoj de prezidento Barack Obama, ŝi estas fasonata kiel la lasta espero en la batalo kontraÅ­ la popolismo, kiel EÅ­ropa respondo al Donald Trump. Åœi mem volas nenion scii pri tio. La ideon ke unu virino povas savi la mondon, ŝi nomis "groteska kaj absurda", sed ascendo de la popolismo estis ja aldona kialo por ankoraÅ­ ne emeritiĝi.  


Ĉu Merkel povas veni renkonte al tiu malkontenta civitano? Ŝiaj fortaĵoj estas sperto kaj fidindeco, sed tiuj nun ĵus estas eksmodaj. Post esti dek ses jarojn partiestro kaj dek unu jarojn federacia kanceliero, ŝi elkreskis ĝis ŝildo de la establishment. Kaj tio en tempoj de anti-elito-pripensado estas ne tuj avantaĝo.

La kampanjo metos specialajn postulojn al Merkel. Åœia karakteriza stilo  – kiu iras facile, tiu iras trankvile –  estas ne tio, kion kolera civitano atendadas. Plie, ŝi ne ŝatas emociajn alfrontojn, sed tiuj estos sur foirejoj neeviteblaj, se ŝi volas altiri voĉdonantojn kiuj havas la senton esti malkonektitaj de la socio por kiu ĝuste ŝi pledas .


Merkel ne abnegacios sin mem, evidentiĝis hieraŭ[iii]. Ŝi defendos demokration, konstitucian ŝtaton kaj prizorgoŝtaton. Ŝi ne ektiros sian partion dekstren, kiel provis Nicolas Sarkozy, kiu hieraŭ malsukcesis en la unua raŭndo de la vetkuro por la prezidenta kandidateco de la Francaj konservativuloj. La CDU restas la partio de la mezo, Merkel la kandidato kun dosierkono kaj racieco. Ŝia nura kandidateco jam estas gajno por Eŭropo.

 

 

 

[i] CDU = Kristan-Demokrata Unio de Germanio (al kiu Merkel apartenas)

[ii] AfD (Alternative für Deutschland) estas iom nova politika partio en Germanio; pri ĝia fono legu ekzemple https://eo.wikipedia.org/wiki/Alternativo_por_Germanio aÅ­ https://eo.mondediplo.com/article2233.html

[iii] hieraÅ­ = 20 novembro 2016

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/-verschuiving-macht-van-west-naar-oost-verbrijzelt-europese-illusies~a4426879/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

‘Multaj Eŭropaj iluzioj estas frakasataj’

En sia libro ‘Easternisation’ (Londono 2016) Gideon Rachman, kolumnisto ĉe Financial Times, skizas kiel la potenco en la mondo forŝoviĝas de Okcidento al Oriento.

Volkskrant 3 decembro 2016

 

 

Intervjuo kun  Gideon Rachman,

fare de  Arnout Brouwers

 

La elekton de Donald Trump, kaj ankaŭ la Brexit-on, oni ofte interpretas kiel malkontenton de okcidentaj balotantoj pri aspektoj de tutmondiĝo. En via libro, vi reagas al alia tendenco: la dominado de la Okcidento alproksimiĝas sian finon. Ĉu estas interrilato?

"Jes. La slogano de Trump estas Make America great again. Li sin alkroĉas al sento de Usonanoj ke io iras malĝuste, kaj en lia analizo la malsupreniĝo de Usono estas ligita al la ekprospero de Azio. Steve Bannon, lia consigliere, diris: 'Ni ruinigis la Usonan mezan klason kaj kreis Azian mezan klason'. Li renversas la konvencian saĝecon de la Okcidenta establita ordo, ke la leviĝo de Azio estis venko-venko situacio. La demando nun estas ĉu Trump sekvas la logikon de tiu rezonado kaj provos fermi la Usonan merkaton."

 

Eble nia riĉeco klarigas, kial tiun ŝoviĝon de potenco en la mondo ni ne bone vidas.

"Se vi iros al Barato, vi ekhavos ne wow-efekton. En Ĉinio, ankaŭ ne. En Barato vi iĝas impresata de la malriĉeco, same kiel antaŭe. Tio sentas ne kiel la estonto. Kion ni ne vidas, estas ke la Hindoj laŭ la porpersonaj enspezoj ja malriĉas, sed laŭ la nacia enspezo eĉ tre riĉas. Ĉirkaŭ la jaro 2050 Barato povas iĝi la plej granda ekonomio de la mondo, kun la plej granda loĝantaro."

 

La manovrospaco por Okcidentaj politikistoj ŝajnas esti tre malgrandiĝinta. Balotantoj volas rehavi nacian potencon.

"Take back control, estas la slogano ĉe Brexit. Tio ne estas mito, sed ĝi ankaŭ ne estas tute verebla. Britio povas reakiri la kontrolon forlasante la EU-on. Ĉu ni ŝatos la sekvojn, ni ankoraŭ rimarkos."

 

La ŝoviĝo de potenco al la Oriento temas ne nur pri ekonomio aŭ pri militistaj elspezoj.

"En mia libro mi citas la Hindan intelektulon Pankaj Mishra: 'Centoj da milionoj da homoj  – en socioj kun historio de submetiĝo al EÅ­ropo kaj Usono –  derivas multan plezuron de la perspektivo humiligi siajn iamajn mastrojn.' Jam 500 jarojn, la mondo estas superregita de la blanka viro. Kaj se vi devenas el Barato aÅ­ Ĉinio, tiam devas esti ekscita vivi en periodo en kiu tiu superregado finiĝas. Tion vi tre forte sentas tie."

 

Ni havas verŝajne distorditan bildon de la 'internacia komunumo'. Kiam Rusio aneksis Krimeon, ni trovis tion kompleta rompo kun la internacia ordo. Sed grandaj landoj kiel Brazilo, Barato kaj Ĉinio kondamnis tion ne.

"Ni opinias ke internaciajn normojn ni aprezas, kaj ili pensas ke ni defendas internacian ordon kiu funkcias en nia favoro, kaj estas raciigo por la potenc-strukturoj kiuj bone servi nin. Estas tre multa skeptikeco pri la ideo de universalaj valoroj kiuj estas honorataj de ĉiu."

 

Usono, Ĉinio, Barato, Japanio, Rusio, Turkio – ili ĉiuj havas nun naciismajn gvidantojn.

"En tiun direkton ni iras. Estis ankaŭ tipe Eŭropa iluzio ke la nacia ŝtato ne plu ekzistos. Tio eĉ en Eŭropo ne estis tute la kazo, kvankam ili tie iris plej foren."

 

En Ĉinio kaj Rusio, post manifestacioj por pli da libereco, oni ordonis al la loĝantaro striktan naciisman dieton.

"Tio funkcias tre bone. Kaj certe en Rusio kaj Ĉinio, kiuj ambaŭ scias kiel oni uzas propagandon, kaj ambaŭ havas nacian historion kiu povas esti prezentata kiel persekutado fare de eksterlandaj potencoj."


Kaj ambaŭ pelitaj de revanĉismo, ne tre trankviliĝa.

"Tute ne. Kaj nun ekzistas la danĝero ke oni kun la naciisto Trump havos alfronton inter Usona kaj Ĉina aÅ­ Rusa naciismo. Ĉu Trump interpretos sian naciismon laÅ­ izolisma maniero, aÅ­ en speco de agresema batu-homojn-sur-la-nazo varianto, aÅ­ en konfuza miksaĵo de tiuj du  –  ni nun vidos."

 

Ĉu vi atendas komercan militon kun Ĉinio?

"Ĉinaj ekspertizistoj vidas tion kiel blufon, ĉar ĝi estas tiel malutila dum longa tempo, ankaŭ por Usonaj entreprenoj kiuj tre ofte jam havas produktado-retojn en Ĉinio. La vera danĝero estas se Usono faras aranĝojn kontraŭ Ĉinio, kaj de tiu lando estos juĝalvokata al la Monda Organizo pri Komerco (WTO[i]). Mi timas ke Trump-registaro tute ignoros la WTO-on. Fremda tribunalo en Ĝenevo? Ni ne volas tion. Kaj tiam diseriĝas la tuta sur reguloj bazita ekonomia sistemo en la mondo."

 

La Usonanoj kiel detruantoj de sia propra ekonomia ordo.

"Sed tio ankaŭ rilatas kun tiu ŝoviĝo de potenco. Kiam Britio estis la plej granda potenco, ĝi pledis por libera komerco kaj internaciaj reguloj. Poste, la Usono. Nun ekstaras Ĉinio kaj diras: eble ni povas plenigi tiun breĉon. La sama okazas ĉe klimatŝanĝo. Jam jarojn longe, la Okcidento diris: 'Ni devas devigi Ĉinion partopreni', dum Ĉinio nun diras al Trump: 'Ne tiru vin reen el la klimata interkonsento'. "

Estu ne tiel nerespondeca!

(Ridas). "Äœuste."

 

Tiam vi iros al tutmonda ordo kiu kuŝas sur nedemokratia potenco.

"Se Ĉinio povas konvinki homojn ke ĝi pri komerco aŭ klimato aliĝos al la reguloj, oni eble akceptos tion. La demando estas ĉu ili faros tion. Kaj kiel tio iras kune kun la ĝenado de najbaroj en Azio kaj la arestado de librovendistoj en Hongkong? Ni dirus: tre malbone! Sed aliuloj dirus: pri tio Usono estas ankaŭ ne mallerta, persekuti homojn en aliaj landoj."

"Ni Eŭropanoj kutimas esti ekskluditaj de tiaj aferoj. La Usonanoj eble ja apogis puĉon en la kvindekaj jaroj en Irano, sed ne en Nederlando. Sed kun Ĉinio kiel nova hegemonia potenco, ni ankaŭ povas iĝi koncernataj de la pli krudaj flankoj."

 

Same rapide kiel la ekflorado de Ĉinio, ŝajnas esti la malprogreso de Eŭropo. Kaj ne nur militiste. Ĉu ni baldaŭ estos primokataj de la cetera mondo?

"Ĝis ĉirkaŭ dek jarojn antaŭe, estis intereso pri la Eŭropa integriĝo-modelo kiel ekzemplo por la estonteco. Kaj Eŭropo estas unu el la plej riĉaj partoj de la mondo, tio kaŭzas respekton. Same kiel ĝia kultura riĉeco. Kaj piedpilko. Eŭropo estas alloga, tial tiom da homoj volas tien eniri. Sed kiel forta potenco Eŭropo neniam sukcesis. Ni fariĝis daŭre pli dependa de la Usonanoj. Kaj tio iĝos malpli agrabla kun Trump kaj deĉenigita Putin."

"Vi nun ekhavas Usonan prezidenton kiu malkaŝe sentas malestimon por Merkel, sed havas admiron por Putin. Minacas ‘Alianco de Malestimo’ kuranta de Moskvo tra Pekino al Vaŝingtono, kie ĉiuj diras: 'Tiuj EÅ­ropanoj vere ne travidas tion, ĉu? Ili lasis sin superŝuti per islamaj enmigrintoj, kion ni neniam farus, kaj ili ĉiuj estas malfortaj kaj tristaj.' Ni pensis ke ni reprezentis imponan valorsistemon en la mondo. Ni sentos nin subite sub sieĝo, se eĉ Usono ne plu kredas tion  –  kaj la duono de EÅ­ropo mem ankaÅ­ ne. Multe pli malfacilaj demandoj alfrontos nin. Ĉu ni vere kredas je tiuj ĉi valoroj? "


Iusence, Eŭropo jam trapasis ĉi tiun linion pere de la rifuĝint-interkonsento kun Turkio, kaj la Hungaraj kaj aliaj bariloj. Idealismaj planoj estis anstataŭataj de pura potenc-politiko.

"Äœuste. Ni iom kaŝas je la figfolio ke estis Orban[ii] kiu konstruis la muregon, sed fakte aranĝiĝis tre bone ke li faris tion. Estas komplika, sed oni povas diri ke estas morale defendebla, ĉar se vi finfine formordas vian propran demokration  –  kio estas la moraleco de tio?

 

Do tie la popolistoj havas bonan pinton?

"Certe. La ŝancoj kiujn Trump kaj la popolistoj en Eŭropo nun akiras, estas kreitaj de politikistoj kiuj, kiel Merkel, ne mensogas sed ja forrigardas de faktoj kiuj ne bone konvenas. Ili volas certajn aferojn ne rekoni, kiuj por civitanoj ŝajnas tre klaraj. Kiel ekzemple la konsekvencoj de amasa enmigrado, aŭ la malfacilaĵoj de integriĝo. Tiam la danĝero estas ke tiuj Grandaj Neesprimitaj Aferoj estas prenataj de aliuloj."

"Post longa liberala hegemonio, ties malfortoj iĝas ĉiam pli klaraj. Problemoj kun financaj fluoj, enmigrado, tutmondiĝo. Sed se ni nun ekhavos eksperimenton kun la alia alproksimo, ni malkovros ke ankaÅ­ ili ne havas ĉiujn respondojn. Mia maltrankvilo, kiel bona liberalo, estas ke mi pensas ke ĝi ne funkcios (ridas). Sed mi ja kredas ke EÅ­ropo havas grandan problemon pri Afriko kaj la Mez-Oriento. Tre junaj loĝantaroj, kiuj povas movi. Niaj socioj ne akceptos tion, sed por haltigi ĝin ni devos fari aferojn, kiuj multajn iluziojn  – pri kiuj ni estas –  frakasos. "

 

Kiel rezultos tio?

"Venos multe pli da tipoj kiel Wilders[iii] kaj Orban. Äœis kiam la tipoj kiel Merkel povas elpensi opcion kiu kontentigas la EÅ­ropanojn. Homoj estas interne fenditaj: ili ne volas vidi homojn droni, sed ili ankaÅ­ ne volas vidi ilin alveni sur Lampedusa[iv]. Sed la tendenco estas en la direkto de malpli humanecaj opcioj. "

 

Kun mesaĝo de malprogreso vi en la Okcidento ne gajnas elektojn. Kiujn solvojn vi tamen povas ja vendi al la elektantoj?

"Vi bezonas novan rakonton. La malnova rakonto estis: 'tutmondiĝo estas bona por ĉiu kaj signifas malmultekostajn varojn kaj feriojn'. Tio ne estis tute malĝusta, sed ekzistas nova rakonto kiu diras: ne, tutmondiĝo estas nekontrolitaj fluoj de migrantoj, perdo de postenoj, kaj malsekureco. Centrismaj politikistoj devas ankoraŭ malkovri la mezan vojon inter tiuj du. Ni ne povas teni nin aparte de la mondo, sed ni agnoskas ke la malnova rakonto ne plu estas tiel konvinka."


Kio tiam estas tiu nova rakonto?

"Adaptita tutmondiĝo, pli limige koncerne enmigradon, pli da klopodoj por protekti la prosperan ŝtaton, pli da distingo inter civitanoj kaj ne-civitanoj. Ĉiu komprenas la gravecon de komerco, sed provu ene de tiu sistemo fari pli por protekti la rajtojn de viaj propraj civitanoj. Kaj eble fari pli por redistribuado."

"Trump havas ankaŭ novan rakonton: ni fariĝos memstaraj kaj sendependaj. En Eŭropo tio estas multe pli peniga, en Anglio cetere ankaŭ. Estas granda ironio ke la Eŭropa idealo troviĝas en grandegaj problemoj kaj eble eĉ kolapsas, ĝuste nun la racio por forta Eŭropo estas pli granda ol iam. Temas ne nur pri paco sed ankaŭ pri la bezono por granda merkato, kiu estas ĝuste tiel alloga, granda kaj grava kiel la Usona aŭ la Ĉina merkato. Sed la argumento favore al Eŭropo estas tro abstrakta, kaj estas defendata de elitoj kiuj perdis la konfidon ekde la financa krizo kaj la enmigrad-krizo."

 

Kio iĝos en Eŭropo la rolo de Rusio? La malnova Eŭropa fantombildo, ke Usono kaj Rusio efektivigas aranĝojn trans Eŭropaj kapoj, tute revenis.

"Tio ja eblas. Se la Usonanoj nuligas la sankciojn kontraÅ­ Rusio, la EÅ­ropaj sankcioj certe forfalas."  

 

Rusio invitas la Okcidenton en grandan koalicion kontraŭ islamaj teroristoj. Ĉu tio povas funkcii?

"Jes, ankaŭ ekster Eŭropo. Modi[v] estas anti-islamano, jen la ŝlosilo al lia altirforto. La plej granda enlanda sekurec-problemo de Xi Jinping estas ekstremismaj islamanoj. Do se vi havas Rusion, Baraton kaj Ĉinion, kaj iu kiel Trump kiu enfokusigas la islamon, tiam Eŭropo pli kaj pli aspektas kiel la escepto. Dum Eŭropo havas la plej grandan problemon ĉe la integriĝo de islamanoj. Verŝajne pro tio Eŭropo timeme retiriĝas de tia politiko: ni vidas la implikaĵoj por niaj socioj, se ni komencas Putin-isman militon kontraŭ la radikala islamo. Kvazaŭ vi bruligas alumeton en ĉambro plena de gaso."

 

En Eŭropo, ĉiu metas atenton al Merkel.

"Multe dependas de Germanio nun. La Germana politika kulturo estas alia, pro la rememoro de la holokaŭsto. Tial ili lasis eniri milionon da enmigrintoj. Ĉi tie la registaro estus tuj falinta. Sed kiel daŭrigebla estas tiu alia kulturo de Germanio? Kaj kiom da peno povas Germanio porti? Merkel devas pripensi pri Rusio, pri la enmigrad-krizo, pri la eŭro kaj la stabileco de Sud-Eŭropo, pri Brexit kaj la Brita rolo, kaj nun ankoraŭ ankaŭ pri Trump. Tio klarigas kial ŝi timeme retiriĝas de la rolo kiel gvidanto de la Okcidenta mondo. Sed kiu alia volas? Estas verŝajne tro multe por ŝi, sed estas neniu alia en Eŭropo kiu kapablas fari tion."

 

Gideon Rachman estas Brita ĵurnalisto; jam ekde 2006 li laboras ĉe la Financial Times kiel ĉefa komentaristo pri eksterlandaj aferoj. Vidu ankaÅ­: 
https://www.theguardian.com/books/2016/aug/21/easternisation-war-peace-asian-century-gideon-rachman-review

 

 

[i] WTO = World Trade Organization

[ii] Orban = ĉefministro de Hungario

[iii] Wilders = gvidanto de la 'Partio Por Libero' (PVV), politika partio en Nederlando

[iv] Lampedusa = insulo en la Mediteraneo, apartenanta al Italio, kaj plej uzata kiel alvenpunkto por enmigrintoj

[v] Narendra Modi = ĉefministro de Barato

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/politiek/europa-neemt-de-politieke-afslag-naar-rechts~a4426993/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

EÅ­ropo prenas la flankvojon dekstran ..... kiel malutila estas tio?

2017 iĝos spektakla jaro de elektadoj. Popolisma dekstro eble ekhavos kvin seriozajn ŝancojn por sukceso: en Nederlando, Francio, Germanio kaj eble ankaŭ en Italio kaj Aŭstrio.

Volkskrant 3 decembro 2016

 

Fare de   Fokke Obbema

 

Ĉu la almarŝado de popolisma dekstro en EÅ­ropo estas nehaltigebla? La du plej grandaj politikaj eventoj ĉi-jare, la Brexit kaj la elekto de Trump, indikas ĉiuokaze ke la politika momentumo apartenas al tiu tendenco. Marine Le Pen, gvidanto de la Front National[i] en Francio, menciis la retiron de Britio el la EU ‘unua pafo’. Kun ŝia politika samideano Geert Wilders[ii], ŝi staris antaÅ­e en la vico de EÅ­ropaj politikistoj, por gratuli Trump-on. ‘Signo de espero’ por Francio ŝi vidis en ties venko, ĉar ‘homoj tenas sian estonton ree en la propraj manoj’. La PVV[iii]-gvidanto Geert Wilders eĉ antaÅ­diris ke ‘la politiko estos neniam ankoraÅ­ la sama’.

Ĉi-semajnfine venos la unuaj indikoj ĉu la venko de Trump vere persvadas pli da EÅ­ropaj balotantoj por evidentigi sian malkontenton. En AÅ­strio la FPÖ[iv]-gvidanto Norbert Hofer pensas tamen ke li ankoraÅ­ kapablos atingi la prezidentecon de sia lando, inter aliaj danke al la nova Usona prezidento. "Trump ankaÅ­ havis politikan kontraÅ­an venton, kaj tamen kapablis venki. Ĉie kie la elitoj distancigas sin de la popolo, tie ili malgajnas", tiel li en debato esperplene rigardis antaÅ­en. Lia kontraÅ­ulo estas la Verda politikisto Alexander Van-der-Bellen[v], sur kiu ankaÅ­ la centro-dekstra establita ordo mirakle metis sian esperon. Ĉi-printempe Van-der-Bellen gajnis lastmomente de Hofer, kun antaÅ­eco de 30 mil voĉdonoj. Sed la juĝisto deklaris tiujn elektojn nevalidaj, pro neregulaĵoj ĉe la balotado per paperpoŝto.

Do tial la nova elektoraÅ­ndo. Tiu ŝajnas ankoraÅ­foje finiĝi kiel samrapida kuro. AÅ­straj elektado-ekspertoj, prudentiĝintaj pro la okazaĵoj dum la Brexit kaj en Usono, gardas sin kontraÅ­ prognozoj. Ili diras konsideri ke la rezulto nur iĝos konata du tagojn post la elektado-tago. Se Hofer gajnas, tiam unuafoje en la postmilita historio de Okcident-EÅ­ropo, dekstrema popolisto fariĝos ŝtatestro  –  sekva mejloŝtono, kiu ankoraÅ­ apenaÅ­ mirigos homojn.

Tia senkontraÅ­stara reago ankaÅ­ atendeblas kiam la Itala ĉefministro Renzi, same ĉi-semajnfine, malvenkas ĉe sia politika referendumo. La lastaj balotenketoj indikas ke la reformoj kiujn li antaÅ­metas al sia popolo, estos malakceptataj de la plimulto da Italoj. Por tiuj ‘ne’-voĉo, ambaÅ­ popolisma maldekstro kaj popolisma dekstro faris kampanjon. Plifruigataj Italaj elektoj estas do ekspektindaj. La saman sorton atendas ankaÅ­ AÅ­strio sub prezidento Hofer preskaÅ­ certe.

 

Tiuokaze, 2017 promesas iĝi spektakla EÅ­ropa jaro de elektadoj. La dekstra popolismo ekhavos kvin seriozajn ŝancojn por sukceso. Post la elektoj en Nederlando (marto), Francio (aprilo aÅ­ majo), Germanio (aÅ­tuno) kaj eble do Italio kaj AÅ­strio, la EÅ­ropa politika pejzaĝo povus post jaro iam esti efektive ‘neniam plu la sama’.

La punkto estas ĉu la "Granda Ribelo", kiel politikologo Chris Bickerton[vi] nomas ĝin, daÅ­rigas sin senĉese. Tiu Brita aÅ­toro de libro pri la EÅ­ropa Unio, kiu estas aligita kun la universitato de Cambridge, sin ja apogas sur tio: "La proksima estonto aspektas iom aĉa." En liaj okuloj, antaÅ­ ĉio maldekstro devus veni kun la respondo, nun kiam la kreskinta malegaleco inter civitanoj instigas la ribelon. Enspezo-diferencoj estas tradicie maldekstra temo, sed li vidas ‘post la pasintaj tridek jaroj’ neniuj maldekstraj gvidantoj kiuj kun tio povas ekforkuri: "EÅ­ropa maldekstro unue devos eltrovi sin denove, post esti partopreninta jardekojn longe en la agendo de liberala dekstro. Por tio oni bezonos jarojn. La solvo estas do inerta, dum la problemo prezentiĝas baldaÅ­. "

 

AnkaÅ­ kulturhistoriisto René Cuperus[vii] metas la pilkon ĉe ‘Maldekstra-Progresiva Nederlando’ kiu, tiel li ĉi-semajne skribis en sia Volkskrant-kolumno, ‘ankoraÅ­ havas kvar monatojn por elpensi ruzaĵon’. Neebla tasko, kaÅ­ze de tio kion li konstatis kiel ‘la teruran bezonon montri al la establita ordo koleran mezan fingron’. En Francio, Germanio kaj Nederlando, li do antaÅ­vidas elektojn ĉe kiuj la batalo sole okazos inter centro-dekstro kaj popolisma dekstro. Tamen, ĉe la bildo de popolisma dekstrema ondo kiu la EÅ­ropan establitan ordon blove renversos, oni povas ja meti kelkajn marĝenajn notojn.

 

-------------------------------------------------------------

GLOSO 1:

ALIAJ TEMOJ KAJ EVENTOJ

Temoj kiel enmigrado kaj malegaleco, el kiuj la tendenco nun tiras profiton tiel sukcesplene, ankoraÅ­ okazos ankaÅ­ venontjare. Sed la demando estas ĝis kio grado. "Nun la debato estas ankoraÅ­ dominata de la temoj de kiuj la dekstra-popolismaj partioj estas plimalpli ‘la mastroj’," diras Matthijs Rooduijn[viii], politika sociologo ĉe la Universitato de Utrecht. "Tio tradukiĝas en multan telefamon kaj pliigas iliajn ŝancojn de sukceso. Sed mi ne ignoras ke aliaj temoj, kiel en Nederlando la sanservo, dum la elektoj iĝas gravaj."

-------------------------------------------------------------

 


Alivorte: la tempo povas funkcii malprofite al dekstremaj popolistoj. Sian grandan trarompon en la balotenketoj ili spertis, kiam en 2015 la rifuĝint-krizo estis sur ĝia pinto, kaj grandaj atencoj okazis en Eŭropo. Intertempe, la fokuso sur la temo malpliiĝis pro la plimalpli sekiĝita alfluo de rifuĝintoj. Ankaŭ grandaj atencoj jam iom da tempo ne okazis. Pozitive estas plue, ke la ekonomia restariĝo, certe en Nederlando, tute ne iras malbone: vidu la malkreskantan senlaborecon kaj pliiĝantan kreskon.

La grundo por la dekstrema popolismo ŝajnas pro tio forfali. Sed en la opinisondoj tio ankoraŭ ne speguliĝas. En la okuloj de Rooduijn tio rilatas al la konduto de la partioj: "Komence iris multa atento al la temoj kun kiuj tiuj partioj havas sukceson. Intertempe ili fariĝis tiel grandaj, ke ili mem fariĝis la novaĵo. Tio generas ankaŭ denove ekstran atenton pri la issues por kiuj ili sin fortigas.

Por popolisma dekstro estas vivesenca teni la fajron de la rifuĝint-temo brulanta. Tio estis klare videbla dum la ĵus aranĝitaj debatoj en AÅ­strio, kie la FPÖ sin distingis vive pentrinte kancelieron Merkel kiel la ‘plej danĝeran virinon de EÅ­ropo’. Åœian pasintjaran ‘Wir schaffen das’, tion Hofer nomis ‘grandega eraro’, en lia lasta televida debato kun Van der Bellen. Li povas havi sukceson pro sia diraĵo, sed ĉi tiu temo ankoraÅ­ same multe interesos EÅ­ropajn balotantojn venontjare. Nova rifuĝintoj, novaj atencoj  –  dekstremaj popolistoj povus havi profiton de tio. KontraÅ­e: mallertaĵoj de samideano Trump, ankaÅ­ certe neignoreblaj, povas balotantojn deadmoni de protest-voĉdono. Koncize dirite: neantaÅ­viditaj eventoj influos la EÅ­ropajn rezultatojn en ankoraÅ­ ne prognozeblan direkton.  

 

-------------------------------------------------------------

GLOSO 2:

NE VERA TRAROMPO


Eble EÅ­ropaj mezaj partioj ankoraÅ­ iom kapablas teni sin rekte, eĉ se iuj brilaj sukcesoj estas atingataj de dekstra-popolismaj partioj. En Nederlando la PVV povas fini historie alte, kaj la opinisondoj montras tion, sed la traduko al registara potenco ne estos facila. Germanio reagos ŝokita kiam ‘ekstrema dekstro’  – kiel Alternative für Deutschland (AfD) estas fojfoje indikata –  penetras en la kunvenejon de la Bundestag[ix]. Eĉ pli grave, tiu okazaĵo kostos multan penon al la tuta EÅ­ropa establita ordo. Sed la ŝanco ke tiu AfD-sukceso lasas sin traduki en registaran partoprenon estas malgranda. Eĉ se ĝi tamen sukcesas en tio, ĝi ne estos la plej granda partio, kaj formado de koalicio devigos koncedojn.

-------------------------------------------------------------

 


La Brito Bickerton rigardas ĉefe streĉita al Francio, kie supozeble la plej gravaj elektoj de 2017 okazos. En la dua raÅ­ndo preskaÅ­ certe partoprenas kandidato, Le Pen[x], kiu volas la landon eligi kaj el la EU kaj el la eÅ­ro. "Sed mi ne ignoras ke la Franca establita ordo tamen kapablas teni sin staranta", diras Bickerton, aludante al la gajno de la dekstrema kandidato Fillon[xi] en la dua raÅ­ndo. Tiu povus eble sukcesi dank’al maldekstro, kiu penege voĉdonos al li. "Vi tiam povas ekspekti suspiron de malpeziĝo en EÅ­ropo. Eĉ se la subestaj problemoj tute ne estas for." Tia taktiko balotkonduto povas teni popolisman dekstron ekster la pordo. "Sed ĝi kondukas ja al pli malfortaj registaroj kaj do ankoraÅ­ pli da spaco por popolisma dekstro." Tio povus esti la destino de la Nederlanda politiko, kiam la PVV iĝas la plej granda partio, sed dume ekregu ne tre stabila kvar- aÅ­ kvin-partia koalicio.

 

------------------------------------------------------------- 

GLOSO 3:

MALMULTE DA GVIDA FORTO


Se dekstrema popolisma partio penetras al la pluŝo, tiam ties influo sur la kurso de lando estas ankoraŭ diskutebla. En Nederlando la unua rememoro (LPF[xii], registara partopreno 2002-2003) estas kazo de estrara ĥaoso, dum la duan eksperimenton (PVV, tolerem-konstruo 2010-2012) ĉiuj koncernitoj spertis kiel fiaskon; ankaŭ la PVV mem, kiu vidis siajn partianojn post la falo de la ministraro ekstreme malpliiĝi. La nuna bildo estas la Svisa SVP[xiii], la plej granda partio de la lando kaj jam dum jaroj grava en la registaro. Al grandaj akcidentoj tio ne kondukis. La partio sin distingas fojfoje per furiozaj vidpunktoj pri fremduloj, sed cetere estas tamen plejparte enigita en la Svisa kamparo. Ion similan oni povas diri pri la eksa protestpartio Forza Italio (nuntempe: PdL[xiv]), fondita de entreprenisto Silvio Berlusconi en 1993.

------------------------------------------------------------- 

 

 

"Pri protestpartioj estas konata ke ilia karaktero ŝanĝiĝas tuj kiam ili ekuzi potencon," diras Bickerton. Kaj subite li aldonas al tio: "Sed la danĝero estas precipe la influo de iliaj ideoj, nome, ke la neakcepteblo iĝas akceptebla." Lia Nederlanda kolego Rooduijn emfazas ankaÅ­ tiun influon al la ideoformado: "Nur rigardu kiamaniere ĉe la VVD[xv] unue Zijlstra[xvi], kaj poste Rutte[xvii], pri integrado ekuzis lingvaĵon precipe celinta por preni la venton el la veloj ĉe PVV. Tio vi vidas ankaÅ­ en aliaj landoj. Ĉiuj mezaj partioj, inkluzive de la sociaj demokratoj, inklinas partopreni al tio." Por Bickerton, la limiga EÅ­ropa rifuĝintpolitiko estas la plej klara ekzemplo de kiel la ‘neakcepteblo iĝas akceptebla’. Brite sensuke li rimarkigas pri tio: "Åœajnas ja kvazaÅ­ la EÅ­ropa Komisiono nuntempe sur tiu ĉi tereno estas gvidata de popolisma dekstrema partio."

 

 

Fokke Obbema  estas sperta redaktoro de Volkskrant, kun granda intereso pri internaciaj rilatoj, en kaj ekster EÅ­ropo.

 

 

 

[i] Front National = Franca politika partio, fondita en 1972, kiu kreskis ĝis unu el la pli grandaj partioj tie

[ii] Geert Wilders = gvidanto de la PVV

[iii] PVV (Partij Voor de Vrijheid) = 'Partio Por Libero', politika partio en Nederlando

[iv] FPÖ (Freiheitliche Partei Österreichs) = politika partio en AÅ­strio, kies gvidanto estas Norbert Hofer

[v] Alexander Van-der-Bellen = politikisto en AÅ­strio

[vi] Chris Bickerton => vidu inter aliaj:
     http://www.polis.cam.ac.uk/Staff_and_Students/dr-christopher-bickerton
     http://www.lse.ac.uk/website-archive/publicEvents/events/2016/06/20160615t1830vHKT.aspx

[vii] René Cuperus => https://nl.wikipedia.org/wiki/Ren%C3%A9_Cuperus

[viii] Matthijs Rooduijn => vidu inter aliaj:
       http://matthijsrooduijn.nl/publications/
       https://www.prodemos.nl/nieuws/populisme-past-zich-aan/

[ix] Bundestag = la tutlanda (federacia) parlamento de Germanio

[x] Le Pen = Marine Le Pen, la gvidanto de la Front National

[xi] Francois Fillon estis de 2007 ĝis 2012 ĉefministro de Francio, sub la prezidenteco de Nicolas Sarkozy

[xii] LPF (Lijst Pim Fortuin) = de 2002 ĝis 2006 ekzistanta politika partio
       en Nederlando, fondita de Pim Fortuin (kiu en 2002 estis murdata)

[xiii] SVP (Schweizerische VolksPartei) = la Svisa Popolpartio; vidu pri tiu ankaÅ­:
        http://www.ipernity.com/group/88900/discuss/23323

[xiv] PdL (Popolo della Libertà) = la Itala partio ‘La Popolo de Libereco’; vidu pri tiu:
        https://eo.wikipedia.org/wiki/La_Popolo_de_Libereco

[xv] VVD (Volkspartij voor Vrijheid en Democratie) = la dekstre liberala partio
       en Nederlando; vidu ankaÅ­:
       https://eo.wikipedia.org/wiki/Popola_Partio_por_Libereco_kaj_Demokratio

[xvi] Zijlstra = Nederlanda politikisto kiu ekde 2012 estas prezidanto de la VVD-frakcio en la Nederlanda parlamento

[xvii] Rutte = Nederlanda politikisto kiu en 2010 iĝis la ĉefministro; li ekde 2006 estis prezidanto de la VVD

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2016/11/22/dit-moment-vraagt-om-meer-samenwerking-5396446-a1532894
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La nuna momento postulas pli da kunlaboro

Sekureco estas ne mem-evidenta, asertas Bert Koenders, la Nederlanda ministro pri Eksterlandaj Aferoj. EÅ­ropo devas kunlabori pli multe, ankaÅ­ sur la tereno de defendo.

NRC 22 novembro 2016

 

Fare de  Bert Koenders

 

Nederlando estas privilegiita lando, sekure ĉirkaŭita de ringo de stabilaj, prosperaj Eŭropaj ŝtatoj. Sed nia sekureco estas ne mem-evidenteco. Geopolitiko ne preterpasas nian pordon. Ni plurfoje krude rimarkis tion, dum nia historio. En 1672 (la katastrofa jaro), en 1795 (la fino de la Respubliko), en 1940 (la Germana invado). Tio estis jaroj, en kiuj evidentiĝis ke ni estis ne sufiĉe investintaj en nia sekureco, defendo, diplomatio kaj aliancoj.

Mi ne ekskludas ke ni nun ree troviĝas en tia momento de renversiĝo, je kiu la estonto de nia socio denove estas redefinata. Ĉar kvankam ekonomie ni neniam antaŭe fartis tiel bone, nia lando trapasas nombron da sistemkrizoj, kiuj postulas novan socian kontrakton: pli frua maljuniĝo, kreskanta malegaleco, peniga integriĝo de novvenintoj, klimatkrizo, malpleniĝanta gasveziko.

Krom tio, nia ĉirkaÅ­ejo donas al ni malmulte da ripozo. Agitiĝas ĉe la EÅ­ropa ekstera landlimo. Migrado elprovas nian solidarecon. La tutmonda ekonomia fokuso forŝoviĝas al Azio, kie Rusio, Turkio kaj Irano montras novan memfidon. La limo inter milito kaj paco malklariĝas  –  pensu pri cyberspace. Internacia terorismo kaj ĝihadismo kaÅ­zis akran mordon en nia sento de sekureco.

 

Je tiu fono, voĉdonantoj serĉas la danĝerbremson. Diseriĝas subteno por la sistemoj kiuj post la Dua Mondmilito zorgis pri nia sekureco, stabileco kaj prospero: NATO, EU, OSCE[i], WTO[ii] kaj UN. La Britoj eliras el la EÅ­ropa Unio, kaj en la Blanka Domo de Vaŝingtono post nelonge sidos prezidento kies moto estas: ‘America First’.

Äœuste en tiu ĉi momento de renversiĝo ni daÅ­rigu konstrui pontojn. Inter elitisma kosmopolitismo kaj protektisma naciismo. Inter prevento kaj subpremo. Inter realismo kaj idealismo. Inter hejmlande kaj eksterlande. Unu afero estas certa: neniu lando povas fari tion sole  –  la defioj estas tro kompleksaj por tio.

Sed devus ja alimaniere. Ekzemple pere de EÅ­ropa kunlaborado. Tiu dum la pasintaj jardekoj ĉefe alprenis la formon de leĝdona maŝino por la interna merkato. Sed tiu leĝdon-maŝino ne plu kontentigas en la nuna scenaro. EÅ­ropo bezonas denove reinventi sin mem  –  kaj rapide. Ni EÅ­ropanoj devas stari firme sur la tero, en la malbona ekstera mondo de 2016. La necerteco pri la nova Usona gvidanteco fortikigas min pri la konvinko: sur kelkaj terenoj, EÅ­ropo devas  – sub gvidado de Germanio –  kuraĝi fari paŝojn al pli, ne malpli kunlaboradon, certe sur la tereno de sekureco.

Tio signifas: firme investi en vere komunan eksterlandan strategion, sur la terenoj de azilo, defendo, evoluhelpo kaj honesta komerco. Ni devas la Eŭropan Komunan Sekureco- kaj Defendo-strategion plue plifortigi: daŭrigi ekzemple la specialigadon de taskoj por niaj militfortoj. La ministroj pri Eksterlandaj Aferoj kaj Defendo ĉi-monate decidis pri tio.

Ni devas fari tion laŭeble plejmulte kun niaj Britaj amikoj. Ĉar ĉu Brexit aŭ ne, ni bezonas ankri la UK[iii]-on en nia Eŭropa sekurec-politika kunlaborado. Britio restas ankoraŭ parto de nia Eŭropa komunumo de valoroj. Tie kuŝas nia plej granda forto: en homaj rajtoj, libereco kaj demokratio. Strategia agado surbaze de tiuj valoroj: jen kion la nuna momento de renversiĝo demandas de ni.

 

Apogi niajn valorojn enlande kaj eksterlande: tio eldevigas respekton, ankaÅ­ se la kontraÅ­partio pripensas ĝin malsame. Tio signifas:  firmteni homajn rajtojn kiel vere altvalorajn  –  ĝuste nun kiam estas tiom da malsukceso devenanta el aÅ­tokrataj reĝimoj. Apliki striktan kondutmanieron por armil-eksporto. Malavare daÅ­rigi apogon al la meza parto de la socio, kaj ankaÅ­ al la junularo. Respektigi la humanitaran militan juron, speciale nun kiam tiu estas malpli respektata en landoj kiel Sirio kaj Jemeno.

Pragmata eksterlanda politiko ne ekskludas principojn kaj idealojn. KontraÅ­e, realismo kaj idealismo estas flankoj de la sama medalo. Neniu efikeco sen legitimeco. En tempo de aÅ­tokratio, nov-naciismo kaj terorisma minaco, ni devas kuraĝi fidi al valoroj kiuj alvokas homojn ĝis fore ekster EÅ­ropo. Tio estas ankaÅ­ grava por nia rilato kun Rusio  –  la alia geopolitika giganto kiun ni en internacia kunteksto devas realisme renkonti, kun la mano etendita por dialogo (OSCE), la pugno por sankcioj (EU) kaj la muskolfasko por fortimigado (NATO).

 

 

AnkaÅ­ kun Usono ni trovu la vojon al konstruktiva kunlaboro

 

La kurso de Usono restas por ni vivesenca. Ankaŭ ĉe la nova Usona registaro, ni devas trovi la vojon al konstruktiva kunlaborado, kaj jam nun anticipi pri tio. En NATO, sed ankaŭ en aliaj internaciaj organizoj. Ĉar la tuta sistemo de multflanka institucioj estus eble ne perfekta, sed se ni hodiaŭ nuligus ĝin, ni devus denove establi ĝin morgaŭ.

Tio certe validas por la UN. Sekureco estas daÅ­rigebla nur se ni larĝe plenigas ĝin  –  tie la popoloj-organizo havas decidigan rolon. Pere de reformado. Pere de ektemigado pri preventado kaj de-radikaligado. Pere de donado de larĝaj mandatoj al pacmisioj. Pere de funda kaj longtempa investado en la fondado de institucioj, migrad-regado, klimato kaj disvolvado  –  certe ankaÅ­ ĉe la suda bordo de la Mediteraneo. Estos tasko de longa daÅ­ro, kiu postulas investadon. Plifortigo de nia[iv] propra diplomatia reto, en la cirklo de nestabileco ĉirkaÅ­ EÅ­ropo, apartenas al tio.

Simpla recepto ne ekzistas. Naciaj solvoj por sekureco ne plu sufiĉas. Se ni en Eŭropo ne rapide lernos kiel ni povas eksporti stabilecon, tiam ni importos nestabilecon el la landoj ĉirkaŭ ni. Konstruktiva kunlaboro do necesas. Tie kuŝas por Nederlando kaj Eŭropo la sola vojo al sekura estonteco en necerta mondo.

 

 

Bert Koenders  estas en Nederlando ministro pri Eksterlandaj Aferoj. Tiu ĉi artikolo estas bazita sur prelego kiun li faris la 17-an de novembro 2016 en la universitato de la Nederlanda urbo Leiden.

 

 

[i] OSCE (Organization for Security and Co-operation in Europe) = Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE), kiu konsistas el 57 ŝtatoj de Eŭropo, Centra Azio kaj Norda Ameriko

[ii] WTO (World Trade Organization) = Monda Organizo pri Komerco (MOK)

[iii] UK (United Kingdom) = Britio

[iv] ‘nia’ kaj ‘ni’ en tiu ĉi kunteksto signifas ‘Nederlanda’ kaj ‘Nederlando’

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2016/11/23/er-is-misschien-toch-enig-verband-tussen-mens-en-klimaat-denkt-trump-nu-a1533190
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Estas tamen ia rilato inter homo kaj klimato, pensas Trump nun

La venonta prezidento Donald Trump ne plu certas ĉu li ja elpaŝos el la Pariza klimato-traktato. Kaj li sin demandas ĉu ne estas tamen grajno da vero en la vizio, ke la homo kontribuas al klimatŝanĝo.

NRC 23 novembro 2016

 

Fare de   Paul Luttikhuis



Dirante, ke vi ne scias tion? Eble estas tamen ligo inter homa agado kaj klimatŝanĝiĝo. En intervjuo kun The New York Times, la nekredemo de Trump nun evidente montriĝas ŝanceliĝema. "Mi pensas ke ja ekzistas iu ligo", li diras. "Iu, io. Dependas de kiom." Kaj ankaŭ "kiom tio kostos al niaj entreprenoj".

Trump scias eĉ ne plu tute certe, ĉu li ja elpaŝos el la klimato-traktato de Parizo, kiel li dum sia elekto-kampanjo sugestis. Li ankoraŭ bone pririgardos ĉion.

AntaÅ­e, li nomis la tutmondan varmiĝon truko, fraÅ­do, inventita de la Ĉinoj por subfosi la Usonan konkurencivon. Se estis malvarme, li sin demandis je Twitter kie restis la varmiĝo. Kaj sciencistojn li akuzis pro tio ke ili intence estis ŝanĝintaj la terminon ‘tutmonda varmiĝo’ per ‘climate change’, kiam eĉ tute ne iĝis pli varme. Klimatŝanĝo estis, laÅ­ Trump, koncize dirite, "tre, tre kosta formo de impostado".

Tamen la demando estas, ĉu la klimato pliboniĝos pro la nova dubo de Trump. Eble li ankoraÅ­ ne konscias pri ĝi, sed la Pariza traktato postulas agadon de ĉiuj landoj por signife malpliigi ilian emision de forcejaj gasoj. Kaj tio ŝajnas esti en malakordo kun la kontrakto, kiun li ĉi-semajne unuflanke subskribis kun siaj voĉdonantoj, por en la unuaj cent tagoj de sia prezidenteco denove ‘fari Usonon granda’.

Äœi enhavas inter aliaj "sep agadojn por protekti Usonajn laboristojn". Tri el tiuj havas rektan efikon sur la klimatpolitiko:


  1. Mi ĉesigas la limigojn sur la produktado de 50.000 miliardoj da dolaroj je laborposten-kreantaj Usonaj energi-rezervoj, inter kiuj estas skista oleo, gaso kaj pura karbo.

  2. Nuligi la Obama-Clinton blokadojn kaj certigi ke esencaj projektoj pri energia infrastrukturo, kiel ekzemple la Keystone dukto, povas daÅ­rigi.

  3. Ĉesigi miliardojn da pagadoj por UN[i]-klimatprogramoj, kaj uzi la monon por restarigi la akvan sistemon kaj median infrastrukturon en Usono.


Trump volas venki sian heziton pri klimatŝanĝo, metante finon al ĉiu ‘politikigata scienco’. Li ne konfidas ilin, tiujn klimat-sciencistojn.



Kio okazas kun NASA[ii]


En The Guardian, Bob Walker, unu el la konsilantoj en la transira teamo de Trump, rakontas ke la Earth Science Division de NASA, ne plu ricevos monon. Tiu sekcio de NASA, kiu nun ĉiujare ricevas proksimume 2 miliardojn da dolaroj, estas fama pro ĝiaj datumoj pri temperaturo, glaciodikeco ĉe la polusoj kaj sur Gronlando, kaj pli ĉiaj aliaj klimat-rilataj temoj.

Laŭ Walker, NASA devas ne plu direkti sian rigardon al la tero, sed al la spaco. "Scienco celdirektita al la tero pli bone konvenas al aliaj institucioj, por kiuj ĝi estas primara tasko." Tio sonas trankviliga. Sed tiu sama Walker antaŭe menciis la datumojn de NASA "politike korektaj mediaj observaĵoj".

En la intervjuo kun The Guardian, Walker ripetas ankoraÅ­ ke klimato-esploro estas grava, sed "peze politikigita", kaj ke multa esplorado estas pro tio subfosata. "La decidoj de sinjoro Trump estos bazitaj sur solida scienco", diras Walker, "sed ne sur politikigita scienco".


Duono de la klimat-sciencistoj laŭ Walker havas dubojn pri la rolo de la homo ĉe la varmiĝo. "Ni bezonas bonan sciencon por rakonti al ni kiel ĉi ĉio vere estas. Kaj tion la scienco certe kapablas, se la politikistoj nur ne entrudiĝus en ĝin."

La lasta estas certe vera.

 

 

Paul Luttikhuis  speciale okupas sin pri novaĵoj aÅ­ sciencaj opinioj sur la tereno de klimatŝanĝiĝo, kaj ties politikaj, sociaj kaj ekonomiaj konsekvencoj.

 

 

[i] UN = Unuiĝintaj Nacioj

[ii] NASA (National Aeronautics and Space Administration) = la oficiala Usona agentejo de aeronaÅ­tiko kaj kosma esplorado; vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/NASA

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2016/11/04/alles-moet-anders-vanaf-nu-geldt-parijs-5145178-a1530343
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ĉio devas alimaniere: nun validas 'Parizo'

Loĝi, vojaĝi, manĝi — ĉio ŝanĝiĝos nun kiam la klimato-traktato validiĝis.

NRC 5 novembro 2016

 

Fare de nia redaktoro   Paul Luttikhuis



La klimato-traktato fine de 2015 en Parizo, subskribita de preskaŭ ĉiuj landoj en la mondo, nun vendrede la 4-an de novembro 2016 oficiale ekvalidis. Neniam antaŭe, internacia traktato estis post la subskribo tiel rapide ratifikata. La antaŭa klimato-traktato (Kioto, 1997) eĉ bezonis ok jarojn. Kaj la devoj el la Kioto-protokolo estas bagatelo kompare kun la Pariza Interkonsento.

La interkonsento tuŝos ĉiujn facetojn de la ĉiutaga vivo. Kiamaniere ni loĝas kaj vojaĝas. Kion ni manĝas kaj kiel ni faras niajn aĵojn. Parizo estis nomata la fino de la fosilia erao. Pasis nun preskaŭ unu jaro, kaj tiu karakterizado restas ankoraŭ senŝanĝa.

Parizo pro tio povas iĝi la renversiĝa punkto por la klimatpolitiko. En fascina intervjuo lastsemajne en la NRC[i], ekologo Marten Scheffer rakontis pri tiu speco de abruptaj renversoj en kompleksaj sistemoj. Se tiuj okazas, tio ofte havas dramajn konsekvencojn, diris Scheffer. Tiam la ŝanĝiĝoj iras ege rapide kaj nenio povas ankoraŭ halti tiujn.

Scheffer ankaŭ parolas pri klimatŝanĝiĝo. La emisio de forcejaj gasoj dum la industria revolucio komencis hejti la teron jam antaŭ unu jarcento. Per tio, plonĝo en novan glaciepokon estis plimalpli hazarde preventata. Sed laŭ la ekologo nun minacas la kontraŭo: tero kiu en tre mallonga tempo tro multe hejtiĝas kaj trafas en klimaton kiun ni milionojn da jaroj antaŭe lastfoje havis. "Estas kvazaŭ ni staras sur kornico, kun ambaŭflanke profunda valo. En neniun de tiuj du vi volas degliti," diras Scheffer. "La defio estas reteni la belegan, nuntempan Holocen-klimaton."



Resti sur la mallarĝa kornico

Parizo povas teni nin (intertempe) sur tiu mallarĝa kornico. Kompreneble tio estas ne nur danke al la interkonsento mem. Kiel decas al renversiĝa punkto, la klimato-traktato estas nur la puŝeto kiu konfirmas ŝanĝiĝon kiu jam neeviteblas.

Jam je la fino de la deknaŭa jarcento ekzistis la supozo ke la tero povus iĝi pli varma pro la uzo de fosiliaj brulaĵoj. Pli ol duonjarcento poste, la unuaj sciencistoj avertis pri la riskoj de tio. Kaj ekde la okdekaj jaroj de la pasinta jarcento, panelo de sciencistoj laŭpete de la Unuiĝintaj Nacioj regule raportas pri la klimato.

Ilia konkludo en ĉiu raporto iĝis pli alarma kaj pli persvada. Pri detaloj oni povas ankoraŭ diskuti, sed cetere ne eblas dubo pri tio: klimatŝanĝiĝo estas okazanta, estas kaŭzata ankaŭ de la homo, kaj havos ĉe neŝanĝata politiko grandajn konsekvencojn por la vivo sur la planedo.

Tiu scio ne tuj metis la mondon en moviĝo. Ankoraŭ en 2009 malsukcesis klimato-pintkunveno en Kopenhago, malgraŭ grandaj vortoj de mondgvidantoj, ke ĉi tiu estis la plej lasta ŝanco por savi la planedon. Nur en 2015 venis la vere decidiga momento. Parizo superis ĉiujn atendojn.

Kiel tio eblas? Kio okazis en tiuj ses jaroj?

Unue estas la klimato mem. Tiu montras sin pli ofte malmilda. Gigantaj hajloŝtonoj enproblemigas Nederlandajn farmistojn. La sudokcidento de Usono batalas kontraŭ sekeco kiu ŝajne neniam finiĝos. Unu pluvego en Barato detruas ene de horo kompletan rikolton. Kaj antaŭ kelkaj jaroj Siriaj kamparanoj migris amase al la urboj kiam ilia kamparo estis sekigita post kiam la pluvo pli ol kvin jarojn forrestis. Tiu migrado funkciis ankaŭ kvazaŭ pulvujo de la civila milito. Por la Usona ministerio de Defendo, klimatŝanĝiĝo oficiale estas afero de nacia sekureco.

Certe tiel grava por la renversado estas, ke la entreprenaro vidas monon en la klimato. Sen la entreprenoj kondukos tiu ĉi transiro al nenio. Ili daŭre pli forte insistas ke instancoj kreu la taŭgajn kondiĉojn. Kaj tio estas ĝuste kion Parizo faris: krei la kondiĉojn por teni la temperaturplialtiĝon en la nuna jarcento firme sub la du gradoj Celsius.



Senkosta rubaĵejo por forcejaj gasoj

Tio sukcesas nur se la atmosfero ne plu estos senkosta rubaĵejo por forcejaj gasoj. Lasu la poluanton pagi. Sed kion ni tiam devus fari kun ĉiuj tiuj karbocentraloj? Kun benzin- kaj dizel-aŭtoj? Kun ĉipaj flugferioj? Kun ĉipaj konsumaĵoj el Ĉinio, kiuj preskaŭ sen kromaj kostoj estas per ŝipoj transportataj al la haveno de Roterdamo[ii]? Kaj kio okazos pri la laborebleco en ĉiuj tiuj malpurigantaj sektoroj?

Tio postulas novan pensmanieron, kies konsekvencoj estas ankoraŭ ne bone superrigardeblaj. Certe estas ke entreprenoj kiuj faras la plenŝanĝon tro malfrue, ne postvivos. Ankaŭ investantoj komprenas tion. Pensiofondusoj kaj bankoj insistas pri travidebleco rilate al klimataj riskoj. Kaj ili demandas sin ĉu ja estas ankoraŭ saĝa meti monon en entreprenojn kiuj bagateligas la riskojn.

Kiom ĉi tio kostos, neniu scias. Sole en la energisektoro verŝajne pli ol 1.000 miliardoj da eÅ­roj estas ĉiujare bezonataj   —   dum samtempe la mendado de energio tutmonde duobligos en la venontaj jardekoj. Intertempe raportis ĵaÅ­de[iii] la UNEP[iv], la Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj, ke ekzistas ankoraÅ­ grandega truo inter kio estis interkonsentita en Parizo kaj kion ni efektive faras. Breĉo de dek du ĝis dek kvar gigatunoj da karbona dioksido  –  unu gigatuno estas proksimume la ĉiujara emisio fare de la EÅ­ropa transport-sektoro.


Jen prava pripensado. Sed tio ne ŝanĝas la fakton ke lastjare en Parizo renversiĝa punkto estas preterpasinta. Ne estas vojo reen.

 

 

Paul Luttikhuis  speciale okupas sin pri novaĵoj aÅ­ sciencaj opinioj sur la tereno de klimatŝanĝiĝo, kaj ties politikaj, sociaj kaj ekonomiaj konsekvencoj.

 

 

[i] NRC = altkvalita Nederlanda ĵurnalo

[ii] Roterdamo = tre granda havenurbo en Nederlando

[iii] ĵaŭde = la 3-an de novembro 2016

[iv] UNEP = United Nations Environment Programme

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/buitenland/vs-en-europa-missen-gezamenlijke-vijand~a4409081/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Kunkune en la abismon?

Trump ree faras plian paŝon en sia izolismo, sed jam pli longe la alianco inter Usono kaj Eŭropo iom eluziĝas.

Volkskrant 5 novembro 2016

 

Fare de   Arie Elshout

 

Ĉi tiujn Usonajn prezidentajn elektojn, oni povas por EÅ­ropo senĝene nomi ilin “borderline experience”. Kiam Usono elektas novan prezidenton, tio ĉiam lasas malmultajn homojn indiferentaj. Certe en EÅ­ropo. Dum la antaÅ­a jarcento, la Usonanoj devis ene de 25 jaroj dufoje alkuri por helpi meti finon al inter-EÅ­ropaj amasmortigoj. Poste ili decidis ja resti. Por tiu protekta kaj paternalisma rolon ili ricevas ne nur dankon sed ankaÅ­ riproĉojn. La fajna Ateno kelkfoje havas penon adaptiĝi al la kruda Sparto. Sed neniam oni ektremis tiel multe kiel nun.

Kio okazos se la kaprica kaj ekkolerema Donald Trump povos meti sian fingron sur la nuklean butonon? “The horror! The horror!” Trump demandis sin ĉu la teror-armeo de Islama Åœtato ne povus esti bombardata per ‘nuke’. Li ankaÅ­ permesas al Japanio kaj Sud-Koreio sin provizi per propraj nukleaj armiloj, anstataÅ­ deponi la konton de la nuklea ombrelo ĉe la Usonanoj. EÅ­ropaj (kaj Usonaj) sekurec-ekspertoj aÅ­skultas kaj tremas. Ĉi tie iu fuŝpalpas ĉiujn bremsojn, kiuj en la paso de la tempo estas metitaj sur la eblan aplikon kaj disvastigon de la plej danĝeraj armiloj iam inventitaj de la homo.

 

Same maltrankviliga estas la minacado de Trump koncerne retiron el la NATO, se la Eŭropaj aliancanoj daŭrigos lasi Usonon prizorgi la plej grandan parton de la defendoŝarĝojn. Konsternante la Baltajn ŝtatojn, li rifuzas promesi ke li defendos la aliancanojn, se ili estus atakataj de la Rusio de Putin, kiun li admiras.

Usonaj balotantoj ekflirtis kun ekstremisma kandidato kaj pere de tio ŝanĝis ĉi tiun kampanjon en specon de vivriska veturegado en la ondanta fervojo. Multaj timige alkroĉiĝas al la stango de sia ĉaro, estas katapultataj en la aeron, sekve plonĝas en la profundon, sentas la pezoforton ekskui siajn korpojn, eligas kriegojn, sed finfine bremsas la ĉaro. La korpo malstreĉiĝas, kaj tie ĉe la fina linio, staras trankvilige Hillary Clinton kiel la nova prezidento.

Tio estas almenaŭ la espero de tiuj kiuj opinias ke Donald Trump estas tre riska aventuro. La plimulto de la Eŭropanoj malpeziĝinte spiros se Clinton gajnas. Sed tiuokaze restas fakto ke Trump tre multe atingis. Li elmontris en la Usona socio subfluon, kiu ankaŭ post malvenko de li daŭre sin manifestos. Ankaŭ regado de Clinton ne povos eviti ĝin.

La ĉagreneto pri EÅ­ropaj freeriders (profitemuloj) ne nur troviĝas ĉe la nemoveblaĵ-magnato. Äœi eĉ atente aperas en la domrevuo de la Usona sekurec-establishment. “Trump pravas. (...) La Aziaj kaj EÅ­ropaj aliancanoj de Vaŝingtono estas prosperaj kaj industriigitaj ŝtatoj kiuj tre bone kapablas defendi sin mem”, skribas Doug Bandow en Foreign Affairs, la eldonaĵo de la aÅ­toritata Council on Foreign Relations[i].

Ĉi tiu ĉagreno pri la malegala disdivido de ŝarĝoj estas tiel malnova kiel la NATO mem. Eŭropaj registaroj kaŝe konsideris tion longtempe kiel laŭritan dancon, ĉe kiu ĉiu entuziasme faris siajn movojn sed finfine ĉio restis kiel antaŭe. Sed nuntempe verŝajne ne. Ĉar la diskuto povas jam dum jardekoj esti la sama, la kunteksto malrapide ŝanĝiĝas.

 

Muzea peco

Usono ne plu estas kio ĝi estis. La lando kun granda blanka meza klaso de EÅ­ropa origino, kiu en la antaÅ­a jarcento alkuris por la kontinenton de deveno liberigi el la nazioj, kaj poste restis tie por ĝin defendi kontraÅ­ la Sovetioj, kaj por protekti la EÅ­ropanojn kontraÅ­ si mem   —   tiu lando estas nun malaperanta. Defendministro Robert Gates avertis en 2011 ke la Malvarma Milito estas sensignifa por la pli juna generacio de Usonanoj. Por ili la NATO estas muzea peco.

Plue estas la novvenintoj. “La demografio ŝanĝiĝas. Enmigrintoj iĝas daÅ­re pli gravaj. Tio povas difekti la malnovan ligon kun EÅ­ropo”, diris Bram Boxhoorn, direktoro de Atlantika Komisiono[ii], pensfabriko specialiĝinta pri la Usona-EÅ­ropa interrilato. La enmigrintoj estas ne WASP: ne White, Anglo-Saxon kaj Protestant, sed en plimulto kolorhaÅ­tuloj, Latin-Amerikanoj kaj katolikoj. Por ili, EÅ­ropo estas malproksima, ne nur geografie sed ankaÅ­ mense. Por Aziaj enmigrintoj, tio veras eĉ multe pli.

Tio jam estis rimarkebla ĉe Obama, la malplej ‘EÅ­ropa’ de ĉiuj Usonaj prezidentoj. Li pasigis sian junecon en Havajo kaj Indonezio kaj sentas sin pli konektita al la Pacifiko ol al EÅ­ropo. Ĉe la lastatempa NATO-pintkunveno en Varsovio li deklaris ke la EÅ­ropanoj ĉiam povas esti certaj pri la Usono, “en bonaj kaj malbonaj tempoj”. Li plifortigis la Usonan militistan ĉeeston en la orienta flanko de NATO. Sed tio okazis nur post granda premo de la Orient-EÅ­ropanoj, kiuj ekde aneksado de Krimeo fare de Putin denove timas Rusion.

Cetere, Obama restas la viro kiu lasis Francion kaj Brition preni la iniciaton ĉe la interveno en Libio, kaj kiu mem sidiĝis sur la malantaÅ­a benko. Li delegis la Minsk-intertraktadon kun Moskvo pri Ukrainio al la Germana kanceliero Angela Merkel kaj la Franca prezidento François Hollande. Prefere li koncentriĝas pri la de li proklamita ‘pivot’ (turno) al Azio, la regiono kie troviĝas la plej granda geostrategia defio por la Usonanoj: la leviĝo de Ĉinio. Tiu faras tutan vicon da tieaj aliancanoj ege nervoza, Japanio antaÅ­e. Rusio sin movas ja ankaÅ­, sed la Ĉinoj estas en Vaŝingtono vidataj kiel la plej serioza oponanto de post la Sovetunio. “Azio povas sin mem kaj la mondon kuntreni en neimageblajn teruraĵojn, kompare kun kio ĉiuj okazintaĵoj el la 20-a jarcento estas neglekteblaj,” diris profesoro Walter Russell Mead kelkajn jarojn antaÅ­e en la ĵurnalo Volkskrant[iii]. Li estas voĉo kiu gravas en Usono.

Tiel kondukas nova generacio, nova demografio kaj nova geopolitika oponanto flanke de Usono,  al same multe da necertecoj por EÅ­ropo. Ili plifortigas la eluziĝ-procezon kiu komenciĝis tuj post la fino de la Malvarma Milito. Komence de la naÅ­dekaj jaroj, prezidento Bill Clinton ignoris tre longe la EÅ­ropajn petegojn por fini per militista interveno la sangan civitanan militon en Bosnio. En 2003, Germanio kaj Francio frontis kontraÅ­ la Usona invado de Irako. AnkaÅ­ dum la Orient-Okcident-konflikto estis estintaj kvereloj, sed ĉiufoje oni lastinstance agis en kuneco, pro la discipliniga efiko elveninta el la Sovetia minaco. Kiam tiu forfalis, komenciĝis malrapida erozio de la Usona-EÅ­ropa alianco.

Oni parolis pri ŝteliranta mensa malproksimiĝo. Multaj EÅ­ropanoj ekscitiĝis pri Irako, la subaÅ­skult-skandalo de la NSA[iv], Guantánamo, waterboarding, la uzado de dronoj[v].

 

Usono unue

Trump nun minacas ĵeti transrande ankoraÅ­ pli da enŝtone ĉizitaj evidentaĵoj, pri nukleaj armiloj, la NATO-membreco aÅ­ la alianca subtendevo. Estas ‘Usono Unue’, li diris en intervjuo kun The New York Times. La termino devenas de Charles Lindbergh, kiu en la tridekaj jaroj kondukis kampanjon por teni Usonon ekster la milito en EÅ­ropo.

La verdikto kaÅ­zis ŝokitajn reagojn en EÅ­ropaj sekurec-rondoj. Iuj esperas ke temas pri stilo, kaj ke la ‘poezia libereco’ per kiu popolistoj aferojn pliakrigas, vaporiĝas tuj kiam ĝi venas en kontakton kun la prezidenta pluŝo. Sed Anders Fogh Rasmussen, la Dana eksa ĉefministro kaj antaÅ­a NATO-estro, ne estas trankvila pri tio, li diris en The New York Times. Trump iras fore kun siaj izolismaj eldiroj, sed Usono jam sub Obama fariĝis potenco kiu “tro multe sin ŝirmas kaj retiriĝas”, diras Rasmussen. Multaj Usonanoj volas ke la lando direktas la rigardon pli internen. Hillary Clinton ne estas favore al tio, sed se ŝi estos elektita, ŝi ja iĝos koncernata de tiu premo.

 

“Supozu ke io okazos kiel en 1939: kion la Usonanoj tiam faros, nuntempe?” estas la demando kiun historiisto Maarten Brands starigas. Li verdire ne ŝatas tiajn komparojn. Sed: “Ĉu vi estis antaÅ­vidinta tion kio okazis ĉe Ukrainio?” Putin en 2014 suprizatakis ĉiun en la Okcidento fare de forpreni Krimeon de la Ukrainanoj. La unuan fojon ekde la Dua Mondmilito, EÅ­ropa limo estis perforte difektata kaj ŝanĝata.

La historiisto Maarten Brands naskiĝis en 1933, vidis kiel knabo kiamaniere aferoj misfunkciis, kaj estis dum la resto de sia vivo konvinkita ke por Eŭropo pli bonas ke la Usonanoj restas proksime, kiel protektanto kaj ordiganto. Sed rezultoj el la pasinteco estigas ne garantion por la estonto, li konscias nun. Pro tio li daŭre revenas al la sama demando: ĉu ni povas ankoraŭ esti certaj ke la Usonanoj denove kuros helpe al ni, se tio necesas? La Baltikaj ŝtatoj estas ege maltrankvilaj. Ili limtuŝas Rusion, same kiel Ukrainio, kaj ne estas certaj ĉu la averaĝa Usonano aŭ Okcident-Eŭropano pretas morti por Vilno.

LaÅ­ Brands la problemo troviĝas profunde. La hodiaÅ­a Usono alfrontas ‘fragmentitan identecon’. Ĉie estas dividlinioj: juna kontraÅ­ maljuna, la progresivaj marbordoj kontraÅ­ la konservativa landinterno, la blankuloj malsupre en la mezoklaso kontraÅ­ minoritatoj kaj enmigrintoj. Trump estas simptomo de diseco. Li estas adorata de siaj balotantoj kaj abomenata de siaj kontraÅ­uloj. Nenio situas inter tiuj du. Tia diseco havas konsekvencojn. ‘Kio konsistis pri direkto iĝis fragmentita’, diras Brands. La EÅ­ropanoj ne plu vere scias kion por ili signifas la lando: unue estis la intervenismo de Bush, tiam sekvis la retiriĝantaj movoj de Obama, kaj nun pledas Trump por miksaĵo de izolismo kaj ‘knock the hell out of them’-alpaŝo.


Civitanaj ribeluloj

EÅ­ropo tamen ne estas en la pozicio, por agi kompateme pri ĉi tio, kaj repreni la malnovan kutimon imagi sin morale supera al tiuj ‘malsaĝaj’ Usonanoj. Ĉar pro Trump ĝi fakte rigardas ankaÅ­ sin mem. Trump, Marine Le Pen, Geert Wilders, la Germanaj kaj AÅ­striaj dekstremaj popolistoj, la Polaj kaj Hungaraj nacia-konservativuloj – ĉiuj ŝosoj sur la sama trunko. Ili prosperas sur grundo de civitanoj kiuj estas necertaj pri malegaleco, stagnaj enspezoj, blokita socia movebleco, enmigrado, tutmondiĝo, libera komerco, ‘ekspertoj’ kaj elitoj. En Britio tiuj civitanaj ribeluloj per la Brexit pafis la unuan breĉon en la bastionon de la politika establado. Marde[i] ili esperas ripeti tiun bravuraĵon en Usono. Se tio fiaskus, tiam EÅ­ropo siavice sekvos kun elektoj aÅ­ referendumoj en Italio, AÅ­strio, Nederlando, Francio kaj Germanio.

 

Pat-pozicio

Usono kaj EÅ­ropo ambaÅ­ luktas kun sia identeco kaj situacio en la mondo. Sur ambaÅ­ flankoj de la oceano prosperas la radikalismo, de dekstre kaj de maldekstre. La pat-pozicio kiu jam dum jaroj paralizas Vaŝingtonon, komencas transsalti al la EÅ­ropa Unio. AnkaÅ­ tie, la politika sceno ŝanĝiĝas malrapide al tranĉeo-kampo. Haltigi, prokrasti, torpedi – jen la kerno de la afero. Nenio estas ankoraÅ­ sankta, ne plu liberkomerc-traktatoj, ne plu subten-devoj, ne plu la Usona-EÅ­ropa frateco. La EÅ­ropaj 'profitemuloj' tedas multajn Usonanojn, kaj multe da maldekstremaj kaj dekstremaj EÅ­ropanoj estas pli mildaj por Putin ol por Usono.

Eble la eluziĝo kiu troviĝas sur la trans-Atlantika rilato estas same neevitebla kiel neinversigebla. Neevitebla konsekvenco de la malapero de la Sovet-malamiko, la apero de la Ĉina minaco, kaj la ŝanĝado de Usono.

Ankaŭ povas esti ke la nuna necerteco estas turbula intera fazo. Febro kiu devas kvietiĝi. Se la Rusoj fariĝos ankoraŭ pli agresemaj ol ili jam nun estas, oni denove povas envicigi sin. El bone komprenita memintereso.


Boxhoorn estas de 1954. Li scias ne pli bone ol: ĉiam ja estis la Usonanoj. Li ne perdas la kuraĝon. “La ligo kun Usono havas diversajn tavolojn. Ekonomie ni estas forte nitataj unu al la alia. AnkaÅ­ kulture.” EÅ­ropaj ĵurnaloj plenigas tutajn aldonaĵojn kun Usonaj televidserialoj kaj spektakloj, filmoj, libroj kaj muziko. Boxhoorn: “Nur sur politika-strategia nivelo ĉiam moviĝemas. Sed ankaÅ­ figuro kiel Trump ne povas simple dekroĉi Usonon de aliaj ekonomioj kaj internaciaj institucioj.”

Temas pri la relativiga perspektivo de la sekura haveno. Sed por nun ni sidas en la ondanta fervojo kaj ne povas alie ol esperi ke la ferumaĵo persistas.

 

 

Arie Elshout  estas historiisto kiu verkis jam dudek jarojn por Volkskrant, en ties ĉefredakcio, kiel ĉefredaktoro por la eksterlando, kaj kiel korespondanto de el Usono.

 

 

 

[i] Council on Foreign Relations (CFR), vidu: http://www.cfr.org/about/

[ii] Atlantika Komisiono, kun kiel direktoro Bram Boxhoorn, vidu:

https://www.facebook.com/Atlantische-Commissie-Netherlands-Atlantic-Association-117968768387248/

pri la historiisto Maarten Brands, vidu:

http://www.alpbach.org/de/person/maarten-c-brands/
https://duitslandinstituut.nl/medewerkers-onderzoek/509/maarten-brands

[iii] Volkskrant = altkvalita Nederlanda ĵurnalo.

[iv] NSA = National Security Agency,   vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/National_Security_Agency

[v] pri dronoj, vidu ankaÅ­: http://joomla.vrede.be/index.php?option=com_content&view=article&id=1409:kreskanta-rezisto-kontra%C5%AD-la-drono-militoj-de-prezidento-obama-n-ro-424-nov-dec-2013&catid=71&Itemid=416

[vi] Marde, la 8-an de novembro 2016, la fintago de la prezidentaj elektoj en Usono.

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/brexit-is-wat-anders-dan-apocalyps~a4395942/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Brexit estas io alia ol apokalipso

Iros ja ne tiel malbone, tiu Brexit, antaÅ­diras Alfred Pijpers.

Volkskrant 15 oktobro 2016

 

Fare de   Alfred Pijpers



‘Perfido’ nomas historiisto Dirk-Jan van Baar[i] la Britan adiaÅ­on el la EU. Jen firma akuzo kontraÅ­ lando kiu en la pasinta jarcento, pli ol iu ajn Okcident-EÅ­ropa ŝtato, klopodis sekurigi EÅ­ropon kontraÅ­ superregado kaj tiraneco. Dum la Dua Mondmilito batalpereis preskaÅ­ duoble pli da Britaj ol da Francaj soldatoj. Van Baar estas certe ne sola en sia opinio. Krom multaj EÅ­ropaj politikistoj, ankaÅ­ nombro da verkistoj, profesoroj kaj ĵurnalistoj reagis konsternite pri la historia Brita demarŝo. AnkaÅ­ el progresiva angulo.

La prominenta kolumnisto de la maldekstra Guardian, Jonathan Freedland, parolas pri la plej granda krizo ekde la Dua Mondmilito. Anglion minacas periodo de izoliteco kaj neesenceco, li pensas. La filantropo George Soros timas pri la plua ekzistado de la EU, kaj antaÅ­vidas la finon de sesdek jaroj da paco kaj prospero. La Nederlanda profesoro Luuk van Middelaar[ii] eĉ mencias la vorton ‘inkubsonĝo’. Multaj ŝajnas konsenti kun la prezidanto de la EÅ­ropa Konsilio, Donald Tusk, kiu antaÅ­diris ke la tuta okcidenta civilizacio estas kuntrenata en la Britan kaptilon.



Varma simpatio

Rimarkinde, tiu emociiĝema subteno por organizo kiu, kun senpotenca eksterlanda politiko, de laŭgrade pasantaj krizoj plagita eŭro-zono, fiaskanta rifuĝintpolitiko kaj senespera dividiteco je preskaŭ ĉiuj frontoj, tamen apenaŭ povas esti nomata fidinda lumturo en la monda politiko. Ankaŭ rimarkinde, ke kritikemaj, maldekstremaj mensoj, kiuj ĝenerale argumentas kontraŭ la kapitalismo kaj la multnaciaj entreprenoj, nun subite estas alligitaj al klubo kiu daŭre metas la interesojn de bankoj kaj grandaj entreprenoj super tiuj de civiluloj. Kaj kiu pro ĝia protektisma agrikultur-politiko jam dum jardekoj milionojn da kamparanoj en la Tria Mondo kondamnas al la almozula bastono. La varma simpatio ankaŭ ne povas dependi de la fundamentaj valoroj de la EU, kiel ekzemple paco, demokratio, homaj rajtoj, ĉar tiuj estas la samaj kiel la Britaj.

Verŝajne la EU, malgraŭ ĉiuj siaj difektoj, ĉe multoj tamen kontentigas profundan bezonon de sekureco. Nun kiam la preĝejoj iĝis malplenaj, komunismaj partioj ne plu havas ekzist-rajton, kaj la nacia ŝtato estas vidata kiel danĝera relikvo el la pasinteco, je kio vi devas ankoraŭ kredi? Ne estas la unua fojo, ke la iam de ses katolikaj registar-gvidantoj establita Eŭropa Komunumo iusence estas vidata kiel la heredanto de la Sankta Romia Imperio. Prefere, tio similas pli al la indigno pri malfidelulo kaŭzanta ĝenon en loka komunumo, ol al subita maltrankvilo pri la stabileco de la Brita funto.

Ĉiuokaze, la Eŭropa pieco malhelpas aferecan rigardon pri la Brexit. La fantomo de Brita izoliteco estas vere ridinda. Ankaŭ sen la Bruselaj institucioj, Britio apartenas al la plej malfermataj kaj internacie orientataj landoj en la mondo. La Brita reĝino tronas super eĉ 53 membroj de la Commonwealth, la lando aktive partoprenas al dekoj da UN-programoj, kaj elspezas por evoluhelpo kaj defendo tre super la Eŭropa mezumo.



Kompetenta kunlaborantaro

Estas kutime la pli fortaj demokratioj de Nord-Okcidenta Eŭropo, kun altaj poentoj sur terenoj kiel homaj rajtoj, justico, batalo kontraŭ korupteco, virina emancipado kaj libereco de la gazetaro, kiuj preferas iom pli nefiksitan politikan aŭ monan ligon kun la centralismaj Bruselo kaj Frankfurt. Kio estas malĝusta pri tio? Krome, la Brita diplomatia aparato estas rigardata kiel tre profesia, do ke estus nesufiĉa kompetenta kunlaborantaro por intertrakti kun Bruselo kaj la Monda Komerca Organizo, ankaŭ tio ja superos la atendon.

La programo de ‘global free trade’, kiun la nova registaro en Londono nun lanĉas sen la EU, estas sendube riska, sed oni tamen povas racie pridiskuti tiun? Vidinte la pli malaltajn prezojn sur la monda komerc-merkato, liberkomerco oferas grandajn ŝancojn por la Brita industrio. Lertaj ekonomiistoj certe ŝatus kompari vivon ekster la eÅ­ro-zono kun la senperspektiva multmiliarda subteno al malsanetadantaj Sud-EÅ­ropaj bankoj kaj landoj.

Dum niaj politikistoj, bankistoj, intelektuloj kaj kolumnistoj indulgas apokalipsan melankolion, okazis en Londono  – dece laÅ­ la parlamenta regularo –  registarŝanĝo, kaj plenumas la plej freŝa ĉefministro Theresa May same dece la rezulton de referendumo. Ke tiaj tute normalaj demokratiaj procezoj estas asociataj kun perfido, pereo, koŝmaroj, kaj la fino de la okcidenta civilizacio, diras multon pri la pensmaniero de la Bruselon-favoranta establishment.

 

 

Alfred Pijpers   estas politika sciencisto

 

 

[i] Dirk-Jan van Baar verkis, en Volkskrant de 6 oktobro 2016, la ankaŭ en Esperanton tradukitan opini-artikolon "Brexit sentiĝas en Bruselo kiel perfido" (artikolo n-ro 122 en ĉi tiu retejo).

[ii] Luuk van Middelaar estas ĉe la Universitato de Leiden (en Nederlando) profesoro pri "Fundamentoj kaj Praktiko de la EU kaj ĝiaj institucioj", kaj li laboras ankaŭ en Bruselo kiel politika filozofo.

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/-brexit-is-verraad-en-dat-zullen-de-britten-nog-gaan-merken~a4389972/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Brexit sentiĝas en Bruselo kiel perfido

Kie la EU estas por Germanio kaj Francio de ekzistenciala signifo, ĝi estis por la Britoj foirloko kun kiu oni povas la kontrakton ankaŭ nuligi.

Volkskrant 6 oktobro 2016

 

Fare de  Dirk-Jan van Baar



Dum tri monatoj, la Brita ĉefministro Theresa May diris ke Brexit ankaŭ signifas Brexit, kaj ke ŝi faros de ĝi sukceson. Haston ĉe la ekigo de la EU-eksiĝoproceduro ŝi ne havis, sed ekde ĉi semajnfino[i] ni scias ke tio devos okazi antaŭ aprilo 2017. Alie ol la Brexit-referendumo en junio 2016, kies rezulto ankoraŭ resonegas, la eksiĝo mem devas pasi plejeble puŝoreziste. Tion ankaŭ Angela Merkel, kiu volonte prenas sufiĉe da tempo, aprezas. Malgraŭ tio, la ĉefministro estas sur kolizio-kurso kun la EU, pro ŝia emfazo pri la kontraŭagado de enmigrado, de kio la Francoj ĉe Calais jam nun eltenas la ŝarĝojn. Tio estas peti reprezaliojn.

Neniu havas intereson en divorcbatalo, kaj la Britoj ankaŭ spekulas pri tio. Ili esperas, ke post ilia foriro estos baldaŭ ree business as usual, sed tiam sen Bruselaj enmiksiĝoj. Ili celas liberkomerc-konvencion kun la EU, ĉe kio scenaroj kiel la Svisa aŭ Norvega modelo rondiras. Ankaŭ Liĥtenŝtejno, pli malgranda ol la Luksemburgo de tirano Jean-Claude Juncker, estas menciita kiel opcio.

La afero iĝas ankoraŭ pli surrealisma, kiam oni konsideras ke la Britoj jam havis aliron al la komuna merkato, kvankam ili ne bezonis partopreni en la eŭro kaj la Schengen-zono. Kaŭze de tio, ili neniam perdis la kontrolon pri sia propra monero kaj siaj propraj limoj. Ĝustadire voĉdonis la Britoj la 23-an de junio[ii] kontraŭ EU kiu jam plejparte estis aranĝita laŭ iliaj deziroj, kvankam ili post nelonge dum la elirprocezo alfrontos (maljuste traktitan) EU-on, kun kiu plua interrilato vere ne finiĝos je ilia avantaĝo.



Interplektiteco

Tri monatojn poste mi trovas ankoraŭ ĉiam malfacila kompreni ke la Britoj ne volis konsciiĝi pri tio. La Brita politiko faris la debaton ĉiam en ekonomiaj terminoj, kvazaŭ la elekto por Eŭropo estas balancado inter plusoj kaj minusoj, sed la bone komprenita propra intereso ĉe tio preskaŭ nevidebliĝis. Multe pli potenca estis la emocia antipatio kontraŭ kontinento kun kiu la Britoj fariĝis ja pli kaj pli interplektitaj, sed kie ili ne sentas sin hejme.

Ke tiu antipatio  – post membreco de pli ol kvardek jaroj –  fariĝis ĝuste pli forta ol malforta, tio ankaÅ­ pli malfaciligas reordigi tiun fadenbulon laÅ­ afereca maniero. Britoj ja pensas ke ili povas denove deŝiri sin de EÅ­ropo, kaj solide esti memstaraj, sed tio ne sukcesos sen sento por kontinentaj rilatoj. Precize pri tio ili ne plenumas siajn devojn.



Paroĥismo

Brexit-anoj kiel Boris Johnson, nun ministro de Eksterlandaj Aferoj, neniam adiaÅ­is la klasikan “dividu kaj regu”. Ili estas certaj pri tio, ke la EÅ­ropaj landoj konkurencas unu la alian, kaj ke la Germana industrio kaj la Francaj vinberistoj ne volas perdi sian Britan eksportan merkaton. Ili proponos la Britan komercan deficiton kiel forton, kaj agas kvazaÅ­ ĉio en EÅ­ropo estas intertraktebla.

En Bruselo buĝetoj estas vere la nodo; la Britoj scias depost Margaret Thatcher (”I want my money back”) ĉion de tio, kaj ekde ekonomie ili denove pli bone fartas, ili ankaÅ­ estas netaj pagantoj. Sed kun ilia paroÄ¥ismo (Napoleono jam parolis pri “nation of shopkeepers”) ili malhavas la pli grandan bildon pri kiu temas en EÅ­ropo ekde 1945. Tio ne plu estas militi kaj unu la alian superi, sed paciĝi kaj historiajn kontrastojn venki.



Foirloko

Tiu salto trans sian propran ombron faris la Britoj neniam. Kie la EU havas por Germanio kaj Francio ekzistencialan signifon, por la Britoj ĝi estis foirloko por komerci. Tiaĵo povas ankaŭ ree esti nuligata. Je kulpokonscio la Britoj ne suferas, je pli altaj idealoj ili ne kredas, kaj kun ĉia ilia skeptikeco ili pensas ke la Germanoj ne eterne volas esti transdonataj al la kapricoj de la Francoj.

Por la Britoj la nuligado de kontraktoj estas la plej normala afero en la mondo, por la EU tio estas mortinda peko. Kie la arÄ¥itektoj de la eÅ­ro faris ĉion por solide kunfiksi la eÅ­ro-landojn neinversigeble unu al la alia, la Britoj restis de tio ekstere. Pro tio ekzistas por ili exit kiu ne ekzistas por la ceteruloj, kaj sentiĝas la Brexit  – kiu trarompas la magion de EÅ­ropo –  en Bruselo kiel perfido, kio ĝi por la Britoj ne estas.

 

Perfido

Tiun senton de perfido faras la katastrofa tempigo de la Brexit ankoraÅ­ pli intensa. Dum la EU estis turmentata de la eÅ­ro-krizo, rifuĝint-torentoj, islaman-atakoj, dekstra popolismo kaj Rusa ĉikan-rilata politiko, David Cameron sentis necese peti “better deal for Britain”. Tiam oni ne komprenas la gravecon de la EÅ­ropa unueco, kaj kiu ne komprenas tiun, komprenas tute nenion.

Pro tio la Britoj eraras se ili pensas, ke intertraktado pri transakcio ankoraŭ eblas. Ne nur forludis ili ĉiun krediton, sed kiel klubo en bezono ankaŭ la EU estas tre nefleksebla kaj nekapabla kompromisi. Brexit estas perfido, kaj tion la Britoj ankoraŭ ekrimarkos.

 


Dirk-Jan van Baar   estas historiisto.

 

 

 

[i] ĉi semajnfino = 1-2 oktobro 2016

[ii] la 23-an de junio 2016

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/duitse-zwakte-is-serieus-europees-probleem~a4390073/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Germana malforteco estas serioza EÅ­ropa problemo

La pozicio de Germanio, kaj do de EÅ­ropo, estas malfortigita, kaj Erdogan kaj Putin utiligas tion.

Volkskrant 6 oktobro 2016

 

Fare de Ton Nijhuis


Jam ses jarojn Angela Merkel brilas sur la unua loko en la Forbes-listo[i] de la plej potencaj virinoj en la mondo. En Eŭropo ŝi estas, ankaŭ pro manko de konkurenco, sendube la centra persono. Tamen oni ne devas esti granda politika analizisto por konstati ke ŝia potenco en Eŭropo renkontis ŝokajn limojn, kaj ke ŝia stirkapablo koncerne Eŭropan integriĝon kaj la paŝoj al la multaj krizoj signife malpliiĝis. Kvankam ĝis lastatempe oni pridiskutis la demandon ĉu Germanio pretas preni sur si gvidantan rolon, nun la demando estas ĉu Germanio ankoraŭ kapablas doni direkton al la Eŭropa politiko.

El financa kaj ekonomia vidpunkto, Germanio tre evidente ne sukcesis konvinki precipe la mediteraneajn landojn  – inkluzive de Francio –  pri la dezirindeco de strikta mona politiko, aÅ­ lasi tiun eldevigi pere de la EÅ­ropa Komisiono. Kaj ĉar ne estas interkonsento pri alternativa ekonomia modelo, restas senfine iele-tiele plulaborado kun alta risko de novaj krizoj kaj neniu perspektivo al pli bona estonto en la sudaj landoj.

Orienten la influo de Merkel, kaŭze de la rifuĝintpolitiko, suferspertis senteman difekton. Ankaŭ ĉi tie, ŝi ne sukcesis konvinki la aliajn landojn pri ŝia alpaŝo, kaj ŝi ankaŭ ne montriĝas kapabla eldevigi tiun helpe de la Eŭropa Komisiono. Kaj ankaŭ ĉi-kaze mankas por nun alternativa politiko. La nuna relativa trankvilo estas eble nur silento antaŭ la venonta ŝtormo, por kiu Eŭropo denove estas malbone preparita.

Ke Germanio, koncerne la demandon kiel la EU post la Brexit pluevoluigu sin, devus ekgvidi, oni implice ĝenerale aprobas. Sed Berlino ankoraŭ ne havas komencon de koncepto ŝancoriĉa por larĝa interkonsento. Krome, la movlibereco de Merkel estas severe limigata pere de la ekflorado de la dekstrem-popolisma AfD[ii] kaj kreskanta malkontento en grandaj partoj de ŝia propra partio kaj la CDU[iii].

Eĉ la soft power de Germanio perdis forton. La Germana sukcesmodelo estas, post la skandaloj ĉe Volkswagen, la problemoj de Deutsche Bank kaj korupteco de Franz Beckenbauer, iom velkinta.

 

La demando kompreneble estas ĉu, kiam Germanio estas perdinta povon, aliloke la povo pliiĝis? Unu afero certas: ene de EU tio ne okazis. Ekzistas neniuj aliaj registarestroj aŭ naciaj ŝtatoj, kiuj uzis ĉi tiun oportunaĵon por tiri la iniciaton al si mem, kaj meti en ĝi pli da stirado. Kaj ankaŭ la Eŭropa Komisiono ŝajnas ja malfortiĝinta pro la Germana senpoveco. Jean-Claude Juncker ĉiuokaze ne sukcesas preni la region en la manojn. La sama povas esti dirata pri la prezidanto de la Eŭropa Konsilio, Donald Tusk. La ora regulo en Eŭropo estas kaj restas ke fortaj Eŭropaj institucioj bezonas fortajn landojn. La malo do de zero sum game. Pro tio, malfortiĝinta Germanio neeviteble kondukas al malfortiĝinta Eŭropo.

Malfortiĝo de EÅ­ropo evidente signifas unuavice reduktitan kapablon por mem-stirado kaj por solvi la problemojn al kiuj la kontinento vidas sin konfrontata. Kaj tiu senpoveco kondukas al plua erozio, de EÅ­ropo kaj de la legitimeco de  – aÅ­ konsento kun –  la tiela integriĝo-projekto. Sed ne haltas tie.

Ĉe la randoj de Eŭropo certe ekzistas partioj kiuj facile kolektas fruktojn el la Eŭropa potenc-vakuo. Tiuj ĉefe estas Erdogan kaj Putin. Ambaŭ ekspluatadas la malfortecon kaj disecon favore al sia propra potencvolupto. Estas ili kiuj daŭre denove tiri la iniciaton al si mem kaj preskribi la agendon. Ili ankaŭ, sufiĉe neĝenate, povas agi laŭplaĉe en Sirio, Ukrainio aŭ hejme, sciante ke tio ja ne estos punata.

Kaj Moskvo por nun estas ne treege nervoza pri la premo, kiun Nederlando kaj Eŭropo povas uzi por alporti al justeco tiujn respondeculojn de la paffaligo de MH17[iv]. Koncize dirite, Eŭropo iĝas pli kaj pli ludilo de sia ĉirkaŭejo, ol ke ĝi kapablas fasoni la ĉirkaŭejon plejeble laŭ Eŭropa modelo.

Tiusence, la Germana malforteco estas serioza Eŭropa problemo. Estas esperinde ke Angela Merkel, en la lasta jaro antaŭ la elektoj, montriĝos kapabla altiri al si la iniciaton denove, kaj veni ĉiuokaze por la rifuĝintkrizo kun koncepto, kiu povas konvinki la propran loĝantaron, kaj ankaŭ je Eŭropa nivelo povas esti certa pri aprobo. Tamen, estas tute ne certa ĉu tio ankaŭ sukcesos.


Schadenfreude[v] pri la problemoj en Germanio kaj la malfortiĝinta pozicio de Merkel estas ĉe tio ja la lasta kion ni bezonas.

 



Ton Nijhuis  estas direktoro de la Duitsland Instituut[vi].

 

 

 

[i] Forbes-listo:  vidu http://www.forbes.com/lists/

[ii] AfD (Alternative für Deutschland) estas iom nova politika partio en Germanio; pri ĝia fono legu ekzemple https://eo.wikipedia.org/wiki/Alternativo_por_Germanio aÅ­ https://eo.mondediplo.com/article2233.html

[iii] CDU = Kristan-Demokrata Unio de Germanio (al ĝi apartenas la nuntempa kancelierino Angela Merkel)

[iv] MH17 = la aviadilo paffaligita super Ukrainio en julio 2014;
vidu ankaÅ­: https://eo.wikipedia.org/wiki/Flugo_17_de_Malaysia_Airlines

[v] Schadenfreude = "malica ĝojo"

[vi] Duitsland Instituut = Instituto pri Germanio, en Amsterdamo; vidu https://duitslandinstituut.nl/

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloTrouw
http://www.trouw.nl/tr/nl/5009/Archief/archief/article/detail/4388773/2016/10/04/Sterke-leider-maakt-misbruik-van-democratie.dhtml
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Forta gvidanto misuzas demokration

En multaj landoj, oni vidas ekfloradon de aÅ­tokrataj gvidantoj. Timigitaj civitanoj donas al ili spacon.

Trouw 4 oktobro 2016

 

Janne Chaudron
(redakcio pri eksterlando)


La aŭtoritata gvidanto antaŭeniras, kaj ne nur en landoj kiel Ĉinio kaj Rusio. Tio estas tutmonda tendenco kiu etendas de Pollando al Ugando, kaj de Turkio al Barato. En ĉiuj ĉi landoj la potencon havas aŭtokrataj gvidantoj, kiuj malrapide detruas la liberecojn de civitanoj, kaj formetas socialajn organizojn kaj aktivulojn kiel perfidulojn aŭ teroristojn.

Dhananjayan Sriskandarajah de civitan-organizo Civicus[i] avertas pri tiu ĉi fenomeno. "En pli ol cent landoj estis pasintjare civitanaj liberecoj minacataj, ja rekordo", diras Sriskandarajah. La Srilankano estis hieraŭ en Nederlando por prezenti sian raporton pri tiu temo ĉe la sesdeka datreveno de Oxfam Novib[ii].

 

Kiel vi klarigas la ekfloradon de la aÅ­toritata gvidanto?

"Homoj estas necertaj, kaj bezonas firman gvidadon. Vi vidas tion en Rusio, sed ankaŭ en Usono, kie Trump forte konkuras. Kaj okazas pli. La klasika diferenco inter diktatoreco kaj sana demokratio, kiel ni konis tiun de antaŭ la Malvarma Milito, malaperis. Veraj diktatoroj apenaŭ ekzistas. Ekzemple en Ruando oni dece organizas elektojn, kaj estas parlamento tie. Unuavide bone funkcianta demokratio. Sed ŝajno trompas. En tiu lando regas gvidanto kiu tuj ĉesigas iun ajnan formon de opozicio."

La aŭtoritata gvidanto do lerte uzadas demokratiajn instrumentojn? Ekzemple, la referendumo kiu Hungario organizas pri rifuĝint-kvotoj, aŭ la plebiscito en Rusio pri Krimeo.

"Jes, tio faras la aferon tiel cinike. AÅ­toritataj gvidantoj scipovas kiel ludi la demokratian karton. Kaj la teÄ¥nikoj estas tre progresintaj. Jam tridek jarojn laboradas ekzemple elektad-observantoj por kontroli ĉu la elektadoj pasas honeste. Sed pro kio oni devus gajni la elektojn je la tago kiam tiuj okazas? AÅ­toritataj reĝimoj simple aranĝas ke  – longe antaÅ­ tiuj elektoj –  ili jam estas devigintaj la opozicion silenti."


Kial verdire, landoj ne volas pli longe la demokratian modelon?

"La plej grava klarigo estas la ekflorado de la sekurec-tagordo. Tion vi vidas ankaŭ en landoj kiel Usono, Francio kaj Britio. Por endigigi la danĝeron de terorismo, preskaŭ ĉio estas permesata. Ekzemple la fermado de sociaj medioj, la spionado de personoj aŭ la kontrolado de moncirkulado. Estas ekzemple enkondukita nova leĝaro, kiu devas preventi ke teroristoj legaligi monon. Tio havas sekvoriĉan efikadon sur socialajn organizojn. Ni, kiel Civicus, volis apogi projekton en Sudano. Sed la Usonaj aŭtoritatoj malpermesis nin translokigi la monon al tiu lando, ĉar ili timis terorismajn aktivecojn."


Socialaj organizoj do estas la viktimoj?

"Jes, ties laboro estas farita neebla en multaj landoj, kun la argumentado ‘ni protektas la sekurecon’. Ekzemple Barato antaÅ­ nelonge enkondukis tre ampleksan leĝaron sur la tereno de civitanaj liberecoj. Sed amasprotestoj ne realiĝis. Tio surprizis min."


Evidente la kulpo kuŝas ankaŭ ĉe la organizoj mem. Homoj petadas fortan gvidanton. Ili bezonas sekurecon, eĉ se tiu kostas al ili civilajn liberecojn.

"Mi certe imputas tion al ni. Socialaj organizoj dum la lastaj jaroj fariĝis burokrataj institucioj, kiuj nur volonte klinis la orelon al la deziroj de la donantoj. Por la sentado de la politika klimato estas ja tro malmulte investita."

 
Ĉu socialaj organizoj kiel Civicus estas ankoraŭ vere io de la nuna tempo? Oni vidas ke junuloj organizas sin alimaniere, imagu ekzemple la Occupy[iii]-movadon.

"Tion ni stimulas ankaŭ. Sociaj medioj donas tiurilate multajn ŝancojn, ne nur por aŭtoritataj reĝimoj. Tra tiu vojo protestoj nuntempe estas organizataj. Kaj la amuzaĵo estas ke tiuj manifestacioj ne plu nepre havas idealisman karakteron, kiel en la sepdekaj jaroj kiam ĉiu iris surstrate por pugnigi la manon kontraŭ nuklea energio. Unu el la plej grandaj protestoj ĉi-jare en Britio estis organizata fare de kaj favorantoj kaj kontraŭuloj pri la ĉasado de vulpoj. Junuloj hodiaŭ amase subskribas peticiojn sur Facebook aŭ partoprenas al flashmobs[iv]. Tiurilate la demokratio dume estos ankoraŭ ne morta. Mi estas esperema."

 


Janne Chaudron  estas ekde 2012 reportero ĉe Trouw, pri Rusio kaj Orient-EÅ­ropo.

 

 

[i] Civicus: vidu http://www.civicus.org/index.php/en/about-us-125

[ii] Oxfam Novib: vidu http://www.oxfamnovib.nl/english/home

[iii] Occupy: vidu http://epo.wikitrans.net/List_of_Occupy_movement_protest_locations

[iv] flashmobs: vidu https://en.wikipedia.org/wiki/Flash_mob

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2016/09/29/eu-duikt-bij-klimaatverdrag-4488315-a1523945
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

EU kaŭriĝas ĉe Klimato-traktato

NRC 29 septembro 2016

 

Redaktora kolumno


Responde al Brexit kaj anti-EU[i]-sento inter EÅ­ropaj voĉdonantoj, Bruselo serĉadas sencon: novajn EÅ­ropajn projektojn kiuj unuvide ilustras la utilon de EÅ­ropa kunlaborado. Prefere simplaj temoj, kiuj tuj respondas la demandon: what’s in it for me? Tiaĵo kiel pli malmultekoste telefoni eksterlanden, sed tiam kelkajn mezurojn pli granda.

Haltigu serĉadon. Por komenci, la Eŭropa Unio povus ratifiki la UN[ii]-klimato-traktaton de Parizo. La traktato estas, en epoko de kreskanta naciismo, forta signo ke internacia interkonsiliĝo povas certe alporti rezultaton. Klimatŝanĝo estas zorgo por multoj; jam delonge ne plu ekskluziva hobio de sciencistoj kaj verdistoj. Subskribo de la interkonsento estas ne nur sencohava, sed ankaŭ relative simpla maniero por montri decidemon.


EÅ­ropo, dum jaroj antaÅ­iranto en la klimato-debato, riskas en la fina fazo de ‘Parizo’ ĝene malantaÅ­iĝi. La interkonsentoj, faritaj en Francio por malpliiĝo de forcejaj gasoj, ekvalidos kiam 55 landoj estos ratifikintaj la traktaton kaj krom tio 55 procentoj de la gaseligo estos enmetitaj en la interkonsento.

Post kiam antaÅ­e ĉef-malpurigantoj Ĉinio kaj Usono estis ratifikintaj, venis lastsemajne dum la UN-jarkunveno en Novjorko unu post la alia registarestro fiere proklami ke ratifiko estis fakto: Brazilo, Honduro, Namibio  –  31 landoj entute.

Tial ĝenerala ŝekretario Ban Ki-moon, en la ombro de la rapide eskaladanta konflikto en Sirio, havis almenaŭ unu bonan novaĵmomenton. Li fiere raportis ke estas ratifikintaj jam sesdek landoj, kiuj komune respondecas pri 47,5 procentoj de la forcejaj gasoj. Jen pli rapide ol atendita, kaj ĉe intertempe nur 7,5 procentoj plenumendaj, estas ŝanco ke la traktato ekvalidos ankoraŭ ĉi-jare.


Kaj la EU? EÅ­ropo ne povas teni paŝon kun la ratifik-rapidecon. La EU-membroŝtatoj estas traktat-partneroj, kaj la EU mem ankaÅ­. Ratifiko do devas trairi la EÅ­ropan Parlamenton, la EÅ­ropan Komisionon, la EÅ­ropan Konsilion kaj ankaÅ­ la 28 membroŝtatojn. Pro tio, en Bruselo oni nun konsideras rapide solvi la EU-ratifikon kaj ne atendi naciajn ratifikojn, kiuj tiam sekvos poste. Tio signifas tempoŝparon, sed kontraÅ­as la EU-intencon doni al naciaj parlamentoj pli da decidpovo. La EU, respondeca por 12,1 procentoj de la gaseligo, povas puŝi la interkonsenton trans la sojlo. Se tio ne sukcesas, tiam la klimato ankaÅ­ ja estos savita, sed EÅ­ropo estas hontigita. Estas ne klarigebla ke  – kiam la tuta mondo ankoraÅ­ ĉi-jare la klimaton ‘savas’ –  la EU estas okupanta kun si mem. Inverse, ratifiko povas klarigi ke la EU gravas.

 

 

 

[i] EU = EÅ­ropa Unio

[ii] UN = Unuiĝintaj Nacioj

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2016/09/16/beducht-voor-opstand-matigt-brussel-de-toon-4302102-a1521771
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Timema pri ribelo, Bruselo moderigas la tonon

En ĉi tiu tajdo la EU-Komisiono ne regajnas sian aŭtoritaton per Brusela misia fervoro.

NRC 16 septembro 2016

 

Fare de  Luuk van Middelaar

 

En Bratislavo kunvenas hodiaŭ[i] 27 Eŭropaj registarestroj sub gvidado de Donald Tusk (kaj sen la Brita ĉefministro); merkrede[ii] Jean-Claude Juncker elparolis en la Parlamento[iii] sian ĉiujaran 'Stato de la Unio'-alparolon. La gazetaro ŝatas vidi rivalecon kaj direkto-disputon: "EU en krizo, gvidantoj disaj", estis fraptitolo en la FD[iv]. Fakte la Polo Tusk kaj la Luksemburgano Juncker pensas malsame pri la politika estonto de Eŭropo, sed tio ne estas surprizo. Multe pli okulfrapa estas la kursoŝanĝo kiun ili ambaŭ disvastigas: Eŭropo devas protekti. Tusk, la prezidanto de la Eŭropa Konsilio diras tion eksplicite. En fortika invitletero por la Bratislavo-pinto, sendita marde[v], li donas avertojn al Merkel[vi], Rutte[vii] kaj la aliaj: "Homoj ekspektas ke siaj gvidantoj protektas ilian vivospacon kaj garantii ilian sekurecon. Se kreskas la sento, ke ni neglektas tiun respondecon, ili serĉos alternativojn kaj ankaŭ trovos tiujn." Alivorte, la Brita voĉdonant-ribelo povas aliloke ripetiĝi. Konkludo: "Ni devas restarigi la ekvilibron inter la bezono de libereco kaj de sekureco, inter la neceso de malfermeco kaj de protektado." Ĉar la EU plenkreskis malferminte limojn, oferinte ŝancojn kaj kreinte spacon, tiu ĉi nuna konkludo estas akra laŭenhava turno.

 

Sed Juncker faras la saman turnon. AnkaÅ­ li uzas vortojn kiel 'protekti', 'defendi', 'fari rezisteblaj' kaj 'garantii nian vivmanieron'. AnkaÅ­ li fokusas pri enmigrado, terorismo kaj tutmondiĝo. AmbaÅ­ ekuzas 200 aldonajn limgardistojn por helpi la registaron en Sofio ĉe la gardado de la Bulgara-Turka limo, kio estis unualoke en la dezirlisto. Pliseverigitaj limkontroloj ĉe la eksteraj limoj, ankaÅ­ por EU-civitanoj, estas alia novaĵo, kiu devus helpi interkapti IÅœ-adeptojn kun Belga, Franca aÅ­ Nederlanda pasporto. Koncerne tutmondiĝon, Juncker sufiĉe rimarkinde pledis nu por ratifiko de la komerca interkonsento kun Kanado, sed li  – en alparolo de preskaÅ­ unu horo –  tute ne menciis la multe pli gravan TTIP[viii]-traktaton kun Usono. AnkaÅ­ lia forta sono kontraÅ­ Ĉinaj praktikoj ĉe dumpingo de ŝtalo, montras inter multaj EÅ­ropaj voĉdonantoj senton por zorgoj pri malfermaj landlimoj. Tiu nova ekvilibro inter libereco kaj protektado konvenas perfekte al la sekrete reĝustigita pozicio de la Nederlanda registaro.



Krom la enhavo, ankaŭ formo kaj stilo gravas. Eblan kritikon pri la pretendema nomo 'Stato de la Unio', iam elpensita de la Parlamento, senminigis Juncker merkrede[ix] dirante: "Ĉi tio estas ne la Usono, kie la prezidento faras State of the Union alparolo al ambaŭ Domoj de la Kongreso, kaj milionoj da civitanoj aŭskultas ĉiun vorton, rekte sur televido." La Komisionano[x] volis havi la eblecon diri al parlamentanoj en Strasburgo la saman kiel al registarestroj en Bratislavo. Dum li lastjare pasiplene malligiĝis de la teksto, li nun estis diskreta kaj parolis laŭ skripto. Domaĝe por la emocio en la salonego, sed la stilo harmoniis kun la mesaĝo. En la nuna tajdo, la Komisiono ne reakiras sian aŭtoritaton kun Brusela misia fervoro kaj konfrontado, sed kun pragmateco kaj ligiteco. Ankaŭ ĉe Tusk la mesaĝo troviĝas parte en la formo. Ĉar kial devas ĉiu iri al la ĉefurbo de Slovakio? Pro tio ke pinto en Bratislavo videbligas, ke 'Bruselo' ne rigardas sin kiel 'Vaŝingtonon'. Simbola bremso kontraŭ centralizo.

AnkaÅ­ tiaĵon diris Juncker merkrede[xi]: "EÅ­ropo sole funkcias, se alparoloj kiuj defendi nian projekton estas ne nur farataj en tiu ĉi respektinda Domo, sed ankaÅ­ en la Parlamentoj de ĉiuj niaj membroŝtatoj." Ĉe la Äœeneralaj Konsideroj venontsemajne, nia ĉefministro[xii] Mark Rutte  – kiu cetere ekde la Brita referendumo sonas multe pli pozitive pri EÅ­ropo –  povos tuj komenci kun tio.

 


Luuk van Middelaar  estas politika filozofo en Bruselo.

 

 

[i] hodiaÅ­, la 16-an de septembro 2016

[ii] merkrede, la 14-an de septembro 2016

[iii] Parlamento = la EÅ­ropa Parlamento en Strasburgo (urbo preskaÅ­ sur la Franca-Germana landlimo)

[iv] FD (Financieele Dagblad) = jam longe ekzistanta Nederlanda tagĵurnalo, speciale pri ekonomio kaj entreprenistaro

[v] marde, la 13-an de septembro 2016

[vi] Merkel = Federacio Kanceliero (ĉefministro) kaj estro de la Federacia Respubliko Germanio

[vii] Rutte = ĉefministro de Nederlando

[viii] TTIP = Transatlantic Trade & Investment Partnership

[ix] merkrede, la 14-an de septembro 2016

[x] La Komisionano: ĉi tie do temas pri la ĉefmembro de la Eŭropa Komisiono

[xi] merkrede, la 14-an de septembro 2016

[xii] ĉefministro de Nederlando

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2016/09/09/china-vreest-vooral-bewapening-zuid-korea-4205666-a1520571
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ĉinio ĉefe timas armadon de Sud-Koreio

Nord-Koreio plialtigis la streĉiĝojn en la regiono, pro ĝia plej peza nuklea provo ĝisnun.

NRC 9 septembro 2016

 

Fare de Oscar Garschagen,
NRC-korespondanto en Åœanhajo

 

Ĉinio estas furioza. Ne pri Nord-Koreio, kiu vendrede[i] pere de nova subtera nuklea provo plue plialtigis la streĉiĝojn en Orient-Azio, sed pri Sud-Koreio. La rifuzo de la Sud-Korea prezidento Park rekonsideri sian decidon venontjare instali la progresintan Usonan aero-defendsistemon THAAD (Terminal High Altitude Area Defence) ĝenas Ĉinion altgrade.

Pri tio estas grandaj kaj ankaŭ malgrandaj indikoj. La ege popularaj popsteluloj el Sud-Koreio estas subite alfrontataj kun nuligoj de ilia aperado en Ĉinio. Ankaŭ la vendado de iliaj videoj malpliiĝas. Kaj klopodoj de la Ĉina prezidento kaj partiestro Xi Jinping, por lunde[ii] dum la G-20 pintkunveno en Hangzhou[iii] persvadi la Sud-Korean prezidenton Park al aliaj pensoj, restis senfruktaj.

Ĉinio, tiel evidentiĝas el reakcioj de altrangaj partifunkciuloj en la partio-gazetaro kaj de generaloj, vidas THAAD-on kiel pli granda minaco por la Ĉina strategia sekureco ol per nukleaj armiloj ekipita Nord-Korea armeo. THAAD-roto en Sud-Koreio estas ne nur kapabla defendi la landon kontraŭ Nord-Koreaj misiloj kaj artilerio kun nukleaj kapoj, sed ankaŭ kontraŭ la Ĉinaj nukleaj arsenaloj.

Krom tio, la THAAD-konektitaj radaraj kaj satelitaj observado-sistemoj ebligas Usonon profunde rigardi en Ĉinion. La Ĉina armeo timas ke la potencaj THAAD-radaroj oferas al la Usonanoj la ŝancon observi kun granda precizeco la agojn de la Ĉina armeo en la Nord-Oriento de Ĉinio, kie estas postenigitaj la plej gravaj armeo-korpusoj.


En Pekino tamen estas iom da kompreno por la kreskantaj zorgoj de Sud-Koreio pri la intencoj de la Nord-Korea gvidanto Kim Jong-un, kiu estas vidata de prezidento Park kiel "danĝera frenezulo". Sed en suspekteman Ĉinaj okuloj, la veno de THAAD-roto precipe celas protekti en Sud-Koreio la Usonan armeon, kaj ne la loĝantaron.

Ekspansioj de Usonaj armilsistemoj sur la Korea duoninsulo estas do baldaŭ interpretataj kiel klopodoj ĉirkaŭi leviĝantan Ĉinion kaj komenci "novan malvarman militon", en la vortoj de la partio-ĵurnalo Global Times. Dum la G-20 pintkunveno la Usona prezidento Obama ne sukcesis trankviligi sian Ĉinan kolegon Xi ankaŭ pri tiu punkto.

Eĉ pli granda militista celo

Post la kvara Nord-Korea nuklea provo, la 6-an de januaro 2016, Obama proponis instali THAAD-roton, 200 kilometrojn sude de Seulo. Kvankam Park pri tio vendrede[iv] nenion diris, estas kredinda ke la kvina kaj ĝis nun plej peza provo sole plifortigis ŝin en ŝia intenco akcepti tiun proponon.

La argumenton ke Sud-Koreio tiel plialtigas la streĉiĝojn kaj iĝas eĉ pli granda militista celo, Parko malaprobas. Nord-Koreio ja ne nur daÅ­rigas disvolvi nukleajn kapojn, sed ankaÅ­ la misilojn kapablajn transporti nuklean kapon. Balístikaj misiloj de longa atingo, per kiuj Nord-Koreio povas frapi Los-Anĝeleson kaj San-Franciskon, ankoraÅ­ ne apartenas al la arsenalo. Sed laÅ­ Sud-Koreaj kaj Usonaj ekspertoj, estas nur afero de tempo antaÅ­ ol Nord-Koreio kapablas instali nukleajn kapojn sur konvencia artilerio, per kiuj Seulo povas esti bombardata.


La nun videbla plimalboniĝo de la ĝis pasintjare tre koraj rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Koreio  – kaj ankaÅ­ de la Ĉinaj-Usonaj rilatoj –  agas en la avantaĝo de la Nord-Korea gvidanto Kim Jong-un. "Estas tre inteligenta kaj lerta de Kim Jong-un, ke li semis malpacon inter Ĉinio, Usono kaj Sud-Koreio," diras Stephan Haggard de la Korea Pacific Institute de la Universitato de San Diego.

 

 

[i] vendrede, la 9-an de septembro 2016

[ii] lunde, la 5-an de septembro 2016

[iii] G-20:  vidu i.a. http://peripateante-trattt.blogspot.nl/2016/09/malfermita-g-20-pintkuveno-en-hangzhou.html

[iv] vendrede, la 9-an de septembro 2016

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2016/09/09/kernproef-van-noord-korea-lijkt-zwaarste-ooit-te-zijn-4205433-a1520596
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Nuklea provo de Nord-Koreio ŝajnas la plej peza iam

Nord-Koreio nun vere volus fari nuklean armilon.

NRC 9 septembro 2016

 

Fare de Oscar Garschagen,
NRC-korespondanto en Åœanhajo



La kvina subtera nuklea provo dum jardeko en Nord-Koreio kaŭzis vendrede[i] grandan angoron en Ĉinio, Sud-Koreio kaj Japanio. Laŭ la unuaj indikoj, temas pri la ĝis nun plej peza provo. Fakuloj pensas ke la demando ne plu estas ĉu Nord-Koreio kapablas produkti nuklean armilon, sed kiam.

La plej freŝdata provo kun eksploda forto de almenaÅ­ 10 kilotunoj da TNT[ii]  – kaj laÅ­ Sud-Koreiaj fontoj eĉ 20 kilotunoj da TNT –  okazis kiel simbola gesto je nacia festotago. HodiaÅ­ oni solenas en Pjongjango la 68-an datrevenon de la Demokratia Popola Respubliko de Koreio (DPRK). Tio okazis sur la Nord-Koreia ŝtata televido, kvazaÅ­ delire. Estis parolata pri “grandega kaj decidiga paŝo” por evoluigi armilon “por la paco”.

Ĝis en la grandaj Ĉinaj urboj laŭlonge de la limo kun Nord-Koreio, oni sentis la ŝokon de la eksplodo kaj ĉe tiu akompanatan tertremon de 5,3 sur la Richter-skalo. La Sud-Korea registaro kunvenis en krizo-konsiliĝo, kaj kondamnis la provon per intertempe konataj parolturnoj. La Sud-Korea prezidento Park Geun-hye tuj forlasis la pinton de Sud-Orient-Aziaj gvidantoj en Laoso.

 

Ĉinio nomis la kvinan provon bedaŭrinda, senpripensa kaj minaco al la nacia sekureco. Sed rilate al tio lasta, estis ankaŭ menciata la Sud-Korea plano instali Usonan kontraŭmisilan ŝildon.

"Tio estas enverŝi oleon en la fajron. Usono kaj Sud-Koreio daÅ­rigas siajn militludojn sur la Korea duoninsulo, kaj Nord-Koreio lanĉas balístikajn misilojn", diras la Ĉinaj aÅ­toritatoj. "Jen pulvobarelo preta eksplodi ajnmomente, kaj tre serioza minaco por la regiono; estas esenca ke ĉiuj partioj denove sidiĝas ĉirkaÅ­ la tablo," diras Ĉinio.

Ĉu la granda najbarlando de Nord-Koreio ankaŭ vere kunlaboras konforme la plenumo de la UN-sankcioj, estas tamen la demando. Ĉe la plej nordaj limtransirejoj staras ĉiutage longaj vicoj da kamionoj kun oleo, elektroniko kaj nutraĵoj.

 

Nord-Koreio komencis en 2006 siajn nukleajn provojn. La ĉefa argumento estis sindefendo kontraŭ Usona kaj Sud-Korea agreso. La plutonio devenas de la nuklea instalaĵo ĉe Yongbon. Temas pri daŭre pli pezaj provoj, la dua en 2009 havis forton de 3 kilotunoj da TNT, la antaŭlasta, la 6-an de januaro 2016, havis forton de 8 kilotunoj da TNT. Militistaj ekspertoj ankaŭ timas, ke Nord-Koreio laboras pri la produktado de pli malgranda tipo de nuklea kapo, kiu povas esti muntata sur balistika misilo.

Kim Jong-un ne plu farus tion por eldevigi  – pere de tiu ĉi speco de minacoj –  ekonomiajn koncedojn kaj helpon. Li vere celas al la disvolvado de pli malgranda tipo de nuklea kapo, kiu ankaÅ­ povas esti muntata sur misiloj de mallonga atingo. Li farus tion por deturni la atenton de enlandaj problemoj, kaj por fortigi sian propran pozicion rilate al la militistaro.

 

 

[i] vendrede, la 9-an de septembro 2016

[ii] TNT (trinitrotolueno) estas iu mezurbazo por bomboj kaj aliaj eksplodaĵoj

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2016/09/04/zeldzaam-moment-van-harmonie-tussen-china-en-vs-4132083-a1519608
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Stranga momento de harmonio inter Ĉinio kaj Usono

Ratifiko de Klimata Akordo: la du plej grandaj aerpoluantoj de la mondo alportas la validiĝon de la Pariza traktato firman paŝon pli proksimen.

NRC 4 septembro 2016

 

Fare de   Oscar Garschagen

 

Kontraŭ la pitoreska fono de la Song-dinastio-ĉefurbo Hangzhou, venis stranga momento de harmonio en la Usonaj-Ĉiniaj rilatoj. La prezidentoj Obama kaj Xi, la 3-an de septembro, kune anoncis ke ili ratifis la Parizan UN-klimato-traktaton. Kun elrigardo trans la nebula, poezia Okcidenta Lago ĉe Hangzhou, la du plej potencaj gvidantoj de la mondo unuanime elpaŝis, kvaronhoron.

"Venos tago kiam tio estas vidata kiel la momento ke fine estis decidata savi la mondon," opiniis Obama, por kiu estas sia lasta vizito al Ĉinio, kiel prezidento. Kompare al tio, Xi Jinping tenis sin iom pli aferema:

 
    “Tiu ĉi klimato-traktato ebliĝis dank'al Ĉinia gvidado”.


Fakto estas, ke la ratifikado fare de la du plej grandaj emisiantoj de forcejaj gasoj en la mondo, ege gravas por la laŭleĝa finaranĝo de la Pariza klimato-traktato. Usono kaj Ĉinio kune partoprenas por preskaŭ kvardek procentoj de la emisio de forcejaj gasoj. La Pariza klimato-traktato estis senpera rezulto de la politika interkonsento de Xi kaj Obama en 2014, fakte la sola politika interkonsento de ajna signifo inter Obama kaj Xi. Ke la Ĉina parlamento ratifikus, estis en aŭtoritata Ĉinio kompreneble jam longe certa. Obama siavice evitas la Kongreson verŝante la ratifikon en la formo de prezidenta decido.

Tuj poste, la gvidantoj de la unua kaj dua ekonomioj de la mondo eniris en apartan konklavon kie estis priparolataj ĉiuj tiklaj temoj: la Ĉina aneksado de la Sud-Ĉina Maro, la hackers-praktikoj de la Ĉina armeo, kaj la gamo de komercpolitikaj streĉiĝoj.

Post plia konsidero, la Usona-Ĉinia klimata akordo estas la sola konkreta rezulto en la ok jaroj dum kiuj Obama okupis la Usonan prezidentecon. Precipe ekde la enoficiĝo de partiestro Xi Jinping, la etoso plimalboniĝis, kaj la politika volo por  – sur terenoj aliaj ol la klimato –  formi specon de 'G-2'[i], malpliiĝis. Obama diris en Hangzhou ke li bedaÅ­ris tion, sed Xi eĉ ne reagis pri tio. La turnopunkto en la Ĉina sinteno rilate al la Usono okazis pli frue ol la nomumoj de Xi kiel prezidento kaj partiestro, kio ja estis post la financa krizo de 2008. En la jaro kiam la kapitalismo knaris en siaj artikoj, la pinto de la Komunista Partio de Ĉinio perdis la  - kaŝan -  admiron por la potenca, riĉa Ameriko. Kaj kiam en 2011 Obama faris sian ‘turnon al Azio’, oni en Pekino eksplikis tion kiel provon por teni la leviĝantan Ĉinion malgranda. Ekde tiam, en Pekino ĉion kio venas el Vaŝingtono oni profunde malfidas, la Ĉina armeo estas pli rapide modernigata, kaj Ĉinio daÅ­re montras sin pli ofte seninteresa pri la ‘Okcidento’. Escepton oni faris en Pekino por klimato-traktato, ĉar Ĉinio estas severe trafata de la klimatŝanĝiĝo.

 

Oscar Garschagen  estas por NRC korespondanto en Ĉinio. 

 

[i] 'G-2' aludas al la ĉi tiea Grupo de 2 ŝtatoj (Ĉinio kaj Usono), kontraste al la jam multajn jarojn konata 'G-20', Grupo de 19 ekonomie gravaj ŝtatoj kaj krome la EU. Vidu pri tio: https://en.wikipedia.org/wiki/G20

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/oneerlijkheid-schuilt-in-elke-democratie~a4356819/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Malhonesto latentas en ajna demokratio

La malegaleco de influo, kiun oni renkontas en ĉiuj demokratioj, faras ordinarajn civitanojn duarangaj civitanoj — argumentas la Usona politika filozofo Jeffrey Green.

Volkskrant 13 aÅ­gusto 2016

 

Fare de   Hans Wansink



Ĉirkaŭ la koncepto 'demokratio' ŝvebas odoro de sankteco, ĝi estas ja nia civila religio. Homa digno supozas ke ni regas nin mem. Nur tiel ni evitas la arbitron de reĝoj, aristokratoj, diktatoroj kaj armeestroj. La ideo de libera kaj egala civitaneco estas la morala esenco de nia liberala demokratio.

Sed eĉ en la plej evoluintaj kaj klarpensaj demokratioj, tiu idealo de libera kaj egala civitaneco neniam estos de ĉiu tiele perceptata. Super ĉiu demokratio pendas neeviteble ‘ombro de malhonesto’, kiel la Usona politika filozofo Jeffrey Green vortigas ĝin en sia ĵus aperinta libro The Shadow of Unfairness. La ekspektoj kiujn la demokratia idealo de libera kaj egala civitaneco instigas, povas neniam esti plenumitaj, argumentas Green. Li mencias tri ĉefajn kialojn.

Unuavice, la logiko de kolektiva decidiĝo dividas liberalajn demokratiojn  – kaj la politikajn organizojn ene de tiuj –  inter gvidantoj kaj sekvantoj. La nuntempaj socioj liveras milionojn pli da civitanoj ol la ekzistanta nombro da pozicioj en kiuj aktiva politika gvidado estas praktikebla.

La ordinaraj civitanoj do ne povas alie ol vidi sin mem kiel starantajn je granda distanco de la potenco. Nur organizante sin en granda grupo de samideanoj, ordinaraj civitanoj povas influi la iradon de la aferoj. Sed ĉar ekzistas ĉiam homoj, kiuj kapablas debarakti sin de tiuj limigoj kaj ja sukcesas alproksimiĝi al la potenco, la ordinara civitano spertas la malegalan distribuadon de potenco kaj influo kiel ‘ombron de malhonesto’.

Sekve, en bone funkcianta demokratio, estas supozite ke la aktivaj politikaj gvidantoj faras decidojn kaj efektivigas politikon kiu estas al la dispono de la interesoj, preferoj kaj valoroj de la pli granda, pasiva elektantaro. Sed estas neeble konstati kun certeco, ĉu kaj ĝis kia grado la demokratia ŝtato reprezentas siajn civitanojn adekvate.

Reprezentado  – politika praktiko en kiu la preferoj kaj bezonoj de la civitanoj estas fidele respektataj kaj ŝanĝataj en politikon –  estas supozo kiu neniam povas esti adekvate kontrolata. Ni ja ne povas mezuri la eblan efikon de la publika opinio pri la politiko  –  publika opinio kiu cetere ankaÅ­ estas fasonata de la regantoj mem.



Ne opinion


Al tio ja aldoniĝas ke multaj ordinaraj civitanoj eĉ ne havas opinion pri multaj temoj, do ne povas esti reprezentataj rilate al tiuj aferoj. Krome, la politikaj gvidantoj en la plej altaj niveloj disponas pri la spaco ignori la publikan opinion, eĉ se tiu estas tute klara.

La nedifiniteco de la deputitaro implicas ke ordinaraj civitanoj povas vidi siajn gvidantojn neniam kiel sole servantojn de la publika afero, sed ĉiam ilin ankaŭ konsideras kiel portantojn de ekscese granda potenco, kiuj evitas plenan respondecon. Tiel alvokas ankaŭ la mankanta reprezentado senton de malhonesto.

Trie supozas la demokratia idealo, ke la soci-ekonomia statuso de civitano ne rajtas influi ties eblecojn partopreni en la politika procezo. Sed ankaŭ tiun ĉi ambicion oni neniam povas verigi. Eĉ ĉe similaj talentoj kaj motivado, civitanoj kun diferencaj sociaj fonoj havas ne la saman ŝancon okupi politikajn oficojn aŭ influi elektojn. Ĉar certa grado de plutokratio karakterizas la politikan metion en eĉ la plej egalismaj demokratioj, ankaŭ tio estas fonto el kiu leviĝas sentoj de malhonesto.



Duaranga civitaneco


La konkludo kiun Jeffrey Green eltiras el la malegala disdivido de potenco kaj influo, estas ke kutima civitaneco estas fakte duaranga civitaneco. La envion de tiuj duarangaj civitanoj rilate al la plej privilegiitaj membroj de la socio, speciale la superriĉuloj, prijuĝas Green do kiel racian. Tiu plutokrat-klaso rajtas laŭ li ekhavi specialan "ekonomian" traktadon (en la formo de ekstra impostado), por kontraŭagi ekscesan malegalecon.

La indigno, kiu sekve de la ‘ombro de malhonesto’ ĉe la duaranga civitano povas ekflami, senŝarĝigas lin laÅ­ Green de la obeema sekvado de la demokratiaj ludreguloj pri civilizitaj interkonsiliĝoj. Kiel Machiavelli, la fondinto de la moderna politika filozofio, permesis sian monarÄ¥on en kelkaj cirkonstancoj mensogi, trompi, ŝteli kaj mortigi, por ties respondecojn al la ŝtato efike praktiki, tiele la duaranga civitano rajtas je vulgara, abrupta, neartikulaciata maniero esprimi siajn frustraciojn kaj dezirojn.

Se la popolo ja aŭdigas sian voĉon, tio estas ofte laŭ malracia kaj ne tre bone informita maniero. La esprimoj estas ofte malprecizaj kaj kontraŭdiraj. Mankas al la plejmulto de ni ne nur intereso, sed ankaŭ la kapabloj ĉion-inklude prijuĝi politikajn problemojn, kaj preni decidon pri tio. Kiu balancado inter interesoj devas esti farata, la popolreprezentantoj mem devus elpensi. Ke la voĉo de la popolo povas esti tradukata en la politikon, estas demokratia fikcio.



‘Tiu partio parolas mian lingvon’


Lastatempa esplorado konfirmas la analizon de Green. La plej multaj enloĝantoj de demokratiaj landoj interesiĝas apenaŭ pri politiko kaj estas ne informitaj pri la detaloj de eĉ la plej eskaladaj temoj kaj debatoj. Ili ne havas klaran bildon pri la vidpunktoj de la politikaj partioj, kaj voĉdonas eĉ ofte por kandidatoj kiuj pri esencaj aspektoj havas aliajn opiniojn ol ili mem.

Homoj ĝenerale identigas sin kun sia etna grupo, sia raso, sia profesia grupo, sia religio aÅ­ vivkonvinko  –  kaj ilia partio-elekto estas deduktaĵo de tio. En 2014 kaj 20l5, 98 procentoj de la distriktoj kun Afro-Usona plimulto elektis nigrajn reprezentantoj en la Usona Ĉambro de Reprezentantoj. De la distriktoj kun precipe blanka loĝantaro, nur 5 procentoj elektis nigrajn delegitojn.

Eĉ la plej informitaj civitanoj emas transpreni la vidpunktojn de sia partio kiel sian propran vidpunkton; ili do pli vere estas spegulo de sia partio ol inverse. Lojaleco al grupoj de kiuj oni derivas sian identecon, kaj al la partio ‘kiu parolas mian lingvon’ estas la ĉefa motivo por la voĉdon-opcio. Prijuĝo de la programo kaj pritakso de la praktikata politiko ne ĉefe rolas.

La balotantoj donas ĉe tio prioritaton al la grup-identeco kiu en certa momento por ili plej gravas. En la okdekaj kaj naŭdekaj jaroj ŝanĝis en Usono la vidpunktoj de la Respublikana kaj la Demokrata Partio koncerne aborton. Tio estis la kialo ĉe la duono de la Respublikanaj virinoj kiuj estis por aborto, ŝanĝe membriĝi en la Demokrata Partio. Por ili, aborto estis do tre ŝarĝita, identec-difina afero.

Ĉe la viroj intervenis alia mekanismo. Pli ol duono de la Demokrataj viroj kiuj en 1982 estis kontraŭ aborto, sekvis la vidpunkton de sia partio, kaj iĝis en 1997 favorantoj.


LaÅ­ propra konscienco


La praktiko de reprezenta demokratio estas do problema pro la manko de senchava komunikado inter la amaso da balotantoj kaj la malgranda grupo da popolreprezentantoj kaj regantoj. La politikisto ricevas mandaton por periodo de ĉirkaŭ kvar jaroj, dum kiu li laŭ propra konscienco povas reprezenti la interesojn de balotantoj, kaj kompromisi kun alikredantoj.

Memkompreneble li laŭsupoze daŭre estos en kontakto kun tiuj kiuj estas delegintaj lin, kaj respektos iliajn zorgojn kaj opiniojn. Sed post kiam li estas elektita, la kompaso de la popolreprezentanto estas ne formata de la opinioj de liaj voĉdonantoj, sed de liaj propraj opinioj: de tio kion li mem trovas racia, kaj de tio kion li trovas akceptebla en la opinioj de liaj politikaj kaj ideologiaj kontraŭuloj kiel bazo por kompromiso (tio estas: kunlaboro kun reteno de diferenco de opinio).

Pro tio ke li post kvar jaroj alfrontos kun siaj voĉdonantoj por pravigi sin pri siaj agoj en la Parlamento, oni atendus ke la opinioj de liaj voĉdonantoj estas grava ingredienco en lia decidfarado.

Tamen en 2016 pli ŝajnas esti ke la ŝtatcivitano kaj sia reprezentanto vivas en tute diferencaj mondoj, kaj ke ili apenaŭ ŝajnas interesataj kion la alia estas faranta. La rezultoj estas kreskanta politika apatio ĉe la voĉdonantoj, kaj politika praktiko kiu preteratentas iliajn dezirojn.

Ne nur popolistoj, sed ankaŭ registaraj burokratioj saltis en tiun truon de reprezenta demokratio. Burokratoj preskribas en Okcidentaj demokratioj la politikajn agendojn, ili iniciatas la decidiĝ-procedurojn, realigas tiujn ĝis la point of no return kaj tiam transprenas la efektivigon de la politiko. Parlamentoj hodiaŭ faras malmulte alian ol ratifi kion estas al ili antaŭmetata de la burokratio.

La popolreprezentantoj kaj la politikaj partioj ne plu peras inter la balotantaro kaj la regantaro, tiel ke la ŝtato kaj la balotantoj venas je granda distanco unu de la alia, kaj fremdiĝas inter si. La rezulto estas ŝanĝo en la karaktero de elektoj.

Ne pli longe staras en la centro, la lukto inter politikaj ideologioj kaj la kunmetado de la popolreprezentantaro. Sed lasu la balotanton, unufoje ĉiujn kvar jarojn, doni sian opinion, nekvalifikitan jes aŭ ne, pri la lastatempa agado de la ŝtato, senkonsidere la ideologian devenon de tiuj agoj.

Tia verdikto de la balotantoj estas por ĉiuspeca ekspliko akceptema. La naciaj elektoj kondukas ja al ŝanĝo de la gvardio en la registaro, sed  – manke de klara mandato de la balotantoj –  ne al klara nova politika agendo.



La mito de la aktiva civitano


En antaŭa studo, The Eyes of the People el 2010, Jeffrey Green jam finpritraktis la miton de la aktive al la demokratio partoprenanta civitano. Granda grupo ne uzas siajn voĉdon-rajtojn, kaj ankaŭ ne serĉas aliajn vojojn por atentigi la popolreprezentantojn pri opinioj kaj interesoj.

En amasdemokratio la ‘elokventa, partoprenanta civitano’ por la plejmulto estas neatingebla idealo. Ili spertas la politikon pasive, rigardantaj la agadon de la politikistoj en la amaskomunikiloj. Por doni al la balotantoj ŝancon fari taÅ­gan prijuĝon pri (la karaktero de) la politikaj gvidantoj, Green konsideras tre grava ke tiuj rigardeblas en situacioj kiuj ili mem ne povas enscenigi: dum live elsenditaj, malfermitaj gazetar-konferencoj kaj spontaneaj debatoj.

‘Candor’ (sincereco), estas do laÅ­ Jeffrey Green la plej grava virto por politikistoj de la 21a jarcento.

 

 


Jeffrey Green

Jeffrey Edward Green (42) instruas politikan teorion ĉe la University of Pennsylvania. Li komence specialiĝis en antikva politika filozofio, sed nun verkas pri la stato de la nuntempa demokratio. Lia unua libro, The Eyes of the People, estis premiita de la American Political Science Association. Lia nova libro, The Shadow of Unfairness: A Plebeian Theory of Liberal Democracy, aperis en julio ĉe Oxford University Press.

 

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/nieuws/2016/05/20/wij-zijn-het-volk-wie-bent-u-1619756-a1302366
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ni estas la popolo, kiu estas vi?

NRC 20 majo 2016

 

Fare de   Luuk van Middelaar

 

Donald Trump kaj Bernie Sanders en Usono, la FPÖ[i] en AÅ­strio, Marine Le Pen en Francio, la pluvivanta Kaczynski-frato en Pollando, nia ‘pli sovaĝa’[ii] Geert Wilders[iii] en Nederlando  –  la ĵurnaloj preskaÅ­ ĉiutage raportas ke ‘popolistoj’ gajnas terenon. Se ne ĉe elektoj, tamen en la balotenketoj. La etikedado estas uzata konvene kaj malkonvene. Ĉu vere ekzistas dekstremaj kaj maldekstremaj popolistoj? Kaj ĉu ĉiu demagogo, rezonanta el la ‘subventro’, estas popolisto? Kiamaniere subtenas tiuj popolistoj sian establishment-kritikon, tuj kiam ili mem estas en potenco? Ĉu popolistoj estas hiper-demokratoj aÅ­ anti-demokratoj? Tempo nun por iom da malkonfuzo de konceptoj, diras la Germana pensulo Jan-Werner Müller (Princeton). Li ĵus publikigis Was ist Populismus?, grava eseo kiu venas ne unu tagon tro malfrue.

Ofte oni diras ke popolistoj plenumas utilan rolon kiel ‘demokratian korektadon’ ĉe la politika aranĝado. Ili aÅ­digas la voĉon de la popolo, la ‘silenta plimulto’. Emerĝantaj politikaj movadoj fojfoje efektive kapablas veki necesan atenton pri novaj aÅ­ forgesitaj temoj. Kaj kompreneble, la elito devas kelkfoje esti severe kontraÅ­dirata, sed ĉu havas sencon mencii tion popolista? En sociologiaj klarigoj, en Nederlando prominente ofertitaj de socialdemokratoj kiel René Cuperus aÅ­ Paul Scheffer, estas la voĉdonantoj kiuj difinas la popoliston, la blanka meza kaj suba klaso kiu voĉdonas por Le Pen aÅ­ Farage; en tiu vizio, la popolisto esprimas la koleron, la rankoron kaj la timon de la ‘perdantoj de la modernigo’. Tio ne klarigas kial miliarduloj kiel Trump aÅ­ Berlusconi povas elkreski ĝis herooj de ĉi tiuj perdantoj.



       Se la gvidanto scias kion la popolo volas, por kio vi tiam bezonas ankoraÅ­ kontraÅ­diron?


Müller rezistas kontraÅ­ tian soci-psikologian klarigon, kiu rapide iĝas malgraviganta aÅ­ paternalisma. Lia akra kerna tezo: popolistoj ne nepre estas kontraÅ­-elitismaj, ĉar iuj atingas povon, sed ja ĉiam kontraÅ­-pluralismaj. Li nomas ilin ‘laÅ­ tendenco sendube kontraÅ­-demokrataj’. En nia moderna reprezenta demokratio estas ne natura, determinita popolo, sed decidas la voĉdonrezulto kiu reprezentas la popolon. Do estas la demokratia popolo laÅ­difine dividita. (Tuj kiam la voĉdonejo liveras 99 procentojn al Mubarak aÅ­ Ceausescu, ni scias: diktatoreco.) Popolistoj kontraÅ­e, laÅ­ Müller, ĉiuj faras la saman aserton: ‘Ni  – kaj ni sole –  reprezentas la popolon.’ Tio ne estas empiria sed morala aserto, kaj do malfacile refutebla. Ĉiu kiu pensas aÅ­ agas alimaniere estas konsiderata kiel kontraÅ­leĝa. Müller citas la Turkan prezidenton Erdogan, kiu en 2014 dum parti-kongreso deklaris: "Ni estas la popolo", kaj speciale por siaj kritikistoj aldonis: "Kiuj vi estas?". Pro tio, laÅ­ popolistoj la popolo ankaÅ­ tute ne bezonas kunparoli. La PVV[iv], partio kun kiel sola membro la blonda gvidanto, estas ĉefekzemplo. La interna ĉiopovo de Wilders estas ne nur praktika rimedo kontraÅ­ organiza Ä¥aoso (‘LPF[v]-statoj’), ĝi ankaÅ­ montras lin kiel anti-demokrato. Ĉar se la gvidanto scias kion la popolo volas, por kio vi ankoraÅ­ bezonas neadon ene de la partio?

 

KontraÅ­ la morala aserto de la popolistoj, ke ili reprezentas la veran popolon, oni devas diri: ‘AnkaÅ­ ni estas la popolo.’ Germanaj demonstrantoj metis afiŝojn kun tiaj sloganoj apud tiuj de Pegida, la Germana anti-islama movado. Popolismo estas ĉiam identec-politiko, sed ne ĉiu identec-politiko estas popolisma. La kontraÅ­sono povas deveni ne nur de faktoj (‘Unu miliono da rifuĝintoj estas 0,2 procento de la EÅ­ropa loĝantaro’). La demokratiaj fortoj devas prezenti ankaÅ­ rakonton pri ‘ni’;  ja ‘ni’ en dialogo.

 

 

Luuk van Middelaar estas politika filozofo en Bruselo.

 

 

 

[i] FPÖ (Freiheitliche Partei Österreichs ) = la Libereca Partio de AÅ­strio.

[ii] ‘pli sovaĝa’ estas preskaÅ­ laÅ­litera traduko de la familinomo 'Wilders'.

[iii] Geert Wilders = partiestro de PVV, politika partio en Nederlando.

[iv] PVV (Partij voor de Vrijheid) = Partio por la Libereco, ekstreme dekstra, fondita de Geert Wilders.

[v] LPF (Lijst Pim Fortuyn) = estinta politika partio en Nederlando, en 2002 fondita de Pim Fortuyn, kiu estas murdita poste en tiu jaro.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/buitenland/de-westerse-democratie-verkeert-in-een-diepe-crisis~a4344784/ la aranĝo de la subtitolo kaj intertitoloj de la enreta versio diferencas de la papera Volkskrant-versio (de 23 julio 2016) sur kiu la ĉi-suba traduko estas bazita
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La okcidenta demokratio troviĝas en profunda krizo

Kvaronjarcenton post la falo de la Berlina Muro restas malmulte de la tiama espero, konstatas Arie Elshout. La Okcidento estas nun en la defensivo.

Volkskrant 23 julio 2016

 

Fare de   Arie Elshout    

 

Vekiĝi ne estas plezuro, nuntempe. Plurfoje evidentiĝis dum la lastaj semajnoj, ke ŝokaj aferoj estis okazintaj dum la nokto. La provo de puĉo en Turkio. La masakro sur la bulvardo en Nico. La eliro de la Britoj el la Eŭropa Unio. Reakiri spiron apenaŭ eblas. Ni eĉ baldaŭ ellitiĝos post la elektado de la Usona reality show versio de la fortulo. La ĉeno de zorgigaj novaĵoj daŭrigas. Ĝi ŝarĝas la animon en la okcidentaj demokratioj. Kio okazas ĉi tie?

 

Nur 25 jarojn antaÅ­e, la Okcidento estis la mezuro de ĉiuj aferoj.  La Muro estis falinta kaj ĉiuj landoj de la Orienta Bloko volis iĝi liberalaj demokratioj laÅ­ okcidenta modelo. Ĉie estis liberaj elektoj. Fine de 1990 la gvidantoj de EÅ­ropo kaj Usono intertuŝis la glasojn, en la Halo de Speguloj en Versailles, pri "nova epoko de demokratio, paco kaj unueco". La Sovetunio ĉesigis sin mem, la granda ideologia defianto ne plu estis.

Ankaŭ dum tiu tempo okazis multe, sed ĉio estis pozitiva por la Okcidento. La inverso de nuna situacio. La okcidenta triumfo ŝajnis kompleta, kaj en atako de fierego la historio estis deklarata kiel finita.

Intertempe la bildo estis tute renversita. La diferencoj eĉ reflektas sin en la fizionomio de la ĉefroluloj. Tiam estis Sovetgvidanto Miĥail Gorbaĉov, la viro kun la amika vizaĝo, kiu fine de la okdekaj jaroj havis la kuraĝon ŝanĝi la taktikon, kaj kiu iniciatis la finpretigon de la Malvarma Milito.

Nuntempe ni havas la Turkan prezidenton Recep Tayyip Erdogan, la potenculo kiu lasas kunkonduki sin en la ondo de venĝemo kiu inundas siajn adeptojn. Se ili postulas la kapon de la puĉistoj kaj skandas "ekzekuto, ekzekuto", li diras: "Ni aŭdas kion vi petas. En demokratio la popolo ekhavas kion ĝi volas." En la Kremlin sidas la Rusa prezidento Vladimir Putin, la eks-spiono kun malvarma sango, tiel ŝajnas. En Usono estas Donald Trump, la viro kun la fajra kapo kaj okuloj plenaj de kolero.


Erdogan, Putin kaj Trump estas la vizaĝo de la nova malmildeco. Ili staras fore de la simbolo de espero, kio Gorbaĉov estis iam. Ĉiu laŭ sia propra maniero, konsistigas la trio novan defion al la establita politiko en la Okcidentaj demokratioj. Putin kaj Erdogan estas aŭtokratoj, sed havas la subtenon de plimulto de la loĝantaro. Tiun ili akiras alkroĉante al naciismaj aŭ religiaj sentoj. Tio okazas ne ĉiam same subtila, sed ilia demokrate legitimita aŭtoritarismo funkcias.

Kaj ne nur en ilia propra lando. Putin havas simpatiantojn en la Okcidento. Ĉe maldekstro kaj ĉe dekstro. Kaj ĉe Germanaj social-demokratoj, kaj ĉe dekstraj popolistoj kiel Marine Le Pen de la Franca Front National. Anti-Amerikanismo estas grava konektilo en tiu diverskolora kunularo de ‘Putin-Versteher’[i].

 

Putin-ismo

La Putin-ismo estas ne alternativa modelo por la okcidenta liberala demokratio, kiel la komunismo estis. Sed kio nun ja okazas, estas la tento de aŭtoritato. En Usono, Trump admiras la energion de Putin. Alfa-viroj[ii] inter si. Multaj ĉefe blankaj voĉdonontoj sentas sin altiritaj de tio. Kio pelas ilin al Trump, estas ilia sopiro al forta Putin-ema gvidanto, kiu metas iom da eksmoda patriotismo en sian politikon, kaj parolas la simplan lingvon de la strato. Pasintjare, malmultoj konsideris tiujn voĉdonontojn seriozaj, kaj Trump estis ankoraŭ neverŝajna kandidato, sed dume li devas venki nur unu solan kontraŭulon survoje al la Blanka Domo.

En Francio, teni Le Pen ekster la prezidenta palaco postulos ekstreman penadon de la tradiciaj partioj. En Germanio ekzistas la ŝanco ke la kristana-demokrata CDU/CSU, la unuan fojon ekde la milito, ricevas ĉe la dekstra flanko seriozan konkurencon de ekstremdekstra movado.

En multaj lokoj la popolistoj staras pretaj por sturmi la bastionojn de la potenco. Eble ili ne sukcesas breĉi ĉar plimulto de la voĉdonantoj en la voĉdonbudo hezitas pri popolista trarompo. Sed tio ne certas. La triumfo de la okcidenta demokratio povas, kvaronjarcenton poste, sen iu plu ŝanĝiĝi en krizon de okcidenta demokratio.

Plenfide oni direktis tiutempe la rigardon eksteren. Estis militiste interveninta en foraj landoj por fini militojn kaj disvastigi demokration. Tio nun pasis. Sidinta sur la Irakaj blazoj, la Okcidento forĵuris sian intervenisman misian fervoron. Anstataŭe estas veninta sento de sieĝo.

Estas la spill over de la militoj en la Mez-Oriento. Rifuĝintoj premas sur la socia kohereco. Teroristoj semas timon. Erdogan eldevigas koncesiojn de la Eŭropa Unio interŝanĝe de helpo ĉe la moderigo de la fluo de migrantoj. Putin kultivas en la oriento, sur la limo kun Ukrainio kaj la Baltaj ŝtatoj, permanentan situacion de neniu milito kaj neniu paco, kiel murdinto kiu agace sidas ludanta kun la ellasilo de sia pistolo.

La minaco venas ne nur de ekstere, ankaŭ de interne. La farintoj de terorismaj atakoj estas ofte junaj islamanoj, kiuj en malbone integritaj enmigrint-kvartaloj radikaliĝis. Erdogan montras, dum la elpurigado post la malsukcesinta puĉo, ke li povas validigi sian potencon ĝis sur la Eŭropaj stratoj, pere de mobilizi siajn adeptojn kontraŭ disidentoj en la Turkaj enmigrint-komunumoj. Putin bezonas nur turni la gaskranon por semi malpacon inter la Eŭropaj landoj.

 

Defensivo

La Okcidento troviĝas en la defensivo. Pro eksteraj danĝeroj kaj internaj problemoj. Timoj inter voĉdonantoj pri enmigrado, teroro kaj pli malalta vivnivelo: ĉi ĉio venas kune kaj formas pezan koktelon, malfacile digesteblan. Ĝi fendas sociojn en du duonojn. En la debato temas ankoraŭ apenaŭ pri la plej bonaj politikaj partioj, kion tiuj volas, pri kio ili diferencas, kion ili havas komunan. Estas simple ni kontraŭ ili. Popolo kontraŭ elito. Naciistoj kontraŭ kosmopolitoj. Tutmondiĝ-perdantoj kontraŭ tutmondiĝ-gajnintoj.

 


La politika mezo staras sub streso aŭ estas forvaporiĝanta. Estas moviĝo al la flankoj, kie oni fortikigas sin en la kiraso de sia propra pravo. Referendumoj ekmarŝas. Kun ties absolutaj elektebloj. Jes aŭ ne. Por aŭ kontraŭ. Ĉio ĉi kunhelpas por la ekstremigo de la demokratia politiko.

La sukceso de la okcidenta liberala demokratio estis dum jaroj entenata en la kapablo, konduki la neeviteblan kolizion de sociaj valoroj kaj interesoj en la ĝustajn vojojn. Necese estas, ke ĉiu akceptas la ludregularon, kiel la preteco fari koncesiojn, aranĝi kompromisojn, kaj eniri en koaliciojn. Perdintoj devas akcepti sian elektan malvenkon kaj pacience atendi la sekvan ŝancon. Venkintoj ne volu finfumi perdintojn, ĉar morgaŭ povos ree esti inverse.

Ĉi tiuj demokratiaj atingoj estas minacataj. Sociaj amaskomunikiloj donas al multaj homoj voĉon kiun ili antaŭe neniam havis, kaj tiel konsistigas suplementon al la demokratio. Sed aglomerado de via opinio en nur 140 twitter-signoj estas ne favora por la nuanco. Ĝi kondukas, kombine kun la bezono frapi la atenton, ofte al kriado, ekscito kaj malspriteco. Tiu danĝero minacas ankaŭ certan ĵurnalismon kiu daŭre pli kaj pli iĝas speco de popularaj opini-kolumnoj. Troigo regos. Kalumnii unu la alian iĝas en ĉi tiu hiperbola epoko pli grave, ol unu la alian interkompreni.. Sed tiam estos apenaŭ vojo reen. Iĝos ni kontraŭ ili. Por aŭ kontraŭ. Ĉio aŭ nenio. Zero-sum.

Kiel koroda acido ekronĝas tio la liberalan demokration. La Usona Kongreso estas paralizita ekde fino de 2010, pro tio ke la du grandaj partioj ne plu povas interkonsenti. En Hispanio, la formado de nova registaro estas jam dum monatoj blokata pro la nevolo de partioj, por iri en koalicio. En la Eŭropa Unio iĝas daŭre pli malfacila ekhavi ĉiujn 28 membroŝtatojn sur unu linio. Socioj estas profunde dividitaj. Parto de la voĉdonantoj vokas por fortaj gvidantoj kaj radikalaj solvoj, kiuj laŭ la ekzemplo de Brexit povas disŝiri Eŭropon plue.

Tio povas subfosi la fortikecon kaj defendkapablon de la Okcidento, interalie en konfrontado kun viroj kiel Erdogan kaj Putin, kiuj senpene kapablas fari demokration tiraneco de la plimulto.

 

 

Arie Elshout   estas historiisto kiu verkis jam preskaÅ­ dudek jarojn por Volkskrant, en ties ĉefredakcio, kiel ĉefredaktoro por la eksterlando, kaj kiel korespondanto de el Usono.

 

 

 

[i] ‘Putin-Versteher’ (Putin-komprenantoj), vidu:   https://www.google.nl/search?hl=nl&as_q=&as_epq=Putin-Versteher&as_oq=&as_eq=&as_nlo=&as_nhi=&lr=lang_de&cr=&as_qdr=all&as_sitesearch=&as_occt=any&safe=images&as_filetype=&as_rights=  

[ii] Alfa-viroj, vidu: http://epo.wikitrans.net/Alpha_Phi_Alpha   aÅ­   http://epo.wikitrans.net/World_Policy_Council

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/buitenland/kabinet-may-vol-working-class-heroes~a4340016/ ĉefe la titolo kaj subtitolo de la enreta versio diferencas de la papera Volkskrant-versio (de 15 julio 2016) sur kiu la ĉi-suba traduko estas bazita
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ĉiuj grupoj kunvenas en la ‘May’-kabineto

La koalicio, kiun forĝis la nova Brita ĉefministro Theresa May, estas mikso de radikalaj ‘Brexit’-uloj kaj konservativaj ‘Remain’-uloj. Riska sed strategia elekto.

Volkskrant 15 julio 2016

 

Fare de   Patrick van IJzendoorn

 

Singarda. Persista. Eviti riskojn. Jen vortoj kiujn oni kutime kun Theresa May asocias, sed dum la lastaj tagoj la nova Brita ĉefministro montris sin de alia flanko. Bruta flanko. Kiam en Parizo estis festata Bastille Day, okazis en Londono malfruinta May Day festo, ĉe kio la elitismaj Cameron-uloj cedis lokon al la working class hero's. Post kiam la polvonuboj disiĝintis kaj la sango estis drenita en la stratkanaletojn de Downing Street, staris nova registaro. Koalicio inter radikalaj ‘Brexit’-uloj kaj konservativaj ‘Remain’-uloj[i].

De ĉiuj nomumoj, plej da atento iris, enlande kaj precipe ankaŭ eksterlande, al tiu de Boris Johnson. La vizaĝo de la Brexit-kampanjo, ankaŭ per lia malica plumo, estas vundinta multajn landojn kaj ŝtatestrojn, de Germanio ĝis Papuo-Nov-Gvineo, de Barack Obama ĝis Hillary Clinton. Lia nomumo estas vidita kiel eksternorme irinta kazo de Angla humuro, sed ĝi povas ankaŭ esti prudenta ago de May. Ene de la registaro, li estas pli sendanĝera ol ekster tiu, kaj krome li nun portas respondecon pri la situacio kiun kaŭzis ankaŭ li.


Kiel fama kaj plej karesebla Brita politikisto Johnson devas iĝi super-ambasadoro, . . .

...ĝuste kiel li ok jarojn longe estis tio nome de Londono. "Li vojaĝis multe, estas kulture klera, inteligenta, amuza kaj sprita. Mi ne dubas, ke diplomatoj kaj altranguloj dum lia misio morale malfortiĝos", aŭguris komentisto James Delingpole. Eksa Usono-ambasadoro Christopher Meyer nomis ĝin nomumo plena de imago. "Li povas esti la bezonata adrenalino en nia diplomatia sistemo, tiel ke ni povas pli bone profiligi nin en la mondo." La unua tintilo de Johnson estis, kiel povus esti alie, kun sia Usona kolego John Kerry.

Kvankam Johnson estas la ĉeffiguro, la metia laboro estos farata de Brexit-ministro David Davis kaj lia kolego por Internacia Komerco, Liam Fox, du firmaj Brexit-uloj. La unue nomita estis en la naÅ­dekaj jaroj vicministro pri EÅ­ropaj Aferoj, tempo en kiu li iĝis konata en Bruselo kiel ‘Monsieur Non’. Nun li devas sekurigi novan rilaton kun la EU. La Tory[ii]-veterano volas antaÅ­ kristnasko Artikolon-50 lasi validiĝi, kaj vidas ne Bruselon sed Berlinon kiel sian unuan halton. LaÅ­ li, kontrakti komercajn aranĝojn Britio povas pli rapide ol unio kun 28 landoj.

La preparado de tio estos la tasko de Liam Fox, kiu vojaĝos tra la mondo por serĉi komerc-partnerojn. Tio markas la celon de la Tories[iii]: la Brexit estas decidita fakto, nun ĝi devas iĝi sukceso. Donante tiun laborigan taskon al ŝiaj tri Brexit-uloj, May formas defendo-linion. Kiam ili faros sukceson de tio, profitos la tuta registaro; kiam ili ne establos bonan interkonsenton, ŝi povas meti la kulpon sur la tri. La sama ideo ekzistas ĉe la nomumo de ŝia rivalo Andrea Leadsom por agrikulturo. Ŝi devos helpi la farmistojn.


La Brexit-alo formas mini-kabineton ene de kabineto, ankaÅ­ el filozofia vidpunkto.

Homoj kiel Fox kaj Davis vidas la landon kiel novliberala, impost-amika komerca nacio, kompleta kun entreprena imposto de 10 procentoj. Britio kiel Singapuro en la Norda Maro. Tio estas en malakordo kun la socie kortuŝita One Nation-filozofio kiun May proklamas. Tekstopartoj el ŝia Downing Street-alparolo pri sociala justeco, la malbonaj flankoj de akrido- kapitalismo[iv], kaj la publika intereso, tre taŭgas por Labour[v]-kongreso.

Unu el ŝiaj moknomoj estas ne vane ‘la Merkel de Maidenhead’, referenco al ŝia balotdistrikto. Åœi volas landon kiu laboras por ĉiu, ne nur por la loĝantoj de Notting Hill[vi] sed ankaÅ­ de Nottingham[vii]. Tial ŝi adiaÅ­is la koterion de Notting Hill ĉirkaÅ­ Cameron: krom Osborne ankaÅ­ Michael Gove kaj partiestro Oliver Letwin estis forsendataj el Downing Street. La ŝika kvartalo en Londono, kiu iĝis fama dank’ al Hugh Grant kaj Julia Roberts, estas nun Notting Hell[viii], kiel nomiĝas libro de la fratino Rachel de Boris Johnson.

Estas simbole, ke la rolon de la Old Etonian Letwin estas transprenita de Patrick McLoughlin, kiu en la tempo de Thatcher laboris en la minejoj de Stafford. La pridungitara singardemo de May klarigas multe. La unuan fojon venas ministro de Edukado, Justine Greening, kiu ne estas irinta al ordinara publika lernejo. Ĉe la ministerio de Komunumoj venas Sajid Javid, filo de Pakistana busŝoforo. Alia ŝtata lernejanino, Liz Truss, devas fari la kriminalan juron pli humana kaj pli progresema. Sole la laboristfilo Stephen Crabb eliminiĝis, post afero ĉirkaÅ­ ‘sexting’.

 

Akceptante en sia ministraro pli da politikistoj kun 'ordinara' fono, May volas proksimiĝi al pli ampleksa grupo de balotantoj, . . .

... precipe nun kiam Labour drivas maldekstren. La perdita referendumo estis, krom protesto kontraÅ­ enmigrado kaj la EU, ankaÅ­ signalo pri la malegaleco. May celas la sociajn cirkonstancojn kiuj kondukas homojn al esprimi ilian malkontenton pri enmigrado – atendolistoj por hejmoj, lernejlokoj kaj interkonsentoj por hospitaloj – plibonigi. Jen antaÅ­zorgo okaze de alveno de komerca aranĝo sen enmigradlimigo.

Tiel ŝi volas liberigi sin de la severa politiko pri elspezlimigo de Osborne, kiu forte trafis Brexit-regionon kiel la Nordorienton. La ideo ŝajnas esti: kaŭzi duan industrian revolucion, en la mezo kaj nordo de la lando. Nun la insulo tro dependas de la Londona City. Devas denove aĵoj esti produktataj. 'Made in Britain' estas ankaŭ en linio kun la intencoj de la Brexit-uloj por konkeri la mondon. La ministro de Edukado devas plie atenti la kreadon de staĝo-eblecoj, de praktikcela trejnado. Ne ĉiu bezonas havi akademian gradon.

Venas grava rolo por la nova ministerio de Aferoj, Energio kaj Industria Strategio. May eĉ parolas pri 'Industria politiko', termino kiu antaÅ­ kvardek jaroj lastfoje sonis el la buŝo de la konata socialisto Tony Benn. May volas landon plenan de aktiveco kaj renovigo. Tikla – kaj simbola – punkto ene de la kabineto estos la demando, ĉu Heathrow jes aÅ­ ne devas ekhavi trian alteriĝan vojon. Unuflanke tio estas grava deirpunkto al la mondo, sed samtempe ekzistas la impulso protekti la proprajn civitanojn – almenaÅ­ tiuj en Okcidenta Londono.


La misio de May enhavas ion paradoksan. Åœiaj Brexit-uloj devas organizi adiaÅ­on de la EU, dum aliaj registaranoj devas fari la landon socie-ekonomie ĝuste iom ‘pli EÅ­ropeca’.

 

 

Patrick van IJzendoorn   studis politikon en la Universtitato de Amsterdam, kaj ĵurnalistikon en Utrecht; li jam plurajn jarojn estas korespondanto, en Londono, por Volkskrant.

 

 

Listo de ministroj en la nova registaro de Britio:

 

Molaj ‘Brexit’-uloj:

Boris Johnson (52)        Eksterlandaj Aferoj
Chris Grayling (54)        Transportado
Priti Patel (44)               Evolua Kunlaboro

 

Firmaj ‘Brexit’-uloj:

David Davis (67)             Brexit
Liam Fox (54)                Internacia Komerco
Andrea Leadsom (53)     Agrikulturo

 

EU-inklinemaj:

Amber Rudd (52)          Enlandaj Aferoj
Alun Cairns (45)            Kimrujo
Liz Truss (40)               Justeco
Justine Greening (47)    Edukado
Damien Green (60)       Dungado

 

EU-skeptikuloj:

Theresa May (59)            Ĉefministro
Philip Hammond (60)       Financoj
Michael Fallon (64)           Defendo
Jeremy Hunt (49)              Sano
James Brokenshire (48)   Norda Irlando
Sajid Javid (46)                Komunumoj
Greg Clark (48)                Aferoj, Energio kaj Industria Strategio
David Mundell (54)           Skotlando

 

 

[i] ‘Remain’-uloj = tiuj Britoj kiuj volas resti (anglalingve ‘Remain’) en la EÅ­ropa Unio.

[ii] Tory = la tradicia nomo por la Konservativa partio (la plej granda dekstra-flanka politika partio) en Britio.

[iii] Tories = membroj de la Tory partio.

[iv] akrido-kapitalismo = certa ekscesa formo de kapitalismo, anglalingve konata kiel 'locust capitalism' (vidu ekzemple http://populisthope.blogspot.nl/2013/05/locust-capitalism.html )

[v] Labour = la tradicia nomo por la centro-maldekstra partio, Laboristpartio, en Britio.

[vi] Notting Hill = abunde riĉa kvartalo en Londono, kun kiu rilatas ankaŭ la antaŭa ĉefministro Cameron.

[vii] Nottingham = urbo 150 kilometrojn norde de Londono.

[viii] Hell = infero (!)

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/nieuws/2016/07/02/een-denkpauze-in-de-brexit-is-meer-dan-welkom-na-d-3022431-a1504197
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Pripenstempo por Brexit tre bonvenas post la ĥaoso

NRC 2 julio 2016

 

Redaktora kolumno

 

La 'jes' por Brita eliro el la Eŭropa Unio, estis ŝoko lastsemajne[i]. Sed la politika kaj ekonomia ĥaoso kiu sekvis ĝin, plenumiĝis precize laŭ la antaŭdiroj. Malofte la Unuiĝinta Reĝlando faris tian nedirekteblan kaj neunuiĝintan impreson.

Ĉefministro David Cameron devis eksiĝi, la Brita pundo falegis, bankoj kaj asekuristoj en la City sin preparas por flankeniri al la Eŭropa kontinento. Skotlando kaj Nord-Irlando, partoj de la Unuiĝinta Reĝlando kie plimulto voĉdonis kontraŭ Brexit, kaj kie gravaj interesoj estas riskataj, jam preparas sin por secesii.

La ĥaoso ekhavis ĵaŭde[ii] novan dimension, kiam Boris Johnson, la Londona iama urbestro kaj unu de la vizaĝoj el la kampo de forirantoj[iii], anoncis ke li, je pli detala rigardado, ne volis esti kandidato por sukcedi al Cameron kiel partiestro kaj ĉefministro. Tio okazis post kiam lia samteamano kaj favorita kampanjestro, Michael Gove, justicministro, anoncis ke li mem provos sian ŝancon por la ĉefminstro-ofico.

Johnson vidas sin mem kiel viktimon de politika kaŝmurdo. Se tio veras, li ne povas pri tio esti tro mirigita: la historio de la Konservativa Partio estas plena de ĝi. Ĝis hieraŭ[iv], liaj propraj planoj estis samsignifaj.

Lia decido rezigni pri la kandidateco estas dizerto. Äœi faras evidenta ke li, malgraÅ­ ĉiu Churchilliana retoriko, ne kuraĝis konduki la landon el la  – parte de li mem kaÅ­zita –  ruinaĵo, kiam tio iĝis necesa.

Dume, la lukto por la gvidado de la partio ŝajnas esti reduktita al la demando, kiu el la kvin kandidatoj akiros la konfidon de la partio por ĝisfine intertrakti ‘exit’-on kun Bruselo. Kvankam iliaj pozicioj diferencis en la kampanjo, iĝis klare ke neniu el la kvin ŝajnas ŝati duan referendumon, eĉ se la forirantoj[v] gajnis nur marĝene kaj pli ol kvar milionoj da Britoj subskribis peticion por rajti denove voĉdoni.

 

 

Estas ankaÅ­ klare ke la nova partiestro prenos sian tempon por komenci tiujn intertraktadojn. Theresa May, la modere EÅ­ro-skeptika ministro de enlandaj aferoj, kiu malgraÅ­ tio estis por ‘Remain’[vi], ŝajnas kredinda kandidato por gvidi la dividitan partion. MalgraÅ­ admonoj de el Bruselo por urĝiĝi, ŝi diris ĉiuokaze ne antaÅ­ januaro 2017 apelacii pri artikolo 50, kiu markas la formalan komencon de la intertraktadoj.

Tempo por pripensado, klara tempoplano kaj nova gvidado en Londono signifas espereble ke la ripozo nun iagrade revenas. Tio tre necesas. Ankaŭ por Bruselo estas utile scii kiujn ĝi alfrontos kaj kiuj paŝoj estas atendeblaj.

Ĉiuj koncernataj personoj devus en la venonta tempo kuraĝe observi decidajn demandojn. Je la Brita flanko temas plej unue pri la neakordigebleco inter fermitaj limoj kaj plenvalora partopreno en komuna merkato, la iluzio kiun la ‘Leave’-kampo[vii] bedaÅ­rinde povis kredigi al la popolo.

Dum la intertraktadoj, la ĉefministro devas reprezenti la partigitan reĝlandon kun kompreno por la interesoj de la preskaÅ­ same granda ‘Remain’-kampo[viii]. Prefere post kiam unue mandato estos petita al la popolo, pere de ĝenerala voĉdonado. Ke tiu voĉdonado tiam samsignifos kiel dua referendumo estas neevitebla.

 

 

 

[i] lastsemajne = la semajno en kiu la Referendumo okazis, la 23-an de junio 2016

[ii] ĵaŭde = 30 junio 2016

[iii] forirantoj = Britoj kiuj volas ke Britio foriru el la EU

[iv] hieraÅ­ = 1 julio 2016

[v] forirantoj = Britoj kiuj volas ke Britio foriru el la EU

[vi] ‘Remain’ = resti (en la EU)

[vii] la ‘Leave’-kampo = la ‘foriri’-kampo, la Britoj kiuj volas ke Britio foriru el la EU

[viii] la ‘Remain’-kampo = la ‘resti’-kampo, la Britoj kiuj volas ke Britio restu en la EU

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/2016/06/20/hou-op-met-rusland-te-vernederen-2817217?utm_source=SIM&utm_medium=email&utm_campaign=nboverig&utm_content=&utm_term=20160707
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ĉesu humiligi Rusion

Dum multaj jaroj, Rusio devis observi kiamaniere eksaj membroj de la Varsovia Pakto aliĝis al NATO. La aneksado de Krimeo forgesigas ke ankaŭ Moskvo havas legitimajn interesojn, opinias Laurien Crump.

NRC 20 junio 2016

 

Fare de   Laurien Crump


Dum 31.000 NATO[i]-trupoj marŝas orienten tra Pollando dum operacio Anakonda-16  – la plej granda NATO-ekzerco ekde la Malvarma Milito –  metis NATO-ministroj de Defendo jam refoje novan paŝon. Marde, la 14-an de junio 2016, ĝenerala sekretario Jens Stoltenberg anoncis ke, dum la NATO-pintkunveno en Varsovio je julio 2016, estos decidata pri deplojo de laÅ­vice plenumata multnacia militistaro en Pollando kaj la Baltaj ŝtatoj, de proksimume 4.000 soldatoj.

La klopodoj por klarigi Rusion ke ĝi devas respekti la suverenecon de siaj najbarlandoj, laŭ la Kremlo kontribuas ne "al la sfero de konfido kaj sekureco en Eŭropo". Tian retorikon oni ofte nomas hipokrita, kun referenco al la danĝera aventurismo de Putin. La Rusa timo je encirkligo de NATO-landoj estas post tio bagateligata. Sed gravas preni la Rusajn timojn seriozaj. La internacia indigno pri la Rusio aneksado de Krimeo forgesigas nin, ke Rusio havas legitimajn interesojn. Iu kontemplado ĉi-flanke de la iama Fera Kurteno konvenas.

En la lumo de la hodiaÅ­a decidfarado en NATO la vortoj Stoltenberg, ke "ni serĉas ne konfrontadon kun Rusio, ni volas ne novan Malvarman Militon", sonas tamen ne tre trankviligaj. Dume, la okcidentaj amaskomunikiloj estas plenaj de Malvarma-Milito-retoriko, kiel ekzemple referencoj al nova ‘armilvetkuro’ kaj al Rusa ekspansiismo, kaj Hennis-Plasschaert (la Nederlanda ministro de Defendo) nomas la estontan militistaron formo de fortimigado.

Tamen, Rusio estas multe pli fragila ol dum la Malvarma Milito kaj pro tio malpli antaŭvidebla. Dum la Malvarma Milito la Sovet-Unio gvidis la Varsovian Pakton, la Orient-Eŭropan kontraŭparton de la NATO. Kvankam tiu alianco estas ĝenerale rigardata kiel militista kunlaborado, evidentiĝas el lastatempa esploro ke ĝi ankaŭ disvolviĝis al diplomatia platformo, kiu estis instrumenta por dialogo kun la Okcidento.

Krome, ĝi provizis senintence sistemon de checks and balances, per kiu la Sovet-Unio estis moderigata de la pli malgrandaj aliancanoj. Nun ne plu alfrontas du potencblokoj unu la alian. Rusio sentas sin izolita kaj pro tio aldone minacata.

La demando do estas, ĉu tiu militista pugno en la direkto de Rusio estas ja saĝa. Ankoraŭ mallongtempe ĝi povas verŝajne reteni la supozatan Rusan ekspansiismon, sed en la longa daŭro ĝi ĝuste nutras la timojn kaj frustrojn kiuj al tiu kondukos. Rusio devis jam dudek jarojn observi kiel la iamaj membroj de la Varsovia Pakto aliĝis al NATO, kun unu sola escepto: Rusio mem.

Post tio, kaj la NATO kaj la EU[ii] faris malkaŝajn alproksimiĝ-provojn al eksaj Sovetiaj Respublikoj. Kiel ĉerizo sur la kuko, Montenegro estis en decembro 2015 invitata por iĝi membro de la NATO. Rusaj kontraŭargumentoj pri tiu (el Rusa vidpunkto) Okcident-Eŭropa ekspansiismo, estas en la resto de Eŭropo ofte for-mokataj. La Rusa argumento ke Gorbaĉov en 1990 interkonsentis kun la unuiĝo de Germanio, kondiĉe ke la NATO ne plu plivastiĝos orienten, estas prezentata kiel mito. Tamen, lastatempe liberigitaj arkivaĵoj montris ke diversaj mondgvidantoj, kiel George Bush patro kaj Helmut Kohl, en konversacioj kun Gorbaĉov vere indikis ke la NATO ne plivastiĝos en la direkton de Orient-Eŭropo.



La senperfortaj implodoj de la Sovetia bloko, la Varsovia Pakto kaj poste la Sovet-Unio mem, estas historie senprecedencaj. Neniam antaÅ­e ‘regno’ tiamaniere sen sango-verŝado venis al sia fino, post kiam la unu alianco estis preskaÅ­ plene sorbata de la alia.

Estas do ne mirinde, ke Rusio envie rigardas la potencialan ekspansion de la NATO. Kiel respondus Vaŝingtono, se ĉiuj aliaj NATO-membroj post la Malvarma Milito estus aliĝintaj al la Varsovia Pakto, kaj se Rusio tiam ankaŭ estus serĉanta kontakton kun Meksiko? La militista supereco de la NATO en Pollando kaj la Baltaj ŝtatoj, estos en la okuloj de Rusio finfine ekstra kialo por turni la tajdon. Tiel la Rusa ministro de eksterlandaj aferoj Lavrov emfazis lastatempe, ke "tio ĉi fortigos la suverenan rajton de Rusio por certigi ĝian sekurecon per rimedoj kiuj estas multefikaj por la nunaj riskoj".

Malgraŭ tio, NATO solenas sian pliigitan ĉeeston en Pollando kaj decidas laŭvorte de Stoltenberg por "la plej granda plifortigo en la kolektiva sekureco [en Orient-Eŭropo] ekde la Malvarma Milito".

Ankaŭ la simboliko de operacio Anakonda-16 estas ankoraŭ en la aero. Komencas kaj finas per planti la NATO-flagon en Varsovio, la urbo kie almenaŭ sesdek jarojn antaŭe la Varsovia Pakto estis establita. Plie, ĝi estas la enkonduko al la NATO-pintkunveno kiu okazas de la 6-a ĝis la 8-a de julio 2016 en Varsovio, ĝuste dudek kvin jarojn post kiam la Varsovia Pakto estis malestablita.

La mesaĝo estas klara: Rusio ne nur devas respekti la limojn de siaj najbarlandoj, sed la NATO ekmarŝas ankaŭ orienten. Rusio definitive malgajnis la Malvarman Militon. La historio tamen instruis nin, ke humiligado de venkita kontraŭulo funkcias kontraŭefike. Nur iom da sentiveco por la Rusaj interesoj kreos eblecojn por nova dialogo. Kaj tio ŝajnas al mi pli bona opcio ol nova Malvarma Milito.

 


Laurien Crump  estas universitata preleganto kaj esploristo pri la historio de Internaciaj Rilatoj, ĉe la Universitato de Utrecht (en Nederlando). Åœi estas la verkinto de The Warsaw Pact Reconsidered. International Relations in Eastern Europe, 1955-1969 (Londono/Novjorko, 2014).

 

 

[i] NATO = Nord-Atlantika Traktat-Organizo

[ii] EU = EÅ­ropa Unio

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/next/2016/06/20/100000-vluchtelingen-in-een-stadje-van-40000-1628143
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

100.000 rifuĝintoj en urbeto de 40.000

NRC 20 junio 2016

 

Fare de   Carolien Roelants


Mi antaÅ­e skribis ke Libano kun 1,5 milionoj da rifuĝintoj aldone al 4,5 milionoj da ŝtatcivitanoj superfluas, sed en la urbeto Bar Elias mi malkovris ke superflui estas ankoraÅ­ tro singarde vortigita. En 2012, Bar Elias havis 40.000 loĝantojn, de kiuj 10.000 estis Palestinaj rifuĝintoj. Ekde tiam, 100.000 Siriaj rifuĝintoj aldone venis. Cent mil   –   traduku tion foje al via propra ĉirkaÅ­ejo!

Mi estis pasintsemajne en Bar Elias dum vojaĝo pagita de la EU, por rigardi projekton pagitan de EU, en kiu la rifuĝintoj estis akcesoraj. Momenton pri tiu projekto. Tuta Libano estas fetoranta rubejo, kaj la registaro havas nek buĝeton nek energion por purigadi tiun. Do tie kaj tie la EU metas kelkajn milionojn da eŭroj en rubodisspeciga instalaĵo, kiel en Bar Elias. Estas tre utila elspezo, kaj tion mi ne diras pro tio ke la EU invitis min.

Bar Elias, en la belega Beka'a valo, birdoperspektive 7 kilometrojn fora de la limo kun Sirio, posedas fetoran, fumantan rubaĵ-amason kiu kovras areon de 27.000 kvadrataj metroj. La fumo de subbrulanta forĵetindaĵo, kiu blovas tra la medio, estas venena kaj la rubaĵo infektas la grundakvon uzatan por irigacio. Apud la rubaĵaro situas terpomkampoj. La rubaĵmonteto mem ne estas formetata  – por tio dume mankas la mono –  sed fine de la nuna jaro la instalaĵo estos preta kaj ĉiuokaze ĉiu novproduktita rubo estos prilaborata. Tio estas 65 tunoj tage, de kio la plimulto estas produktata de rifuĝintoj, rakontis urbestro Mawas Araji.


Tio estas unu el la multaj riproĉoj al la Sirianoj, ĉar ili en la komenco ricevis verŝajne varman bonvenigon, sed ĉirkaŭ la rubaĵ-amaso estis apenaŭ io bona pri ili aŭdebla. La urbestro kaj aliaj Libanaj ĉeestantoj bezonis neniun instigon por plendi pri malsekureco, ŝtelo, uzo de akvo dum estas jam tiel seka, kaj la troŝarĝo de la lernejoj. Ke la Sirianoj ekhavas duoble tiom da infanoj kiel la Libanoj. Ke ili ricevas monon de la UN[i], pro tio povas labori por malmulta mono kaj fari la Libanojn senlaboruloj. Kaj tiel plu. Ĉio plimalpli vera.

La rifuĝintoj loĝas en forlasitaj konstruaĵoj kaj en multnombraj provizoraj tendaroj kaj tendaretoj ene de kaj rande de Bar Elias. Mi en 2013 kaj 2014 ankaÅ­ estis en tiaj tendaroj, kaj ili ‘vilaĝiĝas’[ii]. Venas butikoj, kaj ĉiu tendo havas satelit-televidpladon  –  jes, estas logike ke la homoj provas aranĝi por si iom da komforto. Sed estas la granda timego de la Libanoj ke la Sirianoj daÅ­re restas, kiel la Palestinanoj kiuj en 1948 kaj 1967 venis. Kiam UN-ĉefo Ban Ki-moon pasintmonate petis la gastigantlandoj proponi al Siriaj rifuĝintoj civitanecon, Libano preskaÅ­ eksplodis. Neniam!


Jes, jen la lando kie la ĉi-tieaj politikistoj multe pledas por ŝirmejoj en la regiono, kiel solvo. "Nia vilaĝo estas malrapide strangolata," diris la urbestro.

 

 

Carolien Roelants  estas eksperto pri la Mezoriento kaj apartigas ĉiam la faktoj de la hypes.

 

 

[i] UN = Unuiĝintaj Nacioj

[ii] ‘vilaĝiĝas’ signifas: ‘iĝas iompostiome vilaĝoj’

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/next/2016/06/10/waarom-modi-en-obama-elkaar-huggen-1626843
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Kial Modi kaj Obama brakumas unu la alian

La Barata ĉefministro Narendra Modi, vizitante Vaŝingtonon, diras havi aliancon kun Usono: kunkune preventi ke Ĉinio iĝos tro potenca.

NRC 10 junio 2016

 

Fare de nia korespondanto  Joeri Boom  en Nov-Delhio

 

Jam en la unua tago de la tri-taga vizito de la Barata ĉefministro Narendra Modi al Usono, venis al li  – pro sia sincera rilato kun prezidento Obama –  kvazaÅ­ alfluganta rostita kokido: marde[i] posttagmeze finiĝis limdato por oficiale protesti kontraÅ­ la peto de Barato por aliĝi al la MTCR (Missile Technology Control Regime), grava organizo pri ne-dismultiĝo. Barato pro tio akiras aliron al progresinta misila teÄ¥nologio. Modi diris “esti eterne dankema por la subteno de mia amiko Obama”, ĉe la akirado de la MTCR-membreco.

La unua vizito de Modi al Vaŝingtono, en 2014, estis ĉefe ĉarmofensivo, plene de simboloj por ekfloranta amikeco inter li kaj Obama. Kiam pasintjare la Usona prezidento siavice vizitis Baraton, montriĝis ke la amikeco estis konservata: Modi, kelkajn kapojn pli malgranda ol Obama, malsupre ĉe la aviadilŝtuparo ne salutis lin kun falditaj manoj (la kutima namaste), sed regalis lin per firma, tre ne-Barata bear hug. “Prezidento Obama kaj mi faris interligon, amikecon”, diris Modi.

La graveco de fortaj ligoj kun Barato, al kiu la Usono atribuas grandan signifon, estas ĉi-tiun merkredon[ii] akcentata per la invito al la Barata ĉefministro alparoli la Usonan Kongreson. “Estas pura politiko”, diris Mihir Sharma, redaktoro de la Barata komerca ĵurnalo Business Standard. “La Usonanoj konscias ke emfazi la personan ĉarmon de Modi estas unu de la manieroj por elpeti ion de li.”

 

    Obama kaj Modi ambaÅ­ havas grandajn zorgojn pri la sekvoj de klimatŝanĝo

 

Estas precipe la ekflorado de Ĉinio, kiu kaŝiĝas malantaÅ­ la Usona-Barata brakumo. Baraton, kiu daÅ­re plivastigas ĝian mararmeon, la Usonanoj bezonas, por preventi ke Ĉinio superregos la regionon. Streĉiteco en la Sud-Ĉina Maro, kie Ĉinio kaj ĝiaj najbarlandoj postulas la samajn insulojn, pliiĝas. Barato dum la pasintaj jaroj ĉefe maltrankviliĝis pri la limdisputoj kiujn ĝi havas en la Himalajo kun ĝia potenca najbaro. Sub Modi, nun du jarojn ĉefministro, la Baratanoj pli atentas sian maran sekurecon, kiu venas sub premo pro la Ĉina potencmontro en la Sud-Ĉina Maro, kaj kiu estas vivesenca por la Barataj komercaktivaĵoj.

Barato jam delonge fervore deziras fari sin mem ne dependa de eksterlanda potenco. En New Delhi tamen, intertempe la konscio estas komuna, ke firma ligo kun Usono estas neevitebla. Ne nur kaŭze de Ĉinio, sed ankaŭ por apogi la aspirojn de Barato sur la monda scenejo. La Usonanoj insistas pri reformo de la Sekureckonsilio, en kiu ankaŭ Barato devus akiri permanentan sidejon.

Usono apogas ankaŭ la pasintmonatan aliĝpeton de Barato al la NSG (Nuclear Suppliers Group): 48 landoj kiuj volas malebligi la dismultiĝo de materialo kaj teĥnologio uzebla por nukleaj armiloj. Membreco lavpurigus Baraton de la pario-statuso kiun ĝi ekhavis sur nuklea tereno ĉar ĝi tute memstare disvolvis nukleajn armilojn. Ĉinio klare indikis ne rezigni sian oponon kontraŭ la aliĝo de Barato al la NSG.

Obama kaj Modi ambaŭ jam pasie esprimis siajn zorgojn pri la sekvoj de la klimatŝanĝo, en Barato ĉefe rimarkebla en formo de sekegoj kaj inundoj. Verŝajne ĉefministro Modi priparoligos en la Usona Kongreso la ambician planon por esti generonta en Barato 100 gigavattojn da elektro el sunenergio. Per tio kreos Barato la plej grandan merkaton por sunenergio en la mondo. Ora ŝanco por la Usona entreprenaro, antaŭkuranto en la teĥnologio kiun oni bezonas por tio.

 

 

[i] marde, la 7-an de junio 2016

[ii] ĉi-tiun merkredon, la 8-an de junio 2016

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/next/2016/06/09/is-maakt-belegerd-falluja-tot-een-hel-1627003
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Sieĝita Faluĝa, IŜ faras ĝin infero

En Faluĝa homoj postvivas per malfreŝaj daktiloj kaj saleta akvo. Kiu scias fuĝi, ofte estas suspektinda kiel ekstremisto.

NRC 9 junio 2016

 

Fare de nia redaktoro  Toon Beemsterboer



La batalo por la Iraka urbo Faluĝa komencas simili pli kaj pli al sektisma venĝofaro. Dum la militistaro kaj ŝijaismaj civilul-milicioj malrapide fermas la reton ĉirkaŭ la urbo, kiu jam du jarojn kaj duonon estas en la manoj de la terorgrupo Islama Ŝtato (IŜ), aperas informojn pri kruda malrespektado de homaj rajtoj ambaŭflanke de la fronto.

LaÅ­ UN[i]-takso sidas 90.000 civiluloj kaptitaj en Faluĝa, kie estas granda manko de nutraĵo, akvo kaj elektro  –  kun temperaturoj de pli ol 40 gradoj. La Irakaj registartrupoj bombadas kvartalojn per artilerio. Kiu provas fuĝi, tenas la riskon de esti ekzekutata de IÅœ, aÅ­ esti arestata kaj turmentata de registartrupoj, sub suspekto de esti ekstremisto.

IŜ devigas civilulojn el vilaĝoj ĉirkaŭ Faluĝa servi kiel homa ŝildo en la centro de la urbo; loĝantoj kiuj tamen sukcesis eskapi rakontis tion al CNN[ii]. La ekstremistoj iras de pordo al pordo. Kiu rifuzas estas mortpafata.

Kvankam IÅœ riglofermis la urbon, miloj da homoj sukcesis fuĝi. La plejmulto el ili fuĝas nokte, trairante la EÅ­fraton, dum ili estas atakataj per fusilado de IÅœ. La ekstremistoj detruis multajn boatojn, do homoj uzas ĉion kio flosas  –  aertuboj, fridujoj, olebareloj. Multaj homoj dronis.

Foje en registaro areo, ili ankaŭ ne estas sekuraj. Policistoj kaj militistoj arestas knabojn kaj virojn en regiono rekonkerita el la manoj de IŜ. Oficiale la fuĝintoj estas ekzamenataj por vidi ĉu inter ili troviĝas IŜ-batalantoj. Sed laŭ Amnesty International, retenatajn civitanojn oni ofte metas en malliberejon por nedifinita tempo. Dekmiloj da civiluloj estas ankoraŭ enfermitaj post kelkaj antaŭaj venkoj sur IŜ en la provinco Anbar.


    Homoj provas trairi la EÅ­fraton sur olebareloj, fridujoj kaj malnovaj bendoj


Lunde[iii] estis sescent sunaistaj knaboj kaj viroj liberigataj en Saqlawiyah, vilaĝo dek kilometrojn de Faluĝa. Tie ili estis dum tagoj tenataj de ŝijaisma civilul-milicio kiu estis rekonkerita la vilaĝon el IŜ. Multaj havis signojn de severa torturado sur sia korpo. Kvin homoj estas en mallibero mortintaj pro siaj vundoj.

Ekzistas video-bildoj de kelkaj liberigitaj kaptitoj kiuj estas   traktataj pro siaj vundoj. "Ili volis mortigi nin", diris unu de la viroj. "Ili akuzas nin pri aparteno al IÅœ. Mi havas nenion komunan kun IÅœ." Aliulo diras: "Mi ĵuras je Dio, ili batis min sur la kapo per ŝovelilo kaj klabo. Ili minacis murdi ĉiun kiu petis akvon."

La manko de akvo kaj manĝaĵo en Faluĝa fariĝas daŭre pli prema. La stokejoj en la urbo estas severe gardataj de la ĝihadistoj. Familioj postvivas per malfreŝaj daktiloj kaj saleta akvo el la Eŭfrato. Helporganizoj timas ke la venontajn tagojn kaj semajnojn pli kaj pli da homoj pereos pro malsato.

Grandurbanoj kiuj sukcesis eskapi, diras ke IŜ uzas manĝaĵon por rekrutigi virojn kies familio suferas malsaton. "Ili rakontis al nia najbaro, ke ili donos al li farunon se lia filo aliĝos al ili," diris Hanaa Mahdi Fayadh al novaĵagentejo Reuters. "Li rifuzis, kaj kiam ili foriris li fuĝis kun sia familio."

En la lastaj tagoj, ĉirkaŭ 10.000 rifuĝintoj alvenis en kadukajn tendarojn, kiuj jam ĝiskreve maljuntiĝas, kaj kie apenaŭ estas sufiĉa manĝaĵo, akvo kaj medikamentoj. Sed homoj serĉas ĉiun ajn ŝirmejon, kiun ili povas trovi, kontraŭ la varmego kaj la polvo.


La situacio ne baldaŭ pliboniĝos. Estas jam 3,4 milionoj da senhejmigitoj en Irako[iv]. Sed la helpfonduso de la UN alfrontas minuson de 550 milionoj da dolaroj, kaj devas haltigi esencajn programojn. "Ni simple povas ne fari plu, se ni ne rapide ricevas monon", diris al The Guardian Lise Grande, help-kunordiganto de la UN. "Estas tiel malfacile komprenebla kiel la internacia komunumo povas tiom investi en la militistan operacion, kaj lasi la viktimojn en embaraso."

 

 

 

[i] UN = Unuiĝintaj Nacioj

[ii] CNN = Cable News Network (anglalingva internacia sendilo de novaĵoj)

[iii] lunde, la 6-an de junio 2016

[iv] senhejmigitoj en Irako = (anglalingve:) Internally Displaced Persons (IDPs) across Iraq

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/2016/06/18/de-unie-en-de-britten-zijn-beter-af-met-elkaar-2767519
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

EU kaj la Britoj trafas pli bone kunkune

NRC 18 junio 2016

 

Redaktora kolumno

 

La Unuiĝinta Reĝlando (Britio) estas de longe la plej indiferenta membroŝtato de la Eŭropa Unio (EU). Post unu semajno ni scios ĉu ĝi korligiĝas al la plilongiĝo de sia membreco. Brexit estas, komparante ĉion, malbona por Eŭropo kaj por la Britoj. Sed malgraŭ la rezultato de la referendumo, la 23-an de junio[i], komenciĝas por la EU kaj ankaŭ por Britio malfacilaj tempoj.

Ĉe 'jes' por resti, multaj eŭro-skeptikaj kunpartianoj de ĉefministro Cameron, kiu mem estas por resti, sentos sin priplukitaj. Ili anoncis ke ili ne rezignos. Tio malfortigas la gvidadon de Cameron kaj tenas Brition kaj Bruselon sur la baskulo. Sed plimulto kiu elektus por Brexit estus kontraŭ la deziroj de la pli eŭropismaj Skotoj. Tie nova referendumo pri Skota sendependeco ŝajnas reala. Brexit povas eksplodigi Brition.

Por fundamenta kritiko kontraŭ la EU estas sufiĉa kialo. Vidu la paŝon al la eŭrokrizo kaj la panikon pri rifuĝintoj. Sed la Brexit-movado gvidata de Boris Johnson, iama urbestro de Londono, kondukis demagogan kampanjon, en kiu Bruselo estis pentrita kiel nedemokratia tirano, kaj mitoj estis rakontitaj pri migrantoj. Ambaŭ movadoj prave decidis suspendi siajn kampanjojn post la malserena turno de la murdo al la Labour-parlamentano Jo Cox, ĵaŭde[ii].

Brexit estas la iluzio ke la Britoj povas samtempe retiriĝi sur sia sekura insulo kaj ankaŭ resti monda ludanto. La Brita membreco de NATO[iii], kiu kostas suverenan kaj liveras kolektivan potencon, montras kiom malmulte principa la vidpunkto de la Brexit-anoj estas. La membreco de bloko kiel la EU, en kiu ĝi povas helpi formi regulojn kaj havas tutmondan influon, estas la plej bona garantio por mezgranda lando en globaliĝinta mondo.



Cetere, se jam ekzistas unu lando kiu havas malmultan timon de la supozata superŝtato, estas ĝuste Britio, kiu sur multaj terenoj kondiĉis opt-out. Ĝi ne sidas en Schengen, ne en la eŭro. Se ili instigas sin al tio, la Britoj povas helpi la EU-on plue reformadi de ene.

Dum la lastaj semajnoj, multaj ekspertoj avertis kontraÅ­ Brexit. Ekonomikistoj, entreprenistoj, juristoj  – enlandaj kaj eksterlandaj –  kaj amikaj ŝtatestroj klarigis kial Britio trafas pli malbone ekster la EU. Prezidento Obama diris ke la special relationship al kiu la Britoj tiel korligiĝas, nur ekzistas pro virto de la EU-membreco. Estas maltrankviliga ke raciaj argumentoj malmulte impresas. Ekspertizo ŝajnas per difino suspektema; bedaÅ­rinde tutmonda tendenco.

La EU trafas pli malbone sen Britoj, bazangula ŝtono de la triangulo Berlino-Parizo-Londono. La tri politikaj-ekonomiaj-kulturaj ‘stiloj’ tenas unu la alian plimalpli en ekvilibro. Kun unu malpli, la miksaĵo povas kazeiĝi.

Nederlando krome perdus kunpartianon, kun publika mondkoncepto, celdirektita al liberkomerco kaj evidentaj transatlantikaj rilatoj.

Ĉiu ajn malfortiĝo de la EU senintence favoras memcertan Rusion. Ankaŭ en aliaj membroŝtatoj, exit-movadoj de ksenofobiaj naciistoj estas aperontaj. Domen-efiko de Brexit estas batego al la liberala ordo, kiu estas la fundamento de Okcidenta prospero kaj paco. La EU, malgraŭ ĝiaj mankoj, trafas pli bone kun la Britoj. La Britoj trafas pli bone en la EU. Estus bone se ili ĵaŭde[iv] decidos daŭrigi sian membrecon.

 

 

 

[i] ĵaŭde la 23-an de junio 2016

[ii] ĵaŭde la 16-an de junio 2016

[iii] NATO = Nord-Atlantika Traktat-Organizo

[iv] ĵaŭde la 23-an de junio 2016

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/next/2016/06/02/wil-vietnam-chinese-boter-of-wapens-vs-1624084
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ĉu Vjetnamio volas Ĉinan buteron aŭ Usonajn armilojn?

La rilato de Vjetnamio kun Usono pliboniĝas, kio kolerigas Ĉinion. Sed Vjetnamio okulumas al du flankoj.

NRC 2 junio 2016

 

Fare de niaj korespondantoj

Oscar Garschagen  kaj  Melle Garschagen



Ĉinan buteron aŭ Usonajn armilojn: Vjetnamio, nur elektu! Ĉinaj komentistoj kaj la ŝtataj amaskomunikiloj ne sekretigas, ke Ĉinio estas malagrable surprizita pro la "neantaŭvidita rapida varmiĝo" de la ligoj inter la komunisma frato Vjetnamio kaj Usono.

Pli ol semajnon post la vizito de prezidento Barack Obama al Hanojo, kie li la Ĉinan diplomation surprizis per la ĉesigo de la jam jardekojn ekzistanta armil-embargo kontraŭ Vjetnamio, komenciĝis en Ĉinio la serĉado pri klarigoj.

Malpli ol duonjaron antaŭe, la Ĉina prezidento Xi Jinping estis en Hanojo kaj ekde tiam la Ĉinaj amaskomunikiloj sciigas pri "la profunda politika konfido" inter la Komunismaj Partioj de ambaŭ landoj. Kvazaŭ la streĉiteco, pri la daŭre kreskanta Ĉina armea ĉeesto kaj la konstruado de artefaritaj insuloj en la Sud-Ĉina Maro, post kelkaj renkontiĝoj malaperus.

"Ni devas niajn rilatojn kun Vjetnamio bone trarigardi. Niaj aktivecoj en la Sud-Ĉina Maro pelas la Vjetnamojn en Usonan ĉirkaŭbrakon", jen la analizo de politika komentisto Zhang Mingliang en la South China Morning Post. Por Ĉinaj nocioj malofta agnosko de respondeco.

Ĉu tiu pensado pri la regionaj efikoj de la almarŝado en la Sud-Ĉina Maro kondukos al ŝanĝo de kurso, estas dubinda. Ĉinio ekspektas, ke Vjetnamio ne vere sin ĵetas en la brakojn de Usono, se nur pro opini-diferencoj pri homaj rajtoj (Vjetnamio estas polica ŝtato, laŭ Human Rights Watch), kaj pro la intensaj ekonomiaj ligoj kun Ĉinio. "Vjetnamio devas krom tio elekti inter ĉu ĝi volas disvolvi sian ekonomion, aŭ ĉu ĝi daŭre volas elspezi pli por nepageblaj armil-kontraktoj," avertis Zhang Mao, komentisto de la partio-gazeto Global Times.



Vetarmado

Fakto estas, ke la Vjetnamaj defendo-elspezoj ege kreskis. Dek jarojn antaŭe, Vjetnamio elspezis 1,8 miliardojn da dolaroj por defendo, pasintjare 4,6 miliardojn, kalkulis la Stockholm International Peace Research Institute (SIPRI). Por defendo Vjetnamio elspezas laŭ la aŭtoritata instituto relative pli ol Ĉinio: 8,3 procentojn de la buĝeto, kompare al 6,3 procentoj. Pro tio ke Vjetnamio apenaŭ produktas armilojn, la importado multobligis. La tuta valoro de armil-importoj dum la lastaj kvin jaroj estas, laŭ SIPRI[i], 699 procentojn pli alta ol en la periodo 2006-2010. Laŭ SIPRI, la Vjetnamaj aĉetoj estas parto de vetarmado kaŭze de "pliiĝinta streĉiteco inter Ĉinio kaj diversaj landoj en la regiono".

Estas unu lando kie la defendo-industrio dum la lastaj jaroj ege profitis de la kreskanta streĉiteco inter Vjetnamio kaj Ĉinio, sur la Sud-Ĉina Maro: Rusio. Stranga tio ne estas. AnkaÅ­ post la Vjetnam-milito la armeaj ligoj inter Sovetunio (poste Rusio) kaj Vjetnamio restis varmaj. De el la bazo Cam Ranh   – konstruita de la Usonanoj en la sesdekaj jaroj –  ĉas-aviadiloj, bomb-aviadiloj, fregatoj kaj submarŝipoj de la Sovetio dum jardekoj atente observis Ĉinion. Cam Ranh dekadencis kiam la Rusa potenco en la naÅ­dekaj jaroj malpliiĝis. Sed la armil-komerco kun Rusio, kie multaj Vjetnamaj oficiroj estas instruitaj, daÅ­ris.

Kiel forte la Usonanoj deziras ŝtelkapti parton de tiu ĉi armil-komerco evidentiĝis ankoraŭ ĉi-monate. Eĉ antaŭ prezidento Obama en Hanojo ĉesigis la armil-embargon, direktoroj de la grandaj Usonaj defendo-entreprenoj Boeing kaj Lockheed Martin vizitis nepublikan armil- kaj defendo-borson, raportis novaĵ-agentejo Reuters.



Alkutimiĝi al aparataro prenas jarojn


La ŝanco, ke la Vjetnama Politburoo rigore interŝanĝas la Rusajn Kilo-submarŝipojn[ii] kaj Sukhoi-ĉasaviadilojn[iii] por Usona ekipaĵo, estas malgranda. Kiu kutimas trejni kaj lukti per Rusaj sistemoj, ne simple readaptiĝas al Usonaj aĵoj, Anton Tsvetov de la Russian International Affairs Council konstatis lastjare en artikolo por The Diplomat. "Vjetnamio bezonus jardekojn por adapti al nova aparataro," diris Tsvetov. Kaj: tro intensaj ligoj kun Usono povus veki la koleregon de Ĉinio, kiu ne ŝatas Usonan proxy-mararmeon tiel proksiman.

Pli evidentas ke Vjetnamio provas balanciĝi: butikumi sufiĉe en Usono por amike rilati kun Vaŝingtono, kaj sufiĉe aĉeti de Rusio por ne esti alproprigata de Usono. Precipe pere de disdonado de mono kaj lojaleco Vjetnamio povas ludi pli grandan rolon en la Sud-Ĉina Maro. Por trankviligi la Ĉinajn emociojn, la Vjetnama ĉefministro Nguyen Xuan Phuc esprimis kvietigajn vortojn – kun averta subtono. "Vjetnamio volas neniun vetarmadon. Vjetnamio volas ja defendi sian suverenecon, prefere per pacemaj kaj diplomatiaj rimedoj." Alivorte: Vjetnamio ne bezonas esti militista minaco al Ĉinio, tiel longe kiel Ĉinio ne ekiras en Vjetnamajn akvojn.

 

Vjetnamio estas ja malgranda, sed ni ne malfortas

(Vjetnama manifestacianto)


Kiel danĝera povas esti, se vere ekestas perforto en la Sud-Ĉina Maro  –  Vjetnamio spertis tion en 2014. Ĉina borilŝipo serĉis nafton ĉe la ankaÅ­ de Vjetnamio postulitaj Paracel-insuloj. Vjetnamaj ŝipoj provis forpeli la borilŝipon Haiyang Shiyou 981. Formiĝis mini-marbatalo kun Ĉinaj akompanaj ŝipoj. La Ĉinoj kaj Vjetnamoj rampuŝis unu la alian, kaj ŝprucis per akvokanonoj. Vjetnama ŝipo sinkis, kio kaÅ­zis furiozajn reagojn en Vjetnamio. Ĉinaj kaj Tajvanaj fabrikoj estis sturmataj, okupataj kaj bruligataj. Fabrikterenoj estis fermataj. Ĉinaj aÅ­toritatoj tre rapide evakuis tri mil Ĉinojn el Vjetnamio. Finfine la Vjetnama registaro severe ĉesigis la protestojn. Sed la punkto estis farita. Kiel unu manifestanto, laÅ­ ĵurnalistoj de Reuters, tiam skribis sur slogan-rubando: "Vjetnamio estas ja malgranda, sed ni ne malfortas".

Vjetnamio do evidente ne estas malforta, kaj batalas la maran dominadon de Ĉinio, sed la mallongedaŭra agitiĝo montris ankaŭ kiom Vjetnamio dum la lastaj jaroj implikiĝis kun Ĉinio. Pro la tumultoj Vjetnamio suferis ekonomiajn damaĝojn. La Tajvana Foxconn havas ne nur en Ĉinio sed ankaŭ en Vjetnamio grandajn fabrikojn. La sama validas por Yue Yuen, la plej granda fabrikanto de sportŝuoj en la mondo. Nike sneakers[iv] aŭ Samsung smartphones estas parte Ĉinaj, parte Vjetnamaj produktoj. Pro la pli malaltaj salajroj en Vjetnamio, la Ĉinaj kaj Tajvanaj fabrikado-gigantoj transdonas pli kaj pli da laboro al Vjetnamaj subkontraktantoj. Lukra por Vjetnamio, sed tio faras la landon dependa de la granda komunista frato en la nordo.

 

Produktad-gigantoj


Ankaŭ sur tiu tereno Vjetnamio provas serĉi pli agrablan ekvilibron inter la ekonomiaj mondpotencoj Ĉinio, Usono kaj Japanio. Konscie estas Vjetnamio ja kaj Ĉinio ne partio ĉe la Trans-Pacific Partnership (TPP), la liberkomerca traktato inter landoj laŭlonge de la Pacifika Oceano. Komercpolitika disvolviĝo per kiu Ĉinio sentas sin ree encirkligita, sed pri kio ĝi ne tuj havas respondon.

TPP devas ankoraŭ esti ratifikata de la partoprenantaj landoj. Ekonomikistoj antaŭvidas, ke de la dekdu landoj kiuj subskribis la traktaton, Vjetnamio pleje profitas: ĝi havas la plej malaltajn mezumajn salajrojn, kaj nombron da grandaj industriejoj. Se TPP ekvalidiĝas, la Vjetnama MEP[v] pro la plialtiĝanta komerco kreskos je 11 procentoj, aŭ 36 miliardoj da dolaroj, kalkulis ekonomikistoj de la pensfabriko Eurasia Group antaŭ nelonge. Tiuj ciferoj estas prognozoj, sed por Vjetnamaj politikistoj tio estos bela rezulto de ekstreme lerta manovrado sur la vojkruciĝo de malnova kaj nova superpotenco, kaj importado de kaj butero kaj armiloj.

 

 

-------------------------------------------------- ----------------------------
4.6 miliardojn da dolaroj Vjetnamio en 2015 elspezis por defendo. En 2006, tio estis ankoraÅ­ 1.8 miliardoj.


8.3 procentoj de la ŝtatbuĝeto en Vjetnamio iras al defendo. En Ĉinio 6,3 procentoj.


je 36 miliardoj da dolaroj (je 11 procentoj) kreskos la MEP de Vjetnamio per la TPP liberkomerca traktato.


699 procentojn pli alta estis la armil-importado en 2011-2015, kompare kun 2006-2010. Fontoj: SIPRI kaj Eurasia Group.

-------------------------------------------------- ----------------------------

 

 

 

 

[i] SIPRI = Stockholm International Peace Research Institute

[ii] pri Rusaj Kilo-submarŝipoj, vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/Kilo-class_submarine

[iii] pri Sukhoi-ĉasaviadiloj, vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/Sukhoi

[iv] sneakers = modernaj, diverskoloraj, plimalpli sportemaj ŝuoj

[v] MEP = malneta enlanda produkto

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/-multiculti-berlijn-is-vooral-gecultiveerd-wegkijken~a4299781/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

‘Multkultura Berlino’ estas precipe forrigardado

Berlino ne estas Eŭropo 2.0: la pozitiva imago maskas socialajn streĉiĝojn, fortan EU-skeptikecon kaj paralelajn sociojn.

Volkskrant 13 majo 2016

 

Fare de  Job Janssen



Eŭropo 2.0 estas en Berlino jam realaĵo. Almenaŭ, tion asertas Dirk-Jan van Baar[i] marde en Volkskrant[ii]. Gejunuloj el Oriento kaj Okcidento enkorpiĝas la Eŭropan idealon, kaj la urbo estas la ekzemplo de sukcesintaj multkulturuloj. Koncize dirite, post tiea vizito la eŭro-skeptikulo spontanee vidas la Eŭropan demokratan lumon.

Kiu rigardas iom pli longe, vidas ke Eŭropo 2.0 ĉi tie estas malorda beta-versio. Juna artosentema Eŭropa generacio kiu donas al Berlino la imagon de libereco kaj progreso, maskas la socialajn streĉiĝojn, paralelajn sociojn kaj fortan EU- skeptikecon de tiu unuavide tiel malstreĉiĝinta urbo.

Tiuj junuloj estas venintaj al Berlino precipe pro la malmultekosta porvivaĵo, pageblaj loĝejoj, la start-up-sceno kaj sovaĝaj festoj en humidaj keloj kie oni laŭ kordeziro povas danci je African Acid kaj klezmerpunk. En la okuloj de tiuj plejparte maldekstremaj junuloj la EU estas tute neregebla premgrupo de multnaciaj entreprenoj, kiu per TTIP-similaj traktatoj minacas la vivadon kune en Eŭropo. Neniu el ili venis ĉi tien pro Eŭropa idealo aŭ la demokratia kvalito de la Unio.


Multkultura Berlino precipe signifas ke oni ne enmiksiĝas unu en la alian, ‘integriĝo retenante sian propran identecon’. Por la plimulto de la almenaÅ­ 200 mil Turkoj en Berlino, tio estas unuavice la Turka identeco. Dum parlamentaj elektoj en Turkio, la Olimpika Stadiono (unu kaj duono fojojn pli granda ol De Kuip[iii]) estas aranĝata kiel voĉdonejo, kaj dekmiloj da voĉdonrajtuloj sub granda flagmontrado venas fari sian Turkan civitanan devon. En 2014 ĉirkaÅ­ 50 procentoj de la en Berlino loĝantaj Turkoj voĉdonis por la AKP-partio de Erdogan, ne vere esprimo de subteno por la liberalaj valoroj kiuj karakterizas Berlinon.

Kun sia entreprenema spirito la Turkoj en Berlino apartenas al la dna[iv] de la urbo. Ankaŭ mi faras aĉetojn en Kreuzberg ĉe la Turka bakisto, legomvendisto kaj vesperbutiko. Tie oni senlace laboras por malmulta mono. Krome, 75 procentoj de la Turkoj en Berlino ne havas diplomon, kaj 44 procentoj estas senlaboraj. Jam tri generaciojn, ili estas nun parto de la absoluta malalta klaso. Aĉa kromgusto, ĉe tiuj gajaj multkulturuloj.

Antaŭ du jaroj, Merkel gvidis manifestacion kontraŭ antisemitismo ĉe la Brandenburger Tor. Dum la semajnoj antaŭaj al tio, islamaj junuloj ĉe kontraŭ-Israelaj manifestacioj estis vokintaj la plej terurajn aferojn pri judoj.

 
Jam pli longe aÅ­deblas en Berlino la alarmsonorilo kaÅ­ze de kreskanta antisemitismo kaj kontraÅ­-geja malamo inter islamaj junuloj.

 

Ĉirkaŭ la Kottbusser Tor, kie mi mem loĝas, arabaj junularbandoj dum la lastaj monatoj kaŭzas grandegan pliiĝon de perforto kaj krimado. Ofte la polico neatendite envenas loĝejojn por detronigi tutajn arabajn mafio-familiojn.

Multkultura Berlino estas ankaÅ­ formo de kulturita forrigardado kaj sistema ignorado de problemoj pro la politiko. Tio nun ŝanĝas rapide. Kun alproksimiĝantaj elektadoj en la federaciaj landoj, la AfD ĉi tie jam staras sur 15 procentoj. Pro la okazaĵoj en Kolonjo, la AfD-sukceso kaj la alveno de milionoj da rifuĝintoj, la multkultur-tabuo estas trarompita kaj la Germana registaro venas nun kun strikta integriĝo-leĝo. Per ‘aliĝu-aÅ­-foriru’-politiko, la registaro de Merkel ĉi-momente rapide faras finon je la dum jardekoj romantikata laissez faire.


En Berlino mi ĝuas la liberecon, kulturan diversecon kaj artismon. Samtempe mi konscias ke tiu libereco kaj progreso estas rezervita sole por malgranda Eŭropa avangardo. Ĉe la alia flanko de la socia muro staras la Alt-Berliner kaj la Turka malplimulto kiuj luktas kontraŭ la malriĉeco kaj dekadenco. Mi esperas ke en la fina versio Eŭropo 2.0, ĉiu havos la eblecojn kiujn mi havas ĉi tie, kaj ke malriĉeco ne havos poŝtkodon aŭ haŭtkoloron, kaj ke ni havos la komencon de komuna Eŭropa identeco. Ĝis tiu tempo mi timas, ke Eŭropa Berlino daŭrigas turniĝi sur la 1.0-versio.

 

Job Janssen   estas politika analitikisto por www.Duitslandnieuws.nl,  kaj politikologo.

 

 

 

[i] Dirk-Jan van Baar = historiisto kaj kolumnisto por ĉefe Nederlandaj ĵurnaloj

[ii] marde, la 10-an de majo 2016, en la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant

[iii] De Kuip = granda stadiono en Roterdamo

[iv] dna (desoksiribonukleata acido) = [ankaÅ­] la genoj kaj karaktero de iu aÅ­ io

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/2016/04/30/globalisering-oorlog-met-andere-middelen-1613582
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Tutmondiĝo: milito per aliaj rimedoj

NRC 30 aprilo 2016

 

Fare de  Caroline de Gruyter



La ideo malantaŭ la Eŭropa unuiĝo estis ke landoj, se oni ekonomie interligas kaj interdependigas ilin, malpli rapide ekmilitas.

Ĉu tio funkcias? Eŭropo jam dum sepdek jaroj ne havis militon. Tio ne signifas ke restos tiel, sed estas apenaŭ imagebla ke Eŭropaj landoj en antaŭvidebla tempo prenos la armilojn unu kontraŭ la alia.

Sed ĉu la unuiĝo sufokis ankaŭ aliajn formojn de konflikto? Tio estas pli malfacile persistebla. Rigardu kiel Eŭropaj landoj reciproke ŝtelas inter si fiskajn enspezojn. Kiel ili subaŭskultas kaj kaŝobservas unu la alian. Kiel ili senkompate balaas rifuĝintojn enen de najbaraj landoj. Kaj kiel ili ĉiuj ekkuŝas antaŭ siaj propraj, naciaj bankoj, por senbaze ŝarĝi aliajn landojn pri la kostoj de la krizo.

Tiel rigardate estis naive, siatempe, supozi ke ni en EÅ­ropo ne plu praktikis potencan politikon; ke ni elstaris super tiu, kaj ke tio estonte restus tiel.

 

Multoj nun demandas sin: la streĉiĝoj inter EU[i]-landoj, kaj la opozicio kontraŭ komunaj solvoj kaj aranĝoj, ĉu tiuj iĝas nun tiom grandaj ke la tuta afero disŝprucas? Iuj timas, aliuj esperas tion.

Sed ni ja vivas en tutmondiĝinta epoko, kaj neniu lando povas simple meti sin ekster tiu. Unuflanke, tutmondiĝo kunigas landojn, aliflanke ĝi ĝuste donas al ili ludkampon por milito per aliaj rimedoj. "La artifiko estas fari viajn oponantojn pli dependa de vi, ol vi estas de ili", skribas Mark Leonard de la European Council on Foreign Relations[ii] en la eseo-kolekto Connectivity Wars[iii].



Misio al la EU: la novan ludkampon en la konata potencbatalo, uzu ĝin plejeble ruze

 

Tio okazas mondvaste. Rigardu kiel Ĉinio praktikas potencpolitikon. Ne per milito (kvankam ĝi peze investas en defendo) sed per agresema komercpolitiko, ciber-atakoj kaj evoluhelpo. Ĝi ankaŭ, por rompi okcidentan superregadon koncerne internaciajn organizaĵojn, starigis alternativan Mondan Bankon.

Iuj islamaj landoj intervenas en militistaj konfliktoj, de Jemeno ĝis Sirio. Sed ili faras ankaŭ novajn, tutmondigitajn militojn-kun-aliaj-rimedoj. Ili uzas oleon kaj monon kiel armilon, kaj jam dum jaroj ili klopodas lasi blasfemon kondamni de la UN[iv].

Rusio bombardas en Sirio kaj aneksas Krimeon, sed ankaÅ­ fermas gasduktojn, ĝenas per militistaj flugoj civilan aertrafikon super Kopenhago, subaĉetas Balkanajn elitojn kaj disvastigas misinformadon per YouTube. IÅœ[v] kaÅ­zas masakrojn, sed krome uzas migrantojn  – karakteriza produkto de tutmondiĝo –  kiel armilo.

EÅ­ropo movas sin militiste, ofte sub la masko de ‘peacekeeping’, sed estas je sia plejbono kiam ĝi tutmonde deplojas la ekonomian armilon (sankciojn, monpunojn por multnaciaj entreprenoj).


La EU estas la tutmondigita mondo, sed en miniaturo. Neniu volas elskribiĝi: tio estas sensenca. Ĉiu scias, ke Svislando havas la samajn problemojn kun Bruselo kiel la EU-membroŝtatoj mem, sed ke ĝi havas nulan decidpovon. La eŭrokrizo kostis al la Svisoj kapitalon. Civitanoj postulas Grexit[vi] aŭ Brexit[vii], sed registaroj celas ion alian: uzi Eŭropon por fortigi ilian pozicion, kaj malfortigi tiun de aliaj.

Hungario agas terure, sed ĝi malfieriĝas por eviti sankciojn. Pollando ne volas el la EU; ĝi volas ŝanĝi la EU-on kaj resti la neta ricevanto numero unu. Kiom pli potenca iĝas Marine Le Pen, des malpli ŝi volas eliri el la eŭrozono: tio marĝenigus Francion.

Kio vere iĝos decidiga, estas ke la EU en ĉi tiu centrifugilo konservos fortajn instituciojn. Se la tuta afero malligiĝas, kaj ĉiuj membroŝtatoj stariĝas unuope, ili ĉiuj perdos.

 

 

Caroline de Gruyter  estas korespondanto en Vieno kaj ĉiusemajne verkas kolumnon pri politiko en EÅ­ropo.

 

 

 

[i] EU = EÅ­ropa Unio

[ii] vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/European_Council_on_Foreign_Relations

[iii] vidu: http://www.ecfr.eu/page/-/Connectivity_Wars.pdf

[iv] UN = Unuiĝintaj Nacioj

[v] IŜ = la Islama Ŝtato

[vi] Grexit = Greece's exit from the EU (eliro de Grekio el la EU)

[vii] Brexit = Britain's exit from the EU (eliro de Britio el la EU)

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/trump-of-geen-trump-europeanen-moeten-zelf-leren-optreden~a4291323/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La mondordo laÅ­ Trump

La retorika spektaklo en Usono estas por EÅ­ropo certe (la tioma) averta pafo.

Volkskrant 29 aprilo 2016

 

Opinio-kolumno de  Arnout Brouwers



'The Donald'[i] estis tutan semajnon laborinta pri ĝi, sin provizinta per du teleprompters[ii], kaj invitinta ĉiuspecajn figurojn el la establishment en Vaŝingtono. Sed ĉi ĉio helpis malmulte: lia unua serioze celinta alparolo pri eksterlanda politiko estis, kiel nekohera, tuj flankenŝovita fare de kaj maldekstro kaj dekstro en Usono.

Trump ŝajnas esti tedata de la ‘imperia prezidenteco’ kiu en la Malvarma Milito estiĝis  –  kaj kiu por la Respublikana kaj ankaÅ­ por la Demokrata establishment estas super ĉiu dubo:  Usono kiel ordiganta potenco en la mondo, kiu aldone akceptas la free rider -konduto[iii] de tutmondaj aliancanoj, ĉar tiu ĉi ordiga rolo havigis al la lando ekscese multan influon pri la mondordo, kio kondukis Usonon al oraj montoj.

Por la Okcident-EÅ­ropaj aliancanoj, la alparolo estas multe timiga. Tiuj landoj por tro longe alkutimiĝis ilian sekurecon  – inkluzive de la pensado pri ĝi, la financado, kaj 80 procentoj de la realigado –  transdoni al Vaŝingtono, interŝanĝe de liverado de ofte simbolaj defendo-kotizoj kaj certa grado de politika lojaleco.



   Kun aÅ­ sen Trump, la rolo de Usono ja vere ŝanĝas en la mondo

 

Tamen, Donald Trump ĉi-semajne diris malmultan novan. Eĉ pli miriga, ke Usono "ne devas serĉadi eksterlandajn monstrojn por detrui" estas preskaŭ 200 jarojn aĝa klasikaĵo de John Quincy Adams. Pli proksime ĉe nia tempo, ni aŭdas en Trump la eĥon de Pat Buchanan, ĵurnalisto kaj politikisto en la naŭdekaj jaroj kaj aŭtoro de la artikolo "America First and Second, and Third ".

Plej granda diferenco: Trump estas ja populara. Malnovaj ideoj algluiĝas pli bone en tempo en kiu la lando laÅ­ multaj Usonanoj ĵus havas Grandan Depresion malantaÅ­ si, la pozicio de la meza klaso estas malfortigita, kaj la politika elito  – maldekstra kaj ankaÅ­ dekstra –  pluparolas kvazaÅ­ nenio okazis.

Kompreneble Trump ne havas siajn faktojn unu apud la alia, kaj ofte li parolas sensencaĵon  –  kiel kiam li emfazas ke la Usona nuklea arsenalo estu urĝe modernigata, procezo kiu jam delonge estas ekirigita. Aliflanke elreliĝas ankaÅ­ la kritikistoj, kiam ili metas Trump-on en la saman kaserolon kiel la nazi-simpatizanton Charles Lindbergh.

EÅ­ropanoj prefere orientiĝu pri la struktura tendenco kiu  – ne atentante tiujn retorikajn batalojn –  estas perceptebla ĉe ĉi tiuj elektoj:  la ŝanĝanta Usona rolo en la mondo, kaj la pli granda distanco al EÅ­ropo kaj EÅ­ropa sekureco. La intelekta varianto estis prezentata de alia outsider kiu ne fidis al la komprenoj de la eksterland-politika establishment en Vaŝingtono: prezidento Barack Obama.


Obama ne volis bruligi al si la fingrojn pri Sirio, lasis federacian kancelierinon Merkel eltiri la maronojn el la fajro en Ukrainio, kaj sidiĝis en la malantaŭa benko dum la kampanjo pri Libio. Trump surtabligas burleskan varianton de Usona retrenchment[iv], kaj atingos por tio ĉe voĉdonantoj eble pli da atento ol la ekspertoj en Vaŝingtono ŝatus.

EÅ­ropaj aliancanoj povas elvoki ‘Kia honto!’ kaj esti certaj ke Hillary Clinton, tradicia eksterland-politika falko, iĝos la sekva prezidento. Sed eĉ ŝia engaĝiteco estos moderigata de la humoro kiu regas en la lando, kaj de la forŝoviĝantaj strategiaj prioritatoj en Usono. Nekonsiderante kiu sekvos post Obama, la EÅ­ropanoj en tiu ĉi necerta epoko, kun ĉiuj siaj problemoj kaj ĉiu sia memdubo, devos ja plie mem lerni pensi   –   kaj agi.

 

 

 

 

[i] 'The Donald' = ŝercnomo por Donald Trump, jam longe uzita en la Usonaj medioj

[ii] teleprompter = tele-sufloro: ekrano (ofte muntita ĉe antaŭe staranta kamerao) kiu montras al la aktoro aŭ preleganto ties tekston

[iii] free rider -konduto = profiti de servoj, varoj aÅ­ resursoj, sen pagi por ili; vidu ankaÅ­: http://epo.wikitrans.net/Free%20rider%20problem?redir=Free-rider+problem

[iv] retrenchment = la procedo de reduktado de la kvanto da mono, kiun persono, organizo aÅ­ registaro elspezas

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/nieuws/2016/04/27/waarom-de-spanjaarden-na-een-half-jaar-al-1615581
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Kial la Hispanoj post duonjaro jam denove voĉdonu

Malsukcesinta formado. Obstina ĉefministro, dissplitiĝinta politika pejzaĝo kaj vana provo de la Nederlanda ‘formadisto’ Tjeenk Willink: registar-formado estis kondamnita malsukcesi.

NRC 27 aprilo 2016

 

Fare de nia korespondanto  Koen Greven  en Madrido


Hispanio troviĝas jam ekde 20 decembro 2015 en politika senelirejo. Ankaŭ fina raŭndo de interparoladoj kun reĝo Filipo VI, por en la fragmentita politika pejzaĝo ekhavi partiojn sur unu linio, malsukcesis. Finfina provo ankoraŭ formi maldekstran ministraron rompiĝis. Nun kiam ne estos nova registaro je 2 majo 2016, la Hispanoj devas la 26-an de junio denove iri al la urnoj. Kial la koalicio-formado ne sukcesis?

 

1.  Ĉefministro Rajoy ignoras novulojn

Ĉefministro Mariano Rajoy, pro sia rifuzo partopreni al la listgvidant-debato prepare al la elektoj de 20 decembro 2015, jam tuj okupis maloportunan pozicion. La gvidanto de la Partido Popular ne kredis en la fino de la du-partia sistemo. Li ne estis interesita en parola batalo kun gvidantoj de novaj partioj kiel Pablo Iglesias (Podemos) kaj Albert Rivera (Ciudadanos). La Partido Popular deputis sian numeron du: Soraya Sáenz de Santamaría.

Rekorda nombro de 9.2 milionoj da TV-spektantoj vidis la vizaĝojn de dividita politika pejzaĝo plene de malnovaj kaj novaj kontraÅ­diroj. Rajoy volis nur sin mezuri kun sia rivalo socialisto Pedro Sánchez. KvazaÅ­ la elektoj okazus kiel ĉiam ankoraÅ­ daÅ­re inter la PP[i] kaj la PSOE[ii]. Ĉi tiu debato pasis, laÅ­ Hispanaj normoj, eksterordinare akre. Sánchez tenis Rajoy-on respondeca por korupto en ties partio: "Vi ne estas deca viro." Reage al tio, la ĉefministro nomis sian rivalon "mizera". Ne iĝus ree bone inter la du.

 

2.  Hispanio estas politike dissplitiĝinta lando

Vespere de la voĉdon-tago iĝis subite klare, ke al la hegemonio de la Partido Popular kaj la PSOE venis abrupta fino. Podemos kaj Ciudadanos fariĝis signifa faktoro sen ke la malnovaj partioj estis forviŝataj. Tiel estiĝis kvar potencblokoj kaj konfuzaĵo de malgrandaj, plejparte naciismaj partioj.

La grandaj kvar provis ĉiuj aserti la venkon. La PP kiel la plej granda, la PSOE kiel la sociala alternativo, Podemos kiel radikala novulo kaj Ciudadanos kiel la vizaĝo de la honesta Hispano. Sed jam rapide evidentiĝis unu afero: nek sur la dekstra, nek sur la maldekstra flanko, eblis formi plimulton. Por solvi tiun preskaŭ neeblan enigmon, kunlaborado estis necesa.

 

3.  Rajoy iras sensukcese serĉadi subtenon por granda koalicio

LaÅ­ neskribita leĝo Rajoy, la ĉefo de la plej granda partio (124 seĝoj), estis la asignito por ekgvidi en la formado. En senemocia etoso li provis aliajn partiojn entuziasmigi por registaro en kiu li kiel ĉefministro povus resti. Rajoy pensis pri ‘granda koalicio’ de PP, PSOE kaj Ciudadanos. LaÅ­ Rajoy, Sánchez eĉ ne estus volinta paroli kun li. Kun Rivera nur intertraktado pri parlamenta apogo eblis. Rajoy instigis ke la Hispana reĝo Filipo VI rezignus sian rolon kiel komisiito por registar-formado.

 

4.  Al Sánchez, Rajoy eĉ ne donas manon

La ambicia Sánchez ja reagis al la invito de la reĝo, kaj jam vidis sin mem kiel la novan ĉefministron de Hispanio. Je helpo de Rajoy, li evidente ne bezonis kalkuli. La ĉefministro rifuzas eĉ – konscie aÅ­ ne – etenditan manon de Sánchez. Tio karakterizas do la interrilatojn. Sed kun naÅ­dek de la 350 seĝoj, Sánchez devis tiuokaze la partiojn Ciudadanos (40 seĝojn) kaj ankaÅ­ Podemos (69 seĝojn) iamaniere gajni al si. Tiuj du novaj naciaj partioj ĝuste estas grandaj rivaloj unu de la alia. Sánchez faris pakton kun Rivera, sed tiu estis kondamnita malsukcesi. Sánchez estis senŝanca ĉe du voĉdonadoj en kiuj li petis la parlamenton apogi lian registaron. Kun tio, fakte ĉiuj opcioj estis perditaj.

 

5.  La delogo de maldekstra politika pakto

La ĉef-sekretario de Podemos defiis Sánchez-on rompi kun Rivera, kaj kune kun li elekti por "registaro de la ŝanĝo." Iglesias, kiu komence ankoraÅ­ celis malaperigi la PSOE-on de Sánchez, estus nun subite la savanta anĝelo. Tro bela por esti vera. El la postuloj kiujn Iglesias metis surtablen, montriĝis ke tio estis nur ludo por la politika scenejo. Sánchez tute ne povus konsenti kun referendumo pri la sendependeco de Katalunio.

 

6.  Rajoy prezentis tro optimisman bildon de la ekonomio

Nova Hispana registaro estas devigata limigi la elspezojn. La ciferoj kiujn la registaro de Rajoy estis antaŭdirinta, montriĝis tro rozkoloraj. La Partido Popular estis elspezinta ĉirkaŭ dek miliardojn pli ol estis planita. Kun buĝet-deficito de 5,2 procentoj, Hispanio eĉ kuras ekster la kadenco en Eŭropo. Rajoy estis riproĉata pri trompo ĉe elektoj. La aliaj partioj rezistis eĉ pli kontraŭ la PP, ĉirkaŭigita de multnombraj aferoj de korupteco. Dua termino de Rajoy ŝajnas vere neebla.

 

7.  AnkaÅ­ la Nederlanda registarprepara komisiito Tjeenk Willink ne sukcesas

La Nederlanda ‘super-komisiito’ Herman Tjeenk Willink pasintmonate provizis la Hispanojn ankoraÅ­ eĉ per konsiloj. Sed pri poldera modelo kun neÅ­trala peranto, la obstinaj politikistoj volis nenion scii.

 

8.  Finfina provo de Sánchez malsukcesas

La Hispana reĝo prenis ĉi-semajne ankoraÅ­ unufoje sian respondecon. La partiestroj ĉiuj kunvenis en la Palaco de la Zarzuela. La unuan de la du tagoj la reĝo ordonis al la gvidantoj de la malgrandaj partioj ne tro multe elspezi ĉe novaj elektoj. Sed subite estis marde[iii] ankoraÅ­ surpriza plano. La PSOE de Sánchez ŝajnis ĉe ĉefpunktoj preta interkonsentiĝi kun Podemos, IU kaj Compromís[iv] pri ŝanceliĝema aranĝo por maldekstra registaro. Sed restis tamen tro da obstakloj. Estis la lastaj konvulsioj en anticipe jam preskaÅ­ senŝanca intertraktad-procedo.

 

 

 

 Malsukcesinta formado   (RESUMO)

Ankaŭ lasta provo de reĝo Filipo VI, nomumi komisiiton por registar-formado, kondukas al nenio


La Hispanoj devas la 26-an de junio 2016 refoje al la urnoj. Fina provo de reĝo Filipo VI nomumi komisiiton, kiu devus formi registaron, hieraŭ[v] finiĝis senrezulte. Venontlunde[vi], eksvalidiĝas la limdato por la enoficiĝo de nova kabineto.


Hispanio troviĝas ekde la parlamentaj elektoj de 20 decembro 2015 en politika senelirejo. Unuafoje en pli ol kvardek jaroj, la politika pejzaĝo estas dissplitiĝinta kaj la hegemonio de la konservativa Partido Popular kaj la socialisma PSOE rompita. Novaj partioj kiel Podemos kaj Ciudadanos ĉesigis la sistemon ĉe kiu du partioj alternis unu la alian.


La Partido Popular de la Hispana ĉefministro Mariano Rajoy kun 124 el la 350 seĝoj, restis ja la plej granda partio, sed perdis la absolutan plimulton. Rajoy volis kun la PSOE (90 seĝoj) kaj Ciudadanos (40 seĝoj) formi grandan koalicion, sed renkontis ĉe tio reziston de la socialisma gvidanto Petro Sánchez. Provoj de Sánchez mem ekregi kun subteno de la liberala Ciudadanos, malsukcesis poste ankaÅ­.


Dum la pasintaj monatoj estiĝis senelirejo, en kiu la diversaj partioj ne plu vidis elirvojon. Eksiĝinta ĉefministro Rajoy, kaŭze de diversaj skandaloj de korupteco ene de sia partio kaj la malbonaj ekonomiaj ciferoj, iĝis politike izolita. Alternativoj al maldekstrema registaro ne estis disponeblaj.


Hieraŭ[vii] ankoraŭ momenton ŝajnis, ke kombino de PSOE, Podemos, IU[viii] kaj kelkaj aliaj malgrandaj partioj havus ŝancon sukcesi. Sed la konsentoj inter ĉi tiuj maldekstraj partioj montriĝis tro tremanta bazo por formi registaron. Reĝo Filipo VI do havas ne alian eblecon ol novajn elektojn.

 

 

 

[i] PP = Partido Popular

[ii] PSOE = Partido Socialista Obrero Español

[iii] marde = 26 aprilo 2016

[iv] Compromís = maldekstra Valenciisma politika partio, kiu favoras la rekonon de la Kataluna lingvo

[v] hieraÅ­ = 26 aprilo 2016

[vi] venontlunde = 2 majo 2016

[vii] HieraÅ­ = 26 aprilo 2016

[viii] IU = Izquierda Unida (pli tradicia maldekstra partio); vidu ankaÅ­: https://eo.wikibooks.org/wiki/Panoramo_el_Hispanio

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC frontpaĝo
http://www.nrc.nl/nieuws/2016/04/25/wenen-is-les-voor-heel-europa-1614588
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

'Vieno' estas leciono por tuta EÅ­ropo

Prezident-elektoj en Aŭstrio: la ekstrem-dekstra kandidato de la FPÖ gajnas la unuan rondon. La politika mezo forvaporiĝas, kaj Le Pen kaj Wilders ĝojkrias.

NRC frontpaĝo 25 aprilo 2016

 

Fare de  Caroline De Gruyter,
nia korespondanto en Vieno 

 

"Karaj geamikoj, ni havas interkonsenton kun la historio", diris Norbert Hofer, kiam li dimanĉvespere[i] aÅ­dis ke li kiel kandidato de la ekstrem-dekstra FPÖ[ii] sufiĉege gajnis la unuan raÅ­ndon de la AÅ­striaj prezident-elektoj. "Ni nun scias ke la malnova sistemo estas finiĝanta, kaj ke estas spaco por io nova."

Eviti tiun konstaton neniu en AÅ­strio plu povas. La 45-jaraĝa partio-ideologo Hofer, kiu pasintjare komencis sian prezidentan aventuron plimalpli kontraÅ­vole  – ĉar li pensis ke li estis tro juna por tiu funkcio –  frapis la kvin aliajn multe pli aĝajn kandidatojn, per antaÅ­eco kiun neniu estis antaÅ­vidinta: almenaÅ­ 36,4 procentoj de la voĉdonoj.

Numeron du, eksa ĉefo de la Verduloj, Alexander Van der Bellen, aveca viro kiu partoprenis kiel sendependa kandidato, atingis 20,4 procentojn. Tio estis multe malpli ol atendita. Numero tri estis senpartia eksa juĝisto.

Kaj nur tiam, ĉe grandega distanco, sekvis la socialisto kaj la konservativulo de la registaraj partioj, kiuj ambaŭ ricevis 11,2 procentojn de la voĉdonoj. En la frakasa malvenko de tiuj du kaŝiĝis la vera signifo de tiu elekto: la povo de la koalicio de socialistoj kaj konservativuloj, kiu jam regis Aŭstrion ekde la Dua Mondmilito, estas komplete rompita.

 

Fino de la Dua Respubliko

Dum Norbert Hofer hieraÅ­vespere[iii] akceptis gratulojn de Marine Le Pen, gvidanto de la Franca Front National (“Brave, AÅ­stria Popolo!”) kaj la Nederlanda PVV[iv]-gvidanto Geert Wilders (“Mirinda!”), komencis ene de la registar-koalicio la soul searching[v]. Federacia kanceliero Werner Faymann, socialisto, parolis pri "klara mesaĝo ke ni ene de la registaro devas plibonigi la kunlaboradon". La gvidanto de la konservativuloj parolis pri "relaunch de nia laboro".

Sed ĉiu scias ke tiu ruĝ-nigra registaro perdis sian plimulton, kaj ke estas malmulte relanĉebla. La tielnomata "Dua Respubliko" estas pasinta  –  tiu de la postmilita AÅ­strio en kiu maldekstro kaj dekstro, ruĝo kaj nigro, post tro da sangoverŝado decidis estontece fari ĉion per interkonsento.

Dum ĉirkaŭ sepdek jaroj, tiu interkonsento alportis al la lando prosperon kaj stabilecon. Sed ruĝ-nigro vidis sian plimulton erodi. La lastan fojon, en septembro 2013, ili rikoltis ankoraŭ 50,8 procentojn. Se nun okazus parlament-elektoj, ili falus malproksime sub 50 procentoj. Aŭstroj estas tedataj de malmoliĝinta sistemo en kiu du partioj aranĝas ĉion inter si, kaj distribuas postenojn proporcie.

La elektoj de hieraÅ­[vi] koncernis ‘nur’ la plejparte ceremonian funkcion de prezidento. Sed ĝuste tio ebligis la voĉdonantojn sekvi sian koron, kaj doni vangobaton al la establishment.

Tiu ĉi kunteksto estas Aŭstra. Samtempe, la rezultoj de hieraŭ adaptiĝas perfekte al Eŭropa, eĉ internacia tendenco. Ankaŭ en Usono kaj diversaj Eŭropaj landoj vaporiĝas la politika mezo.

La flankoj, iam (reciproke) rigarditaj kiel ‘ekstremaj’, transprenas la politikan batalon. La du politikistoj kiuj hieraÅ­ en AÅ­strio plejbone akiris voĉdonojn, estas iu de ekstrem-dekstro, kiu volas barilon ĉirkaÅ­ la lando kaj faras ultra-naciisman diskurson, kaj Verdulo kiu ĝuste staras por EÅ­ropaj valoroj kaj por malfermeco. La 22-an de majo 2016, tiuj du konkursos unu kun la alia, en la decida dua raÅ­ndo.

 

Timema kaj kolera

Kiu gajnos, tio dependas ankaÅ­ de la demando, ĉu ne-FPÖ-voĉdonantoj formos larĝan koalicion por apogi s-ron Van der Bellen, kaj bloki s-ron Hofer. Tio estas ankoraÅ­ tute ne certa. La ekonomia krizo, la rifuĝint-problemaro kaj la Rusa minaco (ĉi tie tre apude) timigas AÅ­strojn.

La mallertaĵoj kaj korupteco de sinsekvaj koaliciaj registaroj fortigas la impreson de multaj, ke neniu majstras la radikalajn disvolvojn en ĉiam pli kolera mondo. Tiel ĉi tie nur 4 procentoj estas favorantoj de TTIP[vii], la trans-Atlantika komerc-interkonsento pri kiu la EU kaj Usono negocias. Hofer akiris multajn voĉdonojn de junuloj. Jen ĉiuspecaj variantoj pri Eŭropaj temoj. Pro tio, la rezultato de hieraŭ[viii] estas leciono por tuta Eŭropo.

 

 

 

[i] dimanĉvespere: 24 aprilo 2016

[ii] FPÖ = Freiheitliche Partei Österreichs (vidu ankaÅ­: epo.wikitrans.net/Freedom_Party_of_Austria)

[iii] hieraÅ­vespere: 24 aprilo 2016

[iv] PVV = Partij voor de Vrijheid (relative malgranda politika partio en Nederlando, ekde 2005)

[v] soul searching = sinekzamenado pri motivoj, konvinkoj kaj sintenoj

[vi] hieraÅ­: 24 aprilo 2016

[vii] TTIP = Transatlantic Trade & Investment Partnership

[viii] hieraÅ­: 24 aprilo 2016

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC frontpaĝo
http://www.nrc.nl/nieuws/2016/04/21/obama-kan-europa-ook-niet-helpen-1614097
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

AnkaÅ­ Obama ne povas helpi EÅ­ropon

La Usona prezidento ne ŝatas vidi Eŭropon dispecetigita. Tiun mesaĝon li alportas tiujn ĉi tagojn al la Britoj kaj Germanoj.

NRC frontpaĝo 21 aprilo 2016

 

Fare de nia redaktoro  Floris van Straaten

 

Lia prezidenteco ne tute iĝis kion multaj Eŭropanoj estis esperintaj de ĝi. Malmulte rememorigas ankoraŭ pri la eŭforio, kiu ekkaptis Eŭropon kiam Obama vojaĝis tie diversdirekte en la somero de 2008, ĝuste antaŭ ol la Usonaj balotantoj helpis lin enseliĝi kiel prezidento. Pli bonan partneron ol Eŭropo, Usono ne havis, komprenigis la tiama prezidentkandidato ĉe jubilanta amaso de 200.000 homoj en la Berlina Tiergarten.

PreskaÅ­ ok jarojn poste, la du oficperiodoj de Obama kiel prezidento baldaÅ­ finiĝas, kaj li denove vojaĝas al EÅ­ropo  – al Britio kaj Germanio –  kaj ambaÅ­flanke oni fariĝis iom sadder and wiser. La brilo de Obama estas for. Speciale eksterlande, li povis atingi multe malpli ol siatempe estis esperanta.

La prezidento ĉifoje renkontas penigan Eŭropon, kiu havas ne tiom da peno por kunlabori kun Usono, sed ja multan penon por teni fermitaj la proprajn vicojn.

Grandaj konfliktoj kiuj peze ŝarĝis la Trans-Atlantikan rilaton, kiel la Irako-milito sub la Obama-antaŭulo George W. Bush, estas ja forrestintaj, sed entuziasmajn homamasojn la prezidento ĉifoje ne plu kunvenigos.

Inter EÅ­ropaj registar-gvidantoj ne restis nerimarkita ke Obama estas parolinta sufiĉe kritikeme pri EÅ­ropo. En intervjuo kun The Atlantic, li antaÅ­ nelonge impetis kontraÅ­ la ‘free rider -konduto’ de multaj EÅ­ropaj ŝtatoj. Per tio li aludis al la kutimo de siaj EÅ­ropaj aliancanoj, limigi sin je minimumo sur la tereno de defendo, supozantaj ke ĉe krizo Usono ja reordigus por ili la pezan laboron.

Kiam dum la ribelo en 2011 kontraŭ kolonelo Gaddafi en Libio, ŝvelis la postulo por eksterlanda interveno, Obama decidis lasi la Francojn kaj Britojn ekgvidi, kun Usona subteno en la fono. Tio ne iĝis sukceso, li konkludis, "ĉar mi havis pli da konfido al la Eŭropanoj, pro ties proksimeco de Libio" ol evidentiĝis pravigata. Libio iĝis kovejo por ekstremistoj.

 

Obama plendis malkaŝe pri la avara konduto de Eŭropo sur la tereno de defendo

 

Por Obama estis leciono. Li ne volis denove bruligi siajn fingrojn pri krizo en la Mez-Oriento. Kaj dum la Rusoj la antaŭan aŭtunon efike intervenis en Sirio favore al prezidento Assad, limigis Obama sin al agado kontraŭ la Islama Ŝtato (IŜ). Intertempe okazis granda elmigrado direkte al Eŭropo, de rifuĝintoj el Sirio, kie Assad ree sidis pli firme en la selo.

Tio kaÅ­zis, ankaÅ­ en EÅ­ropo, kritikon al Obama. La EÅ­ropanoj mem dume rigardis la situacion senpotence.

Pri ties korinklino por EÅ­ropo, dubo kreskis kiam Obama en 2013 faris sian ‘pivot to Asia’, sian turnon al Azio. AntaÅ­ nelonge la Usona ministro de defendo Ashton Carter laÅ­ The Atlantic diris ke por Obama "Azio estas la mondoparto de la plej granda signifo por la Usona estonteco".

Ne ke Obama ne pretis Eŭropon helpi fojfoje. Tiel li lastatempe destinis 3,4 miliardojn da dolaroj por aldona militista ekipaĵo por NATO-landoj en Mez- kaj Orient-Eŭropo. Tio reage al la Rusa agreso en Krimeo kaj en la oriento de Ukrainio. Sed ankaŭ en tiu krizo, Obama lasis la iniciaton al la EU.

En Londono vendrede[i] Obama provos plejeble diplomatike doni subtenon al ĉefministro David Cameron, ĉe ties klopodoj teni sian landon en la EU. Ĉar la Usonanoj prefere ne vidas Eŭropon dispecetigita. Berlinon vizitas Obama ĉifoje ne, Hanovron ja. Gastigas lin Angela Merkel, ankaŭ ne plu la netuŝebla figuro kiu ŝi estis, cedigita de la rifuĝintkrizo kiu Eŭropon daŭre pli kaj pli malkonkordigis.

Fina adiaÅ­o al EÅ­ropo estas tio ankoraÅ­ ne. En julio, Obama estos en Varsovio por la NATO-pintkunveno. Tie, EÅ­ropanoj kaj Usonanoj faros ĉion  – en la estinta postkorto de Moskvo –  por plejeble unuanime prezenti sin.

 

 

 

[i] la 22-an de aprilo 2016

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/nieuws/2016/04/20/vluchten-voor-armoe-het-zal-met-ons-blijven-1610746
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Fuĝi el malriĉeco: tio restos kun ni

NRC 20 aprilo 2016

 

Fare de Louise O. Fresco

 

Kiuj ekzakte estas ‘legitimaj’ rifuĝintoj? Pri tiuj, kiuj fuĝas el milito aÅ­ persekutado, ekzistas ĉe la plej multaj EÅ­ropanoj ne hezito. Ili laÅ­ ĉiuj internaciaj traktatoj havas rajton je azilo, eĉ se ksenofobiaj politikistoj argumentos ke inter ili kaŝas sin profitemuloj kaj eĉ teroristoj, kaj ke rifuĝintoj de ekster EÅ­ropo endanĝerigus la nacian identecon.

Kompare kun tio, ekonomiaj rifuĝintoj estas en la plej bona kazo dubindaĵoj. Ununura klarpensa spirito atentigas ankoraŭ pri la graveco de laboristoj kaj novaj ideoj por griziĝanta ekonomio, sed la superreganta sento estas ke tiuj homoj devus simple resti hejme, kaj ne devus veni por profiti de nia sociala savoreto. Estis signifa ke 44 viroj el Pakistano konsistigis la unuan grupon, kiu estis resendita laŭ la interkonsento inter EU kaj Turkio. Ili tute ne havis ŝancon: sanaj, ne persekutataj, junaj viroj. Resendu tiujn! Sed kiel justa estas tio?

AnkaÅ­ tiuj homoj forlasis sian landon por fari multekostan, danĝeran vojaĝon. Ĉar ilia malriĉeco estis senespera kaj oni ekspluatis ilin, ĉar la rikoltoj elsekiĝis surtere, la sanzorgo estis nepagebla, la instancoj koruptaj, kaj edziĝi ne eblis pro monomanko. Kiel ‘kontraÅ­leĝa’ estas tio? Ĉu ni en la sama situacio ne ĉiuj havus similajn aspirojn? Iĝas ankoraÅ­ pli komplika, se vi konsideras ke parto de la homoj kiuj pro civilaj militoj aÅ­ naturkatastrofoj devas forlasi sian domon, kvankam ili restas en sia propra lando, kelkfoje jardekojn longe bivakas en ŝirmejoj, kaj ekhavas infanojn kiuj volas konduki ordinaran vivon. Ĉu tiuj infanoj  – ne ‘legitimaj’ rifuĝintoj –  ne havas rajton je estonto?

 

Malsukcesantaj ŝtatoj en Norda kaj Okcidenta Afriko generas mem rifuĝintojn

 

De el la relativa komforto de Eŭropo, estas facile fari nigran-blankan distingon inter rifuĝintoj en la formala senco kaj tiuj en la ekonomia senco. Mi ne pledas por doni al ekonomiaj rifuĝintoj la saman alireblon. Tempoj ŝanĝis. Kio en antaŭaj tempoj sonis ankoraŭ aventurema, ekzemple provi vian sorton en Kanado, nomiĝas nun, inverse: stimuli la alsuĉan efikon. Pri la alfluo de homoj estas tamen multe plibonigebla, pensu pri la filtrado de ekonomiaj rifuĝantoj laŭ iliaj ŝancoj sur la Eŭropa labormerkato, kaj la sekurigado de itineroj por ekskludi homkontrabandistojn. Tiel longe ke ne estas ŝancoj en ilia propra lando, rifuĝintoj daŭre venos.

La malapero de la transiro tra Turkio devigas ekonomiajn rifuĝintojn al la itinero tra Libio al Malto kaj Italio. Malsukcesantaj ŝtatoj en Norda kaj Okcidenta Afriko generas mem rifuĝintojn, kaj faciligas ilian travojaĝon. Malmultaj homoj konscias ke la natura landinterno de Nord-Afriko etendas ĝis la Golfo de Gvineo. Ekonomia disvolviĝo estiĝas nur kiam ŝtatoj funkcias, oficistoj estas trejnataj, investado en infrastrukturo kaj nutraĵprovizo okazas, kaj komuna merkato ekestas.

 

Ekonomiaj rifuĝintoj en la venonta jarcento estos kun ni. Precipe Afriko estas demografia prokrasta bombo, kun estimata loĝantaro de 4 miliardoj en 2100. La disvolviĝo de Afriko devas esti alirata, ne nur por protekti EÅ­ropon kontraÅ­ amasa migrado, sed ankaÅ­ ĉar Afriko bezonas siajn ekonomiajn rifuĝintojn  – kiel ajn legitimaj iliaj motivoj estas –  por kreski. Eble ni estonte ekhavos veran, cirklan migradon: junuloj kiuj en EÅ­ropo akiras sperton, por poste uzi tiun en sia propra lando. Jam nun ekonomiaj rifuĝintoj resendas hejmen pli da mono, ol la Okcidento donas en evoluhelpo. En tutmonda ekonomio, scio kaj laboro estas senlime movebla.

 

 

 

Louise O. Fresco  estas estrar-prezidantino de Wageningen University and Research Centre (en Nederlando), instituto kiu fokusiĝas al vivsciencoj, agrikulturo kaj ekologio; ŝi ankaÅ­ estas verkistino.

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/diffuse-angstgevoelens-drijven-duitsers-naar-extreem-rechts~a4271368/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Difuzaj sentoj de timo irigas Germanojn al ekstremdekstro

Ignoru la ‘Endzeitstimmung’ de multaj Germanoj, kaj plulaboru pri la estonteco. Vi agas bone, Angela!

Volkskrant 29 marto 2016

 

Fare de  Enrico Kretschmar


Kun granda intereso mi legis la kolumnon de René Cuperus "Elektad-tremado en Germanio"[i] pri lia interpreto de la lastatempaj politikaj evoluoj en Germanio. Lia tezo estas: La ekstremdekstraj partioj atingis spektaklan sukceson en la elektadoj, kaj estas nun survoje por malstabiligi la tutan politik-socian sistemon en Germanio. Eĉ komparon kun la kolapso de la Vajmara Respubliko[ii], li ne evitas.

Similan bildon, eble iom pli nuancitan, oni ankaŭ skizas en la plej freŝdata eldono de Der Spiegel[iii]. Tie la demando estas, kiel la malkontentaj partoj de la loĝantaro povas esti reintegritaj en la politikan mezon.

LaÅ­ mi, ĉiu respondo al la demando kio okazas nun en Germanio, komencas per pli detala analizo de la grupo da homoj kiuj voĉdonis al la AfD[iv]. Kiuj estas tiuj, kaj kio pelas ilin? Unue, ekzistas evidente malgranda parto de la loĝantaro kun vere ekstremdekstra idearo. Sed tio ne estas nova, la samaj debiloj ni ankaÅ­ jam havis antaÅ­ 25 jaroj, sed tiam tiuj ankoraÅ­ estis adeptoj de NSU[v], NPD[vi] kaj aliaj. Due, ekzistas multe pli granda grupo da konataj malkontentuloj, kiuj timas la estonton, kiuj sopiras al ‘heile Welt’[vii] kaj vidas ĉiun tutmondan evoluon kiel ekzistencialan minacon.

 

Ni Germanoj estas multe pli direktataj al Germanio, kaj multe malpli al la ekstera mondo

 

La unue menciita grupo estas minaco al la demokratio, kaj tial oni devas kontraŭbatali tiun per ĉiuj rimedoj kiujn la demokratio kaj la jura sistemo oferas. Tio ĉiam estis tiel, kaj nun estas ne malsama. Baldaŭ ni aŭdos ĉu la Konstitucia Tribunalo en Karlsruhe malpermesos la NPD-on, kio estos paŝo en la bonan direkton.

Pri la dua, multe pli granda grupo da homoj, tio estas iom pli kompleksa. La demando de kie ili devenas ja rilatas al la mondkoncepto de la mezuma Germano. Ni Germanoj estas ĉiuj multe pli direktataj al Germanio, kaj multe malpli al la ekstera mondo. Aldona cirkonstanco estas, ke multaj Germanoj ŝanĝon ne ŝatas. Ŝanĝon ili vidas kiel riskon, kaj malpli kiel ŝancon. Kaj ĝuste pro tio ke la relativiga (mond-malfermita) perspektivo mankas, ŝanĝo estas ofte rigardata kiel ekzistenciala minaco. La homa dimensio do en multaj kazoj komplete mankas.

Mi mem pasigis mian junaĝon en Orienta Germanio, kaj jam en la lernejo mi vidis la ekstremdekstran idearon apude. Sed nun ankoraŭ ĉiam, ĉe ĉiu restado en Germanio, mi notas ĝeneralan malkontenton ĉe ordinaraj homoj: ĉu Hartz4-ricevanto[viii], ĉu bakisto, ĉu manaĝero.

 

Daŭre kreskanta breĉo inter riĉuloj kaj malriĉuloj

 

Kiel povas estiĝi tia malkontento? Kaj nome en tempo ke la Germana industrio en la unua kvartalo de 2016 bonege kreskas, la ekonomio senprecedencan kreskociferojn montras, la senlaboreco estas sur la plej malalta nivelo dum jaroj, kaj la konsumant-konfido kaj -elspezoj atingas daŭre pli altan nivelon. Laŭ ĉiuj ekonomiaj mezurbazoj, Germanio fartas ege bone.

Parto de la respondo kuŝas en la kreskanta breĉo inter riĉuloj kaj malriĉuloj, kiu ekde la reformoj en 2005 daŭre pligrandiĝas. De la pozitivaj ekonomiaj disvolviĝoj profitas ĉefe la riĉa parto de la loĝantaro, la meza parto profitas de tiuj daŭre malpli, kaj la malsupra parto de la loĝantaro apenaŭ. Sed ankoraŭ ĉiam veras, ke la plejparto de la loĝantaro havas nenion por plendi, sed ja multon por timi koncerne la estontecon. Oni povas ja iĝi senlabora kaj trafi en la socialan sistemon por monhelpo. Ies infanoj povus esti tuŝetataj de rifuĝintoj, kaj meteorŝtono povus detrui ies tutan urbon. La relativiga perspektivo mankas, kaj kio restas estas difuzaj sentoj de timo.

Eble estas ja agrabla ke la AfD al tiuspecaj timoj donas voĉon, kaj ke tiuj tipe Germanaj (kaj ofte ege malmulte nuancataj) sentoj, foje ankaÅ­ referataj kiel ‘Endzeitstimmung’[ix], povas esti diskutataj, kaj iom da realismo revenas en la averaĝan burĝan familion.

 

PreskaÅ­ neeblas laÅ­ faktoj refuti la perceptitajn katastrof-scenarojn kaj angorojn

 

Mi ja devas honeste konfesi, ke mi ankoraŭ ne vidas ĉi tion okazi rapide. Mi mem verdire jam sennombrajn fojojn konversaciis kun homoj en Germanio kaj konstatis, ke preskaŭ neeblas laŭ faktoj refuti la perceptitajn katastrof-scenarojn kaj angorojn. Ĉar jes, kompreneble ekzistas ŝanco ke vi perdos vian postenon, aŭ ke rifuĝinto ekkondutos malbone.

Refuti surbaze de faktoj do ne estas la solvo. Tiam ni iafoje provu ĝin per tutsimpla aŭskultado aŭ, se tio ne helpas, simple ignoru tion kaj plulaboru pri la estonto de Germanio. Do: vi agas bone, Angela!

 

 

Enrico Kretschmar  estas direktoro de  Gateway to Germany BV.

 

 

 

[i] "Elektad-tremado en Germanio" estas tradukita ĵurnalartikolo de 21 marto 2016, kiu troviĝas en ĉi tiu retejo (artikolo n-ro 87).

[ii] Vajmara Respubliko = nomo de la Germana respubliko, kiu en februaro 1919 rezultis el la novembra revolucio de 1918, kaj ekzistis ĝis 1933 (vidu ankaŭ: https://eo.wikipedia.org/wiki/Vajmara_Respubliko).

[iii] Der Spiegel = la plej konata semajna magazino de Germanio.

[iv] AfD (Alternative für Deutschland) estas iom nova politika partio en Germanio; pri ĝia fono legu ekzemple https://eo.wikipedia.org/wiki/Alternativo_por_Germanio aÅ­ https://eo.mondediplo.com/article2233.html .

[v] NSU (Nationalsozialistischer Untergrund) estas politika grupeto en Germanio, kvazaÅ­ novnazia krima organizo.

[vi] NPD (Nationaldemokratische Partei Deutschlands) estas malgranda ekstreme naciisma politika partio en Germanio, fondita en 1964.

[vii] ‘heile Welt’ = nedifekta, sana mondo.

[viii] Hartz4-ricevanto: senlaborulo en Germanio kiu ricevas malaltan monhelpon kaj kelkfoje estas devigata plenumi socialan laboron preskaÅ­ nepagitan; vidu ankaÅ­: https://eo.mondediplo.com/article1744.html .                                

[ix] ‘Endzeitstimmung’ = apokalipsa etoso, plimalpli rilate al la mondfino.

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/kijk-verdomme-eerst-eens-allemaal-naar-duitsland~a4266885/ (la titolo kaj amplekso de la enreta versio diferencas de la ĉi-suba papera versio)
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Elektad-tremado en Germanio

Volkskrant 21 marto 2016

 

Fare de  René Cuperus [i]

 

La graveco de la trarompo de AfD[ii] (Alternative für Deutschland) apenaÅ­ estas trotaksebla. Pri kio temas ĉi tie, tute ŝajnas kvazaÅ­ komenco de la fino de la postmilita Germana politika stabileco. Streĉiteco inter CDU[iii] kaj [iv]CSU; plia erozio de la popolpartio SPD[v]; cordon sanitaire kontraÅ­ AfD, kiu faras la aliajn partiojn ankoraÅ­ pli similaspektaj: ĉi ĉio kondukos al dissplitiĝo de la Germana politika pejzaĝo kaj difektado de la Germana gvidkapablo en EÅ­ropo. Same kiel tiom da aliaj landoj, en Germanio velkas la kredo je la reprezenta plurpartia demokratio kaj je la EÅ­ropa Unio kiel 'Ersatznation'[vi]. Ni travivas la malintegriĝon de la postmilita politika ordo, finon al la protekta kokono de Dua Mondmilito kaj HolokaÅ­sto. Jes, je la postmilita humanisma klerismo-projekto, kiel NRC-kolego Bas Heijne[vii] tion ĉiam tiel bele vortigas.

Estas komplete ĝuste, ke la reprezenta demokratio en la nuna komputila kaj interreta epoko ne plu adekvate povas funkcii meze de multnaciaj kaj supernaciaj organizaĵoj, kaj tutmondaj komunumaj strukturoj kiel la UN[viii] kaj komercaj blokoj kaj traktatoj. Politikaj partioj ankaŭ baldaŭ ĉesos ekzisti, ĉar tiuj estas ankoraŭ nur amik-kluboj kiuj ne kapablas reprezenti la publikan intereson. Por tio la socia diseco estas tro granda kaj tro vaste dissemita. Koncize dirite, tiu ĉi tuta sistemo devas esti reviziata: ne nur politike, sed ankaŭ ekonomie kaj finance.

 

 

 

[i] la ĉi tiea artikoltraduko estas bazita sur la papera versio de la ĵurnalo, kiu iom devias de la interreta versio (ĉefe koncerne la titolon).

[ii] AfD (Alternative für Deutschland) estas iom nova politika partio en Germanio; pri ĝia fono legu ekzemple https://eo.wikipedia.org/wiki/Alternativo_por_Germanio aÅ­ https://eo.mondediplo.com/article2233.html .

[iii] CDU = Kristan-Demokrata Unio de Germanio (al ĝi apartenas la nuntempa kancelierino Angela Merkel).

[iv] CSU = Kristan-Sociala Unio (konservativa partio en la germana federacia lando Bavario).

[v] SPD = Socialdemokratia Partio de Germanio (granda socialista politika partio).

[vi] 'Ersatznation' ≈ anstataÅ­aĵo de nacio.

[vii] Bas Heijne estas eminenta kolumnisto ĉe la Nederlanda ĵurnalo NRC.

[viii] UN = Unuiĝintaj Nacioj.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/maatwerk-heeft-de-toekomst-in-eu~a4249769/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Laŭmezura aranĝado havas estonton en EU

Volkskrant 23 februaro 2016

 

 

Fare de   Sebastiaan Princen

 

Unuavide, la en la EÅ­ropa Konsilio atingita interkonsento pri la pozicio de Britio en la EU estas klasika kazo de EÅ­ropa kompromisa potenco. Tio estas for de la fundamenta repripensado pri la rolo kaj taskoj de EU, pri kiu David Cameron estis unuainstance insistinta. En freŝdata analizo iu[i] konkludas ke la interkonsento ĉefe registras tion, kio fakte jam estas la kazo kaj ne kondukas al ‘EÅ­ropo à la carte’, en kiuj landoj povas laÅ­ temo elekti ĉu ili partoprenos aÅ­ ne.

Estas vero, ke diferencoj inter membroŝtatoj, kaj esceptaj pozicioj por kelkaj de tiuj, nun jam regule okazas. La akordo en la EÅ­ropa Konsilio antaÅ­eniras kun tiu praktiko, sed samtempe donas al ĝi turnon kiu povus havi sekvoriĉajn konsekvencojn. Äœis nun ‘opt outs’ kaj interkonsentoj kiuj ne validas por ĉiuj membroŝtatoj, estis emfaze konsiderataj kiel esceptoj al la regulo.

 

   La konturoj de nova maniero de traktado ene de EU venas antaÅ­en, ĉe kio interkonsentoj ĉiam pli ofte ankoraÅ­ nur validos por membroŝtatoj kiuj volas tion.

 

En la nun atingita akordo ĉi tiu logiko estas radikale ŝanĝata: ekde nun ne plu antaŭiras unuformeco, sed la agnosko ke diferencoj povas (kaj rajtas) ekzisti inter membroŝtatoj. Sole la agnosko, ke en EU povos kunekzisti daŭre diversaj monunuoj, estas de granda simbola valoro. Fakte tio jam nun ankaŭ estas la kazo, sed formale tio estis nur intertempa fazo survoje al la idealo de komuna valuto. La sama validas por novaj aranĝoj proponataj sur la tereno de ekonomia regado kaj la liberaj rilatoj de dungitoj.

Tiel videblas la konturoj de nova aliro ene de EU, ĉe kio interkonsentoj ĉiam pli ofte sole aplikos al membroŝtatoj kiuj volas tion. Ĉi tiu aliro dum la pasintaj jardekoj jam evoluis paŝo post paŝo. La akordo kun Britio konfirmas kaj legitimas tion plue.

La granda plendo deponita kontraÅ­ tia aliro, estas ke ĝi kondukas al flikaĵaro (patch work) de reguligoj, pro kio civitanoj kaj entreprenoj ne plu scias kio alfrontas ilin. Plie, tiu situacio povas facile konduki al ‘cherry picking’, ĉe kio la membroŝtatoj ŝatas ja la dezirojn, sed ne la ŝarĝojn de la kunlaborado.

 

    La interkonsento kun Britio, se ĝi estos aprobata de la Brita balotantaro, povos promociiĝi de tagmenuo al specialaĵo de la domo

 

Tiuj plendoj certe estas realaj, sed ili ne bezonas konduki al kategoria malakcepto. Kelkaj aferoj povas nur esti traktataj se ĉiuj membroŝtatoj partoprenas. Translimaj mediaj problemoj, kiel aero- kaj akvo-poluado, estas bonaj ekzemploj de tiuj. Sed estas ene de EU sufiĉe da interkonsentoj kies profitoj kaj ŝarĝoj multe pli rekte koncernas individuajn membroŝtatojn. Tiam membroŝtatoj mem povas kompare prijuĝi ĉu ili volas partopreni al tio.

Se oni agnoskas ke laŭmezura aranĝado estas la regulo pli ol escepto en EU, tiam povas esti plue pripensataj la situaciojn en kiuj ĝi ja kaj en kiuj ĝi ne aplikeblas. Tiamaniere la interkonsento kun Britio, se ĝi estos aprobata de la Brita balotantaro, povos promociiĝi de tagmenuo al specialaĵo de la domo.

 

 

Sebastiaan Princen estas profesoro pri ‘Regado kaj Politiko en EU’ ĉe la Universitato de Utrecht (en Nederlando).

 

 

 

[i] "Ten Eerste", artikolo de Marc Peeperkorn en la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant, de 22 februaro 2016.

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/2016/02/18/vrienden-in-holland-verraad-ons-niet-in-jullie-re-1589669
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Amikoj en Hollando, ne kompromitu nin en via referendumo

Lando kiu, kiel Nederlando, gvidas koncerne liberecon, brakumas Ukrainojn kiuj aspiras al tiu valoro, trovas Sergii Leshchenko kaj Andriy Boytsun.

NRC 18 februaro 2016

 

Fare de   Andriy Boytsun kaj Sergii Leshchenko

 

La referendumo la 6-an de aprilo 2016 en Nederlando temas pri multe pli ĝenerala demando ol la nura aprobo de la Asocio-Interkonsento inter Ukrainio kaj la EU. Ĝi levas la demandon ĉu ŝtatoj mem rajtas elekti sian evolu- kaj integriĝ-itineron. Vetoo al tio estas plie io por despotoj, ne por demokratiaj ŝtatoj kiel Nederlando.

Ukrainio formas la orientan limon de la Eŭropaj valoroj. Lando kiu tute sole jam du jarojn rezistas la agreson de la Kremlo. La surteriĝo de specialaj trupoj en februaro 2014 finiĝis kun aneksado de Krimeo, la unua perforta redivido de Eŭropo ekde la Dua Mondmilito. Post tio sekvis armeaj intervenoj en la oriento, kiu ekirigis torenton de unu kaj duono milionoj da homoj. Kaj kaŭzis preskaŭ dek mil mortintojn.

Jen la prezo kiun Ukrainio pagas por pli firma rilato kun Eŭropo. En 2014, dum la Revolucio de Digno, pereis multaj Ukrainoj kiam la fuĝanta prezidento Janukoviĉ provis sufoki la protestojn en Kievo.

 

Ukrainio eltenas sian plej severan tempon en 25 jaroj da sendependeco. Krom pri tiu ĉi milita agreso, povas ankaÅ­ esti dirata ion pri la pozitivaj disvolviĝoj. La revolucio alportis opini-liberecon, cenzurado ne plu havas ŝancon dank’ al aktiva socia mezularo kaj sendependaj ĵurnalistoj. Pasintjare okazis en Kievo eĉ la gay-parado, kaj la parlamento turnis sin kontraÅ­ diskriminacio surbaza de seksemeco. En la lukto kontraÅ­ korupto estis starigata Nacia Anti-Korupto-Komisiono[i]. Kvankam ĝi estas nur ekde decembro aktiva, ĝi nun jam enkondukis du krimprocesojn kontraÅ­ la aliancano de la ĉefministro, la deputito Mykola Martynenko, kiu sub premo forlasis la parlamenton.

En 2015 Ukrainio movis dek tri lokojn supren en la Transparency International Corruption Perception Index[ii]. La parlamento aprobis leĝon kontraŭ politika korupteco: la partioj estas de nun financataj de la ŝtato, tiel ke ili estas malpli dependaj de oligarĥoj. Koruptaj policanoj estas anstataŭataj de junaj homoj, rekrutataj pere de speciala selektad-proceduro. La anstataŭado de polico estas plenumata helpe de EU kaj Usono. Triono de la nova polickorpuso estas virinoj.

 

La Ukraina ekonomio suferis kiel la unua sub Rusa agreso. Ukrainio rekuperas sin. Kun ĝiaj subtaksataj aktivoj, estas unu el la plej bonaj landoj por investi en. Krom ĝia agrikultura potencialo, ĝi estas konata pro ĝia ICT[iii]-novigo. George Soros prenis akciojn en la IT[iv]-entrepreno Ciclum. "Investo en nova Ukrainio", la miliardulo diris. "Lando de junaj, bone edukitaj Ukrainoj kiuj ardas por plulabori pri la konstruado de malferma socio." Devaluto de la monero donas al Ukrainio la ŝancon disvolviĝi kiel merkato, kiu pri salajroj kun Ĉinio konkurencas kaj pri kvalito gajnas.

Do seriozaj, pozitivaj ŝanĝoj. Eĉ se tio povus okazi pli rapide. Kontraŭbatali koruptecon restas decidiga, tiel same la repuŝado de oligarĥoj. Por la reformoj estas necesbezono de subteno fare de Eŭropaj amikoj. Ne tranĉilo-en-la-dorson en la formo de 'ne' al la Asocio-Interkonsento.

 

 

Sergii Leshchenko estas membro de la Ukraina parlamento.
Andriy Boytsun estas esplordirektoro ĉe la Centro por Ekonomia Strategio.

 

 

[i] Nacia Anti-Korupto-Komisiono, vidu: http://epo.wikitrans.net/Corruption_in_Ukraine

[ii] vidu: http://www.transparency.org/research/cpi/overview

[iii] ICT = Information and Communication Technology

[iv]   IT = Information Technology

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/media/onzichtbare-oorlogen~a4239265/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Nevideblaj militoj

Militraportado estas hodiaŭ pli danĝera ol iam. Por ĵurnalistoj ĝi estis neniam facila ambicio, sed nuntempe ĝi preskaŭ estas nefarebla.

Volkskrant 6 februaro 2016

 

Fare de   Hans Jaap Melissen

 

"Mi reiras al Jordanio, ĉar de tie mi povas fari multe pli bone raportadon pri Irako." Estas en Bagdado, aprilo 2003, ĵus post la falo de Saddam, kiam mi mirgape aŭskultas tiujn vortojn de Belga ĵurnalisto. Tiom peniga por li ne estis la multeco de pafadoj kiuj estis ankoraŭ en la Iraka ĉefurbo, sed la kombino de mankhava elektro kaj malbona interreto. La kolego devis en diversaj dissendaĵoj ekspliki la situacion en Irako, kaj li malhavis bonan superrigardon de kio la novaĵ-agentejoj diris. Kaj do li veturis reen al Jordanio, kie parto de la sensaci-avida ĵurnalistaro estis ĉeestinta dum la invado, pro tio ke kelkaj ĉefredakcioj timis ĥemian militon.

Eble akordiĝis por ĉi tiu ĵurnalisto: kiel interpretisto de la novaĵoj, li prefere akirus ĉiujn informojn pere de la novaĵ-agentejoj. Sed tiuj ankaŭ mem kompreneble bezonis por tio ree surlokajn raportistojn. Novaĵ-agentejoj eble ne ĉiam havis la superrigardon pri la tuta lando, sed liveris ja partojn por la kompleta bildo.

Mi mem jam estis dum multaj semajnoj en Irako, kaj havis la ĵurnalistan tempon de mia vivo. Io kio ĉe mia hejmenveno kondukis al ia sento de ‘My war gone by, I miss it so’. Jen la titolo de libro fare de la Brita militraportisto Anthony Lloyd. Tiu frazo esprimas kio en rondoj de militĵurnalistoj estas komprenata pli facile ol ekstere de tiuj: oni povas ja sopiri reen al la nervekscita sperto, sur la eĝo de tranĉilo, kiu raportado de milito ofte estas.

Nun refoje estas milito, en Sirio, jam preskaŭ kvin jarojn. Denove mi pensas pri tiu titolo. En tiu kvinjara periodo estas por militraportistoj ja multo plimalboniĝinta.

 

Senperspektiva

Kvin jarojn antaŭe ŝajnis esti printempo en la Araba mondo. Sed jam baldaŭ, multoj de la tiam formiĝantaj revolucioj ekhavis la predikaton 'aŭtuno' aŭ 'vintro', ĉar ili trafis en novan diktaturon, kiel en Egiptio, aŭ rezultiĝis en senperspektiva enlanda milito, kiel en Sirio.

Ne nur la espero de multaj revoluciuloj vaporiĝis, ankaŭ en la rondo de militĵurnalistoj multe okazis kio povas esti priskribita en vortoj kiel aŭtuno aŭ vintro. La tradician militĵurnalismon konfrontas pli kaj pli limigoj. Inter aliaj pro la impeto de IŜ, kiu ĉasas ĵurnalistojn por poste senkapigi ilin. Kaj ankaŭ pro la novaj diktaturoj kiuj restriktadas ilian liberecon de moviĝo.

Ke ĵurnalistoj estas minacataj dum sia laboro ne estas nova. Ties amplekso certe ja estas. Kiam kvin jarojn antaŭe la Tahrir-placo en Kairo rapide pleniĝis kun manifestaciantoj, okazis jam baldaŭ incidentoj ĉe kiuj ĵurnalistoj estis atakataj. Ankaŭ mi ekhavis grupon da idiotoj malantaŭ mi, de kiuj la plej antaŭa svingis grandegan tranĉilon. Parton de la Nederlandaj raportistoj eĉ evakuis la ambasado: al la flughaveno kaj reen hejme.

La fizika damaĝo finfine montriĝis malpli ol ni atendis, kaj la ĵurnalist-karavano vojaĝis pluen al la Libia revolucio. En Benghazi, kie la ribelo estis komencita, oni eĉ vere kun aplaŭdo akceptis min kvazaŭ kiel heroon. La alveno de okcidenta ĵurnalisto estis vidata kiel konfirmo de sukcesa revolucio. Fine, oni povis eligi sian rakonton.

Intertempe estis ankaŭ milito en Sirio kaj migris la karavano pluen al tiu konflikto. De la komenco, kiel ĵurnalisto oni havis en Sirio nur du eblecojn: aŭ vi apartenis al la eminenta kunularo kiu ricevis vizon de la registaro, aŭ vi ne ricevis tiun kaj do dependis de la areoj kiuj estas en la manoj de la ribeluloj.

En la registara teritorio vi senĉese estu akompanita de kontrolanta reĝimulo, pro kio libermaniere labori estas malfacile.

Sed kiu laboris en ribela teritorio povis esti celo de la Siria registaro. Tiel mortis la veterana ĵurnalistino Marie Colvin kaj la Franculo Remi Ochlik en Homs, ĉe laŭcela atako kontraŭ la gazetara centro de la ribeluloj, kie ili gastloĝis.

 

 

Konfirmo

La Siriaj ribeluloj male estis en la komenco same ĝojaj kiel la Libiaj ribelantoj, pri la alveno de gazetaro en siaj areoj. Certe kiam ili ekhavis limtransirejojn en la manojn, kaj ankaŭ ĵurnalistoj povis pli facile eniri, ili vidis tion kiel konfirmon de sia "nova Sirio".

Sed kun la alveno de okcidentaj ĵurnalistoj venis ankaŭ la kritikemaj demandoj. Pri kiel la ribeluloj traktas siajn kaptitojn, ekzemple. Malliberejo je kiu mi abunde estis havinta aliron, iĝis poste malpermesata tereno por la internacia gazetaro. La ribeluloj estis foje ja vidintaj kritikeman BBC-raportadon, kaj ne ĝojis pri tiu. Ili eble batalis por "libereco", sed ne por la libereco esti kritikataj.

 

 

Sen utilo

Ili ankaŭ estis esperintaj, ke nia ĵurnalistika raportaĵo iamaniere kondukus al interveno de la Okcidento, kiel antaŭe okazis en Libio. Kiam tio forrestis, ĉiam pli civiluloj kaj ribeluloj rigardis nin kiel enmiksulojn sen utilo.

Tio unue kondukis nur al parola perforto, sed la vera danĝero devus ankoraŭ veni. Tiun kaŭzis la miloj da ĝihadistoj kiuj ankaŭ estis trovintaj la vojon al Sirio. La kidnapo de la Nederlanda fotisto Jeroen Oerlemans fare de Britaj ekstremistoj en la somero de 2012, povis ankoraŭ esti rigardata kiel incidento. Sed daŭre malaperis pli kaj pli da kolegoj.

Ni tiam jam delonge estis decidintaj ne plu rondiri per aÅ­to kun la surskribo 'TV', la internacia indiko por "aÅ­to kun ĵurnalistoj". Tiaĵo donas protektadon en la plejmulto de konfliktoj. Sed ĉi tie teni ‘low profile’ estis la devizo.

Mia interpretisto kun sia aŭto estis de ekstremistoj perforte haltigata en la ĉirkaŭaĵo de Alepo, kiam li veturigis du Francajn ĵurnalistojn laŭ la sama itinero kiun ni trairis la semajnon antaŭe. Tiuj ĵurnalistoj restis kaptitaj ĉe IŜ preskaŭ unu jaron, sed liberiĝis post pago de elaĉeta mono. Aliaj malaperintaj ĵurnalistoj, kiel James Foley kaj Steven Sotloff, malmergiĝis nur somere 2014 sur hororigaj filmetoj en kiuj ili estis senkapigitaj.

Kiam mi unu monaton post tiuj senkapigoj tamen denove eniris la Sirian provincon de Alepo, por raporti pri la batalo kontraÅ­ IÅœ, mi bonege povis propagi mian televidan raportadon. Sed ĵurnalo rezignis anticipe: tro riska. Tiaĵo mi ja pli ofte spertis dum ĉiuj tiuj jaroj de militraportado. Sed ĉi-foje mia frustacio pri tio daÅ­ris pli mallonge, ĉar ankaÅ­ mi mem decidis ne plu eniri ĉi-tiun parton de Araba ribelul-teritorio. La situacio estis tro necerta: survoje mi devus en la aÅ­to esti kuŝinta plate sur la malantaÅ­a sidloko, ĉar ni preterpasus Alkaido-batalantojn. Ke militĵurnalisto havas pli altan ŝancon je peĉo estas ja akceptebla, sed ne devas esti tiel ke vi nur postvivas tion dank’al bonŝanco.

Tamen, kelkaj kolegoj daŭrigis iri al ĉi-tiu ribelantparto de Sirio. En junio 2015 tri Hispanaj fotistoj aŭdacis eniri la urbon Alepo. Ili ĝisnun ankoraŭ restas tie, kidnapitaj de Alkaido aŭ iu el la multaj aliaj milicoj.

Intertempe mi translokis mian laborterenon al Irako kaj la malgranda teritorio 'Kurda Sirio' en la nordoriento. En la parto de Sirio kie la aliaj ribelantgrupoj batalas kontraŭ Assad, oni ankoraŭ vidas nun apenaŭ okcidentajn ĵurnalistojn. Escepte de kolegoj kiuj ricevis vizon, sed tiuj restas en la registara flanko de la frontlinio. Vizito al la Islama Ŝtato neeblas. Amika kolego, la Japano Kenji Goto, ankoraŭ provis tion, sed li estas pasintjare senkapigita.

 

 

TaÅ­zita

La milito en Sirio baldaŭ eniras sian sesan jaron. Ĉiun novan jaron, oni povas konkludi ke ni ĉiam pli penige kapablas raporti surloke. Estas ĉiuokaze jam malfacile teni la publikon interesita pri konflikto kiu daŭras pli longe. Sed se tio okazas kune kun manko de aliro surloke, facile povas estiĝi du militoj: la vera kaj la taŭzita versio, kiu konsistas el miksaĵo de propagando kaj la limigita ĵurnalista laboro.

La militantaj partioj simple ne plu havas iun ajn intereson en libera gazetaro. Ili nuntempe havas la teĥnikajn rimedojn por disvastigi sian ideologion. Por tio ili ne bezonas ĵurnalistojn. Krimojn kaj malbonstatojn ili povas ankaŭ pli bone kovri tiamaniere. Se ne temas pri IŜ, kiu siajn proprajn hororojn ĝuste ŝatas elmontri.

Ĉiuj okcidentanoj kiujn IŜ povas kapti, estas belaj aldonoj al ĝia propagando-maŝino. La kolegoj kiuj estis senkapigataj, figuris en la plej grava mesaĝo de IŜ: aŭ vi apartenas al nia speco de de teroristoj, aŭ ni rajtas mortigi vin. Sufiĉe ironie, spegulobildo de kion George Bush diris: "Either you're with us, or you're with the terrorists ". Farante, alie ol ceteraj radikalaj organizoj en Sirio, ankaŭ tiun paŝon, IŜ metas sin ĉe la supro de la pik-ordo de ekstremismaj kluboj. Por tio ekzistas merkato.

Kun tiel malmultaj raportoj de la situacio surloke, ekestas montrofenestra realeco de la milito en Sirio. Tiu estas dominata de propagando kaj tio havas strangajn konsekvencojn.

Konsideru ekzemple la facilecon kun kiu Assad en ĉiaj okcidentaj rondoj estas foje prezentata kiel akceptebla alternativo. Ties kaŭzo estas ke pli kaj pli estiĝas la impreso, ke la milito estas ĉefe inter Assad kaj IŜ. Assad volas volonte portreti la aferon tiel. Kompreneble estas amatoraj YouTube-bildoj de la barelbomboj sur loĝkvartaloj, kaj ŝokaj fotoj de ĝenerala malsato en Madaya, sed tro malmultaj okcidentaj raportadoj.

‘Propraj’ raportadoj havas multe pli da influo sur la publiko, pro tio ke la ĵurnalistoj povas aldoni kuntekston kaj klarigon. Ä´urnalisto tiel iĝas kompetenta ĉeestinta atestanto, kun pli da valoro ol la apartaj militbildoj kiuj venas al ni tra la sociaj medioj. La deveno de tiuj bildoj krome estas ĉiam pridubinda.

La sama direblas pri kiamaniere multoj rigardas la rifuĝint-torenton. Tiu aspektas malgluita de la militrealeco. En tro multaj diskut-programoj estas tute ne parolata pri la milito, tie temas sole pri kion tiu torento signifas por ni, kaj kiel ni povas iom moderigi ĝin. Äœia kaÅ­zo  – la konflikto en Sirio –  dume estas evidente tro fora de ni.

Ĉu ie ankoraÅ­ estas lumpunkto en la ĵurnalistiko ĉirkaÅ­ Sirio kaj Irako? Jes, ekzistas. Kaj tiuokaze mi kontaktiĝas – notu bone – kun ĵurnalistoj kiuj iom similas al tiu Belga kolego en Bagdado: ili ne estas surloke, sed sekvas la militon tra interreto. Ili fojfoje venas kun pli senchavaj informoj aÅ­ freŝaj novecoj, ol la raportistoj vojaĝantaj al la regiono.

Eliot Higgins ekzemple skanas sociajn mediojn, lokalizas fotojn kaj faras rivelojn pri la Siria milito. Li cetere estas ankaŭ la viro kiu per cifereca ekzameno trovis la kulpulojn malantaŭ MH17. Li ne bezonas timi sian vivfinon en oranĝkolora supertuto. Li sidis sekure hejme, en Britio. La sola loko kie Higgins venas en danĝeron estas lia Twitter-konto. Cetere, la kontraŭpremo kiun li ricevas ja ofte temas pri la fakto ke li ne mem kolektis sian pruvon surloke.

 

  

Severaj cirkonstancoj

La demando estas, kion fari en la venontaj jaroj, kiam la milito en Sirio sendube ankoraŭ daŭros. Ĉu mi devas, nun la danĝeroj por la ĵurnalisto estas tiel grandaj kaj ties rezultoj tiel limigitaj, iĝi speco de Higgins kaj fari esploradon de malproksime?

Ne, ĉiuj pecoj povas helpi: la esploroj de Higgins-similuloj, la kontribuoj de ĵurnalistoj kiuj ankoraŭ akiras Sirian vizon, la malmultoj kiu tamen kuraĝas eniri la Araban ribelul-teritorion, kaj la granda grupo kiu troviĝas ĉe la Kurdoj: estas pli bone ol nenio.

Sed estas klare, ke la militĵurnalismo en Sirio alvenis en severajn cirkonstancojn. IŜ ludas ĉe tio grandan rolon, kaj nun ankaŭ kondukas al ĵurnalistaj limigoj en aliaj landoj. Imagu ke vi ĵus estus en Libio aŭ ie ajn, se grupoj deklaras sin subite solidaraj kun IŜ, ĝuste kiam vi estas tie. Vi povus iĝi la unua kandidato por senkapig-filmeto.

Kompare al tiu tipo de riskoj, la viro kiu en Kairo persekutis min svingante tranĉilon, estas kvazaŭ folkloro. Mi neniam estis pensinta, ke post kvin jaroj mi foje sentus sian foreston.

 

 

 

 

Hans Jaap Melissen (1968) estas militĵurnalisto ekde 1995. Li raportis pri konfliktoj kaj revolucioj en landoj kiel Irako, Sirio, Israelo kaj la Palestinaj teritorioj, Egiptio, Libio, Haitio, Kongo kaj Afganio. Melissen verkis libron pri la postsekvoj de la Haitia tertremo en 2010. En 2015 aperis lia verko: "IŜ, kapabla al ĉio" (Nederlandlingva libro "IS tot alles in staat", ĉe eldonejo Carrera) pri la progreso de la teror-movado Islama Ŝtato. En 2012 Melissen estis en Nederlando proklamata Ĵurnalisto de la Jaro.

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/2016/01/26/davos-optimisme-en-angst-1583279
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Davos - optimismo kaj timego

NRC 26 januaro 2016

 

Redaktora kolumno

 

Kvin tagojn jare, la Svisa alpa vilaĝo Davos rajtas senti sin la centro de la mondo. De fore kaj apude venas politikaj gvidantoj, pintaj ekzekutivoj, sukcesplenaj entreprenistoj, artistoj, kunlaborantoj de think tanks, sciencistoj, ĵurnalistoj kaj sekurecgardistoj, al la monda ĵamboreo de influriĉaj.

La Monda Ekonomia Forumo estas privata iniciato de la nun 77-jaraĝa Klaus Schwab  –  ekzempla kazo de pludaÅ­rigi sian laboron. En Davos oni diskutas tute malkaŝe, kaj foje malantaÅ­ fermitaj pordoj, la situacion en la mondo. Kaj la estonton.

Estas tente sondi la ‘spiriton de Davos’ kaj surbaze de tio eltiri konkludojn pri la direkto de la mondo, ĝia ekonomio kaj la socio, eĉ se la partoprenantoj ne estas profilo de la monda populacio.

Davos ĉi-jare en kvin vortoj: Teĥnologia optimismo kontraŭ politika pesimismo. La optimismo reflektas la altajn atendojn pri kio jam nomiĝas la kvara industria revolucio. Jen la ekmarŝo kaj la fina venko de ciferecigo, artefarita inteligenteco, robotoj kaj nanoteĥnologio.

La optimismo briletas pro la rapidaj ŝanĝoj kiuj plifortigos unu la alian. Kaj la sento ke ĉifoje estas alie. Ke neniu antaŭe persone spertis tiom da ŝanĝiĝoj. Tio ja povus esti ankoraŭ trotaksado de la renversado. La timiga demando estas: ĉu la homo vere kapablas tiom? Se la komputilo kaj la roboto superos nin, kio tiam? Kaj se la teĥnologio falus en la malĝustajn manojn?

La organizo dum la Forumo publikigis esploron kiu indikis, ke pro la teĥnologia akcelo en la venontaj kvin jaroj konklude malaperos 5 milionoj da laborpostenoj. Teĥnologio estas motoro de la kresko, sed en antaŭvidebla tempo ne estos motoro de laborpostenoj.

La pesimismo estas duparta. Plej unue, la timo al la politikaj ekstremaĵoj kaj la timego al venontaĵoj. Efektive: Donald Trump. La politikisto kies nomo ne estis menciata en Davos. Li ja estas entreprenisto, sed krome li reprezentas ĉion kio ‘Davos’ ne estas: naciisma, anti-enmigrado, senbrida, radikala.

La aktuala pesimismo estas la sumo de Eŭropaj krizoj. Ĉu la Britoj eliras? Ĉu Eŭropo kapablas regi la rifuĝint-torenton kaj samtempe la liberan trafikon de homoj kaj varoj? La malagrabla fakto estas, ke Eŭropaj entreprenoj povas malmulte meti kontraŭ la Usonaj teĥnologi-gvidantoj. Eŭropo elstaras koncerne altajn atendojn kaj ambiciojn, sed ĉu ĝi ja havas sufiĉan energion por fari kuratingan baton? Jen la demando kiu, senprokraste, petas respondon.

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/2016/01/18/china-waarschuwt-de-nieuwe-leider-afscheiding-is-1580762
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ĉinio avertas la novan gvidanton: secesio estas riska!

Elektoj — Pekino permesas al Tajvano neniujn secesiemajn aktivecojn.

NRC 18 januaro 2016

 

Fare de nia korespondanto
Oscar Garschagen[i]  en Åœanhajo

 

Ĉinio faris averton al la nova prezidentino de Tajvano, Tsai Ing-wen, kaj ŝia Demokrata Progresa Partio (DPP) kiu konstituas la plimulton (68 el 113 sidejoj) en la parlamento, ne entrepreni riskajn "secesiemajn aktivecojn". Ĉinio ankaŭ alvokis ŝin "kun multe pli da zorgo nutri la rilatojn". Sen gratuli la DDP-on kaj la unuan inan prezidenton, kaj eĉ sen nur mencii ŝin, Pekino emfazis siajn rajtojn pri la fakte sendependa Tajvano.

"La suverenan kaj teritorian integrecon de tuta Ĉinio ni ĉiam je la plej kuraĝa maniero defendos kontraÅ­ la aspirado al ‘Sendependa Tajvano’", jen la Ĉina reago.

La venkintoj aspiras formalan sendependecon de Tajvano, kiu ĝis 1949 apartenis al Ĉinio. Tsai mem emfazis, post sia venko kun 6.9 milionoj (56.12 procentoj) da voĉdonoj, ke la ambiguan ĝisnunan staton  –  ne reuniĝon, neniun formalan sendependecon  –  ŝi ne perturbos. En kaj la Mandarena kaj la Tajvana lingvo, ŝi diris klopodi pri bonaj rilatoj kun la kontinento. Tio dependas ankaÅ­ de Ĉinio, ŝi tuj emfaze aldiris.      

"Nia demokratio, nacia identeco kaj internacia spaco devas esti respektata. Ĉiu opreso nocas la stabilecon de la rilatoj", diris la en Usono kaj Londono edukita juristino. Eminentaj Usonaj diplomatoj alvenis dimanĉe[ii] en Tajpeo kaj Pekino por preventi ke Tajvano aÅ­ Ĉinio per provokoj perturbus la delikatajn rilatojn. Usono devontigis sin protekti Tajvanon, se Ĉinio la centojn al la insulo direktitajn misilojn ekuzus por la 'Tajvanan distrikton' aÅ­ 'Ĉinan Tajpeon' denove meti sub sia regado.

Breĉo inter povra kaj riĉa

Kvankam en la kampanjo temis precipe pri la stagnantaj salajroj, la breĉo inter povra kaj riĉa, kaj la ŝtelforirado de laborpostenoj al Ĉinio, la rilato kun Ĉinio grave rolis. La Ĉina Naciistpartio (Kuomintango) ricevis historian punegon post ok jaroj da 'politiko de profunda proksimiĝo' sub eksiĝanta prezidento Ma Ying-jeou. Kuomintang-prezidentkandidato Eric Chu akiris 31 procentojn de la voĉdonoj; nur 35 parlamentanoj estis elektataj. Chu tuj eksiĝis kiel Kuomintang-prezidanto.

Precipe junuloj opinias ke nur la elito de posedantoj de grandaj entreprenoj profitis de la ekonomia proksimiĝo, kaj ke komunista Ĉinio per nerekta vojo akiris tro grandan influon. Ne nur la DDP profitis de tio, ankaŭ la nova New Power Party[iii] de la elektita heavy-metal head Freddy Lim havis sukceson. Kun kvin sidejoj tiu partio estas la tria grupo en la parlamento. Freddy Lim, kantisto en la ChthoniC[iv] bando, estis gvidanto de la Sunfloro-Movado[v]. Ties impeta opozicio kontraŭ novaj komerco- kaj servo-interkonsentoj kun Ĉinio, kaj iliaj ideoj pri devigaj referendumoj kaj la legalizo de la gaja geedzeco estis penindaj.

Pri la elektado de evidente por-demokratiaj kaj por-sendependecaj kandidatoj kiel Lim, Ĉinaj junuloj cetere scias nenion. Ĉe ciferecaj serĉiloj, vortoj kiel DDP, Tsai Ing-Wen, Freddy Lim aŭ Sunfloro-Movado estas blokataj. En la Ĉinaj amaskomunikiloj la prezidentaj kaj parlamentaj elektoj estas komplete superataj de la lanĉo de la Azia investbanko AIIB[vi]. Nova speco de monda banko, de kiu Tajvano vane volas iĝi membro.

 

 

 

[i] de Oscar Garschagen estis pri Tajvano ankaÅ­ artikolo en la NRC de 15 januaro 2016

[ii] 17 januaro 2016

[iii] por New Power Party vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/New_Power_Party

[iv] por ChthoniC vidu: http://epo.wikitrans.net/Chthonic_(band)

[v] por Sunfloro-Movado vidu jenan longegan retadreson: https://www.google.nl/search?q=%22Sunfloro+Movado%22&lr=lang_eo&hl=nl&nfpr=1&tbs=lr%3Alang_1eo&oq=%22Sunfloro+Movado%22&gs_l=heirloom-serp.12..30i10.9020.31622.0.35802.17.17.0.0.0.0.140.1570.10j7.17.0....0...1ac.1.34.heirloom-serp..2.15.1430.RRcOTO8bmyo

[vi] por AIIB (Asian Infrastructure Investment Bank) vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/Asian_Infrastructure_Investment_Bank#Founding_members

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/2016/01/14/doe-net-alsof-de-britten-al-exit-zijn-1576148
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Agu kvazaÅ­ la Britoj jam eliris

La Angloj neniam kredis je politika kaj kultura Unio. Ili kondutas kiel transakci-ŝtato meze de solidara komunumo. La maniero por preventi ‘Brexit’-on estas paroli laŭte pri tio kion ili perdos, kiel ekzemple ilian ‘City’, argumentas Joris Luyendijk.

NRC 14 januaro 2016

 

Fare de  Joris Luyendijk

 

La EÅ­ropa Unio trairas la plej gravan kaj plej danĝeran krizon el sia historio. Britio ne nur rifuzas helpi, ĝi eĉ uzas nian momentan malfortecon por eldevigi koncedojn. Sur tiu fono, ni devus vidi la Brexit[i]-referendumon. “Se viro kuŝas sur la tero, ne piedbatu lin”, jen konata Angla parolturno. Sed la Brita registaro ne nur piedbatas, ĝi ankaÅ­ provas forpreni la monujon.

La intertraktadoj pri “a better deal” eniras en sian lastan fazon. La Brita ĉefministro David Cameron lasas nun al siaj ministroj, ĉu ili volas kampanji por aÅ­ kontraÅ­ Brexit. Urĝas nun la tempo, ke EÅ­ropanoj alfronti la tiean situacion. Skotlando estas precipe inklina al EU[ii], dum Kimrio kaj Norda Irlando havas apenaÅ­ influon. Kiel tiam interrilati kun la Angloj?

 

La unua paŝo estas la demando, ĉu ni ne devus simple dumpi la Britojn. Kaj post iom da tempo ilin denove akcepti, kondiĉe ke ili petos tion afable. La Angloj estos post Brexit ankoraŭ daŭre en la NATO, do kion plu ili ja povas? Usono uzas la Britojn kiel peonon ĉe la EU-tablo. Se ili forlasos tiun, kion Vaŝingtono tiam ankoraŭ devus kun tia maltrafo? Intertempe la duono de la Brita komerco ekzistas el tiu kun la EU, sed nur dek unu procentoj de la EU-komerco estas kun la Britoj.

Ni povos superŝuti la Anglojn en post-Brexit-intertraktadoj, kiel ĉiu landogrupo de 450 milionoj da enloĝantoj povas tion kun ĉantaĝanta frateto, sed la foriro venas kiel ajn en malbonŝanca momento: pensu pri la rifuĝint-krizo, la ruinaĵo de la eŭro, daŭra minaco de terorismo, Rusa agreso. Pli da nestabileco ni apenaŭ povas permesi al ni.

 

Nun la dua paŝo. Kvankam la Angla elito malfortas eble strategie, estas ja geniaj taktikistoj. Ili trudeniras la Eŭropan Union je ĝia plej malforta momento. Ni nun ja bezonas nian atenton kaj rimedojn por aliri verajn problemojn. Estas do en nia intereso helpi la EU-inklinan kampon en Anglio. Kontentigante kelkajn postulojn tio eblas, sed estas ĝuste kion Cameron esperas: estus historia eraro. Se ni rekompencas ilin pro ilia provo eldevigi, oni ĉie ekhavos tiuspecajn referendumojn. Tio paralizos Eŭropon.

Pli bone estas ekminaci. Klarigi ke ni povas trafi la Anglojn malmolege. Konsideru la EU-membrecon ne kiel favoron de Anglio al EÅ­ropo. Ne, lasu ilin do foje sperti sian dependecon proprakorpe.

 

  "EÅ­ropo estas por la Angloj plie ekonomia ol politika projekto"

 

Tio postulas alian tonon. Multaj kontinentaj Eŭropanoj estas favorantoj de la Eŭropa Unio, ĉar ili vidas en tiu la plej bonan garantion kaj protekton kontraŭ la minaco de revigliĝanta, agresema naciismo. Sed la Angloj lernis tute alian historion. Eŭropanoj pensas: naciismo neniam plu, ĉar tiam ni ekhavos Hitler-ojn. Sed Angloj lernas en la lernejo ke ili danke al sia naciismo povis venki Hitler-on. Ili vidas la neceson de Eŭropa politika integriĝo do ne kiel ni vidas tiun. Eŭropo estas por la Angloj pli ekonomia ol politika-kultura projekto. Legu pri tio nur la EU-inklinajn ĵurnalojn, kiel Financial Times kaj The Guardian. Aŭ aŭskultu la Eŭrop-inklinajn politikistojn: ili argumentas pure de el la nacia intereso.

Alivorte: la Angla sinteno vidalvide al la EU estas transakcia, ne transformiĝa. Tial, ne havas sencon apelacii al solidareco aŭ la Eŭropa idealo. Rakontu al tiuj Angloj prefere kiom ni lasos ilin suferi, se ili eventuale forirus. Parolu ni laŭte en niaj parlamentoj pri tio, kion ni povas oferi al la Skotoj se tiuj post Brexit preferos Bruselon kiel stabejon, ne Londonon. Kaj kiel la financan potencon el Londono ni reakiros al la kontinento. Wall Street ja ankaŭ ne tenas oficejon en Kubo. Usonaj, Brazilaj kaj Ĉinaj multnaciaj entreprenoj pripensos post Brexit ĉu ankoraŭ Londono ja estas la ideala loko por komerco en la EU.

Ankaŭ ne forgesu la Japanan aŭto-industrion. Nun ankoraŭ en Britio, sed Grekio kun siaj belegaj havenoj estas evidente multe pli bona loko. Kaj, ho jes, baldaŭ la 1,3 miliardo da Hindoj denove ekplendas pri sia manko de permanenta sidejo en la UN-Sekurec-Konsilio. Kial 55 milionoj da Angloj jes, kaj ni ne, ili diros post Brexit. Lasu nin iom varmigi tiun sidejon por Barato, interŝanĝe de apogo al nia kampanjo.

 

La plej bona maniero por preventi Brexit-on estas ŝajnigi ke tiu jam okazas. Sed tio ne sufiĉas. EÅ­ropaj politikistoj kaj kolumnistoj devus preni sur sin la taskon komprenigi Anglion kiel senpotenca kaj neatentinda ĝi estas iĝonta. Kia stulta movo, tiu referendumo. Infano povas vidi ke la EÅ­ropa Unio estu profunde reformota. Imagu ke Anglio provus atingi “a better deal” ne por si mem, sed por ĉiuj EÅ­ropanoj. Ke Cameron estus turninta sin kontraÅ­ la daÅ­ra parlament-transloĝigo. Ke li eklaborus pri la agrikultur-politiko, pledus por salajro-redukto de EÅ­rokratoj kaj por persekutado de koruptaj EÅ­ropaj oficistoj.

AnstataÅ­e, li postulas ke la eÅ­rozono ne iĝos pli potenca ol la ŝelo ekster tiu zono, kaj ke la financa sektoro en Londono estos favorata. “The English are only in it for themselves”. Lasu nin do trakti ilin ankaÅ­ tiel.

 

 

Joris Luyendijk  estas ĵurnalisto kaj verkis "Dit kan niet waar zijn" ("Ĉi tio ne povas esti vera"), Nederlandlingvan libron pri la financa krizo.

 

 

[i] Brexit = Britain's exit from the EU (eliro de Britio el la EU)

[ii] EU = EÅ­ropa Unio

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/next/2016/01/13/poetin-versterkt-zich-tegen-europa-1579903
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Putin daÅ­rigas armee plifortigi sin kontraÅ­ EÅ­ropa

Rusio intencas loki tri diviziojn ĉe la okcidenta limo. Temas pri dekmiloj da militistoj, tuj apud la limoj de NATO.

NRC 13 januaro 2016

 

Fare de nia korespondanto

Steven Derix  en Moskvo

 

La nova Malvarma Milito, ŝajne komenciĝinta inter Rusio kaj NATO, iĝas daŭre pli malmilda.

Marde[i] la ministro de defendo, Sergey Shoygu, anoncis ke Rusio ankoraÅ­ ĉi-jare volas establi tri novajn diviziojn por la okcidenta flanko. La grandeco de divizio foje varias, sed estas certe ke temas pri dekmiloj da militistoj. LaÅ­ Shoygu, por la novaj militistaj taĉmentoj ankaÅ­ nova infrastrukturo estas konstruenda: “ekzercejoj”, “tenejo por materialo kaj loĝigado de personalo”. La tri novaj divizioj do estas ne surpapera reorganizo, sed realaj arme-unuoj, tuj apud la NATO-limoj.

La planoj de la Kremlo efektivigas plian eskaladon de la trup-formado ekde la Rusa aneksado de Krimeo[ii], en la printempo de 2014. Jam preskaŭ du jarojn, Rusio konsignas grandan truparon ĉe la Ukraina landlimo. Responde al tio, NATO faris ekzercojn, kaj plivastigis la patrolojn super la Baltaj landoj (kiuj ne havas flugarmeon).

 

Fulma potenco de NATO

Ĉe la NATO-pintkunveno en Kimrio[iii] pasintjare, la rapida reago-potenco de la alianco estis plivastigata al 40.000 viroj, kaj estis decidata pri “fulma potenco” de 5.000 militistoj. En Kimrio oni ankaÅ­ decidis ke venos bazoj en la novaj NATO-landoj en Orient-EÅ­ropo. Provizore tiuj estas simbole vir-ekipataj de kelkdek militistoj. LaÅ­ Vaŝingtono tio ankaÅ­ aplikas al la decido de Usono stoki 90 tankojn kaj pli ol 100 kirasveturilojn en Orient-EÅ­ropo  –  tiel ke Usonaj taĉmentoj povas esti deplojataj pli rapide.

Simbolaj aÅ­ ne, la plifortigojn oni ne ŝatis en Rusio. “Sole pasintjare la nombro da NATO-aviadiloj en Pollando, Rumanio kaj la Baltaj Åœtatoj pliiĝis ok-oble, kaj la nombro da militistoj dektri-oble”, diris ministro Shoygu vendrede en rerigardo al 2015.

Intertempe Rusio mem okupiĝas pri grandega armado-programo. En 2015 Rusio elspezis 81 miliardojn da dolaroj, aÅ­ 4,2 procentojn de la MEP[iv], por defendo  –  rekordon. Per tio Rusio ne povas egali la Usonon (defendbuĝeto: preskaÅ­ 600 miliardoj), sed Moskvo ja elspezas pli ol la plej multaj EÅ­ropaj NATO-landoj, kie la defendo-elspezoj malkreskis ĝis malpli ol 2 procentoj.

Dum la Rusa ekonomio troviĝas en recesio, tie oni ankoraŭ daŭre investas grandege en defendon: de novaj tankoj kaj kirasveturiloj ĝis novaj balistikaj raketoj por la nuklea militistaro.

De Kola ĝis Kaliningrad

La militistaro alprenas ankaŭ agreseman sintenon. Rusaj ĉasaviadiloj flugas en la direkton de la NATO-aerspaco. En la Norda Maro pli ofte Rusaj submarŝipoj estas rimarkataj. Rusio krome instalas ĉe la limo modernajn raketsistemojn, kiuj povas atingi profunde en la teritorio de NATO.

Pasintjare Rusa generalo anoncis ke trupoj en la Kaliningrada enklavo estos ekipataj per novaj taktikaj misiloj de la tipo SS-26, kiuj eble enhavos nuklean kapon, kaj kiuj povas facile atingi Varsovion. NATO devos ankaŭ enkalkuli la novajn S-400 aerdefendo-sistemojn: ne nur en Kaliningrado, ankaŭ ĉe Sankt-Peterburgo kaj sur la norda duoninsulo Kola[v]. Tiel la Rusa aerdefendo kovras preskaŭ la tutan Baltan regionon. La Usona aerarmeo-generalo Frank Gorenc avertis ke ĉi tio estas kreskanta problemo por aviadiloj de NATO: "Tio estas tre serioza."

Ĉu iĝos 2016 jaro de alfronto? LaÅ­ prezidento Putin ne nepre. En intervjuo kun la Germana gazeto ‘Bild’[vi] li ĉi-semajne alvokis la Okcidenton kunlabori sur la tereno de terorismo. "Ni ne pretendas la rolon de superpotenco".

 

 

 

[i] 12 januaro 2016

[ii] Krimeo = duoninsulo, norde de la Nigra Maro, kaj nun apartenanta al Rusio

[iii] Kimrio = regiono ĉe la okcidenta marbordo en Britio; (anglalingve:) Wales

[iv] MEP = Malneta Enlanda Produkto; (anglalingve:) Gross Domestic Product, GDP

[v] vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/Kola_duoninsulo

[vi] vidu: http://www.bild.de/politik/ausland/wladimir-putin/interview-mit-dem-russischen-praesidenten-44096422.bild.html

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/conservatieve-regering-in-polen-verdient-een-kans~a4220438/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La konservativa registaro en Pollando meritas ŝancon

La nuna registaro en Pollando estas elektita de homoj kiuj deziras finon al la korupteco de la antaÅ­a registaro.

Volkskrant 7 januaro 2016

 

Fare de   Agnieszka Kolakowska

 

Intertempe, verŝajne ĉiu jam aÅ­dis la novaĵon:  en Pollando faŝisma diktaturo estas nun reganta. Proksimume kiel en Hungario, sed tamen pli grava. Laŭŝajne demokratiaj elektoj okazis kiuj kondukis al registaro kun absoluta plimulto; la nuna prezidento, ankaÅ­ de la PiS (Partio por Juro kaj Justeco)[i] ĉeestis tie jam pli longe. La PiS havas la plimulton en kaj la senato kaj la parlamento. LaÅ­ la opozicio kaj la monda gazetaro tio estas nur vualo. Oni faris puĉon. La nova registaro estas fakte diktaturo.

La monda gazetaro raportas kion la korespondantoj cirkuligas, kaj tiuj siavice akiras la novaĵojn de la homoj kiuj nun perdis sian potencon  –  ĉar pri tio temas ĉiu agitado. Tio estas la maldekstremaj elitoj  – la Pola babilada klaso  –  kiuj ligis sin al la partio PO (Civitana Platformo)[ii] kaj krias "faŝismo!" tuj kiam iu diras ion kio devias de ilia opinio, kaj ĉe ĉio kio devias de kio estas politike korekta, sed ĉefe se io minacas ilian monopolon aÅ­ tion kio devas esti rigardata kiel klarpensa opinio.

Liberigita de politika strangolado

Por ili, "konservativa" aŭ "dekstra" signifas aŭtomate "ekstreme dekstra", kaj ili estas arogintaj al si la rajton decidi kia lando Pollando devus esti (tio ne signifas ke la PO estas ekonomie maldekstra, ne pli ol ke la PiS estas ekonomie dekstra; jen iomete erarigaj etikedoj). Eble ili pensis ke sia hegemonio daŭrus eterne; ĉiuokaze ili neniam atentis la dezirojn de ordinaraj elektantoj, por kiuj ili nur havas malestimon, ĉar tiuj estus stultegaj kaj nesciaj.

 

Demokratio, civilaj liberecoj, la libereco de la gazetaro, la sendependeco de la jurisdikcio  –  ĉio estus en danĝero.

 

Nun tamen ili perdis la politikan strangoladon de la amaskomunikiloj kaj publikaj institucioj, kiun ili havis dum la pasintaj ok jaroj, kaj ili nun ploras pro kolero. Estas signifa ke ili jam subite komencis tiun ploradon  –  tuj kiam ili perdis la elektojn. Tio montras, ke iliaj plendoj havas nenion komunan kun kio vere okazas:  ili ja ĉiam estus trovinta kialon. Tial ni aÅ­dis hororajn mesaĝojn pri faŝisma registaro kaj la fino de la demokratio, kaj alvokojn al surstrata ribelo por forpeli la faŝistojn. Demokratio, civilaj liberecoj, libereco de la gazetaro, la sendependeco de la jurisdikcio  –  ĉio estus en danĝero. La EÅ­ropa Komisiono estas persvadita prijuĝi la situacion venontsemajne.

Estas ne elpensaĵo,  jeno.  Se ie konservativa registaro akiras la potencon  –  ekzemple en Britio  –  la maldekstrema babilada klaso eble krias fojfoje "faŝismo", kiel kiam Margaret Thatcher estis ĉefministro, sed ili ne iras surstrate por vive priskribi elektadojn kiel puĉon, kaj ili ankaÅ­ ne uzas sian influon eksterlande por tie konduki amaskomunikilan kampanjon.  AnkaÅ­, ili ne provas per eksterlanda helpo renversi la registaron, kaj se ili farus tion, neniu prenus ilin serioze. Eksterlandaj registaroj ne esprimus zorgojn kaj la EÅ­ropa Komisiono ne engaĝiĝus ĉe tio.

Mi verkas ĉi tiun tekston ne ĉar mi estas adepto de la nuna registaro. Mi malkonsentas pri multo de ĝia politiko, sed la registaro nu devas ekhavi la ŝancon  –  same kiel demokratie elektitaj registaroj en aliaj landoj –  por efektivigi la planitajn reformojn. Ili provas post forviŝo de l’ antaÅ­aĵoj komenciĝi, kaj restarigi la ekvilibron. Kaj ĉu vi nun jes aÅ­ ne konsentas pri la maniero laÅ­ kiu ili faras tion, ili faras nenion pli ol kio la pasinta registaro faris kiam ĝi prenis la potencon antaÅ­ ok jaroj;  eĉ multe malpli.

Spektakla korupteco

La pasinta registaro estis precipe konata pro la spektakla korupteco. Dum la antaÅ­aj ok jaroj ili majstris la amaskomunikilojn, la tribunalojn kaj la artojn. Kiam ili akiris la potencon, adeptoj de la opozicio estis en la amaskomunikiloj maldungataj kaj anstataÅ­ataj de homoj kiuj aliĝis al la partilinio. La sama okazis pri la Konstitucia Tribunalo, kie kontraÅ­ ĉiuj reguloj kvin juĝistoj estis nomumataj:  la PO konsciis ke ĝi malgajnus la elektojn, kaj volis ankoraÅ­ rapide enoficigi kelkajn proprajn homojn. Kaj tion klopodas la hodiaÅ­a registaro nun aliri. Nek la eksterlanda gazetaro, nek la EÅ­ropa Komisiono tiutempe ekscitiĝis pri tio.

Ke homoj, sen eĉ ekrigardo al la faktoj, havas firman kredon al la propagando de la furiozaj Polaj elitoj, kaj al absurdaj kulpigoj pri faŝismo, naziismo kaj tiel plu, estas profunde senkuraĝiga kaj ŝoka. Tiuj kiuj per siaj voĉdonoj elektis la nunan registaron  –  kaj tiuj estas la imponega plimulto de la loĝantaro  –  volas finon al nepotismo kaj korupteco

Ili volas travideblecon, veron kaj la certigon ke ilia lando restas suverena. La sola kio okazis, estas ke la tajdo finfine ŝanĝiĝis.

 

 

Agnieszka Kolakowska  estas ĵurnalisto kaj tradukisto, kaj loĝas en Parizo.

 

 

[i] PiS (Prawo i Sprawiedliwość) = dekstra-flanka politika partio en Pollando, fondita en 2001. 

[ii] PO (Platforma Obywatelska) = Pola centra-dekstra politika partio, ankaÅ­ fondita en 2001.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/2016/01/04/vrije-wereld-is-overal-in-de-verdediging-1573171
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La libera mondo nun ĉie je defensivo

NRC 4 januaro 2016

 

Fare de  H.J.A. Hofland

 

La Okcidento estas pli kaj pli ĉirkaŭata kaj infiltrata de malamikoj kiuj mortminacas nian prosperon kaj politikan civilizacion, dum al ni mankas ne nur kolektiva konvinko sed ankaŭ organizita potenco por efike al tio respondi. Ĉu jen la resumo de kio okazis al ni pasintjare? Komenciĝis tiam la 7-an de januaro en Parizo, per la terorisma atenco sur la redaktistoj de Charlie Hebdo, kio kaŭzis dek du mortintojn. La 13-an de novembro sekvis la sanga atako sur la teatro Bataclan; 89 mortintoj. Ni estas en milito, diris prezidento Hollande. Certe, sed kie estis la malamiko? Intertempe, kelkaj teroristoj estas arestitaj, ne en Parizo sed en la Brusela municipo Molenbeek. Pro la sekurec-aranĝoj la publika vivo en Bruselo preskaŭ ĉesiĝis. En ĉi tiu milito la ĝihadistoj bezonas ne pli ol kelkajn virojn por mobilizi tutan nacion. En Nederlando nun eĉ la kestobicikloj iĝis suspektindaj. La fonto de la terorismo estas la Islama Ŝtato, kiu estiĝis sur la ruinaĵoj de Irako kaj Sirio. La Okcidento kontraŭbatalas tiun malamikegon fare de bombardado, kies efikon ni ne povas konstati. Irakaj kaj Kurdaj soldatoj faras la krudan laboron sur la fundo. Ili nun rekonkeris la urbon Ramada, sed ĉu per tio la teroristoj estas venkitaj? Jen milita sukceso kies signifo estas ekster nia kampo de percepto. La terorismo establis sin kiel permanenta minaco en la Okcidento.

 

    Nia plej granda malamiko estas la konfuzo kiun ni kaÅ­zis ĉe ni mem

 

Intertempe, pro la perforto en la Mez-Oriento, la rifuĝint-torento komenciĝis. Rezulte de tio, ekestis fendiĝo en la enlanda politiko de ĉiuj Eŭropaj landoj. La kunhomeco postulas ke ni okupiĝas pri tiuj amasoj, kaj disponigas al ili denove decan ekzistadon. Sed jam ekde la komenco de la nuna jarcento, akumuliĝas ĉi tie la malamo kontraŭ islamanoj. Ĉie kie ĉeestas rifuĝintoj, ni vidas la saman procezon. Plie, en la Okcidenta civilizacio evoluas nova tipo de homo. Individuo kiu estas pli egocentra, sentas sin pli puntiliema, kaj pli rapide inklinas al kontraŭ-iniciatoj. Unu el la plej gravaj kaŭzoj de tio estas la interreto, la medio kiu ebligas nin, anonime kaj senpune, skoldi aŭ minaci iun kiu ne plaĉas al ni. Ankaŭ en la publika vivo la preteco por konfrontado ja kreskis. El politika vidpunkto, tio malhelpas la justan diskuton kaj decidadon. Kaj en pli granda kunteksto, la enlanda kaj eksterlanda politiko estas de tio ĝenataj.

 

En 1987 aperis en Usono The Rise and Fall of the Great Powers[i], verkita de la brita historiisto Paul Kennedy. La tendenco de tiu libro estas ke la mondpotencoj dekadencas pro imperial overstretch[ii]. En pli longa daŭro, pro troo da eksterlandaj devoj, ili ekonomie, armee, kaj eble eĉ morale iĝas tiel malfortiĝintaj, ke ili devas rezigni pri tiuj atingaĵoj. La Usona publiko pensis ke la aŭtoro de tiu libro celis precipe Usonon. Jen granda indignigo, ĉar baldaŭ poste la Malvarma Milito estis gajnata. Sed Paul Kennedy tamen pravis. Usono tiam ja estis sur la pinto de sia potenco, kaj gvidanto de la libera mondo, sed la ruiniĝo latentis. George W. Bush pere de sia senlime troa memfido pruvis tion; poste estis por Obama tro tarde kompensi tiun ruiniĝon. La libera mondo ne plu havas overstretch, sed estas ĉie puŝita en la defensivon.

Denove en malfortiĝinta stato, la Okcidento nun eniras la novan jaron. Ne la trostreĉitaj ambicioj, kiel Paul Kennedy priskribis tiujn en sia libro, estas nun la malamiko, sed la konfuzo kiun ni kaŭzis ĉe ni mem.

 

 

H.J.A. Hofland estas ĵurnalisto kaj kolumnisto.

 

[i] vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/The_Rise_and_Fall_of_the_Great_Powers

[ii] vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/Imperial_overstretch

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/2015/12/19/dit-moeten-wij-moslims-afwijzen-1569828
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Tion ni, islamanoj, malakceptu

Islamanoj, diras Fethullah Gülen, la de teroristoj propaganditan ideologion ni kategorie malakceptu kaj kondamnu. Kaj ni mem devas ekzemplodone vivi, kaj resti atentemaj pri nia junularo.

NRC 19 decembro 2015

 

Fare de   Fethullah Gülen

 

Vortoj mankas por esprimi mian ĉagrenon kaj antipation pri la i.a. de IÅœ kaÅ­zitaj masakroj. Kune kun ĉirkaÅ­ 1,5 miliardoj da aliaj islamanoj, mi estas ege frustrita ke tiaj grupiĝoj kun sia perversigita ideologio terorigas nome de religio. Ni islamanoj havas specialan respondecon  —  ne nur por kunigi la manojn kun niaj kunhomoj, kaj tiel savi nian mondon el la plago de terorismo kaj perforta ekstremismo, sed ankaÅ­ por helpi ripari la malpurigitan imagon de nia kredo.

La vera kredo ne konsistas el sloganoj, vestoj aŭ eksteraĵoj; la lakmusa testo koncentriĝas sur plenumo de la kernaj valoroj kiujn ĉiuj grandaj religioj mondvaste havas komunaj, kiel la netuŝeblecon de la vivo kaj respekton por la digno de ĉiuj homoj.

Ni kategorie malakceptu kaj kondamnu la de teroristoj propaganditan ideologion. AnstataÅ­e ni antaÅ­enigu pluralisman pensmanieron. Nia komuna homeco ja venu antaÅ­ nia etna, nacia aÅ­ religia identeco. La Francaj civitanoj kiuj perdis siajn vivojn en Parizo; la Libanaj ŝijaismaj islamanoj kiuj mortis unu tagon pli frue en Bejruto; la multaj sunaismaj islamanoj en Irako kiuj estis mortigataj de la samaj teroristoj  —  ili ĉiuj estas unuavice homaj estaĵoj.

Nia civilizacio ne progresos tiel longe kiel la suferon de homoj  – sendepende de ilia religio aÅ­ etneco –  ni konsideras ne egale tragika, kaj ne reagas al tio kun unu sama persistemo.  

Islamanoj malakceptu kaj evitu konspir-teoriojn. Tiaj teorioj ĝis nun ja nur kondukis nin al tio, ke ni ne alfrontas niajn sociajn problemojn. Ni aliru ĝuste la verajn problemojn. Ĉu niaj komunumoj konstituas fekundan grundon por totalismaj grupiĝoj, pro tio ke ni ne rekonas la aŭtoritatismo en ni mem, pro hejma perforto, pro neglektado de nia junularo, kaj pro manko de trejnado? Kaj nia malsukceso konformiĝi kun bazaj homaj rajtoj kaj liberecoj, funkciigi konstitucian ŝtaton kaj plurismajn pensmanierojn ene de niaj komunumoj? Ĉu tio kondukis al junuloj kiuj sekvas alternativajn vojojn?

La freŝdata tragedio en Parizo estas la tioma kazo kiu rememorigas nin ke la barbaraj agoj nome de nia religio estas malaprobendaj. Tamen, je tiu kriza momento, malakcepto kaj kondamno ne sufiĉas: la varbado de teroristoj ene de islamaj komunumoj estu kontestata pere de efika kunlaboro inter magistrataro, religiaj gvidantoj, kaj aktoroj el la meza kadro de la socio.

Ni kun nia komunumo devas starigi kadron kiu ne nur identigas junecajn risko-grupojn, sed ankaÅ­ preventas ke junuloj elektas la vojon de memdetruo; kadron kiu ankaÅ­ helpas familiojn per konsilado kaj aliaj servoj.

 

    La vera kredo estas ne determinata per sloganoj, vestaro aÅ­ formalaĵoj.

 

Ni devas promocii proactivan kaj pozitivan engaĝitecon de la magistrataro, por ke envolvitaj islamaj civitanoj povas dividi siajn ideojn kaj povas partopreni ĉe la tablo kie kontraŭ-teroraj rimedoj estas konceptataj.

Ni devas instrui nian junularon esprimi sin per demokrataj iloj. Tial la akceptado de demokrataj valoroj en niaj lernejo-kursaroj tre gravas, por ke la junaj mensoj iom post iom alproprigadi al si demokratan kulturon.

En la sekvoj de tiaj tragedioj kiel en Parizo, ekaperas ĝenerale fortaj reagoj. Islamofobio kaj kontraŭ-religiaj sentoj, sed ankaŭ la sekurec-bazita traktado de islamanoj fare de registaroj estas tamen malefikaj. Eŭropaj islamaj civitanoj volas ja vivi en paco kaj trankvilo. Malgraŭ la negativa klimato, ili devas klopodi por iĝi pli engaĝitaj en loka kaj nacia magistrataro, por atingi pli inkluzivan politikon. Politiko per kiu iliaj komunumoj pli bone integriĝos en la socio.

Ankaŭ gravas ke ni, islamanoj, kritikeme rigardas kiugrade nia interpreto kaj praktikado de la islamo ankoraŭ konformas al la kondiĉoj kaj postuloj de la nuna tempo, kaj kiel tiuj ĉi rilatas al tio kion ni lernis el kolektiva historia sperto. Tio ne implikas rompon kun la tuteca islama tradicio, sed estas prefere prudenta demandado per kiu ni povas konfirmi la veran instruon de la Korano kaj la Sunaho, kiun niaj islamaj antaŭuloj provis malkaŝi.

 

Eligado el la kunteksto de niaj religiaj fontoj, kaj poste utiligi tion por perversigitaj ideologioj  —  jen io kion ni antaÅ­ageme marĝenigu. Islamaj pensuloj kaj intelektuloj devus kuraĝigi pli holisman aliron, kaj rekonsideri jurisprudencajn verdiktojn kiuj originas de la Mezepoko, tempo de konstantaj konfliktoj en kiuj religiaj kaj politikaj konvinkoj ofte estis kongruaj. Devus veni distingo inter kore ligiteco al esencaj valoroj, kaj dogmatismo. Eblas, eĉ absolute necesas, revigligi la liberecon de penso, kiu gvidis al renesanco de la islamo; kaj samtempe resti fidela al la etoso de la religio. Nur en tia atmosfero islamanoj povas efike kontraÅ­batali necivilizitecon kaj perfortan ekstremismon.

 

En la sekvo de la lastatempaj eventoj, mi malgaje travivas revigliĝon de la teorio de Huntington pri la clash of civilizations. Tiu retoriko progresigas la varbadon fare de teroristaj retoj. Mi volas klare aserti, ke kion ni nun atestas estas ne clash of civilizations, sed kolizio inter humaneco kaj barbareco ene de nia komuna civilizacio.

Nia respondeco kiel islamaj civitanoj estas partopreni en la solvo, malgraÅ­ ĉiuj niaj plendoj. Se ni volas mondvaste defendi la vivojn kaj la civilajn rajtojn de islamanoj kaj de ĉiuj homoj, senkonsidere pri ilia religia kredo, tiam ni devas nun agi por aliri la perfortan ekstremisman problemon en ĉiuj ĝiaj aspektoj: politika, ekonomia, socia kaj religia. Per ekzemplodona vivo de ni mem, pere de miskreditigado kaj marĝenigado de la ekstremismaj interpretoj de religiaj fontoj, per daÅ­rigo de atentemo pri ties influo al nia junularo, kaj per enigo de demokratiaj valoroj en edukadon kaj trejnadon  —  tiamaniere ni povas perforton kaj terorismon, kaj la totalismajn ideologiojn kiuj produktas tiujn, kontraÅ­batali.

 

 

Fethullah Gülen estas Turk-devena klerulo pri la islamo. Li gvidas la profund-religian Gülen-movadon. Time magazine en 2013 vokis lin kiel unu el la cent plej influhavaj personoj de la mondo.

 

Legu ankaÅ­ la artikolon pri li, "La Gülen-movado : turka enigmo", en Le Monde Diplomatique de marto 2014 (http://eo.mondediplo.com/article2044.html ).

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/2015/12/16/en-nu-na-parijs-een-groot-plan-voor-afrika-1568888?utm_source=NRC&utm_medium=banner&utm_campaign=Paywall
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Kaj nun, post Parizo, granda plano por Afriko

NRC 16 decembro 2015

 

Fare de   Louise O. Fresco

 

Kio atingiĝis en Parizo estas diplomatia deklaro de intenco, ne praktika plano. Nun ke la eÅ­forio pri la interkonsento disiĝas, venas tempo por la realeco, speciale por la kontinento kiu pleje suferos de klimatŝanĝiĝo. En Afriko, kie tri kvaronoj de la malriĉuloj loĝas en kamparaj areoj kaj la nutraĵprovizo estas riska, fluktuado en pluvokvanto kaj konstanta sekeco difektos la rikoltojn, kun tuj rimarkeblaj efikoj por milionoj da homoj. Dum Ĉinio kaj Rusio en pli longa daÅ­ro povas atendi pozitivajn efikojn de pli altaj temperaturoj, estas en Afriko neniu pozitiva perspektivo. Krome kreskas la Afrika loĝantaro laÅ­procente la plej rapide en la mondo; de la 2,4 miliardoj da homoj kiuj tutmonde ankoraÅ­ aldoniĝas inter nun kaj 2050, pli ol duono naskiĝos en Afriko. Eĉ sen klimatŝanĝiĝo, sin akomodi al tiu kresko jam estas neimagebla defio. Magistratoj apenaÅ­ havas monon por la transiro al daÅ­rigebla produktado, inkluzive de irigacio. Korupteco ne aÅ­guras bone pri la fundoj kiuj estas promesitaj de la riĉaj landoj  —  la misuzo de Nederlanda mono por evoluhelpo en Benino estas ankoraÅ­ freŝa en la memoro.

 

Sen ekonomia kresko kaj taÅ­ga administrado, la sekvoj de sekeco estas nemanipuleblaj

 

Kiom Afriko suferas, pro manko de bona regado, tio ne povas esti pli bone ilustrita ol per la kazo de Niĝerio, la plej loĝata kaj potenciale plej riĉa lando. Fine de la nuna jarcento, la Niĝeria loĝantaro estos 2,5 fojojn tiel granda kiel hodiaÅ­. MalgraÅ­ la riĉeco je oleo, la averaĝa Niĝeriano nun havas duoble tiom da ŝanco naskiĝi malriĉa ol duonjarcenton antaÅ­e, kiam la lando estis implikita en milito kun Biafro, ĉe kiu 1 ĝis 3 milionoj da homoj perdis la vivon (la krudeco de tiu takso jam estas ŝoka). Ĉar la plimulto de Niĝerianoj ne estas ĝenataj de rememoroj pri tiu tragedio, por novaj separismaj movadoj la vojo estas larĝe liberigata:  en la Niĝer-delto kaj en la nord-oriento. Tie la islamisma Boko Haram klopodas establi Kalifaton pere de terorado de la loĝantaro. Volontuloj por la armita batalo ne mankas inter malriĉaj, senlaboraj junaj viroj. Dum politikistoj en la urboj riĉigas sin mem, la lando estas en procezo de diseriĝo. La agrikulturo estis neglektita dum generacioj, favore al oportunaj importoj, kies fino, pro la senĉese malalta oleprezo kaj la malprofitaj valutaj kurzoj, nun videbliĝas. Socia agitiĝo, neantaÅ­videbla vetero kaj altaj manĝaĵprezoj havas nur unu ebla rezultato:  dramaj migradfluoj inter Afrikaj landoj, kaj el Afriko al EÅ­ropo. Ne temas pri simpla kaÅ­za rilato inter klimatŝanĝiĝo kaj migrado, sed pri fatala kombino de necerteco, senperspektiveco kaj malegaleco. Klimat-rifuĝintoj estas politikaj rifuĝintoj.

 

Tiu aferstato estas malfacile rekomendebla al la balotantaro en riĉaj landoj. Tio tamen devigos, malgraŭ klimat-laciĝo kaj kreskanta ksenofobio. En Parizo rakontis Afrikaj landoj kiom severa por si estas klimatŝanĝiĝo, sed ili apenaŭ referis al aliaj kaŭzoj de malriĉeco. Sen deca regado kaj ekonomia kresko, la sekvoj de altaj temperaturoj kaj sekeco estas ne reguligeblaj. Tio ne estas Afrika problemo, tio koncernas la tutan mondon. Devas do nun fulmrapide veni efektivig-plano por Afriko, ĉe kiu la EU, plej granda donanto de evoluiga fonduso kaj senpere engaĝita, estu la iniciatinto. Tiu plano nur sukcesos se Afrikaj politikistoj estas devigataj meti aferojn en ordon, ligante striktajn kondiĉojn al la ricevotaj fundoj. Jen nia sola espero, en preskaŭ senespera situacio.

 

 

Louise O. Fresco  estas estrar-prezidantino de Wageningen University and Research Centre (en Nederlando), instituto kiu fokusiĝas al vivsciencoj, agrikulturo kaj ekologio; ŝi ankaÅ­ estas verkistino.

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/next/2015/12/15/wanhopig-protest-tegen-wapens-in-vs-1570363
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Senespera protesto kontraÅ­ armiloj en Usono

Tri jarojn post Sandy Hook, Usonanoj dimanĉe manifestaciis kontraŭ armila perforto. Malgraŭ miloj da mortintoj ĉiujare, ŝanĝo ne videbliĝas.

NRC 15 decembro 2015

 

Fare de nia korespondanto  Guus Valk

 

Ekde la tago ke Adam Lanza pafmortigis dudek infanojn kaj ses plenkreskulojn en la elementa lernejo Sandy Hook en Connecticut, ĉi tiun mardon tri jarojn antaÅ­e, Randy Cayea neniam plu iras lernejon senzorge. Cayea estas instruisto ĉe mezlernejo en Virginio, kaj estas siamaniere markita de la Usona epidemio de pafila perforto. "Eble lernanto havas pafilon kun si, aÅ­ subite staras neatendita entrudulo en la klasĉambro. Mi ĉiam sufiĉe konsideras tion." Li  – sed ankaÅ­ sia lando –  perdis certan senkulpecon, li diras. "Pafiloj estas problemo kiun ni ne povas solvi. AÅ­ ĝin solvi ni simple ne volas, kaj tio estas eĉ pli grava.

En multaj urboj de Usono, progresemaj organizaĵoj kiuj volas limigi la posedon de pafiloj, organizis dimanĉvespere manifestaciojn. "Ni ne plu silentos", skandis la manifestantoj en Vaŝingtono, kie miloj da homoj kolektiĝis. Randy Cayea, kiu venis kun sia familio, diras: "Tio estas la batalo inter ordinaraj Usonanoj kaj la potencaj lobiistoj de la pafila industrio. Venas tempo ke ni foje eniru en tiun lukton."

La manifestacioj en ĉirkaŭ cent urboj disvastigis ĉefe optimismon. Prelegantoj emfazis ke limigo de pafilposedo estis afero de prudento, kaj ke solvo proksimas. La organizaĵoj malantaŭ la manifestacioj, pagataj de la eksa Novjorka urbestro Michael Bloomberg, volas la etoson en la kontraŭ-NRA-kampo bonteni. Bloomberg elspezis kvindek milionojn da dolaroj por influgrupo kiu devas defii la potencan National Rifle Association (NRA). Bloomberg ne kredas al lobiistoj, sed pri agado ĉe la bazo.

Manifestantoj diras ke la pafado en San Bernardino (14 mortintoj, 22 vunditoj) estis turnopunkto en Usono. La New York Times (NYT), la unuan fojon ekde 1920, metis ĉefredakcian artikolon sur la frontpaĝo, kun la titolo "Haltu la pafil-epidemion en Usono". La influhava ĵurnalo nomis "nacia honto" tion, ke militarmiloj estas tiel simple haveblaj. Prezidento Obama en prelego diris ke li volas fari la aĉetadon de pezaj pafiloj pli peniga. "Iuj malakceptas ajnan antaŭrimedon. Sed niaj informservoj ne povas identigi ĉiun kun planoj por amasa pafado. Ni plej unue devas por homoj plimalfaciligi la eblon tuj ataki."

La pretendita optimismo de la manifestantoj vualas profundan ĉagrenon. Ĉi-jare jam okazis 367 pafadoj, ĉe kio en ĉiu de tiuj batalmortis 4 aÅ­ pli multaj viktimoj  Estas pli da pafarmiloj en privata posedo ol estas homoj. Dum 2014 pli ol 32.000 Usonanoj estis mortigitaj de pafila perforto  –  tiu cifero inkludas ankaÅ­ la multajn memmortigojn per pafiloj.

Sed bedaÅ­rinde:  San Bernardino ne estis turnopunkto. Kiel ĉiam post granda pafado, la vendo de pafarmiloj pliiĝis rapide. Pafilposedantoj ofte grande stokas post pafado, ĉar ili timas antaÅ­rimedojn. Kaj pro tio ke la pafantoj en San Bernardino havis terorisman motivon, la timo pri terorismo atingis la nivelon de post 9/11. Usonanoj reagas al tiu timo sin provizante per armiloj. El lastsemajna balot-enketo de la NYT evidentiĝis, ke ankoraÅ­ nur 44 procento de la Usonanoj volas malpermeson de pezaj armiloj, kompare al 63 procento kvar jarojn antaÅ­e.

Agado de la Kongreso ne estas ekspektata. Ĉi-semajne la Demokratoj ĉe buĝeto-intertraktadoj volas forigi el la leĝo jam 19 jarojn ekzistantan malpermeson pri esplorado de la efikoj de pafila perforto. Ili verŝajne ne sukcesos. Obama havas nur unu eblecon: fari aranĝojn ekster la Kongreso. Li estas la lasta espero de la kontraŭ-NRA-kampo. Li rapidu, ili scias. Lia lasta jaro kiel prezidento preskaŭ nun komenciĝas.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/2015/12/12/de-bom-die-jou-raakt-die-hoor-je-niet-1566524
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La bombo kiu trafas vin, tiun vi ne aÅ­das

Zaina Erhaim (30-jaraĝa) en ŝia lando Sirio trejnas civitanojn al ĵurnalistoj, kaj pro tio ricevis la Peter Mackler Award. Ŝi nun travojaĝas la Okcidenton por paroli pri sia laboro, "Iuj homoj kiujn mi trejnis estas kaptitaj aŭ mortigitaj".

NRC 12 decembro 2015

 

Teksto fare de Maral Noshad Sharifi

Islamofobio

"Mi ĉi tie en la Okcidento ne povas koleri je homoj pro tio ke ili ne komprenas, kio okazas en Sirio. Estas fore, la situacio estas tre Ä¥aosa kaj estas malfacile akiri informojn. En la okcidentaj amaskomunikiloj ankaÅ­ neniam aperas tekstoj pri la ĉiutaga vivo de normalaj Sirianoj, ĉiam temas pri ekstremismo. Kiam mi estas ĉi tie por paroli pri mia laboro  – eĉ antaÅ­ la atencoj en Parizo –  oni estas nur scivolaj pri IÅœ. Mi devas esti pacienca por trakti tion. Memkompreneble Sirianoj estas minacataj de IÅœ, sed la plejmultoj fuĝas pro la reĝimo de Assad. Tiu respondecas pri ĉirkaÅ­ 96 procentoj de la mortintoj en mia lando. IÅœ kaj aliaj grupoj pri 4 procentoj  –  mi ne trovas tion en Okcidentaj ĵurnaloj. Kaj mi mem spertis kiel ĝi funkcias. Se mi ĵetas du rakontojn al internacia ĵurnalo, unu pri Assad kaj unu pri IÅœ, ili ĉiam elektas la lastan. Mi ne tute komprenas de kie tiu IÅœ-fascinado devenas. Eble el tio ke IÅœ unuflanke konfirmas ilian islamofobian rigardon sur la muzulmana mondo: malbelaj homoj kun malmodernaj ideoj, kiuj faras frenezajn aferojn. Kaj jes, kompreneble la Siria popolo estas terurita de IÅœ. Sed pri la rifuĝint-krizo, kiu parenteze jam tri jarojn ĉeestas, sed nur nomiĝas krizo ĵus ekde ĝi atingis EÅ­ropon, kulpas ja vere la reĝimo."

Londono

"Mia studado pri ĵurnalismo ĉe la Universitato de Damasko estis vere tempoperdo, ĝi estis tro teoria. Multaj el miaj instruistoj estis diplomiĝintoj el sovetiaj universitatoj, ili havis komunisman manieron de instruado kaj lasis nin ekzemple legi sole el siaj propraj verkoj. En 2010 mi ricevis stipendion por daÅ­rigi mian studon ĉe City University en Londono. Tio estis mirinda, nur tie mi vere lernis kio estas ĵurnalismo. Mi poste povis tuj eklabori ĉe BBC Arabic. Jarlonge mi tie havis postenon kiel redaktoro, mi produktis de el Londono rakontojn pri la milito en Sirio. Fojfoje mi vizitis mian familion en Idlib[i]. Tiam estis jam tiel danĝera, ke la BBC neniam elsendus min tien  –  eksterlandaj ĵurnalistoj tie ĝuste forlasis la landon unu post la alia. Ĉiuj tieaj teruraj okazantaĵoj do ne plu estis registrataj, tre frustra estis tio, mi ja volis retroiri."

Trejnado

"Jam dum jaroj mi konis la laboron de la Institute for War and Peace Reporting, kaj mi decidis nome de tiu trejni civitanojn al ĵurnalistoj. Tiel almenaŭ eblus prezenti rakontojn, mi pensis. La civitanoj kiujn mi trejnas estas inter 18- kaj 40-jaraĝaj, kaj kelkaj jam ekde la militkomenco aktivadas, do mi povas facile trovi ilin. En Sirio mi gvidas la kursojn pri televida ĵurnalismo kaj gazetĵurnalismo. Miaj lernantoj povas ankaŭ iri al Turkio, kie miaj kolegoj instruas ilin kiel ili povas fari filmojn. Komence estis verdire nur viroj, kiuj venis, sed mi aktive ekserĉadis virinojn, kiuj nun faras ankaŭ rakontojn. Pere de Facebook kaj Skype mi interkonsentas kun ili, fakte neniam per retpoŝto, tio ne bone funkcias ĉi tie. Miaj grupoj estas ne tiom grandaj: ĉiam dek ĝis dek kvin homoj. Mi instruas ilin kiel pafi kaj redakti videojn. Ni ankaŭ donas al ili kameraojn, se estas necese."

Damascus Bureau

"Ni havas retejon, Damascus Bureau[ii], kie la rakontoj de ĵurnalistoj estas metataj. Ili ricevas monon pro tio. Mi ankaŭ kontaktigas ilin kun Arabaj televidstacioj kaj retejoj. Ekde la plifortiĝinta perforto en Sirio, iĝas ja ĉiufoje pli malfacile labori kiel ĵurnalisto. Ĉio iras tre malvigle. Vi neniam scias kiam la interreto rezignas, kaj ĉu disponeblas elektro por ŝargi la baterion de via fotilo. Iuj personoj kiujn mi lastatempe trejnis, estas intertempe kaptitaj aŭ mortigitaj en bombadoj. Ne nepre signifas ke la situacio por ili estas pli danĝera ol por aliaj Sirianoj, ĉiu tie estas konstante en danĝero."

Centoj da amikoj

"Unu el la Sirianoj kiun mi trejnis kaj jam konas dum jaroj, li nomiĝas Wassim, estas kelkajn semajnojn antaÅ­e trafita de Rusa bombo, dum li estis filmanta. Liaj amikoj forportis lian korpon, kaj trovis lian kameraon  –  vi aÅ­das lin elblovi sian lastan spiron. Nun kiam Rusio bombardas Sirion, multfoje sur lokoj kie civitanoj kaj aktivuloj de la Siria Libera Armeo[iii] troviĝas, la situacio iĝis pli danĝera. Centoj de miaj amikoj jam foriris dum la lastaj tri jaroj. Iuj fuĝis al EÅ­ropo, aliaj nun estas en Turkio. AnkaÅ­ la plej engaĝitaj aktivuloj, kiuj volis resti ĝis la fino, nun foriras. Nun kiam la Rusoj partoprenas en la milito, ne plu estas espero en Sirio."

Kavoj

"Assad esta la kialo ke IŜ ekzistas, kaj tiel longe kiel Assad restas, ankaŭ IŜ restos. Eble bombardas la Okcidento nur IŜ-celojn ĉar tio pli facile pravigebla ŝajnas. Ili povas tion pli bone ekspliki al sia popolo, al siaj voĉdonantoj. Eŭropo ankoraŭ daŭre ne volas akcepti, ke estas multaj rifuĝintoj sur ĝia kontinento kiuj bezonas helpon. Ankaŭ estas ankoraŭ multaj homoj en Sirio kiuj tie ne povas translokiĝi, nek foriri. La Sirianoj daŭrigas iri en la direkton de Eŭropo. Kiom ajn danĝera la vojaĝo estas, ĝi estas multe malpli severa ol kion ili lasas malantaŭ si. Eĉ se oni konstruas kradon ĉirkaŭ Eŭropo, ili fosos kavon kaj rampos tra sub ĝi."

Parizo

"Sirianoj estas bombardataj el la aero fare de Assad kaj Putin, ekde la fundo fare de Irananoj kaj ŝijaismaj grupoj. De post la atakoj en Parizo la situacio iĝis ankoraŭ pli danĝera. La Okcidento nun mem radikaliĝas, ili ĉiam iĝas pli ekstremaj kaj tiel donas al IŜ pli da ekzistorajto. Nia popolo estas el ĉiuj flankoj traktata malinde por homoj. Tiuj aeratakoj devas halti unue."

Patrino

"Miaj gepatroj kompreneble trovas tion malfacila, ke mi estas ankoraŭ tie. Mia patro ankaŭ loĝas ankoraŭ tie, sed mia patrino estas foririnta al Turkio. Mia pli juna frato vojaĝas iom tien kaj reen. La kialo ke mia patrino akceptas tion estas, ke ŝi mem ankaŭ implikiĝis en la revolucio. Ŝi partoprenis en multaj de la manifestacioj kaj vere kredas pri mia agado, sed ŝi ankaŭ konstante timas ke io okazos al mi."

Timema

"Mi mem ankaŭ estas timema. Mi ja scias ke mi ĉiumomente povas morti. Kaj la bombo kiu trafas vin, tiun vi ne aŭdas. Vi aŭdas nur la bombojn kiuj falas distance. Foje estas pluraj je tago, foje nur unu. Mi fakte tute ne plu vidas estontecon por Sirio, nek por mi mem. Fojfoje mi iras al mia patrino en Turkio, por liberigi mian kapon kaj malstreĉiĝi. Sed tamen mi ankoraŭ ne havas la senton ke mi estas preta por foriri. Mia trejnado de ĵurnalistoj almenaŭ tenas mian konsciencon kontentigita."

Voĉoj

"Mi scias, ke ĉi tiu laboro vere ne ŝanĝos la publikan opinion en la Okcidento, aŭ devigas la registarojn fari ion. Mi faras mian laboron por vivteni la voĉojn de miaj homoj. Mi volas ke ĉiuj batalmortintoj ne estas numeroj, sed ekhavas vizaĝojn. Ankaŭ por la historiverkado pri la lando. Tiel ke Sirianoj kiuj estas for, povas denove legi la rakontojn kaj revidi bildojn. Tiel ke ili scias ĉion, kio okazis ĉi tie."

 

 

 

Peter Mackler Award, vidu: www.pmaward.org

[i] Idlib = urbo en la nordokcidento de Sirio.

[ii] Damascus Bureau, vidu: https://iwpr.net/people/damascusbureau

[iii] Siria Libera Armeo, vidu ankaÅ­: http://esperanto.cri.cn/581/2013/11/27/172s156431.htm

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/terrorisme-is-een-jeugdprobleem~a4193204/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Terorismo estas junulara problemo

La malforta sociala pozicio de junuloj, kaj ilia nekapablo trakti tiun, gravas por klarigi la altiran forton de la terorismo.

Volkskrant 24 novembro 2015

 

Fare de  Wim Meeus

 

La atencantoj en Parizo la 13-an de novembro estis junaj viroj, 20- ĝis 31-jaraĝaj. Tio sugestas ke ilia juneco iom rilatas kun terorismo. Helpe de ses bazaj komprenoj el la psikologio kaj sociologio pri junularo, la interrilaton inter juneco kaj terorismo oni povas kredindigi. Tiuj komprenoj montras ke la atencoj en Parizo estis ne incidentoj.

 

  1. LongedaÅ­ra adoleskeco

En modernaj okcidentaj socioj, junuloj havas pli longan adoleskecon, do ne nur kiel ĝenerale ĝis la 20-a, sed por granda parto de ili ĝis la 25-a jaraĝo. Kio kaŭzas tion estas la fakto ke tiuj okcidentaj socioj havas sufiĉe da mono por investi en longan trejnadon de la juna generacio.

La pli longa adoleskeco estas fenomeno de lastatempa dato. Ekzemple en Nederlando, komence de la kvindekaj jaroj de la lasta jarcento, la plimulto de la junuloj eklaboris je sia 15-a jaraĝo.

 

  1. Rezisto kontraÅ­ plenkreskuloj

La pli longa adoleskeco kreas ĉe junuloj grupan senton kaj grupan konscion:  junulara kulturo, do diferenciĝinta aro de normoj, valoroj, kaj preferoj pri fasono, muziko kaj konsumado.

Konstanta elemento de la juneca kulturo dum la lastatempa historio estas la rezisto kontraÅ­ la mondo de plenkreskuloj:  junuloj ĉiam estas metintaj demandojn pri la legitimeco de aÅ­toritatoj, pri la demokrata enhavo de la politika sistemo, kaj pri la malŝparado de la naturresursoj.

 

Senlaboreco en periodoj de ekonomia stagnado ĉiam plej forte kreskas ĉe junuloj.

 

  1. Neniu estonto

'Neniu estonto' estas la kolera varianto de tiu grupa konscio, kaj indikas senton kiu ĉe ĉiuj junularaj generacioj latente ĉeestas:  ne estas loko por ni en la estonta socio.

Ekzemplo de tio estas la hodiaÅ­a debato pri la pensio-sistemo en Nederlando, kaj la aserto ke la nuntempaj pensioj estas tro altaj kaj lasos poste la pli junajn generaciojn preskaÅ­ sen pensio.

Pli kruda ekzempla kazo estis la junulara perforto en la Parizaj postiĝintaj kvartaloj en 2007 kaj 2008. La 'neniu estonto'-sento iĝas plej videbla kiam unuflanke al junuloj la socia imago de liberté, égalité, fraternité estas montrata, sed aliflanke junulara senlaboreco estas alta kaj la amplekso de la vira junulgeneracio en certa ĉirkaÅ­aĵo estas substanca.

La 'neniu estonto'-sento estas pli ol fikcio. Tio iĝas plej evidenta se ni rigardas la ciferojn pri senlaboreco:  tiu en tempoj de stagnanta ekonomio plej forte kreskas ĉe junuloj.

 

  1. Malklara identeco

'Neniu estonto' havas psikologian kontraŭparton en la identeco de junuloj. En la adoleskeco homoj malkovras kiuj ili estas. Ĉe tiu malkovro de la propra identeco decas ke junaj homoj kapablas formuli klarajn celojn por sia estonto.

El pli ol kvindek jaroj da tutmonda psikologia esploro, ni scias ke malklara identeco akordas kun ĉiuj imageblaj problemoj de junuloj:  de depresio ĝis delikteco, kaj de agreso ĝis angoro. Ĉar tio estas psikologie ĝena, junuloj kun neadekvata persona identeco senĉese serĉadas celojn kiuj donas pozitivan senson al ili pri si mem.

 

Trudvarbistoj ĉiam serĉadas junajn homojn kiuj ne scias kion fari kun si mem kaj sia vivo.

 

  1. Trudvarbistoj

Esploro pri religia konvertiĝo en granda nombro da landoj montris, ke se iu trovas religion kaj religiajn celojn, la manko de persona identeco povas esti adekvate kompensata. Pro tio trudvarbistoj el religiaj sektoj kaj ĝihad-trudvarbistoj ĉiam serĉadas junajn homojn kiuj ne scias kion fari kun si mem kaj sia vivo.

 

  1. Religia konvertiĝo

Kiam junuloj iam estas kontaktigitaj kun la nova grupo kaj ties religio, la procezo de influado povas komenci. Esplorado pri religia konvertiĝo montras ke tiu sukcesas se la nova grupo konsistigas allogan socialan ĉirkaÅ­aĵon:  individuojn kiuj estas afablaj inter si, kaj aspiras komunajn celojn. La alia flanko de la nova sociala grupo estas ke ĝi iom post iom disigas la konvertiton el la malnova sociala ĉirkaÅ­aĵo. Tio kaÅ­zas ke gepatroj kaj amikoj perdas sian influon. La nova grupo tiam havas liberecon ĉe la klopodoj ege influi novajn membrojn. Prefere viroj estas trejnataj en la uzo de fizika perforto, ĉar ili estas pli pretaj uzi tiun, ol virinoj.

     Ne hazardo

Konkludo: ke teroristoj estas junuloj, ne estas hazardo. Terorismo ne povas esti komprenata per si mem, sed bezonas klarigojn kiuj referencas al la socia pozicio kaj la psikologio de la junularo.

 

 

Wim Meeus  estas profesoro pri Adoleskeco (universitato de Utrecht) kaj Evolua Psikologio (universitato de Tilburg) en Nederlando.

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/buitenland/nieuw-machtsblok-in-syrie-iran-hezbollah-assad-rusland~a4163850/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Nova potencbloko en Sirio: Irano-Hezbollah-Assad-Rusio

Dum la kvar kaj duona jaroj de interna milito en Sirio, Irano ĉiam tenis sin en la fono. La lando agnoskas ke Iranaj militistaj konsilantoj aktivadas en Sirio por apogi la reĝimon de Assad, sed neas ke Iranaj batalantoj partoprenas. Nun ke la Rusoj per aeratakoj enmiksiĝas en la batalon, la Irananoj ŝajnas prezenti sin plie en la antaŭo.

Volkskrant 15 oktobro 2015

 

Fare de   Irene de Zwaan

 

Ĉi-semajne aperis sur Twitter fotoj de la Irana ĉefkomandanto Qassem Suleimani, kiu en la Siria marborda urbo Latakio estas bonvenigata de gajegaj Siriaj registaraj soldatoj. Unu el la fotoj montras ke Suleimani alparolas batalantojn de la Libana terorista organizo Hezbollah  –  lojala aliancano de la Siria reĝimo.

Suleimani, komandanto de la Irana elita korpuso Quds, estas konata pro sia rolo en Irako, kie li direktis ŝijaismajn miliciojn batali kontraÅ­ IÅœ. En julio li vizitis Moskvon por interparolo kun la Rusa prezidento Vladimir Putin  –  renkonto kiu estas malkonfirmata de la Kremlo. LaÅ­ Okcidentaj kaj Arabaj analizistoj Suleimani dum tiu renkonto tamen konvinkis Putin-on, ke la ekstremistoj en Sirio etendus sian influon ĝis la KaÅ­kazo, se Moskvo ne intervenas.

Ĉu tio estis la decida faktoro por la Rusaj aeratakoj, kiuj komencis la 30-an de septembro, ne estas klara. Tamen ekzistas daŭre pli da indikoj ke la Rusoj kune kun la Irananoj kaj la Siria registaro formas novan potencblokon kontraŭ la opozicio. Dum la pasintaj du semajnoj alvenis, laŭ diversaj anonimaj fontoj, centoj da Iranaj batalantoj en Sirio. La bone inicita tagĵurnalo Al-Rai el Kuvajto informas ke Teherano intencas sendi 2.000 Iranajn elitotrupojn al Sirio, kune kun 5.000 Irakaj kaj Afganaj ŝijaismaj batalantoj. Laŭ la indikitaj fontoj la Irananoj alvenis en Damasko, de kie ili estas transportitaj al militista bazo ĵus ekstere de Latakio.

Ofensivo

La Siria marborda urbo Latakio estas la hejma haveno de Assad kaj liaj Alavitaj samreligianoj. Tuj ekster la urbo, en Jableh, situas la flughaveno Hmaymim (ankaÅ­ konata kiel la internacia flughaveno Bassel Al-Assad), kiu dum la pasintaj semajnoj estas grandskale uzita de Rusaj militaviadiloj. LaÅ­ la Siria Observatorio por Homaj Rajtoj, kiu de el Londono akurate sekvas la konflikton, la aerarmeobazo nun ankaÅ­ funkcias kiel deirpunkto de Iranaj trupoj, kiuj de el Latakio estas deplojataj al la najbaraj provincoj Homs, Hama, Idlib kaj Alepo.

Ĵaŭde venis la unuaj mesaĝoj de el Homs ke la Siria soldataro lanĉis ofensivon. Estus faritaj pli da bombardadoj sur Talbiseh, urbo kiu estas en la manoj de la Libera Siria Armeo. Ankaŭ la urbeto Khaldiyeh, proksime de Hama, denove estus en la manoj de la soldataro.

La ĉefa celo de la ofensivo ŝajnas esti la sekurigado de la strategia aÅ­tovojo inter Hama kaj Alepo, kaj la kaptado de Jisr al-Shughour en la provinco Idlib. Tiu urbo estis en aprilo ĉi-jare kaptita de ribeluloj, inter kiuj batalantoj de la al Al-Kaida ligita Al-Nusra. Ne multe poste, la ribelantoj sukcesis kapti la tutan provincon. Tiu okazintaĵo estas rigardata kiel unu el la plej grandaj perdoj por la Assad-reĝimo dum la lastaj monatoj. De el Idlib la ribeluloj klopodis trapuŝi plie, al la okcidenta marborda strio proksima al Latakio  –  regiono kiu estas decida por la supervivŝancoj de Assad kaj lia registaro.

Registartrupoj jam lastsemajne komencis ofensivon por senigi de ribeluloj la strategian Ghab-ebenaĵon, situantan inter Latakio, Hama kaj Idlib. Ili estas ĉe tio apogataj de Rusaj aeratakoj.

 

Alepo

La atendo estas ke la nova potencbloko finfine ekmarŝos en la direkton de Alepo, la plej granda urbo de Sirio. Tiu estas jam jarojn dividita en registaran kaj ribelulan areon. Malgraŭ la atakoj per barelbomboj fare de Siriaj registar-aviadiloj, kaj raketpafadoj de el la ribelula teritorio, la batalo troviĝas en senelirejo. La ĉeesto de Iranaj trupoj, kombine kun Rusaj aeratakoj, devas eldevigi trarompon.

Kvankam Irano ne malkaŝe agnoskas ke ĝi ekuzas trupojn en Sirio, la pruvoj amasiĝas. Pasintsemajne tri prominentaj Iranaj komandantoj pereis ĉe la batalo en Alepo. En la sankta Irana urbo Qom preskaŭ ĉiutage okazas entombigoj de batalantoj mortigitaj en Sirio, sciigas fonto al The Guardian.

Merkrede Irana konsilisto, kiu alvenis en Damasko por renkonto kun la Siria prezidento, diris ke "la internacia koalicio sub la ĉefeco de Ameriko fiaskis en ĝia lukto kontraŭ terorismo". Laŭ Alaeddin Boroujerdi "la kunlaborado inter Sirio, Irako, Irano kaj Rusio estas pozitiva kaj sukcesa".

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/buitenland/hoe-vergaat-het-ex-joegoslaven-in-nederland~a414841
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Eks-Jugoslavianoj en Nederlando: jen sukcesrakonto

Intermita okupiĝo pri dekmiloj da rifuĝintoj, nun en 2015, ankaŭ jam okazis en 1992-1993. Tiam koncernis Bosnianojn, Kroatojn kaj Serbojn el la de interna milito disŝirita Jugoslavio. Tiuj tiamaj rifuĝintoj, kiel ili nun fartas?

Volkskrant 24 septembro 2015

 

Fare de   Marjon Bolwijn   kaj   Geerlof de Mooij

 

La dekmiloj da rifuĝintoj el la estinta Jugoslavio, kiuj antaŭ 20 ĝis 23 jaroj serĉis rifuĝon en Nederlando, estas sufiĉe bone integritaj en la Nederlanda socio. La dungiteco kaj edukad-nivelo de ili estas altaj. La plejmultoj bone parolas la Nederlandan kaj sentas sin hejme en ilia nova patrujo.

Tio evidentiĝas el diversaj esploroj de inter aliaj la Centra Buroo por Statistiko (CBS)[i] kaj konsultado de diversaj kompetentuloj kaj membroj de la komunumo de eksaj Jugoslavianoj. Ties indico de senlaboreco estas inter la plej malaltaj de ĉiuj migrant-grupoj, kaj la edukad-nivelo inter la plej altaj. Tiu lasta veras eĉ pli por la dua generacio, de kiu pli ol 40 procento partoprenis universitatan aŭ profesian klerigon. Tio estas eĉ iom pli ol la nacia mezumo en Nederlando.

"Tiu grupo implicite akiris lokon en la Nederlanda socio," diras migrado-ekspertizisto Godfried Engbersen, profesoro pri sociologio ĉe la Erasmus Universitato en Roterdamo. La unuajn dek jarojn post ilia alveno en Nederlando, grandaj zorgoj estis pri la integriĝo de tiuj rifuĝintoj, ja 37.000 viroj kaj virinoj. La senlaborec- kaj kriminalec-kvotoj komence estis altaj, montris enketoj de inter aliaj Engbersen.

Sukceso eblas ĉe la integriĝo de tiel granda grupo de traÅ­matigitaj rifuĝintoj kiel Bosnianoj, Kroatoj kaj Serboj el iama Jugoslavio. Tio okazis ĉefe pro ilia alta edukad-nivelo  —  parto de la (senlaboraj) maljunuloj estas revenintaj al Bosnio.

Engbersen antaŭvidas ankaŭ glatan integriĝon de la miloj da milit-rifuĝintoj el Sirio alvenantaj en Nederlando ĉi-jare, almenaŭ se ili baldaŭ havos ŝancon eklabori. "La plej multaj Siriaj azilpetantoj estas ankaŭ bone edukitaj. La malriĉaj, malalt-edukitaj Sirioj postrestas en la rifuĝejoj de la Mez-Orienta regiono. Ili ne havas la rimedojn por vojaĝi plu. La azil-proceduro estas intertempe multe pli mallonga ol 20 jarojn antaŭe, kaj ĉe la nunaj 12.000 Sirianoj temas pri multe malpli grandaj nombroj ol dum la interna milito en antaŭa Jugoslavio. Ankaŭ oportuna estas ke la ekonomio refortiĝas."

 

Paraleloj

La plejmulto da Bosnianoj en Nederlando estas moderaj islamanoj. Ni povas supozi ke tio ankaŭ estas la kazo ĉe Siriaj rifuĝintoj.

   Dimitris Grammatikas, fondaĵo ‘Lize’ [ii]

Estas similecoj inter la subita pinto en la nombro da azilpetoj nun kaj 20 jarojn antaŭe. Same kiel nun, ĉe la alveno de grandaj grupoj de Siriaj kaj Eritreaj rifuĝintoj, la okupiĝo en 1992 kaj 1993 pri dekmiloj da Bosnianoj, Kroatoj kaj Serboj el la sanga interna milito, ekiriĝis intermite. Ankaŭ tiam superregis la ektimo pro la subita firma pliiĝo de la nombro da azilpetantoj, kaj estis akre debatata. Kaj ankaŭ tiam estis nia najbarlando Germanio la plej populara destino, estis la okupiĝo ĥaosa, sonis urĝa alvoko de Nederlanda vicministro[iii] al municipoj por disponigi salonegojn kaj loĝejojn, kaj estis kriza ŝirmejo per tendoj. Manke de tio, rifuĝintoj estus tranoktitaj en grenkampoj.

La plejmulto de la rifuĝintoj el antaŭa Jugoslavio ekhavis sufiĉe rapide permanentan restad-permeson, kaj pro tio povis facile komenci starigi novan ekzistadon. Kompare kun aliaj grupoj de rifuĝintoj tiutempaj, kiel Afganoj, Irakanoj kaj Somalianoj, ili en pli grandaj nombroj kaj kun pli da sukceso sekvis integriĝ-kursojn. Tio pliigas la ŝancojn trovi laboron.

Ne nur la bona eduknivelo donis al ili avantaĝon, ankaÅ­ la fakto ke ili kiel Orient-EÅ­ropanoj laÅ­kulture pli proksimas al Okcident-EÅ­ropo, kaj havas blankan haÅ­tkoloron – tiel diras migrad-spertulo Engbersen. "Stereotipado rolas ĉe laborebleco." Kiam demandita ĉu tiuj lastaj du aspektoj efikas malprofite al la Siriaj migrantoj, li diras ke la Sirianoj plejparte venas "el metropolaj areoj kun moderna, okcidenta vivstilo, kiu estas proksime al la okcidenta kulturo."

Dimitris Grammatikas de la fondaĵo ‘Lize’, sciocentro pri EÅ­ropa migrado, partoprenas en la optimismo de Engbersen pri la integriĝ-ŝancoj de Sirianoj. "La diferencoj kun la iamaj Jugoslavianoj eble estas pli malgrandaj ol ni unuainstance pensas. Sirio estis ĝis post la Dua Mondmilito sub Franca influo kaj situas, same kiel la eksa Jugoslavio, ne tro malproksime de la EÅ­ropa kulturo. Krome, la plejmulto de la Bosnianoj en Nederlando estas moderaj islamanoj, kaj ni povas supozi ke tio ankaÅ­ estas la kazo ĉe Siriaj rifuĝintoj."

La iamaj Jugoslavianoj trovis laborlokojn en fabrikado, konstruado, gastigado kaj publikaj servoj. Nuntempe la grupo ampleksas 83.000 personojn, de kiuj kvarono apartenas al la generacio de gastlaboristoj el la ses- kaj sepdekaj jaroj kun ties posteuloj. De ĉiuj enmigrint-grupoj havas iamaj Jugoslavianoj  - kun 1420 eÅ­roj monate -  la plej altan mezan enspezon. Impona ankaÅ­ estas, ke de la grupo kiu dum la interna milito en Jugoslavio fuĝis al Nederlando, granda plimulto kombinas laboron kun edukado, kio pliigas la ŝancojn sur la labormerkato. Kelkmil plejparte maljunaj, senlaboraj iamaj Jugoslavianoj estas revenintaj.

 

Sukcesplena generacio

Kiu ne plu havas ion ajn, senlace laboras por starigi ion novan.

   Edin Mujagic, mona ekonomiisto

Precipe la dua generacio de iamaj Jugoslavianoj fartas bone en edukado kaj sur la labormerkato, signife pli bone ol multaj aliaj enmigrint-grupoj, kiel Turkoj kaj Marokanoj, kiuj jam multe pli longe estas en Nederlando. Sed ankaÅ­ pli bone ol la Irananoj, kiuj kun la estintaj Jugoslavianoj apartenas al la plej bone edukitaj migrintoj.

La sukces-rakonton klarigas mona ekonomiisto Edin Mujagic surbaze de la malplenaj manoj kun kiuj la plej multaj rifuĝintoj el la antaŭa Jugoslavio venis al Nederlando. "Kiu ne plu havas ion ajn, senlace laboras por starigi ion novan." Tiun motivon Mujagic, kiu kiel 15-jaraĝa kun siaj gepatroj kaj fratineto fuĝis el la Jugoslava regiono Bosnio, ekvidis ankaŭ ĉe si mem. Dum lia studado en la Universitato de Tilburg[iv] "ne ekkaptis min la penso esti mallaborema. Miaj kunstudantoj evidente faris al si malpli da zorgoj pri ilia estonto."

Antaŭaj Jugoslavianoj mankas ekde 2004 en studoj pri integriĝo de migrantgrupoj. Tio signifas ke bone fartas ili, konkludas Engbersen. "Enketistoj ignoras ilin ĉar ili ne plu estas problema grupo; kaj politikistoj ne voĉigas la plendon, kiel ili ja faras ekzemple ĉe Somalianoj, kiuj malbone integriĝas kaj havas altan senlaborecon."

En la lastaj integriĝo-studoj de antaŭ dek jaroj, eks-Jugoslavianoj kune kun Iranaj enmigrintoj prezentis sin kiel la plej sukcesa grupo. En 2004 kun senlaborec-kvoto de 17 procentoj, kompare kun mezumo de 25 procentoj inter migrintoj ĝenerale. Ekde la ekapero de la ekonomia recesio en 2008, la kresko de senlaboreco inter eks-Jugoslavianoj restis minimuma, malkiel tiu inter aliaj migrint-grupoj. Ilia laborpartopreno estas unu el la plej altaj.

Tute senmakule iris dum la unuaj jaroj ne. La senlaboreco estis alta kaj la junuloj el la antaŭa Jugoslavio estis rimarkindaj ĉeestantaj en la kriminalec-statistikoj. Ili faris precipe kapitaldeliktojn, kiel ŝtelo kaj perfortaj eniroj. Estis indikoj, ke jam delonge ekzistantaj profesiaj krimaj bandoj rekrutigis junulojn el azilpetant-centroj. El ciferoj de CBS[v] montriĝas ke ekde 2007 la procentaĵo de ne nur suspektataj sed ankaŭ malliberigitaj junaj eks-Jugoslavianoj daŭre malkreskis ĝis tre sub tiu de Antilaj kaj Marokaj Nederlandanoj. "La junulara kriminaleco estas klare ne plu tiel timiga kiel ĝi estis", diras Engbersen.

 

Dankemeco

Rifuĝintoj el la iama Jugoslavio frapas la atenton pro ilia dankemo por la ricevo kaj ŝancoj en Nederkando, diras Emira Wijdenes de la Nederlanda Migrado-Instituto[vi]. Ŝi vidas tion de migrantoj kiujn ŝi akompanas ĉe reveno al ilia lando, kaj kiuj utiligas por tio registaran skemon. De tiuj ŝi nombris ĉirkaŭ 5.500 dum la pasintaj dek kvin jaroj. Estas homoj pli ol 55-jaraĝaj, kiuj havas nostalgion kaj iĝis senlaboraj. Tenonte iliajn apogpagojn ili reiras. "Ili volonte reciprokas kaj superŝarĝas nin per donacoj. Bosnia virino skribis leteron al Beatrix[vii]. Ŝi estis surprizita, ke ŝi ankaŭ ricevis respondon."

 

 

Kiel fartas eks-Jugoslavianoj en Nederlando?

 

"Mi iĝis ŝtata oficisto, mi estis ege fiera"

Nomo: Igor Ivakic

Aĝo: 40 jaroj

Pozicio: programestro de la Fondaĵo Legado kaj Skribado[viii]

En Nederlando ekde: 1992

"Mi estis 17 kiam mi kun mia patrino kaj malgranda frato hazarde alvenis en Nederlando. Post du jaroj en azilpetant-centro ni akiris loĝejon en Metslawier: Frisa[ix] vilaĝo kun 800 enloĝantoj. Volontuloj helpis nin survoje. En Nederlando ni ankaŭ estis reunuigataj kun mia patro, pri kiu ni du jarojn ne sciis ĉu li estis ankoraŭ viva. Oni direktis lin al la Sociala Servo por apogpago. Pri tiu li vere ne interesiĝis. Lia metio estis buĉisto, kaj li bicikle iris al ĉiuj viandejoj en la ĉirkaŭaĵo, ĝis li trovis laboron. Mi venis en transiran klason. Post unu jaro de socia pedagogia laboro sur MBO[x]-nivelo, mi povis iri al la HBO[xi]. En la ekzamenjaro mi komencis universitatan studon en sociologio. Tie mi renkontis Nederlandan knabinon, kun kiu mi ŝatis esti kune por la resto de mia vivo. Kun ŝi mi nun havas du filojn. Post miaj studoj mi iĝis ŝtata oficisto. Mi estis ege fiera labori por la registaro. Post kvar jaroj mi transiris al la Asocio por Rifuĝint-subteno[xii], nun mi estas programestro ĉe la Fondaĵo Legado kaj Skribado[xiii], kaj venontmonate mi komencos novan postenon kiel direktoro de la Nederlanda Centro por Junulara Sano[xiv]. Mia frato ĝisfine vizitadis HBO-on kaj laboras nun ĉe Shell[xv]. De miaj gepatroj ni lernis ke ni devus fari ion rekompence por la lando kiu donis al ni novan estonton. Mi sentas min Nederlandano, mi estas Nederlandano. Mia identeco formiĝis en ĉi tiu lando. Por pli maljunaj rifuĝintoj estas pli ĝena starigi novan ekzistadon. Mia gepatroj faris sian eblon, sed pro nostalgio reiris al Bosnio. Ili havas satelit-antenon sur sia tegmento, por ricevi Nederlandajn televidprogramojn. Tiel ili praktikas la lingvon de siaj genepoj. "

Marjon Bolwijn

 

"Dum la milito ni perdis ĉion"

Nomo: Armin Alijagić

Aĝo: 34 jaroj

Pozicio: prezidanto de la disvolva organizo 'Naša Perspektiva'[xvi]

Reen en Bosnio ekde: 2008 (post 16 jarojn en Nederlando)

"AntaÅ­ la milito, nia familio fartis bone. Mia patro estis havinta karieron kiel profesia futbalisto ĉe inter aliaj Sloboda Tuzla, kaj havis gravan funkcion ĉe paperfabriko en Prijedor. Mia patrino laboris kiel frizistino. Ni povis fari multajn amuzajn aferojn, kiel flossporton kaj montgrimpadon. Dum la milito ni perdis ĉion: nian hejmon kaj niajn enspezojn. Mi estis 11-jaraĝa kiam ni en 1992 venis en Nederlandon. Ni ĉiuj devis tute denove komenci. Du jarojn ni loĝis en rifuĝint-centroj. Post tio ni akiris apartamenton en Castricum[xvii]. Mia patro reaktiviĝis en futbalo, kiel trejnisto de la lokala futbalklubo, kaj mia patrino reprenis sian metion kiel frizistinon. Ni interilatis preskaÅ­ nur kun Nederlandanoj. Mi baldaÅ­ vidis min mem kiel Nederlandan. Instruistoj taksis mian nivelon tro malalte, sed tion mi malatentis. Ekde la plej malalta nivelo, internacia transira klaso, mi promociiĝis al la plej alta: magistro international management ĉe la Vrije Universiteit[xviii]. Pri tio mi ja fieras. Mi ĉiam havis la senton, ke mi iam revenus al Bosnio. Por helpi ĉe la disvolvo de la lando, kaj por ekuzi mian en Nederlando akiritan scion. Post mia magistra diplomo mi iris al Sarajevo por disvolva laboro. Unu jaron iĝis du jarojn, du jarojn iĝis tri jarojn, kaj antaÅ­ ol mi pri tio konsciiĝis, mi rezidadis ĉi tie. Mi nun estas prezidanto de la disvolva organizo 'Naša Perspektiva', kiu dediĉas sin al bona instruado por la Bosnia junularo. Mi ankaÅ­ laboras kiel sendependa konsultisto por Oxfam[xix] kaj la Monda Banko.

Geerlof De Mooij

 

"Mi ŝatus denove vivi en Bosnio"

Nomo: Marijan kaj Dusanka Gaspar

Aĝo: 50 kaj 48 jaroj

Laboro: kuiristo en hospitalo (li), kunlaboranto en kantino (ŝi)

En Nederlando ekde: 1993

Marijan: "Ni havis bonan vivon; propran hejmon kaj sufiĉajn enspezojn. La milito trafis nin. Ni estis 26- kaj 24-jaraĝaj kiam ni elfuĝis el nia lando, kun bebo de 1 kaj filino de 3 jaroj. Tuj kiam ni sciis ke ni rajtis resti en Nederlanda, mi pere de dungoficejo serĉadis laboron. Mi baldaŭ povis komenci en la kuirejo de hospitalo en Hilversum[xx]. Tie mi ankoraŭ ĉiam laboras. En Kanaleneiland en Utrecht[xxi] ni povis lui domon. La integriĝo pasis penige por miaj infanoj. En la lernejo ili estis la solaj blankuloj kaj pro tio batataj. Lernado de la Nederlanda lingvo iris malrapide, ĉar iliaj Turkaj kaj Marokaj samklasanoj parolis inter si sian gepatran lingvon. La malmultaj blankuloj loĝantoj en la strato estis incite forigataj. Ni estis ĵus rifuĝintaj el la etna purigado en Bosnio, kaj nun ni denove estis ĝuste en la mezo de tio. En 2001 ni aĉetis loĝejon en la nova kvartalo Leidsche Rijn[xxii]. Nia vivo estas nun trankvila kaj stabila. Mia edzino kaj mi laboras plentempe. Pro tio ni povas vivteni ŝiajn gepatrojn en Bosnio. Sen nia monata subteno, ili - kun pensio de 100 eŭroj monate - ne havus sufiĉe por siaj bezonoj. Nia plej maljuna filino estas frizistino kaj loĝas en Germanio kun ŝia edzo kaj du infanoj. Nia plej juna filino ĵus akiris ŝian MBO-diplomon. Ŝi ankoraŭ loĝas hejme kaj serĉas laborpostenon. Ni havas tri aŭtojn, domon en Nederlando kaj domon en Bosnio. Tamen mi ŝatus prefere vivi de 500 eŭroj tie, ol de 3.000 ĉi tie. La vivo tie estas pli malmultekosta kaj kvartalanoj havas pli da kontaktoj unu kun la alia, sed laborpostenoj estas tie apenaŭ. Tuj kiam ni estos pensiitaj, ni vendos ĉion kaj ekrezidos en Kroatio, en domo ĉe la maro.

Marjon Bolwijn

 

 

[i] 'Centraal Bureau voor de Statistiek' (CBS), en Nederlando.

[ii] fondaĵo ‘Lize’ (www.lize.nl) kolektas kaj disponigas aferkoncernan scion kaj ekspertizon pri EÅ­ropaj migrantoj en Nederlando.

[iii] la tiama Nederlanda vicministro Job Cohen.

[iv] Tilburg = urbo en Nederlando.

[v]   CBS = vidu piednoton i.

[vi]   Nederlands Migratie Instituut (www.nmigratie.nl)

[vii] Beatrix = la reĝino de Nederlando, ekde 1980 ĝis 2013.

[viii]   Fondaĵo Legado kaj Skribado = 'Stichting Lezen & Schrijven' (en Nederlando); vidu https://nl.wikipedia.org/wiki/Stichting_Lezen_%26_Schrijven

[ix]   'Frisa' rilatas al Friesland, provinco en Nederlando.

[x]   MBO (Middelbaar Beroeps-Onderwijs) = meznivela instruado (en Nederlando), pri metioj.

[xi]   HBO (Hoger Beroeps-Onderwijs) = altnivela instruado (en Nederlando), pri pli altaj profesioj.

[xii] Asocio por Rifuĝint-subteno = 'Vereniging Vluchtelingenwerk' (www.vluchtelingenwerk.nl ).

[xiii] Fondaĝo Legado kaj Skribado = vidu piednoton viii.

[xiv] Nederlanda Centro por Junulara Sano = 'Nederlands Centrum Jeugdgezondheid', vidu https://www.ncj.nl/ncj/jeugdgezondheid

[xv] Shell = granda internacie aganta entrepreno pri nafto kaj gaso, kies ĉefa administrejo estas en Hago, Nederlando (www.shell.nl).

[xvi] 'Naša Perspektiva' ("nia perspektivo") estas organizo en Sarajevo (Bosnio); vidu http://nasaperspektiva.ba

[xvii] Castricum = malgranda urbo en la nordo de Nederlando.

[xviii] Vrije Universiteit = unu el la du universitatoj en Amsterdamo.

[xix] Oxfam = organizo kiu luktas kontraŭ la malriĉeco; vidu: eo.wikipedia.org/wiki/Oxfam

[xx] Hilversum = mezgranda urbo en Nederlando.

[xxi] Kanaleneiland en Utrecht = kvartalo de la urbo Utrecht, unu el la plej grandaj urboj de Nederlando.

[xxii] Leidsche Rijn = nova kvartalo je la okcidenta flanko de Utrecht.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/tech/rotterdammers-starten-airbnb-voor-vluchtelingen~a4148373/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Airbnb por rifuĝintoj nun ankaŭ en Nederlando

Tiel spontanee kiel la ideo ekestis, tiel rapide ĝi realiĝis. Kaj nun ilia enirkesto inundas. Jamal Oulel (25), Germaine Statia (23) kaj Ayoub Aouragh (24), tri amikoj el Roterdamo, ĵus lanĉis la retejon refugeehero.com, kie loĝejposedantoj povas domon aŭ ĉambron senpage proponi al azilpetantoj.

Volkskrant 24 septembro 2015

 

Fare de   Kaya Bouma

"Oni ĉiufoje aŭdas, ke estas ne sufiĉe da loko por ĉiuj rifuĝintoj kiuj nun venas al Nederlando", diras iniciatinto Oulel. Pro tio li kun siaj amikoj lastsemajne ekis ideoŝprucadon. Kion ili povus fari? "Ni triope laboras en ICT[i]. Nia sola kapableco estas konstrui retejon." Kelkajn noktojn daŭrigi la laboron, iom da fikopiado ĉe Airbnb, kaj la retejo estis en la aero.

Envica domo en Nijmegen kun spaco por kvar personoj, aparta domo por tri en Venlo, aŭ malplena lito en Amsterdama student-apartamentaro. Ĝisnun sur la platformo elekteblas ankoraŭ ne multe por rifuĝintoj. Sed la proponado kreskas rapide, eksplikas Oulel. "En la du tagoj kiam ni estas enretaj, ni ricevis preskaŭ okdek enskribojn." Por certigi ke ĉio estas ĝusta, la amikoj unue telefone kontrolas ĉiujn adresojn, antaŭ ol tiuj aperos sur la retejo.

"Ni triope laboras en ICT. Nia sola kapableco estas konstrui retejon."

                                 -- Jamal Oulel (25)

 

Unu el la enskriboj venas de la 28-jaraĝa Jamila el Hago. Kune kun ŝia koramiko ŝi proponas unufamilian domon aliloke en la urbo. Ĝisnun, la paro ludonis tiun loĝejon, sed ĝi jam malplenas dum iom da tempo, kaj profitus de reordigo. Jamila: "Mi legis ion en Facebook pri tiu ĉi iniciato, kaj tuj plenigis la formularon. Estas terura kio okazis al tiuj rifuĝintoj. Mi mem ankaŭ dezirus esti bone helpita." Ke kaŭze de tio mankos al ŝi iom da luig-enspezoj, ne gravas. "Ni havas sufiĉajn vivrimedojn."

Tute nova la ideo de ‘Airbnb por Rifuĝintoj’ cetere ne estas. En Germanio ekzistas jam pli longe la iniciato ‘Flüchtlinge Willkommen’, kiu laÅ­ komparebla maniero kombinas rifuĝintoj kun domposedantoj. Äœisnun 176 rifuĝintoj tiel trovis provizoran loĝlokon. En Amsterdamo ankaÅ­ Reinout Krakar (34) jam pli longe sin okupas pri similan iniciaton, kun la nomo ‘TakeCarebnb’. "Mi nur komenciĝos tuj kiam mi havas sufiĉe da volontuloj kiuj povas helpi harmoniigi rifuĝintojn, kaj kiuj pretos kaze de problemoj."

"Ni ricevis en du tagoj preskaÅ­ okdek enskribojn."

                   -- iniciatinto Oulel

Kritiko

"Kiel gastiganta familio oni ja devas sidi tre firme sur la selo por lasi ĉion pasi bonmaniere."

             -- proparolanto de 'Vluchtelingenwerk Nederland', Martijn van der Linden

 

Jen kio tuj estas la kritiko kiun 'Vluchtelingenwerk[ii] Nederland' havas pri la Airbnb formulo. Laŭ ili, la rifuĝint-okupiĝo prefere estu lasata al profesiaj organizaĵoj. En la naŭdekaj jaroj 'Vluchtelingenwerk' kunordigis grandskalan projekton en kiu Jugoslavaj rifuĝintoj estis provizore loĝigitaj ĉe pli ol mil gastigantaj familioj. Ĝi rezultigis totalan ĥaoson, diras proparolanto Martijn van der Linden. "Temas ofte pri homoj kun psika traŭmato. Plie, estas gravaj lingvaj kaj kulturaj diferencoj. Kiel gastiganta familio oni ja devas sidi tre firme sur la selo por lasi ĉi ĉion pasi bonmaniere.

Laŭ Oulel, pri la problemoj, ĉio ja estos pli bona ol atendita. "Ni nun estas dudek jarojn poste, homoj kiuj nun partoprenas havas tutan alian pensmanieron." Krome, la platformo celas ankaŭ al malplenaj oficejdomoj, preĝejoj kaj lernejoj. "Tiam oni tute ne havas tiujn menciitajn problemojn."

 

 

[i] ICT = Information and Communications Technology

[ii] Vluchtelingenwerk Nederland = neregistara organizo kiu reprezentas kaj prizorgas la interesojn de rifuĝintoj kaj azilpetantoj en Nederlando; la plenuma laboro estas farata de pagitaj dungitoj kaj multnombraj volontuloj.      

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/september/18/vluchtelingen-kunnen-een-verrijking-opleveren-1538351
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

‘Rifuĝintoj eble alportos riĉigon’

NRC 18 septembro 2015

 

Fare de Kees Versteegh, en intervjuo kun Gerard Bakker

 

Dum la lastaj tagoj, ankaŭ en Nederlando la frontpaĝ-titoloj de la regionaj gazetoj parolis tute malkaŝe: "Kolero pri COA-surprizatako" en tagĵurnalo Tubantia[i], kaj "Kompleta ĥaoso ĉe AZC[ii] en Weert" en Eindhovens Dagblad[iii]. Skabeno de tiu urbo nomis la organizaĵon COA (Centra Agentejo por Okupiĝo pri Azilpetantoj)[iv] "nefidinda kaj neantaŭvidebla".

La estro de la organizaĵo kiun trafis tiuj riproĉoj, sidas iom senemocie en sia laborĉambro sur la kvina etaĝo de la oficejo-koloso de la COA en Rijswijk[v]. Gerard Bakker, ekde pasintjare estrar-prezidanto, aŭskultas la kritikon pri la rifuĝint-okupiĝo trankvile. Pli ekscitite li reagas kiam alvenas al li la novaĵo ke sia Germana egalulo Manfred Schmidt abrupte demisiis. "Nu, tio mi vere ne intencas", diras Bakker, kiu antaŭe laboris ĉe la dogano, la fiska enketa servo Fiod[vi], kaj la Konkurado-Aŭtoritato[vii]. "Se oni ŝatas defiojn, ĉi tio estas precize la ĝusta tasko. Tio konvenas al mi."

Li mencias la du plej gravajn defiojn. Unu estas ke ĉiutage iuj 500 migrantoj eniras Nederlandon  –  "do sufiĉe por tuta AZC (Centro por Azilpetantoj) tage". Kie ĝis antaÅ­ nelonge, pri establo de azilpetant-centro ni povis uzi naÅ­ monatojn por interkonsiliĝo kun municipo, tio nun devas daÅ­ri malpli ol naÅ­ tagojn.

La alia defio estas ke tiu migrant-okupiĝo  - malgraÅ­ la terura rapideco -  devas okazi en la plejeble bona konsultado kun urbestroj kaj aliaj estrantoj en "la ĉeno". "Administra subteno estas kaj restos tre grava al mi", diras Bakker. "Ĉe tio fojfoje io malsukcesas, eraroj kaj eraretoj estas farataj", li konfesas. Sed kiel "superregantan bildon" Bakker mencias la "grandan bonvolemon" kiun li trovas ĉe urbestroj, skabenoj kaj civitanoj. Kiel ilustrado de tio, dum la intervjuo envenas bonan novaĵon por Bakker. La komunumo Den Haag akceptos 700 azilpetantojn kiuj jam havas restadpermeson (permesil-posedantoj). Eble tio okazas en neokupataj prizorgo-centroj.

"Tiajn mesaĝojn vi vidos pli kaj pli dum la venontaj tagoj", diras Bakker. "Kion mi esperas, estas ke komunumoj ankaŭ petos konsilon, unu de la alia, kiel ili povas kreeme povas aranĝi la ricevadon. Mi estas optimisma pri tio. Tiamaniere estos pli da spaco en la AZC-oj por la nova grupo de rifuĝintoj."

Via optimismo levas la demandon: ĉu vi efektive havas limon? Kiel la 85.000 azilpetantoj el la naŭdekaj jaroj?

"Pri limoj mi ne intervenas. Ni estas plenum-organizaĵo kiu al rifuĝintoj oferas okupiĝon. Kiuj staras antaŭ la pordo, tiujn ni apogas. Evidente la enfluo nun estas tre alta, sed ĝi poste ree malaltiĝos. Ankaŭ en la vintro la enfluo iom pli malaltas."

Ĉu la socio kapablas absorbi tiun grandegan alfluon?

"La hodiaÅ­an fluon de azilpetantoj mi ja bone rigardis. De la nun envenantaj homoj, triono estas  - larĝe parolante -  universitate edukita, alia triono havas profesian klerigon aÅ­ trejnadon (HBO/MBO[viii]), kaj ankoraÅ­ triono havas iom pli malaltan nivelon. Integrado de tiuj homoj povas doni grandegan empowerment al la socio. Tiuj homoj estos ĉi tie por pli longa periodo. Mi volas ke tio ne estos perdita tempo, sed ke ni lasas ilian venon alporti riĉigon de la socio."

Do vi volas ke ili akiras laborpostenon kaj aliĝas al la komunumo?

"Absolute. Partopreni en volontula laboro, la ekonomio, la lernejoj. Estas riĉigo de la diversaj kulturoj. Jen la karakterizaĵo de Nederlando. Kunkune ni zorgas ke ni havas socion pri kiu ni ĉiuj estas terure fieraj."

El krizaj ricevo-centroj en Germanio venas mesaĝoj pri bando-militado, seksperfortoj kaj infano-misuzo. Ĉu tio venos ankaŭ ĉi tie?

"Tiujn mesaĝojn mi ĉi tie ne aŭdis. La ĉi tieaj AZC-oj kaj post nelonge ankaŭ la krizaj aranĝoj estos kontrolataj 24 horojn tage. Kaj niaj homoj estas trejnitaj por rimarki suspektan konduton, kaj raporti ĝin al la aŭtoritatoj."

Geert Wilders[ix] dum ĝenerala debato[x] menciis serion de perfortaj incidentoj en Nederlandaj azilpetant-centroj.

"Ankaŭ tio estas parto de la realeco, tion ni devas honeste konfesi. Sed kion faris Wilders, estis sumigi ĉiujn incidentojn de la lastaj 2,5 jaroj. Kaj pripensu: kio ja ne okazas vespere en meza amuzkvartalo de iu granda urbo?"

Ĉu la COA povas ensorbi tiun gigantan alfluon? Vi estas la kvara estrar-prezidanto ene de kvar jaroj.

"Kompreneble antaÅ­ kelkaj jaroj ni havis malfacilan tempon[xi]. Sed ni lasis tiun malantaÅ­ ni."

Via organizaĵo ŝrumpas kaj kreskas ene de kelkaj jaroj kun centoj da dungitoj. Ĉu tio bonas?

"La alfluo de junaj, novaj kaj entuziasmaj kunlaborantoj ĝuste donas pozitivan flow al la organizo. Ni bone scias kiel administri tion, kun kerno de permanentaj oficistoj, kaj kelkcent dungitoj kun provizoraj kontraktoj."

Ĉu ne kreskas la risko pri korupteco kaj fraŭdo? Entreprenistoj ja tre volonte volas rapide alikonstrui AZC-ojn. Antaŭ kelkaj jaroj montriĝis ke por malgranda skatolo da ŝraŭboj eĉ 77 eŭroj estis pagitaj de la COA.

"Ni intertempe metas multegan energion en internan kontrolon kaj administradon. Tion miaj antaŭuloj jam faris. Mia propra pasinteco ĉe Fiod kaj la dogano ankaŭ helpas. Mi vere bezonas ĉion kion mi pasintece lernis, por elfari tiun ĉi nunan taskon."

 

Kees Versteegh  estas redaktoro ĉe NRC

 

 

[i] unu el la regionaj tag?urnaloj en Nederlando.

[ii] AZC (AzielZoekersCentrum) = Centro por Azilpetantoj; Weert estas urbo proksime de Eindhoven.

[iii] Eindhoven estas sufiĉe granda urbo en Nederlando; Eindhovens Dagblad estas ties tagĵurnalo.  

[iv] Nederlandlingve: COA = Centraal Orgaan opvang Asielzoekers.

[v] Rijswijk estas antaŭurbo de Den Haag, la registara ĉefurbo de Nederlando.

[vi] Fiod (Fiscale Inlichtingen- en Opsporingsdienst) = ŝtata administracio kaj kontrolado pri impostoj, en Nederlando.

[vii] Konkurado-AÅ­toritato = Mededingingsautoriteit (competition authority), en Nederlando.

[viii] HBO/MBO: vidu https://en.wikipedia.org/wiki/Education_in_the_Netherlands

[ix] Geert Wilders = Nederlanda politikisto kun sia propra ekstremisma politika partio.

[x] en la Nederlanda parlamento.

[xi] malfacilan tempon = tempon ĉirkaŭ la tiama estrar-prezidanto Nurten Albayrak

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/gastland-vaart-wel-bij-opname-vluchtelingen~a4136771/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Gastlando prosperos ĉe akcepto de rifuĝintoj

La historio pruvas ke bonvenigado de rifuĝintoj donos ekonomian profiton.

Volkskrant 7 septembro 2015

 

Opinio de   Vino Avanesi ,  studento en Nederlando

 

Argumentado pri kiel malfermo de la landlimoj por milit-rifuĝintoj estas la plej humana agmaniero, estus malŝparo de inko. Ĉi tiu argumentado temas do ne pri la etika problemo kiu disvolviĝas ĉe la limoj de Fortikaĵo Eŭropo. Kiu konas la moralan seriozecon de la problemaro, tiu ja ne bezonas esti konvinkata.

Kiu ne konas tiun, ne facile estos konvinkata de foto aÅ­ kelkaj surpaperaj simboloj. Tia argumentado plejparte preterirus la orelojn en la nuna Nederlanda medio de ‘pragmatismo’. Por esti aÅ­data oni parolu la lingvon de la komunumo, kaj tiu estas bedaÅ­rinde ekonomia lingvo.

Temas ĉi tie pri la komunumo en Nederlando, gvidlando kies 60 procentoj el la loĝantaro, laŭ ciferoj de Kaleidos Research[i], ne deziras akcepti milit-rifuĝintojn en sia lando. La ciferoj krome montras ke kvar el dek Nederlandanoj timas ke la rifuĝintoj forpuŝos ilin sur la labormerkato.

Pragmatismo

Praktiki toleremon kaj bonvenigi rifuĝintojn havas ofte pozitivan rezulton por la gastlando.

Pensi pri laborpostenoj — jen pragmatismo. Ministro Asscher[ii] antaÅ­ nelonge pripensis ankoraÅ­ ĉiujn vakantaĵojn, kiujn altedukitaj lertaj migrantoj povos plenigi, se nur la landlimo estos malfermata. La registaro de vicĉefministro Asscher pledas per tio por malneta malsameco en la enmigrad-politiko, favore al grupoj kiuj povas generi plusvaloron por la enlanda ekonomio.

Oni antaÅ­vidus ke la Klerismaj valoroj, pri kiuj pli ol unu politikisto parolas ĉiuokaze, klinus la ekvilibron aliflanken: al grupoj kiuj lasis tutan vivon malantaÅ­ si, fuĝinte pro la sama netoleremo kiu nun fare de “Henk kaj Ingrid”[iii] facilanime estas disĵetata en la ciferecan sferon.

Reiru ni al la ‘ĝusta’ registro, por multaj Nederlandanoj la afero fakte havas ekonomian kaj ne etikan aÅ­ ideologian karakteron. Sed eĉ tiuokaze la socia kaj politika nevolo por afable akcepti la rifuĝintoj elspiras mankon de kompreno.

En la verko "Day of Empire" (Amy Chua, 2007)[iv] oni povas legi kiel la historio montras ke la praktikado de toleremo kaj bonvenigado de rifuĝintoj ofte rezultas pozitive por la gastlando, kaj ke maltoleremo precize plenumas la malon.

Revenanta fenomeno

Ni devas instigi ke la rifuĝintoj iĝos sukcesrakonto

Ekde la kultura kaj religia libereco kiun ĝuis la subuloj de la Granda Persa imperio, ĝis la Judaj komercistoj kiuj trovis sekuran rifuĝejon en la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Nederlandoj kaj ebligis la Oran Jarcenton  —  laÅ­ Chua tio estas historie revenanta fenomeno.

Gardado kaj altiro de homa kapitalo estas nepra kondiĉo por ekonomia, teĥnologia kaj militista sukceso. Tio koncernas ne nur mondpotencon, sed ankaŭ malgrandan landon de polderoj kaj digoj[v].

La malfermo de la landlimoj estas delikata afero; toleremo povas ja renversiĝi al maltoleremo kiam iuj civitanoj ne akceptas la rifuĝintojn kiel estantajn Nederlandanojn. Toleremo pro tio postulas ne nur malfermadon de limoj, ĝi ankaÅ­ postulas la efektivan klopodon  – de ĉiuj partioj –  por akcepti la rifuĝintojn en la teksaĵo de la Nederlanda socio.

Ĉi tio kunportas respondecon por doni al rifuĝintoj la samajn ŝancojn en edukado kaj en la labormerkato. Ni devas efektivigi ke la rifuĝintoj iĝos sukcesrakonto kaj kontribuos al la Nederlanda ekonomio. La ĝermon de netoleremo estos tiel mortigata.

Kvankam tio estas pli facile dirita ol farita, estas ĝuste la delikataj idealoj kiuj valoras esti plenumataj.

 

Vino Avanesi  studas Kulturan Sciencon ĉe Tilburg University[vi].

 

[i] Vidu www.kaleidosresearch.nl kaj www.ncdo.nl/weten

[ii] Asscher estas en Nederlando ministro de Sociaj Aferoj kaj Laborebleco, kaj ankaŭ vicĉefministro.

[iii] “Henk kaj Ingrid” estis stereotipo de Nederlandaj geedzoj, ambaÅ­ havantaj laborpostenon kun socialnorma salajro, loĝantaj kun iliaj du lernejaĝaj infanoj en nova urba kvartalo. La uzo de tiu stereotipo ekestis en 2010, proponite de la Nederlanda politikisto Geert Wilders, konata kiel oponanto de enmigrado el ne-okcidentaj landoj. Lian vidpunkton interpretis Henk kaj Ingrid, kiuj timis ke ili devas suferi pro la ekonomia krizo, kaj ke ili eble havos malpli da ŝancoj ol enmigrontoj.

[iv] La verko "Day of Empire" estas tradukita ankaÅ­ en la Nederlandan ("Wereldrijk voor een dag", Amy Chua, 2011).

[v] "malgranda lando de polderoj kaj digoj" estas Nederlando.

[vi] Tilburg University estas universitato en la Nederlanda urbo Tilburg.

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/laat-emotie-toe-in-debat-over-fort-europa~a4134390/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Permesu emocion en debato pri Fortikaĵo Eŭropo

Volkskrant 3 septembro 2015

 

Fare de   Lodewijk Pessers

Katastrofoj ekzistas proksimume laŭ du specoj. Unuflanke la ikonecaj katastrofoj: aviadilo kiu boras sin en ĉielskrapanton, atencoj en publika transporto, aŭ masakro al redaktistaro. Je la alia flanko estas la latentaj katastrofoj. Tiuj ne konsistas el unu sola drama okazaĵo, sed kutime el sinsekvo de pli malgrandaj faktoj.

Post teror-ago la socio estas ĉiufoje denove invitata deklari sin, prefere laŭ emocia maniero. Tio ĉiam kondukas al intensa reviviĝo de la publika debato. Latentaj katastrofoj havas alian efikon al ni. Kvankam la amplekso povas esti multajn fojojn pli granda, la debato estas nepre submetita al strikta disciplino. Kiu kulpiĝas pri emociaj esprimoj, senrajtigas sin mem. Kio restas estas la sterila, racia alproksimiĝo.

Laŭnombra alproksimiĝo

La respekto por la laÅ­nombra alproksimiĝo dominas nun la debaton pri ‘Fortikaĵo EÅ­ropo’. La semajngazeto The Economist antaÅ­ nelonge kalkulis ke ni devas nun nepre bonvenigi la perboatajn rifuĝintojn. Pro la kreskanta griziĝado, EÅ­ropo ja estas atendanta la enfluon de junaj, entreprenemaj homoj. Allasante tiujn migrantojn, ni faras servon al ni mem.

Grandaj partoj de la socio ne ŝajnas esti konvinkitaj pri tio. Flanke de ekonomia gajno rolas evidente ankaÅ­ nemateriaj konsideroj – certe se la promesita prospero atingas nur parton de la loĝantaro.

Kaj almenaŭ same grava estas la demando ĉu tiuj ekonomiaj argumentoj ja fakte estas fidindaj. Ĉu estas vere tiel, ke Eŭropo dum la venontaj jardekoj bezonos grandajn nombrojn da aldonaj laboristoj?

Pasintjare ministro Asscher[i] ankoraÅ­ avertis, ke en la estonto por multaj homoj ne plu estos pagata laboro, kaÅ­ze de la rapide kreskanta ‘robotiĝo’. Sciencistoj ĉe la Universitato de Oxford eĉ antaÅ­diras ke tiu procezo povos trafi la duonon de ĉiuj nuntempaj profesiaj grupoj, do ne nur la metiistojn.

Spaco por emocio

Ankaŭ parto de la kontorevizoroj, juristoj kaj aliaj funkciuloj en la sektoro pri publikaj servoj devus, dum la venontaj jardekoj, ektimi pro sia laborposteno. Ne griziĝado tiam estos la plej granda defio, sed la demando kiel ni traktu la malkvietan malaltan kaj mezan klason, por kiu estas nesufiĉa laboro. La tezo ke ni urĝe bezonas enmigrint-laboristojn estas do multe pli spekulativa ol ĝi eble aspektas.

Koncize dirite, kelkfoje tiaj procezoj estas tro kompleksaj por lasi sin kapti en racia analizo kun racia solvo. La spaco por emocio kaj intuicio kiun ni al la civitano malenvias (aŭ eĉ trudas) ĉe neatenditaj, ikonecaj katastrofoj, tiun spacon ni do ankaŭ devus al li doni dum krizoj okazantaj en slow motion.

Se la sekvo de tio estas ke la Eŭropanoj, pelataj de timego, tenos sian fortikaĵon fermitan, tiam estu tiel. Neniu ekonomikisto aŭ politikisto povas ĉimomente kalkuli ke tiu timo montriĝos malprava.

 

Lodewijk Pessers  estas ligita al la Universitato de Amsterdam kaj laboras kiel advokato.

 

[i] Asscher = la nuna Nederlanda vicĉefministro kaj Ministro de Sociaj Aferoj kaj Laborebleco. Vidu ankaŭ la artikolojn 17 ("Robotoj kreskigos socian malegalecon") kaj 19 ("Bonvenigu tiujn robotojn !") de ĉi-tiu retejo.

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/buitenland/duitsland-het-beloofde-land-voor-vluchtelingen~a4133579/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Germanio: la promesita lando por rifuĝintoj

Kio faras Germanion tiel alloga por enmigrintoj? En Munĥeno marde (1 septembro 2015) alvenis la unuaj 1400 rifuĝintoj kiuj jam plurajn tagojn ekde la stacidomoj en Aŭstrio kaj Hungario provis daŭrigi la vojaĝon. Germanio atendas ĉi-jare 800.000 rifuĝintojn kaj migrantojn, kaj validas por ili kiel la promesita lando. Kio faras Germanion tiel alloga?

Volkskrant 2 septembro 2015

 

Fare de   Carlijne Vos

 

  1. Merkel kun malfermaj brakoj

Germanio prave havas la reputacion esti la plej malavara lando de la EÅ­ropa Unio (EU). “En ĉiuj aspektoj de la azilpolitiko, Germanio antaÅ­eniras”, diras proparolanto Luke Korlaar de la rifuĝint-organizo UNHCR[i]. Pri rifuĝintoj oni bone okupiĝas, la proceduroj estas rapidaj kaj justaj.

Germanio plie estas donacema rilate al restadpermesoj. Du jarojn antaŭ ol la EU-membroŝtatoj fine de julio (2015) grumble konsentis transpreni 40.000 azilpetantojn el Grekio kaj Italio, kaj 20.000 el rifuĝintejoj en la Mez-Oriento, Germanio jam estis libervole kunvenigita 30.000 Siriajn rifuĝintojn el la rifuĝejoj pere de UNHCR.

La rifuĝint-torento direkte al Germanio ekplirapidiĝis post kiam kanceliero Angela Merkel estis anoncita ke ĉiuj rifuĝintoj el Sirio certe ricevos azilon en Germanio, kaj krome ne plu estos resendataj al la lando kie ili eniris Eŭropon.

 

  1. Kontrabandistoj kreivaj

Ju pli malfacila fariĝas por rifuĝintoj kaj ekonomiaj migrantoj eniri EÅ­ropon, des pli profitdona tio estas por homkontrabandistoj. La novaĵo ke Siriaj rifuĝintoj estas bonvenaj en Germanio, ankaÅ­ sonis en la oreloj de kontrabandistoj ambaÅ­flanke de la Mediteraneo. Tiuj fakte decidas per siaj ‘vojaĝproponoj’ kiun itineron la migrantoj prenas. Kaj ili ankaÅ­ pripensas kreivajn solvojn kiel lastatempe la konsilon al ĉiuj Arab-parolantoj ŝajnigi sin kiel Siriajn rifuĝintojn.

Frontex, la Eŭropa agentejo por kontrolo de la eksteraj landlimoj, anoncis marde ke la alfluo de homoj kun falsaj Siriaj pasportoj akre pliiĝas.

 

  1. Nekonata, neamata  

Tial ke jam loĝas multaj migrantoj en Germanio, tiu destino iĝas logika opcio por familianoj kaj amikoj. Transloĝiĝi al nekonata lando estas malpli timiga se tie jam estas konatoj. Krom tio oni ankaŭ aŭdas pozitivajn rakontojn pri la kvalito de ĉe-enira okupiĝo, la dungitŝancoj, enloĝiĝo kaj apogpago. Ankaŭ Svedio, kiu pasintjare kun 81.000 azilpetantoj estis la dua destino en Eŭropo, estas tial favorato.

Kiel Germanio kaj Svedio pro supre-menciitaj kialoj estas allogaj, Francio kaj Britio estas tiel pro sia konateco kaj la lingvo. Landoj kiel Nederlando kaj Belgio estas por multaj rifuĝintoj nekonataj. “Neniu kiu enviciĝas por la kaŭĉukboato al EÅ­ropo, havas en sia menso Ter Apel[ii]-on kiel finan cellokon”, diras Flora Goudappel, specialisto en EÅ­ropa Juro ĉe la Erasmus Universiteit[iii].

Multaj membroŝtatoj, kiu alfrontas kreskantan malkontenton pri migrado kaj malkaŝan ksenofobion inter sia loĝantaro, vere ne avide atendadas la alvenon de migrantoj. Tiaj membroŝtatoj ne respektas bazajn EÅ­ropajn azil-aranĝojn, starigas barojn aÅ­ rifuzas akcepti rifuĝintojn. AnkaÅ­ Nederlando estas rigardata kiel ‘malfacila’, ĉar ties proceduroj estas striktaj, restad-permesojn oni ofte disponigas nur provizore, kaj kursoj pri civitaniĝo estas faritaj devigaj.

 

  1. EÅ­ropo = Germanio

Por ekonomiaj migrantoj Eŭropo estas rigardata kiel paradizo. La prospernivelo estas la plej alta en la mondo; disponeblas apogpagoj por malsanuloj, malfortuloj kaj senlaboruloj, kaj plej grave: estas laboro tie. La meza senlaborec-kvoto de 9,5 procento estas kvazaŭ ŝerco por la plej multaj Afrikanoj, kiuj devenas el landoj kie la reala laborebleco sumiĝas je plimalpli la sama procentaĵo!

La eŭro estas simbolo de ekonomia forto kaj stabileco, Germanio kiel plej granda Eŭropa ekonomio estas evidente asociata kun tio. La rolo kiun Merkel ludis en la Greka ŝuldo-krizo estas ĉe rifuĝintoj kaj migrantoj eĉ plifortiginta tiun imagon.

 

  1. Dungado

En Germanio estas laboro, kaj tio faras tiun landon precipe por Sirianoj – kiuj ofte estas bone edukitaj – alloga celloko. Multaj Siriaj rifuĝintoj estis atendantaj longe antaÅ­ ol riski la transiron al EÅ­ropo, ĉar ili esperis ke la ripozo revenus en sia hejmlando. La kvar milionoj da Sirianoj kiuj forlasis sian landon, loĝas jam dum jaroj en rifuĝejoj aÅ­ vagas surstrate en Turkio. La espero por sekura reveno estas intertempe pasinta kaj homoj volas ankoraÅ­ certan estonton por si mem kaj siaj infanoj.

 

 

[i] UNHCR (United Nations High Commissioner for Refugees) = la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj por Rifuĝintoj, kies oficejo estas en Ĝenevo.

[ii] Ter Apel   = vilaĝo en la provinco Groningen, en la nordo de Nederlando.

[iii] Erasmus Universiteit   = universitato en Roterdamo, Nederlando.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/augustus/29/mensonterende-toestand-van-vluchtelingen-is-onacc-1527270
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Senhonoriga kondiĉo de rifuĝintoj estas neakceptebla

NRC 29 aÅ­gusto 2015

 Redaktora kolumno

 

Laŭ la nombro, la rifuĝintoj kiuj venas al la landoj de EU (Eŭropa Unio) ne ŝajnas esti nevenkebla problemo. Eĉ pli miriga: enmigrado povas esti parto de la solvo por griziĝanta Eŭropo. La EU havas 508 milionojn da loĝantoj. Komparu tion kun la nombro de azilpetantoj kiuj en 2014 serĉis rifuĝon en la membroŝtatoj: 562.000. Iom pli ol unu promilo. Kaj ili restos certe ne ĉiuj.

En kelkaj landoj (Bulgario, la Baltaj ŝtatoj, Hungario, Portugalio, Rumanio) malkreskas la loĝantar-cifero; aliloke estas onidire stabiliĝo aŭ maksimume leĝera kresko. EU-larĝe ekzistas la fenomeno de griziĝo, kaj pleje en Germanio, Italio kaj Svedio. Surbaze de la nun konata demografia tendenco, la naskiĝnombro en EU inter 2010 kaj 2050 malkreskos de 78 milionoj en 2010 al 66 milionoj en 2050. Dum tiuj jardekoj, la nombro de laborantoj falos de 239 al 188 milionoj. Eŭropo bezonas freŝan sangon por ekonomie resti la prospera kontinento kiu ĝi nun grosso modo estas.

Al tio do ankaŭ rifuĝintoj povas kontribui, kiel ajn nebonvenaj ili ĉi-momente ŝajnas esti. La dramaj scenoj surmare kaj ĉe lim-transirejoj indikas problemaron kiu evidente estas konsiderata kiel neregebla. Pensu pri la 71 rifuĝintoj kiuj sufokiĝis en kamiono kiu ĵaŭde (27 aŭgusto) en Aŭstrio estis trovata; aŭ pri la boat-rifuĝintoj el kiuj ankaŭ ĉi-semajne multaj perdis la vivon. Ankoraŭ iom da ciferoj por la ĝusta kohero: fine de la pasinta jaro tutmonde preskaŭ 60 milionoj da homoj estis fuĝantaj. Nur malgranda parto de ili alvenas en Eŭropo.

Praktike parolante, la rifuĝint-problemo estas materie, kvankam malfacile, solvebla. Ne signifas ke por tio ekzistas ankaŭ publika subteno, malgraŭ la humanecaj dramoj. Kun tiu problemo baraktas naciaj registaroj, kaj do ankaŭ la EU ne sukcesas starigi koheran rifuĝintpolitikon. Ne por nenio la Germana federacia kanceliero Angela Merkel nomis la rifuĝintproblemaron pli granda problemo ol la Greka krizo pri kiu Eŭropo tiel estis - kaj ankoraŭ estas - okupata. Reciproka solidareco estas en la EU apenaŭ trovebla, kiel ĉi-somere venis en la lumo, kiam la Eŭropa Komisiono surbaze de libervolo klopodis atingi iun partigon de la amaso de 40.000 rifuĝintoj alteriĝintaj en Italio kaj Grekio, ĉe la eksteraj limoj de EU.

Merkel, apogita de la Franca Prezidento Hollande, pledis por pli honesta distribuo de rifuĝintoj inter la membroŝtatoj. Kaj ili pravas, jam tempo estas ke la Unio ankaŭ tiurilate montras sin unio. Tio postulas politikistojn kiuj kuraĝas rakonti al siaj balotantoj ke ne ĉesos la rifuĝint-torentoj. Eĉ se ties akcepto kun asisto estos pli direktata al la regiono, por kio la Nederlanda registaro nun asignis pli da mono. Necesas ankaŭ politikistoj kiuj rezistas kontraŭ minacoj ĉe azilpetant-centroj, kontraŭ elmontroj de ksenofobio. Sed kiuj ankaŭ havas sentemajn okulojn por la komprenebla timo kiu ekzistas inter aŭtoĥtonaj loĝantoj, la timo ke ili suferos pro la veno de tiom da novaj eksterlandanoj. Timo kiu foje estas prava, kaj ofte senbaza.

Korespondanto Gert-van-Langendonck pasintsomere por tiu ĉi ĵurnalo sekvis la spuron de grupo da Siriaj rifuĝintoj al Eŭropo. Li poste konkludis, ke la EU per sia aktuala politiko fakte rekompencas la kriminalan konduton de homkontrabandistoj. Kaj tiel ankaŭ kaŭzas la senhonorigajn scenojn kiuj okazas ĉe ĝiaj landlimoj. Tio estas ne akceptebla.

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/augustus/27/in-mijn-europa-klopt-ook-een-hart-1527029
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

En mia EÅ­ropo ankaÅ­ batas koro

Eŭropo estas la bakisto en Kos kiu fordonas sian panon al malsataj kaj lacaj migrantoj. Jen la Eŭropo en kiu mi ŝatas loĝi, skribas Jean-Claude Juncker.

NRC 27 aÅ­gusto 2015

 

Fare de   Jean-Claude Juncker

 

Eŭropo estas kaj ĉiam estis por mi komunumo de valoroj. Tio estas io pri kio ni devus esti fieraj, kaj tamen malofte estas tiel. Por azilo ni havas la plej altajn normojn en la mondo. Ni neniam forsendos homojn kiuj venas al ni serĉante protekton. Tiuj principoj estas skribitaj en niaj leĝoj kaj niaj traktatoj, sed mi timas ke ili pli kaj pli forestas en niaj koroj.

Kiam ni pritraktas migradon, ni parolas pri homoj. Homoj kiel vi kaj mi, krome ke ili ne havis la bonŝancon naskiĝi en unu el la plej riĉaj kaj plej stabilaj regionoj de la mondo. Ni parolas pri homoj kiuj devis fuĝi pro la milito en Sirio, la IŜ-teroro en Libio, aŭ la diktaturo en Eritreo.

Kaj kio zorgigas min, estas la antipatio, malakcepto kaj timo kiujn kelkaj Eŭropanoj esprimas kontraŭ tiuj homoj. Krimbruligi en rifuĝejoj, forpelado de boatoj ĉe ĝetoj, fizika perforto kontraŭ azilpetantoj, aŭ fermi la okulojn por malriĉaj kaj senhelpaj homoj: tio ne estas Eŭropo.

Kio maltrankviligas min estas ke politikistoj je la dekstra kaj maldekstra flanko nutras la popolismon, kaj tiel nur koleron rikoltas kaj ne solvojn alportas. Venĝemaj alparoloj kaj senpripensaj deklaroj minacas unun el niaj plej grandaj sukcesoj, nome la Schengen-areon kaj la foreston de internaj limoj. Minaci tiujn sukcesojn ne estas Eŭropo. Por mi Eŭropo estas: la pensiuloj en Kalezo (Calais) kiuj faras muzikon por la migrantoj kaj ŝargas poŝtelefonojn por tiuj kiuj volas telefoni hejmen. Eŭropo estas ankaŭ: la studentoj en Siegen kiuj malfermas sian kampuson por azilpetantoj al kiuj mankas loĝejo. Eŭropo estas la bakisto en Kos kiu fordonas sian panon al malsataj kaj laca homoj. Jen la Eŭropo en kiu mi volas loĝi.

Kompreneble ne estas unu simpla aŭ sola respondo al la defio de migrado. Kaj ne estas realisma pensi ke ni povas niajn landlimojn tutsimple malfermi por ĉiuj niaj najbaroj. Nek pensi ke ni povas aranĝi kordonon ĉirkaŭ ni kontraŭ ĉiu timego kaj mizero. Sed estas klare ke ne estas naciaj solvoj. Neniu EU-membroŝtato eblas efektive trakti migradon sola. Ni bezonas fortan Eŭropan traktadon, kaj ni bezonas tiun ja nun.

Jen la kialo pro kiu la Eŭropa Komisiono en majo (2015), sub mia gvidado, prezentis detalajn proponojn por komuna azil- kaj rifuĝint-politiko. Ni triobligis nian ĉeeston en la Mediteraneo, por helpi savi vivojn, kaj por interkapti boatojn de kontrabandistoj. Ni subtenas la membroŝtatojn kiuj estas plej forte trafitaj: en la EU ni sendas teamojn de la landlimo-agentejo (Frontex), de la azil-agentejo (EASO), kaj de la Eŭropa polica reto (Europol) por helpi la ofte troŝarĝitajn naciajn aŭtoritatojn ĉe la identigado, registrado kaj fingropremado de alvenintaj migrantoj. Tiuj EU-teamoj ankaŭ helpas akceli la prilaboradon de la azil-proceso kaj kunordigi la reiron de neregulaj migrantoj. Ni likvidas retojn de kontrabandistoj kaj malmuntas ties kruelajn negoco-modelojn. Ni staras en solidareco kun niaj najbarlandoj Turkio, Jordanio kaj Libano per la reloĝigo de 20.000 rifuĝintoj el ekster Eŭropo. Ni laboras kun landoj de deveno kaj origino, por krei leĝajn migrad-kanalojn, kaj por aranĝi interkonsentojn pri faciligo de reveno ĉe homoj kiuj ne havas rajton resti en Eŭropo. Ni renovigas ankaŭ la fokuson sur la observigo de la ĵus akceptitaj EU-reguloj pri azilo, ekde okupiĝ-kondiĉoj kaj azil-proceduroj ĝis la uzado de la devo preni fingropremaĵojn.

 

Blame game  altiros balotantojn, sed ne solvos problemojn

En majo (2015) ni faris proponon por redistribu-mekanismo kiu helpos la membroŝtatojn per redistribuado de malgranda parto de la altaj nombroj da homoj kiuj bezonas internacian protekton ĉe alveno en Italio kaj Grekio. La Komisiono proponis redistribui 40.000 homojn al aliaj membroŝtatoj  –  la naciaj registaroj estis pretaj akcepti ĝuste iomete pli ol 32.000 personojn. Ni volas multe pluiri per la starigo de permanenta mekanismo aÅ­tomate aktivigebla en krizaj situacioj  –  por ĉiu membroŝtato kie tio necesas. Se ni havas komunajn eksterajn limojn, la membroŝtatojn en la frontlinio ni ne povas lasi al ilia sorto. Ni montru solidarecon en nia migrad-politiko.

Kelkaj el la aranĝoj proponitaj de la Komisiono jam estas apogataj. Ĉiuj aliaj nun urĝe estu akceptataj de la 28 membroŝtatoj de la EU  –  eĉ de tiuj kiuj ĝisnun estis sinretenemaj fari tion. La dramaj okazaĵoj ĉi-somere (2015) montris ke tempo urĝas por praktiki komunan EÅ­ropan azil- kaj rifuĝint-politikon.

Ni ne bezonas alian eksterordinaran pintkunveno de ŝtatestroj kaj registarestroj. Ni jam havis multajn pintojn, kaj ni renkontiĝos unu la alian denove en novembro (2015) en Malto. Por ni gravas la neceseco ke ĉiuj EU-membroŝtatoj adoptas kaj aplikas la Eŭropajn aranĝojn.

La Komisiono jam antaÅ­ naÅ­ jaroj proponis havi komunan EU-liston de ‘sekuraj devenlandoj’. Tio ebligas akcelitajn azil-procedurojn por certaj naciecoj. La membroŝtatoj malakceptis tiun ideon kiel enmiksiĝon en naciaj kompetentoj. Kaj tamen ne estas logike ke unuflanke la membroŝtatoj decidis fari la okcidentajn Balkan-landojn kandidatoj por la EU-membreco; kaj ke aliflanke la regatoj de tiuj landoj petas azilon en la EU. En septembro (2015) la Komisiono do prezentos al la membroŝtatoj komunan liston de sekuraj devenlandoj.

Kion ni bezonas, kaj kio bedaÅ­rinde ankoraÅ­ mankas, estas la kolektiva kuraĝo plenumi niajn devojn – eĉ se tio estas nek facila nek populara.

AnstataÅ­e mi vidas indikantan fingron  –  ĝisfunde traktantan blame game kiu eble liveras publikecon kaj eble eĉ voĉdonojn, sed ne solvas problemojn. EÅ­ropo fiaskos se timo regas. EÅ­ropo fiaskos se egooj iĝas superregaj. EÅ­ropo sukcesos se ni laboras kune laÅ­ pragmata kaj efika maniero. Mi esperas ke ni kunkune, la membroŝtatoj, la institucioj, agentejoj, internaciaj organizaĵoj, nerekte koncernaj landoj, povas pruvi ke ni povos renkonti la defion. Mi estas konvinkita, ke ni kapablas fari tion.

La historio de Eŭropo certigas ke ni estas rezistema kontinento, kapabla kunigi sin kontraŭ kio volas dividi nin. Tiel ni kuraĝigu nin por la venontaj semajnoj kaj monatoj.

 

Jean-Claude Juncker  estas prezidanto de la EÅ­ropa Komisiono.

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/augustus/17/europa-radeloos-in-immigratiechaos-1524887
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

EÅ­ropo sendecida en enmigrado-Ä¥aoso

NRC 17 aÅ­gusto 2015

 

Fare de  H.J.A. Hofland

La multaj proponoj por bridado de la fluo de rifuĝintoj, tio montras ke al la Eŭropa politiko mankas unu neforprenebla deirpunkto. Kiom de Araboj kaj Afrikanoj sin prepari nun por foriri al pli bonaj regionoj, ni ne scias. La fonto intertempe ankoraŭ neelĉerpeblas. La Eŭropa Unio, parto de la riĉaj kaj bonorda Okcidento, jam longe havas grandan altirforton al enmigrontoj, sed ĉi-jarcente tiu eĉ iĝis kvazaŭ nerezistebla. Ne mirinde: ekde la komenco de la milito en Irako, grandaj partoj de la Mez-Oriento kaj Afriko estas delasitaj al detruo.

Kiu de tio portas la kulpon, mi nun lasas nedecidita. Sed Irako iĝis failed state, Sirio la fronto de ne ĉesanta civilmilito, Libio fonto de terorismo, Jemeno la scenejo de sanga interna milito, kaj multaj Afrikaj ŝtatoj estas turmentataj de religiaj kvereloj. Kaj krom ĉi ĉio ekzistas ankaŭ la nova terorisma organizo IŜ (Islama Ŝtato). Ne mirinde ke vi volas eskapi el tiu senperspektiva infero, se vi estas juna kaj ĉio por vi ekspekteblas.

Eĉ kiam la katastrofo de ĥaoso en Mez-Oriento estis ankoraŭ ne plenumita, Eŭropo por islamanoj havis grandan altirforton. La Nederlanda politikisto Pim Fortuyn en intervjuo titolis la islamon kiel intelekte malfruiĝintan religion. Post tio aktiviĝis en Nederlando Geert Wilders, politikisto kiu faris la antipation al islamanoj sia profesio. Nederlando ne estas la sola lando kun tiaj politikistoj. En Francio ni havas Marine Le Pen kaj ŝian Front National, en Skandinavio estas samspecaj partioj. En Germanio la atakoj sur enmigrintoj terure kreskas. En la unua duono de ĉi jaro pli ol 179.000 enmigrintoj petis azilon, 134 procentojn pli ol pasintjare.

 

Malesperaj enmigrintoj fronte al gastlandoj kiuj ne volas esti gastlando

 

Intertempe ni vidas ĉiuvespere televide dramojn pri fuĝintoj per boato. Unue kun malgrandaj boatoj sur la Mediteraneo, fare de Eŭropaj mararme-ŝipoj elakvigitaj aŭ dronitaj, kaj nun precipe sur la Greka insulo Kos kie ili ne estas bonvenaj, kaj en Calais ĉe la enirejo de la Manika Tunelo kie ili estas haltigataj de peze armitaj policanoj kaj grandegaj kradoj kun pikdratoj kaj razklingoj. Ĉu ĉio ĉi helpas? Ne, daŭre venas pli, kaj Eŭropo ankoraŭ ne trovis efikan kondutmanieron por turni la tajdon.

Sed tempoj ŝanĝis en Eŭropo. Precipe la speco de la publika opinio trapasis aliformiĝon. Unu el la kaŭzoj estas la malrapida revolucio de la amaskomunikiloj, kaj ĉefe la malfortiĝo de la presita gazetaro. Tiu defendas sin iĝante pli glata, pli agrabla, pli amuza, kio pli ofte okazas koste de serioza aranĝo de novaĵoj. La sama, sed pli severe, koncernas la televidon. Amuzado estas la nova ĉef-afero. Kaj ankaŭ la interreto venis en nian ĉiutagan vivon. Sociaj amaskomunikiloj, blogoj, ciferecaj novaĵkomunikiloj kiuj publikigas la reagojn de siaj legantoj, tio estas la fontoj de nova publika opinio. Kaj tiu ĝenerale estas klare dekstrema. Ne nur mankas kompreno por nuanco. Anonimaj suspektigoj, minacoj, insultadoj, okazas regule.

 

Jen la nuna situacio. La fluo de rifuĝintoj iĝos pli granda ĉar la Ä¥aoso en la devenregionoj senrimede pliiĝas. Kiamaniere tiu ŝvelanta alfluo devus esti prilaborata ĉi tie? Neniu scias. La EÅ­ropa publika opinio ŝoviĝas plue dekstren, kaj la politiko de Bruselo estas fragmentita, kiel ni vidis ĉe la krizoj en Ukrainio kaj Grekio. Senpotenca kaj kreskanta amaso de senesperuloj alfrontas sendecidan aron da gastigantaj landoj kiuj ne volas esti gastiganto – nia propra cirklorezono.

 

H.J.A. Hofland estas ĵurnalisto kaj kolumnisto.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/juli/24/handelsverdrag-ttip-is-slecht-voor-databeschermin-1518336
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ĉe TTIP la datumprotektado por civitanoj malbonas

La plej aĉa elemento de tri gravaj komercaj traktatoj pri kiuj nun okazas marĉandado – inter kiuj TTIP – estas ke tiuj skizas mondon en kiu la politiko ne plu rolas, argumentas Evgeny Morozov.

NRC 24 julio 2015

 

Fare de   Evgeny Morozov

 

Dum ĉiu atento estis direktita al Grekio, la Eŭropa Parlamento kviete konsentis kun rezolucio pri la Transatlantic Trade & Investment Partnership (TTIP), la kontestata liberaligo de la komerco inter Usono kaj Eŭropo. La strangaĵo estis ke, kelkaj horoj antaŭe, la Eŭropa Parlamento ankoraŭ estis distrinta la Grekan gvidanton Alexis Tsipras pri la benoj de la Eŭropa solidareco kaj justeco.

Se la komerca pakto TTIP efektiviĝos, kune kun du aliaj paktoj nuntempe pritraktataj  – la Trade in Service Agreement kaj la Trans-Pacific Partnership Agreement –  tiam registaroj estos signife limigataj en sia potenco bridi la aktivecojn de entreprenoj. Estis antaÅ­videble ke tiuj tri traktatoj alvokus multan reziston.

La rezolucio de la EÅ­ropa Parlamento provas forpreni la ĉefan punkton de disputo inter Usono kaj EÅ­ropo. Pro tio ke multaj eÅ­ropanoj jam tremas ĉe la penso de internacia tribunalo kie entreprenoj, ĉe al si malfavora leĝaro, povas denunci aÅ­toritatojn, la EÅ­ropa Parlamento proponis fari tiun tribunalon publika EÅ­ropa institucio. Iuj de tiaj institucioj certe havas dentojn  – ekzemple la lastatempa verdikto de la EÅ­ropa Tribunalo de Justico pri ‘la rajto iĝi forgesita’ –  sed tio ne estas mem-evidenta.

La opozicio al la traktatoj estas evidente ne finita per ĉi tio. Forgesita elemento de la nun starigata jura konstruaĵo estas, ke EÅ­ropo  – kun rezervo pri civitana ribelo kiel en Grekio –  fine tamen rezignos sian profunde intencitan engaĝiĝon por datumprotektado. Tiu protektisma sinteno, ĉefe direktita al protektado de la civitano kontraÅ­ troa enmiksiĝo de ŝtato kaj entrepenistaro, havas ĉiam pli eksplodemajn rilatojn kun la hodiaÅ­a kapitalismo pro ties kaptokonduto.

Carl Bildt, la akcipitro de sveda politiko kaj dume ankaÅ­ prezidanto de la pensfabriko Global Commission on Internet Governance, antaÅ­ nelonge en komento donis sufiĉe precizan priskribon de tiu novliberala mentaleco. LaÅ­ Bildt ‘baroj al la libera datumtrafiko fakte estas baroj al la komerco’. Tial ankaÅ­ la konstruado de barilo ĉirkaÅ­ via domo estas malobeo al la kapitalismo, ĉar kiu scias kiaj reklamo-enspezoj povas ankoraÅ­ esti akirataj el viaj datenoj?

Se la sola kriterio por nia teÄ¥nologi-politiko estus ĉu ĝi favoras la interesojn de la entreprenistaro, tiam ja multe estas kritikinda pri datumprotektado kaj preskaÅ­ ĉiu privatec-leĝaro. Kaj eble tio ĉi estos baldaÅ­ nia sola kriterio: la plej aĉa elemento de la tri komercaj akordoj nun pritraktataj estas ke ili skizas mondon en kiu la politiko ne plu rolas; restas ankoraÅ­ nur la entrepenaro. Post kio torento da komentoj kaj pensfabrik-raportoj  – ofte financata de la industrio mem –  eĉ troigas la aferon asertante ke la traktatoj ne sufiĉas por kunpesi ankaÅ­ ĉiujn aliajn faktorojn kiuj influas la komercon kaj la ekonomian kreskon. Ree, kvazaÅ­ ekster la sapveziko de la entreprenaro ne ekzistas ankaÅ­ alia mondo.

 

Tutmonda politika agendo estas fakte redaktata de pensfabrikoj kiujn la industrisektoro mem financas

 

Prenu ekzemple Uncovering the Hidden Value of Digital Trade: Towards a 21st Century Agenda of Transatlantic Prosperity, lastatempa raporto de du elstaraj pensfabrikoj: la Progressive Policy Institute en Vaŝingtono kaj la Lisbon Council en Bruselo. En ĝi oni eĉ ne prenis la penon mencii ke estas malbona aŭ neefektivigebla kion la civitanoj deziras; estas tutsimple verkita kvazaŭ ili ne ekzistas. Ties devenfontoj estas signifoplenaj. La Progressive Policy Institute, komence de la naŭdekaj jaroj fondita por revivigi la prezidentecon de Bill Clinton per novliberalaj ideoj, malkaŝis sin kiel advokaton de agresema Usona eksterlandpolitiko, kaj kiel probatalanton de la Usona ekonomia potenco super la mondo. La Lisbon Council havas pli intrigantan fonon. Unue rilate al financado: al la pruntedonistoj apartenas Google, HP, IBM kaj Oracle. Kaj krome koncerne la faktan influon al la politiko: Ann Mettler, kunfondinto kaj ĝis pasintjare direktoro, estas nun la gvidanto de la Eŭropa Politika Strategiocentro, interna pri politika pensfabriko de la Eŭropa Komisiono.

Ĉi tiu raporto indas la legadon, se nur pro la aÅ­dacaj hipotezoj. La aÅ­toroj argumentas ke EÅ­ropa postrestas malantaÅ­ Usono, koncerne ion kion ili priskribas kiel ‘cifereca denseco’  –  la grado en kiu landoj prilaboras datumojn. Sed se laÅ­ ili nur ses de la influhavaj EÅ­ropaj ekonomioj suprentirus sian ‘ciferecan densecon’ ĝis la Usona nivelo, tiam tio liveros 460 miliardojn eÅ­rojn da ekstra ekonomia produktado jare. Jes, veras: privateco  – unu el la plej grandaj obstakloj al alta ‘cifereca denseco’ –  estas ankaÅ­ unu el la obstakloj por la ekonomia restariĝo. Ĉiu malfermu sin mem, tiam Google kaj IBM povas flori pli rapide.

Ne estas surprizo ke la raporto alvokas EÅ­ropon ankoraÅ­foje pripensi sian pretecon por leĝoŝanĝoj pri datumprotektado. Tiu ankaÅ­ post revizio pinĉos ankoraÅ­ tro multe, argumentas la aÅ­toroj. Eĉ plie: ĉar nombro da EÅ­opaj politikistoj rifuzas inkludi la datumtrafikon en la TTIP-pakto, la aÅ­toroj proponas ian kompromison: laÅ­ ili ni devas verki ‘Äœenevan Konvencion pri la statuso de informoj’, kiu povas ekzisti ekster TTIP kaj daÅ­re donos al la EÅ­ropanoj la certecon ke ilia datumprotektado ne ŝrumpos pro komercaj traktatoj kun Usono. Konsidere la senhontajn malobeojn al la faktaj Äœenevaj Konvencioj fare de la Bush-registaro, tio ne trankviligos la plejparton de la EÅ­ropanoj. Usonaj advokatoj baldaÅ­ ĉeestos por elpensi la privatec-ekvivalenton de waterboarding: scenaro en kiu certa limokazo malfermas la vojon al terura misuzo. Sed registaroj ne multe koncedos ĉe tiu nova strukturo; tiuj trovos manieron por laÅ­ siaj propraj preferoj aranĝi la paktojn. Refoje la Usono antaÅ­eniras postulante gravajn esceptojn sur la tereno de nacia sekureco.  

 

AntaÅ­ nelonge pere de WikiLeaks malsekretiĝis grava aldono al Trade in Service Agreement. LaÅ­ propono de Usono enhavas ĝi paragrafon pri la nacia sekureco, kiu lasas nin konjekti kion eble okazos al ni. Tiu paragrafo preskribas ke senkonsidere la tendencon de aliaj traktat-artikoloj, nenio rajtas malebligi registaron ‘fari la aranĝojn kiujn ĝi juĝas necesaj por protekti siajn proprajn esencajn sekurecajn interesojn’. Tio estas la nivelo de la ĝeneralaĵoj per kiuj tiaj traktatoj estas verkataj: ne estas difino de ‘esenca’, des malpli de ‘sekureco’ aÅ­ ‘graveco’.

La tutmonda politika agendo estas fakte redaktata de pensfabrikoj kiujn la industrisektoro mem financas, kaj tiuj pledas tiamaniere por treege malmilda estonteco, kvankam ili eĉ prezentas tion kiel io gajviva. La civitanoj ne nur fakte ne plu havos rajton je privateco, sed nura provo kaŝi ion jam estos interpretata kiel malobeo al la libera komerco aŭ provo subfosi la nacian sekurecon. Kaj eĉ se civitanoj elektas registaron kiu promesas haltigi tiun ĉi malbonan tendencon, tiam ankaŭ tiu registaro mem estos supozeble per proceso forigata; la traktatoj enhavos por tio ĉiujn bezonatajn jurajn instrumentojn.

Vere, ekmatenas jam la 21-a jarcento de transatlantika prospero!

 

Evgeny Morozov  estas eseisto pri ciferecaj aferoj kaj verkinto de Om de wereld te redden, klik hier (2014).

 

 

  

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/augustus/01/zoek-de-verschillen-tussen-china-en-japan-1519890
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Trovi la diferencojn inter Ĉinio kaj Japanio

NRC 1 aÅ­gusto 2015

 

Fare de   Maarten Schinkel

 

La prezoj de nemoveblaĵo en la alkureganta Azia lando tute fariĝis eksterkontrolaj. Jaroj de neelteneblaj investoj kreis grandegan trokapablon ĉe de la ŝtato elkovitaj konglomeraĵoj. Pro la polucio la videbleco en la ĉefurbo estas apenaŭ pli ol kvindek metrojn.

La ekonomia modelo de la novulo orientiĝas je investado kaj eksporto, kaj devos esti transformita en la direkton de enlanda konsumado. Okcidentaj konsumantoj intertempe ĝojas:  la prezo de elektronikaj gadgets rapide malaltiĝas laÅ­grade kiom la lando pli kaj pli kapabligas sin en la produktado. Sed ili ankaÅ­ timas pri ilia propra industrio kiu kolapsas sub la alfluo de produktoj sur la monda merkato. Produktoj, parto de kiuj maltrankvilige multe prunteprenis de Okcidentaj inventoj kaj patentoj. Regas la timego ke entreprenoj kaj nemoveblaĵo estos grandskale aĉetataj de kapitalfortaj novuloj.

Tiam la ĝis kapturna alteco suprenpuŝita borso en la Azia lando komencas ŝanceliĝi. La ŝtato ekagas per akaparado de akcioj, por malebligi la kurzojn plie fali. Tio malsukcesas finfine. Bankoj, kondukitaj de la ŝtato, kaŝas grandan kvanton da malbonaj pruntoj en sia bilanco. La industriaj konglomeraĵoj montriĝas promenantaj mortintoj. Malaltiĝantaj nemoveblaĵ-prezoj faras la situacion post tio nur pli malbona.

Estas tenta meti la supremenciitajn travivaĵojn de Japanio, antaŭ kvaronjarcento, kiel ŝablonon sur Ĉinio. Sed, ĉu la komparo ja aplikeblas?

 

Japanio ne havis geopolitikajn ambiciojn, Ĉinio ja havis. Jen eble la plej danĝera.

 

Unue la bona novaĵo, nur laÅ­ ĝia taksebleco:  la diferenco de skalo estas tro granda. En Ĉinio loĝas almenaÅ­ dekoble pli da homoj ol en Japanio. La diverseco en kulturo kaj aktiveco estas multe pli granda en la Ĉina ekonomio. Tiu havas la amplekson de tuta kontinento. La ŝanco ke tia tuta areo iĝas en longedaÅ­ra depresio kiel ĉe Japanio, estas multe pli malgranda.

Tio ne signifas ke recesio (kiel ajn oni tiun difinas) en Ĉinio neeblas. Rapide kreskantaj landoj, ankaÅ­ en la Okcidento dum la deknaÅ­a jarcento, travivas de tempo al tempo severan refalon. Kaj post tio tutsimple denove persistas. La plej multaj observantoj supozas ke la nunaj disvolviĝoj en Ĉinio estas la rezulto de kresko-ritmo kiu necese malrapidiĝas laÅ­grade kiom la ekonomio plenkreskas. La ‘kuratingo-efekto’ al la Okcidento estonte ĉiam perdus forton; kio kompreneble neniam okazas iom post iom, krom eble en la masaĝitaj statistikoj de Ĉinio.

Estas ankaŭ malbona novaĵo. La Japana ekonomia malvigleco en la jaroj 90 estis spektaklo kiu okazis sur la flanka scenejo de la monda ekonomio. La Okcidento laboris plenforte kaj eĉ ne lasis konfuzi sin de la Azio-krizo de 1997-1998. Nun tio estas alie. Ne nur ĉar la tempoj estas multe pli rompiĝemaj ol tiam. Ankaŭ pro tio ke la internacia interdependeco estas multe pli granda ol antaŭe. Produktad-ĉenoj estas tutmondigitaj. La krudmaterial-ekonomio estas tutmondiĝita. Ĉinio jam longe estas pli granda vendomerkato por okcidentaj produktoj ol Japanio iam estis. La Ĉina ekonomio jam nun estas, en krudaj dolaroj, duoble tiel granda ol la Japana. Ĝustigita por aĉetpovo, ĝi preskaŭ estas kvaroble tiel granda.

Ĉina malrapidiĝo ne preteriras al la eksterlandoj. Certe ne al krudmaterial-landoj kiel Rusio aŭ Brazilo, kiuj jam sentas la doloron. Kaj ankaŭ ne al la cetero de Azio, aŭ al Nederlando. Tio koncernas ne nur la ekonomion. Japanio ne havis geopolitikajn ambiciojn, Ĉinio ja havis. Kaj tio eble ja estas la plej danĝera diferenco.

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/juli/24/is-erkennen-dat-is-de-bom-onder-onze-wereldorde-1517625
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ĉu agnoski IŜ-on? Jen la bombo sub nia mondordo

Inter islamanoj ni havas pli da aliancanoj ol ni pensas, en la lukto kontraŭ Islama Ŝtato (IŜ), argumentas Laila Al-Zwaini, Dieuwertje Kuijpers kaj Rena Netjes.

NRC 24 julio 2015

 

Antaŭ unu jaro la mondo ŝokite rigardis kiel Irakaj Jezidoj estis ĉaspelitaj de IŜ. Tio en la hodiaŭa tempo ankoraŭ daŭre okazas. Kurdoj, ŝijaistoj, kristanoj, senkreduloj, ĉiuj estas sur la hit list de IŜ.

Malpli konata estas ke la sunaista IŜ teroras ankaŭ Irakajn sunaistojn. Tio ne konformas al nia sektisma bildo de la fajrofontoj en la Mez-Oriento, sed tamen okazas. Pro tio ke kontraŭbatali la bone oleitan IŜ-gerilon estas tiel kompleksa kaj plene de militaj malvenkoj ĉe nia flanko, ni senkuraĝiĝas. Kion fari por haltigi tiun ĉi monstron?

Surprizaj estis la proponoj de la Usona profesoro Stephen Walt (Foreign Policy, 10 junio) kaj la Nederlanda politikologo Paul Aarts (NRC, 11 julio). Ili trompe reflektis al ni la aÅ­dacan scenaron por ekvidi ‘la faktojn’, kaj kutimiĝi al la ideo ke IÅœ restados. Se ni ne kontraÅ­batalus IÅœ-on, sed agnoskus ĝin kiel membron de nia tutmonda komunumo, IÅœ trapasus procezon de socialiĝo kaj - same kiel aliaj ŝtatoj kun perforta antaÅ­historio (Kubo, Sovet-Unio) - finfine ankaÅ­ aparteniĝus al la friendly nations.

Rubbish. AÅ­ kiel Araboj diras: Daesh. Krom Araba akronimo por ‘Islama Åœtato de Irako kaj Sirio’ (IÅœIS), daesh estas neologismo por "grupo da thugs (gangsteroj) kiuj trudas sian volon al aliuloj". Do thugocracy. La plej multaj Araboj kaj islamanoj uzas tiun moknomon por IÅœ ĝuste por klarigi al la mondo ke IÅœ ne estas legitima, nek rajtas iam iĝi tia.

Kio estas ja legitima, tio estas la demandoj kiujn Paul Aarts vekas. Ĉar kiel eblas ke IŜ efektivigas tiom da terengajno? Kio kaŭzas ke la torento da would-be ĝihadistoj eĉ ne sekiĝas?

Stephen Walt taksas ke 25.000 "malbone trejnitaj adeptoj", el islaman-komunumo de pli-malpli 1,3 miliardo, ĝisnun aliĝis al IŜ. Esploristo Hassan Hassan[i] supozas ke temas pri 50.000 membroj, inkluzive hejmurbanoj de kiuj la duono estas batalantoj.

Sed kio pri ilia surloka aŭ eĉ regiona terengajno? Paul Aarts sugestas ke, donita la elekton, Iraka sunaisto pli verŝajne elektos por vivo inter IŜ ol inter diskriminacia ŝijaisma reĝimo. Tio sonas kredinda en la vidkampo de sekteca framing, sed ĝi ne estas la realeco. Ke la reĝimoj en Bagdado kaj Damasko diskriminacias sunaistojn, kaj ke IŜ floras ĉe la sekteca malpaco, estas ja fakto. Pro la invado de Irako en 2003 la disfalo de la ŝtato en sektecajn (sunaistojn - ŝijaistojn) kaj etnajn (Kurdojn - Arabojn) rompliniojn iĝis neevitebla. Du intervenoj estis parte respondecaj por tio: unue, la decido de Paul Bremer tuj maldungi la tiam plej fortan armeon kaj la plej kruelan sekurec-servon de la Araba mondo (de Saddam Hussein). La pinto de IŜ konsistas ĉefe el tiuj humiligitaj militistoj kaj sekurecistoj. Ili vidas la reakiron de "ilia" teritorio kiel finfina venĝo..

 

Kio ilin ankaŭ senintence favoras estas la enmiksiĝo de Usono kaj Irano ĉe la elekto de Al-Maliki kiel la unua (ŝijaisma) ĉefministro de Irako. Al-Maliki (nun vicprezidento) efektivigis sektecan agendon, per kiu sunaistoj estis aktive subpremitaj. En IŜ ili trovis sian protektanto. Tamen, la plimulto de la sunaistoj tute ne ŝatas IŜ-on. En la nuraj postsekvoj de la falo de Ramadi en majo pereis 848 sunaistoj, dum la Iraka armeo lasis ilin en embaraso. Regionaj sunaistaj tribestroj petas gazetarkonferencon-post-gazetarkonferenco helpon en sia batalo kontraŭ IŜ. Sed Vaŝingtono diras - oficiale - ke ĝi ne volas ignori Bagdadon. Tio, kaj do ne tiel multe por-IŜ-aj simpatioj de sunaistaj triboj, klarigas kial IŜ en Anbar, la plej granda Iraka provinco, daŭrigas tian firman teritorian piedtenejon.

Kie multaj sunaistoj do montras pli da batalemo por elimini IŜ-on ol ni rekonas, la Okcidento kaj la apudaj Arabaj ŝtatoj ĝuste montriĝas maltrankvilige senfortaj aŭ indiferentaj.

Ĉu IÅœ vere pretus ‘socialiĝi’? Tiam ili devus sian striktan ĝihad-doktrinon radikale revizii. Tiam Al-Baghdadi devus proklami Fatwa-on por ‘islama nirvano’. Ne kompaso por navigi, ni pensas.

Kion ni tiam ja faru kontraŭ IŜ? La ŝlosilo kuŝas en subfosi ĝian altiran forton, terengajnon kaj enspezojn, kaj tiamaniere ne fortigi, sed malfortigi, iun ajn internacian aŭ islaman ekzisto-rajton de ĝi.

Do: akiri profundan konon pri surlokaj kaj regionaj aktoroj kaj dinamikoj, prefere antaŭ ol ni ekagas. Kompreni ke militista interveno estas la lasta eblo kaj ĉiuokaze neniam estu la sola strategio. Longe elteni kaj ĉefe: la interesojn, bezonojn kaj protektadon de homoj (ankaŭ islamanoj) prioritatigi. Eĉ antaŭ geostrategiaj interesoj. Tio nun eble sonas naive kaj idealisme, sed formis ja la bazon por la fondo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), kaj de la konstitucioj de niaj demokratioj.

Resume, en la lukto kontraŭ IŜ ni havas nenombreble pli da islaman-aliancanoj ol ni supozas. Tiuj islamanoj daŭre restos. Alkutimiĝu jam al tio.

 

 

Laila Al-Zwaini estas arabistino kaj juristino, kaj fondintino de ‘Re:Orient’.                

Dieuwertje Kuijpers estas doktoriĝantino pri High Risk Politics ĉe VU (Vrije Universiteit, Amsterdam).

Rena Netjes estas arabistino kaj ĵurnalistino.

 

 

[i] http://www.theguardian.com/profile/hassan-hassan

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/juli/29/het-jaar-van-de-klimaatambities-1519446
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La jaro de la klimat-ambicioj

NRC 29 julio 2015

 

Fare de  Louise O. Fresco

 

DaÅ­remeco estas io por resti. Tion la Norvega ĉefministro Brundtland kaj ŝia kunaÅ­toroj ne estis povintaj supozi kiam ili en sia raporto Our Common Future lanĉis la terminon. Tio estis en 1986, la jaro en kiu en Etiopio kaj aliaj partoj de Afriko terura malsato finiĝis, pri kiu Bob Geldof kun lia Band Aid ekde 1984 estis altirinta atenton. Per la prezentado de ĉiaj famuloj kaj vastaj referaĵoj de inter aliaj la BBC, komenciĝis eraon de publika atento pri malriĉeco kaj malegaleco, kiel respondeco por la tuta mondo. Brundtland aldonis al tio ke naturo kaj medio estas esencaj por l’ estonteco, kaj ke progreso ne estiĝu koste de estontaj generacioj. La raporto estis akceptita de la Unuiĝintaj Nacioj kaj kondukis al la unua Earth Summit en 1992, en RiodeÄ´anejro, kie multampleksa agendo por la 21-a jarcento estis interkonsentita, kun ĉapitroj pri inter aliaj klimato, dezertiĝo, Ä¥emiaĵoj kaj biodiverseco, kiuj poste estis tradukitaj en internaciajn pri-mediajn traktatojn. En la jaro 2000 tiu procezo kulminis en la Millenium Development Goals (MDG-oj), la ambiciaj celoj por la nova jarmilo.

 

Daŭremeco iĝis parto de la
manaĝado ĉe entreprenoj

 

Ekde la komenco estis multe da kritiko: la celoj estis tro abstraktaj kaj tro feblaj, mankis esencaj temoj kiel energio kaj agrikulturo. La traduko al People, Planet, Profit prezentis sloganon por la granda publiko sed ne planon. Tamen la MDG-oj havis verajn efikojn, per tio ke ili estigis kadron por diskutoj inter ĉiaj grupoj, kiel la entreprenistaro, neregistaraj organizoj, scienco kaj magistratoj. Laŭcele la MDG-oj ankaŭ kondukis al kohera nacia politiko. Nenegeble estas akiritaj rezultoj por atingi la celojn, ĉefe sur la terenoj de higieno, sano, instruado kaj subnutrado.

Kaj nun en septembro la Ĝenerala Asembleo de la UN supozeble bonvenigos unuanime la kontinuigon de tio: la Daŭremaj Evoluadaj Celoj aŭ Sustainable Development Goals (SDG-oj) por la venontaj dek kvin jaroj. Same kiel la pasintaj celoj, ili estas la rezulto de intertraktadejo en kiu ĉiu lando antaŭenigas sian propran temon, ĝis ekestas kvodlibeto de neniam tute kontentigaj vortigoj kaj manko de fokuso. La SDG-oj estas pli ampleksaj ol la MDG-oj, kun dek sep celoj kaj 170 sub-celoj, kiuj ofte apenaŭ mezureblas. Ekde 1986 kaj 2000 multe ŝanĝiĝis. La krizo, la malforta reago de registaroj aŭ magistratoj, kaj la interreto kondukis al civitanaj iniciatoj kiuj anticipas ŝanĝojn en la ekonomia ordo. Pensu pri parta ekonomio, volontulado, Airbnb aŭ Uber. La rolo de la entreprenaro estas multe pli granda, ankaŭ pro tio ke en multaj industriaj fakoj daŭremeco kaj respondeca entreprenado iĝas vera parto de la manaĝado. Tio ofte koncernas relative simplajn tradukojn de daŭremeco al malpli da eligo de forcejaj gasoj, pli efika uzo de krudmaterialoj, kaj reciklado.

Eble post 1944, kiam en Bretton Woods financaj kaj ekonomiaj interkonsentoj efektiviĝis inter landoj, ne plu estis jaro kun tiom da internaciaj ambicioj. La ekspektoj por la klimatkonferenco fine ĉi-jare estas altaj. Dum la MDG-oj estis nur alvoko disponigi pli da mono por evoluhelpo, la SDG-oj postulas klopodojn de ĉiuj. Ili metas grandan respondecon ĉe registaroj de emerĝantaj kaj evoluantaj landoj, por kontraŭbatali korupton, kaj reformi impostojn, merkatojn kaj la publikan servon. Ni esperu ke en la eŭforio de la UN tio ne estos forgesita ĉe la akcepto de la SDG-oj.

 

Louise O. Fresco  estas verkistino, kaj prezidanto de la Konsilio de Regantoj ĉe Wageningen UR (University & Research centre) en Nederlando.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/mei/29/zij-die-van-het-milieu-houden-haten-de-democratie-1499373
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Tiuj kiuj ŝatas la medion, malamas la demokration

Inciti fiŝkaptistojn kaj malestimi la politikon, kiel faras Greenpeace, ne estas bagatelo, opinias Sebastian Valkenberg.

NRC 29 majo 2015

 

Fare de Sebastien Valkenberg

 

Kiam Greenpeace antaŭ nelonge sinkigis ŝtonblokojn en la Nordan Maron, tio ne estis incidento. Estas konata ŝablono. Tuj kiam naturprotektantoj iĝas senpaciencaj, ili kredas ke preterpasi la politikan decidiĝon estas en ordo. En ekstremaj kazoj ili prenas la leĝon en siajn proprajn manojn.

Se ne eblas vole, tiam ja nevole  ‒  estis la penso malantaÅ­ tio. Per sia agado Greenpeace volis la fiŝkaptadon kontraÅ­i, ĉar de la politikistoj malmulto estis atendebla. LaÅ­dire estas "manko de decidemo de la Nederlanda registaro por protekti la naturon de Norda Maro".

La malestimo por la politiko troviĝas profunde  ‒  tre profunde. Denove kaj denove montriĝas kiom ĝi apartenas al la radikoj de la medio-movado. Vidu ankaÅ­ aktivecklubon Urgenda, kiu antaÅ­ nelonge paŝis al la tribunalo. La juĝisto devis fari kion politikistoj preterlasis, zorgi pri pli ambicia klimatpolitiko. "La ŝtato evidente volas deturni la okulojn, kaj ne plenumi sian zorgdevon", tiel diris la advokato de Urgenda. "Tiam ĉio ĉesas".

La sola lumpunkto estas ke ĉi tie almenaŭ la leĝa vojo estas preferata al ACTIE![i] de Greenpeace. Sed la pensmaniero estas ĉiam la sama. Aranĝoj estas farataj ne sufiĉe rapide, aŭ estas tro feblaj, kaj la demokratio perdas rapide sian altiran forton. Administraj proceduroj estas ja maloportunaj formalaĵoj, kiu kaŭzas malrapidigon.

Iagrade ĉiu konas tiujn kazojn de indigno. Dum en Ĉinio aŭtostrado estas konstruata ene de duonjaro, ĉe ni en Nederlando ne eblas konstrui, alikonstrui aŭ renovigi sen io plu. Ekzemple la fama Rijksmuseum[ii] en Amsterdamo estis dek(!) jarojn fermita pro alikonstruo. Sed kion fari se la duono de Amsterdamo rajtas kundecidi ĉu oni tenu malfermita la biciklo-tunelon sub la muzeo?

 

La frustriĝo ĉe la medio-movado tamen iĝas pli grava ol la kutima grumblado pri la demokratio. Iuj problemoj estas tiel urĝaj, tiujn oni ne konfidu al politikistoj. Ili estas severe limigataj en sia movlibereco, pro tio ke ili volas kontentigi siajn delegintojn, deputintojn kaj apogantojn; kaj tiam estas ankoraÅ­ la wheel and deal[iii]   kun aliaj partioj, ĉar preskaÅ­ neniam iu havas plimulton. Estas politika umado ĝenanta tiujn radikalajn solvojn kiuj necesus por deturni la apokalipson.

Tiel okazas nun kaj tiel jam okazis antaŭ kvardek jaroj, kiam la raporto de la Klubo de Romo aperis. La baza trajto de la raporto estas konata: estis kvin minutojn antaŭ la dekdua. Baldaŭ, ĉiuj gravaj naturaj helprimedoj estus elĉerpitaj, kun ĉiuj malagrablaj konsekvencoj de tio.

La antaŭvidita doomsday[iv] ankoraŭ ne okazis. Sed nu ja, esploristoj fojfoje malpravas, ĉu ne? Jen tro frivola reago. Ĉi tie ne temas pri erarego sen io plu! Tiu estas ekstre korŝira se vi pripensas kiajn oferojn oni devus fari por deturni la proksimiĝantan pereon.

"Demokratio ne estas panaceo", diris la Klubo de Romo en 1972. "Kvankam eble sonas blasfeme, demokratio ne plu longe taŭgas por la taskoj kiuj alfrontas nin. La komplekseco kaj teĥnika naturo de multaj de la hodiaŭaj problemoj ne ĉiam permesas, ke elektitaj reprezentantoj en la ĝusta momento faros kompetentajn decidojn.

Plendi pri malrapida decido-farado estas unu afero. Sed oni devas bone atenti se la plendoj transiĝas en revado pri pli da decidemo kaj portempaj suspendoj de la demokratio. Eble iuj spertas tion kiel sakrilegion, la Klubo de Romo almenaŭ ankoraŭ koncedas. Sed principojn ni povas al ni permesi sole en tempo de paco.

Estas karakteriza kazo de la tiel nomata Noble Cause Corruption. La plej ruza de ĝi estas ja tiu nobla celo, ĉar kiel vi difinas tiun? Tio apenaŭ eblas. Ĝi sin manifestas kiel elastan terminon, kiu daŭre povas esti plie etendita. Multaj projektoj meritus esti pritraktataj en senventejo, pro ilia urĝeco aŭ la rezisto kiun ili akvokas.

Mi ankoraŭ povas memori la deklarojn faritajn antaŭ kelkaj jaroj de Jean-Claude Juncker, intertempe prezidanto de la Eŭropa Komisiono, sed tiam ankoraŭ prezidanto de la Eŭro-grupo. La eŭrokrizo atingis kulminon, kaj demokration li trovis ja ĝena afero. "Se iĝas treege, oni mensogu."

 

Por tuta klareco: ĉi tie ne parolis iu kiu bedaŭris tiun iradon de la aferoj, kaj nur en ekstrema kazo sentis sin devigita eviti la demokratian decidiĝon. Dum antaŭaj okazoj manifestiĝis ke por Juncker la amo al demokratio tute ne estas senrezerva. La elektantaro ja povus fari strangajn kapriolojn.

Povas esti ke mondplibonigantoj ĝenerale estas impresiĝemaj al Noble Cause Corruption. Sed ĉi tiu malbonaĵo estas ankoraÅ­ iomete pli virulenta ĉe la medio-movado, kiu eĉ pli suferas de kvin-minutojn-antaÅ­-la-dekdua vizioj  –  post kiam la vojo malfermiĝas por la plej radikalaj antaÅ­rimedoj. Do jes, tiuj ŝtonblokoj en la Norda Maro estas bedaÅ­rindaj. Sed la kontraÅ­-demokrata etoso kiu el tio montriĝas estas la vera 'ŝtono de falpuŝiĝo'.  

 

 

Sebastien Valkenberg estas filozofo kaj verkisto.

 

[i] http://www.greenpeace.nl/about/Actie/ havas jenan priskribon pri sia aktiveco: "Se interkonsiliĝo kaj premgrupoj ne havas rezulton, ni montras medio-krimegojn en agitado; por devigi entreprenojn preni seriozaj la dezirojn de iliaj klientoj; kaj por informi homojn kaj montri ke estas alternativoj."

[ii] Rijksmuseum (Regna muzeo) en Amsterdamo estas la plej grava muzeo de Nederlando.

[iii] wheel and deal = fari postkulisajn intertraktadojn

[iv]   doomsday = juĝtago

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/bied-afrikanen-hulp-in-eigen-land~a4039732/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Proponu al Afrikanoj helpon en ties propra lando

Ni nun faru ĉion eblan por preventi ke junaj Afrikanoj enŝipiĝos en Libio.

Volkskrant 26 majo 2015

 

Fare de  Lilianne Ploumen

 

Vi estas dekokjara kaj la tagoj preterpasas sen ajna perspektivo. Vi havas kelkcent dolarojn, pruntitajn aŭ lukritajn per vendado de viaj lastaj posedaĵoj. Kion vi faras?

Nun:
Vi priparolas kun amikoj kaj familianoj kiel vi povus foriri. For el la lando kie vi grandiĝis, kie loĝas viaj gepatroj, kie vivas la knabino al kiu vi verdire volas edziĝi. Iun nokton vi rampas sub la kanvason de kamiono. Sur la mapo de Afriko vi estas vidinta ke vi iru Norden. Libio, jen la plej mallonga vojo al Eŭropo, kie pli bonas.

Post nelonge:

Vi pripensos kun amikoj kaj familianoj kiel vi povus akiri postenon aŭ eklabori memstare. Tiel ke vi povus resti en la lando kie vi grandiĝis, kie loĝas viaj gepatroj, kie vivas la knabino al kiu vi verdire volas edziĝi. Iun tagon vi alŝoviĝos en la oficejo de la banko. Vi volos scii kiel investi en la lando de via familio por komenci kultivi kotonon, por kiu tiam estos granda mendado, ĉar eksterlanda entrepreno estos konstruinta kotonteksejon.

 

La diskuto pri la amasoj da rifuĝintoj temas ĝis hodiaŭ ĉefe pri kion ni faru kun homoj kiuj vidas Eŭropon kiel sekuran havenon. Ofte distingo faratas inter ekonomiaj rifuĝintoj kaj politikaj rifuĝintoj. Unuflanke prave: faras grandan diferencon ĉu vi estas fuĝanta pro via vivo, aŭ ĉar vi ne scias kiel vivteni vin. Sed aliflanke: la homoj mem ne faras tiun distingon. Ili sidas ĉiuj kunkune sur plenplenaj boatoj kiujn ni ĉiutage vidas sur Mediteraneo.


Struktura helpo

En la lumo de tiuj tre tristaj bildoj, estas apenaŭ imageble ke povus esti ankoraŭ pli malbone. Sed pri tio mi ja estas konvinkita: povintus esti eĉ multe pli malbone. Ke tio ne estas tiel, ties kaŭzo estas ke ni ĉiuj kune jam tre multe faras. En la regionoj kie la plej grandaj amasoj estiĝas, ni zorgas pri kriza helpo: manĝaĵo, vestaĵo kaj provizora tegmento, ĉio kio necesas por mallongdaŭre postvivi. Tie ni provas ankaŭ aranĝi ke estos pli ol litkovriloj kaj tegmento. Ŝancoj malfermi butikojn, partopreni en profesia trejnado. La plej multaj rifuĝintoj do restas en la regiono. Ekzemple pri Sirio: pli ol 90 procentoj de la Siriaj rifuĝintoj restis proksime; malpli ol 1 procento transiris al Eŭropo.

Vi scias ke ni faras tion. Vi pagas gravan parton de tiu konto tra via impostmono kaj per donacoj. Kriza helpo estas nur relative malgranda parto de tiu sumo. La plejparto de la buĝeto por evolukunlaborado estas uzata por strukturaj klopodoj, kiuj ĝuste devas preventi ke kriza helpo iam iĝos necesa.

Ĉi tiu ministraro[i] ĉe sia enoficiĝo decidis ke helpo precipe estas rimedo por atingi pli altan celon: ebligi homojn disvolvi sin mem. En kiu ajn lando kie mi venas, la vero estas ke homoj prefere savas sin mem, anstataŭ peti helpon. Pro tio, helpo estu ĉe komerco, kaj komerco ĉe helpo.

Kiu vidas la bildojn de la hodiaŭa mizero, emos pensi ke ĉi ĉio estas malsukcesanta. Ne estas tiel. Ni faras certe grandegajn progresojn. Ni estas gajnantaj la lukton kontraŭ malsato. Ekstrema malriĉeco estos duonigita ene de du jardekoj. Kie Afriko antaŭe estis rigardata kiel la perdita kontinento, nuntempe la investantoj tute pretas fari negocojn tie.

Sed intertempe kuŝas la kadavroj sur la Siciliaj strandoj, kaj tio estas neakceptebla. Ĉi tio devas ĉesi, kaj ni[ii] laboras pri ĝi kun la Eŭropa Unio. Sed tio ne sufiĉe kontentigas nin. Mi en mia buĝeto[iii] apartigos 50 milionojn da Eŭroj por krei pli da perspektivo en Norda Afrika. Perspektivo, pri tio temas. Ni nun devas ekuzi ĉiujn eblajn rimedojn por preventi ke junaj Afrikanoj morgaŭ en Libio enirus en kadukan boaton.

Kuraĝo kaj ambicio

Ene de nia Nederlanda fonduso por tiuj MKB[iv]-entreprenoj kiuj volas aktivi en landoj kun malaltaj aÅ­ mezaj enspezoj, la Dutch Good Growth Fund, ni rezervas monon por pli da laborpostenoj kaj entreprenist-ŝancoj por junaj Afrikanoj. Nederlandajn entreprenojn kiuj havas bonajn investplanojn por la regiono, sed puŝiĝas kontraÅ­ obstakloj, ni helpos tamen plenumi tian intencon. MKB-entreprenojn kaj estontajn entreprenistojn en landoj kiel Ganao, Senegalo kaj Tunizio, ni helpos realigi siajn planojn. Per konsilo, praktika helpo, kaj financad-eblecoj. Krom tio ni kunlaboros kun sociaj organizoj kaj socialaj entreprenistoj kiuj jam aktivas en la regiono kaj scias kio funkcias. Tiel ni atingos ankaÅ­ la plej fragilajn grupojn.                                                                  

Kiu riskas sian vivon por veni al Eŭropo, estas ne nur malespera; tiu ankaŭ havas kuraĝon kaj ambicion. Ni nun devas aranĝi ke tia persono uzu sian kuraĝon kaj ambicion por starigi ekzistadon en sia propra lando. Ĉar la paradizo kiun li serĉas, ne ekzistas. Kiu ne dumvoje dronas, finiĝos tro ofte kiel kontraŭleĝulo, trenpaŝanta laŭ la strandoj de Hispanio aŭ Italio por vendi sunvitrojn kiujn neniu volas havi.

Ni devas ne nur dediĉi nin al reteni homojn. Homoj kiuj havas neniun perspektivon ĉiumaniere persistas por veni tien kie estas pli bone. Sed viro kiu vidas honestan ŝancon por deca ekzistado sur la loko kie li elkreskis, kie loĝas lia familio kaj la knabino kun kiu li volas edziĝi, tiu viro havos la emon ne foriri, sed resti kaj preni tiun ŝancon.

 

Lilianne Ploumen estas en Nederlando la Ministro pri Eksterlanda Komerco kaj Evolukunlaborado.  

 

[i] de la Nederlanda registaro.

[ii] la Nederlanda registaro.

[iii] la buĝeto de la Nederlanda Ministerio de Eksterlanda Komerco kaj Evolukunlaborado, kies ministro estas Lilianne Ploumen, kiu verkis ĉi tiun artikolon.

[iv] MKB (Midden- en Klein-Bedrijf) estas en Nederlando la sektoro de mez- kaj mal-grandaj entreprenoj; konforme al la EU-normoj temas pri entreprenoj kun maksimume 250 dungitoj.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/mei/02/waarom-europa-geen-messias-meer-moet-zijn-1491436
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Kial EÅ­ropo ne plu estu mesio

NRC 2 majo 2015

 

Fare de   Caroline de Gruyter

 

Dum jardekoj ni Eŭropanoj havis simplan solvon por problemoj en malriĉaj landoj de Afriko aŭ Azio: ekonomia disvolviĝo. La ideo estis ke, se homoj havos iom pli da mono, ili venos pli proksime al civilizita vivo. Al demokratio, al pli bona instruado kaj gvidado, al intertraktado anstataŭ pafado.

Tial, Eŭropaj landoj, aparte kaj pere de EU, investis multe en evoluhelpon. Sed tiu solvo, kiu por ni mem certatempe funkciis kiel bonfaro, kreas nun novajn problemojn, kiujn ni ne sufiĉe konsideris.

Rigardu la homojn kiuj ankaÅ­ ĉi-semajne ree estis kontrabandataj trans Mediteranean Maron. Iliaj ĉefaj landoj de origino estas Malio, Gambio, Niĝerio kaj Senegalo, diras landlimo-agentejo Frontex. Landoj de kiuj ĉiu havas diferencajn, seriozajn problemojn, sed neniu de la kvar estas kiel ‘Sirio’.

Kial tiom da civitanoj el tiuj landoj pagas po 5000 dolaroj aŭ pli por persono ironta al Eŭropo tra la terura vojo, plena de ekspluatado, elĉerpiĝo kaj humiligo en Saharo, Libiaj arestejoj kaj kadukaj boatoj? Tial, ke ili posedas tiun monon, aŭ povas ĝin avare kolekti. Tio estas nova. La problemaro de dronantoj en Mediteraneo estas fakte ankaŭ signo ke partoj de Afriko ekonomie pli bone fartas ol antaŭe.

Oni fojfoje diras ke la homkontrabando ekde Libio, kiu komenciĝis sub kolonelo Gaddafi, firme ekfloris kiam Francio kaj Britio detronigis lin. Ĥaoso sekvis. Milicioj nun konkurencas por potenco. Homkontrabando estas por ili grandega enspezfonto. Ĉi-ĉio veras. Sed estas ne nur afero de ofertado, ankaŭ de mendado. Nuntempe pli da homoj ol antaŭe pretas pagi por kontrabanda transportado.

La afero plirapidiĝis kiam Siriaj mezklasanoj alvenis en Libio kaj elspezis multe da mono por la transveturo. Oni ja povas pere de alpafado fari kontrabandboatojn likaj, kiel EU nun pripensas, sed tiel la mendado ne malkreskos.

 

Niaj najbaroj iĝas ĉiam pli cinikaj pri ni. Do ni iĝu malpli naivaj.

 

Se ĝi rigardas orienten, Eŭropo devas revizii same sian ekonomian civiliz-teorion. La ideo estis, ankaŭ ĉe tio, ke landoj kiuj ekonomie pli bone fartas, estas pli stabilaj landoj kun pli da respekto por okcidentaj civiliz-idealoj. Ankaŭ pri tio ni ofte estis erarintaj.

Balkanio estas brile la dua kontraband-itinero en EÅ­ropon. En Ukrainio, ekonomia mesianismo venigis nin en konflikto kun Rusio. En Serbio kaj Moldavio, cinikaj elitoj akiris la potencon, kiuj uzas terminojn kiel ‘sendependa jurisdikcia povo’ aÅ­ ‘libera gazetaro’ nur se ili volas subvenciojn el Bruselo. Rumanio kaj Hungario gaje daÅ­rigas tiun ludon ene de EU. Ili siatempe membriĝis pro ekonomiaj ŝancoj kaj struktur-fondusoj. Nun ili sabotas, de ene, EÅ­ropajn decidojn se la Kremlo aÅ­ la mafio rekompencas ilin por tio.

En Foreign Affairs, Ivan Krastev kaj Mark Leonard skribas en artikolo titolita ‘Europe’s Shattered Dream of Order’ ke EÅ­ropo, iam "ekologia sistemo kiu estis protektita kontraÅ­ la kruda realeco de la mondo", nuntempe por niaj najbaroj "iĝis tro progresema kaj aparta por sekvi". Komence, multaj najbaroj volis esti kiel ni. Nun, multaj havas ankoraÅ­ nur iom da respekto por EÅ­ropo. Ilia nova prospero kaj la apogo de potencaj sponsoroj kiel Ĉinio kaj Rusio kreskigas tiun malestimon.

Ĉu Eŭropo devas ĉesi sonĝi ke ĝi povas transformi sian ĉirkaŭaĵon, kaj anstataŭe protekti sian propran civiliz-modelon, antaŭ ol tiu estas plie malfirmigata? La tragedio de dronantoj, la malsukcesa politiko pri najbarlandoj, la ruiniĝo ĉirkaŭ Ukrainio kaj la antaŭenmarŝo de la ĝihadistoj sugestas tiel. Ni ne plu havas multajn afablajn najbarojn, kaj devas redifini niajn interesojn, iĝi malpli naivaj. La mondo ŝanĝiĝas. Nia rolo en ĝi do ankaŭ.

 

Caroline De Gruyter  estas korespondanto en Vieno kaj verkas ĉiusemajne kolumnon pri politiko kaj EÅ­ropo.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/april/18/het-geld-stroomt-binnen-bij-is-maar-niet-voor-alti-1486001
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La mono enfluas ĉe IŜ, sed ne por ĉiam

Petrolo, artaĵoj, ostaĝoj kaj ‘impostoj’ estas la ĉefaj fontoj de enspezoj por IŜ. La Sekureca Konsilio volas ataki tiujn. Bonege, sed la konsilio ne forgesu la politikan diskuton, opinias Nora Neuteboom kaj Larissa Versloot.

NRC 18 aprilo 2015

 

En februaro la UN Sekureca Konsilio surmetis renovigitajn sankciojn al la Islama Ŝtato (IŜ). Tiumaniere la konsilio volas ekkapti la financajn fontojn de la plej riĉa terorisma organizo en la mondo. La rapida interkonsento indikas kurzoŝanĝon en la aliro al IŜ, sed la demando estas ĉu tiu efikos longdaŭre.

La monhavaĵon de IŜ oni taksas inter tri kaj ses miliardoj da dolaroj jare. La ĉefa enspezfonto estas petrolo. Kaj en Irako kaj en Sirio, IŜ havas la regadon super granda nombro da rafinejoj; la ĉeestantaj provizoj de kruda petrolo estas kontrabandataj kaj pluvendataj. Laŭ la UN tiu kontrabando liveras al IŜ inter 846.000 kaj 1.645.000 dolarojn tage.

La elaĉeta mono, akirata interŝanĝe al la liberigo de ostaĝoj, konsistigas alian gravan enspezfonton: ĉirkaÅ­ 123.000 dolarojn tage. Krome IÅœ kolektas impostojn. Tiel la loĝantaro en okupita teritorio pagas ‘sekurec-monon’, por ke la IÅœ-batalantoj ne ĝenu ilin. La enspezoj el la vendo de arÄ¥eologiaj artaj trezoroj estas relative novaj. Estas malklare kiom IÅœ gajnas per tio, sed koncernas gravan parton de la enspezoj.

Pri la elspez-modelo de IŜ malmulte estas konata. Esploristoj de la UN taksas, ke IŜ pagas inter 500 kaj 1500 dolarojn monate al siaj batalantoj. IŜ ankaŭ elspezas signifan sumon al proviantado por kompletigi mankojn de brulaĵo kaj nutraĵo. Por armiloj ili relative malmultan monon elspezas; tiujn ili ofte forprenas de siaj kontraŭuloj.

La elspezoj de IŜ restos egalaj aŭ plialtiĝos. Sed kio okazos kun la enspezoj? La petrolprovizoj estas limigitaj, kaj post kiam IŜ antaŭ nelonge perdis multan terenon en kaj ĉirkaŭ Tikrit, ne estas verŝajne ke la grupo rapide povas proprigi novajn rafinejojn. La produktkapablo de la petrolterenoj kiujn IŜ administras estas enorma, sed la demando estas ĉu IŜ havas la konon por efektive elterigi petrolon. Aldone la aranĝo de bone funkcianta naftodukt-reto riskoplenas, ĉar naftoduktoj estas facila celo por bombardado de el la aero. Ankaŭ la nombro da pluvendendaj artaĵoj elĉerpiĝos. Kaj fine devas IŜ atendi malpli da (privataj) mondonacoj el la Golfo-ŝtatoj, interalie pro la plifortiĝanta premo de Usono.

 

Kontrabandado de kruda petrolo laŭtakse liverus al IŜ milionon da dolaroj tage

 

Por krei stabilan bazon kun provizoj kaj institucioj, necesas matura ekonomia sistemo. Je la longa daÅ­ro IÅœ ne kapablas starigi tiun. Elaĉeta mono kaj impostoj ŝajnas esti la sola ‘daÅ­rigebla’ enspezfonto de IÅœ, sed la batalantoj riskas ke la loĝantaro interŝanĝe al tio postulos pli ol nur negativan pacon. La ŝanco je sociaj-ekonomiaj streĉoj pliiĝas.

La rezolucio adoptita de la UN Sekureca Konsilio povas favori tiun procezon, certigante ke la ‘nedaÅ­rigeblaj’ gajnoj de IÅœ pli rapide elĉerpiĝas. La rezolucio donas al la membroŝtatoj la spacon agi pli forte kontraÅ­ petrolkamionoj sur la limo inter Sirio kaj Irako. Krome, la Sekureca Konsilio emfazas ke la intertraktado kun teroristoj kaj la pagado de elaĉeta mono nedezirindas. Fine, la rezolucio alvokas membroŝtatojn malhelpi la pluvendo de arÄ¥eologiaj trezoroj.

La rapida interkonsento inter la kvin permanentaj membroj de la Sekureca Konsilio estas rimarkinda. Atakante la financajn radikojn de la terorisma organizo, ili volas bremsi ĝian almarŝadon. Eble ĉar fokuso sur la financa sistemo de IŜ havas diversajn avantaĝojn por la permanentaj membroj de la Sekureca Konsilio.

Unue ili tiel evitas la problemojn pri la legitimeco de la nuna reĝimo de Assad en Sirio  –  diskuto kiun Rusio ne ŝatas fari. Due la iniciatoj en la rezolucio realigeblos sen intertraktado kun IÅœ  –  kio precipe por Usono ja estus tute neakceptebla. Trie la rezolucio donas la signalon, ke la internacia komunumo kunigas la manojn por kontraÅ­agi IÅœ-on, kaj tiel ĝi lerte deturnas la atenton de diferencaj pensmanieroj, inter la kvin membroj, pri la ĝusta aliro.

Ĉu la rezolucio nun fakte havos rezultaton? Jes, kondiĉe ke ĉiuj ludantoj obeos la interkonsentojn. Tiuokaze la najbarlandoj devas kontroli siajn landlimojn pli strikte, importitaj artaĵoj estu spurataj, kaj landoj ne plu rajtas pagi elaĉetan monon. Jen ne realisma. La rezolucio sendube trafos IŜ-on finance, sed havos pli da sukcesŝanco je la longa daŭro, se la faritaj interkonsentoj estas vere kaj por pli longa tempo plenumataj.

Karakteriza detalo: la financa sistemo de IÅœ aspektas por la longa daÅ­ro ĉial ne vivipova. La adoptita rezolucio ŝajnas do ĉefe indiki la kurzoŝanĝon de la UN Sekureca Konsilio. Sed ne lasu ĝin efiki malprofite al la malfacilaj  – sed necesaj –  aliaj politikaj diskutoj pri IÅœ. Ĉar tiujn devas la permanentaj membroj de la Sekureca Konsilio kiel ajn praktiki.

 

Nora Neuteboom estas ekonomikisto kaj filozofo.
Larissa Versloot estas politikologo.

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/maart/26/het-zich-uitbreidende-europa-is-een-ballon-die-o-1478954
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La plivastiĝanta Eŭropo estas balono krevonta

Fiksi landlimon estas kiel la milithakilon enterigi. La eraro kiun la membroŝtatoj faras, estas ke ili forigas la limojn, anstataŭ sekurigi tiujn. Rigardu al Krimeo, tiel diras Pascal Bruckner.

NRC 26 marto 2015

 

Fare de Pascal Bruckner

 

Ne la troo, sed la manko de limoj kulpas pri la nuna malfeliĉo, aŭ almenaŭ parto de ĝi, en Eŭropo. Tio koncernas precipe ties centran kaj orientan partojn, kie regionoj estis dumtempe Germanaj, poste denove Polaj, Rusaj, Ukrainaj, Aŭstra-Hungaraj, kie registarformoj ŝanĝiĝis, same kiel nomoj, kaj kie popoloj estis elpelitaj el siaj hejmoj.

Post la aneksado de Krimeo en 2014, la Orient-Ukrainio  – scenejo de sendependec-milito apogata de Moskvo –  konsistigas nun ekzemplon de neklaraj limoj kiuj estas tre konvenaj por ĉiuj specoj de agreso. Sed la celo de la moderna EÅ­ropo estis: protekti malgrandajn ŝtatojn kontraÅ­ la avideco de grandaj landoj, sekurigi iliajn landlimojn, kaj protekti ilian lingvon, ilian identecon kaj unu aÅ­ pli da religioj.

Limo estas ne nur linio kiu limdifinas, sed ankaŭ vundo kiu povas sangadi kaj por kiu homoj batalis. Iuj vundoj iĝas cikatroj, aliaj denove malfermiĝas. La eraro ĉe la aranĝo de Eŭropo estas ke oni volis nuligi limojn, anstataŭ sekurigi ilin, kaj ĉi ĉio sub la standardo de la federismo, ĉe kiu popoloj estis kunigataj en neklaran miksaĵon.

Jen la tezo de Thierry Baudet en sia libro, en kiu li, laŭ la ekzemplo de aliuloj, kun eleganta erudicio verkas pri nacia identeco. La Eŭropa dramo estas duala: Bruselo estas erodinta la nacian suverenecon sen anstataŭigi tiun per supernacia suvereneco, dum ĝi intertempe daŭre invitas ree novajn landojn aliĝi al la Eŭropa Unio. Eŭropo iĝis balono kiu estas senĉese pli plenblovata.

 

La enmigrado-politiko de Bruselo metis unu apud la alia popolojn kiuj havas diverĝajn kulturojn, malsaman vivotempon, aÅ­ estas adeptoj de diferencaj kredoj. Kaj tiam Bruselo postulas de ili ke ili komprenu sin reciproke, kaj ekamu unu la alian, en la nomo de respekto al la diverseco. Alivorte, la multkulturismo, ĉefe en la Anglosaksaj landoj, estas emfazinta la apartigon, anstataÅ­ antaÅ­enigi la ekaperon de nacia sento. AnstataÅ­ ke la distingo inter ‘ni’ kaj ‘ili’ estis malpliigata, ĉi tiu politiko de ‘ĵetu ĉion en unu poton’ efektiviĝis dank' al rapide aperanta anti-rasismo, kiu kontrastigis pri identeco orientitajn, ŝovinismajn bravulaĉojn kun grandanimaj indiĝenoj kiuj ĝojas pri kunloĝado kun iu ajn.

Sub masko de islamofobio, kritiki religion degeneris al ago de rasismo. Oni konfuzis landojn kun skatolo da verdaj pizoj al kiu oni senfine aligas novajn elementojn, sen demandi sin ĉu ĉi ĉio ja iĝos bona. KaÅ­ze de tio, la sento de lojaleco estas rompita, kaj nacioj ŝanĝiĝis al regionoj kie loĝas kune komunumoj, kiuj reciproke sentas sin malamikaj, aÅ­  - en plej bona kazo -  indiferentaj.

 

KvazaÅ­ EÅ­ropo estus stacidomhalo, kie la tuta homaro promenetas. Tragika eraro.

 

La aktualeco ĉiutage montras al ni ekzemplojn de tiu malsukceso. Tiu strategio eĉ ankaŭ videblas ĉe niaj eŭrobiletoj, sur kiuj ne estas bildoj de la grandaj artistoj aŭ sciencistoj el iu lando, sed bildoj de arkoj, pontoj kaj stacidomhaloj: kvazaŭ Eŭropo estus stacidomhalo, kie la tuta homaro promenetas. Tragika eraro, kiu elspiras malagrablan malplenecon, kaj kiu parte klarigas la nunan konfuzon en Eŭropo.

Fiksi limon egalas al enterigi la milithakilon: la antaŭa malamiko iĝas aliancano, la fremdulo iĝas najbaro. Kaj laŭlonge de la limoj ree sereniĝas, la danĝeroj malaperas. Ĉiu limo formetas en si la iluzion de sia propra detruo: multaj homoj vidas en la moderna Eŭropo promeson por la tuta mondo, "afero de civilizacio" (laŭ la Franca filozofo Edgar Morin), komparebla kun la antikva Romo, Ateno aŭ Jerusalemo. "Ni ne unuigas ŝtatojn, ni unuigas homojn", diris Jean Monnet, fondinto de la Eŭropa Unio, kun tipe Franca sento por abstrakteco.

Kaj el tio nun devenas parto de nia malprospero. Ceŭto kaj Melilo en Maroko, Lampedusa en Italio, la Kanariaj Insuloj, la limo inter Turkio kaj Grekio, ĉiuj vojaĝceloj de enmigrantoj el Afriko, la Mez-Oriento kaj Azio, memorigas nin pri tio, ke Eŭropo ne estas la tuta mondo, nek la dua Unuiĝintaj Nacioj, kaj ke ni ne povas malfermi la pordegon por ĉiu kiu antaŭ ĝi staras.

Eŭropo ĉiam konsideris siajn plej eksterajn limojn kiel ŝanĝeblajn. Sed ĝi rompis la klasikan patriotismon sen anstataŭe starigi federalan patriotismon, kiel ekzistas en Usono, kie lojaleco al la flago kaj la kredo en la Usonaj elektoj estas la cemento de la lando.

EÅ­ropo, kontraÅ­e, estas dispecigita korpo, de kiu la pecoj kune formas simplan kungluaĵon. Ne estas EÅ­ropo kiu mortigis naciojn, estas la landoj mem kiuj tiel elĉerpis sin en militoj, ke ili povis  - por supervivi -  fari nenion alian ol konstrui unuiĝintan EÅ­ropon.

 

Senigitaj de sia pretendo pri la sola vero, suferante je agorafobio en mondo kiu tro grandas, la EÅ­ropaj landoj ne plu scias kiuj ili estas, kie ilia teritorio komenciĝas kaj finiĝas. La plivastigo de EÅ­ropo, sufiĉe freneze, pliigas tiun malklarecon  –  necertecon naskitan el tro da malkaŝeco al la mondo. De nacia izoleco ni transiris en timon de malfermeco. De nacia izoliteco ni transiris en timon pro granda malkaŝeco. Baudet prave enŝaltas la alarmsonorilon.

EÅ­ropo pereos pro sia propra sukceso: ĉiu volas tien, dum la kontinento dubas pri sia tasko. La maljuna damo pucigas sin ankoraÅ­ daÅ­re por esti amindumita. “La sola limo kiun la EÅ­ropa Unio fiksas estas tiu de la demokratio kaj de la homaj rajtoj”, jen kio estas en la enkonduko de la Deklaro de Laeken[i] el novembro 2001.

Tiel rezoninte, ankaŭ Barato, Sud-Afriko, Senegalo, Ganao, Kanado, Aŭstralio, Nov-Zelando, Usono, Japanio, Sud-Koreio kaj granda parto de Sud-Ameriko rajtas aliĝi al la Eŭropa Unio. Eŭropo revas pri kosmopolita ordo por kiu ĝi modelas kaj kiu laŭgrade ampleksas la tutan planedon.

La Malnova Mondo estas timigita kaj avidega samtempe, kaj riskas  - same kiel Romo -  morti pro obezeco, kiu daÅ­re pligraviĝas laÅ­grade kiel ĝia politika kaj milita nestabileco kreskas. Dum ĝi sin plenblovas, ĝi tiom da enhavo perdas, kiom da surfaco ĝi gajnas. Äœi miksas politikan rezignon kun naiva espero povi senprobleme akcepti eĉ pli da milionojn da homoj.

Nu, la limo estas ne nur limigo aŭ obstaklo sed la antaŭkondiĉo por la demokratia praktiko, ĝi establas longdaŭran ligon inter tiuj kiujn ĝi ĉirkaŭbaras, kaj ĝi donas la senton de komuna mondo. Ĝi disigas tiel forte kiel ĝi kunligas. Necesas loĝloko per kiu oni povas malfermi sin eksteren, kaj estas bone ke nacioj estas delimigitaj, ĉiu kun sia lingvo, kaj tradicioj por resti kune.

EÅ­ropo ja agus boncele se ĝi unue ordigus la aferojn ene de siaj propraj limoj, antaÅ­ ol uzi sian influon ekstere de tiuj. Äœi devas havi la kuraĝon diri ke la kontinento estas plena, revizii ĝian strukturon, kaj ne cedi al la granda delogo vekita de senfineco. Fiksi limon ne estas ago de malamikeco, sed afero de bona ‘najbareco’.

 

 

Pascal Bruckner estas Franca verkisto kaj eseisto. Ĉi tiun artikolon li verkis kiel resuman version de la antaÅ­parolo en "De aanval op de natiestaat" (La atako kontraÅ­ la naciŝtato), disertacio el 2012 de la Nederlanda publikisto, historiisto kaj juristo Thierry Baudet, kies verko ĵus aperis  - kiel libro -  ankaÅ­ en Francio.

 

[i] la Deklaro de Laeken estas la decido de la Eŭropa Konsilio, prenita en la reĝa kastelo de Laeken (apud Bruselo) en decembro 2001, starigi la Konvencion pri la Estonto de Eŭropo.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/dossier-de-nucleaire-ambities-van-iran/feest-in-teheran-na-akkoord-atoomprogramma-iran~a3943398/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Teherano festas post akordo pri la Irana atomprogramo

En la stratoj de la Irana ĉefurbo Teherano hodiaŭ ekestis spontana popolfesto, tuj post kiam en la Svisa urbo Lausanne oni atingis interkonsenton pri la kadro por traktato kun Irano koncerne ties nuklean programon. Dekoj da miloj da homoj iris sur la stratojn kaj skandis sian dankon al la Irana gvidantaro.

Volkskrant 2 aprilo 2015 23:00 h

 

Redaktora ĉefartikolo

 

El la laŭtparoliloj de multaj aŭtoj sonis la kanto "Happy" de la Usona kantisto Pharrell Williams. Malgraŭ la striktaj moralaj leĝoj en Irano, multaj junaj viroj kaj virinoj dancis dum tiu kanto. Laŭ Teheranaj ĉeestintoj, la popolfesto blokis nombron da gravaj stratoj en la norda parto de la urbo.

Ses grandaj potencoj kaj Irano faris hodiaŭ gravan paŝon al interkonsento pri la Irana nuklea programo. Teherano draste reduktos sian nuklean kapablon, interŝanĝe kontraŭ forigo de la internaciaj sankcioj.

Usona prezidento Barack Obama hieraŭ vespere en mallonga televida alparolo menciis "historian interkonsenton" kun Irano, "fortikan kaj vivipovan aranĝon" kiu, se komplete plenumita, "preventos ke Irano akirus nuklean armilon". Li nomis tion "la plej bona opcio", certe pli bona ol milito.

Du tagojn post la finiĝo de la limdato, Usona ŝtatsekretario John Kerry, lia Irana kolego Javad Zarif, kaj la supera reprezentanto de EU pri eksteraj aferoj, Federica Mogherini, prezentis surprize specifan kaj ampleksan paketon da interkonsentoj ("parametroj"); surprize pro la dubo, ekestinta kiam la limdato estis pasanta, pri la atingebleco de interkonsento.

La konkurso ankoraŭ ne finiĝis

Okcidentaj ministroj substrekis ke la konkurso ankoraÅ­ ne finiĝis; pri diversaj gravaj temoj  - kaj granda nombro da teÄ¥nikaj detaloj -  estu ankoraÅ­ intertraktate dum la venontaj tri monatoj. "Estas nenio subskribita," diris Obama. Se Irano tamen ankoraÅ­ barus al ni la vojon, "tiam ne venos akordo". La limdato por definitiva interkonsento estas 30 junio.

Unu el la plej gravaj disputpunktoj estos la rapideco je kiu la sankcioj kontraŭ Irano estos suspenditaj aŭ nuligitaj. La interkonsentoj pri tio estas multe pli malklaraj ol tiuj pri la riĉigo de uranio kaj la alikonstruado de reaktoroj por sole paca uzado.

La Usona kaj Eŭropaj sankcioj estos "suspendataj" tuj kiam la nuklea agentejo de UN konstatos ke Irano estas farinta "ĉiujn gravajn paŝojn". Se Irano ne plenumos siajn devojn, la sankcioj tuj estos denove efikigitaj. Kerry diris ke la sankcioj estos suspendataj "en fazoj", sed en la listo de parametroj estis nenio revidebla pri tio. La interkonsentoj pri la nuklea programo estos registrataj por periodoj de 10 aŭ 15 jaroj.

Irano promesis malkonstrui du trionojn de siaj centrifugiloj, de la nunaj 19.000 al 6105; de tiuj nur 5060 taŭgas por la riĉigo de uranio. La provizoj de riĉigita uranio estos reduktitaj de 10.000 kilogramoj al 300 kilogramoj, maksimume riĉigitaj ĝis 3,67 procentoj. Jen sufiĉege malpli ol kio necesus por fari bombon.

Riĉigo ankoraÅ­ sole okazos ĉe la fabriko en Natanz. Aliaj instalaĵoj estos malkonstruataj. La pezakvo–reaktoro en Arak estos alikonstruata tiele, ke plutonio ne plu povos esti produktata per ĝi.

Obama ankoraŭ la saman tagon telefonis kun la Israela ĉefministro Benjamin Netanjahu, laŭ siaj propraj vortoj por konvinki lin ke la interkonsento kun Irano estas "pli bona ol milito en la Mez-Oriento" kaj la sola garantio por preventi ke Irano disvolvus nukleajn armilojn. Netanjahu antaŭe al la novaĵpublikigo sciigis per Twitter, ke ĉiu interkonsento devas la nukleajn eblecojn de Irano repuŝi, kaj haltigi terorismon kaj agreson de la lando.

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/maart/18/xis-vier-allesomvattende-principes-1477972
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La Kvar Ĉiotraktantaj Principoj de Xi

Laŭ ekzemploj de Mao kaj Deng, la gvidanto de Ĉinio venas kun nova, sur ‘profunda pensado’ bazita socio-vizio.

NRC 18 marto 2015

 

Fare de nia korespondanto
Oscar Garschagen en PEKINO

 

Por ŝatantoj de lerte numeritaj sloganoj kaj teorioj pri utopia marksismo, Ĉinio estas Valhalo. Estas fera leĝo ke la plej supera gvidanto, frue aŭ malfrue, prezentu ĉiotraktantan, historie fidindan kaj sekvoriĉan vizion, por fari kredindan, legitimi, sian politikon. Komence de sia dekjara ofic-periodo, partiestro, prezidanto de la Milita Komisiono kaj prezidento Xi Jiping disfaldis sian duan, "sur profunda pensado" bazitan, strategion.

Unue estis la agrable sonanta ‘Ĉina Revo’, nun estas la teorio de la ‘Kvar Ĉiotraktantaj Principoj’. En decembro parolis Xi pri tio en la kamparo; en februaro ŝtataj amaskomunikiloj iniciatis ofensivon, kaj ĉisemajne ‘Prezidanto Xi’ por la tri mil reprezentantoj en la Granda Popola Halo aldonis plian klarigon pri siaj ‘Kvar Ĉiotraktantaj Principoj’ kaj ‘la vojo antaÅ­en’.

Por la kamaradoj el la provinco estis preskaÅ­ magia momento, kiu profunde impresis ilin, kiam Xi, kiel ĉiam ridetanta kaj ŝanĝiĝeme sen kravato, iris al la diversaj delegacioj por - laÅ­ la Popola Ä´urnalo - "pridiskuti brilajn elpensaĵojn". En la propraj vortoj de Xi tio koncernas strategion por "realigi la Ĉinan Revon kaj akceli la renaskiĝon de la Ĉina popolo". Multaj deputitoj reiris hejmen profunde kortuŝitaj, kun la firma intenco funde pristudi la ‘Kvar Ĉiotraktantajn Principojn’.

En klasika Ĉina la ‘strategia vizio’ de Xi sonas pli flua kaj eleganta ol en la Nederlanda aÅ­ la Angla. Tio esence signifas ke sub lia gvidado en Ĉinio "laÅ­ ĉiotraktanta maniero estas konstruata modere prospera nacio, laÅ­ ĉiotraktanta maniero estas efektivigataj reformoj, laÅ­ ĉiotraktanta maniero estas pligrandigata la juroŝtato, kaj laÅ­ ĉiotraktanta maniero estas plifortigata kaj disciplinata la partio". Jen resume la ‘Kvar Ĉiotraktantaj Principoj’, kiuj konstituas la plej altan politikan saĝecon kaj en la venontaj jaroj revenos.

Senigitaj de ĉiu tumulto, la sloganoj povus esti tradukataj kiel la kvar ĉefaj prioritatoj de Xi ĝis 2022, la jaro en kiu li demisios. Ĉefaj prioritatoj kiuj estas vortigitaj tre ĝeneralaj kaj enhavas malmultajn konkretajn detalojn. Xi volas - libere tradukite - fari Ĉinion, ĝuste kiel liaj antaŭuloj, ekonomie kaj politike prospera, kaj certigi la potencpozicion de la partio en ŝanĝiĝanta mondo.

Kvankam ekde la morto de la Granda Direktilisto Mao Zedong personkulto oficiale ne plu estas permesata, ĉirkaÅ­ la plej alta partiestro ja aÅ­ro de netuŝebleco kaj nevenkebleco estas kreata: ĉe Xi multe pli ol ĉe antaÅ­ulo Hu Jintao, la senverva gvidanto kiu eniras la historilibrojn kiel viro de ‘Scienca Vizio al Disvolviĝo’ kaj ‘La Ok Estimindaĵoj kaj la Ok Hontoj’.

Altkleraj politikaj sciencistoj de la partio-lernejoj elĉerpiĝas en laŭdo pri la kapableco de Xi por formi novan politikan teorion; la partia gazetaro produktas unu post la alia plurmediajn aldonojn, ofte brilajn, kaj la ĉefkomentisto de la Popola Ĵurnalo skribas preskaŭ ĉiutage 2.000 vortojn da komento pri la "interrilatigitaj sistemoj kiuj kaŝiĝas malantaŭ ĉiu el la Kvar Ĉiotraktantaj Principoj".

Kiu serĉadas pli ekzaktan, praktikan signifon, se temas pri reformoj de ekonomio kaj justica aparato, perdiĝas en labirinto de kripta parti-ĵargono. La svageco de la sloganoj, laÅ­ politika komentisto Zhang Ming de la Universitato Renmin, donas al la gvidantoj sufiĉan spacon por reagi je ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj: "Estas konataj ideoj en nova pakumo". Rimarkinda li trovas ke Xi kaj la partia gazetaro referencas al Deng Xiaoping, gvidanto kiu en la jaroj 80 kaj 90 la merkat-reformojn iniciatis. Pri Mao (‘Detruu la Kvar Oldulojn’ kaj ‘Lasu Cent Florojn Flori’) aÅ­ Jiang Zemin li apenaÅ­ parolas.

AnkaÅ­ Deng havis sloganojn, eble la plej konkretajn el ĉiuj. Li komencis post la morto de Mao kun la ‘Kvar Modernigoj’, kiujn li poste ŝanĝis al la ‘Kvar Kardinalaj Principoj’. Metu apud tio la ‘Kvar Ĉiotraktantajn Principojn’ de Xi, kaj la similecoj tuj fariĝas evidentaj: daÅ­rigi la ekonomiajn reformojn, konservante la partian superregadon, koncize dirite ‘marksismo kun Ĉinaj rekoniloj’.

 

 

Resume, sloganoj de kvar Ĉinaj gvidantoj:

 

‘Detruu la Kvar Oldulojn’

‘Lasu Cent Florojn Flori’

Mao Zedong (1949-1976)

 

‘Kvar Modernigoj’

‘Kvar Kardinalaj Principoj’

Deng Xiaoping (1978-1992)

 

‘La Ok Estimindaĵoj’

‘La Ok Hontoj’

Hu Jintao (2003-2013)

 

‘Ĉina Revo’

‘La Kvar Ĉiotraktantaj Prinicipoj’

Xi Jinping (2013-hodiaÅ­)

 

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/maart/18/akkoord-met-iran-zo-gek-nog-niet-1476722
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Interkonsento kun Irano nun ne tiom freneza

Irano provokis la ‘lupojn el la Okcidento’ ĉiufoje, tamen neniam temis pri profunde enradikiĝinta incitiĝo inter la ŝijaisma islamo kaj la okcidenta vivstilo, opinias Leo Kwarten.

NRC 18 marto 2015

 

Fare de  Leo Kwarten

 

La 31-an de marto ĝi estu preta: nuklea interkonsento, almenaÅ­ ties ĉefaj trajtoj, inter Irano kaj la kvin permanentaj membroj de la UN-Sekureckonsilio kaj ankaÅ­ Germanio. Interŝanĝe kontraÅ­ la limigado de la Irana nuklea programo, la sankcioj kontraÅ­ Teherano estos ĉesigitaj. Transakcio ŝajnas atingebla. La Usona ministro de Eksterlandaj Aferoj John Kerry kaj lia Irana kolego Javad Zarif renkontis unu la alian jam ok fojojn en 2015. Tiel elkora estas la rilato intertempe, ke koleraj Iranaj parlamentanoj kriis ke ne decas ke ministro de la Islama Respubliko, babilanta kun la Granda Satano, promenas laÅ­longe de Rhône.

Ke venos transakcio, pri tio estas profunde konvinkitaj ankaŭ la Arabaj malamikoj de Irano, Sauda Arabio unuavice. Kiam fine de 2013 malsekretiĝis ke Usono kaj Irano jam dum monatoj sekrete interparolas, la Saudaj gvidantoj estis furiozaj. Dum jaroj ili estis avertintaj la Okcidenton pri la ŝijaisma duonluno kiu konturiĝis ĉe ilia norda limo. Tiu etendiĝis de la Maŭzoleo de Khomeini en Teherano ĝis la sudaj kvartaloj de Bejruto, kun 20 milionoj da Irakaj ŝijaistoj, la Libana Hizbolaho kaj la Assad-reĝimo en Damasko kiel kunligaj ĉeneroj.

Mortminaca alianco, diris la Saud-Araboj. Ne nur por niaj sunaismaj aliancanoj, sed ankaŭ por la Okcidento. Tio lasta tuŝis senteman kordon. Neniu forgesis kiel la Ajatoloj en 1979 ŝajne el la nenio estis kaptintaj la potencon en Irano. Usonaj diplomatoj estis 444 tagojn ostaĝigataj en sia ambasadejo. Islamaj ekzekutistoj vojaĝis de urbo al urbo eldirantaj mortverdiktojn kvazaŭ temis pri parkado-monpunoj. Senhonta estis la Fatwa-o de Khomeini en 1989, en kiu li alvokis mortigi la Britan-Baratan verkiston Salman Rushdie, ĉar tiu estus insultinta la profeton.

Tio lasta pensigas pri la atenco kontraŭ Charlie Hebdo. La Kouachi-fratoj 26 jarojn poste agis surbaze de simila Fatwa-o. Khomeini kiel ŝijaisto estis ekiginta tendencon kiu poste estis kopiita de sunaismaj ŝejkoj. La sama validas pri memmortigaj atencoj. En 1983 la ŝijaisma Hizbolaho unuafoje ekuzis stireblajn bombaŭtojn. Nuntempe tiuj estas iĝintaj la komerca stampo de sunaismaj terorgrupoj kiel IŜ kaj Al-Kaida. Mi do ne estas mirigita se ĉe miaj prelegoj oni demandas min ĉu IŜ nun verdire estas sunaisma aŭ ŝijaisma. Irano havas en la Okcidento ja malbonan reputacion.

Tamen estas granda diferenco inter la ŝijaisma teroro en la tiama tempo kaj tiu de IÅœ nuntempe. Fakte la revolucio en Irano estis orientala versio de la Franca Revolucio. La ancien régime de la Shaho kun siaj CIA-amikoj kaj malpia elito estis renversita. Äœi estis anstataÅ­ita de radikale nova ordo en kiu la islamo iĝis la ŝtata ideologio, la subpremitoj estis mobilizitaj, kaj al la "lupoj el la Okcidento" estis farita moralpredikon. Tamen neniam temis pri profunde enradikiĝinta incitiĝo inter la ŝijaisma islamo kaj la okcidenta vivstilo.

Kiom malsama estas la batalo kiun la sunaismaj ekstremistoj plenumas nuntempe. Ili provas okazigi veran kolizion de civilizacioj, ĉe kiu ĉiuj aspektoj de nia sekulara socio estas detruendaj: demokratio, virinaj rajtoj, nia leĝa sistemo, eĉ la muziko je kiu ni dancas. La batalo ne limigas sin al la islama modelŝtato de IÅœ, sed okazas mondvaste  —  en Francaj antaÅ­urboj kie Judoj estas turmente forigataj, en Niĝerio kie lernejaninoj estas kun bombjakoj sendataj survojen, en babilejoj kie la ĝihado estas glorata. Tio ne estas revolucio kiel en Irano, kiu tiutempe ĉefe okupis sin pri si mem, sed religi-milito kun apokalipsaj dimensioj.

Dum la Saud-Araboj avertis nin pri la ŝijaisma duonluno, ili kaŝe desegnis sian propran planon. Kiel kontraÅ­veneno por la elburĝoniĝanta ŝijaisma konscio kiu post 1979 ekestis, ili komencis apogi radikalajn sunaistojn. Iam princo Bandar, antaÅ­a ĉefo de la Sauda sekurec-servo, rakontis al sia egalulo ĉe la Brita MI6, Richard Dearlove: "AnkoraÅ­ momenton, Richard, kaj tiam validos: ‘Dio helpu la ŝijaistojn’. Pli ol miliardo da sunaistoj estas tute teditaj de ili."  Bandar ricevis kion li deziris. Åœijaistoj kiuj neatendite troviĝas en teritorio okupita de sunaismaj ribeluloj, en Sirio aÅ­ Irako, tiuj nuntempe estas senceremonie murdataj.

La Okcidento lasis nenecese timigi sin fare de la Saud-Araboj. Tiuj estas ĉiam konsiderintaj la ŝijaistojn kiel mortigan minacon. La Okcidento kontraŭe povus ĝuste profiti de pliigita influo de la ŝijaisma islamo. Ŝijaistoj ja ĝenerale ne havas tempon por sankta milito kontraŭ la malmorala Okcidento. Nizar Hamzeh, politikologo ĉe la Usona Universitato en Kuvajto, iam diris al mi: "Ŝijaistoj tute ne interesiĝas pri konvertado de aliuloj al la islamo. Ili diras nur: ne ĝenu min en mia kredovivo."

Krome, la ŝijaisma ekleziularo estas bone organizita. Dum la sunaisma islamo rezultigas preskaŭ protestantisman pejzaĝon de kverelaĉantaj sektoj kaj tendencoj, la ŝijaismaj grand-Ajatoloj per fortika hierarĥio ekzercas grandan influon al la kredantoj. Tio venis ĝustatempe kiam grand-Ajatolo Ali al-Sistani lastan junion alvokis la Irakajn ŝijaistojn preni la armilojn kontraŭ IŜ. Al tio estis amase respondita. Ĉi tiun semajnon, la Iraka armeo kaj ŝijaismaj milicioj ekigis la atakon al Tikrit. Se ili sukcesos forpeli IŜ-on el tiu urbo, tion ili grandparte ŝuldas al gvidantoj kiel al-Sistani.

 

Post-revolucia Irano volas pasintecon enterigi kaj bonan rilaton kun Okcidento

La politika emancipiĝo de la ŝijaistoj finfine ne kondukis al radikaliĝo, sed kontraÅ­e. La post-revolucia Irano vere preferas enterigi la pasintecon kaj eniri en bonajn rilatojn kun la Okcidento. En Libano komencis Hizbolaho kiel revolucia teror-movado, kiu ostaĝigis kaj murdis okcidentanojn. Nun Hizbolaho estas politika partio  – koncedite: kun 40.000 raketoj ne vere kiel CDA[i] –  kaj oni interŝanĝis siajn islamajn idealojn por pragmatismo. En Irako la ŝijaistoj nun havas multe pli da potenco ol sub Saddam Hussein. Ili tamen sentas sin tre kontentaj en demokrata ŝtat-sistemo kaj malakceptas duan Islaman Respublikon.

Komparu tion foje kun la sunaismaj islamistoj kiuj post 2011 ascendis en Egiptio, Sirio, Libio kaj Irako. Ilia alveno estis tuj priskribebla kiel surstrata perforto kontraÅ­ virinoj kaj malsamkredantoj, islama popoljuĝo kaj cedemeco al ĝihadistoj. Notu bone, ankaÅ­ ŝijaistoj kondutas malbone dum militado. Ĉe la rekonkero de Tikrit aperis bildoj kiuj montris kiel malliberigitaj ĝihadistoj estis IÅœ-stile senkapigitaj kaj ĵetitaj de konstruaĵoj. La farintoj estis la de Åijaistoj dominitaj Irakaj Specialaj Trupunuoj. Sed kiel ajn naÅ­ze: venĝofaro sur la batalkampo estas io alia ol instituciigita perforto nome de Dio.

Jen io kio devus inklinigi skeptikulojn al pripensado, se la Okcidento kaj Irano post nelonge faros historian interkonsenton.

 

Leo Kwarten estas arabisto kaj konsultisto.

 

 

[i] CDA (Christen-Demokratisch Appel) estas politika partio en Nederlando, kies historia bazo estas la kristanismo. La komparo kun ĝi, ja en Nederlanda ĵurnalo, ĉi tie aspektas plimalpli ŝerce.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/maart/02/intimiderende-moord-op-hardnekkig-criticus-van-poe-1471757
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Timiga murdo de persista kritikisto de Putin

NRC 2 marto 2015

Redaktora kolumno

Jam antaŭ la murdo de Boris Nemtsov, vendredon vespere (la 27-an de februaro) en la viddistanco de la Kremlo, estis klare ke Rusio sub Vladimir Putin iĝis danĝera lando por kritikistoj de lia politiko. Tie estis, kaj estas, kuraĝo bezonata por opozicii kontraŭ la prezidento, kaj kontraŭ la maltoleremo, korupteco kaj la agresema naciismo kiu pli kaj pli karakterizas lian regadon.

En 2006 estis murdita la ĵurnalistino kaj aktivistino Anna Politkovskaja, kiu aŭdacis meti la militon en Ĉeĉenio al la pilorio. En 2009 mortis en malliberejo advokato Sergei Magnitsky, kiu enketis la profundan interplektitecon de la ŝtato kaj krimaj interesoj, post kiam li estis turmentita kaj medicina prizorgo estis detenita de li. Tio estas nur du ekzemploj, la listo de mortintaj kontraŭuloj de la Putin-a reĝimo estas pli longa, kaj ekde vendredo (la 27-a de februaro) staras sur ĝi ankaŭ iama vicĉefministro.

La politika klimato ekde la komenco de la tria Putin-a regperiodo, en 2012, ankoraŭ pli malmoliĝis. Antaŭ unu semajno Nemtsov pri tio diris al Financial Times: "Kompare kun 2012 ni vivas en alia lando. Lando de milito, de humiligita, hipnotizita popolo." Putin estas ege populara, ankaŭ danke al la aneksado de Krimeo, la milito en Ukrainio kaj la pludaŭranta propagando de la Kremlo en la amaskomunikiloj. Oponantoj de la Putin-a politiko, kaj ankaŭ homoj kiuj nur montras kio vere okazas en Rusio, estas anticipe forpuŝitaj kiel kvina kolono, kiel perfiduloj aŭ marionetoj de la Okcidento.

En 2011 estis ankoraŭ opozicio en Rusio, diris Nemtsov pasintsemajne, nun restas nur disidentoj. Tamen li tre persiste daŭrigis organizi manifestaciojn, kaj diri sian opinion pri la vera naturo de Putin-a Rusio. Grandan koleron en la Kremlo vekis lia esploro pri la grandskala korupteco ĉe la Olimpikoj en lia hejmurbo Sochi. Kaj ene de kelkaj semajnoj li prezentus raporton pri la Rusa engaĝiteco, ĉiam neita de Putin, en la milito en orienta Ukrainio. Por aliaj kritikistoj de Putin kaj propagandantoj de libera Rusa socio, la murdo de Nemtsov estis timiga okazaĵo. Des pli gravas, ke dekoj da miloj hieraŭ partoprenis en protestparadoj en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo.

Kiu kulpas pri la murdo, tio eble neniam iĝos konata. Sed certas ke Putin respondecas pri la klimato de venena naciismo kaj publika malamo, en kiu la politika debato estas pli kaj pli sufokata. Ankaŭ sen indiki historiajn paralelojn, tio estas timiga disvolviĝo. Unue por Rusio, sed ankaŭ por la resto de Eŭropo.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/februari/23/poetin-heeft-zijn-eigen-medialeger-1468696
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Putin havas sian propran amaskomunikil-armeon

La Kremlo laborigas centojn da ‘propagando-troloj’ kiuj metas por-Rusajn mesaĝojn sur retejoj de Okcidentaj amaskomunikiloj.

NRC 23 februaro 2015

 

Fare de nia redaktoro
Tom Vennink


Vi estas senlabora kaj vidas anoncon pri vakanta plentempa posteno. La salajro estas bonega, imponaj diplomoj kaj poentlistoj ne necesas, kaj la laboro estas facila: simplajn mesaĝojn postlasi sur novaĵ-retejoj kaj sociaj retoj. La sola kondiĉo estas ke vi en tiuj propagandas la pozicion de via registaro. Elektu nur: ĉiumonate monon sur via konto, aŭ daŭrigi serĉadon inter la malabundaj vakantaĵoj.

En Rusio centoj da laborserĉantoj dum la lastaj du jaroj trovis tiel postenon. Tio donis al la Kremlo centojn da dungitoj kiuj en interreto kontraÅ­diras kritikajn mesaĝojn pri la Kremlo, kaj metas tie por-Rusajn novaĵojn anstataÅ­e. Pri ekzemple la milito en Ukrainio. Kie la ‘batalantoj’ en la oriento alfrontas la ‘faŝistan’ registaron en Kievo.

En Okcidento, tiaj homoj estas konataj kiel ‘propagando-troloj’. Ili faras novaĵ-retejojn kun nur por-Rusa novaĵo. Kaj ili metas sennombrajn por-Kremlaj sciigojn sub artikoloj pri Rusio. Ne nur pri la Rusa rolo en Orient-Ukrainio, sed ankaÅ­ pri temoj kiel la esprimlibereco post la atencoj al Charlie Hebdo, gejaj rajtoj aÅ­ Rusaj opoziciuloj. Inter aliaj The Guardian, la Süddeutsche Zeitung kaj revuo The Atlantic suspektas ke ili havas reagojn de la por-Rusaj troloj sur sia retejo.

La troloj funkcias kiel elementoj en amaskomunikil-kampanjo de la Kremlo, tiel skribis la Rusa ĉiutaga komercĵurnalo Vedomosti pasintsomere surbaze de anonimaj fontoj proksime al la prezidenta stabo. La registaro pere de tielnomataj PR-burooj[i] laŭdire pagas la blogantojn por defendi la Kremlon sur en- kaj ekster-landaj retejoj.

Ne estas sekreto ke la Rusa registaro estas kontraÅ­staranta la ‘Usonan propagandon’ en Okcidentaj amaskomunikiloj. Tiel prezidento Putin nomis la interreton ankoraÅ­ pasintjare ‘projekto de la CIA’. Por aÅ­digi kontraÅ­sciigojn eksterlande, ankaÅ­ la internacia televida sendostacio Russia Today estis kreita, kiu en pluraj lingvoj elsendas novaĵojn kaj dokumentajn filmojn ekster Rusio – ankaÅ­ en Nederlando. Eksterlandaj ĵurnalistoj estas altirataj per luksaj salajroj. La mono venas de la Rusa registaro.

La interret-troloj estas enmetataj ekde 2013. Tiam malfermiĝis ‘la agentejo por la analizo de la interreto’ en antaÅ­urbo de Sankt-Peterburgo. Äœi evidentiĝis esti masko por la trol-rezervejo, laÅ­ The Saint Petersburg Times. Dume, la agentejo translokiĝis al Sankt-Peterburgo mem.

 

[i] PR (Public Relations) = publika informado

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/januari/30/litouwen-ontworstelt-zich-aan-greep-russen-1461056
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Litovio sin debaraktas de la Rusa premo

La milito en Ukrainio maltrankviligas la malgrandan Litovion: Donetsk povus esti Vilno. La celo estas defendkapablo.

NRC 30 januaro 2015

 

Raportado el Vilno

Fare de nia redaktoro Mark Beunderman

 

La perforto en Ukrainio signifas por la plejmulto da Litovoj ion alian ol por la Nederlandanoj, Germanoj aŭ eĉ Poloj. Donetsk, Mariupol, tiuj povus esti Vilno kaj Kaunas.

‘Preteco dum krizaj situacioj kaj dum la milito’, tiel nomiĝas la faldfolio kiun la Ministerio de Defendo ĉi tie publikigis ĉi-monate. Rusio ne estas menciita laÅ­nome en la centpaĝa libreto, kiu estas interrete distribuata tra bibliotekoj kaj lernejoj. Sed pri kiuj temas estas ja klare. La ‘verdaj viretoj’ kiuj eldevigis la Rusan aneksadon de Ukraina Krimeo, tiuj povas ankaÅ­ sen io plu aperi en via apudeco, tia estas la sugesto. “Civitanoj kiuj vidas nekonatajn armitajn grupojn  - sen insignoj -  aktivaj en ilia najbareco aÅ­ aliloke, telefonu al n-ro 112.”

Por Litovio, lando kun preskaÅ­ tri milionoj da homoj, kiu en 1990 disigis sin de la Sovetunio, la Rusa agado en Ukrainio estas pli ol nur malobservo de la internacia juro. Multaj Litovoj konsideras Putin-on kiel minacon de ilia freŝa – kaj en iliaj okuloj ankaÅ­ fragila – sendependeco.

Fiere flirtas ĉe la prezidenta palaco en Vilno la NATO-flago, apud la Litova kaj la EU-flago. La Atlantika alianco pliigis la monitoradon de la aerspaco super la Baltaj ŝtatoj. Sed la Litovoj ne estas trankvilaj pri tio. Kiam vi parolas kun ili pri la aktualeco, ili ofte komencas pri la pasinteco.

Petras Tiknevicius, 41-jaraĝa agrikultur-fakulo, paŝas laŭlonge de la parlamento-konstruaĵo en Vilno. Same kiel 130.000 aliaj Litovoj, liaj geavoj en la kvardekaj jaroj estis deportitaj, al Siberio. Ĉirkaŭ kvarono el ili pereis, laŭ Litovaj historiistoj. "Miaj geavoj estis bonhavaj kaj senlace laborantaj. Por la Rusoj sufiĉa kialo forpeli ilin", diras Tiknevicius. "Mia onklino, kiel knabineto, devis kuniri. Mia patrino estis edukita de miaj pra-geavoj."

 

Ĉe la parlamento staras malgranda memorŝtono pri la eventoj de januaro 1991. Sovetia gvidanto Miĥail Gorbaĉov tiam vane provis - per uzo de la Ruĝa Armeo - malfari la Litovan sendependecon. Dek tri civiluloj estis mortigitaj ĉe la televida turo en Vilno, kiun la Sovetanoj per tankoj provis ekokupi.

Ĉu Litovio, intertempe ree dek jarojn EU- kaj NATO-membro, estas ankoraŭ vere tiel vundebla? Tiknevicius: "Mi el mia militservo ja rememoras kiel munti kalaŝnikovan fusilon," li diras. "Sed ĉu mi ankoraŭ povas pafi? Estas danĝere. Rusio havas longan historion pri la solvado de internaj problemoj pere de eksteraj militoj."

Litovio, kiu limtuŝas la Rusan eksklavon Kaliningrad, klopodas ĉiamaniere pliigi la propran defend-kapablon kontraŭ la granda Rusa najbaro. Pasintjare la defend-buĝeto estis pliigita je kvarono, sed la kverelo estas pli larĝa.

 

Informado-milito

La vorto ‘milito’ ne nur sonas en la faldfolio, sed ankaÅ­ el la buŝo de prezidentino Dalia Grybauskaite, kiu antaÅ­ nelonge diris: "Litovio troviĝas en situacio de informado- kaj propagando-milito." Åœi celis al Rusaj komputil-entrudistoj kaj ‘troloj’ en interreto, sed ĉefe al Rus-lingvaj TV-kanaloj kiuj elsendas en la Baltaj landoj. Litovio havas multe pli malgrandan Rusan minoritaton ol la aliaj du Baltaj ŝtatoj. La elcento de loĝantoj kun Rusa kiel ilia unua lingvo estas ĉi tie ĉirkaÅ­ 8 procentoj, kompare al 30 procentoj aÅ­ pli en Latvio kaj Estonio. Sed por Rusaj TV-kanaloj  - la averaĝa Litovo havas plurajn sur la kablo -  la agospaco estas pli larĝa: ĉiu kiu elkreskis en Sovetio ja komprenas la Rusan.

Post kiam la agitado en Ukrainio komenciĝis en la aŭtuno de 2013, kvar Rus-lingvaj sendostacioj ricevis sankciojn de la aŭtoritatoj. Tri monatojn ili ne rajtis elsendi programojn kiuj estas farataj en Rusio. Ĉe du sendostacioj temus pri "tendencaj" programoj pri Ukrainio, kiuj semus "malamon". Ĉe la aliaj du, Litovio mem estis la temo: en dokumentaj filmoj estis pridubata ke Sovetio estis respondeca pro la mortintoj en 1991.

"Proksimume tiel kiel: tiuj Rusaj soldatoj nepre devis interveni, ĉar tiuj civitanoj fakte estis paflertuloj", diras Nerijus Maliukevicius, eksperto pri politika komunikado ĉe la Universitato de Vilno. Li parolas pri "hibrida" militado. "La Kremlo kreas virtualan medion, en kiu veraj demarŝoj povas sekvi." Ĉu li celas al invado? "Nenion vi povas ekskludi. Kiam Litovio dum la kvardekaj jaroj estis aneksita ĉe Sovetio, ni oficiale neniam havis ‘okupadon’. Iris paŝo post paŝo, oficiale laÅ­leĝe kaj libervole. Ĉio regita de manipulema propagando."

Ne ĉiu konsentas pri la ‘nigrigado’ de TV-kanaloj. Kestutis Girnius, politikologo laboranta ĉe la sama universitato, nomas la animstaton en sia lando ‘histeria’. "Fakte estas Sovet-reflekso: malpermesi." Girnius, elkreskinta en Usono post kiam liaj gepatroj en la kvardekaj jaroj estis fuĝintaj el Litovio, kredas je preslibereco, li diras. "Kio la minaco de tiuj sendostacioj nun precize estas, tion neniu povas klarigi. Temas pri ĉipa, travidebla propagando, kiun nur malmultaj kredas".

Litovio apogas ideon, nun ĉirkaÅ­irantan en EU-rondoj, starigi alternativan, ‘liberan’ Ruslingvan sendostacion. Nederlando disponigis 500.000 eÅ­rojn por realigeblo-studo.

 

Propra energio

Prefere ankoraŭ hodiaŭ la Litovoj volas malligi sin el la Rusa influ-sfero, sed ĝis antaŭ nelonge tio estis neebla en esenca tereno: la lando estis 100-procente dependa de Rusa gaso. Ekde oktobro ne plu. En la haveno de Klaipeda estas nun granda petrolŝipo kun la signifoplena nomo Independence. Estas LNG-ekranstacio (liquified natural gas, likva gaso). La Litovoj nun povas mem elekti kie ili sin provizas de gaso: ĉe la Rusa ŝtata energi-entrepreno Gazprom, kiel kutime, sed ankaŭ, pere de Independence, ĉe la Norvega Statoil.

Energi-ministro Rokas Masiulis priskribas tion kiel "strategian decidon por eviti la Rusan influon". Gaso estas politiko, la Litovoj jam scias ekde 1990, kiam la Kremlo post la sendependec-proklamado subite turnfermis la gasodukton. Pro la konkurenco de la 300 milionojn kosta LNG-ekranstacio, kiu estas financita per EU-alpruntoj, Gazprom devis la gasprezon malplialtigi je preskaŭ kvarono. "Rusaj amaskomunikiloj kompreneble provis pridubi la utilon de ĉi tiu projekto", diras Masiulis. "Sed nun kiam la ekranstacio ekzistas, homoj estas fieraj. Ni povas preni nian destinon en niajn proprajn manojn."

 

Sekura ĉe la eŭro

Pri unu simbolo de sendependeco, Litovio ĉi-jare la 1-an de januaro propravole rezignis: la lido, la nacia valuto. Nun tie estas la eÅ­ro. Rimarkinde estas kiom ankaÅ­ tiu decido estas eksplikata en geopolitikaj terminoj. Certe, la ekonomiaj kialoj por aliĝo al la eÅ­ro staras antaÅ­e: la komerco ene de EÅ­ropo plifaciliĝas, kaj la ŝtato povas pruntepreni pli malmultekoste. Sed, diras financministro Rimantas Šadžius, temas ankaÅ­ pri jeno: "post nia NATO- kaj EU-membriĝo, ĉi tio estas la tria, historia paŝo, por aparteni al la Okcidento".

Gitanas Nausėda, ĉef-ekonomikisto de la Sveda banko SEB en Vilno, diras ke la eŭro "donas la senton esti pli sekura en la nunaj geopolitikaj ŝtormoj; malamikaj atakoj kontraŭ la nacia valuto aŭ la bankosistemo estas nun multe malpli verŝajnaj."

Vitas Vasiliauskas, prezidanto de la Litova centra banko, vortigas tion tiel: "Paŝo al la Okcidento estas ankaŭ paŝo for de la Oriento".

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/dossier-islamitische-staat/libie-is-voor-is-sleutel-tot-de-wereld~a3869311/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Libio estas por IŜ ŝlosilo al la mondo

La nigra flago de la Islama Ŝtato flagras sur pli kaj pli da lokoj en Libio. Per tio IŜ volas impresi, sed antaŭvidas ankaŭ jam atakojn al ‘la sudaj krucist-ŝtatoj’ en Eŭropo.

Volkskrant 20 februaro 2015

 

Fare de  Rob Vreeken

 

Islama Ŝtato (IŜ) klopodas akiri piedtenejon tra tuta Libio. Ĉeloj de la movado antaŭ nelonge fariĝis aktivaj en nombro da Libiaj urboj. Per atencoj kaj aliaj armitaj agoj, la ekstremistoj vidigas sian ĉeeston kaj montras al kio ili militiste-teĥnike kapablas. Tio unuavice celas al la membroj de aliaj islamismaj milicioj, kiuj estas alpaŝataj kiel rekrutoj.

Kiel signalon por komenci novan strategion oni povas konsideri la atencon de 27 januaro al Corinthia, hotelo en la ĉefurbo Tripoli. De tiam IŜ precipe altiris la atenton pro la senkapigo de 21 Egiptaj gastlaboristoj, ĉiuj kristanoj. Ĉi tio instigis militajn reprezaliojn de la Egipta flugarmeo.

IŜ intertempe disponas pri du pli grandaj Libiaj urboj. Antaŭ unu semajno la ekstremistoj plantis sian nigran flagon en Sirte, la marborda urbo kiu funkcias kiel pordego al la okcidenta duono de la lando. Longtempe ili nur ĉeestis en Derna, tradicie konservativa fortikaĵo en orienta Libio.

 

Libia marbordo

La distanco inter la du urboj estas 850 kilometroj. Nun kiam IŜ eknestis ankaŭ en Sirte, la movado ne plu estas enfermita en la izolita enklavo Derna, sed havas nun efektivigeblan atingo-distancon kiu ampleksas grandan parton de la longa Libia marbordo.

Batalantoj de IŜ jam estas rimarkitaj en Bengazi, la dua urbo de la lando, kaj en Tripoli ili pretendis diversajn perfortaĵojn. Kolono da aŭtoj kun IŜ-batalantoj, svingantaj nigrajn flagojn, estis antaŭ nelonge rimarkita dumvoje de la urbeto Nofalia al la oleohavenoj Ras Lanouf kaj Brega.

Vendrede la 13-an de februaro, IŜ-karavano kun multa bruego eniris en Sirte. Batalantoj de la islamisma movado Libio Tagiĝo, kiu ĝis tiam povis disponi pri la urbo, estis instigitaj foriri. Ne estas klare, ĉu ili vere faris tion, diras Harleen Gambhir, IŜ-ekspertizisto de la Institute for the Study of War en Vaŝingtono. "Sed sciigoj pri bataloj ekde tiam ne estis."

 

Stabejo IŜ

Kia la preno-firmeco de IŜ je Sirte estas, tio ne klaras. Ankaŭ aliaj milicioj ankoraŭ aktivus en la urbo. Ĉiuokaze la ekstremistoj transprenis la radio- kaj TV-staciojn de la urbo, kaj ankaŭ la hospitalon kaj diversajn moskeojn. Sur la IŜ-retejo pasintsemajne aperis bildoj de religiaj inspektistoj, kiuj en Sirte butikojn kontrolas pri malĉasta vestaro.

Sian stabejon la IŜ-batalantoj establis en la Uagadugu-konferenccentro. Ankaŭ ilia Sharia-tribunalo kaj knabin-lernejo estis lokumita tie.

La internacia konferencejo estis konstruita de diktatoro Gaddafi, kiel prestiĝobjekto en lia naskiĝloko Sirte, kiun li volis uzi kiel duan ĉefurbon. Gaddafi en oktobro 2011 tenis sin firme, ĝis kelkajn tagojn antaŭ sia morto, en la Uagadugu-konstruaĵo. En tiu finfazo de la insurekcio, Sirte estis grandparte pafruinigita, kiel sola urbo en Libio kiu renkontis tiun sorton.

 

Ĥaoso

Laŭ Gambhir la ĥaoson en la lando IŜ uzas por profiligi sin kiel la plej efikan ĝihadistan grupigon, kun superaj armiloj kaj militista spertoscio. "La impreso kiun ili volas fari estas: ni troviĝas ĉie kaj ni tre potencas." Tiel por aliaj ĝihadistoj iĝos alloge transkuri al IŜ.

Islama Ŝtato volas uzi Libion kiel pontkapon al Eŭropo kaj al la resto de Nordafriko. Tio manifestiĝas el interna IŜ-dokumento, ĉi-semajne publikigita de la Brita Quilliam Foundation, kontraŭ-ekstremisma pensfabriko.

Laŭ la dokumento, titolita "Libio: la strategia pordego por IŜ", eblas por IŜ fari de el Libio atakojn al la 'sudaj krucist-ŝtatoj' en Eŭropo, precipe Italio. Ankaŭ la video pri la senkapigo de la (en Sirte kidnapitaj) 21 Egiptoj enhavis la sloganon: "Ni konkeros Romon, se Dio konsentas."

 

EÅ­ropa suda marbordo

La dokumento enhavas karton sur kiu videblas sagoj de el Libiaj havenoj al Kreto, Sicilio kaj Malto. La Eŭropa suda marbordo "povas simple esti atingita, eĉ per rudimenta boato", tiel la teksto. Laŭ la aŭtoro, la kaŝitaj interligoj por kontraŭleĝaj migrantoj, IŜ devas tiujn uzi por ataki Eŭropajn urbojn kaj havenojn.

Libio estas por IŜ alloga, laŭ la dokumento, pro ĝia strategia situo, la disponebleco de oleo kaj la ĉeesto (jam ekde la Gaddafi-epoko) de grandega kvanto da armiloj. "Miaj fratoj, Libio estas la ŝlosilo al Egiptio, al Tunizio, Sudano, Malio, Alĝerio kaj Niĝero. Ĝi estas la ankro, de kie Afriko kaj la islamisma Magrebo povas esti atingitaj. "

Tamen la aŭtoro (kies nomo ne estas menciita de Quilliam) ĉe siaj kunbatalantoj insistas, ke ili urĝiĝu transpreni Libion. Temus pri unika ŝanco, kiu povas esti maltrafita. En tiu kazo "ni transdonas la armil-arsenalon al la krucistoj".

La Quilliam Foundation ne scias ĉu la interna IŜ-raporto jam havas la statuson de oficiala agadmaniero de la terorgrupo, sed ja montras la pensmanieron en IŜ-rondo. "La akto ne estas provo timigi okcidentan publikon".

Laŭ la fondaĵo, la kunlaborado inter la Libia IŜ-sekcio kaj la centra komando en Irako kaj Sirio estas multe pli intensa ol oni ĝenerale supozas. Ankaŭ novaĵ-agentejo AP (Associated Press) venas al tiu konkludo.

 

 

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/februari/14/oorlog-oekraine-plaatst-heel-europa-voor-nieuwe-ge-1466021
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Milito en Ukrainio metas tutan Eŭropon antaŭ novaj danĝeroj

NRC 14 februaro 2015

Redaktora kolumno

 

Kiel ajn progresas nun rilate al la milito en Ukrainio, la Rusa enmiksiĝo en la najbara lando venenis ĝisfunde la politikajn interrilatojn sur la Eŭropa kontinento. Kiel energi-liveranto Rusio ankoraŭ ĉiam estas grava komerca partnero de multaj Eŭropaj landoj. Sed reciproka konfido restas ekde la pasinta jaro nur malmulte.

Rusio post kaŝa militista interveno unue aneksis strategie gravan parton de Ukrainio, Krimeon, kaj poste metis alian parton, la regionon Donbas, en sangan internan militon. Tio ne povas resti sen sekvoj por la maniero per kiu aliaj Eŭropaj landoj pripensas sian defendon, la sekurecon en Eŭropo kaj sian interrilaton kun la grandega Rusio.

Neniu plu povas apogi sin sur la supozo, ke konfliktoj en Eŭropo estas ja ĉiam solveblaj per politikaj kaj diplomatiaj rimedoj. Evidentiĝas en la 21-a jarcento ankaŭ en ĉi tiu parto de la mondo, ke militista potenco ankoraŭ daŭre povas eldevigi kie precize estu la landlimoj, kaj kiom la suvereneco de lando en la praktiko valoras. Jen realeco pri kiu neniu povas plu fermi la okulojn. Senintence, prezidento Putin tiel donis al NATO enorman impulson por pliakrigi la kolektivan defendon de ties membroŝtatoj.

La 12-an de januaro la prezidentoj Poroŝenko, Putin kaj Hollande kune kun kanceliero Merkel subskribis interkonsenton kiu, kondiĉe ke plenumita, plian eskaladon de la konflikto dume deturnas. En la nunaj cirkonstancoj tio jam estas iom da progreso. Precipe Merkel meritas laŭdon pri ŝiaj klopodoj atingi tiun rezulton.

Sed la interkonsento ankaÅ­ kunportas riskojn – kaj ne nur la riskon de ne-plenumado. En Minsk, la kvar registarestroj prenis la situacion sur la batalkampo kiel deirpunkton por la militpaÅ­zo. Tiel ili, pro neceso, la Rusan intervenon rekompencis, kaj la rompadon de antaÅ­a militpaÅ­zo – fare de Rusemaj ribeluloj – kvazaÅ­ legaligis.

Por la cetera Eŭropo estas ekstre malbonsigne, ke prezidento Putin pasintjare diris ke ankaŭ en aliaj landoj li kuros helpe al Rusaj aŭ Ruslingvaj minoritatoj, se tiuj sentas sin malfavorataj. Precipe por la Baltaj landoj tio estas serioza minaco. La dudeka jarcento montris kiel danĝere estas, ke landoj uzas etnajn ligojn kiel argumenton por pravigi militajn intervenojn.

 

Rusio sukcesis serioze malstabiligi Ukrainion, kaj majstri la situacion en parto de la lando. Ukrainio en antaŭvidebla tempo ne povos aliĝi al la EU, kaj absolute ne al NATO. Sed tial la tuta operacio ankoraŭ ne estas sukceso por Putin. Nun kiam li malamikigis la registaron en Kiev tiel kontraŭ si, lia Eŭrazia Unio devos funkcii sen Ukrainio, kvankam tiu lando estis devinta agi kiel la plej grava membroŝtato post Rusio. Kaj verŝajne pli malutila ol la ekonomiaj sankcioj estas, ke Rusio fremdigis al si sian plej gravan komerc-partneron kaj la centran povon en Eŭropo, Germanion. Putin metis sian landon sur riskan kurson.

La Okcidento intertempe estas trovinta Germanion kiel evidentan gvidanton por alfronti ĉi tiun EÅ­ropan krizon. Usono apogas tiun Germanan gvidadon politike, kaj restas en la fono kiel nemalhavebla aliancano. Sed por teni la trans-Atlantikan ligon sana, la EÅ­ropaj landoj ne nur prenu pli da politika, sed ankaÅ­ pli da militista respondeco por la propra sekureco – inkluzive la kostojn kiuj apartenas al tio.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/goed-dat-moslims-zich-distantieren-van-geweld~a3841250/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Tre bone ke islamanoj rezignas perforton

En la urbo Nijmegen, islamanoj montras ke ili paceme kunvivas kun aliaj, kaj ke oni bezonas nenion timi de ili.

Volkskrant 31 januaro 2015

 

fare de: Saïd Bouharrou, estrarano ĉe la 'Al Moslimin'-moskeo en Nijmegen, kaj gajninto de la 'Ien-Dales'-premio 2015

 

Sufiĉe adstringe ekestis, post la teruraj terorist-atakoj en Parizo, ĉe multaj iu sento de fratiĝo kaj unuanimeco. Dum la amaskunvenoj en urboj ĉie en Eŭropo, krajonoj kaj plumoj estis fiere tenataj en la aero; kiel konfirmo de subteno al la gazetaro kaj karikaturistoj, sed certe ankaŭ kiel signo ke la rajto de libera esprimebleco eble ja estas la plej alta bono en demokratio kaj malfermita socio.

La murd-atakoj en Parizo estas faritaj de bando da sociopatoj kaj tute malkonformas al tio kion la islamo forte reprezentas: religio de paco

En Nijmegen[i] oni petis min, kiel reprezentanton de la islama komunumo, alparoli la homamason. "Nun la gazetaro ne bezonas kvietiĝi pro tio ke ĝi sentas sin minac-timigita de aro da frenezuloj," mi diris rekte. Tio estis vaste akceptita, kaj ankaŭ de la islama komunumo mi ricevis multajn apogvortojn. La aŭdantaro konsistis el junaj kaj maljunaj, indiĝenoj kaj enmigrintoj. Multaj homoj poste restis sur la placo, kaj ĉie oni fascine interparoladis. Kaj per tio la afero ankoraŭ ne pasis: estas granda bezono por pli da debato kaj dialogo pri la rajto de libera esprimebleco, kaj pri la loko de la islamo kaj islamanoj en nia socio.

La murd-atakoj en Parizo estas faritaj de bando da sociopatoj kaj tute malkonformas al tio kion la islamo forte reprezentas: religio de paco. En Nijmegen, reprezentantoj de diversaj religiaj komunumoj (inter kiuj la moskeo-estraroj) ĵus redaktis Declaration of Peace, en kiu ĉiu ajn formo de perforto aŭ ties instigo estas rigore kondamnita. Tiun ĉi iniciaton la urbo Nijmegen rekompencas per aljuĝo de la 'Ien-Dales'-premio[ii], pri kio ni estas tre feliĉaj.

La kruelaj okazaĵoj en Parizo kaj la intencitaj atencoj en Belgio estu konsiderataj kiel la laboro de danĝeraj ekstremistoj, kiuj aktivas kiel sekto. Kaj por islamanoj estas evidente, ke kun la farantoj de tiuj hororaĵoj ili neniamaniere povas identiĝi.

Sed mi komprenas ankaŭ ke fundamentecan kaj sektisman perforton oni ne facile povas vidi kiel komplete malligitan de la islamo, se la maniuloj skandantaj "Allahu Akbar" plenumas hororajn murdojn en la roloj de lone wolves sub la flago de IŜ aŭ Al-Kaida. Iuj indignemaj junuloj en nia lando lasas sin trompi fare de sekto-gvidantoj kiuj ĉefe varbas tra la interreto por la en iliaj okuloj sankta Ĝihado. La agitiĝo pri fundamentisma perforto pliiĝas, nun kiam ĝi montriĝas kapabla plene trafi la koron de malferma demokratio.

La sola respondo al tio estas ke islaman-organizoj kaj moskeoj en daŭra procezo malfermas sin por la socio, kaj montras kion la islamo signifas. Ankaŭ islamanoj estas streĉitaj. Ni volas montri, ke ni estas tolerema kaj diversa komunumo, al kiu ni kunapartenas kiel plenvaloraj civitanoj.

Kio lacigas multajn el ni, estas ke post ĉiu atako oni respondecigas la islamanojn: "Diru vian opinion, faru ion, distanciĝu, organizu agadojn, montru ke vi ne estas teroristo, montru ke kun la teroristoj vi ne simpatias!" Post tio islamanoj, islaman-organizoj kaj moskeoj provas forpreni la senton, ke la Nederlandaj islamanoj kaj ilia islamo perforton gloras. Tiu engaĝiteco ĝenerale estas prava. Nederlandaj islamanoj sentas sin kiel civitanoj respondecaj por forpreni la malsekurec-senton ĉe siaj proksimuloj. Al tio ili bonfaras. Tiel agas deca homo. Via zorgoplena proksimulo estas trankviligita kaj komprenas ke teroristoj misuzas vian justan religion.

Ofendi ĝuste nur por ofendi efikas kontraŭ-produktive, ridindigi nian profeton ne helpas nin pliproksimiĝi unu ĉe la alia. Islamanoj ĉiam pli ofte iĝas la viktimoj de minacoj, perforto, diskriminacio kaj malamo, pro aferoj kiuj tute ne rilatas al ili aŭ ilia religio. La insultadoj sur Facebook sin sekvas senpaŭze, kaj pluraj moskeoj jam ricevis minacleterojn.

Klarigante kiel ni donas signifon al nia religio kaj en paco kunvivas kun alikredantoj, videbliĝas ke nenio timindas

Sed mi havas neniun deziron profili nin kiel viktimojn. Nur rigardu la popularecon de la Facebook-grupo Niet-mijn-Islam[iii]. Ni parolas el propra forto, malfermante la moskeo-pordojn, ekkonante niajn najbarojn, kaj komencante la dialogon. Ĉar mi estas konvinkita ke la timo pri la islamo grandparte devenas el nesciado.

Klarigante kiel ni, en ĉiu diverseco, donas signifon al nia religio kaj en paco kunvivas kun alikredantoj, videbliĝas ke nenio timindas. Kaj fojfoje rajtas esti froto; ni devas unu al la alia doni spacon por malkonsenti, kiel decas al libera socio. Kiam la streĉiteco ambaŭflanke kreskas, la lertaĵo estas viziti unu la alian kaj socieme ekkonversacii, tiel ke la interkompreniĝo pliboniĝas iom.

En Nijmegen ni akceptas la defion kaj organizas 'Moskee College Tour'. Kvartalanoj, lernejanoj kaj studentoj estas invitataj viziti moskeon; ni volas uzi tiujn kunvenojn por doni pli da ekspliko pri la islamo, kaj por rakonti kiel ankaŭ ni, islamanoj, spertas la lastatempajn okazaĵojn. Kiel fino okazos pulika debato, la 8-an de marto[iv], kie ni surbaze de vervaj tezoj kaj teamo de prominentuloj faros dialogon pri la loko de la islamo en Nederlando. Pli belan omaĝon al la libera esprimebleco mi apenaŭ povas imagi.

 

[i] Nijmegen estas la plej malnova urbo de Nederlando; ĝi havas universitaton kaj 165.000 enloĝantojn. 

[ii] Premio jam kreita en 1996 fare de la tiama urbestro de Nijmegen, s-ino Ien Dales; ĝi estas ĉiujare donata al homo aŭ organizo kiu speciale dediĉis sin al emancipado de minoritatoj kaj kontraŭagado de diskriminacio.

[iii] Niet-mijn-Islam, la Nederlandlingva nomo de Facebook-grupo, laÅ­litere signifas 'Ne mia islamo'.

[iv] en 2015.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/buitenland/europa-moet-een-bewuste-alliantie-van-veiligheid-waardigheid-en-schoonheid-zijn~a3795625/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Eŭropo estu konscia alianco de sekureco, digno kaj eĉ beleco

“La homo volas ne nur prosperon, sed ankaŭ prudenton”, argumentas Jonathan Holslag. “Forprenu de li lian sopiron al pli alta celo, kaj li iĝos cinika aŭ ribelema.”

Volkskrant 22 novembro 2014

 

Fare de   Jonathan Holslag

 

Ĉu ni Eŭropanoj povas sperti renaskiĝon, sen ke ni unue devu treni nin tra nova Mez-Epoko? Jen la demando kiu ĉe mi jam kelkajn jarojn fantomas tra la kapo. Eble vi trovis ke en la antaŭaj eseoj[i] mi levis tiun demandon kun tro da drameco, kaj troigas mian malserenon pri la mondo. Ĉe tio, lasu min tuj rimarki ke ankaŭ mi mem ofte faras tiun pripenson. Kaj tamen, ju pli forte mi serĉas argumentojn kiuj nuligas mian maltrankvilon, des pli ĝi estis konfirmita.

Mi vidas kvar grandajn tendencojn. Unue la nun kreskanta agitiĝo sekve de la ŝanĝiĝanta potenc-ekvilibro. Ofte oni diras al mi, ke la malkresko de potenco estas nur relativa, kaj ke la prospero de unu lando ne nepre signifas plimalboniĝon por la alia. "Ne estas zero sum game", oni tiam aŭdas. Nu, mi dum la pasintaj semajnoj en Balkanio kaj Orienta Eŭropo proprakorpe povis ankoraŭfoje konstati, ke landoj ankoraŭ ĉiam povas ankaŭ malprosperi. La reala enspezo en Ukrainio, Bosnio, Serbio kaj Rusio ja estas ankoraŭ daŭre 20 ĝis 30 procentojn pli malalta ol en 1990. Kaj tiu fenomeno ne restas limigita al la eksa Sovetunio. Ankaŭ en Okcidenta Eŭropo, la aĉetpovo malkreskas.

Tio laÅ­ mi ankaÅ­ rilatas kun dua tendenco: la malfortiĝo de la ekonomia kresko. Ekonomikistoj volonte asertas, ke dank’al la tutmondiĝo, la kuko por ni ĉiuj daÅ­re pligrandiĝas. Tio veras, sed la kuko iĝas ankaÅ­ daÅ­re pli malkompakta. Se ni rigardas la malnetan enlandan produkton (MEP)[ii], tiam la prospero ekde 1990 kreskis multe pli rapide kompare kun la periodo inter 1970 kaj 1990. Sed se vi tamen subtrahas de tio la inflacion, tiuokaze jam restas de tiu diferenco multe malpli. Se vi esploras kiom averaĝa mondloĝanto finfine konservos de tio, tiam la prosper-kresko ekde 1990 signife malpliiĝis, kaj precipe ankaÅ­ la plimultiĝo de formalaj laborpostenoj mondvaste reduktiĝis. Do pli da kresko, sed relative malpli senteblaj profitoj.

 

Teĥnologia progreso sen socia progreso faras el homoj pasivan amason

Ĉu tiam estas mirige, ke pli ol duono de la respondantoj al freŝdata tutmonda enketo, fare de esplor-centro Pew[iii], malkontentas pri la situacio en sia lando? Tiu malkontento plukreskos pro tria tendenco: malabundeco. Ree, pro nia tuta scio kaj teÄ¥nologio, malabundeco ne vere rajtus ekzisti. Multe da scio tamen estas tro malrapide ŝanĝata en solvojn. Pro tio, la lukto por krudmaterialoj venontjare restos senindulga, kaj la loĝantar-kresko minacas malstabiligi la tre vundeblajn   vivejojn en Afriko, Mez-Oriento kaj Suda Azio. Tio kondukos al pliigita migrad-premo kaj konkurado por laborpostenoj en la urboj.                                          

Kvara tendenco estas la larĝiĝanta breĉo inter inteligenta teÄ¥nologio kaj intelekte malfruiĝintaj socioj. Ni sukcesas, por tiel diri, kun ekstrema precizeco reordigi atomojn, sed ne sukcesas organizi akuratan publikan transporton. La unu ne ekskludas la alian, sed ni estis tro multe kredontaj ke ĉiu progreso estu teÄ¥nologia, dum progreso ja prefere temas pri la maniero laÅ­ kiu ni aranĝu la socion, kaj la grado en kiu ni mem povas  - per ĉiuj niaj kapabloj -  en tiu socio disvolviĝi. Krome ni ankaÅ­ restas apenaÅ­ kapablaj konverti efikec-gajnon kaÅ­zitan de aÅ­tomatigo en novajn ŝancojn por  - per la disponebligitaj rimedoj -  plifortigi nian socion. TeÄ¥nologia progreso sen socia progreso faras el homoj pasivan amason kiu travivas la ŝanĝon.

Tiuj evoluoj kombinitaj kontribuas al kvina tendenco: la emo al protektismo kaj konservatismo. En ambaŭ kazoj temas pri klopodo konservi kion vi havas, sen ŝanĝiĝi mem. La unu partianiĝas kun anti-enmigrant-partio, la alia kun strik-avida sindikato, la tria kun tioma subtilaĉa politikisto, kaj ree alia kun forta gvidanto kiel Vladimir Putin aŭ Tajip Erdogan. La maltrankviloj estas ofte pravaj, sed tamen nia propra respondeco kaj certe ankaŭ nia propra rolo ĉe la solvoj estas plejeble minimumigataj. Ni malrapide denove estas rampantaj en la tranĉeoj, kaj tio pli-malpli frue kaŭzos malpacon.

 

Prudento  —  pri tio temas, ankaÅ­ en la politiko, kaj ĉe tio vi kaj mi staras centre

Mi ne ĉesas aserti, ke novaj komerc-militoj kaj armitaj konfliktoj inter ŝtatoj dum la venontaj jardekoj iĝos tre verŝajnaj. Ĉu tiu naciismo kaj perforto ankaÅ­ savos la ŝtatojn – jen la demando. Se la tendencoj persistas, pli kaj pli da ŝtatoj, grandaj kaj malgrandaj, dispeciĝos en pli malgrandajn regionojn aÅ­ mega-urbojn, ĉiu kun sia propra landinterno. Lasu tie sendistinge ekesti novaj kazoj de popolmigrado pro malriĉeco kaj klimatŝanĝo, aÅ­ religia streĉiteco, kaj vi ekhavos ideon kiel la nova Mez-Epoko povos aspekti.

La ĉefa espero kiun mi daŭre ĉerpas el tiu analizo estas ke ĝuste Eŭropo ne povas permesi sin kiel moluskon rampi en sian konkon. En la hodiaŭa mondo estas simple ridinde, la ideo ke Europaj nanaj ŝtatoj denove povos kaŝi sin malantaŭ sia flago kaj himno; des malpli ke ili povas fortikigi sin en siaj diseriĝantaj temploj de prospero. La sola ŝanco kiun ni havas estas reinventi nian socion. Iom post iom tio komencas elkrepuskiĝi ĉe civitanoj. Ĉie en Nederlando kaj alilande en Eŭropo ekfloras civitan-movadoj por pli bonaj socioj. Entreprenistoj parolas nun honeste pri la fino de la ekonomia modelo, kaj la neceso de iu pli bona. Eĉ akademiuloj timeme venas el sia ebura turo.

Tamen, nombro da pens-eraroj ankoraÅ­ daÅ­re ĝenas, ne malplej la sekva aĉa argumento: EÅ­ropo gravas, do ni devas savi la eÅ­ron, registaroj devus limiĝi, kaj por civitanoj validas “vivu stomako laÅ­ la stato de l’ sako”. Ĉu vi trovas tion freneza ke civitanoj tiam perdas sian konfidon al politiko? Ĉiu politika organizo, ankaÅ­ EÅ­ropo, estas nur rimedo por atingi celon, kaj kiam la celo ne plu klaras, tiam ankaÅ­ tiu rimedo malaperos.

Prudento — pri tio temas, ankaÅ­ en la politiko, kaj vi kaj mi staras centre. Tio alkondukas nin al dua pens-eraro. Vi kaj mi kutime volas pli ol nuran prosperon. Same kiel tiuj kiuj la prosper-ŝtaton profetis post la Dua Mondmilito, iuj ankoraÅ­ daÅ­re supozas ke, se vi donas al homoj bazan salajron, sufiĉan liberan tempon kaj iPad-on, tiam ĉio bone rezultos; sed nenio estas malpli vera. Fakte ni ĉiuj volas iom esti universala homo, gajni nian porvivaĵon, jes certe, sed tio precipe laÅ­ signifoplena maniero, kun ankaÅ­ variado, kaj spaco por kreiveco, kaj eĉ multe da aprezo.

Se tiuteme mi konsultas ĉe tio la multnombrajn studojn pri feliĉo, tiam ŝajnas al mi la konkludo, ke homo, se li ekhavas la ŝanĉon, lasas sin facile degliti en situacion de pasiva ĝuado, sed kaŝe ĉiam sopiras al pli alta celo. Pensu nur pri la mezklasulo kiu amare kontraÅ­iĝas al la prosper-ŝtato, la blankuloj en la malalta klaso kiu kontraÅ­iĝas al la migrant-profitariato, kaj la migranto kiu venĝeme direktas la celilon al la dekadenco de la Europa socio  -  kelkfoje laÅ­litere.

 

Kion ni verdire bezonas estas 3D-modelo de la ideala socio, iom kiel tiu de la humanistoj

Ne temas nur pri libertempo, sed ankaŭ pri ĝojplena tempo, ĉu ni pasigas tiun laborloke, aŭ ĉu hejme. Ne temas pri baza enspezo, sed pri bazaj ŝancoj. Se vi volas ĝui prosperon, vi ankaŭ havu la aspiron kontribui al la prospero. Se vi volas gustumi belecon, vi ankaŭ havu la ambicion naski belecon. Se vi deziras komforton, kontribuu al la komforto de aliuloj. Se vi ŝatus esti agnoskita pro via kompetento, faru tion ankaŭ por aliaj.

Vivi kune nur eblas se ni denove revas kune. Konfuze? Ĉu vi iam pripensadis kial estas alloge revi pri luna ekspedicio aŭ vojaĝo al belega loko en fremda lando, sed ne estas alloge imagi kiel ni povas plibeligi nian propran lokon? Verdire ni nur bezonas 3D-modelon de la ideala socio, iom kiel tiu de la humanistoj, konstruplanon kun tuŝeblaj aferoj kiel urboj kaj pejzaĝoj, kaj netuŝeblaj teksaĵoj kiel edukado, kulturo kaj beleco. Kaj ne, ni vere ne kiel Le Corbusier estu plenumontaj tion. Temas pri kretlinioj, ne pri cianokopio. Por mi, la sekvonta Steve Jobs devus esti vizia filozofo pri urbanizado, kaj la sekvonta Bill Gates trafik-ekspertizisto kiu malobstrukcos nian vojreton.

 

Eŭropo daŭre ĉerpis forton el sia diverseco, kaj tio pli ol iam estu kuraĝigata

Kompreneble ankaŭ praktikaj demandoj estu priparolataj. Kiel ni organizos tiun konstruprojekton kaj kiel ni faros ĝin pagebla? En miaj antaŭaj eseoj mi pledis por efikaj instancoj, kiuj ankaŭ preventas ke la kapablon revi mem nia socio perdos pro dependiĝo de importitaj fosiliaj brulaĵoj kaj aliaj strategie gravaj aferoj; instanco kiu ordigas la financan sektoron laŭ maniero kiu instigas bone investi, kiu kreas kadron en kiu la ŝancoj en la konstruprojekto estas juste distribuataj, kaj kiu stimulas civitanojn doni la plej bonan de si mem; instanco kiu administras la merkaton tiamaniere, ke tiuj kiuj pleje kontribuas al la konstruprojekto ankaŭ pleje estas rekompencataj.

Finfine ni ree alteriĝas ĉe Eŭropo. Eŭropo daŭre ĉerpis forton el sia diverseco, kaj tio pli ol iam estu kuraĝigata. Certa frotado eĉ necesas por teni sociojn akraj kaj novigaj. Mi ne kredas je Eŭropo de praktikaj solvoj kaj bagatelaj reguloj. Kiu vere interesiĝas pri tio? Mi kredas je Eŭropo de grandaj valoroj, en kiu landoj, regionoj, urboj kaj vilaĝoj povas prosperi, sed fronti kontraŭ komunaj minacoj. Eŭropo denove devas esti konscia alianco de sekureco, digno kaj ankaŭ beleco.

 

Jonathan Holslag  estas Flandra politologo.

 

 

[i] En 2014 aperis en Volkskrant tuta serio da eseoj fare de Jonathan Holslag. La ĉi-tiea artikolo estas la fina eseo de tiu serio.

[ii]Pri la termino malneta enlanda produkto (MEP), vidu ankaÅ­: http://www.reta-vortaro.de/revo/art/produk.html#produk.0o.produktajxo.

[iii] La Pew Research Center, kies ĉef-oficejo estas en Usono, funkcias internacie. Vidu http://www.pewresearch.org/

 

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2015/januari/05/hij-analyseerde-de-risicosamenleving-en-was-toch-1455286
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Li analizis la ‘risko-socion’ kaj tamen estis optimisto

Nekrologo de Ulrich Beck (1944-2015), Germana sociologo, kiu difinis la modernan socion kiel risko-socion.

NRC 5 januaro 2015

 

Fare de Warna Oosterbaan

 

Okazas nur malofte ke sociologo tiel rapide montriĝas prava. Mallonge post kiam Ulrich Beck en 1986 estis publikiginta sian verkon Risikogesellschaft, eksplodis en Ĉernobilo nuklea reaktoro. La libro de Beck iĝis internacia bestseller, kaj ĝia titolo iĝis proverba. Ulrich Beck forpasis je la Novjar-tago, en sia hejmurbo Munĥeno, pro koratako. Li iĝis 70-jara.

Pro la Ĉernobila katastrofo dekoj da homoj tuj pereis, sed radioaktivaj partikloj disĵetiĝis tra granda areo en Eŭropo, kaj eble la nombro de viktimoj atingas multajn milojn.

La fatalaĵo ilustris lian centran tezon: ni vivas en nova tipo de socio, kun nova tipo de riskoj, kaj novaj manieroj trakti ilin. Tiuj novaj riskoj estas la senintencaj kromefikoj de la modernigo. Kontraŭe al la sukcesoj de la industriiĝo, la disvolviĝoj en scienco kaj teĥnologio, kaj la riĉeco liverita de internaciaj financaj retoj, staras la riskoj de fall-out, klimat-ŝanĝiĝo, ŝuldo-krizoj kaj internacia terorismo.

La tasko estas regi la sekvojn, sed vidinte la tutmondan karakteron de tiuj defioj, laŭ Beck la kutimaj solvoj de naciaj ŝtatoj valoras sammulte kiel "respondoj el la Ŝton-Epoko."

La verajn solvojn oni nur trovos sur supernacia nivelo. Ekzemple en la Eŭropa Unio, kiun Beck konsideris kiel la unuan kaj direkto-indikan respondon al la daŭre pli transnaciiĝanta socio. Nur sur tiuj niveloj la plej grandaj danĝeroj de la risko-socio povas esti bridataj: la limtransira karaktero de la teĥnikaj procezoj kaj ekonomiaj retoj, la problemo ke la damaĝo ofte ne povas esti riparata, kaj amplekse disvastiĝinta nesciado pri la dinamiko de tiuj disvolvoj. "La ideo ke ĉiu lando por si mem povas solvi la grandajn aktualajn problemojn, tio ne apartenas al tiu ĉi mondo", diris Beck en 2006 ĉe intervjuo kun ĉi tiu ĵurnalo.

Beck montris sin, en intervjuoj kaj kontribuoj al opini-paĝoj, optimisto. Li pasie kredis je Eŭropo kaj pledis por 'kosmopolita rigardo': la agnosko ke ankaŭ en la propra medio, en la koro de la familiara naciŝtato, intertempe estiĝis 'miks-mondo' jam multe pli progresinta ol la plej multaj homoj konscias.

La optimismo de Beck alportis al li ankaŭ multajn kritikojn. Li argumentis ke modernaj riskoj kiel radioaktiveco kaj klimatŝanĝiĝo damaĝos ĉiun: "fumnebulo estas demokratia". Kaj li opiniis, ke la preteco fari ion pri tio, disvastiĝis amplekse. Sed, diras liaj kritikistoj, estas grandaj diferencoj en la grado per kiu homoj povas protekti sin kontraŭ la malutilaj efikoj de la modernigo.

Beck plenkreskis en Hanovro kaj studis sociologion, filozofion kaj politikajn sciencojn en MunÄ¥eno. Li estis profesoro en Münster kaj Bamberg, kaj en 1992 li estis nomumita ĉe la universitato de MunÄ¥eno. Li ankaÅ­ laboris por la London School of Economics.

Risikogesellschaft estas tradukita en 35 lingvojn. Li krome publikigis pri la ekologia problemaro, individuiĝo, tutmondiĝo kaj potenco. Li estis edziĝinta kun sia kolegino Elizabeth Gernsheim, kun kiu li ankaŭ verkis plurajn librojn.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/december/31/het-jaar-waarin-europa-weer-een-instabiel-contine-1453837
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La jaro en kiu Eŭropo denove iĝis nestabila kontinento

Rusio kontraŭ la Okcidento – la Ukrain-krizo disvolviĝis al Orient-Okcident-konfrontado, la plej grava dum jardekoj.

NRC 31 decembro 2014

 

Frontpaĝ-artikolo

fare de  Juurd Eijsvoogel

 

Kiom draste la situacio en EÅ­ropo ĉi tiun jaron ŝanĝiĝis, tio nur malrapide iĝas tutplene klara. La rompo kun Rusio markis la finitan jaron 2014  –  kaj havos ankoraÅ­ dum jaroj konsekvencojn por la strategiaj kalkuloj sur la kontinento. La Ukrain-krizo ne nur iĝis EÅ­ropa krizo, sed ankaÅ­ la plej serioza Orient-Okcident-alfronto dum jardekoj. NATO (Nord-Atlantika Traktat-Organizo) staras ree fronte al Rusio.

Kiam la 17-an de julio flugo MH17 super orienta Ukrainio estis paffaligita, la krizo jam estis tre plialtiĝinta. La katastrofo kaŭzis draman pliakriĝon de la konflikto. La enorma ŝoko estus povinta esti ekkaptita por ĝuste provi kvietigi la krizon. Tio ne okazis.

Ĉiuj 298 homoj en la aviadilo pereis, el kiuj 196 estis Nederlandanoj. Moskvo estus povinta montri sian solidarecon kun la forte frapita Nederlando, ekzemple pere de penado por tuja militpaÅ­zo surloke. Tio estus helpinta la postsav-laboraĵojn, kaj estus estinta baza homa gesto. Per tio Rusio estus povinta montri sian bonan volon, post ĉio, kio estis okazinta en la antaÅ­aj monatoj  –  ekde la aneksado de Krimeo ĝis la perforta malstabiligo de la oriento de Ukrainio.

MalgraÅ­ ke Nederlando kaj Rusio havas densajn ekonomiajn kaj financajn rilatojn, la registaro de prezidento Putin en tiu horo de mizero lasis Nederlandon al ĝia sorto – pro kio daÅ­ris semajnojn antaÅ­ ol la materiaj restaĵoj de la MH17-viktimoj estis postsavitaj.

Kiel kaj fare de kiu la aviadilo estas paffaligita, tio ĝis nun ankoraŭ ne estas konstatita kun certeco, sed simple la sintenado de Rusio tuj post la katastrofo profunde ŝokis Nederlandon kaj kelkajn aliajn landojn, inter kiuj Germanion, Eŭropan landan kun granda potenco.

Kiel ajn ĉi ĉio estis ĝena, pli fundamenta por la fremdiĝo inter Rusio kaj la Okcidento, inkluzive de Usono, estis io alia: aneksinte Krimeon kaj milite enmiksiĝinte en Ukrainio, Rusio malobservis traktatojn kaj interkonsentojn kiuj dum jardekoj estis garantiintaj la sekurecon kaj stabilecon sur la Eŭropa kontinento.

Tiaj interkonsentoj pri la respektado de ĉies landlimoj, kiom ili ankoraŭ valoris nun? Kie povus ĉi tiu scenaro ree ripeti sin? Tiuj zorgoj iĝis plie akraj ĉar Putin ripete emfazis, ke li ĉie venos helpi Rusajn minoritatojn kiuj sentas sin minacitaj.

En reago, la NATO estas iĝanta tute alia organizo ol ĝi estis dum la ĵus pasintaj jardekoj. Post periodo en kiu ĉefe misioj ekster la propra teritorio estis faritaj, nun denove defendo de la propraj membro-ŝtatoj havas prioritaton, ĝuste kiel en la jaroj de la Malvarma Milito.

Tio donas tute malsaman signifon al la NATO-membreco: ĝi ne plu signifas laŭprefere partopreni al milito en malproksima lando, sed devigite malcedi por la teritorio de aliancanoj, kiel postulas la NATO-ĉarto. Anstataŭ dubi pri partopreno en misio al Afganio, se necese tuj ekagi aŭ eĉ morti por Rigo aŭ Talino. Ke atako kontraŭ unu membroŝtato estas konsiderata kiel atako kontraŭ ĉiuj membroŝtatoj, tio ja estas la esenco de NATO.

 

Fortimigo tiel denove iĝis decida elemento ĉe preventado de milito. Kredinda fortimigo ne eblas sen solida militpotenco  –  antaÅ­videble la Ukrain-krizo finigos la multjarajn malaltiĝojn de EÅ­ropaj defendo-buĝetoj. Fortimigo komenciĝas ankaÅ­ sur la Rusa flanko: aliĝo de Ukrainio al NATO estas ne akceptebla, avertas Moskvo. AntaÅ­aj NATO-plivastigoj estus jam sufiĉe humiligintaj Rusion.

Intertempe, Germanio en ĉi tiu krizo liberigis sin de sia malemo ludi gvidantan rolon en Eŭropo. Kiel la plej grava kontraŭulo de Putin senmaskigis sin Angela Merkel, kiu tenis la Eŭropan Union en kuneco ĉe la starigo de sankcioj. Samtempe ŝi daŭrigas la serĉadon al politika elturnaĵo el la maldolĉa alfronto. Ĉar Germanio estas profunde konvinkita, ke la granda Rusio situas kie ĝi situas, sur la Eŭropa kontinento, kaj ke Rusio kaj la resto de Eŭropo bezonas sin reciproke kaj devas trovi manieron kunvivi unu kun la alia.

La tempo ne povas retroiri, la okazaĵoj de 2014 kreis novan realaĵon. Tiel estis en Ukrainio jam delonge malsamaj opinioj pri la dezirindeco de aliĝo al NATO. Sed nun ne plu. Kun grandega plimulto la parlamento en Kiev lastsemajne nuligis leĝan klaÅ­zon en kiu estis registrite ke la lando internacie ligos sin al neniu da ambaÅ­ 'blokoj'. Do pro tio la pordo al NATO-membreco estas nun, furiozigante Moskvon, iom pli malfermita.  

Ĉu Ukrainio iam povos aliĝi al la okcidenta alianco, estas tre necerte. Multaj membroŝtatoj ne konvinkiĝis ke iliaj interesoj, aŭ la stabileco en Eŭropo, profitus de tio.

Vizio pri daŭrigebla solvo por Ukrainio, kaj do por tiu multe pli larĝa konflikto, ne ekzistas intertempe. La reciproka malfido, kiu ekestis en la pasinta jaro, povas ankoraŭ dum jaroj kaŭzi grandan necertecon kaj nestabilecon en Eŭropo.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/december/23/cuba-maakt-zich-op-voor-sprong-naar-het-heden-1451122
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Kubo prepariĝas por la salto al hodiaŭ

Ĉu Kubo, pro nuligo de la Usona embargo, perdos sian proprecon? Vojaĝantoj iom zorgas, sed la Kubanoj esperas pri pagebla interreto, pli da aĵoj kaj pli da turistoj.

NRC 23 decembro 2014

Raportado el Havano

fare de nia redaktoro Ykje Vriesinga

 

La alta, blonda Alexander Tichler (27-jara) malleviĝas en la malnovan ledan frizist-seĝon de barbiro en Havano. Apud li pendas paliĝinta afiŝo de Che Guevara. Lastatage de sia ferio la Nederlandano volas sian stoplan barbon tradici-maniere razigi. La barbiro vostosvingas per razpeniko tra la Tichler-a mentono, sapumas ĝin kaj malfaldas longan razilon. Same kiel tio funkciis en 1959, kiam la juna revoluciulo Fidel Castro akiris la potencon, kaj Kubo frostiĝintis en la tempo.

"Ni estas iranta ĉi tien ĝustatempe", rakontas Tichler kaj lia amikino Arien Mol (26-jara) el Amsterdamo. Ili aŭdis de amikoj ke Kubo jam estis ŝanĝiĝanta. Post nelonge, la antaŭ-revoluciaj old timers ne plu veturos tra la stratoj de Havano. Kaj vere: dum ilia ferio venis la plej grava novaĵo kiu atingis Kubon en pli ol duona jarcento. Usono ĉesigas la vojaĝ- kaj komerc-embargon kiu estis efektivigita post la Castro-revolucio. Ankoraŭ momenton, kaj la komunisma insulo estos inundita de turistoj kaj investantoj el Usono.

Kubanoj senescepte eŭforias pri la restarigo de la rilatoj, kiun pasintsemajne anoncis la prezidentoj de la du landoj. Ĉiu spekulas pri venontaj plibonigoj. Hordoj da Usonanoj kiuj venos elspezi sian monon. Aŭ la ebleco importi produktojn kiuj ĝis nun ankoraŭ apenaŭ haveblas, kiel ekzemple medikamentojn, aŭtojn kaj maŝin-partojn.

 

Kuriozaĵ-kabineto

Kaj kion pensi pri la rapida interret-kablo kiu onidire estos tirita el Usono? Finfine la Kubanoj povos havi interreton en siaj domoj kaj sur siaj telefonoj. Nun la interreto alireblas nur en turistaj hoteloj, por kvar eŭroj hore, pli ol mezuma semajn-salajro en Kubo. La lando prepariĝas por salti tra la tempo.

Sed en Eŭropo, ankaŭ en Nederlando, oni ne tute pozitive reagis al la novaĵo. Baldaŭ Kubo iĝos Kariba kopio de Usono, oni timas. La tioma lando kun la samaj butikoj kaj kafoĉenoj. Kiu volas ekkoni Kubon kiel unikan kuriozaĵ-kabineton en daŭre pli homogena mondo, devas rapidi.

Kubo altiras almenaŭ du milionojn da turistoj jare. Kvarono estas Kanadanoj, cetere estas ĉefe Eŭropanoj. Tuj kiam Usonanoj rajtos vojaĝi al la insulo, la nombro de turistoj, laŭ la Cuba Policy Foundation, Usona premgrupo kontraŭ la embargo, duobliĝos ene de kelkaj jaroj. En Kubo loĝas 11 milionoj da homoj.

Ĉe la banloko Varadero lastjare jam estas malfermita nova hotelo kun haveno, anticipanta la finon de la embargo. Jaĥtoj el Usono povos tie albordiĝi, je nur du-tri horojn ŝipiri ekde Florido. Laŭlonge de la norda marbordo, novaj feriejoj estas planitaj.

Tichler kaj Mol antaŭvidas ke Kubo en la venontaj kvin jaroj aspektos alimaniere. Venos mono por refreŝigi la kadukajn vilaojn, kaj interŝanĝi rustajn ronkantajn old timers kontraŭ modernaj modeloj. "Kvankam ili certe kelkajn konservos survoje, por la turistoj", diras Mol.

 

Salsa kaj Reggaetón

La juna paro pleje timas ke la live-muziko de Kubo malaperos. Nun ankoraÅ­ ĉie ludas muzikistoj tie, en parkoj, ĉe restoracioj, ĉe spontanaj stratfestoj. Kun danc-stiloj kiel Salsa aÅ­ Reggaetón. Ä´az-entuziasmulo Tichler kunportis sian trombonon kaj improvizis ĉe bando en la urbo Trinidad.

Tiu muzikkulturo parte estas rezulto de la malriĉeco. Muzikistoj perlaboras malmulte, sed pro la alta senlaboreco homoj havas sufiĉan tempon por ludi. "En Nederlando live-muziko estas multekosta, do malabunda", diras Tichler. "Kontrakti ĵazensemblon kostas ofte mil eŭrojn."

La du Nederlandanoj dum sia ferio ŝatis enveturiĝi en "tempomaŝinon". "Sed por Kubanoj estas ĉefe malĝojo", ili diras. Al ili do plaĉas la fino de la embargo. "Homoj havas nenion", diras Tichler. Li vidis muzikistojn rigardadi la lubrikoleo-flakonojn kiujn li estis kunportintaj por la ŝovpeco de sia trombono. "Mi ĉion donis for. En Nederlando mi tuj povas aĉeti novajn. Ili ne."

Jean-Claude Robinet (52-jara) antaŭ dek kvin jaroj venis unuafoje en Kubon. Kiel posedanto de trinkejo en Bruselo, li estis invitita de la rumdistilejo Havana Club por vizito. La Belgo, jam ĉiam fascinita de Kubo, kaptis la okazon.

"Mi venis kun romantika rigardo", li diras. "La familiara bildo: la aŭtoj, la muziko, nenie reklamŝildoj sur la stratoj."

 

Ne mini-Usono

Lia bildo ŝanĝiĝis kiam li ekhavis Kubanan amikinon en Belgio. Dum kvar jaroj, ili proksimume ses fojojn iris al Kubo. Ili gastloĝis ĉe ŝia familio en Alamar, periferia kvartalo de Havano, kie malofte venas turistoj. Tie Robinet vidis la malriĉecon en kiu multaj Kubanoj vivas, kaj li ankaŭ malkovris la ĉarmon de la senhasta vivo. Havi tempon por fari ŝercojn, por danci, por flirti. "Kubanoj estas popolo inventema, pozitiva. Okazas apenaŭ perforto, malgraŭ tio ke la homoj posedas malmulton."

La paradoksojn li nomas "sociologie interesaj": ke Kubanoj estas afablaj al Usonanoj, malgraŭ la streĉiteco kun Usono. Kaj ke ili estas entreprenemaj, malgraŭ eĉ kvindek jaroj da komunismo.

Nun Robinet unuafoje en kvin jaroj estas reveninta. Li partoprenas en la ĝojo de Kubanoj pri la fino de la embargo. Eksterlandanojn kiuj volas ke Kubo restas kiel ĝi estas, dum ili hejme ĝuas la lukson de la kapitalismo, tiujn li trovas "pli ol iomete hipokritaj".

Li ne timas ke Kubo iĝas miniatur-versio de Usono. Por tio la Kubanoj estas multe tro memdecidaj kaj naciismaj. "Homoj volas progreson, sed ili ne forvendos sin."

Cynthia Johnson (59-jara) promenas kun sia edzo Ronnie (59) kaj filo Alan (30) tra la malnova centro de Havano. "Mi ĝojas ke ni estas ĉi tie jam antaŭ la hordoj da Usonanoj," ŝi diras. Johnson ridas: la familio mem venas el Usono, el Chicago.

Ili estas en Kubo por ĵaz-festivalo. Ili venis per grupvojaĝo, sub masko de kultura interŝanĝo. "Per tio ni en Usono povis peti specialan vizon", rakontas Cynthia. "La festivalo estas senkulpigo por ekkoni Kubon."

Ĉiujare proksimume cent mil usonanoj vizitas Kubon, malgraŭ la embargo. Iuj iras per kulturaj aŭ edukaj interŝanĝoj, kiel la Johnson-oj. Sed la plejmulto venas kontraŭleĝe. Ili vojaĝas tra Kanado, Meksiko aŭ la Bahamoj al la malpermesita lando.

La Kuba dogano kunlaboras. Ĉe Usonanoj ili ne stampas ties pasportojn, sed apartan pecon da papero. Tiel turistoj hejmen-venante evitas monpunon kiu en Usono pri senpermesa vizito al Kubo sumiĝas je: teorie 250.000 dolaroj kaj dek jaroj en prizono (en la praktiko ofte 7500 dolaroj kaj ne prizono).

Ronnie Johnson antaŭvidas ke baldaŭ el ĉiaj Usonaj urboj venos flugoj al Kubo. Nun estas nur flugoj el Miami, la hejmbazo de multaj Kubaj-Usonaj enmigrintoj. Tiuj jam havis permeson de Obama por senlime vojaĝi, kondiĉe ke ili en Kubo elspezas ne pli ol 179 dolarojn tage.

Ronnie timas ke en Kubo ankoraŭ mankas sufiĉa infrastrukturo por torentoj da Usonanoj. Cynthia relativigas: "Versajne la plimulto da Usonanoj restos kviete en la marbordaj feriejoj, same kiel en Meksiko." Filo Alan ankoraŭ ne sciis multe pri Kubo. "Mi vidas ĉi tie ke la embargo forte trafas ordinarajn homojn," li diras. "Ĝi estis celita por dolorigi la registaron, sed estas la loĝantaro kiu suferas pro ĝi."

Tamen la familio Johnson nenie renkontis kontraÅ­-usonismon. Patro Ronnie prenas sian ciferecan fotilon kaj montras bildon de Kuba kaj Usona flagoj, kiuj kune pendis de balkono. Cynthia rakontas ke dum la pasintaj tagoj multaj Kubanoj alvokis ilin: "Americanos?"

Se ili tiam kapjesis, venis la reago: "Yeah! Obama!"

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloTrouw
http://www.trouw.nl/tr/nl/5009/Archief/archief/article/detail/3750739/2014/09/19/Op-naar-12-miljard-mensen-in-2100.dhtml
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ek! al 12 miliardoj da homoj en 2100?

Loĝantarkresko, precipe en Afriko, restas grava problemo.

Trouw 19 septembro 2014

Joep Engels  (REDAKCIO PRI SCIENCO)

La kresko de la monda loĝantaro dume ne haltos. Fine de la nuna jarcento la tero tre verŝajne nombros dek unu miliardojn da homoj, du miliardojn pli ol la maksimumo kiun antaŭaj taksoj indikis. La kresko preskaŭ tute atribueblas al suda Afriko.

La antaŭdiroj kiujn Usonaj demografoj hodiaŭ prezentas, en la revuo Science, estas ne tute novaj. La Unuiĝintaj Nacioj jam pasintjare parolis pri dek unu miliardoj da mondcivitanoj en 2100. Sed en tiu prognozo estis ankoraŭ granda marĝeno de necerteco. Kaj tiu lasis spacon al la espero, ke la tutmonda loĝantaro atingos sian pinton ĉirkaŭ 2050, kaj poste eble eĉ ŝrumpos.

Kun modernaj statistikaj teĥnikoj la Usonanoj faras finon al tiu iluzio. Certas 80-procente ke en la jaro 2100 estos inter 9,6 kaj 12,3 miliardoj da homoj, kompare kun 7,2 miliardoj nun. Kaj estas preskaŭ samcerte (70-procente) ke la homaro en la sekva jarcento plukreskos. "La kresko de la loĝantaro estis pli-malpli malaperinta el la monda tagordo," diris unu el la esploristoj, Adrian Raftery, profesoro pri statistiko kaj sociologio en Seattle. "Sed ĝi daŭre restas grava problemo."

Afriko trapasos la plej grandan kreskon, ĉefe sude de Saharo. Nun vivas sur tiu kontinento unu miliardo da homoj. Fine de la jarcento tio laŭ antaŭvido estos kvar miliardoj. Precipe Niĝerio, jam nun la Afrika lando kun la plej granda loĝantaro, riskas fariĝi troloĝata: de 160 milionoj hodiaŭ al preskaŭ certe pli ol 500 milionoj, kaj eĉ imageblas ke en 2100 estos miliardo da Niĝerianoj.

Tion laŭ la esploristoj alta fekundeco kaŭzas; la Afrika virino mezume havas 4,6 infanojn (la tutmonda meznombro estas 2,5), ĉefe pro tio ke la malaltiĝo de la fekundeco dum la lastaj jaroj proksimume haltis.

Ke Afriko devias de la cetera mondo, havas du kaŭzojn. En tiu kontinento, duonjarcenton antaŭe, eĉ 6,5 estis la fekundeco, kaj grandaj familioj estas ankoraŭ ĉiam la normo. Plie, estas granda manko de kontraŭkoncipiloj kaj tio dum la lastaj dudek jaroj ne pliboniĝis.

La demografoj rezervas al si elturniĝeblon. Afriko povus iom subpremi la kreskon, ekzemple aranĝante pli bonan edukadon por knabinoj. Sed peniga estonto povas ankaŭ renversi la kreskadon. Kvar miliardoj da Afrikanoj metos gigantan embargon sur la provizoj de ilia kontinento. Ĝeneralaj malsatoj aŭ migradoj - kiuj ne estas inkluditaj en la modeloj - signife reduktus la kreskon.

La esploristoj vidas unu lumpunkton. Dum lando kiel Ĉinio antaŭvidas enorman maljuniĝadon (ekde po 8 laboruloj ĉe ĉiu pli-ol-65-jaraĝa, ĝis po 2 maksimume), Niĝerio ĝuste iĝas pli ekvilibra: po 5 laboruloj ĉe ĉiu pli-ol-65-jaraĝa.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC Handelsblad
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/augustus/26/nederlandse-koerden-nemen-kalasjnikovs-op-1414348
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Nederlandaj Kurdoj prenas kalaŝnikovojn

Ili fuĝis el la diktaturo de Saddam Hussein, sed nun multaj Nederlandaj Kurdoj ree havas ion al kio reveni eblas. La aŭtonoma Kurda regiono estas preskaŭ lando, kun propra parlamento, flago kaj lingvo. Batali por tio tamen necesas.

NRC Handelsblad 26 aÅ­gusto 2014

Fare de nia korespondanto  
Marloes de Koning  en ERBIL

Eblus ke Miran Betwata (23), kiam li kuŝas ĉe la fronto en Irako, perceptas iaman amikon el Nederlando tra la celilo de sia Ĉina paflertulfusilo. Tiu knabo estas nun ĉe IŜ (Islama Ŝtato). "Tiu havis malfacilan junecon, senpatrinan", diras Miran komprenplene. Li ne volas diri tro multe pri tiu knabo, pro respekto al ties patro. Tamen ne estu miskompreno. Kiam tio okazas, li simple premas la ellasilon. "Tiu volas detrui mian popolon."

Miran plenkreskis en rifuĝintejoj en Nederlando. Pro neklaraj kialoj liaj dudek (duon)gefratoj ricevis restad-permeson, sed li ne. Pro tio li en Nederlando ne rajtis eniri en la armeon, kion li estis dezirinta, kaj pri kio li ankoraŭ ofte sonĝas.

Anstataŭe, li antaŭ tri jaroj iris reen al Irako, al la aŭtonoma Kurda regiono. Tie li nun kunbatalas kontraŭ la ĝihadistoj de IŜ. Lia frato Aza ankaŭ. Tiu, antaŭ tri semajnoj, kiam IŜ danĝere alproksimiĝis al la ĉefurbo Erbil, prenis aviadilon ekde Nederlando kaj surmetis uniformon.

Tribestro

La fratoj partoprenadas en la armeo de sia onklo, Peshmerga-kolonelo kaj estro de la Xoshnaw-tribo. La ĉefa tasko de Miran estas vivteni sian onklon ĉe la fronto. Li radias de fiereco kiam li parolas pri tio. "Estas honoro. Mi sidas meze en la historio, mi sentas tion."

Post dek tri tagoj li nun mallonge havas forpermeson. Dek tri tagoj, dum kiuj li demetis siajn ŝuojn nur por interŝanĝi siajn du parojn da ŝtrumpetoj, kaj dum kiuj li dormis kun sia paflertulfusilo en la manoj, kaj zono kun ŝargujoj ĉirkaŭ si. Tuj kiam la grandega blazo sur lia piedo iom saniĝas li reiros, tiel li diras en restoracio en Erbil al amikoj, ankaŭ Nederlandaj Kurdoj. "Jen io kio vere plaĉis al mi, kompanoj!" Ili aŭskultas fascinataj.

La Kurda militistaro, la Peshmerga, funkcias kiel harmoniko. Ekzistas kerno da profesiaj soldatoj. Formale ili estas parto de la Irakaj armefortoj, sed ne en la praktiko. Kaj ekster tiuj preskaŭ ĉiu Kurda viro estas rezervisto. Tio inkludas Kurdojn eksterlande, inkluzive de Nederlando. Nun kiam Kurdio estas minacata, ili prezentiĝas por helpi en la lukto.

Tio ne estas formale reguligita. Tio simple estas kion vi, kiel Kurda viro, devas fari kaj volas fari, eksplikas Kurdaj Nederlandanoj. "Vi batalas por kiu vi estas," diras Miran. "Vi batalas tiel ke vi povas diri: «Mi estas Kurdo»."

PreskaÅ­ lando

En Nederlando loĝas proksimume 52.000 Irakanoj, el kiuj laŭ fakuloj pli ol tri kvaronoj estas Kurdoj. La plimulto meze de la naŭdekaj jaroj fuĝis el la perforto en Irako sub Saddam Hussein, kaj ricevis azilon. Ekde la Usona invado de Irako en 2003, ili havas ion al kio eblas reiri. La aŭtonoma Kurda regiono estas preskaŭ lando, kun propra parlamento, armeo, flago kaj lingvo. "Nun gravas reteni kion ni havas," klarigas la 24-jaraĝa Nechir Herki, kiu estas loĝinta en la Nederlanda urbo Arnhem.

Dum la lastaj jaroj estas multaj Kurdaj revenintoj el Nederlando. Precizaj nombroj mankas. La plimulto da taksoj baziĝas je 10.000 familioj kiuj entute aŭ parte iris reen. Ofte okazas, ke la gepatroj revenis, dum iliaj infanoj restis en Nederlando por kompletigi sian instruadon.

Ondo de optimismo

Nechir Herki estis kunlernejano de unu el la fratoj de Miran. Li estis tri-jaraĝa kiam li alvenis en Nederlando, kaj 22 kiam li decidis transloĝiĝi al Kurdio. Li provizore estas decidinta ne batali, sed tio povas morgaŭ ŝanĝiĝi, li emfazas.

Kiam IÅœ minacis Erbil-on, lia propra frato el Nederlando estis ĵus vizitanta lin. Tiu "flamiĝemulo kaj naciisto" tuj volis partopreni en la batalado. "La tuta familio paroladis al li por atingi, ke li ne farus tion kaj reirus al Nederlando por akiri sian diplomon. Tiaokaze aspektus iom strange se mi mem sekve ja irus batali," klarigas Nechir, kvazaÅ­ «ne batali» estas io pri kio oni devas pravigi sin.

Li tamen unuafoje havigis al si armilon kaj ne ekskludas ke ankoraÅ­ venos la momento, kiam li devos uzi ĝin. "Se la neceso urĝas, ĉi tie ĉiu iĝos Peshmerga. Mi vidis bildojn el l’ estinteco de avinjoj kun AK47-oj en la manoj." Lia familio donacis monon kaj alkondukis kamionojn da provizoj, inter kiuj ankaÅ­ medikamentoj, al rifuĝintoj. "Tio pensigas mian patrinon pri la tempo, kiam ni mem devis fuĝi. Ĉiuj tiuj familioj survoje kun sakoj."

La plejparto de la revenintoj el Nederlando alvenis en Kurdio dum la optimisma ondo de la lastaj jaroj. Ĝia ekonomio kreskas rapide. Per eksterlanda instruado, oni en Kurdio havas antaŭecon kompare kun la postiĝintoj. Estas mono, per tio ke en Irako estas nafto sub la tero. Kaj ĉiuloke oni vidas konstruadon.

Nechir Herki faris la elekton iri al Kurdio bone pripensite, li rakontas ĉe la stirrado de sia blanka ĵipego. "Ni estas en ekonomia impulso. Leĝoj estis malstreĉitaj por altiri expats. Tiuj preskaŭ ne pagas impostojn, kaj facile metas ĉi tie konstruaĵon, aŭ komencas entreprenon." Homoj estas varmaj kaj gastamaj, li aldonas. "Kaj enmiksiĝemaj." Estas multe da socia kontrolo, sed tio ne ĝenas lin. Li nun laboras en la famili-entrepreno kiu importas ovojn kaj okupiĝas pri projektdisvolvo.

Li ne estas tre impresata de la perforto ĉe la limoj. "Kiel krude tio eĉ sonas... Ni kurdoj kutimiĝis pri ĝi. Estas kiel ĉapitro en libro. Mi tamen tre ĝojas ke la ekstera mondo ekkonas nin per ĉi tiuj okazaĵoj. Ni nun havas la ŝancon montri kiuj ni estas."

La Kurdoj luktas kontraŭ IŜ ĉar ili trovas ĝin horora terorgrupo, kiu senkapigas homojn kaj vendas virinojn. Sed ili ankaŭ luktas ankoraŭ daŭre por propra lando kaj internacia rekono. Lukti kontraŭ IŜ estas logika parto de ilia propra batalo.

Usona bombardado

En la centro de Erbil sidas Kamal Rania (47) en malgranda oficejo plena de mapoj sur la muro. Staras tie du grandaj klimatiziloj kaj fridujo. Rania surhavas tradician Kurdan virveston, malstrikta pantalono kun supra parto en la sama koloro kaj skarpo ĉirkaÅ­ sia ventro. Ekde lia dekkvina li batalis kiel Peshmerga. Sur lia Facebook-paĝo estas fotoj el tiu tempo. Liaj lipharoj tiam estis iom pli grandaj, liaj haroj pli nigraj, lia vesto la sama. Inter 1996 kaj 2010 li loĝis en Nederlando, unue en Roterdamo kaj poste en Arnhem.  

Nun li vendas loĝejojn kaj hipotekojn en Erbil, kaj li loĝas kun sia edzino kaj tri infanoj en vasta loĝejo, en brile nova kvartalo ĉe la urborando. Apud la pordego de la per muroj ĉirkaÅ­igita dombloko staras sekuriganto, kiu speciale atentas Arabojn. Se la Peshmerga de lia politika partio PUK (Patriota Unuiĝo de Kurdistano) bezonas ion, veterano Rania alportas apogon. HieraÅ­ vespere, kiam li ĵus estis enlitiĝonta, oni telefonis al li ke Peshmerga ‘bezonas pilketojn’. Kaj do li tuj iris helpi provizi.

Kiam antaÅ­ dek tagoj la rifuĝintkampo Makhmour estis rekonkerita el IÅœ, Rania alvenis tie duonhoron post la usona bombardado. La ĉirkaÅ­ dudek ĝihadistoj kiujn li tiam vidis, ‘kuŝis en pecoj’. "Unu el ili havis identigan karton el Ĉeĉenio kun si", Rania rakontas. "Estas internacia partio, ili venas ankaÅ­ el Germanio kaj Nederlando."

Preta por batali

Serdar Dosky (40) jam antaÅ­ naÅ­ jaroj revenis el Nederlando. Sur malgranda polva tereno kun barilo, apud benzinejo ĉe la urbo Faida, li nun gvidas grupon de ĉirkaÅ­ kvardek armitaj volontuloj. Sur ilia supra brako estas emblemo kun « Kurdish People's Defence Force ». La volontuloj estas daÅ­re en rezervo (‘standby’) kaj faras ĉion por kio la Peshmerga ĉe la fronto nun ne havas tempon. Se ĝihadistoj estas rimarkigitaj ie, ili tuj iras tien. Cetere ili alportis armilojn al Yezidi-homoj, tiel ke tiuj povos defendi sin pli efike. Kaj sub malpeza devigo ili senarmigis virojn, el najbaraj arabaj vilaĝoj, kiujn ili ne fidis. Se necese, ili forportas vunditojn kaj alportas municion. "Ni estas pretaj, ankaÅ­ por batali," diras Dosky.

Dosky revenis en 2005, post dek jaroj en Nederlando (Amsterdam), reen al Irako kaj establis instituton kiu prizorgas ankaŭ debato-trejnadon kaj faras esplorojn pri politikaj aferoj. Li estis aktiva en la SP (Socialista Partio)1 en Nederlando, kaj volis helpi ĉe la konstruado de demokratio, li rakontas en la malgranda oficejo kie li jam du monatojn ankaŭ dormas, en faldebla lito apud sia skribtablo. Subuloj en kamuflaĵ-kostumo kunprenas cigaredojn por li kaj alportas teon en tulipformaj glasetoj. Sur la muro pendas pafilo. "Irako estis liberigita. Mi havis sep jarojn da politika sperto. Mi volis transdoni tiun en tempo kiam ili bezonas ĝin. Ne dudek jarojn poste, kiam ĉiuj institutoj jam estos konstruitaj."

Tri monatojn antaŭe la vivo ĉi tie estis "paradizo", diras Dosky. "Ne koncerne la demokration, sed ja sekura kaj riĉa. Ĉiuj ŝancoj." Tio ŝanĝiĝis kiam IŜ ekokupis la urbon Mosul kaj staris sur la limoj de Kurdistano. Dosky interŝanĝis sian kostumon kontraŭ uniformo. Li evitas la demandon ĉu li jam devis mortigi. Oni ja neniam scias, kun la Nederlanda justico kaj la malvalidigo de pasportoj. Ankaŭ Hirsi Ali2 estis heroino antaŭe, sed sekve ŝi devis iri for, li memorigas. "Se mi estas en Nederlando kaj milito estiĝos, tiam mi ankaŭ ne rigardos kio estas laŭleĝa. Tiam mi faros kio necesas."



1 SP: http://eo.wikipedia.org/wiki/Socialista_Partio_%28Nederlando%29

2 Hirsi Ali: http://eo.wikipedia.org/wiki/Ayaan_Hirsi_Ali

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC Handelsblad
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/augustus/29/europese-terroristen-maken-is-gevaarlijk-1412811
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Eŭropaj teroristoj danĝerigas IŜ-on

La strategio de la Islama Ŝtato (IŜ) estas jene: unue sendi la timegon, kaj poste ĝiajn sangavidajn batalantojn, avertas Rodaan Al Galidi.

NRC Handelsblad 29 aÅ­gusto 2014

Fare de Rodaan Al Galidi

La senkapigo de la Usona ĵurnalisto James Foley estis apenaÅ­ konata, kiam Prezidanto Obama diris: "Ekstermi kanceron kiel «IÅœ» estas ne facile kaj iras ne rapide". Tiu komparo malĝustas.

Kancero ne estas kontaĝa kaj ne ĉiam fatala, sed IŜ ja estas. Se vi volas trovi malsanon kompareblan kun IŜ, vi ne sukcesos, ĉar neniu malsano estas tiel mortiga kiel IŜ. Eĉ ebolo ne estas.

La strategio de la Islama Ŝtato (IŜ) estas jene: unue sendi la timegon, kaj poste ĝiajn sangavidajn batalantojn. Neniu atestanto povas eskapi. La Iraka armeo, bone armita fare de la Usonanoj, tuj fuĝis jam eĉ antaŭ ili ekbatalis kontraŭ IŜ; kaj sen la Usona bombardado la Peshmerga ne estus sukcesinta reteni Erbil-on en norda Irako.

Kio faras IÅœ-on tiom danĝera, kaj tiel sukcesplena kompare kun aliaj teroristaj organizoj, estas ke ĝi uzas batalantojn venantajn el EÅ­ropo kaj batalantojn el la Sunaisma regiono kiuj estas ne bone traktitaj de Bashar Al Assad en Sirio aÅ­ de Nuri Al Maliki en Irako. Tiu kombino de scienca EÅ­ropa sperto – precipe en la kampo de propagando kaj komunikado – kaj la kolero de la lokaj batalantoj faras IÅœ-on tiel potenca. Kaj ĝi faris Abu Bakr Al Baghdadi, la estron de IÅœ, tiom forta, ke li ignoras Al-Kajdon kaj ties novan estron. Unu el la kialoj ke li nomumis sin mem kalifo, estas ke Ayman Al Zawahiri, la nova estro de Al-Kajdo, tiam devas obei eĉ lin, ĉar kalifo en la historio de la islamo estas la estro de ĉiuj islamanoj en la mondo.

La diferenco inter Al-Kajdo kaj IŜ montras kiom danĝera IŜ estas. Al-Kajdo estas terorista organizaĵo, sed IŜ estas ŝtato kun bankoj, armita armeo, landlimoj, milionoj da dolaroj, olekampoj kaj landlimaj kontroloj.

Ankaŭ en la filmoj de Al-Kajdo kaj IŜ oni klare vidas la diferencon. La filmoj de IŜ ŝajnas esti faritaj en Hollywood. Atestanto de ekzekuto en Mosulo diris al mi ke la ordoninto de tiu ekzekuto estis la filmofaranto, kvazaŭ surscenigisto anstataŭ krimfaranta murdisto.

Iama kunstudanto de mi, kiu loĝas en Mosulo, rakontis ke post konkeri Mosulon, IŜ unue ĉirkaŭis la bankojn, konfiskis la armilojn de la fuĝinta Iraka armeo, kaj tuj ekserĉadis la banko-komizojn kaj la oficistojn kiuj laboris ĉe la akvo-, elektro-, gaso- kaj benzino-entreprenoj. Kiu aperis aŭ anoncis sin, rericevis sian laboron, inkluzive salajron, sed la puno por tiu kiu fuĝis estis senkapigo kun ties tuta familio. La IŜ bezonis nur kelkajn horojn por havi ĉion sub ĝia kontrolo. Jen kion la batalantoj el Eŭropo faris ĉe la IŜ: organizado. Kaj el tio rezultis la IŜ en ĝia hodiaŭa formo.

AntaÅ­e batalantoj bombardis olekampon se ili renkontis ĝin. Nun la homoj en Irako kaj Sirio miris ke la IÅœ dume eĉ protektis la olekampojn – ĝis ili vidis kamionojn forporti la oleon por generi enspezojn.

Nur sole el la centra banko de Irako en Mosulo, IŜ prenis 425 milionojn da dolaroj. Imagu. Kaj krome, ĉiuj olekampoj ĉirkaŭ tiu urbo - entute 12 - estas sub kontrolo de IŜ.

Nun IŜ provas akiri kontrolon ĉirkaŭ la landlimoj kun Jordanio kaj Turkio. La limo kun Jordanio signifas komercon de 1,6 milionoj da dolaroj jare, tiu de Turkio eĉ 16 miliardoj. Kaj ne forgesu tiujn milionojn da homoj pri kiuj ili nun havas la kontrolon. Sole en Mosulo loĝas du milionoj da homoj, kiuj devas obei la kalifon.

Se la IŜ estus serpento, ĝia kapo kuŝus en Sirio kaj ĝia korpo tordiĝus tra Irako. La Usonanoj ŝajnas esti konfuzitaj: ili ne plu scias kie ili batu la serpenton. Ili bombardas IŜ-on en Irako sed ne ĝenas ĝin en Sirio.

Obama hezitas inter daŭrigi bombardadon el la aero aŭ apogi la Kurdojn. Obama volas gajni sen milito. Kaj la Eŭropanoj demandas sin ĉu prefere apogi la Kurdojn en la nordo, aŭ prezidenton Obama en la Blanka Domo. Kaj IŜ mem, kion vere volas IŜ? Ĝuste tion: tiun necertecon.

La demokratio kiun Ameriko alportis al Irako, lasis dum la pasintaj 11 jaroj Irakon retroiri en la tempo 1400 jarojn, al la kalifo kaj la kalifejo.

Se tio tiele daŭras, tiam post kelkaj jaroj promenos dinosaŭroj tra la stratoj de Bagdado. Steven Spielberg tre ŝatus tion. La dinosaŭroj mem kaj la milionoj da tieaj homoj ne.

Rodaan Al Galidi (1971) estas verkisto kaj poeto, naskiĝinta en Suda Irako.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/vk/nl/2844/Archief/archief/article/detail/3721419/2014/08/20/Wij-hebben-de-opmars-van-jihadisten-onderschat.dhtml
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

‘La almarŝon de ĝihadistoj ni subtaksis’

La altirforto de Islamaj terorgrupoj al junuloj surprizis kompetentulojn, diras foriranta eksperto Peter Knoope.

Volkskrant 20 aÅ­gusto 2014

Fare de nia reporterino Janny Groen

Ili kunkune faris gravan mallertaĵon, tiuj terorismo-ekspertizistoj kiuj en 2011 proklamis la finon de la Al-Kaida erao. La terormovado estis perdinta sian korifeon, Osama bin Laden. En la Meza Oriento, sekularaj ribeluloj ekribelis kontraÅ­ subpremaj reĝimoj. Al-Kaido ne rolis en la 'Araba Printempo’.

"Ni konkludis ke Al-Kaido ne plu estis grava", diras Peter Knoope. Post esti laborinta kvar jarojn ĉe la Nacia Kontraŭ-terorisma Kunordig-instanco (NCTV)1 de Nederlando, Knoope en 2009 iĝis direktoro de la nova Internacia Centro por Kontraŭ-Terorismo (ICCT)2, kies sidejo estas ankaŭ en Nederlando, en Hago. Tiu Haga pensfabriko operaciadas apud la limlinio inter preventi kaj kontraŭbatali perfortan ekstremismon, kun fokuso sur la laŭleĝa ŝtato kaj homaj rajtoj.

Tiutempe estis multe da internacia intereso pri la Nederlanda alproksimiĝo. Knoope: "Post la murdo de Theo van Gogh3 en 2004, oni baldaŭ ekpensadis kiel endigigi radikaliĝon. La emfazon oni metis sur preventado. En 2011 la t.n. Hofstad-reto4 estis preskaŭ eliminita kaj radikaliĝo ne plu estis politika temo. Ĉe ICCT ni havis la senton ke ni iris en la ĝustan direkton, ke ni povus internacie plenumi akcelantan rolon."

Sed kion oni pretervidis, estas "la daŭra altira forto de la Al-Kaida rakonto", diras Knoope retrorigarde. "Tiu estas, por junuloj tra la tuta mondo, pli granda ol iam. Estas laŭmode esti ĝihado. La situacio estas tre zorgiga."

Ne bona momento por eliri el ICCT. Sed Knoope ĵus atingis la pensirajtigan aĝon. Ĉimonate ICCT anoncis ke Mark Singelton sukcesos lin la 1-an de septembro. Do nun retrospektivo utilas.

"Ni subtaksis la flekseblecon de Al-Kaido kaj rilataj grupoj. La movado denove inventis sin mem," li diras. "Antaŭ 2011 pluraj filioj havis klaran Al-Kaidan stampon. La decidfarado estis desupre malsupren. Sed nuntempe ekzistas ĉiaj grupoj kiuj, inspiritaj de la sama idearo, operacias sub sia propra nomo. Islama Ŝtato (IŜ) kaj Jabath-al Nusra estas la plej konataj. Ekde 2010, la nombro de terorismaj grupoj kreskis je 58 procentoj. Ankaŭ pro la kreskinta rolo de sociaj medioj, la decidfarado malsupreniris al la plej malalta nivelo. Grupeto en Hago aŭ Amsterdamo povas memstare ekagadi. La tradicia laboro pri informo-rivelado estas nesufiĉa: en lokajn splitojn estas malfacile infiltriĝi."

Sombrigas lin ke la flanko de la kontraŭ-terorismo montras multe malpli flekseblecon. "Prenu la krizo en Malio. Jen denove milita interveno, anstataŭ funde eltrovi kial Maliaj junuloj sentas sin altirataj al perforta ekstremismo. En la batalo kontraŭ terorismo, venki vere eblas nur ĉe la malsupra flanko. Elimini la pinton ne malpliigas la problemojn. Kontraŭe: la novaj estroj estas ofte pli agresemaj kaj perfortaj."

Knoope mencias la ekzemplon pri Muhammad Yusuf, la gvidanto de Boko Haram, kiu en 2009 kun centoj da samideanoj estis mortigita de la Niĝeria registar-armeo. Ties al li plej fidinta Abubakar Muhammad Shekau transprenis la direktadon. La movado radikaliĝis kaj ĉijare atingis la mondajn novaĵojn ĉe la kidnapo de centoj da lernejaninoj. De Shekau estas la deklaro: "Mi ĝuas mortigi kiun Dio volas."

Maltrankviliga tendenco laŭ Knoope ankaŭ estas la reciproka konkurenco, kiel tiu inter Jabath-al Nusra kaj IŜ. "Kion oni vidas estas ke la plej perforta branĉo venkas. Tiu estas la plej alloga por frustritaj junuloj kiuj volas ekagadi. Ekde IŜ proklamis la kalifejon, la kresko de la sekvantaro ege progresis. IŜ plenumis la Islaman idealon, konkeris teritorion, enkondukis la Ŝarion."

La ekspertizistoj pri terorismo, kiel ili povis tiom erari en 2011?

"Strategi-nivele tio ankoraŭ nesufiĉe pripensatas."

Knoope ja havas konjekton. La ekspertizistoj sidas en eburaj turoj. Ili laboras tro fore de vundeblaj loĝantar-grupoj, kiuj estas sentemaj por la ekstremisma delogo. Multaj informoj ne atingas ilin. Radikalajn junulojn ili apenaŭ aŭskultas. El sia propra sperto li scias kiel grave estas funde kompreni la motivojn de tiuj junuloj.

Knoope iam mem estis radikala junulo. En la fruaj okdekaj jaroj li vojaĝis kun tornistro tra la mondo. En Mozambiko li vidis kiel Renamo, la organizo subtenata de la apartisma reĝimo, vanigis la konstruon de la lando per atakoj al lernejoj kaj al la infrastrukturo. Tio faris lin furioza. Kiam la ebleco okazis, li prezentis sin kiel membro de SNV5 (Fondaĵo de Nederlandaj Volontuloj) ĉe la ANC6 (Afrika Nacia Kongreso), rezistmovado kiu ne evitis la perforton. En 1983 li iris labori kiel biologi-instruisto ĉe ANC-tendaro en Tanzanio. Ĝi estis ankaŭ trair-tendaro, kie ANC-adeptoj portempe povis kaŝi sin, kaj kie oni varbis por la armita batalo. La junuloj en la tendaro estis ŝirmataj de la ekstera mondo. En sia libera tempo ili aŭskultis fortikajn rakontojn, kantis militkantojn. Ili estis endoktrinigataj, kaj per tio konvinkiĝis ke la vojo de perforto estis la sola vojo.

Knoope pensas ke, pro siaj spertoj en la ANC-tendaro, li povas pli bone kompreni la ĝihadojn. "Maljustaĵo estas grava komponanto en la terorisma historio", li diras. "Neniu faras ion pri tiu, nur terorgrupoj." Muntado de kredinda kontraŭ-historio gravas, li diras. "Kaj havigi pli justan perspektivon ankaŭ." Ĉe tio, li konsideras la kunnodadon de kontraŭ-terorismo kun evolukunlaboro, en kiu dum jaroj ankaŭ li mem laboris.

Tiu aliro, kiu estas vidata kiel naiva kaj tro mola, ĉu ĝi ne estas kontraŭa al la spirito de la epoko?

"Preventi ke junuloj elektas teroron, tio ne estas mola, sed malmolega. Kiu enmetas aviojn por elimini terorismajn gvidantojn, liveras municion por propagando el la alia flanko. Batalmortas senĉese civilaj viktimoj, ĉar tiuj teror-gvidantoj uzas la loĝantaron kiel homa ŝildo. Ĉiuj tiuj civilaj viktimoj plifortigas la senton de maljusteco."

Antaŭ nelonge Knoope estis en Kenjo. Antaŭe, se tie bovino estis ŝtelita, juĝdecidado okazis sub arbo fare de la plejaĝuloj de la vilaĝo, li eksplikas. Tiu malnova sistemo, kiun oni ordinare spertis kiel justan, ne plu ekzistas. "La juna urbana generacio devas kontakti policanon kiu estas korupta. Nova jura sistemo, kiu estas ĝenerale akceptita, mankas. Devas esti investita multe pli por tiu; kaj por havigi alian perspektivon. Junuloj en postkoloniaj socioj ofte ne havas alian eblecon ol resti senlaboraj aŭ aliĝi al kriminalaj aŭ terorismaj grupoj."

Tian alproksimiĝon li ankaŭ rekomendas rilate al la Sirion-irantoj en Nederlando. "Sur ili ne kuŝas la fokuso de ICCT. En Nederlando perforta ekstremismo, ciferece kaj kompare al multaj landoj, estas mini-mini-problemo. Temas nur pri malgranda grupo de dua-generaciaj enmigrintaj junuloj, kiuj luktas kun sia identeco kaj kiuj kiel grupo sentas sin kritikataj. Aŭskultu liajn plendojn, certigu ke vi havas kontaktojn en malfavorataj kvartaloj."

Kion vi atingis dum la pasintaj jaroj?

"Ni plantis semojn kiuj povus konduki al alia maniero de traktado. Mi fieras pri la projekto de Max Boon, viktimo de bombatenco, kiu en Indonezio kunlaboras kun eksa teroristo."

Boon en 2009 perdis ambaŭ krurojn ĉe atenco sur la Hotelo Marriott en Djakarto. Li nun paŝas per artefaritaj kruroj. Kune kun Ali Fauzi, kiu faris bombojn por la teror-organizo Jemaah Islamiyah (respondeca por tiu atenco), li vizitas lernejojn kun pliigita risko de radikaliĝo.

Knoope: "Max intertempe havas grandan grupon ĉirkaŭ si. Li laboras kun viktimoj de terorismo. Li zorgas unue por baza provizado, medicina vartado, laborposteno, loĝejo, tiel ke ili povas restarigi sian vivon. Sekve li trejnas ilin, por krei la eblecon enmeti ilin ĉe la kontraŭa ekspedicio. La viktimoj montriĝas ke ankaŭ senkulpaj civiluloj estas trafitaj. Ke perforto ne estigas solvon. Malgrandskale mono estas kolektita por ebligi tion ankaŭ en aliaj landoj." ICCT metis pli da aferojn en la tagordon, li diras, ekzemple atenton pri la enkonduko de programoj por atestant-protektado. "Multaj landoj emas, per certaj pridemandad-teĥnikoj, devigi suspektatojn konfesi. Per tiuj programoj oni preventas ke tielaj konfesoj iĝos decidaj en juĝa proceso."

Por Knoope sia plej granda frustriĝo estas ke li ĉe la ICCT ne sukcesis engaĝi la evolumondon. Efektivigi tion restas lia persona misio. Li komencas por si mem en Sudafriko, la lando kie li "sentas sin tute hejme". En septembro li flugos al Pretorio. El tie li daŭrigos sian laboron. "Tiun saman monaton mi reen estos en Niĝerio, por diskuti kun terorismo-kontraŭbatalantoj kaj lokaj NRO7-j kiamaniere la alfluo de junuloj al Boko Haram povas esti endigigita."

Peter Knoope mem iam estis radikala junulo:
"AÅ­skultu la plendojn de junuloj".

 

1 NCTV: https://www.nctv.nl
2 ICCT (International Centre for Counter-Terrorism): http://www.icct.nl
3 Theo van Gogh: http://eo.wikipedia.org/wiki/Theo_van_Gogh
4 Hofstad-reto: http://epo.wikitrans.net/Hofstad_Network
5 SNV: http://en.wikipedia.org/wiki/SNV_Netherlands_Development_Organisation
6 ANC: http://eo.wikipedia.org/wiki/Afrika_Nacia_Kongreso
7 NRO: Ne-Registara Organizaĵo

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC Handelsblad
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/augustus/08/wat-doet-hongarije-nog-in-eu-1407373
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Hungario, kion ĝi ankoraŭ faras en la EU?

NRC Handelsblad 8 aÅ­gusto 2014

Hungario estas membro de la EÅ­ropa Unio, sed la ĉefministro de la lando ne plu kredas pri la malferma, liberala demokratio kiel ŝtatformo. Kiel inspirajn ekzemplojn por Hungario, li vidas "sukcesplenajn landojn" kiel Rusion, Ĉinion, Turkion, Singapuron kaj Baraton — "landojn kiuj estas ne okcidentaj, ne liberalaj, ne liberalaj demokratioj, kaj eble eĉ tute ne demokratioj".

Ĉefministro Orban antaŭ nelonge diris ĉi tion en sensacia alparolo por etnaj Hungaroj en Rumanio. Estis pledo por kion li nomis la "illibera ŝtato, ne-liberala ŝtato". Kaj ankaŭ estis anonco de la kontraŭ-okcidenta kurso kiun li, post sia elektovenko ĉi-printempe, volas sekvi dum la venontaj kvar jaroj.

Dum la lastaj jaroj, Orban jam faris gravajn kaj maltrankviligajn paŝojn en tiun direkton. Por la juĝistaro li enoficigis nur politikajn amikojn. Li ĉesigis la sendependecon de la centra banko. Li subfosis la gazetaran liberecon, direktis la voĉdonan sistemon laŭ sia volo kaj stimulis Grand-Hungarajn sonĝojn per donado de Hungaraj pasportoj al etnaj Hungaroj eksterlande.

Orban diras ke la valorojn de la liberalismo, "kiel liberecon ktp", li ankoraŭ alte subtenas. Li tamen volas "tiun ideologion" ne plu "kiel centran principon de la ŝtato". Lia politika idealo postulas reorganizon de la ŝtato, li diras, kaj la formetadon de kelkaj "obstakloj", kiel ne-registaraj organizaĵoj (NRO-j) kiuj aŭdacas okupi sin pri politikaj temoj. Estas nur unu el la problemoj, kiu montras, ke la Hungara ĉefministro fariĝis samideano de la Rusa prezidento Putin. Alia signo de tiu parenceco estas lia antipatio kontraŭ Ameriko, kie individuismo kaj morala dekadenco estus ekiriginta impetan malsupreniĝon.

Fidesz, la partio de Orban, en la Eŭropa parlamento estas membro de la plej granda frakcio, tiu de la Eŭropa Popola Partio EPP al kiu ankaŭ la CDU (Kristandemokrata Unio) de kanceliero Merkel kaj la CDA (Kristandemokrata Apelacio) en Nederlando apartenas. Sed Orban mem apenaŭ estas ankoraŭ eŭropana. Eksterlandajn kompaniojn li vidas kiel minacon al la nacia intereso; kaj pri demokratiaj elirpunktoj de Eŭropa Unio, kiel ekzemple malfermiteco, libereco de la gazetaro, kaj la laŭleĝa ŝtato, li fajfas.

La EU ne plu povas ŝajnigi kvazaŭ nenio okazas. Laŭ EU-komisiito Reding pri Justeco, la Unio devus konsideri forpreni de Hungario ĝian voĉdonrajton en la Eŭropa Konsilio. TIo estas tro. Lasu ĉefministron Orban unue veni al la Eŭropa Parlamento por klarigi kial li, kiel admiranto de la Rusa kaj Ĉina sistemo, meritas ankoraŭ en Bruselo plenvaloran lokon ĉe la tablo kie gravaj decidoj estas prenataj.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/vk/nl/2844/Archief/archief/article/detail/3706415/2014/07/31/Geen-Koude-maar-een-Lauwe-Oorlog.dhtml
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ne Malvarma sed Tepida Milito

Afiŝoj el la erao de la Malvarma Milito: ĉu tiujn malsuprenigi de la subtegmento, nun kiam la rilato inter Rusio kaj la Okcidento atingis malkulminon?

Volkskrant 31 julio 2014

Fare de Bert Lanting

Ĉu la Malvarma Milito ĵus revenis? Depost la leviĝo de sovetia gvidanto Miĥail Gorbaĉov, la rilatoj inter Rusio kaj la Okcidento ne estis tiel morna kiel nun. Rezulte de la Ukraina krizo, Rusia kaj la Okcidento malamike frontas unu kontraŭ la alia, sed rimarkinda estas ke ankaŭ prezidento Obama ne kuraĝas paroli pri nova Malvarma Milito. Anstataŭ Malvarma Milito ni nun ektroviĝas en Tepida Milito.

La anonco de la novaj sankcioj kontraŭ Rusio markas turnopunkton: la periodo de proksimiĝo, kiu antaŭ tridek jaroj komencis kun la perestroika de Gorbaĉov, ŝajnas definitive pasinta.

Post la disfalo de Sovet-Unio vivis en la Okcidento la espero ke Rusio disvolviĝus kiel okcidenta lando, sed tiun esperon la okcidentaj landoj nun forlasis. Ekde la paffaligo de la aviadilo de Malaysia Airlines, kaj la rifuzo de Moskvo ĉesigi la helpon al la ribelantoj en Ukrainio, Rusio nun denove preskaŭ similas al la "Evil Empire", kiel prezidento Reagan nomis la Sovet-Union.

La irado de la aferoj jam videbliĝis ĉe la milito inter Rusio kaj Kartvelio en 2008. Tiu konflikto estis signo ke Rusio pretis interveni por protekti 'siajn civitanojn' eksterlande, kaj haltigi la Okcidentan ekmarŝon al tio kion ĝi konsideras kiel sian influsferon. La ekokupo de Krimeo kaj la subteno al la Rus-inklinaj ribelantoj en Orienta Ukrainio estas logika sinsekva paŝo.

Post la falo de la Soveta reĝimo ŝajnis por momento, ke la Rusoj suferis pri "imperia laciĝo", kiel vortigis ĝin la Rusa politikologo Dmitri Trenin. Ambaŭ Gorbaĉov kaj Boris Jeltsin pripensis la ideon gajne elludi la etnan karton kontraŭ Ukrainio, kiam tiu respubliko rompis sin de Sovet-Unio. Sed finfine ili rezignis postuli Krimeon kaj Orientan Ukrainion por Rusio, pro timo provoki civilan militon - precize tion kion prezidento Putin nun estigis en Ukrainio.

Fantoma doloro

La batalo de la Rus-inklinaj ribelantoj kaŭzas multan entuziasmon inter la Rusoj. Evidente la "fantoma doloro" de la Rusoj - la malĝojo pri la perdita imperio - tamen pli fortas ol la Okcidento atendis. Multaj rusoj memoras la Jeltsin-periodon kiel tempon de humiligoj sur la monda scenejo. Laŭ ilia opinio, Putin estas farinta finon de tio: Rusio same kiel antaŭe montras siajn muskolojn kaj rolas denove. Usono bezonis Moskvon por malembarasi Sirion je ties ĥemiaj armiloj, kaj la reago al la ekokupo de Krimeo estis modera.

Signifa estas ke la gvidantoj de la Rus-inklinaj ribelantoj komence de la naŭdekaj jaroj preskaŭ ĉiuj aktivadis en la movado kiu kontraŭstaris la forigon de la Sovet-Unio. Ekzemple 'vicĉefministro' Antjufejev de la ribelrespubliko Donetsk komandadis la sovetiajn trupojn kiuj provis perforte malhelpi ke Latvio deklarus sendependecon.

Kun Antjufejev kaj liaj kompanoj, Rusio ŝajnas esti reveninta en la Malvarma Milito, sed la ĉefa diferenco estas, ke nun staras unu kontraÅ­ la alia ne du ideologiaj kampoj: la komunisma kaj la kapitalisma. La Putinismo, aÅ­ kiel ni nomu la novan ŝtatan ideologion, havas multe pli limigitan allogon je aliaj landoj. Äœi estas anti-Okcidenta, tiel ke Rusio povas esti certa pri la apogo de la usual sus­pects (kutimaj suspektatoj): Nord-Koreio, Venezuelo, Kubo, kaj tiel plu. Sed ĝi estas antaÅ­ ĉio profunda Rusa: la esenco estas ke la 'nedifektita', ortodoksa Rusio havas specialan mision en la mondo.

Moskvo eble vidas sin mem kiel ekzemplon, sed alie ol dum la Malvarma Milito, estas malmultaj landoj kiuj vidas Moskvon kiel lumturon. La Rusa ŝtata propagando multe malpli trovas resonon ol la iama reklamo por Sovet-Unio.

Kiel kontraÅ­partojn al la EÅ­ropa Unio kaj NATO, Moskvo antaÅ­e havis Konsilion de Reciproka Ekonomia Helpo (KREH aÅ­ Comecon) kaj la Varsovian Pakton, sed tiuj post la falo de la Berlina Muro malaperis. Rusio kune kun Belorusio kaj KazaÄ¥io nun havas EÅ­razian Union. Sed tiu havas malmultan gravecon, nun kiam Ukrainio malaliĝis. AnkaÅ­ mankas en ĝi vera revo por l’estonteco: Rusio, pro loĝantarnombro kaj kiel la sola nuklea potenco, estas tiel superrega ke la aliaj membroj tute ne ŝatas la formadon de politika unio. KazaÄ¥io ankaÅ­ faras al si zorgojn pro la Rusaj pretendoj pri la rolo de protektanto de la Rusoj ekster ĝiaj limoj. Kvarono de la loĝantaro de KazaÄ¥io estas Rusa, pli ol en Ukrainio.

NeantaÅ­videbla

Eĉ de Ĉinio, pri kiu Moskvo orientiĝas nun pli, Rusio ne povas atendi multon. Pekino ankoraŭ vidas Rusion kiel la malgrandan frateton: diplomatie kelkfoje oportunan por havi kiel aliancanon, sed multe malpli pezan ol Usono, kiu por Ĉinio estas la ĉefa oponanto kaj samtempe komercpartnero.
La forto de Rusio precipe kuŝas en la neantaŭvidebla konduto de Putin, kaj la deziro de la Okcidento ĉiuokaze eviti veran konfrontadon. Rilate al tio, Rusio povas kaŭzi multajn problemojn. Sed la malforteco de Rusio precize nun nepre estas la ekonomio, kiu grandparte dependas de la eksportado de petrolo kaj gaso. Se la batalo efektiviĝas en tiu kampo, la Tepida Milito verŝajne por Rusio finos sammaniere kiel la Malvarma.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC Handelsblad
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/juli/08/indonesie-toont-islam-kan-met-democratie-1396314
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Indonezio montras: islamo eblas kun demokratio

MorgaÅ­ elektoj en Indonezio. Tiu lando montras ke islamo kaj demokratio povas esti kune, diras Nikolaos van Dam

NRC Handelsblad 8 julio 2014

Ofte mi aŭdis proklami la tezon, ke islamo kaj demokratio estas ne kunigeblaj, sed kristaneco kaj demokratio ja estas. La praktiko tamen por milionoj da kredantoj montriĝas tute alia. Islamo kaj demokratio ja bone iras kune en Indonezio, same kiel en multaj aliaj landoj kun islamana plimulto.

Dum lastatempa seminario "Indonezio, Islamo kaj Demokratio" ĉe la Universitato de Leiden, la konata indonezia profesoro pri historio de la islamo, Azyumardi Azra, faris komparon inter Indonezio – post Usono kaj Barato la plej granda demokratio en la mondo, kun krome la plej granda nombro da islamanaj enloĝantoj – kaj la arabaj landoj, kie la demokratio daÅ­re ne kapablis akiri solidan influon. Kio estas la kaÅ­zo de tio?

Azyumardi argumentis ke la modera tipo de la indonezia islamo akirigis fekundan grundon sur kiu la demokratio povis enradikiĝi. Li atentigis pri la rimarkinda fakto, ke la plimulto de islamanoj en la mondo vivas sub demokratie formitaj registaroj. La "lumpunktoj’ de demokratio troviĝas en la islamanlandoj kiuj estas malplej arabigitaj, kiel Indonezio, Pakistano, Bangladeŝo kaj Turkio, dum oni parolas pri manko de demokratio en la araba mondo mem.

Tiu manko tute ne rilatas kun supozita neakordigebleco inter islamo kaj demokratio, sed devas esti atribuata al kulturaj kaj sociaj faktoroj, diras Azyumardi. Li opinias, ke la masklo-regita araba kulturo, kun ĝia lojaleco al tribo kaj familio, lasas malmultan spacon por iniciati demokratiojn.

Oni tamen povas demandi sin, ĉu la indonezia socio kompare al la araba mondo vere posedas tiajn moderajn trajtojn kiuj estas favoraj al la disvolviĝo de la demokratio.

En la nuna tempo tio ŝajnas esti tiel, sed – same kiel en EÅ­ropo – ne ĉiam estis tiel en la pasinteco. La hodiaÅ­a EÅ­ropo estas pacama kaj demokratia. Sed en la dudeka jarcento ĝi ankaÅ­ spertis siajn nigrajn periodojn kun perforto kaj radikalaj diktatoroj (Hitler, Mussolini, Franco), kiuj estis amase subtenitaj de kristana loĝantaro. Kiu surbaze de tiuj spertoj asertas ke kristaneco kaj demokratio estas neakordigeblaj, ne estas prenita serioze, eĉ se la spertoj je tiu punkto estas la samaj kiel tiuj pri la islamo. Ekzistas de islamanoj dominataj landoj kun diktaturoj sed ankaÅ­ kun demokratioj, same kiel ekzistas de kristanoj superregataj landoj kun diktaturoj aÅ­ demokratioj. Kun religio tio malmulte rilatas.

Ankaŭ Indonezio travivis periodojn de ekstrema perforto, ekzemple, en 1965-1966, kiam supozitaj komunistoj estis amase murditaj. Tiuj masakroj estis kaŝe organizitaj de militistoj de tiama prezidento Suharto, kaj efektivigitaj de murd-skadro varbitaj el la plej ĉefaj islamanaj organizoj. Nuntempe, la du plej grandaj islamanaj organizoj de Indonezio, nome Muhammadiyah kaj Nahdhatul Ulema, ĝuste plenumas esencan rolon kiel stabiligan faktoron ĉe la antaŭenigo de demokratio.

La iam ekzistanta situacio en diktaturoj povas rapide ŝanĝiĝi en pozitiva senco. Tio okazis en Indonezio post Suharto, kaj en Orient-Eŭropo post la falo de la Fera Kurteno. El la fakto, ke en la araba mondo ne samspecaj disvolviĝoj okazis, la konkludo ne devus esti ke tie mankas potencialo por atingi demokration. Eĉ se la perspektivoj pri tio instigas nur malmultan optimismon.

Se oni volas kategoriigi sociojn, ĉu estas ĝuste tiam paroli pri socio kun aŭtoritata strukturo, nur ĉar ĝiaj gvidantoj havas aŭtoritatan inklinon? Socia strukturo ja ne nur dependas de la karaktero de registaro aŭ reĝimo, ĉu? La arabaj socioj, ĉu oni povas konsideri ilin kiel pli aŭtoritataj ol la indoneziaj, kaj ĉu la demokratio ĉe ili estas malpli vivipova, kiel Azyumardi sugestas? Aŭ ĉu la araboj simple havis malbonan sorton, pro tio ke ili estas regataj de diktatoroj kiuj sukcesis altiri al si la militistan potencon?

Laŭ mi tio estas la kazo. La sukceso de diktaturo ja ofte dependas de malgranda grupo de bone organizitaj militistoj aŭ aliuloj. La socia strukturo malpli gravas. Aŭtoritataj sociaj karakterizaĵoj ne nepre malhelpas demokratajn disvolviĝojn.

Indonezio estas havinta totalismajn prezidentojn: Sukarno kaj Suharto, kaj la lando havas nur dum la lastaj 16 jaroj demokration. Ĉu ĉiuj aŭtoritataj trajtoj kiuj formis parton de la indonezia socio malaperis, kiam Indonezio nun fariĝis demokratio? Ĉu la sultanoj en la pasinteco ne estis aŭtoritataj personecoj? La Java socio estas tre hierarĥia. Tion reflektas la Javana lingvo, kiu klare distingas inter la diversaj sociaj niveloj aŭ klasoj. La araba lingvo ne konas tiujn diferencojn, kaj nek la moderna Bahasa Indonesia. Jen kialo kial Javanoj ŝatas la Bahasa Indonesia lingvon, eĉ se la Javana estis la lingvo de la indonezia loĝantarplimulto. Tradiciaj aŭtoritataj strukturoj estas klare diserigantaj, sed tio ne signifas ke ili estas for.

Konklude: islamo kaj demokratio povas bone akordi; diktaturoj povas rapide esti anstataÅ­igataj de demokratioj. Sed la pluan ekzistadon de la demokratio oni ne supozu kiel ion evidentan – ne en Indonezio, ne en EÅ­ropo, aÅ­ ie ajn.

Nikolaos van Dam estis ambasadoro en Indonezio, Germanio, Turkio, Egiptio kaj Irako.

  |   ⇑ Supren

fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC Handelsblad
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/juni/18/slim-leger-china-kiest-voor-kennis-soldaat-ma-1389958
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ruza armeo — Ĉinio elektas por scioj, soldato rajtas esti dika

Fare de nia korespondanto

NRC Handelsblad 18 junio 2014

ŜANHAJO. La ĉina armeo, kun 2,3 milionoj da soldatoj la plej granda en la mondo, bezonas ruzajn, prefere ruzegajn rekrutojn. Sekve, oficiroj kaj deĵorantoj ekde nun rajtas esti pli dikaj, pli mallongaj kaj eĉ iomete miopaj. Kondiĉe ke ili almenaŭ havas universitatan gradon, diplomon de profesia altlernejo aŭ de mezlernejo (kun altaj poentoj por matematiko) en la poŝo.

Motivo por la novaj reguloj laÅ­ la Popola Liberiga Armeo estas ke oni bezonas virojn kaj virinojn kapablajn funkciigi novecajn armilojn, kiel raketsistemojn kaj komputilojn. Pro tio ke 70 procentoj de la ĉinaj finstudintoj kaj mezlernejanoj estas miopaj kaj – laÅ­ la malnovaj normoj – tro dikaj kaj tro malgrandaj, la akceso-kriterioj estas malrigidigataj.

"La armeo jam delonge ne plu bezonas muskolforton kaj korpan eltenpovon precipe, sed intelekton anstataŭe", diras proparolanto de la armeo en la amaskomunikiloj. Fakto ankaŭ estas ke, pro la prospero kaj la ŝanĝiĝintaj manĝkutimoj en Ĉinio, junuloj estas pli dikaj ol iliaj gepatroj kaj geavoj, kiuj en sia juneco ne manĝis viandon, glaciaĵon aŭ ĉipsojn.

La Popola Liberiga Armeo ankaŭ ne plu povas permesi sin, repuŝi junulojn kun laŭmodaj tatuaĵoj (ne pli ol 10 centimetrojn da inko): nuntempe multaj lernejanoj havas tatuaĵon.

  |   ⇑ Supren



©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass