Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/bedrijven-moeten-de-tol-van-de-automatisering-betalen~a4299797/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Robotoj devigas bazan enspezon

Nun kiam daŭre pli da laboro estas farata de robotoj, la ankoraŭ disponebla laboro estu redistribuata.

Volkskrant 13 majo 2016

 

Fare de  Joost Van der Lecq  kaj  Niek Stam



Robotiĝo

Ekde ministro Asscher[i] malkovris ke paprikoj povas esti laŭspecigataj de maŝino, estiĝis debato pri robotiĝo kaj aŭtomatigo. La ministro demandis al la SER[ii] konsilojn pri kiel sekvoriĉaj la konsekvencoj de aŭtomatigo povas esti, kaj per kiuj aranĝoj oni povas kontraŭagi nedezirindajn sekvojn. Politikistoj el pluraj partioj esprimis sin pri ĝi.

En De Financiële Telegraaf[iii] ankaŭ Willem Vermeend kaj Rick-van-der-Ploeg, ambaŭ konataj kiel doktaj PvdA[iv]-uloj, faris pasintan sabaton (7 majo) rimarkojn pri tio. Ilia kontribuo rememorigas vojaĝ-faldfolion pri Skotlando, en kiu oni asertas ke tie ĉiam sunplenas.

Estas en Nederlando nur malmultoj kiuj opinias ke evoluoj kiel aŭtomatigo kaj robotiko estas haltigeblaj. Tamen, homoj kiuj petas atenton pri ties sociaj konsekvencoj, senescepte riskas esti flankenmetataj kiel "naivuloj kiuj estas kontraŭ progreso." Tamen estus ja vere naiva, ignori la sociajn konsekvencojn.


Aŭtomatigo

Ke aŭtomatigo povas plialtigi la laborproduktivecon, ni ne kontestas. Ni vidas tion okazi en la haveno de Roterdamo[v] jam dum kelkaj jardekoj. Pli kaj pli aktivaĵoj antaŭe plenumitaj de homoj, estas transprenita de maŝinoj kaj komputiloj. Kiam pro teĥnologia progreso la nombro da bezonataj homaj manoj kaj kapoj malpliiĝas pli rapide ol la grandeco de la profesia loĝantaro, tiam ja estiĝas problemo. Ankaŭ tion ni atestas en la Roterdama haveno. La konstruado de du radikale aŭtomatigitaj terminaloj kondukas en la kontener-sektoro ene de kelkaj jaroj al la perdo de 800 laborlokoj, de la proksimume 3.600 kiu nun ankoraŭ ekzistas. Aliloke en Nederlando perdiĝas laborpostenoj je la sama maniero.

La pretendo de "pledantoj por ekonomio-4.0" ke aŭtomatigo unuflanke kostas laborlokojn, sed kreas pli da nova laborebleco, estas ekstreme dubinda. Ankaŭ Vermeend kaj Van-der-Ploeg por faciligo preterlasas klarigi, kie tiu dungad-gajno en la praktiko realiĝas. Eble ĝi povus okazi post tre longa tempospaco. Sed prognozoj pri longdaŭraj evoluoj en la ekonomio preskaŭ neniam veriĝas. Por la mallonga kaj mezlonga tempodaŭro ĉiuokaze veras ke malpli da homoj povos gajni sian propran panon, kiel nun en la havenoj okazas, kaj do por pli mallonga daŭro  – sed ĉe multaj homoj pli aĝaj ol 40 ofte por pli longa daŭro –  dependos de apogpago.

 

Trejnado

La pretendo ke dungitoj pere de ali-, re- kaj plu-trejnado povas kapabliĝi por la "ekonomio-4.0", tiel ke ili ja ĝis sia (alta) pensio-aĝo povos daŭrigi sian laboron, estas ankaŭ tre relativa. Ni konas nur malmultajn havenlaboristojn kiuj propra-iniciate volas iĝi ICT[vi]-specialisto aŭ prizorga mekanikisto.

Cetere, la tuta ideo ke dungitoj povas vivlonge esti ali-, re- kaj plu-trejnataj, tiu ideo povus ja pruvi ĉefe utopion de altedukitaj homoj kiuj mem ĉiam ŝatis la lernejon. Tute ne ĉiu havenlaboristo – sed tio aplikas egale al la bank-administranto, oficistoj kaj granda parto de ĉiuj aliaj dungitoj – estas entuziasma reeniri lernejon. Multaj estas tre feliĉaj, ke post la fino de sia lernodevo ili povis eklabori, kaj plue kapabligi sin en la metia praktiko.

La entreprenoj, kiuj Vermeend kaj Van-der-Ploeg indikis kiel 'nia entreprenistaro', intertempe bone aranĝis siajn aferojn. Ili, la akciuloj kiuj ĝenerale ĉiam pli ofte troviĝas ekster niaj landlimoj, rikoltos la financan utilon de investoj en aŭtomatigo kaj robotiĝo. Ili profitas de la pli malaltaj salajrokostoj kaj pli malaltaj socialaj devoj. La sociaj kostoj de liaj investoj, kiuj estas pagataj en la formo de apogpagoj kaj la prezo de eventuala ali- kaj plu-trejnado, estas transŝovataj al la socio. Kaj tiu ne tuj pliboniĝos pro tio.

La enspezmalkresko pro perdo de laboro havas ja ankaŭ tuj konsekvencojn por la registaraj enspezoj kaj enlanda elspezado. Kiu ricevas apogpagon, pagas malpli da imposto kaj premiumoj, kaj povas ankaŭ malpli aĉeti. Redukto de elspezoj estas plejofte ingredienco de ekonomia regreso.

Ankoraŭfoje: ni ne estas naivuloj kiuj kredas ke aŭtomatigo devas esti haltata. Ni opinias tamen ke 'nia entreprenistaro' ĉe aŭtomatigo-decidoj havas respondecon pri ties sekvoj por la laborebleco kaj la ekonomio.



Redukto de elspezoj estas plejofte ingredienco de ekonomia regreso

Dum la daŭrigo de tio, impostado ĉe la enkonduko de novaj teĥnologioj, kiel inter aliaj estas sugestita de Jesse Klaver (GroenLinks[vii]) kaj la WRR[viii], estas ne freneza ideo. Kaj ne por bremsi la aŭtomatigon, sed por lasi entreprenojn pagi honestan kontribuon cele al la limigado de damaĝo al nia socio kaj niaj socialaj servoj, kiel senlaborec-leĝo, sanservo kaj AOW[ix].

Ankaŭ post antaŭaj teĥnologiaj revolucioj, alia distribuo de laboro inter laboristoj efektiviĝis. Se ni volas certigi, ke en socio kie pli kaj pli da laboro estas farata de robotoj kaj maŝinoj, tamen ĉiu homo povos daŭre akiri sian propran enspezon, ni devos distribui la disponeblan laboron ree alimaniere. Tiu premiso alportas principon kiel "bazan enspezon" pli proksimen. Tion la doktaj PvdA-uloj povas tuj bagateligi kiel 'multekostajn maldekstrajn ideojn' Sed ĝi povus ankaŭ esti la multpromesa rezultato de la debato kiu PvdA-ministro Asscher iniciatis[x].

 

 

 Joost van der Lecq kaj Niek Stam estas direktoroj de FNV[xi] Haven.

 

 

 

[i] Asscher = (en Nederlando) ministro de Sociaj Aferoj kaj Laborebleco, kaj ankaŭ vicĉefministro.

[ii] SER (Sociaal-Economische Raad) = Sociala Ekonomia Konsilio, kiu nome de la Nederlanda loĝantaro kunpensas ĉefe pri jam ekirigitaj reformoj sur la labormerkato.

[iii] De Financiële Telegraaf = ĉiutagaj financaj novaĵoj (sur www.DFT.nl), kiel parto de la Nederlanda tagĵurnalo De Telegraaf.

[iv] PvdA (Partij van de Arbeid) = 'Partio de la Laboro', en Nederlando jam70 jarojn unu el la gravaj politikaj partioj, regule partoprenanta en la registaro, kaj kun maldekstra, socialdemokrata karaktero.

[v] Roterdamo (en Nederlando, ĉe la Norda Maro) = unu el la plej grandaj havenurboj de la mondo.

[vi] ICT = Information and Communications Technology

[vii] GroenLinks = Verda-Maldekstra politika partio en la Nederlanda parlamento.

[viii] WRR (Wetenschappelijke Raad voor het Regeringsbeleid) = Scienca Konsilio por Registarpolitiko en Nederlando.

[ix] AOW (Algemene Ouderdoms Wet) = Ĝenerala Maljunaĝa Leĝo, la baza maljunulpensiosistemo en Nederlando.

[x] vidu ankaŭ la artikolojn 17, 19, 42, 43, 57 kaj 58 en ĉi tiu retejo.

[xi] FNV (Federatie Nederlandse Vakbeweging) = Federacia Nederlanda Laboristmovado.

Ĉiuj artikoloj   |  




© junio 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com