Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/-multiculti-berlijn-is-vooral-gecultiveerd-wegkijken~a4299781/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

‘Multkultura Berlino’ estas precipe forrigardado

Berlino ne estas Eŭropo 2.0: la pozitiva imago maskas socialajn streĉiĝojn, fortan EU-skeptikecon kaj paralelajn sociojn.

Volkskrant 13 majo 2016

 

Fare de  Job Janssen



Eŭropo 2.0 estas en Berlino jam realaĵo. Almenaŭ, tion asertas Dirk-Jan van Baar[i] marde en Volkskrant[ii]. Gejunuloj el Oriento kaj Okcidento enkorpiĝas la Eŭropan idealon, kaj la urbo estas la ekzemplo de sukcesintaj multkulturuloj. Koncize dirite, post tiea vizito la eŭro-skeptikulo spontanee vidas la Eŭropan demokratan lumon.

Kiu rigardas iom pli longe, vidas ke Eŭropo 2.0 ĉi tie estas malorda beta-versio. Juna artosentema Eŭropa generacio kiu donas al Berlino la imagon de libereco kaj progreso, maskas la socialajn streĉiĝojn, paralelajn sociojn kaj fortan EU- skeptikecon de tiu unuavide tiel malstreĉiĝinta urbo.

Tiuj junuloj estas venintaj al Berlino precipe pro la malmultekosta porvivaĵo, pageblaj loĝejoj, la start-up-sceno kaj sovaĝaj festoj en humidaj keloj kie oni laŭ kordeziro povas danci je African Acid kaj klezmerpunk. En la okuloj de tiuj plejparte maldekstremaj junuloj la EU estas tute neregebla premgrupo de multnaciaj entreprenoj, kiu per TTIP-similaj traktatoj minacas la vivadon kune en Eŭropo. Neniu el ili venis ĉi tien pro Eŭropa idealo aŭ la demokratia kvalito de la Unio.


Multkultura Berlino precipe signifas ke oni ne enmiksiĝas unu en la alian, ‘integriĝo retenante sian propran identecon’. Por la plimulto de la almenaŭ 200 mil Turkoj en Berlino, tio estas unuavice la Turka identeco. Dum parlamentaj elektoj en Turkio, la Olimpika Stadiono (unu kaj duono fojojn pli granda ol De Kuip[iii]) estas aranĝata kiel voĉdonejo, kaj dekmiloj da voĉdonrajtuloj sub granda flagmontrado venas fari sian Turkan civitanan devon. En 2014 ĉirkaŭ 50 procentoj de la en Berlino loĝantaj Turkoj voĉdonis por la AKP-partio de Erdogan, ne vere esprimo de subteno por la liberalaj valoroj kiuj karakterizas Berlinon.

Kun sia entreprenema spirito la Turkoj en Berlino apartenas al la dna[iv] de la urbo. Ankaŭ mi faras aĉetojn en Kreuzberg ĉe la Turka bakisto, legomvendisto kaj vesperbutiko. Tie oni senlace laboras por malmulta mono. Krome, 75 procentoj de la Turkoj en Berlino ne havas diplomon, kaj 44 procentoj estas senlaboraj. Jam tri generaciojn, ili estas nun parto de la absoluta malalta klaso. Aĉa kromgusto, ĉe tiuj gajaj multkulturuloj.

Antaŭ du jaroj, Merkel gvidis manifestacion kontraŭ antisemitismo ĉe la Brandenburger Tor. Dum la semajnoj antaŭaj al tio, islamaj junuloj ĉe kontraŭ-Israelaj manifestacioj estis vokintaj la plej terurajn aferojn pri judoj.

 
Jam pli longe aŭdeblas en Berlino la alarmsonorilo kaŭze de kreskanta antisemitismo kaj kontraŭ-geja malamo inter islamaj junuloj.

 

Ĉirkaŭ la Kottbusser Tor, kie mi mem loĝas, arabaj junularbandoj dum la lastaj monatoj kaŭzas grandegan pliiĝon de perforto kaj krimado. Ofte la polico neatendite envenas loĝejojn por detronigi tutajn arabajn mafio-familiojn.

Multkultura Berlino estas ankaŭ formo de kulturita forrigardado kaj sistema ignorado de problemoj pro la politiko. Tio nun ŝanĝas rapide. Kun alproksimiĝantaj elektadoj en la federaciaj landoj, la AfD ĉi tie jam staras sur 15 procentoj. Pro la okazaĵoj en Kolonjo, la AfD-sukceso kaj la alveno de milionoj da rifuĝintoj, la multkultur-tabuo estas trarompita kaj la Germana registaro venas nun kun strikta integriĝo-leĝo. Per ‘aliĝu-aŭ-foriru’-politiko, la registaro de Merkel ĉi-momente rapide faras finon je la dum jardekoj romantikata laissez faire.


En Berlino mi ĝuas la liberecon, kulturan diversecon kaj artismon. Samtempe mi konscias ke tiu libereco kaj progreso estas rezervita sole por malgranda Eŭropa avangardo. Ĉe la alia flanko de la socia muro staras la Alt-Berliner kaj la Turka malplimulto kiuj luktas kontraŭ la malriĉeco kaj dekadenco. Mi esperas ke en la fina versio Eŭropo 2.0, ĉiu havos la eblecojn kiujn mi havas ĉi tie, kaj ke malriĉeco ne havos poŝtkodon aŭ haŭtkoloron, kaj ke ni havos la komencon de komuna Eŭropa identeco. Ĝis tiu tempo mi timas, ke Eŭropa Berlino daŭrigas turniĝi sur la 1.0-versio.

 

Job Janssen   estas politika analitikisto por www.Duitslandnieuws.nl,  kaj politikologo.

 

 

 

[i] Dirk-Jan van Baar = historiisto kaj kolumnisto por ĉefe Nederlandaj ĵurnaloj

[ii] marde, la 10-an de majo 2016, en la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant

[iii] De Kuip = granda stadiono en Roterdamo

[iv] dna (desoksiribonukleata acido) = [ankaŭ] la genoj kaj karaktero de iu aŭ io

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com