Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/2016/04/26/schuld-heet-in-de-chinese-media-opeens-sociale-fi-1612997
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

En la Ĉinaj amaskomunikiloj ‘ŝuldo’ subite nomiĝas ‘socia financado’

Ĉinio havas ŝuldon de 247 procentoj de la Malneta Enlanda Produkto: pli malbona ol Grekio. Tamen la zorgoj pri tiu cifero ŝajnas malgravaj.

NRC 26 aprilo 2016

 

Fare de nia korespondanto  Oscar Garschagen

 

Ne pli ol la imperiestroj, kiuj kun Ĉiela Mandato regis la Landon de la Mezo, la Ĉinaj gvidantoj apenaŭ atentas ekonomiajn leĝojn. Mono devas ruliĝi por atingi celojn, eĉ se la totalaj ŝuldoj pliiĝas ĝis rekordo de 247 procentoj de la malneta enlanda produkto. Pro malpli ol tio, elrompiĝis en Eŭropo la Greka ŝuldo-krizo.

La totalo de depruntoj de la ŝtato, la ŝtataj entreprenoj, la privata entreprenaro kaj la civitanoj, plialtiĝis dum la pasinta kvaronjaro je transkalkulita 23.692 miliardoj da eŭroj, kaj kun tio Ĉinio en malĝusta maniero estras liston.

Krom eksterlandaj ekonomikistoj kaj spekulantoj kiel George Soros, nur malmultaj Ĉinoj ŝajnas fari al si zorgojn, kaj la gvidantoj de la Komunista Partio eĉ tute ne.

Soros esperas pri financa krizo kaj estas do en la amaskomunikiloj kritikaĉita kiel vulgara kapitalisma mon-avidulo, kiu komprenas nenion de la Ĉina Sonĝo de partiestro kaj prezidento Xi Jinping. En ekonomiajn terminojn tradukitaj, volas Xi en 2020 fari de Ĉinio "modere prosperan nacion", en la parti-ĵargono xiaokangshehui. Tio konkrete signifas  – li almenaŭ promesis –  ke la porpersonaj enspezoj duobligos de mezume 6.500 eŭroj en 2015 al ĉirkaŭ 12.000 eŭroj en 2020.

Tiucele, la laŭ amplekso dua ekonomio de la mondo devas en la venontaj jaroj daŭre tre forte kreski, almenaŭ 6.5 procentojn jare. Kontraŭ ĉi tiu fono estas klare kial la reorganizado de ŝuldoj ne havas prioritaton: estas riskataj tro grandaj politikaj interesoj, kiel la reputacio de Xi kaj la partio, por okupi sin pri bagateloj.

Karakterize estas ke en la amaskomunikiloj la esprimo "socia financado", mallongigite SF, daŭre pli ofte anstataŭas la terminon "ŝuldoj". Do ne diru: la Ĉinaj ŝuldoj plialtiĝis al 247 procentoj de la MEP[i], sed "la totala socia financado sumiĝas je ..."

Tiu rubriko inkludas ne nur investojn en novaj flughavenoj, ŝoseoj, urboj kaj havenoj, sed ankaŭ la reorganizadon de malnovaj ŝtal- kaj karbo-industrioj. Same kiel la kostoj de la transiro al nova, moderna servo-ekonomio.

"Socia financado" ampleksas ankaŭ la fondon de pensio- kaj sanservo-sistemoj, la konstruadon de 36 milionoj da sociaj loĝejoj, la translokadon de centmiloj maldungitaj ŝtal-laboristoj al pli ŝancoriĉaj lokoj, kaj la kompletan renovigon de  – kiel komenco –  la kloako-sistemo de Ŝanhajo. Ĉi-jare la "socia financado" pliiĝas je 11 procentoj.

 

 

    "La Ĉina stoko de eksterlandaj devizoj estas impona"

 

Aparte de spekulantoj kaj la Internacia Mona Fonduso (IMF), la plej multaj ekonomikistoj havas ja iom da kompreno por la ŝajna Ĉina indiferenteco pri ŝuldoj. La enlandaj kaj eksterlandaj investoj (entute 44 procentoj de la MEP) daŭre alfluas, estas pluso sur la aktuala konto, la nemoveblaĵa sektoro resaniĝas, kaj la provizo de eksterlandaj devizoj  – ĉirkaŭ 3.200 miliardoj da eŭroj –  estas impona. Krom tio, la loĝantaro daŭrigas ŝpari monon. La plej multaj ekonomikistoj konsentas ke, el makro-ekonomia vidpunkto, Ĉinio ja nun ankoraŭ povas al si permesi ĝin.

Ĉinio ne estas Grekio; la Greka ekonomio estas ne pli granda ol tiu de kvararanga urbo en malriĉa Ĉina provinco. Sed pli decida estas ke Ĉinio ne havas ŝuldojn al eksterlandaj bankoj kaj registaroj, kiel ja estas la kazo en Grekio. La rakonto de la Ĉinaj ŝuldoj estas esence rakonto pri la "ruĝa kapitalismo", pli-malpli fermita financa sistemo kiu funkcias paralele al la okcidenta financa sistemo. La komparo kun la dupartiĝo de la tutmonda interreto pravas ĉi tie: ekzistas proksimume la Anglo-Usona Interreto kaj la Ĉina Interreto, kaj inter ili staras granda muro.

Nepre la plejmultaj Ĉinaj ŝuldoj estas depruntoj de ŝtataj bankoj al ŝtataj entreprenoj  –  do ĉio restas en la familio kiu nomiĝas 'Partio'. Tio ne signifas ke la administrado de la ekonomio estas laŭdinda. Estas terura malŝparado cele al povi noti nur altajn kresko-ciferojn, la ŝuldmonto malrapidigas la kreskon kaj pendas ĉe entreprenoj kiel plumba pezo ĉirkaŭ la kolo, investoj en novaj projektoj ĉiam pasas pli penige. Kaj venos momento kiam ŝparado malpliiĝos, sekve de strategi-ŝanĝoj kaj griziĝado.

La nombro da malbonaj pruntoj minacos en pli longa daŭro la bankan sistemon. Pri reorganizado oni nun faras ankoraŭ tre malmulte, kaj tio ankaŭ ne okazos en la venonta jardeko, sed venos momento kiam la ŝtato devos pene pagi. “They kick the can with debts down the road[ii] diris Usona ekonomikisto antaŭ nelonge. La punkto estas ke la Ĉinaj vojoj estas senfine longaj.

 

 

 

 

[i] MEP = malneta enlanda produkto

[ii]They kick the can with debts down the road ” = "Ili piedbatas la ujon kun ŝuldoj malsupren de la vojo"

Ĉiuj artikoloj   |  




© junio 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com