Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/2016/03/17/wat-de-ecb-doet-gebeurt-in-japan-al-jaren-en-da-1599395
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Kion la Eŭropa Centra Banko (ECB) faras, tio en Japanio jam jarojn okazas — kaj ne funkcias tie.

Por fliki la Eŭropan ekonomion, Draghi ĉirkaŭpumpas pliajn miliardojn. Tion Japanio faras jam dum jaroj, sed ties ekonomio daŭre malsanetas.

NRC 17 marto 2016

 

Fare de nia redaktoro  Floris van Straaten

 

Eŭropo ekonomie komencas simili al Japanio. Senespere sed kuraĝe, la ECB-prezidanto Mario Draghi kaj liaj apuduloj klopodas en la eŭrozono plivigligi la inflacion ĝis du procentoj. Kiom ajn da mono la ECB[i] pumpas en la ekonomion, aĉetante registarajn obligaciojn, kaj kiom ajn ĝi reduktas la interezon  – la deponinterezo intertempe estas minus 0,4 procento –  la inflacio en la Eŭrozono restas malalta. Pro tio la konsumantoj malpli rapide elspezas monon, kaj tio estas malbona por la ekonomio.

Draghi sekvas la paŝojn de lia Japana kolego Haruhiko Kuroda, la guberniestro de la centra banko de Japanio. Jam ekde la komenco de 2013, Kuroda lasas astronomiajn kvantojn da enoj  – la ekvivalenton de pli ol 700 miliardoj dolaroj jare –  pumpi en la ekonomion, pere de akaparado de obligacioj. Kaj ĉiam ankoraŭ la inflacio apenaŭ plialtiĝas en Japanio.

Ankaŭ Kuroda celas al inflacio de 2 procentoj jare. Tiel li esperas eliri el la situacio de deflacio, en kiu Japanio troviĝas jam ekde la mezo de la naŭdekaj jaroj. Kiu en 1995 estis metinta sumon de 100.000 enoj en ŝtrumpet-tirkeston, per tiuj povis 17 jarojn poste aĉetadi por 112.000 enoj. Ĉar la mono dum la lastaj jaroj plejofte valor-altiĝas, multaj homoj amasigas sian monon kaj prokrastas aĉetojn.

Tio havas kripligan efikon al la konsumado kaj al la ekonomio entute. Finfine, diras Japanaj ekonomiistoj, deflacio kondukos al iompostioma ĝismorta sangado de la ekonomio. Certe en rapide griziĝanta lando kiel Japanio, kie en multaj lokoj estas vendataj pli da vindotukoj por olduloj ol por beboj. Cetere, rilate al la ĝismorta sangado estas intertempe ne tiel malbona kiel oni atendis, ankaŭ pro tio ke entreprenoj ne rapide eksigas dungitojn. La senlaborec-procento nur sumiĝas je 3,2 procentoj.

Tiu malaltiĝo de la konsumado estas ekzakte kion Draghi je preskaŭ ĉiu ajn prezo volas preventi en Eŭropo. Instigante inflacion, la centraj bankoj esperas ĝuste persvadi civitanojn pli rapide elspezi sian monon. Tiumaniere plialtiĝus la entreprenprofitoj, kaj post kelka tempo ankaŭ la salajroj. Tiam la ekonomio moviĝas jam rapide supren.

Komence tio ŝajnis funkcii

Tion ankaŭ provis atingi ĉefministro Shinzo Abe, kiam li fine de 2012 enoficiĝis kaj lanĉis sian ‘Abenomics’. La centra banko, estrata de Kuroda, devus praktiki tre aktivan monpolitikon. La registaro, siavice, devis investi en infrastrukturo kaj aliaj publikaj projektoj por stimuli la ekonomion. Krom tio, la registaro devis reformi la labormerkaton. Precipe virinoj devus esti instigataj labori plie eksterhejme.

Komence tio ŝajnis funkcii. La eno malaltiĝis, la eksporto pligrandiĝis, la inflacio iomete pliiĝis, kaj la ekonomio komencis kreski. Dume, estas pli da signoj ke tio tamen ne sukcesas. Japanio havas post si ree du mallongajn recesiojn, kaj videbliĝas ŝajne tria, post kiam en la lasta kvaronjaro de 2015 la ekonomio denove ŝrumpis je 0,3 procentoj.

Granda eraro  – pri kiu preskaŭ ĉiuj konsentas –  estis la enkondukado en 2014 de konsiderinda plialtigo de la AVI[ii]-tarifo, ekde 5 ĝis 8 procentoj. Tiu estis inspirita de zorgemo pri la senĉesaj buĝetaj deficitoj kaj la daŭre ŝvelanta ŝtatŝuldo. Japanio havas ekstreme altan ŝtatŝuldon kompare al aliaj progresintaj ekonomioj: ja 237 procentoj de la malneta enlanda produkto. Pere de tiu AVI-plialtigo la fragila konsumanto-konfido estis en la burĝono rompata.

Kaj la inflacio? Ankaŭ tiu daŭre malsanetas. En 2015 la mezuma inflacio ankoraŭ ĉiam sumiĝis je mizera 0,5 procento, kaj en la nuna momento ĝi eĉ ree pli proksimas al 0,3 procento.

Tial ĉi-jare en januaro Kuroda ŝanĝis la taktikon, kaj sekvis la ekzemplon de la ECB, lanĉante negativan deponejo-interezon, de 0,1 procento. Bankoj kiuj deponas monon ĉe la centra banko, devas rekompencon pagi anstataŭ ricevi ĝin.

La Japana bankprezidanto kredas ke sekve de tio, pruntoj kaj hipotekoj fariĝis pli malmultekostaj. "Mi antaŭvidas ke ties efikoj etendiĝos al la prezoj kaj la reala ekonomio", diris Kuroda, ĉi-semajne. Okazis tamen ankaŭ malĝustaj efikoj, kiujn li verŝajne ne estis enkalkulinta. La akcioj de Japanaj bankoj (kiuj manke de mendado daŭre ne sukcesas pruntedoni pli da mono) malaltiĝis ĉe la borso en Tokio.

Prefere tamen gvidata salajra politiko

Ĉu do ekzistas pli bona medikamento? Unu el la homoj, kiu jam dum jaroj sekvas la prosperon kaj regreson de la Japana ekonomio, estas la Keynes-adepto kaj Nobel-premiito Paul Krugman. Pasint-aŭtune li sugestis en blogo, ke la registaro de Abe devas procedi ankoraŭ multe pli agresema. Ne celi al inflacio de 2 procentoj jare, sed al pli, tiel ke homoj vere ekkredas ke la mono rapide malplivaloriĝas, kaj ili mem ekkonsumas.

Krugman kaj aliuloj argumentas, ke mankantan mendadon oni ne solvas punkorektante bankojn per negativaj interezoj. Tiuokaze prefereblas ŝtate gvidata salajra politiko, ĉe kiu la registaro devigas sin mem kaj entreprenojn plialtigi la salajrojn tutlinie je ekzemple 5 ĝis 10 procentoj. Ĝuste tio ja bone funkciigus la ekonomion, ili kredas.

Tia paŝo dume estas ankoraŭ ponton tro for, por Abe.

 

 

 

 

[i] ECB = Eŭropa Centra Banko

[ii] AVI = AldonValora Imposto

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com