Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloTrouw
http://www.trouw.nl/tr/nl/5009/Archief/archief/article/detail/4249995/2016/02/23/Tegen-het-evangelie-van-de-economie.dhtml
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

KontraÅ­ la evangelio de la ekonomio

La ekonomio estas kredo kiu neas esti kredo, diras la Ĉeĥa pensulo Tomas Sedlacek. ‘Egoismo kaj propra intereso estas fortaj moralaj nocioj.’

Trouw 23 februaro 2016

 

Intervjuo fare de  Stevo Akkerman

 

Tomas Sedlacek plenumas akcepton en la ŝika kafejo Café Savoy en Prago, kie li de malantaÅ­e en sia konstanta sidloko svingsalutas al konatuloj, kaj Ä¥aose luktas tra serio de rendevuoj. La ekonomikisto, strategiulo de la ĈeÄ¥a banko CSOB kaj docento ĉe la Universitato de Karolo, iom ĝuas sian rockstar-statuson post kiam sia libro ‘La Ekonomio de Bono kaj Malbono’ internacie kaÅ­zis sensacion.

Sen ĝisatendi demandon de la intervjuanto, Sedlacek komencas paroli pri la Biblia libro de Ijob, pri Star Wars kaj pri seminario en Yale, intertempe daŭre malbenante sian telefonon, kiu neniun momenton lasis lin trankvila. Li ankaŭ ankoraŭ dudek minutojn interrompos la konversacion por mallonga diskutado ekster la restoracio, sed tiel longe kiel li parolas li faras tion kun senprecedenca intenseco.

"Mi do estis en tiu seminario en Yale, pri la teologio de la ĝojo kaj ― ah fuck." Telefono.

"Tio estis la ĈeÄ¥a radio. Pri kio ni estis parolantaj? Tiu seminario. AÅ­skultu: devas esti io malsukcesinta ĉe la kreado, ĉar kvankam Adamo havis rilaton kun Dio, li sentis sin soleca. Kaj li bezonis helpanton. Evidente li sentis sin mankanta en sia laboro. Kaj atentu, tio okazis ja antaÅ­ la prapeko. Do breĉoj en la kreado jam estis  –  tio havas enormajn teologiajn implikaĵojn."

 

Sento de neperfekteco klarigas nian urĝon al konsumado

 

Sed ĉu tio rilatas ankaŭ kun ekonomio?

"Jes, ĉar kio manifestiĝas estas ĉi tio: eĉ se mi metas homon en idealan setting, ankaÅ­ tiam li tamen ne feliĉos. Loĝas en ni ekzistenciala sento de neperfekteco, kaj tio klarigas nian urĝon al konsumado  –  kio estas celinta plenigi la kavon. Ĉi tio sento de neperfekteco estas sendependa de la politika kaj ekonomia sistemo en kiu ni vivas. Pri kio mi atentigas, ne estas do nepre kritiko al la kapitalismo, sed kritiko al la homa naturo. La ekonomio, kiu ofte prezentas sin mem kiel alternativon por la spiritualo, povas neniam esti nia savo, eĉ se ĉio funkcias perfekte. Kiel en la filmo ‘Fight Club’ estas dirata: ni laboras la tutan tagon en postenoj kiujn ni malamas, por aĉeti la aĵojn kiujn ni ne bezonas."

 

Ĉu ni vivas en kontraŭmorala universo, kiel diras la Nederlanda aŭtoro Joris Luyendijk, instigite de sia restado en la Londona City?

"Aha, mia amiko Joris! Sed pri ĉi mi eble tamen ne konsentas kun li. Eble ne estas parolo pri la manko de moralo, sed manipulas oni en la City alian moralon, nome la ekonomian. Mi ja ankaÅ­ estas pensinta, ke regis morala vakuo en la ekonomia pensado, ke ĝi estis strikte matematika, sed mi reprenis tiun opinion  –  mi estis naiva. Ekonomio havas ĝuste tre intensan moralan ŝarĝon. Äœi kredas je egoismo, kaj tio estas  – kiom ajn mi malkonsentas pri ĝi –  etika elekto."

 

Vidi ekonomion kiel specon de fiziko

 

"Se la bankestroj pensas ke ilia agado preterpasas la kontraston inter bona kaj malbona, kaj ili vidas ekonomion kiel specon de fiziko, tiam ili eraras. Egoismo, propra intereso, la kredo en la bonefika funkciado de la nevidebla mano de la merkato, kaj en la ideo ke homoj estas cifere difineblaj, ke la senco de la vivo ekzistas el la kontentigado de bezonoj, kaj la senco de entreprenado el maksimumigo de profito  –  estas nerefuteble moralaj nocioj. Kaj tiuj kune konsistigas novan religion."

 

Tiu religio, ĉu ĝi havas eksplicitan kredkonfeson aŭ montriĝas tiu ĉi kredo implicite el nia agado?

"Estas implicita. Kaj tio pensigas pri la esprimo de Kevin Spacey en ‘The Usual Suspects’:  ‘La plej granda ruzaĵo de la diablo estas lasi homojn kredi ke li ne ekzistas.’  Kio kompreneble estas citaĵo de la verkisto C.S. Lewis. En la ekonomio temas pri io samspeca: ni parolas pri kredo kiu neas esti kredo."

 

Kaj ĝi manifestiĝas laŭ vi ne nur en la financa sektoro.

"Efektive. Prenu la rifuĝint-aferon. Eĉ tiu estas esplorata laŭ la tiel nomata neŭtrala, objektiva metodo de la ekonomio. Ne filozofoj aŭ teologoj montras la vojon, sed ekonomikistoj. Ili reprezentas, eble neesprimataj, nian moralan kompason. La kerna demando tiam estas: ĉu la rifuĝintoj kontribuas al nia prospero aŭ ne? Sed kia fucking demando estas tio? Ĉu la judaj rifuĝintoj en la nazi-epoko kontribuis al nia prospero? Ĉu la ciganoj? Kiel taŭzita estu via menso por demandi ekonomikiston ĉu vi devas savi ies vivon?"

 

Politikistoj kaŝas sin malantaÅ­ ekonomikistoj  ĉar aliaj voĉoj silentas

 

Sed ĉu pri tio ni ne devas respondecigi la politikon? Tiu permesas ke la ekonomia perspektivo superregas.

"Ne, ne. Politikistoj faras tiun elekton nur pro tio ke la socio silentas. Kie estas la sciencistoj de aliaj studfakoj? Mez-Orientaj studoj, sociologio, interkultura komunikado? Politikistoj kaŝas sin malantaŭ ekonomikistoj ĉar aliaj voĉoj silentas. Kaj ĉar ĉiu, konscie aŭ nekonscie, kredas je la ekonomia evangelio.

 

Kial, verdire?

"Scienco estas okupinta la lokon de religio, kaj tio nun iras ondo post ondo: ni havis la tempon de sociologio, tiun de psikologio, de filozofio, nun estas la vico de ekonomio. Kaj tiam vi ricevas ekonomiajn respondojn al ĉiuj dilemoj de la vivo. KvazaÅ­ aliaj respondoj ne povus esti same trafaj aÅ­ eĉ pli trafaj. Imagu: vi estas kun tri amikoj, kaj surtable staras du bierglasoj. Kion vi faras? Tio dependas de kiun vi konsultas. Kuracisto diros: donu la bieron al tiu kiu malplej trinkas alkoholon. Psikologo diras: ne, la alkoholisto pleje bezonas ĝin. Etikisto: donu ĝin al la plej maljuna persono aÅ­ al la gasto. La ekonomikisto: distribuu ĝin inter la tri. Eblas do sufiĉe da alirojn. Se temas pri luksaĵoj, vi ekhavas prioritaton se vi estas riĉa, sed en la sanzorgo validas aliaj kriterioj  –  aÅ­ devus validi tiuj."

 

Temas pri la trovado de la ĝustaj kriterioj por la diversaj kategorioj.

"Mi vortigas ĝin prefere tiel: oni devas elekti la ĝustan prijuĝ-ideologion, kaj ne pensi ke la unu studfako staras super la alia. Petu konsilon de la ekonomikisto, sed ankaŭ de la filozofo, la teologo, la sociologo, kaj priaŭskultas ilin ĉiujn, antaŭ ol vi juĝas."

 

Ekonomikistoj estas blindaj por la morala dimensio de sia laboro

 

Vi diras ke la ekonomia pensado superregas ĉion, sed vi mem kiel ekonomikisto reprezentas kontraŭan voĉon, kaj vi ne estas la sola. Ĉie estas aŭtoroj, politikistoj kaj movadoj kiuj diras la saman.

"Sed la reago kiun ni ricevas de kolegaj ekonomikistoj estas tiu de silento. Ili opinias ke ĉi tiuj disputoj ne apartenas al ilia faktereno, ke temas pri filozofio anstataŭ ekonomio. Ili estas blindaj por la morala dimensio de sia laboro."

 

Kiel tio estas ĉe entreprenoj? La filozofo Johan Siebers, kiu sep jarojn laboris ĉe Shell, diris pli frue en tiu ĉi serio: ekspektu de entreprenoj ne moralon, ĉar tion la ekonomia sistemo ne permesas.

"Tamen ili estas morale prirespondecaj. Ĉiu morale respondecas. La ironio estas ke specialiĝo kaj labordivido  – al kio en si mem nenio kontraÅ­iĝas –  kondukas al divido de respondeco: se kolektivo, kiel granda entrepreno, pri io kulpiĝas anstataÅ­ individuo, tiam la ŝuldo maldensiĝas tiel ke nenio de ĝi restas. En la kriminala juro estas inversa: se ni du murdas iun, ni ambaÅ­ ekhavas dudek jarojn karceran punon, ne dek jarojn por ĉiu."

 

Dume entrepreno kiel Shell diras certe morale agi. Fosiliaj brulaĵoj kontribuas al nia bonfarto. Sen elektro mankus hospitaloj.

"Sed eĉ tiam oni povas diversmaniere alpaŝi al la afero. Kiu manĝas viandon, ne povas kondamni la buĉiston pro la mortigo de besto, sed tamen ni volas ke tiu besto estas havinta bonan vivon. Jes, ni bezonas benzinon. Sed ĉu vere estu tiom detruenda por ĝi? Ĉu ni bezonas tiom de ĝi? Ĉu ĝi devas esti tiel malmultekosta?"

 

 La problemo de specialiĝo: la ĉeno estas tiel longa

 

Ĉu estas la prirespondeco de oleokompanio, serĉi alternativojn por fosiliaj brulaĵoj?

"Jes, kaj eĉ estas en ties propra intereso. Inteligenta estaĵo distingiĝas  – kiel ni diras en la ĈeÄ¥a lingvo –  ne fekante en sia propra vivejo. AnkaÅ­ ĉi tie ĉeestas la problemo de specialiĝo: la ĉeno estas tiel longa, ke la malpuriganto ne vidas ke estas sia propra apartamento en kiu li kakas. Kaj tiam vi eble bezonas la politikiston, kiu rigardas la publikan intereson kaj diras: vi damaĝas la medion, pri tio ni iru fari ion."

 

Escepte se la voĉdonantoj ne volas tion, ĉar ili, kiel via libro sugestas, sidas kaptitaj en naso de daŭre plia konsumado. Pro tiu sento de neperfekteco.

"Tiu breĉo en la kreado, jes. Sed ni povas ankaŭ turni tion laŭ pozitiva aspekto. Kiel Leonard Cohen faras: There is a crack in everything..."

 

...that's how the light gets in.

"Precize. Brila song. La breĉo donas spacon al la lumo, la krizo kreas spacon por nova scio, eble eĉ kompreno. Dek jarojn antaŭe mi estus priridata se mi diris ke la ekonomio estas religio, nun oni atenteme aŭskultas min."

 

 

 

 

Tomas Sedlacek (1977) elkreskis parte en Finnlando kaj Danio, dank’ al la laboro de lia patro. Li studis ĉe la Praga Universitato de Karolo kaj iĝis je sia 24-a jaraĝo ekonomi-konsilanto de la tiama prezidento Vaclav Havel. Sedlacek, kiu nomas sin ‘kristano-anarÄ¥isto’, estas strategisto ĉe la ĈeÄ¥a komercbanko CSOB, kaj universitata docento.

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass