Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/maatwerk-heeft-de-toekomst-in-eu~a4249769/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Laŭmezura aranĝado havas estonton en EU

Volkskrant 23 februaro 2016

 

 

Fare de   Sebastiaan Princen

 

Unuavide, la en la Eŭropa Konsilio atingita interkonsento pri la pozicio de Britio en la EU estas klasika kazo de Eŭropa kompromisa potenco. Tio estas for de la fundamenta repripensado pri la rolo kaj taskoj de EU, pri kiu David Cameron estis unuainstance insistinta. En freŝdata analizo iu[i] konkludas ke la interkonsento ĉefe registras tion, kio fakte jam estas la kazo kaj ne kondukas al ‘Eŭropo à la carte’, en kiuj landoj povas laŭ temo elekti ĉu ili partoprenos aŭ ne.

Estas vero, ke diferencoj inter membroŝtatoj, kaj esceptaj pozicioj por kelkaj de tiuj, nun jam regule okazas. La akordo en la Eŭropa Konsilio antaŭeniras kun tiu praktiko, sed samtempe donas al ĝi turnon kiu povus havi sekvoriĉajn konsekvencojn. Ĝis nun ‘opt outs’ kaj interkonsentoj kiuj ne validas por ĉiuj membroŝtatoj, estis emfaze konsiderataj kiel esceptoj al la regulo.

 

   La konturoj de nova maniero de traktado ene de EU venas antaŭen, ĉe kio interkonsentoj ĉiam pli ofte ankoraŭ nur validos por membroŝtatoj kiuj volas tion.

 

En la nun atingita akordo ĉi tiu logiko estas radikale ŝanĝata: ekde nun ne plu antaŭiras unuformeco, sed la agnosko ke diferencoj povas (kaj rajtas) ekzisti inter membroŝtatoj. Sole la agnosko, ke en EU povos kunekzisti daŭre diversaj monunuoj, estas de granda simbola valoro. Fakte tio jam nun ankaŭ estas la kazo, sed formale tio estis nur intertempa fazo survoje al la idealo de komuna valuto. La sama validas por novaj aranĝoj proponataj sur la tereno de ekonomia regado kaj la liberaj rilatoj de dungitoj.

Tiel videblas la konturoj de nova aliro ene de EU, ĉe kio interkonsentoj ĉiam pli ofte sole aplikos al membroŝtatoj kiuj volas tion. Ĉi tiu aliro dum la pasintaj jardekoj jam evoluis paŝo post paŝo. La akordo kun Britio konfirmas kaj legitimas tion plue.

La granda plendo deponita kontraŭ tia aliro, estas ke ĝi kondukas al flikaĵaro (patch work) de reguligoj, pro kio civitanoj kaj entreprenoj ne plu scias kio alfrontas ilin. Plie, tiu situacio povas facile konduki al ‘cherry picking’, ĉe kio la membroŝtatoj ŝatas ja la dezirojn, sed ne la ŝarĝojn de la kunlaborado.

 

    La interkonsento kun Britio, se ĝi estos aprobata de la Brita balotantaro, povos promociiĝi de tagmenuo al specialaĵo de la domo

 

Tiuj plendoj certe estas realaj, sed ili ne bezonas konduki al kategoria malakcepto. Kelkaj aferoj povas nur esti traktataj se ĉiuj membroŝtatoj partoprenas. Translimaj mediaj problemoj, kiel aero- kaj akvo-poluado, estas bonaj ekzemploj de tiuj. Sed estas ene de EU sufiĉe da interkonsentoj kies profitoj kaj ŝarĝoj multe pli rekte koncernas individuajn membroŝtatojn. Tiam membroŝtatoj mem povas kompare prijuĝi ĉu ili volas partopreni al tio.

Se oni agnoskas ke laŭmezura aranĝado estas la regulo pli ol escepto en EU, tiam povas esti plue pripensataj la situaciojn en kiuj ĝi ja kaj en kiuj ĝi ne aplikeblas. Tiamaniere la interkonsento kun Britio, se ĝi estos aprobata de la Brita balotantaro, povos promociiĝi de tagmenuo al specialaĵo de la domo.

 

 

Sebastiaan Princen estas profesoro pri ‘Regado kaj Politiko en EU’ ĉe la Universitato de Utrecht (en Nederlando).

 

 

 

[i] "Ten Eerste", artikolo de Marc Peeperkorn en la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant, de 22 februaro 2016.

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© septembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com