Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant
http://www.volkskrant.nl/media/onzichtbare-oorlogen~a4239265/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Nevideblaj militoj

Militraportado estas hodiaŭ pli danĝera ol iam. Por ĵurnalistoj ĝi estis neniam facila ambicio, sed nuntempe ĝi preskaŭ estas nefarebla.

Volkskrant 6 februaro 2016

 

Fare de   Hans Jaap Melissen

 

"Mi reiras al Jordanio, ĉar de tie mi povas fari multe pli bone raportadon pri Irako." Estas en Bagdado, aprilo 2003, ĵus post la falo de Saddam, kiam mi mirgape aŭskultas tiujn vortojn de Belga ĵurnalisto. Tiom peniga por li ne estis la multeco de pafadoj kiuj estis ankoraŭ en la Iraka ĉefurbo, sed la kombino de mankhava elektro kaj malbona interreto. La kolego devis en diversaj dissendaĵoj ekspliki la situacion en Irako, kaj li malhavis bonan superrigardon de kio la novaĵ-agentejoj diris. Kaj do li veturis reen al Jordanio, kie parto de la sensaci-avida ĵurnalistaro estis ĉeestinta dum la invado, pro tio ke kelkaj ĉefredakcioj timis ĥemian militon.

Eble akordiĝis por ĉi tiu ĵurnalisto: kiel interpretisto de la novaĵoj, li prefere akirus ĉiujn informojn pere de la novaĵ-agentejoj. Sed tiuj ankaŭ mem kompreneble bezonis por tio ree surlokajn raportistojn. Novaĵ-agentejoj eble ne ĉiam havis la superrigardon pri la tuta lando, sed liveris ja partojn por la kompleta bildo.

Mi mem jam estis dum multaj semajnoj en Irako, kaj havis la ĵurnalistan tempon de mia vivo. Io kio ĉe mia hejmenveno kondukis al ia sento de ‘My war gone by, I miss it so’. Jen la titolo de libro fare de la Brita militraportisto Anthony Lloyd. Tiu frazo esprimas kio en rondoj de militĵurnalistoj estas komprenata pli facile ol ekstere de tiuj: oni povas ja sopiri reen al la nervekscita sperto, sur la eĝo de tranĉilo, kiu raportado de milito ofte estas.

Nun refoje estas milito, en Sirio, jam preskaŭ kvin jarojn. Denove mi pensas pri tiu titolo. En tiu kvinjara periodo estas por militraportistoj ja multo plimalboniĝinta.

 

Senperspektiva

Kvin jarojn antaŭe ŝajnis esti printempo en la Araba mondo. Sed jam baldaŭ, multoj de la tiam formiĝantaj revolucioj ekhavis la predikaton 'aŭtuno' aŭ 'vintro', ĉar ili trafis en novan diktaturon, kiel en Egiptio, aŭ rezultiĝis en senperspektiva enlanda milito, kiel en Sirio.

Ne nur la espero de multaj revoluciuloj vaporiĝis, ankaŭ en la rondo de militĵurnalistoj multe okazis kio povas esti priskribita en vortoj kiel aŭtuno aŭ vintro. La tradician militĵurnalismon konfrontas pli kaj pli limigoj. Inter aliaj pro la impeto de IŜ, kiu ĉasas ĵurnalistojn por poste senkapigi ilin. Kaj ankaŭ pro la novaj diktaturoj kiuj restriktadas ilian liberecon de moviĝo.

Ke ĵurnalistoj estas minacataj dum sia laboro ne estas nova. Ties amplekso certe ja estas. Kiam kvin jarojn antaŭe la Tahrir-placo en Kairo rapide pleniĝis kun manifestaciantoj, okazis jam baldaŭ incidentoj ĉe kiuj ĵurnalistoj estis atakataj. Ankaŭ mi ekhavis grupon da idiotoj malantaŭ mi, de kiuj la plej antaŭa svingis grandegan tranĉilon. Parton de la Nederlandaj raportistoj eĉ evakuis la ambasado: al la flughaveno kaj reen hejme.

La fizika damaĝo finfine montriĝis malpli ol ni atendis, kaj la ĵurnalist-karavano vojaĝis pluen al la Libia revolucio. En Benghazi, kie la ribelo estis komencita, oni eĉ vere kun aplaŭdo akceptis min kvazaŭ kiel heroon. La alveno de okcidenta ĵurnalisto estis vidata kiel konfirmo de sukcesa revolucio. Fine, oni povis eligi sian rakonton.

Intertempe estis ankaŭ milito en Sirio kaj migris la karavano pluen al tiu konflikto. De la komenco, kiel ĵurnalisto oni havis en Sirio nur du eblecojn: aŭ vi apartenis al la eminenta kunularo kiu ricevis vizon de la registaro, aŭ vi ne ricevis tiun kaj do dependis de la areoj kiuj estas en la manoj de la ribeluloj.

En la registara teritorio vi senĉese estu akompanita de kontrolanta reĝimulo, pro kio libermaniere labori estas malfacile.

Sed kiu laboris en ribela teritorio povis esti celo de la Siria registaro. Tiel mortis la veterana ĵurnalistino Marie Colvin kaj la Franculo Remi Ochlik en Homs, ĉe laŭcela atako kontraŭ la gazetara centro de la ribeluloj, kie ili gastloĝis.

 

 

Konfirmo

La Siriaj ribeluloj male estis en la komenco same ĝojaj kiel la Libiaj ribelantoj, pri la alveno de gazetaro en siaj areoj. Certe kiam ili ekhavis limtransirejojn en la manojn, kaj ankaŭ ĵurnalistoj povis pli facile eniri, ili vidis tion kiel konfirmon de sia "nova Sirio".

Sed kun la alveno de okcidentaj ĵurnalistoj venis ankaŭ la kritikemaj demandoj. Pri kiel la ribeluloj traktas siajn kaptitojn, ekzemple. Malliberejo je kiu mi abunde estis havinta aliron, estiĝis poste malpermesata tereno por la internacia gazetaro. La ribeluloj estis foje ja vidintaj kritikeman BBC-raportadon, kaj ne ĝojis pri tiu. Ili eble batalis por "libereco", sed ne por la libereco esti kritikataj.

 

 

Sen utilo

Ili ankaŭ estis esperintaj, ke nia ĵurnalistika raportaĵo iamaniere kondukus al interveno de la Okcidento, kiel antaŭe okazis en Libio. Kiam tio forrestis, ĉiam pli civiluloj kaj ribeluloj rigardis nin kiel enmiksulojn sen utilo.

Tio unue kondukis nur al parola perforto, sed la vera danĝero devus ankoraŭ veni. Tiun kaŭzis la miloj da ĝihadistoj kiuj ankaŭ estis trovintaj la vojon al Sirio. La kidnapo de la Nederlanda fotisto Jeroen Oerlemans fare de Britaj ekstremistoj en la somero de 2012, povis ankoraŭ esti rigardata kiel incidento. Sed daŭre malaperis pli kaj pli da kolegoj.

Ni tiam jam delonge estis decidintaj ne plu rondiri per aŭto kun la surskribo 'TV', la internacia indiko por "aŭto kun ĵurnalistoj". Tiaĵo donas protektadon en la plejmulto de konfliktoj. Sed ĉi tie teni ‘low profile’ estis la devizo.

Mia interpretisto kun sia aŭto estis de ekstremistoj perforte haltigata en la ĉirkaŭaĵo de Alepo, kiam li veturigis du Francajn ĵurnalistojn laŭ la sama itinero kiun ni trairis la semajnon antaŭe. Tiuj ĵurnalistoj restis kaptitaj ĉe IŜ preskaŭ unu jaron, sed liberiĝis post pago de elaĉeta mono. Aliaj malaperintaj ĵurnalistoj, kiel James Foley kaj Steven Sotloff, malmergiĝis nur somere 2014 sur hororigaj filmetoj en kiuj ili estis senkapigitaj.

Kiam mi unu monaton post tiuj senkapigoj tamen denove eniris la Sirian provincon de Alepo, por raporti pri la batalo kontraŭ IŜ, mi bonege povis propagi mian televidan raportadon. Sed ĵurnalo rezignis anticipe: tro riska. Tiaĵo mi ja pli ofte spertis dum ĉiuj tiuj jaroj de militraportado. Sed ĉi-foje mia frustacio pri tio daŭris pli mallonge, ĉar ankaŭ mi mem decidis ne plu eniri ĉi-tiun parton de Araba ribelul-teritorio. La situacio estis tro necerta: survoje mi devus en la aŭto esti kuŝinta plate sur la malantaŭa sidloko, ĉar ni preterpasus Alkaido-batalantojn. Ke militĵurnalisto havas pli altan ŝancon je peĉo estas ja akceptebla, sed ne devas esti tiel ke vi nur postvivas tion dank’al bonŝanco.

Tamen, kelkaj kolegoj daŭrigis iri al ĉi-tiu ribelantparto de Sirio. En junio 2015 tri Hispanaj fotistoj aŭdacis eniri la urbon Alepo. Ili ĝisnun ankoraŭ restas tie, kidnapitaj de Alkaido aŭ iu el la multaj aliaj milicoj.

Intertempe mi translokis mian laborterenon al Irako kaj la malgranda teritorio 'Kurda Sirio' en la nordoriento. En la parto de Sirio kie la aliaj ribelantgrupoj batalas kontraŭ Assad, oni ankoraŭ vidas nun apenaŭ okcidentajn ĵurnalistojn. Escepte de kolegoj kiuj ricevis vizon, sed tiuj restas en la registara flanko de la frontlinio. Vizito al la Islama Ŝtato neeblas. Amika kolego, la Japano Kenji Goto, ankoraŭ provis tion, sed li estas pasintjare senkapigita.

 

 

Taŭzita

La milito en Sirio baldaŭ eniras sian sesan jaron. Ĉiun novan jaron, oni povas konkludi ke ni ĉiam pli penige kapablas raporti surloke. Estas ĉiuokaze jam malfacile teni la publikon interesita pri konflikto kiu daŭras pli longe. Sed se tio okazas kune kun manko de aliro surloke, facile povas estiĝi du militoj: la vera kaj la taŭzita versio, kiu konsistas el miksaĵo de propagando kaj la limigita ĵurnalista laboro.

La militantaj partioj simple ne plu havas iun ajn intereson en libera gazetaro. Ili nuntempe havas la teĥnikajn rimedojn por disvastigi sian ideologion. Por tio ili ne bezonas ĵurnalistojn. Krimojn kaj malbonstatojn ili povas ankaŭ pli bone kovri tiamaniere. Se ne temas pri IŜ, kiu siajn proprajn hororojn ĝuste ŝatas elmontri.

Ĉiuj okcidentanoj kiujn IŜ povas kapti, estas belaj aldonoj al ĝia propagando-maŝino. La kolegoj kiuj estis senkapigataj, figuris en la plej grava mesaĝo de IŜ: aŭ vi apartenas al nia speco de de teroristoj, aŭ ni rajtas mortigi vin. Sufiĉe ironie, spegulobildo de kion George Bush diris: "Either you're with us, or you're with the terrorists ". Farante, alie ol ceteraj radikalaj organizoj en Sirio, ankaŭ tiun paŝon, IŜ metas sin ĉe la supro de la pik-ordo de ekstremismaj kluboj. Por tio ekzistas merkato.

Kun tiel malmultaj raportoj de la situacio surloke, ekestas montrofenestra realeco de la milito en Sirio. Tiu estas dominata de propagando kaj tio havas strangajn konsekvencojn.

Konsideru ekzemple la facilecon kun kiu Assad en ĉiaj okcidentaj rondoj estas foje prezentata kiel akceptebla alternativo. Ties kaŭzo estas ke pli kaj pli estiĝas la impreso, ke la milito estas ĉefe inter Assad kaj IŜ. Assad volas volonte portreti la aferon tiel. Kompreneble estas amatoraj YouTube-bildoj de la barelbomboj sur loĝkvartaloj, kaj ŝokaj fotoj de ĝenerala malsato en Madaya, sed tro malmultaj okcidentaj raportadoj.

‘Propraj’ raportadoj havas multe pli da influo sur la publiko, pro tio ke la ĵurnalistoj povas aldoni kuntekston kaj klarigon. Ĵurnalisto tiel iĝas kompetenta ĉeestinta atestanto, kun pli da valoro ol la apartaj militbildoj kiuj venas al ni tra la sociaj medioj. La deveno de tiuj bildoj krome estas ĉiam pridubinda.

La sama direblas pri kiamaniere multoj rigardas la rifuĝint-torenton. Tiu aspektas malgluita de la militrealeco. En tro multaj diskut-programoj estas tute ne parolata pri la milito, tie temas sole pri kion tiu torento signifas por ni, kaj kiel ni povas iom moderigi ĝin. Ĝia kaŭzo  – la konflikto en Sirio –  dume estas evidente tro fora de ni.

Ĉu ie ankoraŭ estas lumpunkto en la ĵurnalistiko ĉirkaŭ Sirio kaj Irako? Jes, ekzistas. Kaj tiuokaze mi kontaktiĝas – notu bone – kun ĵurnalistoj kiuj iom similas al tiu Belga kolego en Bagdado: ili ne estas surloke, sed sekvas la militon tra interreto. Ili fojfoje venas kun pli senchavaj informoj aŭ freŝaj novecoj, ol la raportistoj vojaĝantaj al la regiono.

Eliot Higgins ekzemple skanas sociajn mediojn, lokalizas fotojn kaj faras rivelojn pri la Siria milito. Li cetere estas ankaŭ la viro kiu per cifereca ekzameno trovis la kulpulojn malantaŭ MH17. Li ne bezonas timi sian vivfinon en oranĝkolora supertuto. Li sidis sekure hejme, en Britio. La sola loko kie Higgins venas en danĝeron estas lia Twitter-konto. Cetere, la kontraŭpremo kiun li ricevas ja ofte temas pri la fakto ke li ne mem kolektis sian pruvon surloke.

 

  

Severaj cirkonstancoj

La demando estas, kion fari en la venontaj jaroj, kiam la milito en Sirio sendube ankoraŭ daŭros. Ĉu mi devas, nun la danĝeroj por la ĵurnalisto estas tiel grandaj kaj ties rezultoj tiel limigitaj, estiĝi speco de Higgins kaj fari esploradon de malproksime?

Ne, ĉiuj pecoj povas helpi: la esploroj de Higgins-similuloj, la kontribuoj de ĵurnalistoj kiuj ankoraŭ akiras Sirian vizon, la malmultoj kiu tamen kuraĝas eniri la Araban ribelul-teritorion, kaj la granda grupo kiu troviĝas ĉe la Kurdoj: estas pli bone ol nenio.

Sed estas klare, ke la militĵurnalismo en Sirio alvenis en severajn cirkonstancojn. IŜ ludas ĉe tio grandan rolon, kaj nun ankaŭ kondukas al ĵurnalistaj limigoj en aliaj landoj. Imagu ke vi ĵus estus en Libio aŭ ie ajn, se grupoj deklaras sin subite solidaraj kun IŜ, ĝuste kiam vi estas tie. Vi povus iĝi la unua kandidato por senkapig-filmeto.

Kompare al tiu tipo de riskoj, la viro kiu en Kairo persekutis min svingante tranĉilon, estas kvazaŭ folkloro. Mi neniam estis pensinta, ke post kvin jaroj mi foje sentus sian foreston.

 

 

 

 

Hans Jaap Melissen (1968) estas militĵurnalisto ekde 1995. Li raportis pri konfliktoj kaj revolucioj en landoj kiel Irako, Sirio, Israelo kaj la Palestinaj teritorioj, Egiptio, Libio, Haitio, Kongo kaj Afganio. Melissen verkis libron pri la postsekvoj de la Haitia tertremo en 2010. En 2015 aperis lia verko: "IŜ, kapabla al ĉio" (Nederlandlingva libro "IS tot alles in staat", ĉe eldonejo Carrera) pri la progreso de la teror-movado Islama Ŝtato. En 2012 Melissen estis en Nederlando proklamata Ĵurnalisto de la Jaro.

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© junio 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com