Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC Handelsblad
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/juli/08/indonesie-toont-islam-kan-met-democratie-1396314
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Indonezio montras: islamo eblas kun demokratio

Morgaŭ elektoj en Indonezio. Tiu lando montras ke islamo kaj demokratio povas esti kune, diras Nikolaos van Dam

NRC Handelsblad 8 julio 2014

Ofte mi aŭdis proklami la tezon, ke islamo kaj demokratio estas ne kunigeblaj, sed kristaneco kaj demokratio ja estas. La praktiko tamen por milionoj da kredantoj montriĝas tute alia. Islamo kaj demokratio ja bone iras kune en Indonezio, same kiel en multaj aliaj landoj kun islamana plimulto.

Dum lastatempa seminario "Indonezio, Islamo kaj Demokratio" ĉe la Universitato de Leiden, la konata indonezia profesoro pri historio de la islamo, Azyumardi Azra, faris komparon inter Indonezio – post Usono kaj Barato la plej granda demokratio en la mondo, kun krome la plej granda nombro da islamanaj enloĝantoj – kaj la arabaj landoj, kie la demokratio daŭre ne kapablis akiri solidan influon. Kio estas la kaŭzo de tio?

Azyumardi argumentis ke la modera tipo de la indonezia islamo akirigis fekundan grundon sur kiu la demokratio povis enradikiĝi. Li atentigis pri la rimarkinda fakto, ke la plimulto de islamanoj en la mondo vivas sub demokratie formitaj registaroj. La "lumpunktoj’ de demokratio troviĝas en la islamanlandoj kiuj estas malplej arabigitaj, kiel Indonezio, Pakistano, Bangladeŝo kaj Turkio, dum oni parolas pri manko de demokratio en la araba mondo mem.

Tiu manko tute ne rilatas kun supozita neakordigebleco inter islamo kaj demokratio, sed devas esti atribuata al kulturaj kaj sociaj faktoroj, diras Azyumardi. Li opinias, ke la masklo-regita araba kulturo, kun ĝia lojaleco al tribo kaj familio, lasas malmultan spacon por iniciati demokratiojn.

Oni tamen povas demandi sin, ĉu la indonezia socio kompare al la araba mondo vere posedas tiajn moderajn trajtojn kiuj estas favoraj al la disvolviĝo de la demokratio.

En la nuna tempo tio ŝajnas esti tiel, sed – same kiel en Eŭropo – ne ĉiam estis tiel en la pasinteco. La hodiaŭa Eŭropo estas pacama kaj demokratia. Sed en la dudeka jarcento ĝi ankaŭ spertis siajn nigrajn periodojn kun perforto kaj radikalaj diktatoroj (Hitler, Mussolini, Franco), kiuj estis amase subtenitaj de kristana loĝantaro. Kiu surbaze de tiuj spertoj asertas ke kristaneco kaj demokratio estas neakordigeblaj, ne estas prenita serioze, eĉ se la spertoj je tiu punkto estas la samaj kiel tiuj pri la islamo. Ekzistas de islamanoj dominataj landoj kun diktaturoj sed ankaŭ kun demokratioj, same kiel ekzistas de kristanoj superregataj landoj kun diktaturoj aŭ demokratioj. Kun religio tio malmulte rilatas.

Ankaŭ Indonezio travivis periodojn de ekstrema perforto, ekzemple, en 1965-1966, kiam supozitaj komunistoj estis amase murditaj. Tiuj masakroj estis kaŝe organizitaj de militistoj de tiama prezidento Suharto, kaj efektivigitaj de murd-skadro varbitaj el la plej ĉefaj islamanaj organizoj. Nuntempe, la du plej grandaj islamanaj organizoj de Indonezio, nome Muhammadiyah kaj Nahdhatul Ulema, ĝuste plenumas esencan rolon kiel stabiligan faktoron ĉe la antaŭenigo de demokratio.

La iam ekzistanta situacio en diktaturoj povas rapide ŝanĝiĝi en pozitiva senco. Tio okazis en Indonezio post Suharto, kaj en Orient-Eŭropo post la falo de la Fera Kurteno. El la fakto, ke en la araba mondo ne samspecaj disvolviĝoj okazis, la konkludo ne devus esti ke tie mankas potencialo por atingi demokration. Eĉ se la perspektivoj pri tio instigas nur malmultan optimismon.

Se oni volas kategoriigi sociojn, ĉu estas ĝuste tiam paroli pri socio kun aŭtoritata strukturo, nur ĉar ĝiaj gvidantoj havas aŭtoritatan inklinon? Socia strukturo ja ne nur dependas de la karaktero de registaro aŭ reĝimo, ĉu? La arabaj socioj, ĉu oni povas konsideri ilin kiel pli aŭtoritataj ol la indoneziaj, kaj ĉu la demokratio ĉe ili estas malpli vivipova, kiel Azyumardi sugestas? Aŭ ĉu la araboj simple havis malbonan sorton, pro tio ke ili estas regataj de diktatoroj kiuj sukcesis altiri al si la militistan potencon?

Laŭ mi tio estas la kazo. La sukceso de diktaturo ja ofte dependas de malgranda grupo de bone organizitaj militistoj aŭ aliuloj. La socia strukturo malpli gravas. Aŭtoritataj sociaj karakterizaĵoj ne nepre malhelpas demokratajn disvolviĝojn.

Indonezio estas havinta totalismajn prezidentojn: Sukarno kaj Suharto, kaj la lando havas nur dum la lastaj 16 jaroj demokration. Ĉu ĉiuj aŭtoritataj trajtoj kiuj formis parton de la indonezia socio malaperis, kiam Indonezio nun fariĝis demokratio? Ĉu la sultanoj en la pasinteco ne estis aŭtoritataj personecoj? La Java socio estas tre hierarĥia. Tion reflektas la Javana lingvo, kiu klare distingas inter la diversaj sociaj niveloj aŭ klasoj. La araba lingvo ne konas tiujn diferencojn, kaj nek la moderna Bahasa Indonesia. Jen kialo kial Javanoj ŝatas la Bahasa Indonesia lingvon, eĉ se la Javana estis la lingvo de la indonezia loĝantarplimulto. Tradiciaj aŭtoritataj strukturoj estas klare diserigantaj, sed tio ne signifas ke ili estas for.

Konklude: islamo kaj demokratio povas bone akordi; diktaturoj povas rapide esti anstataŭigataj de demokratioj. Sed la pluan ekzistadon de la demokratio oni ne supozu kiel ion evidentan – ne en Indonezio, ne en Eŭropo, aŭ ie ajn.

Nikolaos van Dam estis ambasadoro en Indonezio, Germanio, Turkio, Egiptio kaj Irako.

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com