Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/2016/01/14/doe-net-alsof-de-britten-al-exit-zijn-1576148
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Agu kvazaŭ la Britoj jam eliris

La Angloj neniam kredis je politika kaj kultura Unio. Ili kondutas kiel transakci-ŝtato meze de solidara komunumo. La maniero por preventi ‘Brexit’-on estas paroli laŭte pri tio kion ili perdos, kiel ekzemple ilian ‘City’, argumentas Joris Luyendijk.

NRC 14 januaro 2016

 

Fare de  Joris Luyendijk

 

La Eŭropa Unio trairas la plej gravan kaj plej danĝeran krizon el sia historio. Britio ne nur rifuzas helpi, ĝi eĉ uzas nian momentan malfortecon por eldevigi koncedojn. Sur tiu fono, ni devus vidi la Brexit[i]-referendumon. “Se viro kuŝas sur la tero, ne piedbatu lin”, jen konata Angla parolturno. Sed la Brita registaro ne nur piedbatas, ĝi ankaŭ provas forpreni la monujon.

La intertraktadoj pri “a better deal” eniras en sian lastan fazon. La Brita ĉefministro David Cameron lasas nun al siaj ministroj, ĉu ili volas kampanji por aŭ kontraŭ Brexit. Urĝas nun la tempo, ke Eŭropanoj alfronti la tiean situacion. Skotlando estas precipe inklina al EU[ii], dum Kimrio kaj Norda Irlando havas apenaŭ influon. Kiel tiam interrilati kun la Angloj?

 

La unua paŝo estas la demando, ĉu ni ne devus simple dumpi la Britojn. Kaj post iom da tempo ilin denove akcepti, kondiĉe ke ili petos tion afable. La Angloj estos post Brexit ankoraŭ daŭre en la NATO, do kion plu ili ja povas? Usono uzas la Britojn kiel peonon ĉe la EU-tablo. Se ili forlasos tiun, kion Vaŝingtono tiam ankoraŭ devus kun tia maltrafo? Intertempe la duono de la Brita komerco ekzistas el tiu kun la EU, sed nur dek unu procentoj de la EU-komerco estas kun la Britoj.

Ni povos superŝuti la Anglojn en post-Brexit-intertraktadoj, kiel ĉiu landogrupo de 450 milionoj da enloĝantoj povas tion kun ĉantaĝanta frateto, sed la foriro venas kiel ajn en malbonŝanca momento: pensu pri la rifuĝint-krizo, la ruinaĵo de la eŭro, daŭra minaco de terorismo, Rusa agreso. Pli da nestabileco ni apenaŭ povas permesi al ni.

 

Nun la dua paŝo. Kvankam la Angla elito malfortas eble strategie, estas ja geniaj taktikistoj. Ili trudeniras la Eŭropan Union je ĝia plej malforta momento. Ni nun ja bezonas nian atenton kaj rimedojn por aliri verajn problemojn. Estas do en nia intereso helpi la EU-inklinan kampon en Anglio. Kontentigante kelkajn postulojn tio eblas, sed estas ĝuste kion Cameron esperas: estus historia eraro. Se ni rekompencas ilin pro ilia provo eldevigi, oni ĉie ekhavos tiuspecajn referendumojn. Tio paralizos Eŭropon.

Pli bone estas ekminaci. Klarigi ke ni povas trafi la Anglojn malmolege. Konsideru la EU-membrecon ne kiel favoron de Anglio al Eŭropo. Ne, lasu ilin do foje sperti sian dependecon proprakorpe.

 

  "Eŭropo estas por la Angloj plie ekonomia ol politika projekto"

 

Tio postulas alian tonon. Multaj kontinentaj Eŭropanoj estas favorantoj de la Eŭropa Unio, ĉar ili vidas en tiu la plej bonan garantion kaj protekton kontraŭ la minaco de revigliĝanta, agresema naciismo. Sed la Angloj lernis tute alian historion. Eŭropanoj pensas: naciismo neniam plu, ĉar tiam ni ekhavos Hitler-ojn. Sed Angloj lernas en la lernejo ke ili danke al sia naciismo povis venki Hitler-on. Ili vidas la neceson de Eŭropa politika integriĝo do ne kiel ni vidas tiun. Eŭropo estas por la Angloj pli ekonomia ol politika-kultura projekto. Legu pri tio nur la EU-inklinajn ĵurnalojn, kiel Financial Times kaj The Guardian. Aŭ aŭskultu la Eŭrop-inklinajn politikistojn: ili argumentas pure de el la nacia intereso.

Alivorte: la Angla sinteno vidalvide al la EU estas transakcia, ne transformiĝa. Tial, ne havas sencon apelacii al solidareco aŭ la Eŭropa idealo. Rakontu al tiuj Angloj prefere kiom ni lasos ilin suferi, se ili eventuale forirus. Parolu ni laŭte en niaj parlamentoj pri tio, kion ni povas oferi al la Skotoj se tiuj post Brexit preferos Bruselon kiel stabejon, ne Londonon. Kaj kiel la financan potencon el Londono ni reakiros al la kontinento. Wall Street ja ankaŭ ne tenas oficejon en Kubo. Usonaj, Brazilaj kaj Ĉinaj multnaciaj entreprenoj pripensos post Brexit ĉu ankoraŭ Londono ja estas la ideala loko por komerco en la EU.

Ankaŭ ne forgesu la Japanan aŭto-industrion. Nun ankoraŭ en Britio, sed Grekio kun siaj belegaj havenoj estas evidente multe pli bona loko. Kaj, ho jes, baldaŭ la 1,3 miliardo da Hindoj denove ekplendas pri sia manko de permanenta sidejo en la UN-Sekurec-Konsilio. Kial 55 milionoj da Angloj jes, kaj ni ne, ili diros post Brexit. Lasu nin iom varmigi tiun sidejon por Barato, interŝanĝe de apogo al nia kampanjo.

 

La plej bona maniero por preventi Brexit-on estas ŝajnigi ke tiu jam okazas. Sed tio ne sufiĉas. Eŭropaj politikistoj kaj kolumnistoj devus preni sur sin la taskon komprenigi Anglion kiel senpotenca kaj neatentinda ĝi estas iĝonta. Kia stulta movo, tiu referendumo. Infano povas vidi ke la Eŭropa Unio estu profunde reformota. Imagu ke Anglio provus atingi “a better deal” ne por si mem, sed por ĉiuj Eŭropanoj. Ke Cameron estus turninta sin kontraŭ la daŭra parlament-transloĝigo. Ke li eklaborus pri la agrikultur-politiko, pledus por salajro-redukto de Eŭrokratoj kaj por persekutado de koruptaj Eŭropaj oficistoj.

Anstataŭe, li postulas ke la eŭrozono ne iĝos pli potenca ol la ŝelo ekster tiu zono, kaj ke la financa sektoro en Londono estos favorata. “The English are only in it for themselves”. Lasu nin do trakti ilin ankaŭ tiel.

 

 

Joris Luyendijk  estas ĵurnalisto kaj verkis "Dit kan niet waar zijn" ("Ĉi tio ne povas esti vera"), Nederlandlingvan libron pri la financa krizo.

 

 

[i] Brexit = Britain's exit from the EU (eliro de Britio el la EU)

[ii] EU = Eŭropa Unio

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com