Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/economie/chinese-crisis-dreigt-wat-zijn-de-gevolgen~a4220530/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ĉina krizo minacas: kio estas la konsekvencoj?

Dum dudek jaroj, Ĉinio spertis grandegajn kresko-ciferojn, sed nun plonĝas la borso-kurzoj. Krizo minacas. Kio estas la kaŭzoj kaj kion signifas tio por la cetera mondo?

Volkskrant 8 januaro 2016

 

Fare de  Peter de Waard

 

En la unua semajno de la nova jaro, la financaj merkatoj tuj perdis siajn fundamentojn. Borsokurzoj rapide malaltiĝis, la oleo-prezo staras je la minimumo de dek du jaroj, kaj valuto-milito preskaÅ­ neeviteblas. Kialo estas la timo por ‘malmola surteriĝo’ de la ekonomio en Ĉinio. La lando hodiaÅ­ kun preskaÅ­ 1,4 miliardoj da loĝantoj estas jam du jardekojn la motoro kiu tenis la mondan ekonomion funkcianta. Nun estas timo ke tiu maŝino grumblas.

Ĉinio

Ĉinio havas problemon, pro tio ke la industria eksport-ekonomio, kiu dum dudek jaroj havigis al la lando grandegajn kresko-ciferojn kaj prosperon, devos esti transformata al enlanda servo-ekonomio. Tiu ŝanĝo ne sendolore okazos, kaj finfine kondukos al pli malalta kresko: ne de 10 procentoj, sed de 2 ĝis 3 procentoj. La Ĉinaj aŭtoritatoj provas tion direkti esperante laŭpaŝan transiron. Lastjare, la kresko estus ankoraŭ sumiĝinta je 7 procentoj, sed kelkaj spertistoj pensas ke ĝi nun estas jam multe pli malalta.

Kiel ajn, la Ĉina borso estas malgluita de la reala ekonomio. La borsoj estas nekompareblaj kun tiuj en la Okcidento aŭ Japanio; prefere 80 procentoj de la akcioj estas en la manoj de privataj investantoj. Inter ili troviĝas multaj homoj kun malaltaj enspezoj, kiuj investis siajn ŝparmonon en akciojn, inspiritaj de la grandegaj gajnoj en la lastaj monatoj de 2014 kaj la unua duono de 2015. Tiuj homoj baldaŭ panikiĝas kiam la merkato iras malsupren.

En la Okcidento, nur 30 procentoj de la akcioj estas en privata posedo. La cetero estas en la borso-paperoj de grandaj investantoj kiel pensio-fondusoj, kiuj malpli rapide konsterniĝas.

Internaciaj borsoj

Grandaj kurzofaloj en Ĉinio havas intertempe grandan influon sur la tendenco ĉe aliaj borsoj. La AEX-indekso[i] tuj plonĝis 3 procentojn malsupren, kaj fermis preskaŭ 2 procentojn pli malalte. La borsoj en la Okcidento atentemaj rigardas la kurzo-disvolviĝojn en Ĉinio, ĉar ties ekonomio estas la dua plej granda de la mondo.

Eksporto

Kun ĝia grandega eksportado de industriaj produktoj kaj importado de krudaj materialoj, Ĉinio havas grandan influon sur la monda komerco. Precipe krudmaterialojn eksportantaj landoj en Afriko, sed ankaÅ­ AÅ­stralio kaj Brazilo, tre dependas de la mendado el la Ĉina merkato. Tio ankaÅ­ influas Nederlandajn multnaciajn entreprenojn kiuj ja mondskale funkcias. Nederlando mem ne estas granda eksportanto al Ĉinio, sed Germanio ja estas – ĉefe de aÅ­toj kaj maŝinoj. Kaj multaj Nederlandaj entreprenoj ree estas provizantoj al la Germana industrio.

Monda ekonomio

George Soros, la filantropo kaj renoma investanto en ŝirmo-fondusoj[ii], jam faras komparon kun la borso-kolapso de 2008. “Ĉinio havas grandan adaptiĝ-problemon. Mi dirus ke tiu resumiĝas kiel krizo. Kiam mi rigardas la financan merkaton, tio memorigas min pri la krizo de tiam.” La Monda Banko decidis ĉi-semajne reĝustigi malsupren la kresko-prognozon por la monda ekonomio. Äœi atendas por 2016 kresko de 2,9 procentoj, anstataÅ­ la antaÅ­e prognozitaj 3,3 procentoj.

Valuto

Hieraŭ[iii] la kurzo de la Ĉina juano denove devalutis. Per tiu devaluto la Ĉina centra banko[iv] volas fari la ekonomion pli konkurenca rilate al novaj malaltsalajro-landoj (tiel nomataj frontier economies kiel Vjetnamio kaj Bangladeŝo), kiuj nun ekkonkuras kun la furorantaj landoj. Sed multaj aliaj landoj ne ĝojas pri tio. Sud-Koreio, Japanio, Indonezio kaj Barato povus sekvi la Ĉinan ekzemplon. Ĝuste tiu atendo povas konduki al amasa fuĝo en dolarojn, per kio la kurzo de la Usona monero tuj supreniros, tiel ke entreprenoj kaj registaroj kiuj prunteprenis en dolaroj venos en problemojn pri siaj interezo-pagoj kaj amortizoj. La valuto-milito kiu jam nun furiozas, povus eskaladi.

Oleo

Unu el la kialoj por la implodo de la oleo-prezo estas la fakto, ke landoj kiel Sauda Arabio vendas la oleon rabate kaj pliigas la produktadon, kio kaŭzas tro da ofertado. La alia kialo estas ke Ĉinio multe malpli oleon bezonas, ĉar la lando ne plu kreskas tiel abunde, kaj ĝia mendado malpliiĝas. La industrio bezonas malpli da energio, sed ankaŭ malpli Ĉinoj aĉetos aŭton. Hieraŭ[v], pro la malbonaj novaĵoj el Ĉinio, la oleo-prezo eĉ venis sub 33 dolaroj.

 

 

Peter de Waard  estas reportero, redaktoro kaj kolumnisto pri ekonomio.

 

 

[i] AEX-indekso = akcio-indekso de Nederlandaj firmaoj, ĉe la borso en Amsterdam

[ii] ŝirma fonduso = (anglalingve:) hedge fund

[iii] 7 januaro 2016

[iv] la Ĉina centra banko = (anglalingve:) People's Bank of China, PBOC; (ĉinalingve:) 中 国 人 民 银 行

[v]   7 januaro 2016

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass