Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/conservatieve-regering-in-polen-verdient-een-kans~a4220438/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La konservativa registaro en Pollando meritas ŝancon

La nuna registaro en Pollando estas elektita de homoj kiuj deziras finon al la korupteco de la antaŭa registaro.

Volkskrant 7 januaro 2016

 

Fare de   Agnieszka Kolakowska

 

Intertempe, verŝajne ĉiu jam aŭdis la novaĵon:  en Pollando faŝisma diktaturo estas nun reganta. Proksimume kiel en Hungario, sed tamen pli grava. Laŭŝajne demokratiaj elektoj okazis kiuj kondukis al registaro kun absoluta plimulto; la nuna prezidento, ankaŭ de la PiS (Partio por Juro kaj Justeco)[i] ĉeestis tie jam pli longe. La PiS havas la plimulton en kaj la senato kaj la parlamento. Laŭ la opozicio kaj la monda gazetaro tio estas nur vualo. Oni faris puĉon. La nova registaro estas fakte diktaturo.

La monda gazetaro raportas kion la korespondantoj cirkuligas, kaj tiuj siavice akiras la novaĵojn de la homoj kiuj nun perdis sian potencon  –  ĉar pri tio temas ĉiu agitado. Tio estas la maldekstremaj elitoj  – la Pola babilada klaso  –  kiuj ligis sin al la partio PO (Civitana Platformo)[ii] kaj krias "faŝismo!" tuj kiam iu diras ion kio devias de ilia opinio, kaj ĉe ĉio kio devias de kio estas politike korekta, sed ĉefe se io minacas ilian monopolon aŭ tion kio devas esti rigardata kiel klarpensa opinio.

Liberigita de politika strangolado

Por ili, "konservativa" aŭ "dekstra" signifas aŭtomate "ekstreme dekstra", kaj ili estas arogintaj al si la rajton decidi kia lando Pollando devus esti (tio ne signifas ke la PO estas ekonomie maldekstra, ne pli ol ke la PiS estas ekonomie dekstra; jen iomete erarigaj etikedoj). Eble ili pensis ke sia hegemonio daŭrus eterne; ĉiuokaze ili neniam atentis la dezirojn de ordinaraj elektantoj, por kiuj ili nur havas malestimon, ĉar tiuj estus stultegaj kaj nesciaj.

 

Demokratio, civilaj liberecoj, la libereco de la gazetaro, la sendependeco de la jurisdikcio  –  ĉio estus en danĝero.

 

Nun tamen ili perdis la politikan strangoladon de la amaskomunikiloj kaj publikaj institucioj, kiun ili havis dum la pasintaj ok jaroj, kaj ili nun ploras pro kolero. Estas signifa ke ili jam subite komencis tiun ploradon  –  tuj kiam ili perdis la elektojn. Tio montras, ke iliaj plendoj havas nenion komunan kun kio vere okazas:  ili ja ĉiam estus trovinta kialon. Tial ni aŭdis hororajn mesaĝojn pri faŝisma registaro kaj la fino de la demokratio, kaj alvokojn al surstrata ribelo por forpeli la faŝistojn. Demokratio, civilaj liberecoj, libereco de la gazetaro, la sendependeco de la jurisdikcio  –  ĉio estus en danĝero. La Eŭropa Komisiono estas persvadita prijuĝi la situacion venontsemajne.

Estas ne elpensaĵo,  jeno.  Se ie konservativa registaro akiras la potencon  –  ekzemple en Britio  –  la maldekstrema babilada klaso eble krias fojfoje "faŝismo", kiel kiam Margaret Thatcher estis ĉefministro, sed ili ne iras surstrate por vive priskribi elektadojn kiel puĉon, kaj ili ankaŭ ne uzas sian influon eksterlande por tie konduki amaskomunikilan kampanjon.  Ankaŭ, ili ne provas per eksterlanda helpo renversi la registaron, kaj se ili farus tion, neniu prenus ilin serioze. Eksterlandaj registaroj ne esprimus zorgojn kaj la Eŭropa Komisiono ne engaĝiĝus ĉe tio.

Mi verkas ĉi tiun tekston ne ĉar mi estas adepto de la nuna registaro. Mi malkonsentas pri multo de ĝia politiko, sed la registaro nu devas ekhavi la ŝancon  –  same kiel demokratie elektitaj registaroj en aliaj landoj –  por efektivigi la planitajn reformojn. Ili provas post forviŝo de l’ antaŭaĵoj komenciĝi, kaj restarigi la ekvilibron. Kaj ĉu vi nun jes aŭ ne konsentas pri la maniero laŭ kiu ili faras tion, ili faras nenion pli ol kio la pasinta registaro faris kiam ĝi prenis la potencon antaŭ ok jaroj;  eĉ multe malpli.

Spektakla korupteco

La pasinta registaro estis precipe konata pro la spektakla korupteco. Dum la antaŭaj ok jaroj ili majstris la amaskomunikilojn, la tribunalojn kaj la artojn. Kiam ili akiris la potencon, adeptoj de la opozicio estis en la amaskomunikiloj maldungataj kaj anstataŭataj de homoj kiuj aliĝis al la partilinio. La sama okazis pri la Konstitucia Tribunalo, kie kontraŭ ĉiuj reguloj kvin juĝistoj estis nomumataj:  la PO konsciis ke ĝi malgajnus la elektojn, kaj volis ankoraŭ rapide enoficigi kelkajn proprajn homojn. Kaj tion klopodas la hodiaŭa registaro nun aliri. Nek la eksterlanda gazetaro, nek la Eŭropa Komisiono tiutempe ekscitiĝis pri tio.

Ke homoj, sen eĉ ekrigardo al la faktoj, havas firman kredon al la propagando de la furiozaj Polaj elitoj, kaj al absurdaj kulpigoj pri faŝismo, naziismo kaj tiel plu, estas profunde senkuraĝiga kaj ŝoka. Tiuj kiuj per siaj voĉdonoj elektis la nunan registaron  –  kaj tiuj estas la imponega plimulto de la loĝantaro  –  volas finon al nepotismo kaj korupteco

Ili volas travideblecon, veron kaj la certigon ke ilia lando restas suverena. La sola kio okazis, estas ke la tajdo finfine ŝanĝiĝis.

 

 

Agnieszka Kolakowska  estas ĵurnalisto kaj tradukisto, kaj loĝas en Parizo.

 

 

[i] PiS (Prawo i Sprawiedliwość) = dekstra-flanka politika partio en Pollando, fondita en 2001. 

[ii] PO (Platforma Obywatelska) = Pola centra-dekstra politika partio, ankaŭ fondita en 2001.

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com