Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/2016/01/04/vrije-wereld-is-overal-in-de-verdediging-1573171
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La libera mondo nun ĉie je defensivo

NRC 4 januaro 2016

 

Fare de  H.J.A. Hofland

 

La Okcidento estas pli kaj pli ĉirkaŭata kaj infiltrata de malamikoj kiuj mortminacas nian prosperon kaj politikan civilizacion, dum al ni mankas ne nur kolektiva konvinko sed ankaŭ organizita potenco por efike al tio respondi. Ĉu jen la resumo de kio okazis al ni pasintjare? Komenciĝis tiam la 7-an de januaro en Parizo, per la terorisma atenco sur la redaktistoj de Charlie Hebdo, kio kaŭzis dek du mortintojn. La 13-an de novembro sekvis la sanga atako sur la teatro Bataclan; 89 mortintoj. Ni estas en milito, diris prezidento Hollande. Certe, sed kie estis la malamiko? Intertempe, kelkaj teroristoj estas arestitaj, ne en Parizo sed en la Brusela municipo Molenbeek. Pro la sekurec-aranĝoj la publika vivo en Bruselo preskaŭ ĉesiĝis. En ĉi tiu milito la ĝihadistoj bezonas ne pli ol kelkajn virojn por mobilizi tutan nacion. En Nederlando nun eĉ la kestobicikloj iĝis suspektindaj. La fonto de la terorismo estas la Islama Ŝtato, kiu estiĝis sur la ruinaĵoj de Irako kaj Sirio. La Okcidento kontraŭbatalas tiun malamikegon fare de bombardado, kies efikon ni ne povas konstati. Irakaj kaj Kurdaj soldatoj faras la krudan laboron sur la fundo. Ili nun rekonkeris la urbon Ramada, sed ĉu per tio la teroristoj estas venkitaj? Jen milita sukceso kies signifo estas ekster nia kampo de percepto. La terorismo establis sin kiel permanenta minaco en la Okcidento.

 

    Nia plej granda malamiko estas la konfuzo kiun ni kaÅ­zis ĉe ni mem

 

Intertempe, pro la perforto en la Mez-Oriento, la rifuĝint-torento komenciĝis. Rezulte de tio, ekestis fendiĝo en la enlanda politiko de ĉiuj Eŭropaj landoj. La kunhomeco postulas ke ni okupiĝas pri tiuj amasoj, kaj disponigas al ili denove decan ekzistadon. Sed jam ekde la komenco de la nuna jarcento, akumuliĝas ĉi tie la malamo kontraŭ islamanoj. Ĉie kie ĉeestas rifuĝintoj, ni vidas la saman procezon. Plie, en la Okcidenta civilizacio evoluas nova tipo de homo. Individuo kiu estas pli egocentra, sentas sin pli puntiliema, kaj pli rapide inklinas al kontraŭ-iniciatoj. Unu el la plej gravaj kaŭzoj de tio estas la interreto, la medio kiu ebligas nin, anonime kaj senpune, skoldi aŭ minaci iun kiu ne plaĉas al ni. Ankaŭ en la publika vivo la preteco por konfrontado ja kreskis. El politika vidpunkto, tio malhelpas la justan diskuton kaj decidadon. Kaj en pli granda kunteksto, la enlanda kaj eksterlanda politiko estas de tio ĝenataj.

 

En 1987 aperis en Usono The Rise and Fall of the Great Powers[i], verkita de la brita historiisto Paul Kennedy. La tendenco de tiu libro estas ke la mondpotencoj dekadencas pro imperial overstretch[ii]. En pli longa daŭro, pro troo da eksterlandaj devoj, ili ekonomie, armee, kaj eble eĉ morale iĝas tiel malfortiĝintaj, ke ili devas rezigni pri tiuj atingaĵoj. La Usona publiko pensis ke la aŭtoro de tiu libro celis precipe Usonon. Jen granda indignigo, ĉar baldaŭ poste la Malvarma Milito estis gajnata. Sed Paul Kennedy tamen pravis. Usono tiam ja estis sur la pinto de sia potenco, kaj gvidanto de la libera mondo, sed la ruiniĝo latentis. George W. Bush pere de sia senlime troa memfido pruvis tion; poste estis por Obama tro tarde kompensi tiun ruiniĝon. La libera mondo ne plu havas overstretch, sed estas ĉie puŝita en la defensivon.

Denove en malfortiĝinta stato, la Okcidento nun eniras la novan jaron. Ne la trostreĉitaj ambicioj, kiel Paul Kennedy priskribis tiujn en sia libro, estas nun la malamiko, sed la konfuzo kiun ni kaŭzis ĉe ni mem.

 

 

H.J.A. Hofland estas ĵurnalisto kaj kolumnisto.

 

[i] vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/The_Rise_and_Fall_of_the_Great_Powers

[ii] vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/Imperial_overstretch

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass