Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/next/2015/12/23/ruimterace-gaat-nu-tussen-miljardairs-1570393?utm_source=NRC&utm_medium=banner&utm_campaign=Paywall
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Spacvetura konkurso nun inter teĥno-miliarduloj

La lastatempa sukceso kun raketo de SpaceX ilustras la ambiciojn kiujn teĥnologiaj entreprenoj havas en la kosmo.

NRC 23 decembro 2015

 

Fare de nia redaktoro Wouter van Noort

 

Welcome back, baby”, pepis Elon Musk lundon nokte. Lia firmao SpaceX sukcesis lasi la unuan stadion de raketo, kiu metis satelitojn en orbiton ĉirkaÅ­ la Tero, ree alteriĝi sekure, tre proksime ĉe la lanĉejo Cape Canaveral en Florido. Estas la unua fojo ke tio sukcesas dum komerca flugo. Kaj tio estis lumpunkto kiun Musk povis ja uzi, post kiam lastan junion kargo-raketo eksplodis survoje al la ISS[i]-kosmostacio.

Pasintmonate alia teĥno-miliardulo, Amazon-fondinto Jeff Bezos, jam ankaŭ sukcesis lasi ree alteriĝi raketon. Sed tiu ne estis antaŭe liverinta kargon ekster la atmosfero. La spacvetura entrepreno Blue Origin de Bezos, kaj SpaceX de Musk, estas engaĝitaj en spacvetura konkurso. Reuzado de la unua stadio de transportaj raketoj estas decidiga por la kosmaj ambicioj de kaj Musk kaj Bezos. Kutime tiaj raketoj, liverintaj sian kargon ekster la atmosfero, falas reen al la Tero, plejofte en la maron. Spacveturado povas iĝi iom pli pagebla, se grava kaj multekosta parto de la raketo sekure revenas al la bazo.

Blue Origin ŝajnas enfokusiĝi ĉefe al kosmo-turismo, SpaceX pli al kargo-transporto, kvankam ambaŭ estas sekretemaj pri financaj rezultoj kaj enspez-modeloj.

La vetkuro inter Musk kaj Bezos estas rimarkinde amara, precipe flanke de Elon Musk; tiu regule parolas arogante pri la teĥnologio de Blue Origin. Kaj ambaŭ havas konfliktojn pri la reciproka kaperado de iliaj dungitoj.

 

    TeÄ¥no-entreprenoj iĝas konkurantoj de industrio kiu iam apartenis al registaroj

 

La fina celo de Elon Musk estas la kolonizado de Marso. “Mi ne volas dependi de unu sola planedo”, li diris en intervjuo kun NRC[ii], ĉi-jare antaÅ­e. Bezos siavice volas per Blue Origin zorgi pri “permanenta homa ĉeesto en la kosmo”.

Tiuj grandegaj ambicioj do refoje montras ke teĥno-entreprenoj pli kaj pli konkuradas kun industrioj kiuj ĝis lastatempe estis la ekskluziva domajno de registaroj. Musk kun siaj aliaj entreprenoj Tesla kaj SolarCity laboras ekzemple ankaŭ pri daŭrigebligo de la energiprovizo kaj de transporto. Facebook kaj Alphabet konstruas interret-retojn en malriĉaj landoj.

Iliaj buĝetoj venas ja daŭre pli proksimaj al tiuj de ŝtatoj. La merkata valoro de Alphabet antaŭ nelonge pasis duonan bilionon da dolaroj (pli ol 475 miliardojn da eŭroj). Tio estas preskaŭ la duoblo de la nacia buĝeto de Nederlando.

Silicon Valley dum la lastaj jaroj malkovris spacveturadon kiel novan industrion. Temas pri provizado kaj transportado ekster la atmosfero, enorbitigo de satelitoj ĉirkaŭ la Tero, la disvolvado de malgrandaj nanosatelitoj, sed ankaŭ eksperimentaj teĥnologioj por minekspluatado sur asteroidoj. Pluraj Usonaj teĥno-entreprenoj okupiĝas pri tio. Ankaŭ la kunfondinto de Alphabet, Larry Page, kaj la kunfondinto de Microsoft, Paul Allen, investas peze en spacveturado.

 

 

 

 

[i] ISS (influhava anglalingva mallongigo sur kampo spacvetura) = International Space Station

[ii] NRC = la Nederlanda ĵurnalo, en kiu ĉi-tiu artikolo Nederlandlingve aperis

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass