Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/2015/12/19/dit-moeten-wij-moslims-afwijzen-1569828
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Tion ni, islamanoj, malakceptu

Islamanoj, diras Fethullah Gülen, la de teroristoj propaganditan ideologion ni kategorie malakceptu kaj kondamnu. Kaj ni mem devas ekzemplodone vivi, kaj resti atentemaj pri nia junularo.

NRC 19 decembro 2015

 

Fare de   Fethullah Gülen

 

Vortoj mankas por esprimi mian ĉagrenon kaj antipation pri la i.a. de IŜ kaŭzitaj masakroj. Kune kun ĉirkaŭ 1,5 miliardoj da aliaj islamanoj, mi estas ege frustrita ke tiaj grupiĝoj kun sia perversigita ideologio terorigas nome de religio. Ni islamanoj havas specialan respondecon  —  ne nur por kunigi la manojn kun niaj kunhomoj, kaj tiel savi nian mondon el la plago de terorismo kaj perforta ekstremismo, sed ankaŭ por helpi ripari la malpurigitan imagon de nia kredo.

La vera kredo ne konsistas el sloganoj, vestoj aŭ eksteraĵoj; la lakmusa testo koncentriĝas sur plenumo de la kernaj valoroj kiujn ĉiuj grandaj religioj mondvaste havas komunaj, kiel la netuŝeblecon de la vivo kaj respekton por la digno de ĉiuj homoj.

Ni kategorie malakceptu kaj kondamnu la de teroristoj propaganditan ideologion. Anstataŭe ni antaŭenigu pluralisman pensmanieron. Nia komuna homeco ja venu antaŭ nia etna, nacia aŭ religia identeco. La Francaj civitanoj kiuj perdis siajn vivojn en Parizo; la Libanaj ŝijaismaj islamanoj kiuj mortis unu tagon pli frue en Bejruto; la multaj sunaismaj islamanoj en Irako kiuj estis mortigataj de la samaj teroristoj  —  ili ĉiuj estas unuavice homaj estaĵoj.

Nia civilizacio ne progresos tiel longe kiel la suferon de homoj  – sendepende de ilia religio aŭ etneco –  ni konsideras ne egale tragika, kaj ne reagas al tio kun unu sama persistemo.  

Islamanoj malakceptu kaj evitu konspir-teoriojn. Tiaj teorioj ĝis nun ja nur kondukis nin al tio, ke ni ne alfrontas niajn sociajn problemojn. Ni aliru ĝuste la verajn problemojn. Ĉu niaj komunumoj konstituas fekundan grundon por totalismaj grupiĝoj, pro tio ke ni ne rekonas la aŭtoritatismo en ni mem, pro hejma perforto, pro neglektado de nia junularo, kaj pro manko de trejnado? Kaj nia malsukceso konformiĝi kun bazaj homaj rajtoj kaj liberecoj, funkciigi konstitucian ŝtaton kaj plurismajn pensmanierojn ene de niaj komunumoj? Ĉu tio kondukis al junuloj kiuj sekvas alternativajn vojojn?

La freŝdata tragedio en Parizo estas la tioma kazo kiu rememorigas nin ke la barbaraj agoj nome de nia religio estas malaprobendaj. Tamen, je tiu kriza momento, malakcepto kaj kondamno ne sufiĉas: la varbado de teroristoj ene de islamaj komunumoj estu kontestata pere de efika kunlaboro inter magistrataro, religiaj gvidantoj, kaj aktoroj el la meza kadro de la socio.

Ni kun nia komunumo devas starigi kadron kiu ne nur identigas junecajn risko-grupojn, sed ankaŭ preventas ke junuloj elektas la vojon de memdetruo; kadron kiu ankaŭ helpas familiojn per konsilado kaj aliaj servoj.

 

    La vera kredo estas ne determinata per sloganoj, vestaro aŭ formalaĵoj.

 

Ni devas promocii proactivan kaj pozitivan engaĝitecon de la magistrataro, por ke envolvitaj islamaj civitanoj povas dividi siajn ideojn kaj povas partopreni ĉe la tablo kie kontraŭ-teroraj rimedoj estas konceptataj.

Ni devas instrui nian junularon esprimi sin per demokrataj iloj. Tial la akceptado de demokrataj valoroj en niaj lernejo-kursaroj tre gravas, por ke la junaj mensoj iom post iom alproprigadi al si demokratan kulturon.

En la sekvoj de tiaj tragedioj kiel en Parizo, ekaperas ĝenerale fortaj reagoj. Islamofobio kaj kontraŭ-religiaj sentoj, sed ankaŭ la sekurec-bazita traktado de islamanoj fare de registaroj estas tamen malefikaj. Eŭropaj islamaj civitanoj volas ja vivi en paco kaj trankvilo. Malgraŭ la negativa klimato, ili devas klopodi por iĝi pli engaĝitaj en loka kaj nacia magistrataro, por atingi pli inkluzivan politikon. Politiko per kiu iliaj komunumoj pli bone integriĝos en la socio.

Ankaŭ gravas ke ni, islamanoj, kritikeme rigardas kiugrade nia interpreto kaj praktikado de la islamo ankoraŭ konformas al la kondiĉoj kaj postuloj de la nuna tempo, kaj kiel tiuj ĉi rilatas al tio kion ni lernis el kolektiva historia sperto. Tio ne implikas rompon kun la tuteca islama tradicio, sed estas prefere prudenta demandado per kiu ni povas konfirmi la veran instruon de la Korano kaj la Sunaho, kiun niaj islamaj antaŭuloj provis malkaŝi.

 

Eligado el la kunteksto de niaj religiaj fontoj, kaj poste utiligi tion por perversigitaj ideologioj  —  jen io kion ni antaŭageme marĝenigu. Islamaj pensuloj kaj intelektuloj devus kuraĝigi pli holisman aliron, kaj rekonsideri jurisprudencajn verdiktojn kiuj originas de la Mezepoko, tempo de konstantaj konfliktoj en kiuj religiaj kaj politikaj konvinkoj ofte estis kongruaj. Devus veni distingo inter kore ligiteco al esencaj valoroj, kaj dogmatismo. Eblas, eĉ absolute necesas, revigligi la liberecon de penso, kiu gvidis al renesanco de la islamo; kaj samtempe resti fidela al la etoso de la religio. Nur en tia atmosfero islamanoj povas efike kontraŭbatali necivilizitecon kaj perfortan ekstremismon.

 

En la sekvo de la lastatempaj eventoj, mi malgaje travivas revigliĝon de la teorio de Huntington pri la clash of civilizations. Tiu retoriko progresigas la varbadon fare de teroristaj retoj. Mi volas klare aserti, ke kion ni nun atestas estas ne clash of civilizations, sed kolizio inter humaneco kaj barbareco ene de nia komuna civilizacio.

Nia respondeco kiel islamaj civitanoj estas partopreni en la solvo, malgraŭ ĉiuj niaj plendoj. Se ni volas mondvaste defendi la vivojn kaj la civilajn rajtojn de islamanoj kaj de ĉiuj homoj, senkonsidere pri ilia religia kredo, tiam ni devas nun agi por aliri la perfortan ekstremisman problemon en ĉiuj ĝiaj aspektoj: politika, ekonomia, socia kaj religia. Per ekzemplodona vivo de ni mem, pere de miskreditigado kaj marĝenigado de la ekstremismaj interpretoj de religiaj fontoj, per daŭrigo de atentemo pri ties influo al nia junularo, kaj per enigo de demokratiaj valoroj en edukadon kaj trejnadon  —  tiamaniere ni povas perforton kaj terorismon, kaj la totalismajn ideologiojn kiuj produktas tiujn, kontraŭbatali.

 

 

Fethullah Gülen estas Turk-devena klerulo pri la islamo. Li gvidas la profund-religian Gülen-movadon. Time magazine en 2013 vokis lin kiel unu el la cent plej influhavaj personoj de la mondo.

 

Legu ankaŭ la artikolon pri li, "La Gülen-movado : turka enigmo", en Le Monde Diplomatique de marto 2014 (http://eo.mondediplo.com/article2044.html ).

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© junio 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com