Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC Handelsblad
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/juni/19/piketty-gaat-over-de-verdwenen-macht-van-arbeid-1390101
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Piketty temas pri la malaperinta potenco de laboro

La franca ekonomikisto rigardas tro al la kapitalo. Aŭtomatizo estas pli minaca, opinias Heleen Mees.

NRC Handelsblad 19 junio 2014

La baza ideo ĉe Capital in the 21st Century de la franca ekonomikisto Thomas Piketty estas ke – se ni faras nenion – ni baldaŭ vivos en mondo, regata de kelkaj familioj kun grandaj riĉaĵoj. Se vi iufoje sukcesis riĉiĝi, tiam vi laŭ Piketty konkeros kvazaŭdorme regantan pozicion en la socio. Surbaze de granda datumaro Piketty montras ke kresko de kapitalo rezultas en pli malgranda kresko de laboro.

Nur de proksimume 1920 ĝis 1980 la profito de kapitalo estis pli malalta ol la ekonomia kresko, kaj enspez- kaj kapital-diferencoj malgrandiĝis. Tiun periodon laŭ Piketty karakterizas 'rapida kresko de la laboristaro' kaj 'teĥnologia progreso'. Sed la plejmulto de ekonomikistoj atribuas la kreskantan neegalecon ekde 1980 ĝuste al tutmondiĝo (alivorte rapida kresko de la laboristaro) kaj teĥnologia noveco.

Anstataŭ indiki kapitalon, kiel faras Piketty, oni prefere rigardu la rolon de laboro. Tiu post 1980 estas subfosita pro stagnantaj salajroj unuflanke kaj kreskantaj entreprenprofitoj aliflanke. En Usono la sumo de salajroj en la Malneta Enlanda Produkto post 1980 malaltiĝis je pli ol 9 procentoj, dum la totalo de la profitoj samprocente altiĝis.

Laboro estas ankoraŭ pli erodita ol tiuj ciferoj indikas. La salajra porcio inkludas ankaŭ la varieman rekompencon por pintaj ekzekutivoj, kiel bonusojn, akciojn kaj opciojn, kiuj resumiĝas kiel profitpartopreno. Rekordaj entreprengajnoj kaj altegaj rekompencoj por la direktoraro estas samtempe la plej gravaj kaŭzoj de la kreskantaj enspez- kaj riĉec-neegaleco.

Rezulte de miksaĵo de ekonomiaj kaj politikaj faktoroj, en la periodo de 1920 ĝis 1980 dungitoj estis pli bone kapablaj validigi siajn rajtojn ol en la periodoj antaŭ kaj post tiu. Dum la Unua Mondmilito batalpereis laŭtakse 9 milionoj da militistoj. La Okcidento jam estis tiel urbanizita, ke la labormanko ne povis esti simple solvita pere de migrado el la kamparo. Tio fortigis la marĉandad-pozicion de la laboristoj.

Ankaŭ okazis la Rusa Revolucio de 1917 kaj la posta disvastiĝo de komunismo. Ĉe laboristoj en kapitalismaj sistemoj tio estis motivo por valorigi siajn rajtojn, kaj ĉe dungantoj kaj instancoj por komplezi pri ties postuloj. En 1910 en Britio la unua minimuma salajro validiĝis. En 1918 tiu leĝo estis plivastigita kaj kompletigita kun reguloj por kolektiva salajro- marĉandado. En Nederlando oni en 1919 enkondukis la okhoran labortagon. Post la Dua Monda Milito, multaj landoj plu plivastigis la prosperan socion, kun aranĝoj pri promalsana forpermeso kaj pri maljunaĝo, per kio la marĉandad-pozicio de la laboristoj estis plie fortigita.

Venis finon al la relativa hegemonio de laboristoj. Post jaroj da stagflacio – kun alta senlaboreco kaj alta inflacio – Thatcher kaj Reagan en 1979 kaj 1980 venkis la elektojn sur platformo pri malpli da impostoj, malpli da registaraj elspezoj, malpli da reguloj kaj malpli da potenco por la sindikatoj. En 1982 en Nederlando la unua ministraro 'Lubbers' akiris la potencon, kun simila ideologia tendenco.

Per la novliberalaj politikoj de la 80aj jaroj, la perestrojko en Sovet-Unio kaj la ĉinaj ekonomiaj reformoj sub Deng Xiaoping, la malnova Orienta Bloko kaj Ĉinio malfermis sin al la okcidenta kapitalismo. La Internacia Mona Fonduso taksas, ke preskaŭ unu miliardo da laboristoj tutmonde laboras en eksportaj sektoroj, kaj do konkurencas unu kun la alia. Tio estas trioble tiom kiom antaŭ la falo de la Berlina Muro.

Tiel longe kiel estas pluso da laboristoj, dungantoj al siaj laboruloj devas pagi ne pli ol la vivtenan minimumon. Kresko de la laborproduktiveco tiam ne kondukos al pli altaj salajroj, sed al pli altaj profitoj. Tio klarigas kial la laborproduktiveco en Usono post 1980 multe pli altiĝis ol la salajroj. Nur ĉe la pinto de la t.n. dotcom-veziko fine de la 90aj jaroj, kiam Usono havis pli ol plenan okupon, laboristoj sukcesis kondiĉi salajroleviĝon kiu estis iom pli alta ol la kresko de produktiveco.

Ne estas esenca karakterizaĵo de kapitalo, kiel Piketty asertas, sed la embarasa pozicio de laboro, kiu ekde 1980 kreskigas la enspez- kaj riĉec-neegalecon. Se la laboro – kaŭze de maljuniĝado aŭ pro tutmonda revolucio – denove sentigos sian influon, tiam la enspez- kaj riĉec-neegaleco rapide malpliiĝos. Sed kontraŭe, se laboro – pere de laboron ŝparanta teĥnologia noveco – iĝos superflua, tiam la sombra scenaro de Thomas Piketty iĝos fakto.

Heleen Mees estas ekonomikisto, juristo kaj publicisto.

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com