Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/2015/12/12/de-bom-die-jou-raakt-die-hoor-je-niet-1566524
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La bombo kiu trafas vin, tiun vi ne aŭdas

Zaina Erhaim (30-jaraĝa) en ŝia lando Sirio trejnas civitanojn al ĵurnalistoj, kaj pro tio ricevis la Peter Mackler Award. Ŝi nun travojaĝas la Okcidenton por paroli pri sia laboro, "Iuj homoj kiujn mi trejnis estas kaptitaj aŭ mortigitaj".

NRC 12 decembro 2015

 

Teksto fare de Maral Noshad Sharifi

Islamofobio

"Mi ĉi tie en la Okcidento ne povas koleri je homoj pro tio ke ili ne komprenas, kio okazas en Sirio. Estas fore, la situacio estas tre ĥaosa kaj estas malfacile akiri informojn. En la okcidentaj amaskomunikiloj ankaŭ neniam aperas tekstoj pri la ĉiutaga vivo de normalaj Sirianoj, ĉiam temas pri ekstremismo. Kiam mi estas ĉi tie por paroli pri mia laboro  – eĉ antaŭ la atencoj en Parizo –  oni estas nur scivolaj pri IŜ. Mi devas esti pacienca por trakti tion. Memkompreneble Sirianoj estas minacataj de IŜ, sed la plejmultoj fuĝas pro la reĝimo de Assad. Tiu respondecas pri ĉirkaŭ 96 procentoj de la mortintoj en mia lando. IŜ kaj aliaj grupoj pri 4 procentoj  –  mi ne trovas tion en Okcidentaj ĵurnaloj. Kaj mi mem spertis kiel ĝi funkcias. Se mi ĵetas du rakontojn al internacia ĵurnalo, unu pri Assad kaj unu pri IŜ, ili ĉiam elektas la lastan. Mi ne tute komprenas de kie tiu IŜ-fascinado devenas. Eble el tio ke IŜ unuflanke konfirmas ilian islamofobian rigardon sur la muzulmana mondo: malbelaj homoj kun malmodernaj ideoj, kiuj faras frenezajn aferojn. Kaj jes, kompreneble la Siria popolo estas terurita de IŜ. Sed pri la rifuĝint-krizo, kiu parenteze jam tri jarojn ĉeestas, sed nur nomiĝas krizo ĵus ekde ĝi atingis Eŭropon, kulpas ja vere la reĝimo."

Londono

"Mia studado pri ĵurnalismo ĉe la Universitato de Damasko estis vere tempoperdo, ĝi estis tro teoria. Multaj el miaj instruistoj estis diplomiĝintoj el sovetiaj universitatoj, ili havis komunisman manieron de instruado kaj lasis nin ekzemple legi sole el siaj propraj verkoj. En 2010 mi ricevis stipendion por daŭrigi mian studon ĉe City University en Londono. Tio estis mirinda, nur tie mi vere lernis kio estas ĵurnalismo. Mi poste povis tuj eklabori ĉe BBC Arabic. Jarlonge mi tie havis postenon kiel redaktoro, mi produktis de el Londono rakontojn pri la milito en Sirio. Fojfoje mi vizitis mian familion en Idlib[i]. Tiam estis jam tiel danĝera, ke la BBC neniam elsendus min tien  –  eksterlandaj ĵurnalistoj tie ĝuste forlasis la landon unu post la alia. Ĉiuj tieaj teruraj okazantaĵoj do ne plu estis registrataj, tre frustra estis tio, mi ja volis retroiri."

Trejnado

"Jam dum jaroj mi konis la laboron de la Institute for War and Peace Reporting, kaj mi decidis nome de tiu trejni civitanojn al ĵurnalistoj. Tiel almenaŭ eblus prezenti rakontojn, mi pensis. La civitanoj kiujn mi trejnas estas inter 18- kaj 40-jaraĝaj, kaj kelkaj jam ekde la militkomenco aktivadas, do mi povas facile trovi ilin. En Sirio mi gvidas la kursojn pri televida ĵurnalismo kaj gazetĵurnalismo. Miaj lernantoj povas ankaŭ iri al Turkio, kie miaj kolegoj instruas ilin kiel ili povas fari filmojn. Komence estis verdire nur viroj, kiuj venis, sed mi aktive ekserĉadis virinojn, kiuj nun faras ankaŭ rakontojn. Pere de Facebook kaj Skype mi interkonsentas kun ili, fakte neniam per retpoŝto, tio ne bone funkcias ĉi tie. Miaj grupoj estas ne tiom grandaj: ĉiam dek ĝis dek kvin homoj. Mi instruas ilin kiel pafi kaj redakti videojn. Ni ankaŭ donas al ili kameraojn, se estas necese."

Damascus Bureau

"Ni havas retejon, Damascus Bureau[ii], kie la rakontoj de ĵurnalistoj estas metataj. Ili ricevas monon pro tio. Mi ankaŭ kontaktigas ilin kun Arabaj televidstacioj kaj retejoj. Ekde la plifortiĝinta perforto en Sirio, iĝas ja ĉiufoje pli malfacile labori kiel ĵurnalisto. Ĉio iras tre malvigle. Vi neniam scias kiam la interreto rezignas, kaj ĉu disponeblas elektro por ŝargi la baterion de via fotilo. Iuj personoj kiujn mi lastatempe trejnis, estas intertempe kaptitaj aŭ mortigitaj en bombadoj. Ne nepre signifas ke la situacio por ili estas pli danĝera ol por aliaj Sirianoj, ĉiu tie estas konstante en danĝero."

Centoj da amikoj

"Unu el la Sirianoj kiun mi trejnis kaj jam konas dum jaroj, li nomiĝas Wassim, estas kelkajn semajnojn antaŭe trafita de Rusa bombo, dum li estis filmanta. Liaj amikoj forportis lian korpon, kaj trovis lian kameraon  –  vi aŭdas lin elblovi sian lastan spiron. Nun kiam Rusio bombardas Sirion, multfoje sur lokoj kie civitanoj kaj aktivuloj de la Siria Libera Armeo[iii] troviĝas, la situacio iĝis pli danĝera. Centoj de miaj amikoj jam foriris dum la lastaj tri jaroj. Iuj fuĝis al Eŭropo, aliaj nun estas en Turkio. Ankaŭ la plej engaĝitaj aktivuloj, kiuj volis resti ĝis la fino, nun foriras. Nun kiam la Rusoj partoprenas en la milito, ne plu estas espero en Sirio."

Kavoj

"Assad esta la kialo ke IŜ ekzistas, kaj tiel longe kiel Assad restas, ankaŭ IŜ restos. Eble bombardas la Okcidento nur IŜ-celojn ĉar tio pli facile pravigebla ŝajnas. Ili povas tion pli bone ekspliki al sia popolo, al siaj voĉdonantoj. Eŭropo ankoraŭ daŭre ne volas akcepti, ke estas multaj rifuĝintoj sur ĝia kontinento kiuj bezonas helpon. Ankaŭ estas ankoraŭ multaj homoj en Sirio kiuj tie ne povas translokiĝi, nek foriri. La Sirianoj daŭrigas iri en la direkton de Eŭropo. Kiom ajn danĝera la vojaĝo estas, ĝi estas multe malpli severa ol kion ili lasas malantaŭ si. Eĉ se oni konstruas kradon ĉirkaŭ Eŭropo, ili fosos kavon kaj rampos tra sub ĝi."

Parizo

"Sirianoj estas bombardataj el la aero fare de Assad kaj Putin, ekde la fundo fare de Irananoj kaj ŝijaismaj grupoj. De post la atakoj en Parizo la situacio iĝis ankoraŭ pli danĝera. La Okcidento nun mem radikaliĝas, ili ĉiam iĝas pli ekstremaj kaj tiel donas al IŜ pli da ekzistorajto. Nia popolo estas el ĉiuj flankoj traktata malinde por homoj. Tiuj aeratakoj devas halti unue."

Patrino

"Miaj gepatroj kompreneble trovas tion malfacila, ke mi estas ankoraŭ tie. Mia patro ankaŭ loĝas ankoraŭ tie, sed mia patrino estas foririnta al Turkio. Mia pli juna frato vojaĝas iom tien kaj reen. La kialo ke mia patrino akceptas tion estas, ke ŝi mem ankaŭ implikiĝis en la revolucio. Ŝi partoprenis en multaj de la manifestacioj kaj vere kredas pri mia agado, sed ŝi ankaŭ konstante timas ke io okazos al mi."

Timema

"Mi mem ankaŭ estas timema. Mi ja scias ke mi ĉiumomente povas morti. Kaj la bombo kiu trafas vin, tiun vi ne aŭdas. Vi aŭdas nur la bombojn kiuj falas distance. Foje estas pluraj je tago, foje nur unu. Mi fakte tute ne plu vidas estontecon por Sirio, nek por mi mem. Fojfoje mi iras al mia patrino en Turkio, por liberigi mian kapon kaj malstreĉiĝi. Sed tamen mi ankoraŭ ne havas la senton ke mi estas preta por foriri. Mia trejnado de ĵurnalistoj almenaŭ tenas mian konsciencon kontentigita."

Voĉoj

"Mi scias, ke ĉi tiu laboro vere ne ŝanĝos la publikan opinion en la Okcidento, aŭ devigas la registarojn fari ion. Mi faras mian laboron por vivteni la voĉojn de miaj homoj. Mi volas ke ĉiuj batalmortintoj ne estas numeroj, sed ekhavas vizaĝojn. Ankaŭ por la historiverkado pri la lando. Tiel ke Sirianoj kiuj estas for, povas denove legi la rakontojn kaj revidi bildojn. Tiel ke ili scias ĉion, kio okazis ĉi tie."

 

 

 

Peter Mackler Award, vidu: www.pmaward.org

[i] Idlib = urbo en la nordokcidento de Sirio.

[ii] Damascus Bureau, vidu: https://iwpr.net/people/damascusbureau

[iii] Siria Libera Armeo, vidu ankaŭ: http://esperanto.cri.cn/581/2013/11/27/172s156431.htm

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com