Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
http://www.nrc.nl/next/2015/11/26/oekraine-verdedigt-ook-europas-vrijheid-1559774
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ukrainio defendas ankaÅ­ la liberecon de EÅ­ropo

La politiko de Putin estas problemo por la tuta mondo, diras prezidento Petro Poroŝenko. En intervjuo kun ĉi tiu ĵurnalo, li retrorigardas al unu kaj duona jaro de prezidenteco en "unu el la plej malfacilaj periodoj en nia historio".

NRC 26 novembro 2015

 

Intervjuo kun Petro Poroŝenko

fare de nia redaktoro Hubert Smeets

 

La vojo de la ancien régime al nova reĝimo en Ukrainio estas longa. Petro Poroŝenko regas unu kaj duonan jaron super la eksa sovetia respubliko, kiu svingas tien kaj reen inter Rusio kaj EÅ­ropo. Sed en la prezidenta palaco sur la Bankova strato en Kievo, la kulturbatalo inter la aÅ­toritata stilo de antaÅ­e kaj la pli malstrikta de nun, tiu ankoraÅ­ ne estas finaranĝita.

"Vidu. Ni suferas de post-sovetia sindromo. Ni ne nur devas ŝanĝi la landon, ankaŭ la homoj devas ŝanĝiĝi", diras Poroŝenko en sia speciala akceptoĉambro. En la stalinisma-klasika konstruaĵo, kie inter la falo de la nazia Germanio kaj la fino de Sovetunio la Ukraina Komunista Partio havis sian sidejon, la kulturbatalo estas videbla. En la dua etaĝo la Maidan-generacio provas aranĝi la timige longajn koridorojn laŭ sia prefero. Sur la muroj pendas moderna arto kiu referencas al famaj Ukrainoj, kiel Kazimir Maleviĉ (pentristo) kaj Igor Sikorski (inventisto de la helikoptero). En la laborĉambroj diskuŝas mobilfonoj kaj koloraj tekkomputiloj. La junaj viroj kaj virinoj, vestitaj en ĵerzoj kaj gimnastikŝuoj, estis en 2013-2014 aktivaj en la tendaro sur la Maidan, la movado kiu la tiaman prezidenton Janukoviĉ furiozigis.

Kelkajn etaĝojn pli supre laboras la burokrataro en siaj grizaj kompletoj aŭ tajlorkostumoj. Tie regas la sekurecservo. Mobilfonoj sur tiu prezidenta etaĝo ne bonvenas. La oficialuloj komunikas tra aparta fermita sistemo. Preskaŭ ĉiu havas aŭdilon ĉe sia orelo. Eĉ la viro kiu enverŝas glason da mineral-akvo kun kvar blokoj de glacio por la prezidento.

 

Se estas lando kiu montras tian dinamikon en tempoj de milito, tiam mi ja volas scii kiel tiu lando nomiĝas

 

La prezidento kiel akceptejon havas ĝis la firsto panelitan ‘kabineton’, kie antaÅ­ nelonge skulptaĵo de malplenaj kuglingoj estas metita, honore al la ‘ĉiela cento’ kiuj dum la protestoj komence de 2014 estis mortigitaj per interpafado.

"Vin li ja akceptas, nin ne", la frizistino en Kievo estis suspirinta pli frue tiun tagon. Ŝia vivnivelo malpliboniĝis. Kvankam ŝi restas bonhumora, eco de multaj Kievljane, la promeso de la Maidan ankoraŭ ne plenumitas. La reformpolitiko funkcias intermite. Estos ekzemple ja sendependa publika radiosendilo, kiel kontraŭpezo al la sendiloj de la oligarĥoj. Sed novaj leĝoj por la profunde koruptaj juĝistaro, fisko, dogano kaj burokrataro, ankoraŭ ne venas.

"Tiu kritiko estas logika", diris la prezidento. "Ukrainio dum pasintaj 18 monatoj estas paginta prezon de 8000 mortintoj: 6000 civitanoj kaj 2000 soldatoj. Samtempe ni realigis ĝenajn shock-reformojn. Tamen mia partio, Bloko Petro Poroŝenko, ĉe la lokaj elektoj en preskaŭ du trionoj de la regionoj fariĝis la plej granda."

 

Reformi en milita tempo

Poroŝenko estis en majo 2014, preskaŭ tri monatojn post la Rusa aneksado de Krimeo, elektata. Ekde tiam, Ukrainio alfrontas profundan ekonomian krizon. En la unua trimestro de ĉi tiu jaro, la malneta enlanda produkto malkreskis eĉ 17 procentojn. La hrivno[i] iĝis rilate al eŭro kaj dolaro trioble malpli valora. La inflacio ŝprucis supren, kun pintoj de 50 procentoj. La loĝejkostoj plialtiĝis, la pensioj malkreskis. Stagnoflacio[ii]. Nur en oktobro unuafoje revenis iom da kresko. La malaltiĝo de la MEP[iii] reiras al 11,8 procentoj. Venontjare oni eĉ antaŭvidas kreskon: inter 0,3 kaj 2 procentoj, ĉe inflacio inter 12 kaj 15 procentoj.

Ĉu tio estas turnopunkto, aŭ ĉu tutsimple la fundo de la puto estis atingita? Poroŝenko kredas la unuan. Sed, li diras, estas ankaŭ "filozofia afero". "Kombine kun milito, tio estis unu de la plej malfacilaj periodoj en nia historio. Kiam mi iĝis prezidento, ni tute ne havis armetrupojn. Sed dum ni nun elspezas 5 procentojn de nia buĝeto por militistaj aferoj, ni tamen estis tranĉintaj en nia buĝetdeficito. En februaro ni havis valuto- kaj or-rezervojn de malpli ol 5 miliardaj dolaroj. Nun, malgraŭ la katastrofa milito, ni havas rezervon de 13 miliardoj, kaj estas nia buĝetdeficito malpli ol 4 procentoj."

Krome estas tiel ke, alie ol Janukoviĉ, kiu vivis de la elektantaro en la oriento, kaj ties antaŭulo Juŝĉenko, kiu dependis de la okcidento, Poroŝenko, mem naskita en la Budjak, regiono en la sudokcidenta fora loko de la lando, konsideras sin kiel la unua prezidento kiu havas apogon en ĉiuj kompasdirektoj.

"Ĉiam estis diseco de Ukrainio. La duono estis por Eŭropa integriĝo, kaj la alia duono por la Dogana unuiĝo kun Rusio. Du jarojn antaŭe, 16 procentoj estis por integriĝo kun NATO, nun tio estas pli ol 60 procentoj. Du jarojn antaŭe, 36 procentoj estis por integriĝo kun la EU, nun ĉirkaŭ 70 procentoj. Se ekzistas lando en la mondo kiu montras tian dinamikon dum tempo de milito, mi ja ŝatas scii kiel nomiĝas tiu lando. La Ukraina popolo ne nur haltigis la Rusan agreson, sed ankaŭ faris komencon de la ekonomiaj reformoj. Mi fieras pri tio."

 

Mi malamas la vorton ‘angoro’. Mi tion diras kiel prezidento de lando kiu jam dek ok monatojn estas minacata de teroristaj atencoj de el Rusio

 

Tiu fiero ne ĉiam estas reciproka. La ministroj de Financoj kaj Ekonomiaj Aferoj estas aprezataj de la publika opinio. Sed ĉefministro Arseniy Yatsenyuk estas tiel nepopulara, ke li eĉ ne kuraĝis lasi sian partion ‘Popolfronto’ partopreni en la lokaj elektoj pasintmonate. Ke li ankoraÅ­ ĉeestantas, ties kaÅ­zo estas ke la elito terure timas eventualajn plifruiĝintajn parlamentajn elektojn. Yatsenyuk sin pravigas per unu por venki la alian. La parlamento estas restinta batal-areno, kie lastsemajne denove estis batata kaj piedbatata. La kvar tutlandaj partioj, kiuj konstituas la regantan EÅ­ropisman koalicion sed malfidas unu la alian, ne volas rezigni siajn klientarismajn interesojn. Dekoj da delegitoj iras ankoraÅ­ ligitaj per kondukŝnuro de oligarkoj, kiel ŝtalo-magnato Rinat Akhmetov, bankisto Igor Kolomojski kaj la obskura naturgaso-makleristo Dmitri Firtasj.

Frapanta ekzemplo de la bluf- kaj ĉantaĝ-kulturo estis la komenca nevolo de la parlamento akcepti kontraŭ-diskriminaciajn preskribojn por protekto de seksaj minoritatoj: kondiĉo de EU por la libera senviza vojaĝado, kion Ukrainio tiel avidas. Poroŝenko ekagis. "La koalicio ĉe la unua legado malaprobis ĉiun amendon. Mi invitis ĉiujn partiestroj por ekspliki kiom grava tiu leĝo estis. Ĉe la dua legado la parlamento voĉdonis ja por ĝi."

Ĉu li por tio estas minacinta, kiel decas al post-sovetia gvidanto? "Mi ne estas minacinta. Mi simple diris tion. Kiel prezidento kaj kristano, kiel viro kiu jam pli ol tridek jaroj kun sia edzino vivas kune – mi estis 18 kiam mi edziĝis – kaj kiel patro de kvar infanoj, mi staras por tre tradiciaj valoroj. Sed kiel prezidento, kiel garantiulo de la konstitucio, mi devas garantii la rajtojn de ĉiuj Ukrainoj, senkonsidere pri seksa orientiĝo aÅ­ kio ajn. La parlamento apogis min. Tio montras kiel nekredeble tiu ĉi lando en 18 monatoj ŝanĝiĝis."

Tio laŭ li ankaŭ pruvas, ke Eŭropo siavice ŝuldas "unuecon kaj solidarecon" al Ukrainio. "Unue politika subteno. Notu bone: neniu mono, neniu militista aŭ teĥnika helpo, eĉ neniu konsilanto, ne, unue subteno por la Eŭropaj valoroj en Ukrainio. Financa subteno kaj militista helpo staru sur la tria kaj kvara lokoj. Ĉar por kio ni batalas? Ne nur por teritoria suvereneco. Ni batalas por libereco kaj demokratio. Fare de la Rusa agreso la tutmonda sekureco-sistemo estas ruinigita. La Ukrainoj kiuj defendas sian landon, defendas la sekurecon de Eŭropo."

 

EÅ­ropaj valoroj

EÅ­ropaj valoroj, sonas tial ĉe la Bankova. Valoraj ortaj al tiuj de la Kremlo. Sed kion precize enhavas tiuj valoroj? "Toleremo. Kaj digno", tiel diras prezidento Poroŝenko. Äœuste du jarojn antaÅ­e, kelkmil studentoj iris al la Maidan por protesti kontraÅ­ la decido de Janukoviĉ haltigi EÅ­ropan integriĝon. Ili petis nin, politikistojn: ne venu. Sed kiam la policanoj bategis ilin, aperis sekvantage milionoj sur la strato. Sen rompeti eĉ unu solan floron. Pro tio la nomo: ‘marŝo de la digno’. Eble iomete romantika kaj naiva, sed tiel mi komprenas EÅ­ropon. Ni ĉi tie estas ambaÅ­ slavaj nacioj, sed Rusio estas imperia ŝtato, dum Ukrainio volas reveni al EÅ­ropo."

Estas do ne hazardo ke la Bankova kun suspektemaj okuloj observas la Nederlandan referendumon pri la asocia traktato kun Kievo. La iniciatintoj diras ‘ne’ al tiu traktato, inter aliaj ĉar Ukrainio laÅ­ ili en la Rusa ‘ínflusfero’ estis kaj estas.

"Tio estas komplika", diras Poroŝenko. "Mi ne povas komenti la demokratian rajton de la Nederlandanoj por esprimi sin en referendumo. Sed mi fidas la Nederlandajn civitanojn. KaÅ­ze de la MH17-katastrofo niaj landoj alproksimiĝis. Tion oni povas ne organizi  –  ĝi simple okazis. Ene de tri horoj kuŝis ĉe la ambasado en Kievo maro da floroj, de homoj kiuj ankoraÅ­ neniam estis estintaj en Nederlando. Doloro kunigas popolojn. Ni tiam faris la tutmonde esceptan geston, por lasi la ekzamenon pri la katastrofo gvidi de Nederlando, kaj ne de ni. Tio estis paŝo sen precedenco. La reago estis: Å­aÅ­! "    

Se la demando estas levita ĉu en Okcident-Eŭropo estas sufiĉe da analiza okulo pri Putin, tiam Poroŝenko parolas eĉ malpli sinreteneme. "La politiko de Putin estas la plej granda problemo, ne nur sole pri Rusio mem kaj Eŭropo, sed pri la tuta modo. Ĉiu en Nederlando bezonas scii ke voĉdono en la referendumo ankaŭ estas voĉdono por aŭ kontraŭ la Ukrainoj kiuj donis siajn vivojn por Eŭropaj digno kaj valoroj. Mi abomenas la ideon ke la Nederlandanoj iĝas ostaĝoj de politika ludo. Tiu referendumo estas, konscie aŭ nekonscie, akvo al la muelilo de Putin."

 

Neniu timo esti viktimigata

Sed la prezidento scias ke sur la tutmonda scenejo estas abunde da movado ekde la atencoj super Sinajo kaj en Parizo. La aneksado de Krimeo kaj la milito en la Donbas-regiono povas malaperi el la vido, kiam Francio kaj Rusio kune ekmarŝas kontraŭ la Islama Ŝtato. Kvazaŭ li volis antaŭi tian krizan punkton, prezidento Poroŝenko lastsemajnfine malkoncize dankis tri Baltajn registar-gvidantojn, pro tio ke ili ne volas kune kun Rusio aktivi en Sirio. Ĉu li timas ke Ukrainio estas viktimigata de Oriento-Okcidento-koalicio kontraŭ IŜ?

"Mi malamas la vorton ‘timo’. Mi diras tion kiel prezidento de lando kiu jam 18 monatojn estas minacata per terorismaj atakoj de el Rusio. La kontraÅ­-IÅœ-koalicio krome jam ekzistas. Rusio ne estas parto de ĝi. Mi ne kontraÅ­staras se Rusio aliĝas al tiu koalicio, kondiĉe ke ĝi batalos kontraÅ­ IÅœ-on, kaj ĉesos apogi Assad-on."

En Eŭropo tamen sonas pledoj por rekonsideri la sankciojn kontraŭ Rusio, pro la situacio en la lumo de la Mez-Oriento. Ĉu ne estas tiel ke Ukrainio tiam iĝas malpli grava por kelkaj partneroj en la koalicio? Poroŝenko ne cedas. "Mi kredas ke ne. Konsideru tiun ĉi paralelon. Post la aneksado de Sudetio en 1938 fare de Hitlero, multaj homoj diris: Sudetio ne tiom gravas. Sed finfine la prezo de tiu tiel nomita pacema solvo estis tre alta. Eŭropo lernis sian lecionon. Neniu scias kio estas la sekva celo de Rusio. Kartvelio en 2008. Krimeo kaj Donbas en 2014. Post nelonge ankaŭ Bulgario kaj la Baltaj landoj? Estas danĝera precedenco."

Tio alvokas renversitan demandon. Ĉu Ukrainio ankoraÅ­ fariĝos membro de EU dum la vivo de Poroŝenko? La prezidento respondas nerekte. "Post mia unua aÅ­ dua periodo kiel prezidento, mi revas aliĝi al la EÅ­ropa Parlamento el la nomo de Ukrainio."  Tuj post lia eventuala dua oficperiodo, en 2024?  "Eble."

 

 

Hubert Smeets kiel NRC-redaktoro ofte ĉeestis en Ukrainio dum la tempo de protestoj kaj la konflikto kun Rusio. Li ankaŭ verkis "De wraak van Poetin" (La venĝo de Putin), Nederlandlingvan libron aperintan la 25-an de novembro 2015.

 

 

[i] hrivno = la valuto de la ŝtato Ukrainio (vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/Ukraina_hrivno)

[ii] stagnoflacio = inflacio kun ekonomia stagno

[iii] MEP = malneta enlanda produkto

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




©marto 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass